Markos Kramer, Kirilo Brosch, Luko Cerante, Robin van der Vliet

Enkonduko

Pro ŝanĝoj en la sociaj ideoj pri sekso, pli kaj pli da personoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson.1 Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas neduumuloj, do homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.

Ĉi tiu komunika bezono esprimi sin en sekse neŭtrala maniero ekzistas en diversaj lingvaj komunumoj, tiel ke en diversaj lingvoj ĝi kondukas al novaj esprimmanieroj. Ankaŭ inter esperantistoj ekzistas ĉi tiu komunika bezono, do ankaŭ en Esperanto aperas novaj sekse neŭtralaj esprimmanieroj.

Jam ekde la 1970aj jaroj, diskutoj pri sekse egaleca lingvaĵo kondukis al efektivaj ŝanĝoj en la lingvouzo. Antaŭ la 1970aj jaroj, ne ekzistis konscio pri tio (aŭ oni ignoris), ke la pronomo li kaj multaj substantivoj, ekzemple kuracisto, studento, prezidanto, junulo,2 amiko, italo ktp, estis foje uzataj en virseksa senco kaj foje en seksneŭtrala senco. Kiam feminismaj esperantistoj konsciigis pri tio, en la efektiva lingvouzo pli kaj pli disvastiĝis la emo uzi esprimojn kiel li aŭ ŝi, kiam oni intencas inkluzivi ĉiujn, kaj samtempe pli kaj pli malaperis la emo ĉiam aldoni la sufikson -in-, kiam oni parolas pri inaj kuracistoj, studentoj, prezidantoj ktp.

Jam en la 1970aj jaroj aperis ankaŭ la propono uzi la pronomon ri kiel sekse neŭtralan pronomon. Dum multaj jardekoj ĝi esti tre marĝena fenomeno en Esperanto, sed dum la pasintaj dek jaroj ĝi subite multe pli populariĝis, ĉefe pro la konscio pri neduumuloj, por kiuj taŭgas nek li nek ŝi. Tamen en ĉi tiu artikolo ni ne intencas aldoni ion al la diskuto pri ri, sed fokusiĝas je alia aspekto de la afero, nome je sekse neŭtralaj substantivoj.

Por la granda klaso de substantivoj, kiuj en la tradicia Esperanto povis esti interpretataj jen neŭtrale jen virsekse, ekzemple kuracisto, studento, prezidanto, junulo, amiko, italo ktp., laŭ ni ne plu ekzistas problemo: La tradicia emo ĉe parolado pri inoj ĉiam aldoni -in- al tiuj substantivoj jam signife malpliiĝis, kio fortigis la konscion pri tio, ke tiuj substantivoj havas baze neŭtralan signifon. Laŭ ni oni aldonu -in- nur, kiam ial necesas emfazi, ke temas pri ino. Kaj simetrie al tio, oni povas aldoni la ankoraŭ ne-oficialan sed jam vaste uzatan sufikson -iĉ-, kiam ial necesas emfazi ke temas pri iĉo (do pri virseksulo).3

Sed ekzistas pli malgranda klaso de substantivaj radikoj, kiuj tradicie havas klare iĉan interpreton, ekzemple patro, edzo, kuzo, viro, knabo, reĝo kaj princo. Malsame ol substantivoj kiel kuracisto, amiko kaj italo, ĉi tiuj substantivoj ankaŭ en multenombra formo kaj en parolado pri nespecifa persono ĉiam retenis sian iĉan signifon. Se oni parolas pri miksita grupo aŭ grupo de nekonata seksa konsisto, oni tradicie devas uzi la prefikson ge-. Parolante pri unuopa persono, la tradicia Esperanto devigas nin indiki, ĉu temas pri iĉo aŭ pri ino.

Ĉar nuntempe pli ofte ol tradicie aperas la bezono paroli pri unuopa persono sen indiki la sekson, homoj komencis diversmaniere devojiĝi de la tradicia lingvouzo por plenumi tiun bezonon. La plej ofte praktikata maniero fari tion estas la geismo, do la uzo de ge- kiel seksneŭtraliga prefikso ĉe ununombraj substantivoj, ekzemple gepatro kaj geedzo. Ni konsideras ĉi tiun uzon de ge- problema, ĉar ĝi ŝanĝas la Fundamentan signifon de ge- kaj kreas dubon pri la interpreto de ge- ankaŭ ĉe multenombraj vortoj: Se oni ĉe ununombraj vortoj uzas ge- kun la signifo ‘de iu ajn sekso’ anstataŭ kun la tradicia signifo ‘de ambaŭ seksoj’4, ne estas logika kialo por malpermesi tiun uzon de ge- ĉe multenombraj vortoj. Sed tiam oni ne nur enkondukas novajn esprimojn kiel gepatro kaj geedzo, sed ankaŭ ŝanĝas la signifon de tradiciaj esprimoj kiel gepatroj kaj geedzoj, kiuj tradicie nepre nomas sekse miksitajn grupojn5, sed kiuj ĉe seksneŭtraliga interpreto de ge- devus esti uzeblaj ankaŭ por unuseksaj grupoj. Aldone, geismo ne forigas la seksan malsimetrion ĉe vortoparoj kiel patro/patrino, nome ke la iĉa formo estas la baza kaj la ina formo estas derivita de ĝi. Tiu malsimetrio estas ofte perceptata kiel problema lingva daŭrigo de la historia socia malsimetrio inter la seksoj, kaj ĝi povas esti obstaklo ĉe la varbado por Esperanto inter progresemaj homoj.

