Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Skalo de akceptiteco de mal-mal-vortoj

En Esperanto estas foje uzataj tiel nomataj mal-mal-vortoj, do vortoj, kiuj estis enkondukitaj por esti uzataj anstataŭ pli tradiciaj vortoj formitaj per mal-. Plejparte temas pri adjektivoj, ekzemple trista anstataŭ malgaja/malĝoja kaj olda anstataŭ maljuna. Sekve de pria konversacio kun mia Akademia kolego Bertilo Wennergren, mi lastatempe pripensis teorian kadron por klarigi la efektivan uzadon de tiaj mal-mal-vortoj en Esperanto. Temas pri la ideo, ke ekzistas ia kontinuo aŭ skalo de akceptiteco de mal-mal-vortoj. Por koncize ekzempligi la ideon, jen kelkaj rimarkindaj ekzemploj de mal-mal-vortoj, de la plej akceptita ĝis la malplej akceptita:

stulta – pigra – trista – olda – kurta – mava – dificila

La vorto stulta estas Zamenhofa kaj oficiala, do multaj eĉ ne perceptas ĝin kiel mal-mal-vorton, sed laŭ sia historio ĝi ja estas tia, ĉar komence oni uzis nur malsaĝa, kaj nur poste Zamenhof enkondukis stulta. Do Zamenhof mem komencis la pekon de enkondukado de mal-mal-vortoj, almenaŭ pri unu tia vorto.

La vorto pigra estas nuntempe la plej kutima el la tri vortoj pigra, maldiligenta kaj mallaborema, do ankaŭ ĝi estas tre sukcesa kaj vaste akceptata mal-mal-vorto.

Ĉe la alia ekstremo estas la vorto dificila, praktike neniom uzata propono por anstataŭigi malfacila. Iomete malpli ekstrema ekzemplo estas mava, sed ĝi apenaŭ rekonteblas ekster poezio, kaj eĉ tie nur maloftege.

La esperantistoj havas diversajn sintenojn al la mal-mal-vortoj, sed praktike ĉiuj akceptas stulta kaj praktike ĉiuj malakceptas dificila. Kelkaj eble estas pli akceptemaj al tiaj vortoj en certaj poeziaj aŭ aliaj literaturaj kuntekstoj aŭ ĉe la kreado de teĥnikaj kunmetaĵoj kiel kurt-onda. Sed por la plej multaj esperantistoj identigeblas kvazaŭ ia tranĉo tra la kontinuo de mal-mal-vortoj, tia ke la koncerna esperantisto akceptas la vortojn maldekstre de la tranĉo kaj malakceptas la vortojn dekstre de la tranĉo (por kelkaj la tranĉo moviĝas iom dekstren por la poezia, literatura kaj/aŭ teĥnika lingvouzo). La loko de la tranĉo estas malsama por malsamaj esperantistoj, sed ĝi plejparte estas farita laŭ skalo de akceptiteco, kiu estas komuna por ĉiuj lingve spertaj esperantistoj.

La ĉi-supra prezento de la skalo de akceptiteco de kelkaj rimarkindaj ekzemploj baziĝis sur mia lingvosento (kaj la ĉi-rilate samrezulta lingvosento de Bertilo Wennergren, kiu origine donis al mi la ideon pensi pri mal-mal-vortoj laŭ ĉi tiu teoria kadro). Mi nun decidis elprovi, ĉu ĉi tiu subjektiva lingvosento pri la skalo de akceptiteco de mal-mal-vortoj korelacias kun ia objektiva mezuro bazita je statistika tekstar-analizo.

