0.0 Intenco.
Mi proponos unu distingilon inter difinitaj (kun ‘la’) kaj nedifinitaj (sen ‘la’) substantivaj lokucioj, kaj atentigos pri unu speciala funkcio de ‘la’, kiu laŭ mi aparte pravigas ĝian uzadon en E-o, kvankam ne ĉiuj E-istoj observas tiun funkcion.
Legi plu »
Jam delonge en nia lingvo hejmas du sinonimaj sufiksoj por landonomoj: -ujo kaj -io. Siatempe okazis pri tiuj du sufiksoj eĉ lingvaj bataloj inter du tendaroj de pacaj batalantoj. Sed tiuj tempoj bonŝance pasis. Nun tiuj du samsignifaj sufiksoj kunekzistas sufiĉe kviete en nia paca lingvo. Krome apud ili oni trovas ankaŭ sufiksecan uzon de -lando por precize la sama signifo. Ni havas do eĉ tri samcelajn vortfarilojn. Oni povas diri, ke temas pri lingva riĉeco, do pri io pozitiva.
Legi plu »
Mi citas el la raporto pri la publika kunsido de AdE en la jokohama UK (Esperanto, oktobro 2007, n-ro 1207 [10], p. 202): “Demando: Ĉu la verbo ‘kosti’ estas transitiva? Respondo: Ne, la verbo ‘kosti’ estas netransitiva; ĝi ne fariĝas pasiva participo; la vortoj, kiuj staras post ĝi, estas ne objektoj sed komplementoj.”
Mi malkonsentas. Mi akceptas la aserton, ke “kosti” kutime ne iĝas pasiva, probable pro la influo de naci-lingvaj modeloj. Sed en esperanto, kiel videblas ĉe NPIV, ĝi estas verbo transitiva aŭ, kiel diras PMEG, objekta. Tiurilate ĝi similas la kopuleskajn verbojn “simili” kaj “egali” (ambaŭ transitivaj laŭ Zamenhof kaj NPIV) kaj la verbon “pezi”, kiun la sama vortaro nekonsekvence kaj malgraŭ la tuj sekvaj ekzemploj markas kiel netransitivan.
Rezulte, nenio malhelpas frazon kiel: “La monon kostatan de la nova aŭto vi povus anstataŭe donaci al Societo Zamenhof”. Temas pri esprimo nekutima, sed ne kontraŭgramatika, kiel siatempe la adjektivo “onia” aŭ la verboj “igi” kaj “iĝi”.
Mi ĵus eksciis pri du novaj studoj de David Simpson pri literoftecoj kaj tabelvortoftecoj. Mi ricevis lian permeson publikigi la studojn ankaŭ ĉi tie:
La studojn li faris pere de la Tekstaro de Esperanto.
Jen la origina publikigoloko: http://esperanto.davidgsimpson.com/studoj/index.html