En multaj lingvoj nuntempe sentiĝas evoluo direkte al pli granda uzo de ekzistantaj seksneŭtralaj esprimoj kaj establiĝo de novaj seksneŭtralaj esprimoj, interalie pro la kreskiĝinta konscio pri la ekzisto de neduumuloj, do homoj kun seksa identeco nek plene ina nek plene iĉa. Inter la seksneŭtralaj esprimoj, kiuj en diversaj lingvoj aŭ tute nove aperas aŭ plifirmiĝas en la efektiva lingvouzo, estas seksneŭtralaj pronomoj. Ankaŭ en Esperanto dum la pasintaj dek jaroj okazis rimarkinda kresko en la uzado de seksneŭtralaj pronomoj, ĉefe de la nova pronomo ri, sed ankaŭ de la tradicia pronomo ĝi, kiun kelkaj nun uzas por homoj en maniero, kiu ne estis kutima antaŭ pli ol dek jaroj.
Por kvante mezuri la nunan staton de la parola lingvouzo koncerne seksneŭtralajn pronomojn en Esperanto, mi faris empirian studon, en kiu partoprenis 287 esperantistoj de ĉiaj aĝgrupoj ekde la adoleska aĝo ĝis pli-ol-80-jaraĝuloj, kontaktitaj tra multaj malsamspecaj interretaj forumoj por certigi kiel eble plej ekvilibran samplon de interrete kontakteblaj esperantistoj. La partoprenintoj respondis al diversaj demandoj pri ilia propra parola lingvouzo kaj pri la parola lingvouzo, kiun ili aŭdis de aliaj esperantistoj. Jen konciza superrigardo pri la rezultoj de ĉi tiu studo:
- ri jam estas tre vaste komprenata, nome de 81% de la partoprenintoj.
- La uzado de ri por paroli pri neduumuloj estas la plej populara maniero paroli pri neduumuloj, praktikata de 38% de la partoprenintoj, multe pli populara ol la uzado de ĝi por tiu celo, kiun praktikas nur 10% de la partoprenintoj.
- Ĉe nespecifa parolado pri personoj nuntempe estas praktikataj multaj malsamaj pronom-uzoj, interalie la tradicia uzado de li, la uzado de tiu anstataŭ persona pronomo, la uzado de la duobla formo li aŭ ŝi, la uzado de ri kaj la uzado de ĝi; la kvantaj diferencoj inter ĉi tiuj malsamaj pronom-uzoj ne estas tre grandaj.
- Radikala riismo kaj radikala ĝiismo, do la ĉiama uzo de ri aŭ ĝi anstataŭ li kaj ŝi, restas relative maloftaj fenomenoj, praktikataj respektive de 6,7% kaj 3,4% de la partoprenintoj.
- Ĉe la junaj esperantistoj, precipe ĉe tiuj malpli aĝaj ol 30, la kompreno de ri, la uzado de ri por neduumuloj, la uzado de ri por nespecifa parolado pri personoj kaj la radikala riismo estas signife pli disvastiĝintaj ol ĉe la esperantistoj pli aĝaj ol 50.
Ĉi tiu artikolo detale prezentas la metodan aliron kaj la rezultojn de ĉi tiu empiria studo, aldonante multajn detalojn al la ĉi-supre prezentita konciza superrigardo. La artikolo komenciĝas per konciza superrigardo pri la situacio en aliaj lingvoj kaj pri la historio de seksneŭtralaj pronomoj en Esperanto. Fine de la artikolo krome estas prezentataj kelkaj konsideroj pri tio, kiel la rezultoj de ĉi tiu studo rilatas al la esperantologia diskuto pri seksneŭtrala lingvaĵo.