Por tio mi kalkulis la uz-oftecojn de mal-mal-vortoj en la Tekstaro de Esperanto (TdE) kaj komparis ilin kun la uz-oftecoj de la respektivaj malvortoj. Necesis iom da atento por ne nombri la uzojn de propraj nomoj hazarde identaj kun iuj nombrataj vortoj kaj krome por distingi uzojn kaj menciojn de iuj vortoj. Ekzemple troveblas en la Tekstaro de Esperanto la artikolo Kia Esperanto en Interreto de Sten Johansson, kiu temas pri statistika analizo de la Esperanta lingvouzo bazita je Guglo-serĉoj, kaj en tiu artikolo Johansson ankaŭ konsideras mal-mal-vortojn, tiel ke ĉiu vorto de mi nombrita estis menciita precize unufoje en tiu artikolo. Ĉar temis pri mencio kaj ne pri uzo de la koncernaj vortoj, mi devis tiujn serĉo-trafojn ignori por mia statistiko. Ĉe la malpli oftaj vortoj mi atente trarigardis ĉiujn uzojn por vidi, ĉu ili vere estas uzoj, dum ĉe la pli oftaj vortoj mi nur iom traflugis la serĉotrafojn, tiel ke mi eble nombris iomete tro da uzoj ĉe la oftaj vortoj.

Jen la absolutaj uzokvantoj de mal-mal-vortoj en la Tekstaro de Esperanto laŭ mia nombrado:

  • stulta: 335
  • amara:1 146
  • rara: 142
  • magra: 78
  • olda: 71
  • trista: 58
  • povra: 51
  • dura: 37
  • frida: 30
  • kurta: 30
  • pigra: 28
  • febla: 24
  • lanta: 10
  • liva: 10
  • poka: 4
  • turpa: 3
  • dista: 1
  • lontana: 1
  • mava: 0
  • dificila: 0

Kaj jen la relativaj uzokvantoj, do la uzokvanto de la koncerna mal-mal-vorto dividita per la uzokvanto de la responda mal-vorto:

  • amara/maldolĉa: 1,2586
  • stulta/malsaĝa: 1,1242
  • rara/malofta: 0,5035
  • magra/malgrasa+malabunda: 0,4815
  • pigra/maldiligenta+mallaborema: 0,4058
  • dura/malmola: 0,1979
  • povra/kompatinda: 0,1382
  • trista/malgaja+malĝoja: 0,0978
  • lanta/malrapida: 0,0535
  • olda/maljuna: 0,0444
  • frida/malvarma: 0,0342
  • febla/malforta: 0,0302
  • kurta/mallonga: 0,0281
  • turpa/malbela: 0,0119
  • liva/maldekstra: 0,0104
  • poka/malmulta: 0,0042
  • dista/malproksima: 0,0013
  • lontana/malproksima: 0,0013
  • mava/malbona: 0
  • dificila/malfacila: 0

Ĉe kelkaj vortoj ne estis tute evidente, kio estas la responda mal-vorto, kaj ĉe tri mal-mal-vortoj mi eĉ decidis konsideri du respondajn mal-vortojn kaj simple sumi iliajn uzokvantojn. Ĉe la vorto povra mi elektis kompatinda kiel respondan vorton, do laŭ tiu elekto tute ne temas pri mal-mal-vorto (ĉar kompatinda ne estas mal-vorto). Sed laŭdire origine povra estis proponita kiel alternativo al malriĉa, kaj nur poste ĝia signifo ŝoviĝis al ‘kompatinda’ (aŭ io simila al ‘kompatinda’) do mi decidis inkluzivi ĝin, sed tamen mezuri ĝian relativan oftecon laŭ ĝia nuntempe klare superreganta signifo.

Notu, ke mia statistiko estas bazita sole je la adjektivaj formoj de tiuj vortoj (inkluzive de la multenombraj kaj akuzativaj formoj), do mi malatentis adverban uzon kaj kunmetaĵojn. Mi intence forlasis kunmetaĵojn, ĉar kelkaj mal-mal-radikoj estas uzataj en iuj multe uzataj kunmetaĵoj (precipe frid/ en fridujo), kaj tion mi ne celis mezuri; mi celis mezuri nur la bazan memstaran uzon ekster kunmetaĵoj.2