Pli radikala solvo ol ĉi tiu seksneŭtraliga uzo de ge- estas la signifŝanĝismo, do la ideo seksneŭtraligi la signifon de tradicie iĉaj radikoj kiel patro, edzo, kuzo, viro, knabo, reĝo kaj princo. Laŭ la signifŝanĝismo oni devus diri patriĉo por la tradicia signifo de patro kaj povus diri patroj por du gepatroj de malsama sekso. La signifŝanĝismo jam aperis en la manifesto Riisma Esperanto de 1994, sed ĝi restas ĝis nun marĝena fenomeno en Esperanto. Laŭ ni ĉi tiu propono estas eĉ pli problema ol geismo, ĉar ĝi grave ŝanĝas la signifon de tuta aro da oftaj kaj Fundamentaj vortoj, kio povas alporti multajn miskomprenojn. Se tiu propono sukcesus disvastiĝi, certe daŭrus longe antaŭ ol ĝi plene anstataŭus la malnovan sistemon, kaj dum tiu tempo oni ĉe esprimoj kiel patro kaj edzo povus ofte malcerti, ĉu ili estas intencataj kun iĉa aŭ kun neŭtrala interpreto. Ĉi tiu problemo eble ankaŭ klarigas, kial ĉi tiu propono ĝis nun restas tiom malpli populara ol la uzado de ri, kiu estis siatempe proponita kune kun ĝi: La lingvouzantoj hezitas uzi vortojn kiel patro kaj edzo kun neŭtrala signifo, kiam ili ne povas esti certaj, ke la aŭskultanto ankaŭ komprenas ilin kun neŭtrala signifo.

Kiel alternativon al geismo kaj signifŝanĝismo ni proponas la enkondukon de novaj sekse neŭtralaj radikoj, do sekse neŭtralaj analogaĵoj de la tradicie iĉaj radikoj kiel patro, edzo, kuzo, viro, knabo, reĝo kaj princo. Ĉi tiu propono baziĝas sur la ideo, ke laŭ la Fundamento kaj la lingva tradicio oni rajtas enkonduki novan radikon se oni volas esprimi ion, kio ne esprimeblas per kombino de oficialaj aŭ jam kutimaj lingvaj elementoj. Ĉar ne eblas esprimi la seksneŭtralajn analogaĵojn al vortoj kiel patro, edzo, kuzo, viro, knabo, reĝo kaj princo en tradicia Esperanto kaj ĉar nuntempe multaj esperantistoj sentas komunikan bezonon je sekse neŭtralaj esprimoj, estas pravigeble enkonduki novajn radikojn por krei tiajn sekse neŭtralajn esprimojn.

Ekzistas nuntempe du konkurencantaj proponoj pri tio, kiel oni povus enkonduki novajn sekse neŭtralajn radikojn:6

  • La J-sistemo estas sistemo por krei la novajn sekse neŭtralajn radikojn per sistema modifado de la analogaj iĉaj radikoj, nome per enŝovo de la litero j post la unua vokalo kaj laŭbezona ŝanĝo de i al e antaŭ tiu enŝovita j: pajtro, ejdzo, kujzo, vejro, knajbo, rejĝo kaj prejnco.
  • Parentismo estas la propono enkonduki novajn sekse neŭtralajn radikojn per esperantigo de nacilingvaj vortoj, simile al tio kiel novaj radikoj por novaj komunikaj bezonoj estis plej ofte enkondukitaj de la Zamenhofa tempo ĝis nun. Ekzemple, ĝi proponas la enkondukon de la radiko parento kiel sekse neŭtralan analogaĵon al patro/patrino surbaze de la angla kaj franca vorto parent, kaj ĝi proponas la enkondukon de kuzeno kiel seksneŭtralan analogaĵon al kuzo/kuzino surbaze de la angla vorto cousin, la franca vortparo cousin/cousine kaj la germana vortparo Cousin/Cousine.

Oni kompreneble povas aldoni la seks-indikajn afiksojn -in- kaj -iĉ- al la sekse neŭtralaj novradikoj.7 Ekzemple pajtriĉo kaj parentiĉo havas la saman signifon kiel la tradicia vorto patro, dum pajtrino kaj parentino havas la saman signifon kiel patrino. (Se oni tion ial preferas, oni ankaŭ povas elekti uzi la sekse neŭtralajn novradikojn nur, kiam oni bezonas sekse neŭtralan vorton, kaj plu uzi tradiciajn esprimojn kiel patro kaj patrino, kiam oni ja volas komuniki la sekson.)

