Enkonduko
Tradicie en Esperanto parencovortoj kiel patro, patrino, avo, avino, nepo, nepino, fianĉo, fianĉino ktp indikas la sekson de la priparolata persono. Por tiaj parencorilatoj ne ekzistas tradiciaj esprimoj, kiuj estas seksneŭtralaj, do kiuj ne indikas la sekson de la priparolata persono. Notu, ke la formoj kun ge-, ekzemple gepatroj, geavoj, genepoj kaj gefianĉoj, estas tradicie uzataj nur por grupo de miksita aŭ nekonata seksa konsisto, do nek por unuopa persono nek por grupo de konata unuseksa konsisto.
Dum la pasintaj jaroj kreskis la kvanto de publikaj opiniesprimoj de esperantistoj, kiuj sentas bezonon por seksneŭtralaj parenco-esprimoj, interalie ĉar sekso en la nuntempa socio estas malpli grava kategorio ol antaŭe kaj sekve pli ofte nemenciinda, kaj krome ĉar la tradiciaj seks-indikaj esprimoj ne estas aplikeblaj al neduumaj personoj. Aperis diversaj proponoj por specifaj esprimoj por esprimi parenco-rilatojn en seksneŭtrala maniero. Lige al tio ankaŭ vigliĝis la esperantologia diskuto pri tio, kiuj el tiuj proponoj estas preferindaj aŭ almenaŭ akcepteblaj laŭ esperantologiaj kriterioj kiel komunika klareco kaj konformeco kun la Fundamento, kun la jama lingvouzo kaj kun la ĝenerala lingva sistemo.
Entute ekzistas dek proponoj por tio, kiel oni povus en sistemeca maniero enkonduki seksneŭtralajn parencovortojn en Esperanton. Por pli bone kompreni, kiom popularaj estas ĉi tiuj diversaj proponoj, mi okazigis opinisondon pri ili. En ĉi tiu artikolo mi prezentas la rezultojn de ĉi tiu opinisondo.