La relativa ofteco perfekte koheris kun la subjektiva juĝo pri akceptiteco, kiun mi faris antaŭ ol komenci la tekstaran analizon (nur ĉe la paro mava/dificila la relativa ofteco de ambaŭ estas sama, nome 0, ĉar neniu el la du vortoj estas uzata en TdE). Sed tamen estis en la rang-ordo de relative ofteco iuj rezultoj, kiuj ne bone koheris kun mia lingvosento pri la nivelo de akceptiteco de la koncernaj radikoj: Ekzemple olda ŝajnas al mi pli akceptita ol lanta, sed lanta aperas antaŭ olda. Ĉe la absoluta ofteco, lanta aperas multe post olda, kohere kun la juĝo de mia lingvosento pri iliaj relativaj niveloj de akceptiteco, sed la absoluta ofteco havas aliajn problemojn, ekzemple, ke olda aperas antaŭ pigra, kio ne koheras kun mia lingvosento pri la relativa akceptiteco de tiuj du vortoj.

Tio alportis min al la ideo kombini la du mezurojn. Oni povas pravigi tiun ideon per la argumento, ke la akceptiteco de mal-mal-vorto dependas kaj de ĝia absoluta ofteco (por entute esti vaste konata) kaj de ĝia relativa ofteco (kiu montras, ke signifa kvanto de homoj en signifa kvanto de situacioj efektive preferas tiun vorton al la responda mal-vorto). Mi decidis kombini la du mezurojn per obligo de la absoluta kaj relativa ofteco. (Matematike, la mezuro rezultanta el tiu obligo egalas al la kvadrato de la uzokvanto de la mal-mal-vorto dividita per la uzokvanto de la responda mal-vorto.) Laŭ ĉi tiu kombinita mezuro, la ordo de la supre prezentitaj 19 mal-mal-vortoj estas la jena:

stulta – amara – rara – magra – pigra – dura – povra – trista – olda – frida – kurta – febla – lanta – liva – turpa – poka – dista – lontana – mava – dificila

Ĉi tiu rezulto bone koheras kun mia lingvosento pri la relative akceptiteco de mal-mal-vortoj. Nur la fakto, ke rara aperis kiel pli akceptita ol pigra iom surprizis min.

Fakte, dista kaj lontana estas precize samnivelaj, kaj same mava kaj dificila estas precize samnivelaj en la statistiko bazita je la Tekstaro de Esperanto. La ĉi tie prezentitaj relativaj niveloj por ĉi tiuj du paroj de vortoj baziĝas je la absoluta kaj relativa ofteco de tiuj vortoj en CorpusEye, kiu estas plurlingva tekstaro, kies Esperanta parto estis farita de Eckhardt Bick surbaze de interrete haveblaj tekstoj, kaj kiu enhavas multe pli da vortoj ol la Tekstaro de Esperanto de Bertilo, kaj sekve povas pli bone distingi tiajn maloftegajn vortojn kiel mava kaj dificila. (Aliflanke, CorpusEye inkluzivas ankaŭ tekstojn verkitajn en malbona Esperanto, kaj verŝajne ankaŭ kelkajn duobliĝojn, do ĉiu tekstaro havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn.)

Post farado de la statistiko por la Tekstaro de Esperanto, mi decidis vidi, ĉu la fina kombinita rezulto aspektas malsame se mi faras ĝin plene laŭ CorpusEye. Jen la rezulto:

stulta – amara – rara – povra – magra – dura – trista – pigra – olda – frida – kurta – febla – lanta – turpa – liva – mava – dista – poka – lontana – dificila

La ĉefaj diferencoj inter la du listoj estas, ke ĉe CorpusEye povra moviĝis iom maldekstren, pigra moviĝis iom dekstren kaj mava moviĝis iom maldekstren. Sed la meza parto de olda ĝis lanta restas tute sama. Kaj ĝuste tiu meza parto estas la plej grava por klarigi la diversspecan akceptemon ĉe diversaj esperantistoj: Por la plej multaj esperantistoj, la akcepto-tranĉo troviĝas ie inter la maldekstra rando de olda kaj la dekstra rando de lanta. Fakte, por la ĝenerala (neliteratura kaj neteĥnika) lingvouzo, la akcepto-tranĉo por la plej multaj verŝajne troviĝas ĝuste ĉe la maldekstra rando de olda, sed ĝi ĉe multaj moviĝas iomete dekstren, kiam ili komencas uzi la lingvon por literaturaj aŭ teĥnikaj celoj.3

Notindas, ke la plej akceptataj mal-mal-vortoj estas precipe tiaj, kiuj alportas ian distingan nuancon kompare kun la responda mal-vorto, kaj krome tiaj, ĉe kiuj la responda mal-vorto havas signifon, kiu ne sendube sentiĝas kiel la malo de la radiko, de kiu ĝi deriviĝas, kaj tiaj, kiuj estas je pluraj silaboj pli mallongaj ol la responda mal-vorto:

  • La vorto rara aldone al la signifo de malofta ankaŭ enhavas nuancon de valoreco.
  • La ofteco de amara verŝajne ŝuldiĝas ĉefe al tio, ke multaj sentas, ke maldolĉeco ne estas sendube la malo de dolĉeco. (Oni povus diri, ke acida gusto kaj sala gusto estas same malaj al dolĉeco kiel maldolĉeco/amareco, kaj ke la lingva tradicio konsideri maldolĉecon/amarecon la malo de dolĉeco estas nura lingva konvencio, dum ĉe la aliaj mal-vortoj, ilia maleco estas pli rekte evidenta kaj ne bezonigas lingvan konvencion.) Krome verŝajne ankaŭ la oficialeco de amara (ekde 1929) kontribuis al ĝia plioftiĝo kaj al la maloftiĝo de maldolĉa.
  • La vorto magra origine estis proponita por la signifo malgrasa, sed fakte pli ofte aperas en metaforaj signifoj. Eĉ se multaj el tiuj metaforaj uzoj estas anstataŭigeblaj per malabunda, verŝajne multaj sentas apartan nuancon ĉe uzado de magra, aŭ simple ŝatas uzi metaforecan esprimon.
  • La vorto pigra estas je tri silaboj pli mallonga ol la vortoj maldiligenta kaj mallaborema.
  • La vorto dura ankaŭ ofte estas uzata en metafora signifo pli simila al la signifo de malmilda ol al la signifo de malmola.
  • La signifo de la vorto povra – kiel jam antaŭe klarigite – tute forvagis de la signifo de malriĉa; kvankam ĝi tre similas al la signifo de kompatinda, verŝajne multaj sentas ian nuancodiferencon inter povra kaj kompatinda, kiun ReVo (laŭ kontribuo de Ĵeromo Vaŝe) provas kapti per la jena difino: “Videble suferanta, senhelpa, kaj pro tio kompatinda”

La vorto stulta laŭ mia lingvosento ne alportas nuancon, kiu ne jam enestas en la vorto malsaĝa, do mi suspektas, ke ĝia oftegeco ŝuldiĝas ĉefe al ĝia Zamenhofeco kaj frua oficialigo (en la 2a Oficiala Aldono de 1919). Sed la difino de ĝi en PV kaj ReVo (“Funde kaj nekuraceble sensprita”) montras, ke iuj provis doni al ĝi distingan nuancon.

Ankaŭ la relative alta nivelo de akceptiteco de trista laŭ mi ne estas klarigebla per la kriterioj de distinga nuanco kaj grava plikoncizeco.

Mi persone estas sufiĉe radikŝparema esperantisto, do por mi la akcepto-tranĉo estas pli maldekstra ol por la plej multaj esperantistoj. Fakte krom stulta mi aktive uzas nur pigra. La vortojn amara kaj rara same kiel ĉiujn vortojn, kiuj aperas dekstre de pigra en la skalo bazita je TdE mi konscie evitas. La vorton magra mi praktike neniam uzas, sed ankaŭ ne konscie evitas. En unua malneto de ĉi tiu studo publikigita en la Telegrama grupo Esperantologio ankoraŭ mankis la vortoj amara kaj rara, kaj tiam mi povis bone priskribi mian lingvo-uzon dirante, ke laŭ la skalo bazita je TdE mia akcepto-tranĉo estas inter pigra kaj dura. Sed post aldono de amara kaj rara al mia esploreto, mia propra uzkutimo ne plu estas pravigebla per simpla tranĉo laŭ unu el la du skaloj. Tio igas min cerbumi, ĉu eble mi reiru al mia antaŭa kutimo de konscia evitado de pigra, aŭ ĉu male mi akceptu la vortojn amara kaj rara al mia aktiva vortprovizo. Eble ankaŭ aliaj esperantistoj trovos, ke komparo de ilia lingvouzo kun ĉi tiu teorio igos ilin cerbumi, ĉu iliaj kutimoj pri unuopaj mal-mal-vortoj koheras kun ilia ĝenerala sinteno al tiaj vortoj.

Kompreneble eblus aldoni al la de mia pri-esplorata listo de 19 mal-mal-vortoj ankoraŭ pliajn mal-mal-vortojn, ekzemple minca (=maldika), leĝera (=malpeza), obstaklo (=malhelpo) kaj hati (=malami). Mi decidis limigi mian esploreton al adjektivaj mal-mal-vortoj por ne tro kompliki la aferon. Verŝajne eblus ankoraŭ aldoni multajn malmulte uzatajn proponojn, kiuj ĉiuj troviĝus proksime al la dekstra rando de la skalo, sed mi pensas, ke ne eblas trovi iujn mal-mal-adjektivojn, kiuj estus maldekstre de lanta en unu el la du skaloj. La sola ebla escepto estas leĝera, sed simile kiel ĉe povra, ĝia signifo forvagis de la origina mal-vorta signifo, kaj malsame ol ĉe povra, la nuna signifo de leĝera ne estas facile esprimebla per unuvorta esprimo, kio malebligus mezuri ĝian relativan oftecon.

Bibliografio

Sten Johansson (2002). Kia Esperanto en Interreto. La Ondo de Esperanto № 5 (91).

Piednotoj

1 La vorto amara estis aldonita al la artikolo je la 5a de Oktobro 2019, unu tagon post la publikigo de la unua versio de ĉi tiu artikolo sur Lingva Kritiko.
2 Verŝajne estus bona ideo inkluzivi ankaŭ adverbajn uzojn kaj uzojn en abstraktaj ec-substantivoj (pigreco, tristeco ktp), ĉar tiuj estas tute produktemaj derivo-metodoj ĉe adjektivaj vortobazoj. Mi iom simpligis la kalkuladon per forlaso de ili; mia espero estas, ke aldoni ilin ne tro ŝanĝus la ĉefajn rezultojn de mia esploreto.
3 Ĉi tiuj asertoj pri la kutimaj akcepto-tranĉoj ne estas bazitaj je scienca esploro, sed nur je miaj personaj spertoj kun la lingvouzo kaj la lingvaj juĝoj de la multaj esperantistoj, kun kiuj mi iel interagis. Krome, ankaŭ la manpleno da reagoj al malneto de ĉi tiu artikolo prezentita en la Telegrama grupo Esperantologio subtenas ĉi tiun aserton.

Antaŭa

Grafemo

Sekva

Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo

1 Komento

  1. Andreas__ekde_2019

    Kial estas “peko”, enkonduki mal-mal-vorton? Kie la Fundamento malpermesas ion tian? Krome: Jam en ghi mem trovighas pluraj mal-mal-vortoj, ekzemple “sud'” (esprimebla per “mal’nord'”), “okcident'” (esprimebla per “mal’orient'”), “sub” (esprimbla per – lausignife – “mal’sur” au “mal’super”) kaj “jes” (esprimebla per “mal’ne”); en komento al blogero Akademiano ech proponis uzi “mal’shi” en la signifo “li” ( https://egalecen.org/2018/02/20/j-riismo/ ). Lau malshi “li” estas do mal-mal-vorto de “shi” ;-)

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén