Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

La efektiva uzado de seksneŭtralaj pronomoj laŭ empiria esplorstudo

En multaj lingvoj nuntempe sentiĝas evoluo direkte al pli granda uzo de ekzistantaj seksneŭtralaj esprimoj kaj establiĝo de novaj seksneŭtralaj esprimoj, interalie pro la kreskiĝinta konscio pri la ekzisto de neduumuloj, do homoj kun seksa identeco nek plene ina nek plene iĉa. Inter la seksneŭtralaj esprimoj, kiuj en diversaj lingvoj aŭ tute nove aperas aŭ plifirmiĝas en la efektiva lingvouzo, estas seksneŭtralaj pronomoj. Ankaŭ en Esperanto dum la pasintaj dek jaroj okazis rimarkinda kresko en la uzado de seksneŭtralaj pronomoj, ĉefe de la nova pronomo ri, sed ankaŭ de la tradicia pronomo ĝi, kiun kelkaj nun uzas por homoj en maniero, kiu ne estis kutima antaŭ pli ol dek jaroj.

Por kvante mezuri la nunan staton de la parola lingvouzo koncerne seksneŭtralajn pronomojn en Esperanto, mi faris empirian studon, en kiu partoprenis 287 esperantistoj de ĉiaj aĝgrupoj ekde la adoleska aĝo ĝis pli-ol-80-jaraĝuloj, kontaktitaj tra multaj malsamspecaj interretaj forumoj por certigi kiel eble plej ekvilibran samplon de interrete kontakteblaj esperantistoj. La partoprenintoj respondis al diversaj demandoj pri ilia propra parola lingvouzo kaj pri la parola lingvouzo, kiun ili aŭdis de aliaj esperantistoj. Jen konciza superrigardo pri la rezultoj de ĉi tiu studo:

  • ri jam estas tre vaste komprenata, nome de 81% de la partoprenintoj.
  • La uzado de ri por paroli pri neduumuloj estas la plej populara maniero paroli pri neduumuloj, praktikata de 38% de la partoprenintoj, multe pli populara ol la uzado de ĝi por tiu celo, kiun praktikas nur 10% de la partoprenintoj.
  • Ĉe nespecifa parolado pri personoj nuntempe estas praktikataj multaj malsamaj pronom-uzoj, interalie la tradicia uzado de li, la uzado de tiu anstataŭ persona pronomo, la uzado de la duobla formo li aŭ ŝi, la uzado de ri kaj la uzado de ĝi; la kvantaj diferencoj inter ĉi tiuj malsamaj pronom-uzoj ne estas tre grandaj.
  • Radikala riismo kaj radikala ĝiismo, do la ĉiama uzo de riĝi anstataŭ li kaj ŝi, restas relative maloftaj fenomenoj, praktikataj respektive de 6,7% kaj 3,4% de la partoprenintoj.
  • Ĉe la junaj esperantistoj, precipe ĉe tiuj malpli aĝaj ol 30, la kompreno de ri, la uzado de ri por neduumuloj, la uzado de ri por nespecifa parolado pri personoj kaj la radikala riismo estas signife pli disvastiĝintaj ol ĉe la esperantistoj pli aĝaj ol 50.

Ĉi tiu artikolo detale prezentas la metodan aliron kaj la rezultojn de ĉi tiu empiria studo, aldonante multajn detalojn al la ĉi-supre prezentita konciza superrigardo. La artikolo komenciĝas per konciza superrigardo pri la situacio en aliaj lingvoj kaj pri la historio de seksneŭtralaj pronomoj en Esperanto. Fine de la artikolo krome estas prezentataj kelkaj konsideroj pri tio, kiel la rezultoj de ĉi tiu studo rilatas al la esperantologia diskuto pri seksneŭtrala lingvaĵo.

Plurlingva evoluo direkte al seksneŭtrala lingvaĵo

Lingvoj ĉiam evoluas por adaptiĝi al la komunikaj bezonoj de la parolantoj. Nuntempe sekso estas malpli grava kategorio ol antaŭe, kaj krome aperis la konscio pri sekse neduumaj homoj. Tio kreskigis la komunikan bezonon je seksneŭtralaj esprimoj, kio siavice en pluraj lingvoj kaŭzis lingvan evoluon direkte al akcepto de novaj aŭ antaŭe ne vaste uzataj seksneŭtralaj esprimoj:

  • En la angla jam ekde la 1960aj jaroj profesi-esprimoj finiĝantaj per -man, ekzemple fireman, policeman, chairman, komencis esti anstataŭigitaj per seksneŭtralaj profesi-esprimoj, ekzemple fire fighter, police officer kaj chairchairperson. Krome en anglalingvaj tekstoj ekde la 1960aj jaroj pli kaj pli montriĝis la emo eviti la uzon de la pronomo he, kiam temas pri nespecifa persono de nekonata sekso. Unue tiucele estis ofte uzata la duobla formo he or she aŭ estis praktikata ia alternado inter la uzado de he kaj la uzado de she (aŭ en kelkaj verkoj eĉ la sistema uzado de she tiucele). En la neformala parola lingvo jam delonge krome ekzistis la kutimo uzi they kiel ununombran pronomon por paroli pri nespecifa persono (ekzemple Who forgot their umbrella?), sed pro gramatika tabuo kreita de gramatikistoj en la 19a jarcento, tio kutime estis evitata en skriba aŭ formala lingvouzo. Sed dum la pasintaj dek jaroj tiu ununombra uzo de they sukcesis multe plifirmiĝi en la lingvouzo kaj akceptiĝi pli kaj pli ankaŭ en la skriba kaj formala lingvouzo. Samtempe la signifo de they plivastiĝis, ĉar nun ĝi estas uzata ne nur por paroli pri nespecifa persono, sed ankaŭ pri specifa neduuma persono aŭ ajna specifa persono, kiu preferas esti priparolata per they.
  • La sveda lingvo tradicie havas pronomsistemon similan al tiu de la tradicia Esperanta sistemo: han tradicie kovras la tradiciajn funkciojn de li, kaj hon signifas ŝi. En la najbara Finnujo aliflanke ekzistas nur seksneŭtrala triapersona ununombra pronomo, nome hän (prononcata [hen]). Jam en 1966 la sveda lingvisto Rolf Dunås proponis, ke oni povus uzi hen kiel seksneŭtralan pronomon en la sveda, sed dum pluraj jardekoj tiu propono restis apenaŭ atentita. Iom post 2000 ĝi komencis ekuziĝi inter neduumuloj kaj en iuj kvir-inismaj rondoj, kaj en 2012 ĝi subite ricevis multe da publika atento pro apero de infanlibro, en kiu uziĝis hen. Post tio ĝi ene de malmultaj jaroj eniris pli kaj pli en la ĝeneralan lingvouzon, kaj skribe kaj parole. Jam nun multaj svedoj, precipe la junaj svedoj, konsideras ĝin normala parto de sia lingvo.
  • Ekde 2014 en la hispana pli kaj pli disvastiĝas la uzo de la nova seksneŭtrala finaĵo -e. Ĝi estas uzata anstataŭ la iĉa finaĵo -o kaj la ina finaĵo -a en substantivoj kiel diputade (‘parlamentano’), kaj kiel seksneŭtrala finaĵo en adjektivoj kaj artikoloj, ekzemple le diputade conocide (‘la konata parlamentano’). Krome ĝi estas uzata en la seksneŭtrala pronomo elle. El lingvoscienca vidpunkto do eblas diri, ke la hispana estas survoje al akcepto de nova gramatika genro, kiu malsame ol la du tradiciaj gramatikaj genroj estas sekse neŭtrala. Nuntempe, ĉi tiu nova finaĵo -e estas plej disvastiĝinta en Argentino, Ĉilio kaj Urugvajo kaj en transseksulaj rondoj en aliaj landoj. Dum la pasintaj du jaroj ĝi iĝis multe pli vaste konata ol antaŭe, do estas atendeble, ke ĝi iĝos ankoraŭ multe pli vaste uzata en la venontaj jaroj.
  • En Esperanto, la sekse neŭtrala pronomo ri iĝas pli kaj pli uzata, ĉefe inter junuloj. Ĉi tiu fenomeno estos pli detale klarigata en la resto de la artikolo.

Historio de seksneŭtralaj pronomoj en Esperanto

La tradicia pronom-sistemo de Esperanto, kiun establis Zamenhof, kaj kiu estis preskaŭ senescepte tiel praktikata ĝis la 1970aj jaroj, funkcias jene: Por aĵoj kaj bestoj kaj fojfoje por infanoj (precipe tre junaj) oni uzas la pronomon ĝi. Kiam oni parolas pri ina persono (aŭ personigita besto), kies ineco estas konata al la parolanto, oni uzas ŝi. Ĉe alia parolado pri personoj oni uzas li. Do la uzado de li inkluzivas du ĉefajn specojn: Unue situacioj, en kiuj oni parolas pri iĉa persono (aŭ personigita besto), kies iĉeco estas konata al la parolanto. Kaj due situacioj, en kiuj temas pri persono de nekonata sekso (ofte nespecifita persono kiel en la frazo “Se iu helpos al vi, vi ankaŭ helpu al li”).

En unu el siaj Lingvaj Respondoj, Zamenhof menciis alian eblan pronom-uzon: “Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por «homo» la pronomon «li».”

Zamenhof do en la sama alineo menciis tiun eblon kaj tuj argumentis por la evitado de ĉi tiu eblo, kaj ja mem ĉiam evitis ĝin, same kiel preskaŭ ĉiuj esperantistoj ĝis antaŭ kelkaj jaroj.

La seksneŭtrala pronomo ri estis unue proponita en 1979 de Ole Hagemann en la gazeto Sekso kaj Egaleco. Dum la 1980aj jaroj tiu propono ricevis nur malmulte da atento. En la fruaj 1990aj jaroj grupo de homoj, kiu inkluzivis interalie la nunan Akademianon Edmundo Grimley Evans, reinventis la ideon uzi ri kiel seksneŭtralan pronomon kaj nur poste eltrovis, ke tiu ideo jam antaŭe ekzistis. Tiu grupo publikigis la manifeston Riisma Esperanto en 1994, kiu subtenis la ideon de radikala riismo, do de la ĉiama uzado de ri anstataŭ ŝi kaj li. Krome tiu grupo varbis por la uzado de ri interalie en la uzret-grupo soc.culture.esperanto, kiu estis tiam la ĉefa interreta diskutejo de esperantistoj. Tiu agado por ri ankaŭ kondukis al la parola praktikado de radikala riismo en la Kembriĝa Esperanto-Grupo. Krom tio, tiu agado tamen ne portis multe da fruktoj, kaj ri restis malmultege uzata kaj malmulte priparolata ĝis proksimume 2010.

Inter 2010 kaj 2014 iom post iom refortiĝis la intereso pri ri, interalie pro tio, ke la populara muzikgrupo La Perdita Generacio uzis ri en kelkaj el siaj kantoj. En 2014 aperis la artikolo Kial iĝi riisto de Paulína Kožuchová, unue en la blogo Egalecen kaj poste en presita formo en Beletra Almanako. Per ĉi tiu artikolo unuafoje vaste diskoniĝis la argumento, ke indas uzi ri por paroli pri neduumuloj. Tio kondukis al plia kresko en la konateco kaj uzado de ri, precipe en junularaj rondoj, sed pli kaj pli ankaŭ ekster ili.

Tiu disvastiĝo de ri siavice kondukis al esperantologiaj diskutoj pri la eblo uzi ĝi kiel sekse neŭtralan pronomon, surbaze de kiuj kelkaj esperantistoj komencis uzi ĝi kiel sekse neŭtralan pronomon, precipe por paroli pri nespecifa persono de nekonata sekso. Aldone al ĉi tiu modera ĝiismo ankaŭ aperis radikala ĝiismo, laŭ kiu ĉiuj uzoj de li kaj ŝi estu anstataŭigitaj per ĝi. La plej konata defendanto de ĉi tiu radikala ĝiismo estas la sidneja jutubisto Evildea (Richard Delamore), kaj radikala ĝiismo estas nun praktikata de pluraj anoj de la sidneja Esperanto-junularo.

Empiria esplorstudo pri seksneŭtralaj pronomoj

De la 13a de Aprilo ĝis la 24a de Majo 2019 funkciis interreta enketilo, per kiu eblis partopreni en ĉi tiu studo. La enketilo entenis plurajn demandojn pri la pronom-uzo de la enketato, demandojn pri la pronom-uzo, kiun la enketato aŭdis de aliaj homoj, demandojn pri la aĝo, sekso kaj Esperanta aktiveco de la enketato kaj etan lingvan teston por testi la lingvonivelon de la enketato.

Ideale estus, se ĉi tia esplorstudo povus esti bazita je tute reprezenta samplo de la esperantistaro. Tio tamen praktike ne realigeblas, interalie ĉar neniu scias, kio estas la entuta konsisto de la esperantistaro. En la planado de la studo mi do limigis min al la celo krei kiel eble plej reprezentan samplon de la rete kontakteblaj esperantistoj. La ĉi-cele uzata difino de rete kontaktebla esperantisto estas persono, kiu estas membro de esperantlingva interreta grupo (ekzemple dissendolisto, fejsbuka grupo aŭ Telegrama grupo), kaj kiu legas la mesaĝojn alvenantajn al tiu grupo kaj pretas reagi al ili. Kompreneble mi ne povis kontakti por ĉi tiu studo ĉiujn rete kontakteblajn esperantistojn, kaj tio ankaŭ ne estis la celo. La celo estis, ke la partoprenantoj de mia studo estu kiel eble plej reprezenta samplo de la rete kontakteblaj esperantistoj, por ke mi povu poste per statistikaj metodoj eltiri el miaj datumoj konkludojn pri la lingvouzo inter rete kontakteblaj esperantistoj. Por tiu celo mi afiŝis pri mia studo en 35 diversspecaj esperantlingvaj interretaj grupoj:

  • Tri dissendolistoj, nome tiuj de la Akademio de Esperanto, de Denask (gepatroj de denaskaj esperantistoj) kaj de ReVuloj (redaktantoj de la Reta Vortaro)
  • 21 fejsbukaj grupoj: Esperanto, Esperantologio, Esperanto Parenteze, Duolingo Esperanto Learners, Seksa Egaleco en Esperanto kaj 16 landaj/kontinentaj grupoj (ekzemple Esperanto en Indonezio kaj Esperanto en Afriko)
  • Sep Telegramaj grupoj: Esperantujo, Esperantologio, Feminismo kaj egaleco, GLAT-aj esperantistoj kaj tri landaj/kontinentaj grupoj
  • Kvar aliaj kanaloj: la uzreta grupo soc.culture.esperanto, la Reddit-grupo r/Esperanto, la tvitera/fejsbuka/Telegrama kanalo Sal Esperantujo kaj la Lernu-forumo

La efektivaj partoprenantoj venis el 31 el ĉi tiuj 35 kontaktitaj grupoj. Entute partoprenis 287 homoj. La grupoj, el kiuj venis la plej multaj partoprenantoj, estis la fejsbuka grupo Esperanto (40 partoprenantoj), la dissendolisto Denask (34 partoprenantoj), la Telegrama grupo Esperantujo (32 partoprenantoj) kaj la kanalo Sal Esperantujo (27 partoprenantoj).

Mi afiŝis en la diversaj grupoj per malsamaj ligiloj al la enketilo por povi spuri de kie venis la partoprenantoj. Krome mi zorge planis la ordon, en kiu mi afiŝis en la diversspecaj grupoj, por ke la membroj de iuj specifaj grupoj, pri kiuj mi aparte interesiĝis, ne perdiĝu inter la partoprenantoj venantaj el teme pli ĝenerala grupo. Pro ĉi tiu kialo mi unue afiŝis pri la studo en la kvin grupoj de esperantologoj kaj lingvemuloj, poste ĉe Denask, poste ĉe la 19 landaj kaj kontinentaj grupoj, poste ĉe la kvin tre ĝeneral-temaj grupoj, poste ĉe la du grupoj celantaj Esperanto-lernadon, kaj fine ĉe la tri grupoj kun rilato al seksa egaleco aŭ rajtoj de GLAT-uloj. La decido afiŝi plej laste en la grupoj kun rilato al seksa egaleco aŭ rajtoj de GLAT-uloj baziĝis sur la ideo, ke tiu grupo povus malpliigi la reprezentecon de la samplo, ĉar ja estas atendeble, ke homoj aktivaj en tiaj grupoj estas pli akceptemaj al seksneŭtrala lingvaĵo. Sed se la homoj aktivaj en tiaj grupoj eltrovas pri la studo tra alia kanalo, ilia partopreno ne estas problema el la vidpunkto de samplo-reprezenteco. Fakte finfine estis nur naŭ partoprenantoj, kiuj partoprenis per ligilo el unu el ĉi tiuj grupoj, kaj tiu malgranda grupo neniel ŝanĝas la ĝeneralajn rezultojn de mia studo.

Por certigi, ke la vortumo de miaj afiŝoj pri la studo ne altiru pli da homoj interesiĝantaj pri seksneŭtrala lingvaĵo ol aliajn homojn, mi varbis por partopreno en mia studo sen ajna mencio pri tio, ke temas pri seksneŭtrala lingvaĵo. Jen la teksto uzita en ĉiuj miaj afiŝoj: “Mi nun kondukas esploron pri la uzo de pronomoj en la parola lingvouzo en Esperanto. Vi povas partopreni per plenigo de la sekva demandaro (daŭras ĉirkaŭ 8 ĝis 15 minutojn):”

La demandoj en la enketilo tuŝis diversajn temojn:

  • Kompreno de la vorto ri
  • Uzo de pronomo por paroli pri nespecifa persono: propra uzo de la enketato, kaj uzo, kiun la enketato aŭdis ĉe aliaj homoj
  • Propra kaj aŭdata uzo de pronomo por paroli pri neduuma persono
  • Propra kaj aŭdata praktikado de radikala riismo kaj radikala ĝiismo
  • Kompreno de la vorto pajtro
  • Demandoj pri la aktiva kaj pasiva uzo de Esperanto fare de la enketato
  • Lingva testeto
  • Demandoj pri la aĝo kaj sekso de la enketato

La detaloj de la diversaj demandoj estos klarigitaj en la sekcioj, en kiuj mi prezentos la koncernajn rezultojn.

Lingva testeto

La enketilo enhavis lingvan testeton kun la jenaj demandoj kaj elekt-ebloj:

  • Petro vidas Paŭlon manĝi ______ pomon. (Temas pri la pomo de Petro.)
    • lian
    • sian
  • _____ mankas butero.
    • Mi
    • Al mi
  • Estas ______, ke vi jam venis.
    • bone
    • bonen
    • bona
    • bonan
  • La aŭto povas veturi 180 kilometrojn _____ horo.
    • per
    • pro
    • po
    • en
  • Mi devas ________ la akvon.
    • boli
    • ekboli
    • boligi
    • boliĝi
  • La pordo nun estas ruĝa, sed mi volas farbi ĝin ______.
    • blanken
    • blankon
    • blankan
    • blanka

Jen la ĝustaj respondoj al la lingva testeto: lian, Al mi, bone, en, boligi, blanka

La kvanto de ĝustaj respondoj tre variis depende de la demando: Al la unua demando nur 166 el la 287 partoprenantoj respondis ĝuste, al la dua demando 280 respondis ĝuste, al la tria 264, al la kvara 138, al la kvina 263, kaj al la sesa 225 homoj respondis ĝuste. Do klare la demandoj havis malsamajn facileco-nivelojn. Al la unua kaj la kvara demando ankaŭ multaj lingve spertaj homoj malĝuste respondis, dum malĝusta respondo al la dua demando estas relative fidinda indikilo por nesufiĉa lingva sperto. Tial mi decidis doni malsamajn pezojn al la malsamaj demandoj, tiel ke malĝusta respondo al malfacila demando havu malpli da efiko ol malĝusta respondo al facila demando. Tion mi realigis jene: Por la unua kaj kvara demandoj oni povis ricevi po unu poenton, por la sesa demando du poentojn, por la tria kaj kvina demandoj po tri poentojn, kaj por la dua demando kvar poentojn. Tiel eblis atingi entute 14 poentojn. Por ĉiuj analizoj en ĉi tiu artikolo krom tiuj, en kiuj temas pri la sociologia konsisto de la partoprenantaro aŭ tiuj, en kiuj mi komparas la respondojn al la poentoj atingitaj en la lingvotesto, mi ignoras la partoprenantojn kun malpli ol 9 poentoj, ĉar ili supozeble ne havas sufiĉe da lingva sperto por kalkuliĝi kiel parto de la celgrupo de ĉi tiu esploro. El la 287 partoprenantoj, 267 ricevis almenaŭ 9 poentojn en la lingva testo, tiel ke la plej multaj statistikaĵoj en ĉi tiu artikolo temas pri ĉi tiuj 267 partoprenantoj.

Sociologiaj ecoj de la partoprenantaro

Aĝo de la partoprenantoj

La ĉi-flanka grafikaĵo montras la aĝdistribuon de la partoprenantaro. Rimarkindas la relative alta proporcio de partoprenantoj malpli aĝaj ol 40 jaroj, entute 52,6%. Ni nenion scias pri la efektiva aĝdistribuo inter interrete kontakteblaj esperantistoj, sed ĉar mi kontaktis esperantistojn tra multaj malsamaj interretaj grupoj, la efektiva distribuo verŝajne ne estas tre malsimila al tiu de ĉi tiu samplo.

Sekso de la partoprenantoj

Ĉi tiu dua grafikaĵo montras la sekson de la partoprenantoj. 71,4% indikis, ke ili estas nur viraj, 15,7% indikis, ke ili estas nur inaj, 4,9% indikis, ke ili havas alian aŭ neniun sekson, kaj 8,0% ne konigis ajnan informon pri sia sekso. Rimarkindas la relative alta proporcio de iĉoj kaj malalta proporcio de inoj. Ĝenerale en Esperantujo rimarkeblas, ke estas pli da iĉoj ol inoj, sed almenaŭ en ĉeestaj Esperanto-renkontiĝoj la proporcioj ne estas tiom malekvilibraj kiel en ĉi tiu samplo (laŭ informoj de diversaj organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj, estas pli malpli 60-elcente iĉoj kaj 40-elcente inoj). Povas tamen esti, ke en la interrete aktiva esperantistaro tiu malekvilibro estas pli granda ol ĉe ĉeestaj Esperanto-renkontiĝoj. Krome povas esti, ke iĉoj pli emas partopreni en ĉi tiaj studoj ol inoj.

Unu el la demandoj al la partoprenantoj temis pri tio, kiajn Esperanto-aranĝojn ili vizitis dum la pasintaj du jaroj. La jena grafikaĵo montras la rezulton, laŭ kiu lokaj kluboj kaj naciaj Esperanto-aranĝoj estas la plej vizitataj Esperanto-aranĝoj inter la partoprenantoj de la studo.

Krome estis demando pri tio, en kiuj kontinentoj ili partoprenis en Esperanto-aranĝoj dum la pasintaj du jaroj. Same kiel ĉe la antaŭa demando eblis elekti plurajn respondojn. La ĉi-suba grafikaĵo montras la rezultojn en maniero, kiu komprenigas, kiom da homoj elektis kiun kombinon de respondoj. Ekzemple, 121 partoprenantoj partoprenis Esperanto-aranĝojn nur en Eŭropo, kaj 20 partoprenantoj partoprenis aranĝon kaj en Eŭropo kaj en Ameriko. 40 partoprenantoj tute ne partoprenis ĉeestajn aranĝojn dum la pasintaj du jaroj.

La enketilo ne enhavis demandon pri la loĝlando de la enketato, do ĉi tiu informo pri la loko de la vizitataj Esperanto-aranĝoj estas la sola ekzistanta geografia informo pri la enketatoj.1

Kompreno de ri

La unua demando en la enketilo temis pri tio, ĉu la enketato komprenas la vorton ri. 81% de la partoprenantoj respondis jese. Tiuj, kiuj respondis jese, devis aldone provizi difinon de ri, kaj fakte ĉiuj provizitaj difinoj estis tiaj, ke ili montris, ke la enketato efektive komprenas la intencon de la vorto ri. Pli specife, 75% de la enketatoj provizis difinon, kiu donas sekse neŭtralan difinon de ri (do signifon, laŭ kiu ri estas uzebla sendepende de la sekso de la priparolata persono), dum 4% provizis difinon, laŭ kiu ri havas specife neduuman signifon (do signifon, laŭ kiu ri estas uzebla nur por neduumaj personoj). Ĉe la restantaj 2% la vortumo de la difino ne sufiĉe klare precizigas, ĉu ri estas komprenata kiel sekse neŭtrala aŭ kiel sekse neduuma.

Kiel montras la ĉi-suba grafikaĵo, la kompreno de ri estis pli alta ĉe partoprenantoj malpli aĝaj ol 50 ol ĉe la pli aĝaj partoprenantoj.

Ĉar la diferenco inter la aĝogrupoj ne aspektas tre granda en la grafikaĵo, iuj verŝajne demandas sin, ĉu tiu diferenco entute estas statistike signifa. Por tio mi faris statistikan teston. Por ĉiuj statistikaj testoj rilataj al aĝodiferencoj, mi dividis la partoprenantojn en tri grupojn: Junuloj (malpli aĝaj ol 30), mezaĝuloj (30-49) kaj maljunuloj (ekde 50). Ĉi tiel la partoprenantaro estis dividita en tri simile grandajn klasojn, kaj ĉiu klaso estis sufiĉe granda por ebligi bonan distingon inter statistike signifaj rezultoj kaj hazardaj variaĵoj. Por ĉiu paro de komparataj klasoj, mi testis per statistika testo, kiu nomiĝas duvosta Z-testo por kompari du proporciojn, ĉu efektive la diferenco inter la du klasoj estas statistike signifa. Mi nomas diferencon statistike signifa, kiam la signifeco-nivelo p estas malpli ol 0,05, kaj mi nomas diferencon statistike tre signifa, kiam la signifeco-nivelo p estas malpli ol 0,01.

Koncerne komprenon de ri la diferenco inter junuloj kaj maljunuloj estis statistike signifa (p=0,023), kaj ankaŭ la diferenco inter mezaĝuloj kaj maljunuloj estis statistike signifa (p=0,035). La diferenco inter junuloj kaj mezaĝuloj aliflanke ne estis statistike signifa (p=0,764).

Pronomo por nespecifa persono

La enketilo enhavis demandon pri tio, kia(j)n pronomo(j)n la enketato parole uzas por paroli pri nespecifa persono. Tiu uzo estis ilustrita per la jena ekzempla frazo: “Se teamano sendas fakturon al la kasisto, ☐ devas sendi kopion de ĝi al la prezidanto.” Estis klarigite, ke la intenco ĉi tie estas, ke la teamano, kiu sendas la fakturon al la kasisto, aldone sendu ĝin kopie al la prezidanto. Eblis elekti aŭ antaŭpreparitan respondon aŭ entajpi sian propran respondon. La antaŭpreparitaj elekt-ebloj estis li, ŝi, ĝi, ri, ili, li aŭ ŝi, ŝi aŭ li kaj tiu, kaj krome estis antaŭpreparitaj respondoj por tiuj, kiuj kutime evitas pronomon en tiaj situacioj, kaj por tiuj, kiuj ne sufiĉe bone memoras, kion ili kutime uzas en tiaj situacioj. Eblis elekti plurajn respondojn.

