Enkonduko

Tradicie en Esperanto parencovortoj kiel patro, patrino, avo, avino, nepo, nepino, fianĉo, fianĉino ktp indikas la sekson de la priparolata persono. Por tiaj parencorilatoj ne ekzistas tradiciaj esprimoj, kiuj estas seksneŭtralaj, do kiuj ne indikas la sekson de la priparolata persono. Notu, ke la formoj kun ge-, ekzemple gepatroj, geavoj, genepoj kaj gefianĉoj, estas tradicie uzataj nur por grupo de miksita aŭ nekonata seksa konsisto, do nek por unuopa persono nek por grupo de konata unuseksa konsisto.

Dum la pasintaj jaroj kreskis la kvanto de publikaj opiniesprimoj de esperantistoj, kiuj sentas bezonon por seksneŭtralaj parenco-esprimoj, interalie ĉar sekso en la nuntempa socio estas malpli grava kategorio ol antaŭe kaj sekve pli ofte nemenciinda, kaj krome ĉar la tradiciaj seks-indikaj esprimoj ne estas aplikeblaj al neduumaj personoj. Aperis diversaj proponoj por specifaj esprimoj por esprimi parenco-rilatojn en seksneŭtrala maniero. Lige al tio ankaŭ vigliĝis la esperantologia diskuto pri tio, kiuj el tiuj proponoj estas preferindaj aŭ almenaŭ akcepteblaj laŭ esperantologiaj kriterioj kiel komunika klareco kaj konformeco kun la Fundamento, kun la jama lingvouzo kaj kun la ĝenerala lingva sistemo.

Entute ekzistas dek proponoj por tio, kiel oni povus en sistemeca maniero enkonduki seksneŭtralajn parencovortojn en Esperanton. Por pli bone kompreni, kiom popularaj estas ĉi tiuj diversaj proponoj, mi okazigis opinisondon pri ili. En ĉi tiu artikolo mi prezentas la rezultojn de ĉi tiu opinisondo.

La dek proponoj

En Oktobro 2020 aperis la artikolo Komparo inter dek sistemoj por seksneŭtralaj parencovortoj, en kiu mi kune kun la du kun-aŭtoroj Luko Cerante kaj Robin van der Vliet prezentis dek al ni konatajn proponoj por sekse neŭtralaj parencovortoj en Esperanto kaj listigis avantaĝojn kaj malavantaĝojn de ĉiuj proponoj. La samaj dek sistemoj estis pritaksataj de la partoprenantoj de la opinisondo. En la opinisondo la sistemoj ne ricevis iujn ajn nomojn, ĉar la nomado mem estas foje kontestata kaj povus influi la juĝojn pri la sistemoj. Tamen por konvene priskribi la sistemojn en ĉi tiu artikolo, mi ja devas uzi iujn nomojn por ili. Mi ĉi-sube prezentas ilin plejparte kun la samaj nomoj kiel en la antaŭa artikolo, krom ke mi nun preferas la esprimojn neŭtraligo-sistemo kaj pruntvorto-sistemo anstataŭ la antaŭe uzitajn nomojn signifoŝanĝismo kaj parentismo.

Escepte de la aldonitaj nomoj por la sistemoj, la jenaj klarigoj de la dek sistemoj estas la samaj klarigoj, kiuj ankaŭ estis uzataj en la opinisondo:

  • Neŭtraligo-sistemo: Uzado de la tradiciaj sen-afiksaj formoj kiel “patro”, “avo”, “nepo” kaj “fianĉo” kun seks-neŭtrala interpreto
  • Pruntvorto-sistemo: Uzado de novaj seksneŭtralaj parencrilataj radikoj bazitaj je seksneŭtrale aŭ ambaŭsekse uzeblaj radikoj el aliaj lingvoj, ekzemple “parento” por “patr(in)o”, “avuo” por “av(in)o”, “nepoto” por “nep(in)o” kaj “fianceo” por “fianc(in)o”
  • J-sistemo: Uzado de novaj seksneŭtralaj parencrilataj radikoj formitaj per modifado de la tradiciaj virseksaj radikoj per aldono de “j” post la unua vokalo (kaj eventuala ŝanĝo de tiu vokalo de “i” al “e”), ekzemple “pajtro” por “patr(in)o”, “ajvo” por “av(in)o”, “nejpo” por “nep(in)o” kaj “fejanĉo” por “fianĉ(in)o”
  • Kunmetosistemo: Uzado de sekse neŭtralaj parencovortoj kreitaj per kunmetado de malmultaj afiksecaj elementoj por la plej bazaj parencorilatoj, ekzemple “abo” por “patr(in)o”, “ababo” por “av(in)o” kaj “idido” por “nep(in)o”
  • Ge-sistemo: Uzado de la prefikso “ge-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “gepatro” por “patr(in)o”, “geavo” por “av(in)o”, “genepo” por “nep(in)o” kaj “gefianĉo” por “fianĉ(in)o”
  • Ri-sistemo: Prefikseca uzado de “ri-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “ripatro” por “patr(in)o”, “riavo” por “av(in)o”, “rinepo” por “nep(in)o” kaj “rifianĉo” por “fianĉ(in)o”
  • Ul-sistemo: Uzado de la sufikso “-ul-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “patrulo” por “patr(in)o”, “avulo” por “av(in)o”, “nepulo” por “nep(in)o” kaj “fianĉulo” por “fianĉ(in)o”
  • Um-sistemo: Uzado de la sufikso “-um-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “patrumo” por “patr(in)o”, “avumo” por “av(in)o”, “nepumo” por “nep(in)o” kaj “fianĉumo” por “fianĉ(in)o”
  • Go-sistemo: Uzado de la prefikso “go-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “gopatro” por “patr(in)o”, “goavo” por “av(in)o”, “gonepo” por “nep(in)o” kaj “gofianĉo” por “fianĉ(in)o”
  • E-sistemo: Uzado de la sufikso “-e-” por krei seksneŭtralajn parencovortojn surbaze de virseksaj radikoj, ekzemple “patreo” por “patr(in)o”, “aveo” por “av(in)o”, “nepeo” por “nep(in)o” kaj “fianĉeo” por “fianĉ(in)o”

La opinisondo

La opinisondo enhavis plurajn demandojn:

  • Demando pri tio, kiugrade la partoprenanto sentas bezonon je seksneŭtralaj parencovortoj
  • Demando pri tio, kiun sistemon la partoprenanto plej preferas
  • Taksado de ĉiu el la dek proponoj sur kvin-punkta skalo (de tre bona ĝis tre malbona)
  • Taksado de la ideo kombini plurajn sistemojn
  • Demando pri tio, kiugrade la partoprenanto sentas bezonon je seksneŭtralaj nobeltitoloj
  • Demando pri tio, ĉu estas kialo por preferi alian solvon por nobeltitoloj ol por parencovortoj
  • Demandoj pri tio, kiujn el la dek proponoj la partoprenanto jam antaŭe konis, kaj ĉu ri legis la artikolon Komparo inter dek sistemoj por seksneŭtralaj parencovortoj.
  • Demandoj pri la aĝo kaj loĝlando de la partoprenanto kaj pri tio, ĉu la partoprenanto membras en la Akademio de Esperanto
  • Eblo de komentado pri la opinisondo

Entute la opinisondon partoprenis 133 homoj el almenaŭ 33 landoj, interalie 19 membroj de la Akademio de Esperanto.

Malsame ol ĉe la enketo pri la efektiva uzado de seksneŭtralaj pronomoj, mi ĉe ĉi tiu opinisondo pri seksneŭtralaj parencovortoj ne penis havi kiel eble plej reprezentan samplon de partoprenantoj, ĉar la ideo malantaŭ ĉi tiu opinisondo ne estis fari enketon iel reprezentan por la esperantistaro kiel tuto, sed ĉefe enketi pri la opinioj de tiuj, kiuj plej forte sentas bezonon je seksneŭtralaj parencovortoj, kaj krome inter membroj de la Akademio de Esperanto. La ideo estas, ke por tiuj, kiuj jam nun volas uzi seksneŭtralajn parencovortojn, estas utile scii, kiuj el la dek proponoj havas ŝancon disvastiĝi kaj enradikiĝi en la lingvo. Por tio en la frua fazo necesas ĉefe la subteno fare de tiuj, kiuj sentas fortan bezonon je seksneŭtralaj parencovortoj, dum por la longdaŭra sukceso krome utilas elekti ion, kio ne vekos grandan kontraŭstaron inter Akademianoj kaj eble iam – post la enradikiĝo en la efektiva lingvouzo – eĉ povus ricevi Akademian aprobon.

Konforme kun ĉi tiuj ideoj, mi diskonigis la opinisondon en pluraj retaj forumoj, en kiuj mi en la pasinteco jam rimarkis relative altan nivelon de intereso pri ĉi tiu temo. Aldone mi informis preskaŭ ĉiujn membrojn de la Akademio de Esperanto pri la opinisondo (ne ĉiujn, ĉar post la diskonigo de la artikolo Komparo inter dek sistemoj por seksneŭtralaj parencovortoj kvar Akademianoj komunikis, ke ili ne volas ricevi informojn pri la planata opinisondo). Tamen iu plusendis unu el miaj diskonigoj de la opinisondo al la tre granda fejsbuka grupo Esperanto, kio supozeble kontribuis unuflanke al pli granda kvanto de partoprenantoj, kaj aliflanke al pli alta proporcio de partoprenantoj, kiuj tute ne aŭ nur iomete sentas bezonon je seksneŭtralaj parencovortoj.

El la 133 partoprenantoj, 44 (33%) havas malpli ol 30 jarojn, 53 (40%) havas inter 30 kaj 49 jarojn, kaj 34 (26%) havas almenaŭ 50 jarojn. Du partoprenantoj ne indikis sian aĝon. La konsisto laŭ geografiaj-kulturaj mondpartoj estas jena: 70 partoprenantoj (53%) venas de Eŭropo sen anglalingvaj landoj kaj sen eks-sovetuniaj landoj, 33 partoprenantoj (25%) venas de anglalingvaj landoj, 16 (12%) de Latinameriko, 5 (4%) de Rusujo kaj 4 (3%) de kvar malsamaj aziaj landoj (Ĉinujo, Barato, Filipinoj kaj Israelo). La kvin landoj kun la plej multaj partoprenantoj estis Usono (16 partoprenantoj), Francujo (12), Germanujo (12), Brazilo (9) kaj Britujo (9).

Rezultoj de la opinisondo

Laŭ diversaj mezuroj la tri plej subtenataj proponoj en ĉi tiu opinisondo estas la ge-sistemo, la pruntvorto-sistemo kaj la neŭtraligo-sistemo. En ĉi tiu sekcio mi klarigas plurajn detalojn pri la diversaj mezuroj, kiujn mi aplikis.

Kiel montrite en la jena grafikaĵo, 38% de la partoprenantoj indikis, ke ili forte sentas bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj, 30% indikis, ke ili iomete sentas bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj, kaj 32% indikis, ke ili tute ne sentas bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj.

Kompare kun tio, ĉe nobeltitoloj estis malpli granda bezono je seksneŭtralaj esprimoj: 14% sentas fortan bezonon, 33% iometan bezonon kaj 53% nenian bezonon.

Malgraŭ ĉi tiuj diferencoj en la sentata bezono de seksneŭtralaj esprimoj, nur 11% opinias, ke estas kialo por preferi alian solvon por nobeltitoloj ol por parencovortoj. Inter la indikitaj kialoj por tio plej ofte estis menciite, ke nobeltitoloj rilatas al antaŭa malegaleca tempo kaj sekve ne vere gravas por la moderna strebado al seksegaleco.

Ĉiu partoprenanto taksis ĉiun el la dek sistemoj sur kvin-punkta skalo, per unu el la taksoj Tre bona, Bona, Akceptebla, MalbonaTre malbona. Se oni atribuas al ĉi tiuj kvin taksoj la valorojn 4, 3, 2, 1 kaj 0 respektive, oni povas kalkuli la averaĝan takson, kiun ĉiu el la dek sistemoj ricevis. La plej altan averaĝon inter ĉiuj 133 partoprenantoj atingis la ge-sistemo, nome 2,23. La due kaj trie plej altajn averaĝojn atingis la neŭtraligo-sistemo (1,95) kaj la pruntvorto-sistemo (1,54). Se oni atentas nur la taksojn de tiuj 50 partoprenantoj, kiuj forte sentas bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj, denove ĉi tiuj tri sistemoj estas la tri plej sukcesaj, sed en alia ordo: Inter ĉi tiuj partoprenantoj plej bone sukcesas la pruntvorto-sistemo kun averaĝo de 2,18, sekvata de la ge-sistemo (2,06) kaj la neŭtraligo-sistemo (1,86). Ankaŭ inter la 19 partoprenantoj membrantaj en la Akademio la samaj tri sistemoj estas plej alte taksataj, sed denove en alia ordo: Inter la Akademianoj la averaĝa takso por la ge-sistemo estas 2,00, por la pruntvorto-sistemo 1,56, kaj por la neŭtraligo-sistemo 1,11.

La jena grafikaĵo montras la averaĝajn taksojn de ĉiu el la dek sistemoj surbaze de ĉi tiuj tri grupoj de partoprenantoj.

Aldone al la dek sistemoj, en ĉi tiu grafikaĵo ankaŭ aperas “kombinado”, do la ideo, ke oni kombinu plurajn sistemojn, ĉar ankaŭ ĉi tiun ideon la partoprenantoj taksis laŭ la sama kvin-punkta skalo. Kiel oni povas vidi, la ideo de tia kombinado tamen ne ricevis favoran taksadon, kun averaĝo de 0,97, 1,18 kaj 1,28 en la tri grupoj (la valoro 1 reprezentas la takson Malbona).

Dum la tri jam menciitaj sistemoj en ĉiuj tri grupoj de partoprenantoj konsistigis la tri plej alte taksatajn sistemojn, eĉ se en malsama ordo, la kvara pozicio dependas de la konsiderata grupo. Se oni konsideras la taksojn de ĉiuj partoprenantoj, en la kvara loko estas la ul-sistemo, sed ĝi estas nur en la sesa loko inter la partoprenantoj kun forta bezono je seksneŭtralaj parencovortoj, kaj en la sepa loko inter Akademianoj. Laŭ la taksoj de la partoprenantoj kun forta bezono je seksneŭtralaj parencovortoj, en la kvara loko estas la J-sistemo, sed ĝi estas nur en la sesa loko inter ĉiuj partoprenantoj kaj en la kvina loko inter Akademianoj. Laŭ la taksoj de la Akademianoj la kvaran lokon okupas la e-sistemo, sed inter ĉiuj partoprenantoj ĝi estas nur en la sepa loko, kaj same inter partoprenantoj kun forta bezono je seksneŭtralaj parencovortoj.

Por kelkaj legantoj verŝajne estas interese vidi ne nur la averaĝajn taksojn, sed ankaŭ vidi la distribuon de la kvin takso-ŝtupoj. La ĉi-subaj grafikaĵoj montras ĉi tiun informon por la kvar sistemoj, kiuj estis plej bone taksitaj de la partoprenantoj kun forta bezono je seksneŭtralaj parencovortoj.

Post la komenca demando pri tio, kiugrade la partoprenanto sentas bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj, tiuj, kiuj respondis, ke ili sentas iometan aŭ fortan bezonon, estis petataj indiki sian plej preferatan sistemon. Aliflanke tiuj, kiuj indikis, ke ili tute ne sentas bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj, ne vidis ĉi tiun demandon, sed rekte iris al la taksado de la unuopaj sistemoj.

La respondoj al ĉi tiu demando pri la preferata sistemo donas similan bildon kiel la jam prezentitaj rezultoj el la taksado-demandoj. Kiel montras la ĉi-suba grafikaĵo, 34% de la partoprenantoj kun forta aŭ iometa bezono je seksneŭtralaj parencovortoj plej preferas la ge-sistemon, 27% de ili plej preferas la neŭtraligo-sistemon kaj 20% plej preferas la pruntvorto-sistemon, dum ĉiuj aliaj sistemoj estas plej preferataj de malpli ol 6% de ĉi tiuj partoprenantoj. (En la grafikaĵo aperas -ip-, ĉar unu partoprenanto indikis, ke ri plej preferas la uzadon de la sufikso -ip- por seksneŭtralaj parencovortoj. Fakte la sufikso -ip- estis enkontukita kiel eksplicita markilo de neduumeco kaj ne estis intencita kiel seksneŭtraliga sufikso. Verŝajne tiu partoprenanto ne bone komprenis la distingon inter eksplicite neduuma esprimo (uzebla nur por neduumuloj) kaj seksneŭtrala esprimo (uzeblaj por ĉiu ajn homo sendepende de la sekso).)

La sekva grafikaĵo montras la rezultojn al la demando pri la plej preferata sistemo limigitajn al tiuj partoprenantoj, kiuj sentas fortan bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj. En ĉi tiu grupo la ge-sistemo, la neŭtraligo-sistemo kaj la pruntvorto-sistemo estas laŭ ĉi tiu mezuro precize same popularaj, ĉar ĉiun el ili 26% de la partoprenantoj de ĉi tiu grupo konsideras plej preferata. Neniu alia sistemo estas konsiderata plej preferata de pli ol 6% de la partoprenantoj de ĉi tiu grupo.

Kiel jam menciite supre, la partoprenantoj ankaŭ taksis la ideon kombini plurajn sistemojn. Entute nur 21% de ĉiuj partoprenantoj taksis ĉi tiun ideon Akceptebla, BonaTre bona, do 79% taksis ĝin MalbonaTre malbona. Inter la partoprenantoj kun forta bezono por seksneŭtralaj parencovortoj, 36% taksis ĉi tiun ideon Akceptebla, BonaTre bona. Ankaŭ estis demando pri tio, kiuspecajn kombinojn de pluraj sistemoj la partoprenantoj trovus bonaj aŭ akcepteblaj, kaj kiuspecajn kombinojn ili trovus malbonaj. Al ĉi tiu demando eblis respondi per libere vortumebla teksto. Iom malpli ol duono de la partoprenantoj respondis ion ĉi tie. La plej multaj el la respondintoj donis klarigojn pri tio, kial laŭ ili malbonas kombini plurajn sistemojn, nome ĉar tio estas nesistemeca, malfacile lernebla, kaj/aŭ nekohera kun la ĝenerala sistemeco de Esperanto. Krome kelkaj indikis siajn ideojn pri tio, kiuj kombinoj de pluraj sistemoj povus bone funkcii, ekzemple la pruntvorto-sistemo por la plej gravaj parencovortoj kaj la ge-sistemo alie.

La partoprenantoj ankaŭ respondis demandon pri tio, ĉu ili jam antaŭ la opinisondo konis la diversajn proponitajn sistemojn. La jena grafikaĵo montras, kiom konataj la diversaj sistemoj estis inter ĉiuj partoprenantoj:

La jena grafikaĵo montras, ke ĝenerale la pli konataj sistemoj estis iomete pli pozitive taksataj ol la malpli konataj:

La punkto, kiu estas klare sub la tendenc-linio, estas la punkto de la J-sistemo. Tio signifas, ke la J-sistemo ricevis relative malaltan takson kompare kun ĝia relative alta nivelo de konateco.

Ankaŭ indas rigardi la konatecon de la sistemoj kaj ĝian influon al ilia populareco por la limigita grupo de partoprenantoj kun forta bezono por seksneŭtralaj parencovortoj:

En ĉi tiu grupo la konateco havas iom malpli da influo al la populareco ol ĉe la tuta partoprenantaro. Ĉi-foje la punkto por la J-sistemo (la kvara laŭ konateco kaj laŭ populareco) troviĝas nur iomete sub la tendenc-linio, dum la punkto, kiu plej malproksimas de la tendenc-linio, estas la punkto por la pruntvorto-sistemo (la plej alta punkto). Tio signifas, ke la pruntvorto-sistemo malgraŭ nur modera nivelo de konateco tamen estas tre populara en ĉi tiu grupo.

Mi ankaŭ analizis la influon de aĝo al la respondoj. La sola statistike signifa diferenco inter la aĝgrupoj estas, ke inter la partoprenantoj pli aĝaj ol 50 estas signife malpli da homoj, kiuj sentas fortan bezonon je seksneŭtralaj parencovortoj (nome 21%), ol inter la pli junaj partoprenantoj (ĉe kiuj estas 44%). Koncerne la preferojn inter la diversaj sistemoj por seksneŭtralaj parencovortoj ne ekzistas signifaj diferencoj inter la aĝgrupoj. Krome ankaŭ la fakto, ĉu la partoprenanto antaŭe legis la artikolon Komparo inter dek sistemoj por seksneŭtralaj parencovortoj, ne havis statistike signifan influon al la preferoj inter la diversaj sistemoj.

Fine de la demandaro, la partoprenantoj havis la eblon lasi komentojn pri la opinisondo. 31% de la partoprenantoj uzis tiun eblon. La plej oftaj komentoj estis pozitivaj aŭ negativaj opiniesprimoj pri la ĝenerala ideo de seksneŭtrala lingvaĵo kaj opinisondo pri la temo, ekzemple dank-esprimoj pri tio, ke mi okupiĝas pri la afero, aŭ opiniesprimoj, laŭ kiuj la tuta ideo de seksneŭtralaj parencovortoj estas stulta. Inter ĉi tiaj respondoj estis entute iom pli da pozitivaj opiniesprimoj ol da negativaj. Krome ankaŭ estis inter tiuj respondoj laŭdoj pri la bone strukturita demandaro, petoj diskonigi la rezultojn en certaj forumoj, kaj komentoj pri malklaraĵoj en unuopaj demandoj, ekzemple ke ne estis difinite, kion signifas senti bezonon por seksneŭtralaj parencovortoj.

Ebla misinterpreto ĉe la neŭtraligo-sistemo

Kiam mi atente trarigardis la respondojn donitajn de unu Akademiano, mi rimarkis malkoheraĵon inter iu tekste donita respondo kaj la juĝo, ke la neŭtraligo-sistemo estas “akceptebla”. Mi do kontaktis la koncernan Akademianon por pli bone kompreni rian vidpunkton. Mi klarigis mian dubon al ri, kaj ri resondis, ke ri miskomprenis la klarigojn pri la neŭtraligo-sistemo kaj fakte ne opinias tiun proponon akceptebla, sed malbona. Post ĉi tiu okazaĵo, mi decidis kontakti ĉiujn Akademianojn, kiuj taksis la neŭtraligo-sistemon AkcepteblaBona por vidi, ĉu ankoraŭ iu alia miskomprenis la klarigojn. Mi alskribis ilin per la jena teksto:

Responde al la demando «Kiel vi taksas la uzadon de la tradiciaj sen-afiksaj formoj kiel “patro”, “avo”, “nepo” kaj “fianĉo” kun seksneŭtrala interpreto?», vi respondis “Akceptebla”/”Bona”. Notu, ke akcepto de seksneŭtrala interpreto de “patro” implicas akcepton de la uzado de “patro” por patrino, kies sekson oni ial volas lasi nemenciita. Ĉu vi vere taksas bona ĉi tian uzadon de “patro”? Aŭ ĉu vi eble interpretis la esprimon “kun seksneŭtrala interpreto” malsame ol mi ĵus klarigis? Kaj ĉu vi opinias, ke la vortoj “patro”, “avo”, “nepo” kaj “fianĉo” funkcias ĉiuj same koncerne la markadon de la sekso de la priparolato, aŭ ĉu vi eble opinias, ke iu el ili pli bone uzeblas en seks-kaŝaj kuntekstoj ol alia?

Reage al tio, unu plia Akademiano klarigis, ke ri miskomprenis la neŭtraligo-sistemon kaj ne opinias tian uzon de la sen-afiksaj parencovortoj akceptebla. Du pliaj klarigis, ke iliaj juĝoj pri la neŭtraligo-sistemo baziĝis ĉefe sur la ideo, ke oni povus uzi multenombrajn formojn kiel patroj seksneŭtrale imite al la latinidaj lingvoj.

Por la analizado de la rezultoj mi decidis fari nur minimumajn ŝanĝojn al la unue donitaj respondoj: La taksojn de la neŭtraligo-sistmo fare de la du Akademianoj, kiuj eksplicite diris, ke ili antaŭe miskomprenis la aferon kaj fakte ne opinias tiun sistemon akceptebla, mi ŝanĝis de “Akceptebla” al “Malbona”. Sed la taksojn de tiuj, kiuj pravigis siajn juĝojn per la multenombra formo, mi lasis senŝanĝaj, kvankam mia kompreno de seksneŭtrala vorto estas, ke ĝi ankaŭ ununombre funkciu kiel plene seksneŭtrala vorto.

Tute povas esti, ke ankaŭ inter la ne-Akademianoj partoprenintaj la opinisondon okazis similaj miskomprenoj aŭ juĝoj bazitaj nur sur ideoj pri la multenombra uzado de vortoj. Tamen mi tion ne povis testi kadre de ĉi tiu opinisondo, ĉar la ne-Akademiajn partoprenintojn mi ne povis identigi kaj kontakti.

Personaj taksoj pri la praktikaj sekvoj de la rezultoj

En la opinisondo la tri plej popularaj sistemoj estis la ge-sistemo (gepatro, geavo, gekuzo ktp), la neŭtraligo-sistemo (patro, avo, kuzo ktp kun seksneŭtrala interpreto) kaj la pruntvorto-sistemo (ekzemple parento, avuo, kuzeno ktp laŭ alilingvaj esprimoj; pri la precizaj formoj de la seksneŭtralaj pruntvortoj ankoraŭ devas esti trovata interkonsento inter la subtenantoj de ĉi tiu sistemo). La ordo de populareco inter ĉi tiuj tri sistemoj dependas de la uzata mezuro. Ĉiuj aliaj sistemoj ricevis entute signife malpli da subteno.

Pro ĉi tiuj rezultoj mi nun opinias, ke ne plu indas elspezi energion por unu el la sistemoj, kiuj ne sukcesis esti inter la tri plej sukcesaj de ĉi tiu opinisondo. Tio kompreneble ankaŭ validas por la J-sistemo, kiun mi – kiel verŝajne multaj legantoj scias – aktive subtenadis kaj uzadis dum preskaŭ tri jaroj antaŭ la okazigo de ĉi tiu opinisondo. Mi do nun ĉesas uzi la J-sistemon, kaj anstataŭe praktikas miksaĵon de la pruntvorto-sistemo kaj la ge-sistemo.

La neŭtraligo-sistemon mi opinias tre problema, ĉar provoj uzi vortojn kiel patro, frato kaj edzo en seksneŭtrala maniero – do foje ankaŭ por inoj, kiam la ineco estas ne aparte emfazinda – kondukos al seriozaj miskomprenoj, se oni komunikas kun homoj, kiuj ne scias, ke oni uzas tiujn vortojn kun tiel ŝanĝita signifo.

Ĉe la ge-sistemo teorie ankaŭ povas okazi miskomprenoj, ekzemple kiam iu, kiu havas nur fratinojn kaj neniujn fratojn, diras miaj du gefratoj en kunteksto, en kiu ri opinias la sekson nemenciinda, kaj la aŭskultanto surbaze de la tradicia signifo de ge- konkludas, ke devas temi pri unu ino kaj unu iĉo. Tamen tiaj miskomprenoj ĉe la ge-sistemo ĝenerale estas malpli oftaj, malpli gravaj kaj malpli ĝenaj ol ĉe la neŭtraligo-sistemo. Krome la ge-sistemo estas io, al kio multaj lingve spertaj esperantistoj nature alvenis kaj kio jam estas praktikata pli multe ol ĉiuj aliaj proponoj.

La pruntvorto-sistemo tute ne suferas de la supre menciita problemo de miskomprenoj: Ĉe nove enkondukitaj vortoj ne povas okazi tiaj miskomprenoj, sed maksimume nekompreno, kiu tamen ĝenerale estas pli rapide rimarkita kaj solvita. Kompare kun la neŭtraligo-sistemo tio estas grandega avantaĝo, sed kompare kun la ge-sistemo, ĝi estas nur iometa avantaĝo, ĉar la miskomprenoj ĉe la ge-sistemoj ne estas tiom gravaj. La ĉefa kialo por tio, ke la pruntvorto-sistemo nun estas mia plej preferata sistemo, estas, ke mi tre ŝatas la ideon, ke ĉe la parencovortoj same kiel ĉe la plej multaj aliaj personvortoj la baza person-indika radiko estu seksneŭtrala, kaj ke la inaj, iĉaj kaj ipaj (do neduumaj) formoj estu afikse derivitaj de ĝi en simetria maniero.

Kvankam mi forte kontraŭas la neŭtraligo-sistemon ĉe la plej klare iĉaj radikoj kiel patro, frato kaj edzo, mi eble povus akcepti ĝin ĉe pli marĝenaj vortoj kiel ekzemple kuzo, fianĉo, la nobeltitoloj (aŭ almenaŭ parto de ili), kaj la vorto bubo (tradicie klasata kiel vira, kvankam jam ekzistas atestoj de seksneŭtrala uzo de buboj; notu, ke ne ekzistas io komparebla por la plej klare iĉaj radikoj kiel patro, frato kaj edzo). Sed malgraŭ tio, ke mi povus akcepti la neŭtraligo-sistemon ĉe tiaj pli marĝenaj vortoj, mi tamen ankaŭ tie preferas la ne-miskompreneblan pruntvorto-sistemon.

Por ke la pruntvorto-sistemo povu pli bone funkcii en praktiko kaj iĝi vera konkurenco por la ge-sistemo en la efektiva lingvouzo, necesas trovi interkonsenton inter la subtenantoj de ĉi tiu sistemo pri la precizaj formoj de la seksneŭtralaj pruntvortoj. Tio laŭ mi atingeblas nur per tio, ke oni okazigas plian opinisondon, similan al la ĉi-artikole priraportita, por sondi la preferojn inter la diversaj proponoj por seksneŭtralaj pruntvortoj uzeblaj anstataŭ la tradiciaj iĉaj radikoj. Temas entute pri dek unu parencovortoj, sep nobeltitoloj, du religiaj titoloj kaj kvin aliaj vortoj (viro, knabo, sinjoro, fraŭlo kaj bubo), kaj por kelkaj el ĉi tiuj 25 vortoj eble eĉ ne necesas enkonduki novan radikon. En tiu dua opinisondo ankaŭ eblas denove sondi la opiniojn pri la neŭtraligo-sistemo kaj la ge-sistemo, ĉi-foje kun pli bonaj klarigoj pri tio, kion signifas uzi vorton en seksneŭtrala maniero, por eviti miskomprenojn de la speco observita ĉe la unua opinisondo. Krome per apartaj demandoj pri apartaj vortoj eblas eltrovi, ĉu eble por kelkaj el la pli marĝenaj vortoj la neŭtraligo-sistemo sukcesas havi pli da subteno ol ĉe la pli klare iĉaj radikoj kiel patro, frato kaj edzo.

Mi tre ŝatus tuj plene uzi la pruntvorto-sistemon, sed en la hejma lingvouzo kun miaj infanoj mi ne volas enkonduki novajn radikojn, pri kies sukceso en la planita dua opinisondo mi ankoraŭ ne certas. Pro tio mi nun hejme praktikas miksaĵon de la ge-sistemo kaj la pruntvorto-sistemo. Ĉi lastan mi uzas nur ĉe tiuj radikoj, ĉe kiuj mi estas sufiĉe certa, ke ili havos la subtenon de la plej multaj subtenantoj de la pruntvorto-sistemo, ekzemple avuo (geavo), kuzeno (gekuzo), nepoto (genepo), nievo (genevo), sioro (gesinjoro) kaj monĥo (gemonaĥo). Tamen laŭ mi gravas relative baldaŭ havi klarecon pri ĉiuj tuŝitaj vortoj, do mi planas okazigi la duan opinisondon ene de la venonta duonjaro.

Konkludo

En ĉi tiu artikolo mi prezentis la rezultojn de opinisondo pri seksneŭtralaj parencovortoj. Laŭ diversaj mezuroj la tri plej popularaj sistemoj por seksneŭtralaj parencovortoj estas la ge-sistemo (gepatro, geavo, gekuzo ktp), la neŭtraligo-sistemo (patro, avo, kuzo ktp kun seksneŭtrala interpreto) kaj la pruntvorto-sistemo (ekzemple parento, avuo, kuzeno ktp laŭ alilingvaj esprimoj). Ĉe la neŭtraligo-sistemo eble okazis miskompreno ĉe parto de la partoprenantoj.

La plano por la proksima estonteco estas fari plian opinisondon por prisondi la preferojn pri la diversaj proponoj por seksneŭtralaj pruntvortoj kaj tiel kontribui al pli rapida unuecigo de la pruntvorto-sistemo. En tiu opinisondo ankaŭ la preferoj por la ge-sistemaj kaj neŭtraligo-sistemaj formoj povas denove esti prisondataj, ĉi-foje kun pli eksplicitaj klarigoj de la intencata seksneŭtraleco por eviti mis-interpretojn.