En la resto de ĉi tiu artikolo ni unue pli detale klarigos la J-sistemon kaj du variaĵojn de parentismo. Poste ni komparos la argumentojn por kaj kontraŭ ĉiu el ĉi tiuj tri sistemoj.

J-sistemo

Por eviti arbitrecon en la elekto de la novaj radikoj, kaj por plifaciligi ilian lerneblecon, la J-sistemo proponas enkonduki tiujn novajn radikojn en tute sistema maniero, per eta modifo al la tradicia iĉa radiko laŭ la jenaj tri principoj:

  1. Oni aldonu “j” post la unua vokalo de vorto.
  2. Se tiu vokalo estas “i”, oni anstataŭigu ĝin per “e”.
  3. Se “ŭ” aŭ “r” sekvas tiun vokalon, oni forigu ĝin.

El aplikado de ĉi tiuj tri principoj rezultas la jenaj novaj seksneŭtralaj radikoj:8

Laŭ la unua principo:

  • pajtro (el patro)
  • ejdzo (el edzo)
  • frajto (el frato)
  • ajvo (el avo)
  • ojnklo (el onklo)
  • kujzo (el kuzo)
  • nejpo (el nepo)
  • nejvo (el nevo)
  • knajbo (el knabo)
  • bujbo (el bubo)
  • rejĝo (el reĝo)
  • dujko (el duko)
  • grajfo (el grafo)
  • bajrono (el barono)
  • mojnaĥo (el monaĥo)
  • ajbato (el abato)
  • cajro (el caro)
  • kajvaliro (el kavaliro)
  • dajmo (el damo)

Laŭ la dua principo:

  • fejlo (el filo)
  • fejanĉo (el fianĉo)
  • vejdvo (el vidvo)
  • vejro (el viro)
  • sejnjoro (el sinjoro)
  • prejnco (el princo)
  • ĝejgolo (el ĝigolo)

Laŭ la tria principo:

  • frajlo (el fraŭlo)
  • majkizo (el markizo)
  • lojdo (el lordo)

Internacieca parentismo

Alternative ideo estas la propono enkonduki novajn sekse neŭtralajn radikojn per esperantigo de nacilingvaj vortoj, simile al tio kiel novaj radikoj por novaj komunikaj bezonoj estis plej ofte enkondukitaj de la Zamenhofa tempo ĝis nun. La ĝis nun plej vaste konata propono de tia novradiko estas la radiko parento kiel sekse neŭtrala analogaĵo al patro/patrino, kaj tial ni nomas ĉi tiun aliron parentismo. La vorto parento baziĝas sur la samsignifa angla vorto parent kaj la samskriba sed aliprononca franca vorto parent (kaj kelkaj derivaĵoj en pliaj lingvoj), kaj pro la vasta konateco de ĉi tiuj du lingvoj estas relative vaste rekonebla. Tamen ne por ĉiuj konceptoj, por kiuj mankas seksneŭtrala radiko en Esperanto, eblas trovi tiel vaste rekoneblan vorton.

Ni konsideris diversajn eblajn proponojn bazitajn sur seksneŭtralaj nacilingvaj vortoj aŭ sur kunfando de ina kaj iĉa nacilingva vorto kaj elektis tiujn, kiuj laŭ nia juĝo plej taŭgas laŭ diversaj kriterioj, ekzemple internacia rekonebleco, sona taŭgeco, koncizeco kaj kontribuo al la internacieco de Esperanto. Surbaze de tiuj konsideroj ni faras la jenan proponon por seksneŭtralaj novradikoj, kiun ni nomas internacieca parentismo:9

tradicia nova ĉefa etimologio aldona etimologio
patr(in)o parento en/fr10: parent es/pt: parental
edz(in)o eŝo tr: eş
frat(in)o sahodo hi/bn: sahódar/sahódarā id: saudara
fil(in)o anako11 id: anak
av(in)o avuo12 es: abuela/abuelo, pt: avó/avô gl: avoa/avó
onkl(in)o ĉaĉo hi: ĉaĉa/ĉaĉi bn: ĉaĉa
kuz(in)o kuzeno en: cousin, fr: cousin(e) de: Cousin(e), it: cugino/cugina
nep(in)o nepoto io: nepoto, la: nepos, eo: nepotismo pt: neto/neta, es: nieto/nieta, bn: nati/natani, hi: pota/potee
nev(in)o nievo fr: nièce/neveu en: niece/nephew, de: Nichte/Neffe
fianĉ(in)o fianceo en/fr: fiancé(e)
vidv(in)o viduo la: vidua/viduus, ca: vídua/vidu hi: vidhur/vidhava, es: viuda/viudo, en: widow/widower
vir(in)o adolto, homo
sinjor(in)o sioro io: sioro, fr: (mon)sieur en: sir, it: signore/signora
fraŭl(in)o neeŝo
knab(in)o kido13 en: kid de: Kid, nl: kid
bub(in)o petolinfano
reĝ(in)o rojalo en/fr: royal, eo: rojalismo
princ(in)o prenso tr: prens/prenses multaj pliaj lingvoj kun similsonaj vortoj
duk(in)o duĉo en: duchy/duchess/duke, fr: duché/duchesse/duc
markiz(in)o markeso es: marqués/marquesa pt: marquês/marquesa
graf(in)o komto io: komto, fr:comte en: count, it: conte, es/pt: conde
baron(in)o baruno hr: barun, scn: baruni, et: parun multaj pliaj lingvoj kun vorto simila al “baron”
abat(in)o abado es: abad/abadessa, pt: abade/abadessa multaj pliaj lingvoj kun similsonaj vortoj
monaĥ(in)o monĥo es: monjo/monja de: Mönch, en: monk
begino/begardo bego multaj lingvoj kun vortoj similaj al begin/begard

Transir-faciliga parentismo

Inter la sekse neŭtralaj novradikoj de la internacieca parentismo la plej multaj iel similas al la analogaj tradiciaj iĉaj radikoj. Ekzemple abo, nepoto, kuzeno kaj nievo iom similas al la tradiciaj iĉaj radikoj avo, nepo, kuzo kaj nevo. Oni povas konsideri tion bona eco de la sistemo, ĉar ĝi igas la novajn vortojn pli facile lerneblaj kaj krome povas helpi, ke tiuj vortoj estu laŭkuntekste kompreneblaj eĉ por iu, kiu neniam antaŭe renkontis ilin. Tamen estas kvin radikoj en la internacieca parentismo, kiuj neniel similas al la analogaj tradiciaj radikoj, nome sahodo (‘frat(in)o’), anako (‘fil(in)o’), ĉaĉo (‘onkl(in)o’), rojalo (‘reĝ(in)o’) kaj komto (‘graf(in)o’). Tio kondukis nin al la ideo elpensi variaĵon de parentismo, en kiu simileco al la tradicia radiko estas forta kriterio ĉe la elektado inter eblaj novradikoj.14 Ĉar ni kredas, ke tiu simileco al la tradiciaj radikoj povas plifaciligi la transiron al parentismo, ni baptis ĉi tiun sistemon transir-faciliga parentismo:15

tradicia nova ĉefa etimologio aldona etimologio
patr(in)o parento en: parent, fr: parent es/pt: parental
edz(in)o eŝo tr: eş
frat(in)o sahodo hi/bn: sahódar/sahódarā id: saudara
fil(in)o fizo srd: fiza/fizu fr: fille/fils
av(in)o avuo es: abuela/abuelo, pt: avó/avô gl: avoa/avó
onkl(in)o ontio en: auntie, fr: oncle, de: Onkel eo: oĉjo/onjo, es: tío/tía, pt: tio/tia
kuz(in)o kuzeno en:cousin, fr:cousin(e) de: Cousin(e), it: cugino/cugina
nep(in)o nepoto io:nepoto, la:nepos, eo:nepotismo pt: neto/neta, es: nieto/nieta, bn: nati/natani, hi: pota/potee
nev(in)o nievo fr: nièce/neveu en: niece/nephew, de: Nichte/Neffe
fianĉ(in)o fianceo fr: fiancé(e), en: fiancé(e)
vidv(in)o viduo la: vidua/viduus, ca: vídua/vidu hi: vidhur/vidhava, es: viuda/viudo, en: widow/widower
vir(in)o adolto, homo
sinjor(in)o sioro io: sioro, fr: (mon)sieur en: sir, it: signore/signora
fraŭl(in)o neeŝo
knab(in)o kido en: kid de: Kid, nl: kid
bub(in)o petolinfano
reĝ(in)o rejĝo es: rey, ca: rei, it: regina
princ(in)o prenso tr: prens/prenses multaj pliaj lingvoj kun similsonaj vortoj
duk(in)o duĉo en: duchy/duchess/duke, fr: duché/duchesse/duc
markiz(in)o markeso es: marqués/marquesa pt: marquês/marquesa
graf(in)o grofo hr/sr/sl/ro: grof, hu/sk: gróf ru: graf, de: Graf
baron(in)o baruno hr: barun, scn: baruni, et: parun multaj pliaj lingvoj kun vorto simila al “baron”
abat(in)o abado es: abad/abadessa, pt: abade/abadessa multaj pliaj lingvoj kun similsonaj vortoj
monaĥ(in)o monĥo es: monjo/monja de: Mönch, en: monk
begino/begardo bego multaj lingvoj kun vortoj similaj al begin/begard

Argumentoj por kaj kontraŭ la tri sistemoj

Argumentoj por la J-sistemo:

  • La J-sistemaj novradikoj estas facile lerneblaj, ĉar ili estas kreitaj per sistema modifo de ekzistantaj radikoj.
  • Pro la forma simileco inter la J-sistemaj novradikoj kaj la analogaj tradiciaj iĉaj radikoj, eĉ iu, kiu neniam aŭdis pri la J-sistemo, povus laŭkuntekste diveni la signifon de la J-sistemaj novradikoj. Tio ebligas uzi la J-sistemajn novradikojn eĉ, kiam oni ne scias, ĉu la aŭskultanto jam aŭdis pri la J-sistemo, kio siavice helpas ĉe la praktika ekuzo de la J-sistemo.
  • Pro sistema formado de ĉiuj bezonataj novradikoj, la decidoj pri unuopaj radikoj ne estas arbitre modifeblaj, tiel ke ĝi povus pli facile ol la aliaj proponoj konduki al unueca lingvouzo.
  • La J-sistemo permesas enkonduki seksneŭtralajn vortojn eĉ por konceptoj, por kiuj ŝajne mankas seksneŭtralaj vortoj en ĉiuj lingvoj kun interrete konsulteblaj vortaroj, nome cajro, kajvaliro, dajmo, ĝejgolo kaj lojdo. (Aliflanke la utileco de tiuj vortoj verŝajne estas tre limigita.)

Argumentoj kontraŭ la J-sistemo:

  • Malgraŭ la intenco de la kreintoj de la J-sistemo, ke la novaj formoj estu interpretataj kiel novaj radikoj, multaj esperantistoj emas interpreti la novajn formojn kiel formitajn per infikso -j-. Ĉar la Fundamenta kaj tradicia vortfarado de Esperanto ne permesas infiksojn, la tiel interpretita J-sistemo kontraŭas la Fundamenton kaj la lingvan tradicion. (Aliflanke ankaŭ eblas argumenti, ke ĝuste ĉar Esperanto laŭ la Fundamento kaj la lingva tradicio ne havas infiksojn, tiu infikseca interpreto de la J-sistemo ne povas esti ĝusta, kaj la origine intencita interpreto, laŭ kiu temas pri novaj radikoj ne derivitaj per vortfaraj meĥanismoj de Esperanto, estas la sola ebla interpreto de la J-sistemo.)
  • Kelkaj J-sistemaj formoj, precipe ejdzo, nejpo, nejvo, fejanĉo, rejĝo kaj sejnjoro, sonas tre simile al la tradiciaj iĉaj formoj, tiel ke ili en la parola uzo povus esti miskomprenataj kiel iĉaj formoj.
  • Pro la sistemeco de la kreado de radikoj en la J-sistemo, estiĝis interalie la formo “ejdzo” kun la malkutima sonkombino “jdz”, kiun kelkaj opinias malfacile prononcebla.16
  • El etimologia vidpunkto la J-sistemaj radikoj baziĝas je la tradicie iĉaj radikoj, el kiuj kelkaj baziĝas je nacilingvaj vortoj kun klare iĉa signifo. Ekzemple pajtro etimologie baziĝas je patro, kiu devenas de la latina vorto pater kun klare iĉa signifo (simile statas pri “frajto”, “ojnklo”, “vejro”, “knajbo” kaj “bujbo”). Do el etimologia vidpunkto parto de la J-sistemaj novradikoj ne estas sekse neŭtralaj.
  • La J-sistemaj radikoj havas formon, kiu ne estas rekte klarigebla el la fontolingvoj, sed nur klarigeblas per tio, ke ili estis kreitaj por eviti la problemon de baze iĉaj radikoj. Do eĉ se iam okazos “fina venko” de la J-sistemo, lernanto de Esperanto, kiu interesiĝas pri la deveno de la Esperantaj vortoj, devus daŭre lerni pri la historio de la estiĝo de la J-sistemo, ĉar la J-sistemaj novradikoj ne klarigeblas rekte surbaze de fontlingvaj formoj.

Argumentoj por la internacieca parentismo:

  • La sistemo aplikas la normalan metodon por la enkonduko de novradikoj por konceptoj ne-esprimeblaj per la tradicia radikprovizo kaj vortfarado, nome per elekto de kiel eble plej internacie rekonebla radiko kun la intencita signifo.
  • La parentismaj novradikoj ne nepre devas esti akceptataj kiel plena sistemo, sed ankaŭ povas esti akceptataj vorton post vorto, tiel ke la plej bezonataj partoj de la parentisma proponaro povus eniri en la lingvouzon eĉ de homoj, kiuj ne emas akcepti tutan sistemon da novradikoj.
  • La sistemo enkondukas en Esperanton kvar radikojn (sahodo, ĉaĉo, anako kaj eŝo) el gravaj ekster-eŭropaj lingvoj (el la hindia, bengala, indonezia kaj turka), kiuj ĝis nun estas praktike neniom reprezentitaj en la Esperanta radikprovizo, kaj tiel kontribuas al la pliinternaciiĝo de Esperanto. (Aldone, du pliaj novradikoj kun ĉefe eŭropa etimologio (nepoto kaj viduo) ankaŭ havas rimarkeblan similecon al rilataj vortoj en gravaj ne-eŭropaj lingvoj.)

Argumentoj kontraŭ internacieca parentismo:

  • Kvin el la dudek kvin proponitaj novradikoj (sahodo, anako, ĉaĉo, rojalo kaj komto) tute malsimilas al la analogaj tradiciaj iĉaj radikoj, tiel ke ilia signifo por esperantistoj sen kono de la fontolingvoj apenaŭ estas divenebla kaj ilia formo estas malfacile memorigebla. (Tri el tiuj kvin radikoj tamen kontribuas al la ĉi-supre menciita avantaĝo de pli-internaciigo de Esperanto.)
  • Pro sia historio Esperanto ĉiuokaze estas bazita je eŭropaj lingvoj kaj ĝis nun akceptas ekster-eŭropajn radikojn preskaŭ nur por kulturaj specifaĵoj de ekster-eŭropaj kulturoj, kaj ĉiuokaze ne en la kerna vortprovizo; la enpreno de kvar ekster-eŭropaj radikoj en la kernan vortprovizon do aspektas kiel fremdaĵo kaj samtempe ne signife internaciigas Esperanton. (Aliflanke, eblas konsideri tiujn kvar ekster-eŭropajn novradikojn en la kerna vortprovizo kiel simbole gravan paŝon en la ĝustan direkton, kiu povus roli kiel invitilo al neeŭropanoj iĝi pli kuraĝaj rilate provojn enporti aliajn neeŭropajn trajtojn en Esperanton.)

Argumentoj por la transir-faciliga parentismo:

  • La sistemo proponas ekvilibron inter la avantaĝoj de la aliaj du sistemoj per tio, ke ĝi preskaŭ same fidele kiel la internacieca parentismo aplikas la tradician metodon por la enkonduko de novradikoj kaj samtempe certigas, ke preskaŭ ĉiuj proponitaj formoj havas similecon al la analogaj tradiciaj iĉaj radikoj, kio igas ilian formon facile memorigebla kaj ilian signifon facile enkuntekste divenebla.
  • La parentismaj novradikoj ne nepre devas esti akceptataj kiel plena sistemo, sed ankaŭ povas esti akceptataj vorton post vorto, tiel ke la plej bezonataj partoj de la parentisma proponaro povus eniri en la lingvouzon eĉ de homoj, kiuj ne emas akcepti tutan sistemon da novradikoj.

Argumentoj kontraŭ la transir-faciliga parentismo:

  • Kompare kun la J-sistemo, la novradikoj proponitaj de la transir-faciliga parentismo ne estas same facile memorigeblaj kaj ilia signifo ne estas same facile enkuntekste divenebla por iu, kiu neniam aŭdis pri la ĉi-artikole prezentitaj sistemoj.
  • Kompare kun la internacieca parentismo, la transir-faciliga parentismo enkondukas nur unu radikon (sahodo) anstataŭ kvin el gravaj ne-eŭropaj lingvoj, kaj sekve malpli kontribuas al la pliinternaciigo de Esperanto.

Konkludo

Ni prezentis tri eblajn sistemojn por enkonduki en Esperanton sekse neŭtralajn radikojn por konceptoj, kiujn ĝis nun ne eblas senprobleme esprimi en sekse neŭtrala maniero. La tri sistemoj nomiĝas J-sistemo, internacieca parentismo kaj transir-faciliga parentismo. Ni prezentis argumentojn por kaj kontraŭ ĉiu el la tri sistemoj. Ni lasas al la leganto mem la decidon kian resuman juĝon fari pri la sistemoj surbaze de tiuj argumentoj.

La finan decidon, kiel evoluos la ebloj por seksneŭtralaj esprimoj en Esperanto, faros la plena lingvo-uzantaro per sia lingvo-uzo, precipe tiu parto el la lingvo-uzantaro, por kiuj gravas seksneŭtralaj esprimoj. Tiu komuna decido dependos de multaj unuopaj decidoj de unuopaj lingvo-uzantoj. Ni esperas, ke ni per ĉi tiu artikolo kontribuos al tio, ke ĉi tiuj unuopaj decidoj estu bazitaj sur pli bona kompreno de la diversaj ebloj kaj iliaj respektivaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj, kio espereble kontribuos al glata transiro kaj bona funkciado de la fina komuna decido de la lingvo-uzantaro.


  1. Notu, ke ni ne konsentas kun la ideo, ke la Esperanta vorto sekso indikas nur biologian trajtaron. Por ni tiu vorto estas tute taŭga por paroli pri seksa identeco kaj socia sekso, do por paroli pri tio, kion pluraj esperantistoj nomas genro. Do la fakto, ke ni ĉi-artikole ne uzas la vorton genro, sed nur la vorton sekso, ne signifas, ke ni parolas pri biologia trajtaro, sed ke ni opinias la vorton sekso taŭga por paroli pri seksa identeco kaj socia sekso. Ni same ne alprenas starpunkton pri la ofta, sed ne pruvita aserto, ke la lingva neindiko de sekso kondukus al pli egala societo. Ankaŭ tiuj, kiuj ne akceptas tiun kialon, ja komprenas, ke ĉiuokaze necesas rimedoj por paroli pri homoj de nekonata aŭ neduuma sekso. ↩︎
  2. Ĉe la sufikso -ul- notindas, ke kelkaj vortoj formitaj per ĝi, ekz-e plenkreskulo, jam tradicie estas sekse neŭtralaj, dum kelkaj, ekz-e maljunulo kaj la memstara ulo, havas en la efektiva lingvouzo relative fortan virseksan signifon, supozeble pli fortan ol vortoj kiel kuracisto, studento kaj italo. Aliflanke, en la multenombra uzo (ekz-e maljunuloj) ankaŭ tiuj vortoj alprenas sekse neŭtralan signifon, kio laŭ ni sufiĉas por klasi ilin kiel baze sekse neŭtralaj kaj ŝanĝi oniajn uzkutimojn al plene neŭtrala uzo de tiaj vortoj. ↩︎
  3. La uzado de -iĉ- kun neŭtralaj radikoj ne lezas iun normon de la Fundamento kaj ne bezonigas aprobon fare de la Akademio de Esperanto. ↩︎
  4. Pro la lastatempe disvastiĝinta konscio pri la ekzisto de pli ol du seksoj, la Fundamenta difino de ge- per la esprimo “de ambaŭ seksoj” fakte estas ĉiuokaze problema. Sed tiu problemo estas solvebla per minimuma ŝanĝo de la signifo de ge- al ‘de pli ol unu sekso’. Malsame ol la propono reinterpreti ge- kiel ‘de ajna sekso’, ĉi tiu minimuma signifoŝanĝo ne vere alportas la riskon de miskomprenoj. ↩︎
  5. Aŭ almenaŭ indikas, ke oni ne scias, ke temas pri unuseksa grupo, kiel en la demando “Ĉu vi havas gefilojn?”. ↩︎
  6. Ambaŭ proponoj origine venas de iuj el la aŭtoroj de ĉi tiu artikolo. La J-sistemo estis unue proponita de Markos en la artikolo Esperanto kaj sekso de 2014 kaj estis disvastigita per komuna artikolo de Markos kaj Luko en 2018. Parentismo estis, post kelkaj similaj, sed ŝajne seneĥaj ideoj, proponita de Kirilo en la artikolo Seksa egaligo en la lingvo – laŭfundamente de 2015 kaj estis aktualigita en artikolo de 2019, interalie surbaze de ideoj de Robin. Por la verkado de ĉi tiu artikolo do kuniĝis la proponantoj de ĉi tiuj du konkurencaj proponoj por emfazi la punktojn, pri kiuj ni konsentas, kaj por ekvilibre kompari la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de niaj inter si konkurencaj proponoj. ↩︎
  7. Krome ekzistas la propono uzi la afikson -ip- por indiki seksan neduumecon. ↩︎
  8. En la Vortaro de J-riismo troviĝas klarigoj pri tio, kial kelkaj aliaj radikoj kun ŝajne sekse markita signifo (ekz-e “ŝaho”, “ŝoguno” kaj “muzo”) estas interpreteblaj kiel sekse neŭtralaj radikoj, pro kio ne necesas formi J-sistemajn analogaĵojn por ili. ↩︎
  9. Por igi nian elekton iom malpli subjektiva kaj arbitra, ni difinis dek unu kriteriojn kaj elpensis poentosistemon por mezuri la taŭgecon de diversaj proponoj surbaze de tiuj dek unu kriterioj. En la unua paĝo de ĉi tiu dokumento troviĝas tabelo kun ĉiuj proponoj konsideritaj de ni kaj niaj juĝoj de ili laŭ tiuj dek unu kriterioj. Aldonaj klarigoj pri la poentosistemo kaj ĝia aplikado al la konsideritaj proponoj troviĝas en la tria paĝo de tiu dokumento. ↩︎
  10. Por la etimologiaj indikoj en la tabelo ni uzas la kutimajn lingvokodojn laŭ ISO 639 (ni uzas la duliteran kodon laŭ ISO 639-1, se tia ekzistas, alikaze la triliteran kodon laŭ ISO 639-2). Jen la lingvokodoj uzataj de ni:
    • bn: bengala lingvo
    • ca: kataluna lingvo
    • de: germana lingvo
    • en: angla lingvo
    • eo: Esperanto
    • es: hispana lingvo
    • et: estona lingvo
    • fr: franca lingvo
    • gl: galega lingvo
    • hi: hindia lingvo
    • hr: kroata lingvo
    • hu: hungara lingvo
    • id: indonezia lingvo
    • io: Ido
    • it: itala lingvo
    • la: Latino
    • nl: nederlanda lingvo
    • pt: portugala lingvo
    • ro: rumana lingvo
    • ru: rusa lingvo
    • scn: sicilia lingvo
    • sk: slovaka lingvo
    • sl: slovena lingvo
    • sr: serba lingvo
    • srd: sarda lingvo
    • tr: turka lingvo

    ↩︎

  11. Foje oni proponas uzi ido kiel sekse neŭtralan alternativon al filo/filino. Tiu propono tamen havas du problemojn: Unue la vorto ido rilate homojn havas pli vastan signifokampon, kiu ankaŭ inkluzivas genepojn (nejpojn/nepotojn), pragenepojn ktp, do ĉiujn genetikajn posteulojn. Due, la uzo de ido por unuageneraciaj posteuloj tradicie aperas ĉefe en biologiaj kuntekstoj, pro kio multaj emas interpreti ĝin nur kiel genetikan parencecon, tiel ke ĝi povas krei konfuzon kiam uzata por paroli pri adoptitaj gefiloj (fejloj/anakoj/fizoj). ↩︎
  12. En la origina versio de ĉi tiu artikolo la propono por av(in)o en ambaŭ versioj de parentismo estis abo kaj ne avuo. Kelkajn horojn post la publikigo de la artikolo, ni rimarkis, ke la antaŭe ne konsiderita vorto avuo ricevas pli altan poentaron en ambaŭ versioj de nia poentosistemo ol abo, do ni decidis anstataŭigi abo per avuo. La du kialoj por la pli alta poentaro de avuo estas unuflanke la fakto, ke abo ricevas minusajn poentojn pro troa sona simileco al avo, kaj due, ke avuo pli bone koheras kun la tradicia karesformo avĉjo. ↩︎
  13. La vorto infano estas laŭ sia signifo tre simila al sekse neŭtrala analogaĵo al knabo kaj knabino, pro kiu iuj verŝajne ne sentas la bezonon por la novradiko kido. Tamen knabo kaj knabino foje ankaŭ estas uzataj por junaj plenkreskuloj, kaj estas pli kutimaj por adoleskantoj ol la esprimo infano. Oni povas alfronti ĉi tiun problemon per tio, ke oni depende de la kuntekste uzas aŭ infanojunulo. Sed kelkaj preferas havi sekse neŭtralan vorton, kiu rilate aĝon estas simile malpreciza kiel knabo, knabino kaj geknaboj, ekzemple por oportune paroli pri grupo de diversaĝaj infanoj kaj junuloj aŭ por paroli pri unuopa adoleskanto, ĉe kiu oni dubas, ĉu preferindas diri infanojunulo. Ĉar la angla sekse neŭtrala vorto kid estas rilate aĝon simile malpreciza kiel knabo kaj knabino, la vorto kido povus transpreni la rolon de sekse neŭtrala analogaĵo al knabo kaj knabino. ↩︎
  14. Por kvar el la kvin ĵus menciitaj radikoj, ni trovis taŭgajn formojn similajn al la tradiciaj radikoj, sed ĉe sahodo (‘frat(in)o’) ni lasas la proponon de la internacieca parentismo senŝanĝa, ĉar neniu de ni konsiderata alternativo konvinkis nin pli ol sahodo (ĉi tie ankaŭ influis nin la fakto, ke sahodo estas rekonebla surbaze de la hindia, bengala kaj indonezia, tri tre grandaj lingvoj, kiuj ĝis nun apenaŭ influis la Esperantan vortprovizon). ↩︎
  15. Por fari niajn elektojn por la transir-faciliga parentismo, ni uzis la samajn dek unu kriteriojn kiel por la internacieca parentismo (vidu piednoton 5), sed simple donis pli da poentoj por la kriterio “simila al tradicia”. Rigardu la duan paĝon de ĉi tiu dokumento por ĉi tiu versio de nia poentosistemo. ↩︎
  16. Por eviti ĉi tiun problemon, oni povus vastigi la trian principon de la J-sistemo tiel, ke ĝi ankaŭ aplikeblas al ejdzo kaj vejdvo, kiuj tiam iĝus ejzo kaj vejvo. Tion eblas ekzemple fari per tio, ke la tria principo estas modifita al la jena formo: “Se la apliko de la aliaj reguloj kondukas al konsonant-kombino, kiu ne kutime aperas en Esperanto, oni forigu la unuan konsonanton post la aldonita j.” Ni tamen decidis ĉi-supre prezenti la J-sistemon en sia origina formo, ĉar laŭ eta enketo inter esperantistoj interesiĝantaj pri la temo, ĉi tiu ideo modifi la J-sistemon ne ricevis multe da subteno. La plej multaj ne opinias ejdzo malfacile prononcebla, kaj krome aperis la kritiko, ke ĉi tiu modifo igus la spontanan aplikadon de la J-sistemaj principoj pli malfacila. ↩︎