La sekva grafikaĵo montras, kiu respondo estis elektita kiom ofte. Aliaj respondoj aperis neglekteble malofte.

Estas rimarkinde, ke nur 36% elektis li, malgraŭ tio, ke tia uzo de li estas Fundamenta, Zamenhofa kaj ĝis la 1960aj jaroj estis senhezite praktikata de preskaŭ ĉiuj esperantistoj. Tio montras, ke jam okazis grava lingva ŝanĝo. Kaj fakte, de tiuj 36%, kiuj elektis li, 21% elektis ankaŭ aliajn eblojn kaj nur 15% elektis nur la eblon li. Ankoraŭ ekzistas multe da varieco pri tio, kio estas uzata anstataŭ li por priparoli nespecifan personon.

La sekva grafikaĵo montras, kiom kutimaj estis la diversaj eblaj kombinoj de respondoj. Ekzemple ĝi montras, ke el la 267 lingve sufiĉe spertaj partoprenantoj, 40 uzas nur li por nespecifaj personoj, 32 uzas nur tiu, 27 uzas nur li aŭ ŝi (aŭ ŝi aŭ li), 22 uzas nur ri, 15 uzas nur ĝi, 23 uzas foje li aŭ ŝi kaj foje tiu, 15 uzas foje li kaj foje li aŭ ŝi, kaj 14 uzas foje ri kaj foje tiu.

La sekva grafikaĵo montras la respondojn laŭ aĝo.

Plej rimarkinda la aĝodiferenco en la uzo estas ĉe ri: Dum ĉe la 10- ĝis 19-jaraĝuloj 40% uzas ri por nespecifa persono, neniuj de la pli ol 70-jaraĝaj partoprenantoj faras tion. Ĉe li kaj li aŭ ŝi observeblas la mala tendenco: Tiujn formojn pli ŝatas maljunuloj ol junuloj. Ĉe la uzado de tiu kaj ĝi ne rimarkeblas aĝodiferenco.

Ankaŭ la statistikaj testoj konfirmas tion: ĉe la uzado de ri la diferenco inter junuloj kaj maljunuloj estas statistike tre signifa (p<0,00001), kaj ankaŭ la diferenco inter mezaĝuloj kaj maljunuloj estas tre signifa (p=0,0019), dum la diferenco inter junuloj kaj mezaĝuloj ne estas statistike signifa (p=0,124). Ĉe la uzado de li kaj de li aŭ ŝi la diferenco inter junuloj kaj maljunuloj estis statistike signifa sen esti tre signifa (p=0,029 kaj p=0,018 respektive), dum la aliaj komparoj inter aĝo-klasoj ne donas statistike signifajn rezultojn ĉe la uzado de li kaj de li aŭ ŝi. Ĉe la uzado de tiu kaj de ĝi neniu diferenco inter aĝo-klasoj estas statistike signifa.

La lasta grafikaĵo de ĉi tiu sekcio montras la pronom-uzon por nespecifa persono laŭ la sekso de la partoprenanto.

La diferencoj inter la seksoj estas plej rimarkindaj kaj statistike plej signifaj ĉe la uzado de ri por nespecifaj personoj: Inter neduumuloj la uzo de ri por nespecifaj personoj estas en statistike tre signifa kvanto pli granda ol ĉe inoj kaj ĉe iĉoj (p=0,0083 kaj p<0,00001 respektive). Inter la inoj estas statistike signife pli da personoj, kiuj tiel uzas ri ol inter iĉoj (p=0,046). Ankaŭ ĉe la uzado de li por nespecifaj personoj estas rimarkindaj kaj statistike signifaj diferencoj: Ĉe iĉoj tia uzo de li estas en statistike tre signifa maniero pli kutima ol ĉe inoj (p=0,0031), kaj en statistike signifa maniero pli kutima ol ĉe neduumuloj (p=0,017); la diferenco inter inoj kaj neduumuloj ĉe la uzado de li aliflanke ne estas statistike signifa (p=0,424). Ĉe la uzado de tiu, li aŭ ŝi kaj ĝi ne estis statistike signifaj diferencoj inter la seksoj. (Notu, ke pro la malgranda kvanto de neduumuloj inter la partoprenantoj (nome 13), eĉ diferencoj, kiuj aspektas grandaj en la grafikaĵo, ne nepre estas statistike signifaj, ekzemple ĉe la uzado de li aŭ ŝi.)

Pronomo por neduumuloj

La enketilo krome enhavis demandon pri tio, kian pronomon la enketato uzus por paroli pri specifa neduumulo. Por tiu celo la sekva situacio estis prezentita en la enketilo:

Supozu, ke vi ekkonas iun ne-esperantiston, kies seksa identeco estas nek ina nek virseksa, kaj ke tiu persono komunikas al vi la jenajn preferojn: “Mi sentas ofendiĝon, kiam iu mise nomas min ‘viro’ aŭ ‘virino’, kaj deziras, ke por paroli pri mi oni ne uzu pronomon, kiu esprimas inecon aŭ virseksecon. Krome, mi sentas ofendiĝon, kiam iu parolas pri mi uzante pronomon, kiun oni kutime uzas preskaŭ nur por aĵoj kaj infanetoj.”

Post ĉi tiu klarigo de la situacio estis jena demando:

Imagu, ke en Esperant-lingva konversacio, vi parolas pri ĉi tiu persono, kaj ke pro ofta remenciado konvenus uzi pronomon por remencii ĉi tiun personon. Kiun pronomon vi tiam uzus por remencii ĉi tiun personon?

Estis la sekvaj respond-ebloj:

  • ri
  • ĝi
  • Mi ignorus la peton de tiu persono kaj uzus “ŝi” aŭ “li” depende de tio, ĉu mi preferas klasigi tiun personon kiel virinon aŭ kiel viron.
  • Mi sisteme evitus la uzadon de pronomo per uzado de la nomo aŭ esprimo kiel “ĉi tiu persono”, eĉ se tio foje kaŭzas ĝene longajn frazojn kaj ĝenajn ripetojn.
  • Alia: ______________________

Ĉar temis pri unuopa specifa situacio (eĉ se nur imagita), eblis elekti nur unu respondon. La jena grafikaĵo montras, kiom oftaj estis la diversaj respondoj:

Kiel videblas en la grafikaĵo, la plej ofta unuopa elekto estis ri, kiun elektis 38% de la partoprenantoj. 20% sisteme evitus la uzon de pronomo, kaj 15% uzus ŝili laŭ propra klasigo-prefero. La due plej ofte elektita sekse neŭtrala pronomo estis ĝi, sed ĝi estis elektita de nur 10% de la partoprenantoj kompare al la 38%, kiuj elektis ri. Entute 17% respondis ion alian ol la kvar antaŭpreparitaj respondoj. La plej preferataj el tiuj aliaj respondoj estis tiu (2,6%), ŝli (2,2%), demando al la priparolato pri la preferata pronomo (2,2%) kaj li (1,1%). Notu, ke la supre citita situacio estis konceptita tiel, ke demando al la priparolato pri la preferata pronomo fakte ne estis tre senchava elekto, ĉar la priparolata persono estas ne-esperantisto, kaj temas pri tio, kiel paroli pri ri en Esperanto.

La sekva grafikaĵo montras la respondojn laŭ la aĝo de la partoprenintoj:

Kiel videble, la uzo de ri por neduumulo dependas multe de la aĝo de la partoprenanto: Dum inter la sub-30-jaraĝuloj 62% indikis, ke ili uzus ri por neduumulo, inter la pli-ol-50-jaraĝuloj estis nur 21%. Statistika testo konfirmis, ke inter junuloj kaj la aliaj du aĝgrupoj estas statistike tre signifa diferenco (p=0,0013 por la diferenco inter junuloj kaj mezaĝuloj; p<0,00001 por la diferenco inter junuloj kaj maljunuloj), kaj ke ankaŭ inter mezaĝuloj kaj maljunuloj estas statistike signifa diferenco (p=0,012). Ankaŭ ĉe la sistema evito de pronomo (inkluzive de la uzado de tiu) la diferenco inter maljunuloj kaj la aliaj du aĝgrupoj estas statistike tre signifa (p<0,0001 por la diferenco al la junuloj; p=0,0010 por la diferenco al la mezaĝuloj). Nur 3 el la 78 junuloj (3,8%) indikis, ke ili uzus liŝi laŭ propra klasigo-prefero, dum ĉe mezaĝuloj kaj maljunuloj tiu proporcio kreskis al 18% kaj 17% respektive, kio estis statistike tre signifa diferenco (p=0,0032 kaj p=0,0054 respektive). Ĉiuj aliaj diferencoj inter la aĝgrupoj estis statistike nesignifaj.

Rekta komparo de ri kaj ĝi

La du plej multe uzataj triapersonaj pronomoj por paroli seksneŭtrale pri unuopa persono estas ri kaj ĝi: El la 267 lingve sufiĉe spertaj partoprenintoj, 113 (42,3%) indikis ian propran uzon de ri, 63 (23,6%) indikis ian propran uzon de ĝi, 20 (7,5%) indikis ian propran uzon de ŝli, 2 (0,75%) indikis ian propran uzon de gi, kaj neniu indikis propran uzon de alia seksneŭtrala persona pronomo. (Tamen notu, ke la ciferoj por ri kaj ĝi unuflanke kaj por ŝli kaj gi aliflanke ne estas rekte kompareblaj, ĉar ri kaj ĝi estis inter la antaŭpreparitaj elekteblaj respondoj, dum ŝli kaj gi devis esti entajpitaj de la enketato.)

En ĉi tiu sekcio mi rekte komparos la efektivan uzadon de la seksneŭtralaj pronomoj ri kaj ĝi laŭ diversaj mezuroj, prenante en konsideron ankaŭ la indikojn de la partoprenantoj pri tio, kiun lingvouzon ili aŭdis de aliaj esperantistoj. Per tio, ke mi demandis pri la lingvouzo aŭdita de aliaj, mi atingis, ke la rezultoj temas ne nur pri la samplo de 287 esperantistoj (267 lingve sufiĉe spertaj), sed ankaŭ pri la lingvouzo de ĉiuj esperantistoj en kontakto kun esperantistoj el la samplo.

Por kompari la efektivan uzadon de ri kaj ĝi, mi distingas tri specojn de pronom-uzo: pronom-uzo por nespecifa persono, pronom-uzo por neduuma persono, kaj radikala uzo de seksneŭtrala pronomo. La datumoj pri la radikala pronom-uzo baziĝas je la sekva demando kaj la sama demando pri ĝi:

Kelkaj esperantistoj sisteme uzas “ri” kiel pronomon por personoj, eĉ kiam temas pri specifaj personoj de konata seksa identeco. Ĉu vi mem tiel uzas “ri”?

Kelkaj enketatoj respondis jese al ĉi tiu demando, kvankam ili ne indikis, ke ili uzas ri por paroli pri nespecifa persono aŭ por paroli pri neduumulo. Tiuj enketatoj do ŝajne ne komprenis ĉi tiun demandon tiel, kiel mi intencis ĝin. En la ĉi-sube prezentitajn ciferojn por radikala riismo kaj radikala ĝiismo mi enkalkulis nur tiujn enketatojn, kiuj kohere respondis al la tri demandoj pri la respektiva pronomo, do kiuj indikis, ke ili uzas la saman pronomon (riĝi) por nespecifa persono, por neduumulo kaj por specifa persono de konata seksa identeco.

Krome la enketato estis demandita pri tio, ĉu ri jam aŭdis tian radikalan uzon de riĝi de iu alia esperantisto.

Aldone al la ciferoj por tiuj tri apartaj kategorioj de pronom-uzo mi ankaŭ prezentas la suman kvanton de uzado de ri kaj ĝi. Por tio mi uzas la esprimon ajna uzo.

Jen la lingvouzo de la enketatoj laŭ ĉi tiuj malsamaj kategorioj:

Kaj jen la lingvouzo, kiun la enketatoj aŭdis ĉe aliaj esperantistoj:2

Ĉe la propra lingvouzo de la enketatoj, ri estis en statistike tre signifa kvanto pli uzata ol ĝi por neduumuloj kaj en la suma kategorio ajna uzo (p<0,00001 ambaŭfoje), dum la diferencoj inter ri kaj ĝi ĉe la nespecifa kaj radikala pronom-uzo ne estas statistike signifaj. Ĉe la pronom-uzo aŭdita de aliaj esperantistoj, en ĉiuj kvar kategorioj ri estis en statistike tre signifa kvanto pli aŭdata ol ĝi (p<0,001 en ĉiuj kvar kazoj).

La sekva grafikaĵo montras la uzon kaj aŭdon (laŭ la suma kategorio ajna uzo) de ri kaj ĝi laŭ la aĝo de la enketato:

Rimarkindas, ke krom la uzo kaj aŭdo de ri ankaŭ la aŭdo de ĝi estas pli kutima inter junuloj ol inter maljunuloj, dum ĉe la uzo de ĝi ne estas signifaj diferencoj laŭ la aĝo. Jen resumo de la statistikaj testoj, kiuj konfirmas tion:

  • Uzo de ri: Tre signifaj diferencoj inter la tri aĝgrupoj
  • Uzo de ĝi: Neniuj signifaj diferencoj inter la tri aĝgrupoj
  • Aŭdo de ri: Tre signifaj diferencoj inter maljunuloj kaj junuloj/mezaĝuloj
  • Aŭdo de ĝi: Signifaj diferencoj inter ĉiuj tri aĝgrupoj; inter junuloj kaj mezaĝuloj/maljunuloj eĉ estas tre signifaj diferencoj.

Mi aldone per statistika testo komparis la uzon de ri laŭ la tri uzkategorioj (specifa, neduuma kaj radikala) fare de junuloj kaj maljunuloj, kaj por ĉiu el la tri uzkategorioj la uzo de ri fare de junuloj estis en statistike tre signifa kvanto pli alta ol la uzo de ri fare de maljunuloj.

Mi kontrolis, ĉu la uzo aŭ aŭdo de riĝi ankaŭ korelaciis kun alia eco de la enketatoj ol la aĝo, kaj trovis la plej rimarkindan korelacion kun la fakto, ĉu la enketato dum la pasintaj du jaroj partoprenis junularan aranĝon:

Notu, ke inter la partoprenintoj de junularaj aranĝoj 61% indikis, ke ili mem iel uzis/uzus ri, dum 89% indikis, ke ili aŭdis ri de aliaj esperantistoj. Tiuj ciferoj estas en statistike tre signifa kvanto pli altaj ol la koncernaj kvantoj por nepartoprenintoj de junularaj aranĝoj (36% kaj 46% respektive). Tio estas indiko por tio, ke en junularaj Esperanto-aranĝoj, la pronomo ri jam estas relative vaste uzata. La uzo kaj aŭdo de ĝi aliflanke ne estas influata de partopreno en junulara aranĝo (la etaj diferencoj videblaj en la grafikaĵo ne estas statistike signifaj).

La fakto, ke kaj la aĝo kaj la partopreno en junulara aranĝo pozitive korelacias kun la uzado de ri, levas la demandon, kio el la du ecoj estas la kaŭzoj por la uzado de ri. Alivorte, ĉu la pliofteco de ri inter partoprenintoj de junularaj aranĝoj estas plene klarigebla per tio, ke tiuj homoj estas pli junaj kaj ke pli junaj homoj ĝenerale pli uzas ri? Aŭ ĉu eble inverse, la pliofteco de ri inter junuloj estas plene klarigebla per tio, ke junuloj pli multe partoprenas junularajn aranĝojn, kaj ke en junularaj aranĝoj disvastiĝis la emo uzi ri? Por respondi tiujn demandojn, mi analizis kiel la uzado de ri varias inter junaj kaj maljunaj partoprenintoj de junularaj aranĝoj, kaj kiel ĝi varias inter junaj kaj maljunaj nepartoprenintoj de junularaj aranĝoj. La sekva grafikaĵo montras la rezultojn:

Ĉe la blua linio ne estas statistike signifaj diferencoj inter la tri aĝgrupoj, do la partoprenintoj de junularaj aranĝoj ĝenerale estas relative emaj al uzado de ri sendepende de ilia aĝo. Ĉe la oranĝkolora linio aliflanke estas statistike tre signifaj diferencoj inter la junuloj kaj maljunuloj kaj statistike signifaj diferencoj inter mezaĝuloj kaj maljunuloj. Do ĉe la ne-partoprenintoj de junularaj aranĝoj la uzado de ri dependas forte de la aĝo. La diferenco inter la blua kaj la oranĝkolora linioj estas nesignifa ĉe la junuloj, tre signifa ĉe la mezaĝuloj kaj signifa ĉe la maljunuloj. Do la junuloj estas ri-emaj sendepende de tio, ĉu ili partoprenas junularan aranĝon aŭ ne, dum ĉe la mezaĝuloj kaj maljunuloj la ri-emo dependas de tio, ĉu ili partoprenis junularan aranĝon.

Resume ĉi tiu analizo montras, ke kaj juneco kaj partopreno en junularaj aranĝoj havas pozitivan influon al la emo uzi ri, sed ke tiu influo ne adiciiĝas kiam oni plenumas ambaŭ kriteriojn: Se oni partoprenas junularajn aranĝojn, tio kreskigas onian ri-emon, kaj tiam la aĝo ne plu gravas. Simile, junuloj estas pli ri-emaj ol la aliaj aĝgrupoj, sendepende de tio, ĉu ili partoprenas junularan aranĝon aŭ ne.

La ĝisnuna analizo nenion diras pri tio, kiuj kombinoj de ri-uzo kaj ĝi-uzo laŭ la diversaj kategorioj estas plej disvastiĝintaj. La jena listo prezentas la oftecon de diversaj kombinoj. En ĉiu listero nemencio de kategorio signifas, ke nek ri nek ĝi estas uzata laŭ tiu kategorio. Ekzemple, la dua listero signifas, ke 47 el la 267 lingve sufiĉe spertaj enketatoj uzas ri por neduumuloj kaj krom tio evitas ri kaj ĝi por personoj.

  • 105 tute evitas ri kaj ĝi por personoj.
  • 47 uzas ri por neduumuloj.
  • 30 uzas ri por nespecifaj personoj kaj por neduumuloj.
  • 14 praktikas konsekvencan radikalan riismon.
  • 12 uzas ĝi por nespecifaj personoj.
  • 8 uzas ĝi por nespecifaj personoj kaj neduumuloj.
  • 8 praktikas konsekvencan radikalan ĝiismon.
  • 21 praktikas ian alian uzadon de ĝi por personoj.
  • 8 praktikas ian alian uzadon de ri por personoj.
  • 14 praktikas ian uzadon de ri kaj ĝi por personoj.

Unu rimarkinda trajto de ĉi tiuj ciferoj estas, ke la plej multaj uzantoj de ri kolektiĝis en tri ĉefajn grupojn (ri nur por neduumuloj, ri por nespecifaj personoj kaj neduumuloj, kaj ri por ĉiuj personoj), dum tiuj, kiuj uzas ĝi por personoj, dividiĝas en pli multajn, plejparte tre malgrandajn grupojn de diversaj uzkutimoj koncerne la uzadon de ĝi por personoj.

El la 14 personoj menciitaj en la lasta listero, nur tri praktikas uzadon de ĝi por nespecifaj personoj kaj ri por neduumuloj, kiel reklamate de Akademiano Kirilo Brosch. (Tamen indas noti, ke Brosch mem komencis reklami tian pronom-uzon nur en Januaro 2019, tri ĝis kvar monatojn antaŭ la studo, kaj de tiam pludaŭrigas la varbadon por tia pronom-uzo. Do estas imageble, ke tia pronom-uzo intertempe jam disvastiĝis pli ol mezurite antaŭ unu jaro, kaj ke ĝi estontece pludisvastiĝos. Sed ankaŭ estas imageble, ke tia kombino de ĝi-uzo kaj ri-uzo restos marĝena fenomeno.)

Oni povas demandi sin, kiun influon la lingva nivelo havas je la pronom-uzo. Mi do komparis la kvanton de uzado de riĝi laŭ la diversaj uzo-kategorioj kun la poentoj ricevitaj en la lingva testeto (ĉi tie mi inkluzivis ankaŭ tiujn, kiuj ricevis malpli ol 9 poentojn). En la uzo-kategorioj nespecifa, neduuma kaj ajna uzo ne estis statistike signifa korelacio inter la ricevita poentaro kaj la indikoj pri uzado de riĝi. Ĉe la radikala riismo kaj ĝiismo tamen ja noteblis statistike signifaj diferencoj laŭ la lingvonivelo: Inter la lingve plej spertaj partoprenantoj (kun 13 aŭ 14 poentoj en la lingva testeto) nur 4,5% praktikas radikalan riismon kaj 1,3% praktikas radikalan ĝiismon, dum inter la lingve malpli spertaj partoprenantoj (kun malpli ol 13 poentoj) tiu proporcio kreskas al 11,3% por radikala riismo kaj 6,0% por radikala ĝiismo. Tio en ambaŭ kazoj estas statistike signifa diferenco (p=0,032 ĉe radikala riismo kaj p=0,030 ĉe radikala ĝiismo). Ĉar pli aĝaj partoprenantoj averaĝe havis iom pli da poentoj ol malpli aĝaj partoprenantoj, mi demandis min, ĉu ĉi tiu efiko estas plene klarigebla surbaze de la aĝodiferenco kaj la influo de la aĝo je la emo al radikala pronom-uzo. Plia analizo montris, ke inter junuloj kaj inter maljunuloj la lingva nivelo ne havis statistike signifan influon je la praktikado de radikala ĝiismo aŭ riismo, dum inter la mezaĝuloj ja estis tiel, ke la lingve malpli spertaj je statistike signifa nivelo pli praktikas tiajn radikalajn pronom-uzojn ol la lingve pli spertaj. Do la aĝo per si mem ne plene klarigas ĉi tiun fenomenon, sed ja povas esti grava parto de la klarigo.

Mi ankaŭ analizis, ĉu la speco de reta listo, de kiu la enketato alvenis al la enketo, havis ian influon je la rezultoj pri uzado de riĝi, sed ĉi-rilate ne rimarkeblis iuj atentindaj korelacioj, kiuj ne pli bone klarigeblas per la aĝo de la partoprenantoj. Ankaŭ ĉe la aliaj pridemanditaj ecoj de la enketatoj mi ne trovis interesajn korelaciojn al la uzado de riĝi.

Kompreno kaj uzo de la vorto pajtro

En Februaro 2018 mi publikigis artikolon verkitan kune kun Luko Cerante pri la J-sistemo, kiu estas propono por la sistema enkonduko de seksneŭtralaj radikoj kiel pajtro, ejdzo kaj ojnklo por povi paroli en seksneŭtrala maniero pri parencorilatoj kiel tiuj tradicie esprimitaj per vortoj kiel patro, patrino, edzo, edzino, onklo kaj onklino. Ĉar ĉi tiu propono ankaŭ rilatas al seksneŭtrala lingvouzo, mi decidis aldoni al la enketo koncizan parton pri ĉi tiu temo, malgraŭ tio, ke ne temas pri pronomoj.

Ĉi tiu parto komenciĝis per demando pri tio, ĉu la enketato komprenas la vorton pajtro. Se la enketato respondis jese, ri krome devis provizi difinon de pajtro kaj respondi, ĉu ri jam mem uzis ĉi tiun vorton, kaj ĉu ri jam aŭdis iun alian uzi ĝin parole. Entute 35,6% de la partoprenantoj indikis, ke ili komprenas la vorton pajtro, sed nur 33,7% provizis difinon, kiu konfirmis, ke ili vere bone komprenis la intencon de la vorto. 3,7% de la partoprenantoj (dek personoj) indikis, ke ili jam mem uzis la vorton pajtro, kaj 9,4% indikis, ke ili jam aŭdis iun alian uzi ĝin en la parola lingvouzo.

Tiuj ciferoj certe ne estas tre altaj, sed se oni konsideras, ke ĉi tiu studo estis farita nur iom pli ol unu jaron post la aperigo de la unua artikolo, kiu varbis por la uzo de ĉi tiaj seksneŭtralaj novradikoj, oni tamen povas konstati, ke okazis ne-neglektinda disvastiĝo de tiu propono dum la unua jaro post ĝia unua diskonigo. Nur la paso de la tempo povos montri, ĉu tiu propono finfine forgesiĝos, aŭ ĉu ĝi grandskale disvastiĝos, aŭ ĉu ĝia apero estis nur antaŭŝtupo al disvastiĝo de alia sistemo por seksneŭtralaj parencorilataj esprimoj (ekzemple de la parentismo proponita de Akademiano Kirilo Brosch).

Interpreto de la rezultoj

La rezultoj de ĉi tiu esplorstudo pri la pronom-uzo en parola Esperanto temas unuavice pri interrete kontakteblaj esperantistoj, sed pro la vasta uzado de la Interreto nuntempe, oni povas supozi, ke la rezultoj reflektas la efektivan situacion en relative granda parto de la aktivaj uzantoj de Esperanto. En ĉi tiu sekcio mi resume klarigas, kiujn konkludojn oni el ĉi tiu studo povas laŭ mi tiri pri la nuna stato de seksneŭtralaj pronomoj en la efektiva lingvouzo. Krome mi koncize konsideras, kiel la rezultoj de ĉi tiu studo rilatas al la esperantologia diskuto pri seksneŭtrala lingvaĵo.

La rezultoj de ĉi tiu studo indikas, ke la relative nova seksneŭtrala pronomo ri jam estas vaste komprenata inter aktivaj uzantoj de Esperanto, kaj ke granda malplimulto de ili aktive uzas ĝin, precipe por paroli pri neduumuloj, sed ankaŭ por aliaj celoj, ekzemple por paroli pri nespecifa persono.

Grava trovaĵo estas, ke eĉ inter tiuj, kiuj uzas ri nur por neduumuloj, la plej multaj tamen donas difinon de ri, kiu ebligas pli vastan uzon. Do la ideo, ke la lastatempe populariĝinta uzo de ri por neduumuloj kondukis al limigo de la signifo de ri al pronomo uzebla nur por neduumuloj, ne koheras kun la kompreno de la plejmulto.

Aparte interesa por la estonta evoluo de la lingvouzo estas la fakto, ke inter la junuloj la aktivaj uzantoj de ri jam estas plimulto. Ĉi tiu fakto estas aparte frapa se komparata kun la situacio antaŭ nur dek jaroj, kiam ri estis praktike neniom uzata. La uzado de ri do kreskegis en la pasinta jardeko, kaj estas neniuj signoj, ke tiu kresko baldaŭ haltos. Male, la aĝdistribuo de uzantoj de ri estas indiko por tio, ke la uzo daŭre plukreskos.

Ankaŭ la uzo de ĝi por personoj estas nuntempe pli kutima ol antaŭe, sed tamen malpli kutima ol la uzado de ri. Ĉi-rilate tamen indas konscii pri tio, ke se oni uzas ĝi por neduumuloj, dum oni pluuzas liŝi por aliaj homoj, tio faras humiligan impreson, kiun multaj homoj komprenas kiel ofendan al neduumuloj. Mi opinias ĉi tiun konsideron tre grava, kaj ŝajne multaj homoj konsentas pri tio, ĉar laŭ la studo ĉe parolado pri neduumuloj klare superregas ri kontraste al ĝi.

La radikala ĉiama uzo de seksneŭtrala pronomo – ĉu riĝi – anstataŭ la tradiciaj pronomoj ŝi kaj li estas praktikata nur de malgranda parto de la lingvouzantoj, sed tamen tiu lingvouzo ne plu estas tiel neglektinde malgranda kiel ĝi estis en antaŭaj tempoj.

Multe pli kutima ol ĉi tiu radikala uzo de seksneŭtrala pronomo estas la uzo de tia pronomo por paroli pri nespecifa persono. Estas nuntempe ankoraŭ malpli da lingvouzantoj, kiuj uzas ri por paroli pri nespecifaj personoj, ol lingvouzantoj, kiuj uzas ri por neduumuloj. Tio tamen ne nepre signifas, ke la uzado de ri por neduumuloj okazas pli ofte ol la uzado de ri por nespecifaj personoj: Ja gravas preni en konsideron, ke la plej multaj lingvouzantoj pli ofte parolas pri nespecifa persono ol pri neduumulo, sed tion ĉi tiu studo ne povis mezuri.

Ĉe parolado pri nespecifaj personoj la diferencoj inter ri kaj ĝi estas pli malgrandaj ol ĉe parolado pri neduumuloj, sed ankaŭ ĉi-kampe la uzado de ri ŝajnas esti pli kutima ol la uzado de ĝi. La plej kutima seksneŭtrala solvo por paroli pri nespecifaj personoj tamen estas la uzo de tiu.

Fojfoje iuj homoj prezentas la argumenton, ke tiu povus esti ĝenerale uzata kiel seksneŭtrala pronomo, kio igus la enkondukon de ri nenecesa. Ĉi-rilate tamen necesas konscii pri tio, ke tiu ĝenerale estas uzata en iom alia maniero ol personaj pronomoj kiel li, ŝi, ĝi kaj ri: Kiam oni en unu frazo parolas pri pluraj personoj aŭ aĵoj, persona pronomo en la sekva frazo kutime indikas la subjekton de la antaŭa frazo, dum la vorto tiu kutime indikas alian menciitan personon aŭ aĵon. Jen zamenhofa ekzemplo, kiu bone ilustras ĉi tiun uzkutimon: “Jakob alproksimiĝis al sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis.” Ĉi tie oni komprenas, ke tiu rilatas al Isaak kaj li rilatas al Jakob, kaj tiu kompreno funkcias nur pro la ĵus menciita diferenco en la uzado tiu kontraste al la uzado de personaj pronomoj. Se oni provus ĉiam uzi tiu kiel seksneŭtralan pronomon, oni perdus ĉi tiun utilan nuancon. Do ĉi tiu argumento kontraŭ la uzado de ri ne estas vere konvinka.

Alia argumento ofte prezentata kontraŭ la uzado de ri estas, ke ĝi laŭdire kontraŭas la Fundamenton de Esperanto. Se oni preteratentas la ĝeneralan emon nomi kontraŭ-Fundamenta ĉiujn lingvajn evoluojn, kiujn oni mem ial ne ŝatas, oni povas konstati, ke la sola sufiĉe bone motivitaj argumento por nomi la uzon de ri kontraŭ-Fundamenta estas la argumento, ke la kvina regulo el la kvinlingve prezentita deksesregula Gramatiko el la Fundamento listigas la personajn pronomojn de Esperanto kaj en tri el la kvin lingvoj prezentas tiun liston kun difina artikolo (“la personaj pronomoj”), kio laŭ la subtenantoj de ĉi tiu argumento indikas, ke la intenco estis, ke tiu listo prezentas ĉiujn personajn pronomojn kaj ne eblas aldoni pliajn. Tiu ĉi argumento tamen alfrontas plurajn problemojn: Unue, en la Fundamento mem troviĝas la pronomo ci, kiu ne estas listigita en la ĵus menciita listo, do la listo certe ne estas tute elĉerpa. Due, mi neniam vidis konvinkan argumenton por tio, ke ĉi tiu interpreto de ĉi tiu kvina regulo havu pli da pezo ol la permeso esprimita en la Antaŭparolo de la Fundamento, ke oni povas riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Trie, kaj verŝajne plej grave, la Fundamento estis akceptita kiel gvida dokumento pere de la Bulonja Deklaracio, en kiu troviĝas la jena frazo: “Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la «Fundamento de Esperanto», ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.” Ni nun vivas en mondo, en kiu pro diversaj kialoj ekzistas multe pli granda emo al seksneŭtralaj esprimoj ol en antaŭaj tempoj, tiel, ke jam en aliaj lingvoj ekuziĝis novaj seksneŭtralaj pronomoj, kaj tiel, ke multaj esperantistoj opinias, ke ili ne povas oportune esprimi siajn ideojn per la Fundamenta materialo. En ĉi tiu situacio la uzado de nova seksneŭtrala pronomo do ŝajnas plene pravigebla surbaze de ĉi tiu frazo el la Bulonja Deklaracio.

Pli ĝenerale eblas demandi: Ĉu Esperanto ĉi-rilate evoluu simile kiel aliaj lingvoj, aŭ ĉu ĝia evoluo estu limigata de ia interpreto de la Fundamento? Laŭ mi la provoj limigi la evoluon de Esperanto per tre specifa interpreto de la Fundamento alfrontas la problemon, ke ekzistas neniu instanco, kiu povas verdikti, kiu el la multaj malsamaj interpretoj de la Fundamento estas la “ĝusta”. Kaj la tro limigaj interpretoj de la Fundamento entenas en si la riskon, ke tiuj limigoj igos Esperanton ne plu kapabla adaptiĝi al la modernaj komunikaj bezonoj. Mi persone vere preferas paroli lingvon, kiu daŭre povas adaptiĝi al la komunikaj bezonoj de ĝia parolantaro, ol ian ŝtone fiksitan lingvon, kiu ne plu evoluas kiel viva lingvo. Tial laŭ mi ne vere utilas okupiĝi pri harfenda argumentado pri diversaj eblaj manieroj interpreti la Fundamenton. Pli utila metodo por distingi subtenindan lingvan evoluon disde evitinda skizokaŭza reformemo estas tuteca aliro, kiu konsideras la ĝeneralajn tendencojn en la evoluo de la komunikaj bezonoj, kiuj ankaŭ reflektiĝas en la evoluoj de aliaj lingvoj ol Esperanto.

Se oni akceptas, ke la lingva evoluo ĉiuokaze iras en la direkton de kreskanta uzado kaj akceptado de ri, eblas demandi sin, ĉu jam nun estas bona ideo instrui ri al lernantoj de Esperanto, aŭ kiom pli ĝi devas disvastiĝi antaŭ ol tio iĝos pravigebla. Laŭ mi estas ankoraŭ tro frue por instrui ĝin al komencantoj kvazaŭ ĝi estus normala parto de Esperanto, sen aparta atentigo pri tio, ke ĝi estas ankoraŭ eksperimenta lingvero. Aliflanke indas preni en konsideron, ke en multaj landoj precipe inter junaj homoj estas pli kaj pli forta intereso pri seksneŭtrala lingvaĵo, do tute prisilenti la ekziston de ri en kursoj por komencantoj povus forpuŝi progresemajn homojn de plulernado de Esperanto. Krome, plej malfrue en progresigaj kursoj oni ja nepre menciu la ekziston de ri, ĉar iu ajn, kiu ekuzos Esperanton en la reala vivo, ja pli aŭ malpli frue renkontos efektivan uzon de ri, kaj la ideo de progresiga kurso ja estas bone prepari la lernantojn al la efektiva uzado de la lingvo. Tial mi pensas, ke en la nuna momento indas mencii ri en ĉiu progresiga kurso, kaj ke oni ne prisilentu ĝin, se en kurso por komencantoj aperas demando pri seksneŭtrala pronomo, kaj krome ke – depende de la konsisto de la lernantoj – povas ankaŭ esti bona ideo propra-iniciate mencii ĝin en kurso por komencantoj. En ĉiuj tri kazoj oni kompreneble ĉiam klarigu, ke temas pri eksperimenta lingvero ankoraŭ ne plene akceptita.

Kiam do venos la tempo, kiam oni povos senzorge instrui ri kiel plenrajtan pronomon de Esperanto en kurso por komencantoj? Mi pensas, ke tia instruado de ri estos vaste akceptita nur, kiam la Akademio de Esperanto estos oficialiginta la pronomon ri. Antaŭ ol prezenti miajn ideojn pri tio, kiam la tempo povus esti matura por tio, mi unue ŝatus iom klarigi, kiel nuntempe praktike funkcias oficialigoj fare de la Akademio.

Jam de almenaŭ duona jarcento la Akademio oficialigas nur tiajn vortojn kaj radikojn, kiuj jam sukcesis grandskale eniri en la efektivan lingvouzon. Do la Akademiaj oficialigoj servas nur kiel konfirmoj de vortoj, kiuj en la efektiva lingvouzo ĉiuokaze jam pruvis sian taŭgecon. Do kiun utilon tiuokaze havas la Akademiaj oficialigoj? Unuflanke, ili povas helpi konfirmi, kiu el pluraj konkurencantaj formoj iĝis stabila parto de la lingvo kaj sekve preferindas al aliaj antaŭe uzataj formoj. Ekzemple, en sia 9a Oficiala Aldono, la Akademio oficialigis interalie la vorton brokolo, kaj per tio konsciigis pri tio, ke la formo brokolio, trovebla ekzemple en la prestiĝa Esperanta-angla vortaro de Montagu C. Butler de 1967, estas nun evitinda. Krome la oficialigoj konfirmas, kiuj novaj lingveroj eniris en la kernan vortprovizon de la lingvo, kio igas ilin senprobleme instrueblaj en Esperanto-kursoj, kaj kio krome malnecesigas provojn eviti tiujn lingverojn per anstataŭaj ĉirkaŭvortumoj.

Kvankam la uzado de ri dum la pasinta jardeko rapide kreskis al antaŭe nepensebla nivelo, ĝi laŭ mi estas ankoraŭ uzata iomete malpli ol kiom necesas por pravigi ĝian oficialigon fare de la Akademio. Sed se post kelkaj jaroj nova studo montros, ke la uzado de ri kreskis al nivelo eĉ pli alta ol tiu mezurita en ĉi tiu studo, tiam jam eblos bone pravigi ĝian oficialigon. Intertempe la homoj, kiuj sentas emon uzi ri, tamen ne bezonas atendi la oficialigon. Kiel klarigite ĉi-supre la oficialigo ja okazos nur, se la uzo de ri iĝos ankoraŭ pli kutima ol nun, do ŝatantoj de ri prefere uzu ĝin kiel eble plej multe por antaŭenigi ĉi tiun aferon.

Konkludo kaj perspektivoj por estontaj esploroj

Ĉi tiu artikolo prezentis la rezultojn de empiria esplorstudo pri la efektiva uzo de seksneŭtralaj pronomoj en la nuntempa parola Esperanto. Ĝiaj rezultoj indikas, ke la pronomo ri estas nuntempe multe pli vaste konata kaj uzata ol antaŭ nur dek jaroj. Tiu evoluo estas pli forta ĉe junuloj ol ĉe pli maljunaj uzantoj de Esperanto. Precipe la uzo de ri por neduumuloj estas jam tre vaste praktikata, sed ankaŭ la uzo de ri por paroli pri nespecifa persono estas praktikata je konsiderinda nivelo.

Se iu esperantologo ŝatus mem analizi la datumojn, kiujn mi kolektis por ĉi tiu empiria esplorstudo, mi volonte provizas la anonimigitajn datumojn de mia studo por tiu celo.

Indas plusekvi la evoluon de la ĉi-rilata lingvouzo per pliaj studoj. Ĉi tiu studo koncentriĝis pri la parola lingvouzo, sed indas ankaŭ sekvi la evoluon de la skriba lingvouzo. Ĉar eksperimenta lingvouzo ofte estas forigata de redaktistoj kaj lingvaj reviziantoj de niaj gazetoj, indas ĉi-rilate esplori ne nur la lingvouzon troveblan en zorge redaktitaj gazetoj, sed ankaŭ la ne “cenzuritan” lingvouzon troveblan ekzemple en interretaj diskutforumoj kaj retbabilejoj. Krome estas laŭ mi bona ideo post kvin ĝis dek jaroj fari denove studon tre similan al ĉi tiu por povi kompari, kiom ŝanĝiĝis la lingvouzo en tiu tempo.

La studo prezentita en ĉi tiu artikolo temis ĉefe pri seksneŭtralaj pronomoj. Unu mallonga parto de la studo krome temis pri la vorto pajtro, kiu estas unu el la vortoj proponitaj kiel seksneŭtrala alternativo al patro kaj patrino. Pri la seksa signifo de substantivoj eblas diri, ke origine tre multaj person-indikaj substantivoj sen la sufikso -in- (ekzemple kuracisto, piloto, italo, usonano, junulo, amiko, kolego ktp) povis laŭkuntekste alpreni aŭ seksneŭtralan aŭ iĉan signifon, dum nur malmultaj (ekzemple patro, frato, edzo, viro, reĝo kaj monaĥo) havas firme iĉan signifon. Ĉe tiuj kun laŭkuntekste varianta signifo observeblas de kelkaj jardekoj evoluo al prefero de la seksneŭtrala interpreto, kio montriĝas interalie per malpliiĝo de la emo aldoni -in- al tiuj vortoj, kiam oni efektive parolas pri ino. Ĉe la firme iĉa substantivoj aliflanke malsukcesis ĝis nun ĉiaj provoj doni al ili seksneŭtralan interpreton. Pro tio dum la pasintaj jaroj aperis diversaj proponoj por seksneŭtralaj alternativoj al tiuj malmultaj firme iĉaj radikoj. Ĉi tiu evoluo tamen estas ankoraŭ en pli frua ŝtupo ol la disvastiĝo de ri. Pro tio ankoraŭ ne havas sencon provi mezuri la disvastiĝintecon de tiuj novaj seksneŭtralaj substantivaj radikoj. Aliflanke, la fakto, ke ĉi tiu evoluo ankoraŭ estas en frua ŝtupo, signifas, ke ankoraŭ eblas influi la direkton, en kiun iros tiu evoluo, interalie per prezentado de esperantologiaj argumentoj, kiuj donas preferon al unu solvo kompare kun alia. Se niaj esperantologoj traktos ĉi tiun temon serioze per komparado de la taŭgeco de diversaj tiaj esperantologiaj argumentoj kaj posta diskonigo de la plej konsiderindaj argumentoj, ili povus malpliigi la riskon, ke tiu evoluo iros en direkton, kiu poste kaŭzos komunikajn problemojn aŭ kiu endanĝerigos la sistemecon de Esperanto.


  1. La enketilo ankaŭ enhavis demandojn pri tio, kiom ofte la enketato parole uzas Esperanton kaj kiom ofte ri konsumas ne-muzikajn Esperantajn radi-elsendojn, podkastojn aŭ interretajn filmetojn. La respondoj al tiuj demandoj tamen ne alportis aparte interesajn informojn koncerne la analizojn faritajn en ĉi tiu artikolo, do mi ĉi tie ne inkluzivas analizon de ĉi tiuj respondoj. Tamen ĉi tiuj respondoj kombine kun la respondoj al la aliaj demandoj pri la enketato povus esti analizitaj kun la celo plibonigi nian komprenon pri la sociologia konsisto de Esperantujo. Se iu interesiĝas pri tia sociologia analizo de ĉi tiuj respondoj, mi volonte provizas la anonimigitajn datumojn de mia studo por tiu celo.↩︎
  2. Ĉe la nespecifa pronom-uzo la demando pri aŭdita lingvouzo postulis, ke temas pri lingvo-uzo, kiun la enketato aŭdis de almenaŭ du aliaj personoj. Ĉe la pronom-uzo por neduumuloj ne estis tia postulo, ĉar parolado pri neduumuloj ĉiuokaze por la plej multaj homoj estas io relative malofta kompare kun parolado pri nespecifa persono. Ĉe la demandoj pri radikala ĝiismo kaj radikala riismo la enketatoj povis indiki, ĉu ili tian lingvouzon aŭdis de neniu, de unu persono, de du aŭ tri personoj, aŭ de pli ol tri personoj. Por ke la nespecifa kaj la radikala pronom-uzo estu traktataj en unueca maniero en la statistikoj, mi kalkulis kiel jesajn respondojn nur la respondojn de tiuj, kiuj aŭdis la koncernan radikalan pronom-uzon de almenaŭ du aliaj esperantistoj. ↩︎

Antaŭa

Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo

Sekva

Komparo inter dek sistemoj por seksneŭtralaj parencovortoj

1 Komento

  1. Andreas__ekde_2019

    En la artikolo tekstas: “Kvankam la uzado de ri dum la pasinta jardeko rapide kreskis al antaŭe nepensebla nivelo, ĝi laŭ mi estas ankoraŭ uzata iomete malpli ol kiom necesas por pravigi ĝian oficialigon fare de la Akademio.”

    Kio detenas la Akademion de tio, komuniki tolerdeklaron, ekz. lauvortige de tiu:
    https://jhau.de/ri2 ?

    Per io tia la nuna uzado perdas sian eventualan makulon konsistantan el tio, esti rigardata, kiel kontrauregula.

    Krome la Akademio mesaghus – cetere unuafoje post la 1970aj jaroj -, ke ghi komprenas la ideon pri formoj novaj priskribitan en la Antauparolo.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén