Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Seksa egaligo en la lingvo – laŭfundamente

Mi verkis ĉi tiun artikoleton instigite de la daŭraj debatoj1 pri la lingva (ne)esprimo de sekso kaj seksa identeco2 en Esperanto, kaj precipe de la artikolo aperinta antaŭ nelonge en Lingva Kritiko fare de Marcos Cramer (vd. Cramer 2014). Fakte mi volis unue nur reagi al kelkaj tre problemaj tezoj de ĉi-lasta kontribuo, sed la komento iĝis iom tro longa.

Ĉi-artikole mi volas diskuti ne, kio estus la optimuma esprimo (aŭ unu el kelkaj eblaj) por sekso en planlingvo, sed kion oni laŭ la Fundamento3 rajtas konkrete ŝanĝi en Esperanto por solvi kelkajn el la perceptataj problemoj – kaj kion oni ne rajtas. La celo de mia kontribuo do ne estas instigi iun al ŝanĝo de la lingvouzo, sed montri, kiel oni, decidinte ke ŝanĝo necesas, povus procedi, samtempe ne rompante tiun parton de la lingva normaro, kiun protektas la Fundamento kontraŭ ŝanĝoj.

La lingvistikajn aspektojn de la esprimo de sekso en Esperanto plene priskibas kaj diskutas Fischer (2002, 2003) kaj Fiedler (2014), por sekvi la nunan diskuton tamen sufiĉas jam kono de la enkondukaj partoj en Cramer (2014).

Mi ĉi tie ne diskutu la kaŭzojn, kial sistemo stabila dum preskaŭ jarcento ekde la 1970-aj jaroj estas ĉiam pli kritikata.4 La celo de la kritikantoj de la ĝisnuna sistemo estas la forigo de malsama trakto de la (biologiaj) seksoj en la lingvo. Kaj ĉi-rilate tute ne gravas, ĉu tio estas „objektiva“ problemo, ĉu ne.

Estas klare, ke la esprimado estas nesimetria – nome virinojn oni povas klare marki, virojn ne, kio estigas dubojn – kaj tial el lingvoplanada vidpunkto ĝi estas jam apriore neoptimuma (kion montras la menciitaj duboj de komencintoj). Nerespondita demando estas, ĉu tiu lingva malglataĵo estas sufiĉe ĝena ankaŭ el la vidpunkto de ŝanĝita socio batalanta kontraŭ seksismo, por estigi verajn ŝanĝojn en la lingvo – ekster rondoj ĝis nun malgrandaj. La nuna ĉeftendenco forte favoras aŭ eĉ postulas sekssimetrian esprimadon, sed ne estas antaŭvideble, ĉu ne iam ankaŭ la plimulton atingas la lingvistika fakto, ke sekssimetria aŭ seksneŭtrala lingvo neniel subtenas la egaligon de homoj,5 ĉar lingvo kaj pensado ne tiel rekte interrilatas, kaj tial indus uzi siajn fortojn en pli gravaj kampoj kiel la skandala malsameco en la salajroj de viroj kaj virinoj aŭ la persekutoj de kviruloj en multaj landoj.

Ĉiel ajn, principe ekzistas du eblaj solvoj por forigi la nesimetrion inter virinoj kaj viroj: 1. ĉiea elmontrado kaj de viroj kaj de virinoj (per li aŭ ŝi, ofta ge-) – 2. forigo de priseksaj informoj (per ri, neŭtrala uzo de substantivoj, ellaso de –in). Malgraŭ ke nun en kaj ekster Esperantujo estas favorata la unua solvo, la dua aliro estas nepre preferinda, pro la ĉiam pliiĝanta komplikeco de biologiaj kaj sociaj seksoj – ekzistas homoj, kiuj ne volas lasi sin enigi en unu el la du skatoloj – kaj pro la pruvita problemo de antaŭjuĝoj aktivataj de la nura apero de priseksaj informoj.6

Oni povas identigi kvin problemojn de la tradicia sistemo:

  • nesimetrio ĉe la pronomoj de la 3a singulara persono (specife manko de neŭtrala pronomo, uzo de la „vira“ li en neŭtrala senco)

  • nesimetrio ĉe la sekse neŭtralaj substantivoj (ĉu la baza formo celas viron aŭ ĉian ajn homon)

  • seksisma aliro ĉe virseksaj substantivoj (ĉu patrino estas ina patro; la viro kiel bazo)7

  • manko de neŭtrala singularo ĉe la virseksaj substantivoj (necesas peza patro aŭ patrino ktp.)

  • manko de neŭtrala pluralo ĉe la virseksaj substantivoj, ĉar ge-, kiun oni uzas manke de alternativo (Ĉu vi havas gefratojn?) ne estas neŭtrala

Oni proponis diversajn solvojn por tiuj problemoj, sed bedaŭrinde parto de ili estas rekte aŭ kaŝe kontraŭfundamenta. Kaj tiu kriterio estas la decidiga, ĉar ja la Fundamento difinas, kio estas ĝusta Esperanto (kp. la Bulonjan Deklaracion).8 Ni ekzamenu ilin:

La enkonduko de nova, neŭtrala pronomo de la 3a singulara persono (ri, ŝli) aŭ inverse de nure virseksa hi (neŭtraligante li) estas neebla, ĉar §5 FG parolas (en la franca, angla kaj germana tradukoj) pri „La personaj pronomoj“ – do la listo estu kompleta, neŝanĝebla. Oni ne povas facilanime forviŝi tiun malpermeson. Ne estas kontraŭargumento la posta apero de ci kiel sola escepto en la Ekzercaro, Zamenhof intence kaŝis ĝin tie, por ke oni laŭeble ne uzu ĝin, kp. Pabst (2011).

Same ne helpas la artifiko motivigi la proponitan ŝili kiel kunmetaĵon el oficialaj elementoj. Kvankam ekzistas nur unu eksplica regulo pri vortfarado (§11 FG difinanta tatpuruŝojn, t.e. determinajn kunmetaĵojn), tamen en la Fundamento en formo de pretaj vortoj modele aperas ĉiuj vortfaradaj tipoj de Esperanto9, kaj ŝili en senco „ŝi aŭ li“ ne konformas al ajna el ili (kaj estus malbone pravigebla ankaŭ el tipologia vidpunkto). Krome ŝili estas problemo, ĉar ĝi eksponas ambaŭ seksojn anstataŭ kaŝi ilin.

Tute laŭfundamenta, kiel oni vidas en la koncerna Lingva Respondo de Zamenhof,10 estus la ekuzo de ĝi kiel ĝenerala pronomo. Tio havus krome la avantaĝon, ke la sistemo ĉe bestoj kaj homoj estus denove simetria. La argumento, ke ĝi povas esti ofenda, ĉar oni kutime uzas ĝin por aĵoj kaj bestoj, validas nur por homoj, kiuj jam parolas Esperanton, dum lernanto verŝajne senprobleme akceptus tian sistemon – kaj krome neniu havas problemon, ke aĵoj, bestoj kaj homoj havas la saman esprimon en la plurala ili.11

La nesimetrion ĉe la sekse neŭtralaj substantivoj plejparte forigis jam la moderna lingvouzo (ŝi estas instruisto k.s.), mankas nur ĝenerala markilo por viroj por forigi eblan konfuzon, ĉu simpla formo celu nur viro(j)n aŭ ĉiun homon.

La plej simpla solvo estus la transpreno de la prefiksoida vir-, kiu estas regule uzata kun bestoj.12 Sed ŝajne la plimulto komprenas „simetrion“ en tre malvasta senco, tiel ke morfemo enhave, sed ne loke korespondanta al –in– ne estas akceptata. Kiel solvo plej ofte nuntempe estas proponata do nova sufiksoido –-. El la vidpunkto de la Fundamento ties aldono al neŭtralaj radikoj ne estas problemo, kaj ĝi ne estas sinonimo al oficiala elemento (nur al la neoficiala masklo).

Kontraŭfundamenta tamen estas simila aliro al la tria problema grupo, la ĉ. 25-30 parencaj, nobelaj kaj aliaj esprimoj kiel patro, reĝo, knabo. La radikala solvo neŭtraligi ilin (kaj aldoni –– por revirseksigi) estas rekta peko kontraŭ la difinoj (tra la tradukoj) en la UV kaj pro tio ne diskutinda. Eĉ la Akademio ne rajtus ŝanĝi tiujn difinojn, sed nur proponi alternativajn apud la ĝisnunaj.

Ĉar oni ne povas ŝanĝi la virseksajn radikojn, restas nur ŝanĝi la manieron ekhavi la inseksajn ekvivalentojn. Estas klare, ke ties derivado de la virseksaj bazoj estas seksisma (multe pli ol ĉiu alia problemo), do oni povas nur rezigni pri tio, enkondukante inseksajn radikojn-ekvivalentojn, ekz. matro anstataŭ patrino. Tio estas kompreneble tute laŭfundamenta. Kaj ĉar temas nur pri maksimume 30 radikoj la necesa aldona lernado estas tolerebla, krome longtempe aldona solvo (vd. post momento) povus malgrandigi tiun lernoŝarĝon.

El la virseksa baza signifo de la „nefeliĉa trideko“ sekvas ankaŭ problemo, kiam oni volas paroli pri unu aŭ pliaj tiaj homoj, tamen ne volante aŭ povante aldoni seksan informon. Foje povas helpi paronimo, ekz. infano apud knabo, sed ili ne estas tute elŝanĝeblaj (ekz. infano pli substrekas la opozicion al plenkreskulo). Se oni volas inkluzivi ambaŭ seksojn, bone funkcias ge-, sed gepatroj por viro(j) kaj virino(j) denove deiras de seksisma pensmaniero.

Ĉar ŝajne neniu akceptas la lingve senpekan gepatrano por esprimi la celatan ideon (restas la problemo de la seksisma bazo), unu el la plej oftaj proponoj, kiun ripetas ankaŭ Cramer (2014), estas uzi ge– kun la singularo, do gepatro = patro aŭ patrino. Sed singulara, neŭtrala ge– estas sensenca, ĉar laŭ la Fundamento ĝi klare signifas „ambaŭ seksoj kune“ – do la rektan malon! Cramer ja pravas, ke oni uzas ge– kun la pluralo foje en neŭtrala signifo, nome kiam oni ne scias la sekson, sed tio estas klara surogato pro la manko de lingve konvena formo anstataŭ ekz. fratoj kaj/aŭ fratinoj.13

Tre originalan ideon rilate tiujn radikojn prezentas Cramer, proponante „sisteman modifon“ de la virseksaj radikoj Fundamentaj, tiel ke per enŝovo de j en difinita loko oni ekhavu neŭtralan radikon, ekz. patropajtro ‚patro aŭ patrino‘. La problemo de ĉi tiu aliro estas ĝuste la sistemeco. Alie ol la pruntado de neŭtralaj esprimoj el aliaj lingvoj, tia modifado fakte estus regulo morfologia kaj nenio alia ol enkonduko de nova vortfarada tipo, nome ia infiksado, kiu estas io tute fremda al Esperanto kaj neniel pravigebla el la Fundamento (eĉ peko kontraŭ ties vortfaradaj modeloj) aŭ la tradicio. Tiu interesa vojo do ne estas laŭirebla, se oni sekvas mian rezonadon.

Do ankaŭ en ĉi tiu okazo restas nur la vortara aliro/eliro, nome la aldono de novaj neŭtralaj radikoj, do ekz. parento = patro aŭ patrino, per kiu lasas sin formi neŭtrala pluralo parentoj kaj eksplice ambaŭseksa geparentoj. Kompreneble tio denove pligrandigus la lernoŝarĝon, kaj tiufone oni bone komprenas, kial Zamenhof volis nepre ŝpari kiel eble plej multajn radikojn, sed el hodiaŭa vidpunkto lia solvo venis je tro altaj kostoj. Se sukcesus establado de la neŭtralaj radikoj, kun la tempo la specife viraj resp. virinaj radikoj povus parte malaperi el la ĉiutaga lingvouzo kaj ekz. resti por poezio, do iam parentiĉo kaj parentino, resp. nur parento, kiam la sekso ne gravas (estontece espereble pli kaj pli ofte), anstataŭus patro kaj matro tiel kiel olda nur poezie povas anstataŭi la ordinarajn maljuna/malnova. Krome ne por ĉiu koncepto indas enkonduki novan radikon aŭ havi novan vorton, ekz. tiom malofte oni devas paroli pri gemonaĥoj, ke propra neŭtrala radiko estus neekonomia, same por caroj kaj carinoj oni ne bezonas nepre neŭtralan esprimon – sed eble por la paro, do en la unua, pli strikta senco de ge-: Ĉi tie eblus uzi aŭ la virseksan aŭ la inseksan formon en adjektiva formo kun paro, depende de la vera regopotenco, ekz. en la Unuiĝinta Reĝlando estas regina paro, dum antaŭ la Unua Mondmilito en Rusujo estis cara paro. Kaj se la lingvokomunumo sentos bezonon aldoni pliajn neŭtralajn radikojn, ĝi okazos tute nature kiel en aliaj partoj de la leksiko.14

Ĉefine, mi aldonas du tabelojn. La unua montras la tradician sistemon de la personaj pronomoj, seksaj deriviloj kaj virseksaj radikoj. Videbliĝas ankaŭ ties malavantaĝoj – seksismo, nesimetrieco, mankoj en la esprimkapablo. La dua tabelo ilustru, kiel povus aspekti simetria sistemo reformita, kiu konformas al la reguloj de la Fundamento, estas sekse neŭtrala kaj esprimkapabla. La ĉ. 30 novaj radikoj (grase presitaj) do ne estas nepre en ĉiu unuopa okazo la optimuma elekto, kaj oni ne miskomprenu ĉi tiun penseksperimenton kiel inviton ilin efektive ekuzi. Se uzi esprimon el la komputilscienco, ĝi estu nur konceptprovo.

La veran estontecon de la seksa esprimo en Esperanto devos decidi la lingvouzo, sed la parolantoj ne forgesu, ke ili parolu la veran Esperanton, ne esperanto-similan reformaĵon!

Tabelo 1: tradicia lingvouzo

virseksa

inseksa

neŭtrala sg.

neŭtrala pl.

ambaŭseksa

li

ŝi

li (ĝi)

ili

(vir-)

-in-

ge-

patro

patrino

(gepatroj)

gepatroj

avo

avino

(geavoj)

geavoj

onklo

onklino

(geonkloj)

geonkloj

filo

filino

(gefiloj)

gefiloj

frato

fratino

(gefratoj)

gefratoj

kuzo

kuzino

(gekuzoj)

gekuzoj

nepo

nepino

(genepoj)

genepoj

nevo

nevino

(genevoj)

genevoj

fraŭlo

fraŭlino

(gefraŭloj)

gefraŭloj

fianĉo

fianĉino

(gefianĉoj)

gefianĉoj

edzo

edzino

(geedzoj)

geedzoj

vidvo

vidvino

(gevidvoj)

gevidvoj

caro

carino

(gecaroj)

gecaroj

reĝo

reĝino

(monarko)

(monarkoj)

gereĝoj

princo

princino

(geprincoj)

geprincoj

duko

dukino

(gedukoj)

gedukoj

grafo

grafino

(gegrafoj)

gegrafoj

viro

virino

plenkreskulo

plenkreskuloj

(geviroj)

sinjoro

sinjorino

(gesinjoroj)

gesinjoroj

knabo

knabino

(infano)

infanoj

geknaboj

bubo

bubino

(gebuboj)

gebuboj

abato

abatino

(geabatoj)

geabatoj

monaĥo

monaĥino

(gemonaĥoj)

gemonaĥoj

Tabelo 2: alternativa laŭfundamenta lingvouzo

virseksa

inseksa

neŭtrala sg./pl.

ambaŭseksa

li

ŝi

ĝi / ili

vir- / –

-in-

ge-

patro, parentiĉo

matro, parentino

parento(j)

geparentoj

avo, nonniĉo

avjo, nonnino

nonno(j)

genonnoj

onklo, ziiĉo

aŭnto, ziino

zio(j)

gezioj

filo, filjiĉo

dotro, filjino

filjo

gefiljoj

frato, siblingiĉo

ŝestro, siblingino

siblingo(j)

gesiblingoj

kuzo, zifiljiĉo

kusino, zifiljino

zifiljo(j)

gezifiljoj

nepo, nipotiĉo

nieto, nipotino

nipoto(j)

genipotoj

nevo, siblingofiljiĉo

nico, siblingofiljino

siblingofiljo(j)

gesiblingofiljoj

fraŭlo, nespoziĉo

nubilo, nespozino

nespozo(j)

genespozoj

fianĉo, spoziĝontiĉo

brajdo, spoziĝontino

spoziĝonto

gespoziĝontoj

edzo, spoziĉo

vifo, spozino

spozo(j)

gespozoj

vidvo, viduiĉo

vidovo, viduino

viduo(j)

geviduoj

caro

carico

monarko(j)

gemonarkoj

reĝo

regino

princo

princeso

duko

duĉeso

grafo

konteso

viro

femo

plenkreskulo(j)

geplenkreskuloj

sinjoro

madamo

estimatoj

geestimatoj

knabo, infaniĉo

girlo, infanino

infano

geinfanoj

bubo

saputelo

fiinfano(j)

gefiinfanoj

abato

nonestrino

klostrestro(j)

geklostrestroj

monaĥo

nono

klostrano(j)

geklostranoj

Mi dankas al Markos Cramer pro atentigo pri kelkaj malglataĵoj kaj preteratentitaĵoj.

Bibliografio

Baudouin de Courtenay, Jan. 1907/1976. „Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen“. En: Reinhard Haupenthal (red.): Plansprachen. Beiträge zur Interlinguistik. Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft (Wege der Forschung 325), 59‒110 [originale en: Annalen der Naturphilosophie 6, Leipzig, 385-433].

Cramer, Marcos. 2014. „Esperanto kaj sekso“. En: Lingva Kritiko.Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo. Esperantologio Interreta. http://lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso/.

Fiedler, Sabine. 2014. „Geschlecht im Esperanto. Eine sprachwissenschaftliche Betrachtung zu gender-spezifischen Bezeichnungen in einer Plansprache“. En: Cyril Brosch / Sabine Fiedler (red.). Interlinguistik im 21. Jahrhundert. Beiträge der 23. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 29. November 2013 – 01. Dezember in Berlin. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (Interlinguistische Informationen, Beiheft 21), 85-106.

Fischer, Rudolf-Josef. 2002. „Das Pronominalsystem in Esperanto – noch sexusinklusiv?“ En: Detlev Blanke (red.). Plansprachen und ihre Gemeinschaften. Beiträge der 11. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 23.-25. November 2001 in Berlin. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (Interlinguistische Informationen, Beiheft 8), 86-106.

Fischer, Rudolf-Josef. 2003. „Sexusneutrale und sexusindizierende Bezeichnungen für Lebewesen“. En: Detlev Blanke (red.). Plansprachen und elektronische Medien. Beiträge der 12. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 6.-8. Dezember 2002 in Berlin. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (Interlinguistische Informationen, Beiheft 9), 110-149.

Pabst, Bernhard. 2011. Ĉu ci scias …. Blogero en http://www.ipernity.com/blog/bernardo/330789.

Shih, Margaret/Todd L. Pittinsky/Nalini Ambady. 1999. „Stereotype susceptibility: Identity salience and shifts in quantitative performance“. En: Psychological Science 10/1, 81-84.

Zamenhof, Ludwik Lejzer. 1991. Fundamento de Esperanto. Kun Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A. Albaut. Pisa: Edistudio.

Piednotoj

1 Tri ekzemploj: Dum ARKONES 2014 okazis pluraj diskutrondoj pri seks(ism)o precipe en rilato al la lingvo; germana Esperanto-Junularo en 2014 decidis ekuzi ekstreman, fakte kontraŭfundamentan lingvaĵon iĉisman (vd. poste), kaj en la Interreta platformo lernu.net preskaŭ ĉiutage eblas diskuti pri la temo, ĉar ĉiam denove lernantoj demandas prie. Tio montras, ke la problemo de la lingva esprimo de sekso estas io reala (kuntekste de la hodiaŭa socio), ne iu ŝajnproblemo.

2 Same kiel Cramer (2014) mi rifuzas la uzon de genro en la senco de la angla gender. Tute sufiĉas paroli pri biologiaj kaj sociaj seksojseksaj identecoj.

3 Vd. Zamenhof (1991). Devus esti ja superflue mencii, sed estas tamen menciinde, ke al la Fundamento apud la Gramatiko (FG), Ekzercaro (E) kaj Universala Vortaro (UV + ties Oficialaj Aldonoj!) apartenas ankaŭ la Antaŭparolo (A), kiu donas klarajn gvidliniojn pri la interpreto, pligrandigo kaj modifo de la lingvaj normoj troveblaj en la aliaj partoj. Ĉia ajn lingva novaĵo devas konformi al tiuj gvidlinioj.

4 Tio ne signifas, ke ne jam antaŭe estis kritikaj voĉoj – tiuj aperis jam en la 19a jarcento! Kp. /emekz. Baudouin de Courtenay (1907/1976: 88-89).

5 Ekz. la japana, la nepala aŭ la hungara ne distingas multloke inter viroj kaj virinoj, tamen la koncernaj socioj estas multe pli patriarkaj ol la okcidenteŭropaj – nepalan civitanecon povas ekhavi nur tiu, kies patro estas nepalano, en la hungara parlamento estas nur dek deputitinoj, kaj al la aktuala registaro apartenas eĉ ne unu ministrino.

6 Ekz. en eksperimento kun partopreno de azianinoj en Usono oni antaŭ matematika testo en unu testgrupo menciis la sekson, en alia la etnan devenon de la partoprenantoj. En la unua grupo la azianinoj subaveraĝe trapasis la teston, ĉar aktiviĝis ĉe ili socia antaŭjuĝo „virinoj ne talentas rilate matematikon“, la dua grupo estis superaveraĝe sukcesa, ĉar oni aktivigis ĉe ili la antaŭjuĝon, ke azianoj estas pli talentaj rilate matematikon. Vd. Shih et al. (1999).

7 Neniu problemo ekzistas kun specifaj esprimoj kiel eŭnukoamazono, kiuj estas socie-historie ligitaj al unu sekso.

8 Pro tio mi dezirus, ke Cramer en sia artikolo estus iomete malpli malsevera rilate solvojn lezantajn la Fundamenton. Estas ja statuta devigo de Akademiano defendi la Fundamenton.

9 Ebla escepto estas la dvandvo (kombina kunmetaĵo) fulmotondro, kiu ne estas ia fulma tondro, sed fulmoj kaj tondroj (sed ne fulmoj tondroj!). Tiaj dvandvoj kutime aperas nur ĉe numeraloj (dek unu), do ĝi estas aŭ problemo, aŭ oni interpretu ĝin kiel [fulmoj kaj tondroj]-o, iel simile al [du punktoj]-o → dupunkto).

10 En la Fundamento aperas tamen neŭtrala li kiel modelo, tio restos do valida lingvaĵo ĝis eventuala malvalidigo de la Fundamento okaze de la Fina Venko.

11 Mi mem de ioma tempo konsekvence uzas ĝi parolante pri homo de nekonata aŭ nedifinita sekso. Tio por mi pruviĝis demando de alkutimiĝo.

12 Mi private faras tiel senprobleme.

13 Ĝenerale la prefiksoido ge– transiris konsiderindan pligrandigon de la uzadmanieroj, destinite origine nur por naturaj paroj/grupoj kiel gepatroj, gesinjoroj (kiel geedzoj, por publikaj alparoloj Zamenhof uzis sinjorinoj kaj sinjoroj). La hodiaŭa foja gekaraj estas la sensenca kulmino de tiu evoluo. La pligrandigo de ge– al „virseksa inseksa“ kaŭzus novan konfuzon en la pluralo – ĉu gefratoj estus frato(j) kaj fratino(j) aŭ pluralo de *gefrato?

14 Mi ne vidas principan malpermeson de nova, seksneŭtrala sufikso komplementonta la viran resp. virinan -ĉjo kaj –njo; efektive miascie oni jam proponis –rjo, kiu povus utili por tiuj homoj, kiuj ne volas alskribiĝi al unu sekso. Oni tamen atentu, pri kio ne atentigas Cramer (2014), ke la karesaj sufiksoj laŭ la Fundamento eskplice aldoniĝu nur al propraj nomoj. La ununuraj esceptoj estas Paĉjo kaj Panjo, kiuj funkcias kvazaŭnome (tial mi skribas ilin majuskle) kaj ekzistis jam antaŭ ol la Fundamento leĝigis parton de la normo (do malpermeso ne trafas ilin). Por la aliaj parencoj nur avinjo kaj avĉjo havas pli ol kelkajn trovojn en la Tekstaro, ili tamen estas kontraŭfundamentaj.

Antaŭa

Okazo kaj kazo

Sekva

La kazo de kazo

15 Komentoj

  1. Se mi ne pretervidas ion gravan, konformas tio, kio estas proponita en tabelo 2, al la Fundamento, char: La proponitaj vortoj, kiel ekzemple “parent’o” (ideo: “patr’o au patrin’o”) kaj “matr’o (ideo: patr’in’o”) estas pravigeblaj per la 7a alineo de la Antauparolo al la Fundamento kaj tial ne bezonas permeson de autoritata centra institucio.

    Eble la listo de la “nefelicha trideko” estas ne-kompleta: Kiel statas ekzemple pri “lord’o” (en la 4a Oficiala Aldono), “kanonik’o” (1a Oficiala Aldono) kaj “di’o” (Fundamenta)?

    Pri neutrala porpersona pronomo singulara: Supoze ke la chi-cela “artefarita” sveda pronomo “hen” ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Hen ) atingos internaciecon: Chu tiaokaze ghi estos normkonforme uzebla ankau en Esperanto pro Regulo 15? Au chu chi lastan superatutas Regulo 5 kun la difino de kompleteco de la personaj pronomoj?

  2. Jes, Andreas, la listo ne enhavas kelkajn malpli oftan vortojn (“kanoniko” mi konis nek Esperante nek germane), sed mi pensas, ke ekz. “di’o” ne estas virseksa.
    Oni devus zorgi esplori la lingvouzon, laŭ la difino de PIV ekz. “lord’o” estas neŭtrala.

    Ebla konflikto in §15 kaj §5 estus tikla, sed unue “hen” forlasu Svedujon, antaŭ ol oni cerbumos pri tio.

  3. Pri “dio”: Se “dio” ne estas virseksa, kial en PIV tekstas: “Marso Romana dio de la milito”, kaj: “Venuso Romana diino de la beleco k amo”?

    Pri “hen”: En Esperanto uzighas iuj latindevenaj esprimoj sen tio, ke ortografio kaj gramatiko estas – lau Regulo 15 – adaptitaj, sed ofte en citiloj, por marki la fremdecon, ekzemple “de facto”, “lingua franca” kaj “de jure”. Chu unu portempa ne kontrauregula solvo por konvena neutrala porpersona pronomo povus esti tio, analoge uzi la svedan “hen” en Esperanto, do en citiloj?

  4. Dankon, Kirilo, pro ĉi tiu valora kontribuo al diskuto pri seksa egaligo de la lingvo.

    Pri la kontraŭ-Fundamenteco de “avĉjo”, “avinjo”, “oĉjo” kaj “onjo” mi ne konsentas: Ili estas ankaŭ uzataj propranomece same kiel “paĉjo” kaj “panjo”, eĉ se oni kutimas skribi ilin minuskle.

    > Tre originalan ideon rilate tiujn radikojn prezentas Cramer, proponante
    > „sisteman modifon“ de la virseksaj radikoj Fundamentaj, tiel ke per enŝovo
    > de j en difinita loko oni ekhavu neŭtralan radikon, ekz. patro → pajtro
    > ‚patro aŭ patrino‘. La problemo de ĉi tiu aliro estas ĝuste la sistemeco. Alie
    > ol la pruntado de neŭtralaj esprimoj el aliaj lingvoj, tia modifado fakte
    > estus regulo morfologia kaj nenio alia ol enkonduko de nova vortfarada tipo,
    > nome ia infiksado, kiu estas io tute fremda al Esperanto kaj neniel
    > pravigebla el la Fundamento (eĉ peko kontraŭ ties vortfaradaj modeloj) aŭ la
    > tradicio.

    La intenco de mia propono estis, ke oni unufoje enkonduku inter 20 kaj 25 novajn radikojn surbaze de la de mi proponita sistemo. Do ne temus pri produktema sistemo, per kiu daŭre eblus formi novajn radikojn. Sekve ĝi ne vere estas vortfara tipo, kaj ne povas esti nomata kontraŭ-Fundamenta.

    Vidinte vian duan tabelon kaj leginte viajn argumentojn pri la nebezoneco de neŭtrala formo por nobel-esprimoj, mi nun pensas, ke ne necesas 20 ĝis 25 sekse neŭtralaj novradikoj, sed nur 12 (vi eĉ havas en via tabelo nur 8 sekse neŭtralajn novradikojn, sed laŭ mi ja utilus havi nekunmetitajn seksneŭtralajn esprimojn por “kuz(in)o”, “nev(in)o”, “fianĉ(in)o” kaj “sinjor(in)o”). Ĉe tiel malgranda nombro eble tamen preferindas enpreno de novradikoj el naciaj lingvoj al iu sistema modifado de ekzistantaj radikoj.

    Tamen mi malsame ol vi preferus ne preni tiajn radikojn el eŭropaj lingvoj, tiel metante la lernpezon sur ne-eŭroplingvanojn, kiuj ĉiuokaze jam havas la plej grandan lernpezon, sed preferus preni la novajn radikojn el la ĉefaj lingvoj ĝis nun ignorataj en la Esperanta vortprovizo (ĉina, hindia, indonezia, araba, svahila, bengala, japana). Krome laŭ mi povas esti utile atenti ke la novaj radikoj estu tiaj, ke la kutimaj karesaj formoj “paĉjo”, “panjo”, “avĉjo”, “avinjo”, “oĉjo” kaj “onjo” estu formeblaj ankaŭ el la novaj radikoj.

    Jen ebla aro da novaj radikoj, kiuj baziĝas ĉefe sur gravaj neeŭropaj lingvoj kaj sur la kutimaj karesformoj:

    patr(in)o: pa/o (retroderivo de la karesformoj panjo/paĉjo)
    av(in)o: avil/o < (retroderivo de avinjo/avĉjo; la L venas de la hispana abuela/abuelo/abuelos) onkl(in)o: oak/o (de la indonezia "uak", kun O anstataŭ U retroderive de oĉjo/onjo) fil(in)o: zi/o (de la ĉina "zi") frat(in)o: saŭdar/o (de la indonezia "saudara" kaj bengala "sahodara") kuz(in)o: itok/o (de la japana "itoko") nep(in)o: ĝuku/o (de la svahila "mjukuu" (en kiu "m" estas gramatika prefikso); ankaŭ simila al la indonezia "cucu") nev(in)o: ŝeng/o (de la ĉina "sheng") fianĉ(in)o: ĥatib/o (de la arabaj "ĥatib" (fianĉo) kaj "ĥatiba" (fianĉino)) edz(in)o: ajren/o (de la ĉina "airen") vidv(in)o: ĝan/o (de la svahila "mjane") vir(in)o: adolt/o (de la literatura Esperanto; laŭ mi estas nuanca diferenco inter la signifoj de "viro" kaj "virino" unuflanke kaj la signifoj de "vira plenkreskulo" kaj "plenkreskulino" aliflanke; se "adolt/" ekuziĝos kiel seksneŭtrala alternativo al "vir/", ĝi povus transpreni tiun nuancon de "vir/" (sen transpreni ĝian seksan signifon), tiel ke konserviĝos tiu nuanco en la seksneŭtrale uzata Esperanto) sinjor(in)o: ŝrim/o (de la hindiaj "ŝriman" (sinjoro) kaj "ŝrimati" (sinjorino)) Por la nuntempe maloftaj radikoj "fraŭl/" kaj "bub/" laŭ mi ne indas enkonduki novajn radikojn, sed preferindas elturniĝi per kunmetaĵoj: fraŭl(in)o: ne/ajren/o (vidu "ajren/o" supre) bub(in)o: petol/infan/o (laŭ mi ĉi tiu kunmetaĵo pli bone trafas la kutiman sencon ol la kunmetaĵo "fiinfano", kiun Kirilo proponis) Laŭ mi ne indas enkonduki inseksajn novradikojn: Tiuj, kiuj volas uzi Esperanton seks-simetrie simple evitos la tradiciajn virseksajn radikojn kaj uzos nur la neŭtralajn novradikojn, laŭbezone kun aldona "-in-" kaj "-iĉ-" aŭ "vir-". Laŭ mi ne estas vera problemo se restas seksa nesimetrieco ĉe la nobel-esprimoj: Oni ĉiuokaze parolas pri nobeloj ĉefe en pri-historiaj kuntekstoj, parolante pri tempo, en kiu seksa nesimetrio estis socia fakto. Kaj la nuntempe vivantaj nobeloj plejparte estas konservemaj homoj tre malproksimaj al la ideoj de seksegaleco. Ĉiuokaze, por mi la ĉefa problemo kun la tradicia sistemo ne estas la nesimetrio, sed la neeblo paroli pri ne-duum-seksaj personoj. Mi ĝis nun konas neniun kazon de nobelo, kiu publike identiĝas kiel ne-duum-seksa. Dum io tia ne ekzistas, ne indas enkonduki aron da radikoj por tiu tre hipoteza situacio.

  5. La lasta alineo en la komento “17 Feb 2015 je 17:58” de Markos igas min pensi pri la – cetere naiva – iluzio, ke mi ja ne bezonas vorton por “milito”, char ghin mi ja malshatas kaj ankau ne intencas eksplodigi.
    ;-)

  6. Dankon, Cyril pro la interesa eseeto. Mi havas jenajn demandojn:
    En kiu situacio gravus, ĉu oni komprenas “gefratoj” esti frato(j) kaj fratino(j) aŭ pluralo de gefrato?
    Laŭ mi estas tri esence malsamaj situacioj:
    1. La subjektoj (kvar au pli) estas de malsamaj familioj, sed po seksmiksita grupeto
    2. Ili estas de sama sekso de unu familio.
    3. Ili estas de malsama sekso de unu familio.
    En aliaj kazoj, ekz. se ĉeestas frato sen sia fratino, sed ankaŭ membroj de aliaj familioj, la formo “gefratoj” klare ne ĝustas.
    Alia demando: Se vi mem rigardas dvandvon kiel rajtigitan manieron de vortfarado (Tiel mi komprenis en Poznan), ŝili estus klara kaj akceptebla kunmeto de pronomoj, tiel kiel “nivi” por inkluziva “ni”.
    Cetere mi jam longe emas uzi “ĝi” kiel seksneŭtralan pronomon de homo.
    Por ekskluda “ni” dvandvigo bedaurinde ne donas solvon!

  7. Alia speco de demando estas pri tiu teoria enkonduko de dudeko da seksneutralaj vortoj por “funkciuloj”.
    Ĉu ĝi laŭ vi estus bazita sur la preskribo en la Antaŭparolo
    “Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan”
    aŭ ĉu temas laŭ vi simple pri nova nocio, ekz. “parento”, por kiu oni bezonas novan vorton?
    La allaso de la sufikso -i’ kiel ekvivalento al -uj’ (dum -uj’ restas la sola oficiala sufikso por landonomoj) estas bazita sur la citita alineo, almenaŭ tion asertas la Akademio. La vortigo de la decido el 1974 enhavas: “sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.”.
    Tiu frazoparto montras duoblan konflikton kun la Antaŭparolo:
    1. Se estus afero de troa ne-oportuneco, la AdE devus rekomendi la sufikson -i’.
    2. La AdE respondecas pri la konsekvenco de sia dekreto, ke ĝi estu aplikata laŭ alia preskribo de la Antaŭparolo, nome “tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo”. Eksplice tamen la AdE deklaras, ke ĝi lasas al “la ĝenerala uzado”. Ĉu tio estas ĝusta interpreto de la Antaŭparolo?

  8. Dankon al ĉiuj diskutantoj kaj pardonu, ke nur nun mi povas respondi, laŭvice:

    @Andreas
    La uzo de “dio” ekz. por Marso povus estis seksinkluda, ĉar la prefiksoido “vir-” kun homoj (kaj dioj) ne estas kutima. Sed oni ja diras “la romiaj dioj”, ne “gedioj”. Same ĉiu teologo verŝajne rifuzus nomi la kristanan Dion viro.

    Rilate “hen” mi vere ne vidas eblon ĝin akcepti; eĉ se la Fundamento donus formalan pravigon, tiu ne eniĝus glate en la unuecan pronoman sistemon.

    @Markos
    La diferenco inter “avĉjo” kaj “Paĉjo” estas eble, ke la lasta vere estas unika, dum da avoj ja estas du, do klara montro ne estas ebla. Almenaŭ tiel mi provas kompreni, kial laŭ Z “Paĉjo” estas en ordo malgraŭ la alia vortigo de la Fundamento.

    La listo de vi proponata kun novaj radikoj estas interesa, mi tamen preferus en tiuj lokoj, kie estas ŝanco je internacia (kompromisa) formo, miajn proponojn, almenaŭ “nipoto”, “matro”, “ŝestro” kaj “dotro” atingus kelkajn lingvojn samtempe.
    “zio” por “fil(in)o” estus falsa amiko kun la itala “zio/zia”. Eble oni povus transpreni la sanskritan “putri”, kiu eniris ankaŭ aliajn aziajn lingvojn (ekz. la indonezian).

    Mi ne konsentas pri la nebezono de inaj formoj, ĉar tiam kelkaj feministoj plendus, ke apud la baza esprimo estas vira, sed ne ina specialiĝo, krome pro mallongeco aŭ stila efiko utilus propraj formoj.
    Sed mi konsentas, ke la ĉiutaga lingvo enhavu la neŭtralajn radikojn kaj ke la viraj arkaikiĝu/poezieciĝu.

    @Johan
    Rilate “gefratoj” ktp. en neŭtrala uzo mi pensas precipe pri demandoj kiel “Ĉu vi havas gefratojn?”
    Rilate dvandvojn mi ne tute certas, ĉar ili tiel maloftegas ekster la numeraloj. Krom “fulmotondro” mi nur en Poznano lernis “tagnokto”, kies sencon mi tamen pridubas. Ĉiuokaze tiuj atestoj ankoraŭ ne pravigas “ŝili”, ĉar pronomoj ne sekvas la samajn regulojn de kunmetado kiel la ordinaraj radikoj, kaj nenie ekzistas modelo por ĝi.

    Mi pensas, ke radikoj kiel “parento” (aŭ “matro”) bezonas nenian aprobon de la Akademio, ĉar ili ne estas sinonimaj al iuj oficialaj radikoj.

    Rilate la landnomojn oni povas kompreni la vortigon de la Akademio tiel, ke ĝi “proponas formon novan” laŭ la Antaŭparolo, sed samtempe ne volas ĝin jam rekomendi. Iom pli klara vortigo certe helpus…

  9. Valdas Banaitis

    aĉjo kaj anjo, neĉjo kaj nenjo, fiĉjo kaj finjo estas tre oportunaj kaj doĉaj formoj de alvoko en vivo famlia, precipe trigeneracia

  10. @Valdas Banaitis

    Mi ne kontestas, ke tiuj formoj estas oportunaj, sed laŭ la valida normo ili estas bedaŭrinde malĝustaj.
    Mi pensas, ke la Akademio povus formuli tolerdeklaron aŭ aldonon al la Fundamento, kiu pravigas la karesformojn de parencaj esprimoj kiel kvazaŭajn personajn nomojn.

  11. Mi ne komprenas, kial oni nepre bezonas novan sufikson por la vira sekso. Mi distingas tri kategoriojn:
    1. funkciuloj kaj parencoj de la tria au plia grado. Ido ekuzis -ul por distingi viran instruiston de instruistino, do instruistulo. Implice tio signifus signifoŝovo de instruisto (vira) al “instruistino au instruistulo”. Tio jam nun estas ofta praktiko. Same oni povus akcepti avulo/avino/avo, kuzulo/kuzino/kuzo, nevulo/nevino/nevo kaj izolajn kazojn kiel bubulo/bubino/bubo.
    Mi ne sekvas la severecon de Kirilo, ke “ge-” estas nur uzebla antaŭ pluralo. Oni povas difini “gepatro” kiel novan radikon, kies pluralo “hazarde” koincidas kun “ge-patroj”. Tio kreas polisemion de “gepatroj”, en kiu mi ne vidas danĝeron.
    2. parencoj. Pri tio mi konsentas kun la proponoj de nova radiko, ekz. tiuj en tabelo 2, ekskludante la sufikson -iĉ.
    3. La grupo de “nobeluloj”: abato, grafo, caro, reĝo, princo, duko. Tie Kirilo proponas por la ino: nonestrino, konteso, respektive la finiĝojn -ic, -in. -es, (ĉ)es, dum mi preferus unu finiĝon: -es, pli facile lernebla.

  12. Okazis elfalo de tekstoparto:
    Mi ne sekvas la severecon de Kirilo, kiu akceptas “ge-” nur antaŭ plurala formo. Oni povus difini novan radikon “gepatro” kun la signifo “patro aŭ patrino”, kies pluralo “hazarde” koincidas kun “ge-patroj”. Tio kreas polisemion, en kiu mi ne vidas danĝeron.

  13. Supoze ke estas ghenerale akceptite, ke nur post mallongigitan radikon de propra nomo oni rajtas meti “-chj'” kaj “-nj'”.

    Tiaokaze ne eblas vidi en ekzemple “fichjo” la kunmetajhon “fi’chj’o”. La nura klarigo estas, ke “fichj'” estas la radiko de la nova vorto “fichj’o”, kiu peras la ideon de karesforme nomata filo. Kaj uzi novan vorton, tio ne postulas oficialan aprobon.

  14. @Andreas

    Tio estus laŭ mi misa artifiko: “Ĉu la regulo ne eblas en Esperanto? Do ni apliku ĝin tamen, sed en iu eksteresperanta “spaco” [kie efektive?], kaj transprenu la pretajn vortojn en la lingvon!”*
    Tiel oni povus efektive fari ĉion ajn, kaj la plej malbona afero estus, ke krom la elituloj, kiuj elpensis ĝin al si, neniu vidus la etikedon “ne analizebla”, sed (fakte prave) komprenus la regulan rilaton inter filo, filino ktp. kaj fiĉjo, finjo ktp.

    *Mi scias, ke similan pravigon mi mem jam uzis rilate vortojn kiel infraruĝa, kiuj miaopinie estas kontraŭnormaj, sed ili ja estas videblaj kiel transprenoj el la etnolingvoj (fr. infrarouge), dum *fiĉjo estus kreaĵo “ex nihilo”.

  15. chielismo

    Zamenhof diris, ke la strukturo de Esperanto estas fremda kaj malfacila al la europa popolo…….. Fakte dum la pasinta centjaro eble ankau nun Esperanto devas batali kun europaj esperantistoj, kiuj obstine volas reformi Esperanton kiel dialekton de Europa insularo.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén