Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Kvar ideoj por akordigi -io al -ujo

Vi povas aliri skemisman resumon de la artikolo tie ĉi.

Ĉu la du manieroj por formi gentobazajn landonomojn konsistigas problemon?

Laŭ multaj komencantoj ne, ĉar ili neniam aŭdis pri sufikso -uj’ por landonomoj. Nek por esperantistoj, kiuj opinias, ke Esperanto estas matura lingvo, kies gramatiko, sintaksaj reguloj kaj komuna vortotrezoro jam estas kristaliĝintaj, sed kiuj neniam serioze studis la fundamentojn de la lingvo.

Alie por esperantistoj, kiuj sekvas la Deklaracion pri Esperantismo kaj komprenas la signifon de la Fundamento (1905). Ili demandas sin, ĉu la atendo de la Akademio de Esperanto en 1974, laŭ kiu ĝi lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo iam estos realigita. Ŝajne la lastajn jarojn la lojaleco al la Fundamento por ankaŭ nur uzi fundamentajn afiksojn1 plivastiĝis, aperis la libreto Rusoj loĝas en Rusujo (Anna Löwenstein, 2007) en kiu ŝi ankaŭ republikigis la artikolaron de Montagu Butler el The British Esperantist, 1947-1949, kiu koncize prezentas la kazon.

El tiuj artikoloj montriĝas, ke la disvastiĝo de la landonomoj je –io estis false realigita, per intenca malobservado kaj ignorado fare de redaktistoj kaj politikaj aktivuloj2 de la decidoj de la Akademio de Esperanto (tiutempe: Lingva Komitato) en 1908 kaj 1922.

Post la dua mondmilito Claude Gacond donis al la sufikso -uj’ forte negativan politikan signifon.

Tiuj agadoj de eminentuloj en la Esperanto-movado (kiuj havis siajn proprajn ideologiajn3 kaj materiajn4 interesojn) estis kontraŭaj al la preskriboj en la Antaŭparolo al la Fundamento.5

Fine en 1974 la Akademio de Esperanto (AdE) nuligis la malkonsilon uzi la sufikson –io (el 1922), sed “ne ŝanĝas ĝin al rekomendo”.

Mi opinias, ke la ideo “lasi al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo” rezultas el miskompreno, ke Esperanto jam estus kompleta lingvo. Esperanto havas dek ses regulojn, kiuj ne sufiĉas por decidi pri multaj gramatikaj problemoj. Mankas la lingva nivelo kaj unueco pri la karaktero de Esperanto inter esperantistoj por memstare atingi “ĝustan” solvon por la problemo de gentobazaj landonomoj.6

Unua principo: -ujo kaj –io restas, sed ne estos plu interŝanĝeblaj

Mi volas konvinki la legantojn, ke ekzistas pluraj perspektivoj al solvo, se la kontraŭaj partioj pretas aŭskulteme partopreni en debato. Mi nomos la partianojn klasikuloj (por –ujo) kaj reformemuloj (por –io).

La reformemuloj komprenu, ke por klasikuloj la rolo de redaktistoj kiuj kreis ĥaoson en la uzopraktiko de landonomoj ne staras sole. Laŭ ili la ignorado de la Fundamento, inklude la preskribojn de la Antaŭparolo al la Fundamento, staras je la bazo de

  1. disvastiĝinta opinio, ke kreado de novaj vortoj estas libera afero, por kiu speciala zorgemo kaj lingva kompetenteco ne estas necesaj,
  2. opinio inter vortaristoj, ke “registrado” de vortoj, speciale tiuj pruntitaj el la latinidaj lingvoj estas normala praktiko por “vivanta lingvo”.

Por ili la landnoma problemo staras kiel precedenco por la senbrida evoluo de vortaroj, kiuj ne servas kiel edukiloj por la esperantistaro.

Unua principo por povi atingi kompromison devas esti, ke kaj reformuloj kaj klasikuloj cedas parton de sia uzotereno al la alia partio. Ambaŭ formoj restas, sed la sufiksoj –ujo kaj –io ne povas esti interŝanĝeblaj. En kiu direkto povas iri tiu kompromiso?

Unua perspektivo: Lingva Respondo n-ro 47 de Zamenhof

Zamenhof neniam persone subtenis la uzadon de la sufikso –io. Alia afero estas, ke en 1906 li sentis sin premata, precipe de Émile Javal7, prezenti novajn gramatikaĵojn kaj novajn vortojn.

Plej instruan kaj, ĉe zorga legado, klaran elmontron de sia persona opinio Zamenhof donas en Lingva Respondo 47 el 1911.8 Sed lia malnovmoda ideo por pravigi –ujo meritas modernan interpreton.

Zamenhof, konsiderante diversajn formojn de landonomoj, inter kiuj formoj finiĝantaj je –io, ne rigardis tiun finaĵon kiel sufikson, sed kiel integran parton de landonoma radiko. Li hezitis ekzemple inter Brazilio kaj Brazilo (kun enloĝantoj respektive Brazilianoj kaj Brazilanoj) kaj elektis por Brazilio9, parte ĉar – li pensis – germanoj kaj slavoj prenos Brazilo por nomo de la popolano. Li elektis por Aŭstrujo (kun enloĝantoj Aŭstroj), sed menciis la eblecon ke la Lingva Komitato iam elektos por Aŭstrio, ĉar li dubis pri sia propra opinio, ke la lando povis esti konsiderata kiel genta propraĵo de Aŭstroj.10 Ankaŭ Belgujon kaj Svisujon li konsideris plurgentaj kaj tial li ne malrekomendus decidon de la Akademio se tiu trovus necesa anstataŭigi en ili la uj per i.

Zamenhof estis en certa grado malliberulo de sia histori-priskriba ideo, ke “en la malnovaj landoj” – li celis Eŭropon – ĉiu peco da tero apartenis al ia speciala gento, kiu donis al ĝi sian nomon. Aŭ li volis provizi la esperantistojn je iu facile aplikebla regulo: uzu –ujo por la eŭropaj landoj kaj radikon por tiuj ekster Eŭropo.

La dukategoria landnoma sistemo taŭge distingas inter landoj, kiuj estas dominataj de ia speciala gento kaj pluretnaj landoj sen domina gento. Sed esperantistoj fuŝis tiun neŭtralan distingon, opiniante, ke dominado signifas subpremadon kaj do oni malaprobu la sufikson –uj, kiu estas por ili ligita kun subpremado. Tiu interpreto ne estas ĝusta, sed en tempo de kreskantaj naciismaj sentoj komprenebla. Moderna interpreto de la principo “lando apartenas al unu gento” estu, ke la lando estas plejparte unuetna (unulingva?), kontraste al pluretna (plurlingva) lando.

Gentobazaj landonomoj finiĝantaj je –io estas radikvortoj.

Ruslando havas 21 respublikojn11. En dek el ili ne-rusa popolo estas laŭ nombro la plej forta. Se ties enloĝantoj entute rekonas la aŭtoritaton de Ruslando super sia teritorio, tamen verŝajne ili ne pensas pri sia lando kiel lando de Rusoj. Tial por ili la klasika termino Rusujo povas formi problemon.12

Imagu, ke esperantistoj, pro respekto kaj kunkompreno al ili, ne plu parolos pri Rusujo, sed pri Rusio kaj Rusianoj. Tio estus problemo, ĉar ekzistas ankaŭ Rusoj. Ja estas nepenseble, ke oni povos ekzili la derivitan fundamentan vorton Rusujo. Ĉar laŭ la unua principo Rusujo kaj Rusio ne povas esti interŝanĝeblaj, oni devas elekti por unu el ambaŭ alian signifon ol simple Ruslando. Tiam, por resti kun –ujo pli proksime al ĝia alia signifo de “entenilo”, mi proponus: “komunumo de Rusoj”. Tiel la signifo “ŝtato” restus por Rusio.

Bone konanto de la gramatiko eble atentigos, ke Rusio kaj Rusujo estas du vortoj enprenitaj en Esperanto laŭ la 15a regulo kaj la dua parto de tiu regulo diras: “Ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.” La fundamenta vorto estas Ruso, do Rusujo kaj Rusio estas ambaŭ formitaj el Ruso. Ne, mi diros. Se la esperantistoj volas ke oni anstataŭigu Rusujo per Rusio por la lando, tiam ili akceptu, ke Rusio havas radikan karakteron kaj ne estas derivita de Ruso per ne-oficiala sufikso –i. 13

Tio estas la dua principo: Gentobazaj landonomoj finiĝantaj je –io estas radikvortoj. La diferenco kun la kuranta domina praktiko estos ke

  1. io malaperas el la vortaroj kiel ĝenerala sufikso por landonomoj
  2. Rusujo ekhavos du signifojn, tiujn de la historia Ruslando kaj de ia kolektivo de Rusoj

La Akademio devos fari decidon pri la landnoma radiko Rusio kaj aldone difini, ke tiu decido povos estonte esti ŝanĝita per normala plimulto da voĉoj, ekzemple kiam Ruslando estos reduktita al precipe unuetna lando.

Ankaŭ rilate al lando kiel Hispanujo simila decido povus esti prenita, kvankam fundamentemaj Hispanoj, kiuj ne estas Eŭskoj, Galegoj aŭ Katalanoj verŝajne restos favorantoj de la vorto Hispanujo anstataŭ Hispanio.

Se oni atentas pri landoj kiuj estas plurlingvaj, nur Belgujo kaj Svisujo povus esti inspektataj por decidi ĉu por iu lingva malplimulto vivi en lando de Belgoj, aŭ de Svisoj, sentigas problemon. Restas en Eŭropo kelkaj centraj landoj, kies landlimoj ŝoviĝis post la mondmilitoj aŭ kies enloĝantaro tradicie estis pluretna: Hungarujo, Rumanujo, Serbujo. Oni devas bone koni tiujn landojn, por povi juĝi ĉu ekzistas malplimultoj por kiuj akceptado de hungareco, rumaneco aŭ serbeco estas problemo. Difini unu-etnecon aŭ pluretnecon devus esti tasko de (komisiono de) la Akademio de Esperanto. Al mi kiel etnopolitika laiko nur la kazoj de Rusujo kaj Hispanujo estas sufiĉe klaraj por preni ilin kiel ekzemplojn.

La argumento de internacieco de -io

Oni ofte aŭdas la argumenton por uzado de la sufikso –i’, ke ĝi estas multe pli internacia, sed mankas klara montro de statistika pruvo de la diferenco en grado de internacieco kun landonomoj sen tiu sufikso.

El la notoj ĉe la tabelo pri oftecoj de sufiksoj oni povas dedukti la ĝeneralan oftecon de la finiĝoj en la kvin lingvoj, kiuj estas similaj al la finiĝoj –ujo kaj –io en Esperanto: 43 kazoj el 98 gentobazaj landonomoj14. Dua estas la kategorio –land kun 23 kazoj. Restas la kazoj kun finiĝoj ‑ska kaj –en kaj la kazoj, klasitaj kiel “aliaj”, kiuj ne estas rekoneblaj kiel apartenantaj al speciala kategorio.

Ĉu reformemuloj nun rajtas montri al la ofteco de –ia, –y, –ey, –ie, –ien, –ei, –, –ije, –ija, 44% de la gentobazaj landonomoj en la kvin lingvoj, kiel argumento por –io? Ne. Oni ne rajatas kompari la oftecon de sufiksoj mallige de la formo de la radikoj al kiuj ili fiksiĝas. Ekzemple oni ne povas argumenti ke Britio estas taŭga formo, ĉar Britanio estas internacia landonomo15. Tiu kazo estas la sama kiel se oni deduktus el la ofteco de la prefikso anti- en “internaciaj” vortoj ke tiu prefikso estas Esperanta vorto laŭ la 15a regulo, kiun oni povas uzi en ĉiaj kombinaĵoj.

Se oni komencas apliki la argumenton de internacieco al ne memstare uzeblaj morfemoj, la sistemo de vortfarado en Esperanto fariĝos ĥaoso16. Ne nur, ke derivita per certa afikso vorto ne plu estos facile rekonebla kiel derivaĵo, sed ankaŭ pro tio, ke la serio de oficialaj afiksoj senhaltigeble plietendiĝos. En la eŭropaj lingvoj vortoj kun finiĝoj aŭ komenciĝoj prenitaj el Latino kaj la greka ja estas tre multaj. Kaj baldaŭ la licenco fari kunmetaĵojn kun ili17 faros Esperanton naturisma lingvo, precipe uzebla por eŭropaj intelektuloj. Zamenhof estis tre konscia pri la delikateco de la serio de fundamentaj afiksoj. Li skribis18:

….. ni devas nur memori, ke s i m p l a j n memstarajn v o r t o j n ni povas enpreni kiom ni volas (eĉ post la definitivigo de la lingvo konstante aperados novaj vortoj, kiel en ĉiu natura lingvo), sed kun a f i k s o j, kiuj influas la i n t e r n a n k a r a ĥ t e r o n de la lingvo, ni devas esti tre singardaj kaj ŝparemaj.

Afiksoj el la greka kaj latina lingvoj konsistigas grandan riskon al la lingvo, se ilia “afikseco” estus interpretata kiel rajtigo uzi ilin libere en kunmetaĵoj.

Dua perspektivo: internacieco de landonomoj

(Vidu tabelon 2 en anekso C)

Kiom mi rezistas aplikadon de la 15a regulo al “internaciaj” afiksoj, tiom mi pledas por ĝia aplikado al memstare uzeblaj vortoj. La Akademio de Esperanto asertis en 197419:

…………………. la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de tiu Zamenhofa metodo.

Difinante por ĉiuj landonomoj aktuale bazitaj sur gentonomo la plej internacian formon, oni ekhavas jenajn 21 landonomojn je –io kun grado de internacieco de pli ol 50%20: Etiopio kaj Somalio en Afriko; Armenio, Mongolio kaj Saŭda Arabio en Azio; Albanio, Aŭstrio, Bosnio, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Makedonio, Rumanio, Rusio, Serbio, Slovakio kaj Slovenio en Eŭropo. Ekzistas tri landonomoj kun grado de internacieco inter 40% kaj 50%: Germanio, Latvio kaj Turkio.

Sed, kiel konate, multaj esperantistoj ne faris tiajn konsiderojn kaj uzis la decidon el 1974 kiel aprobon anstataŭigi la sufikson –uj’ per –i’ en multaj aliaj landonomoj.

En 1985 la Akademio publikigis Oficialan Informon kun Rekomendoj pri Landonomoj, en kiu ĝi deklaris interalie ke

Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, …), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

Tiel la argumento de internacieco por allasi la finiĝon –io el 1974, fariĝis kondiĉo.

Kvar jarojn poste la pliprecizigo de el 1985 estis evoluigita en Listo de Normaj landonomoj.21 En 2009 la Akademio publikigis revizion de tiu listo, sub la titolo Listo de Rekomendataj Landnomoj. Sed ĝi estis multe pli ol revizio. Tie, silente kaj kaŝe, la Akademio faligis la principon el 1985, ke –io kaj aliaj sufiksoj estas allaseblaj nur, se la tiel ricevita landnomo jam ekzistas internacie22. Ankaŭ formoj je –io kiuj ne estas internaciaj estis rekomendataj en la reviziita listo. Ili nun estas 24.

Ne internaciaj en Afriko: Egiptio (1,9%).
Ne internaciaj en Azio: Afganio (0%), Ĉinio (0%), Hindio (9,1%), Japanio (20,3%), Kartvelio (<5%), Kazaĥio (<5%), Kirgizio (7,2%), Koreio (0%), Taĝikio (0%), Turkmenio (<5%), Uzbekio(<5%) kaj Vjetnamio (0%).
Ne internaciaj en Eŭropo: Anglio (20,0%), Belgio (36,3%), Belorusio (30,4%), Britio (0%), Danio (10,8%), Hispanio (15,7%), Litovio (0%), Moldavio24 (39,9%), Norvegio24 (23,2%), Portugalio (19,2%), Svedio (24,4%) kaj Ukrainio (6,1%).23

Por Egiptio kaj Koreio la Akademio jam en 2003 trovis la pravigon, ke almenaŭ Egipto kaj Koreo estas internaciaj kaj ĝi alprenis novan regulon, ke, se la internacieco de landonomo estas establita, oni rajtas asigni al la internacia formo la signifon de landano !24 Kaj inverse ! La konkluda tekstoparto estis: Sekve la Akademio de Esperanto nun deklaras, ke neniu el la landnomoj Koreo, Koreujo, Koreio; Egipto, Egiptujo, Egiptio malobeas al la reguloj de la Fundamento de Esperanto.25

En tiu jaro por la unua fojo la Akademio prenis decidon pri landonomoj, en kiu la necesa kondiĉo de internacieco por uzado de landonomo je –io ne estis respektata.

Oni povas demandi sin, ĉu la stranga decido, ke al internacia landonomo oni rajtas asigni la signifon de landano, estas ĝenerale aprobita en la Akademia rondo, ĉar la sama fenomeno aperas kun la tre internaciaj formoj Ĉino, Japano, Portugalo, Ukraino kaj Vjetnamo por la lando, dum la Akademio allasas la formojn Ĉinio, Japanio, Portugalio, Ukrainio kaj Vjetnamio, kiuj tute ne estas internaciaj.26

Kio fortenis la Akademion de deklari, ke Afganujo, Hindujo, Kartvelujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Turkmenujo, Uzbekujo, Anglujo, Belorusujo, Belgujo, Britujo, Danujo, Hispanujo, Litovujo, Moldavujo, Norvegujo, Svedujo kaj Turkujo estas la rekomendataj formoj, ĉar la formoj Afganio, Hindio ktp estas ne internaciaj?

Kiuj estis la implicaj aŭ prisilentitaj motivoj por rompi en 2003-2009 kun la necesa kondiĉo el 1974-1985?

Ĝis nun mi ne trovis pli kredindan klarigon ol indiferentecon rilate la principon de internacieco kaj preferadon de solvoj laŭ la nacia lingvo. Ĉu eble en la Akademiaj sesioj oni envoĉdonigas landonomojn unuope anstataŭ unue envoĉdonigi la koncernajn principojn?

Ekzistas nur unu reĝa, t.e. respektinda solvo por la kontraŭeco, kiun la decido kaj rekomendoj de 2003-2009 kreis: plua revizio de la listo de rekomenditaj landonomoj kun respekto por la principo de necesa kondiĉo de internacieco. Verŝajne tiu vojo estas politike, kiom koncernas la akademianojn, ne surirebla. Do leviĝas la demando kiel akceptigi la retiriĝon. Unue la voĉdonado devus okazi ne po unu landonomo, sed hierarĥie laŭ la principoj respektindaj. Due la kondiĉo de internacieco devus esti formaligita kun konsidero de ĉiuj grandaj lingvoj (ekzemple tiuj kun minimume tri milionoj da parolantoj) tutmonde, kaj laŭ taŭga pesado de la graveco de tiuj lingvoj, ne laŭ diversinterpreteblaj lingvike ne-precizaj etikedoj, sed laŭ kvantaj statistikaj metodoj27. Tiel la reformemuloj verŝajne povos ekĝoji pro akceptiĝo de 21 ĝis 25 landonomoj finiĝantaj je ilia sufikso28, dum la klasikuloj reakiros kontrolon pri 25 aliaj landonomoj. Egiptujo en Afriko; Afganujo, Ĉinujo, Hindujo, Japanujo, Kartvelujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Koreujo, Taĝikujo, Turkmenujo, Uzbekujo kaj Vjetnamujo en Azio; Anglujo, Belgujo, Belorusujo, Britujo, Danujo, Hispanujo, Litovujo, Moldavujo, Norvegujo, Portugalujo, Svedujo kaj Ukrainujo.

Tia decido kompreneble estas neefektivigebla sen klare ripetebla sama rezulto de mezurado de la gradoj de internacieco. Por la klasikuloj tamen tiu kompromiso havas signifon nur, se la derivo per la sufikso –i’ al gentonomo kiu donas ne-internacian landonomon estos renove malpermesita de la Akademio.

La tiel aplikata principo de internacieco estas relative facile akordigebla kun la principo de Zamenhof laŭ Lingva Respondo 47 en kiu li konsideras la eblecon, ke estontece la landonomoj de plurgentaj landoj (en 1911: Aŭstrujo, Belgujo, kaj Svisujo) ŝanĝiĝos en la formon kun –io. Al tiu triopo mi aldonis la nomojn de aliaj plurgentaj landoj Rusujo kaj Hispanujo. El iliaj formoj kun –io la nomoj Svisio kaj Hispanio, laŭ mia mezurilo kaj kun sojlo de 50%, ne estas internaciaj; ili havas gradojn de internacieco de respektive 0%29 kaj 23,8%. Evidente por tiu ne-akordiĝo la nomoj Svislando kaj HispanlandoIspanjo30 estas solvoj. Ankaŭ aliaj landoj, kies enloĝantaron iuj rigardas kiel pluretnan ne formus problemon: Hungario, Rumanio kaj Serbio.

Ĉu la Akademianoj atingos interkonsenton pri la difino de internacieco, pli bone de la kondiĉo “se la tiel ricevita landnomo jam ekzistas internacie“? Estas imageble derivi tiun difinon rekte de la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko, sed tiam oni estu konsekvenca. Ĉar la regulo precizigas, ke ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto, la Akademio devos elekti inter Germanio kaj Germano ĉar nur unu el ili povas esti la pli fundamenta. Elekto por hungaro ne kontentigos la reformemulojn, ĉar sen aldona oficialigo de –io anstataŭ –ujo la landonomo povos esti nur Hungarujo. Se la Akademio elektos Hungario, oni kreas aŭtomate rekomendon de hungariano super hungaro. Tion ankaŭ la reformemuloj, supozeble, ne celas.
Ĉar la regulo vortumas estas pli bone, esceptado por la kategorio landonomoj eblas, tiel ke esperantistoj uzos kaj Hungario kaj hungaro. Hungarujo ne plu estos akceptebla.

Tria perspektivo: -ujo kaj –io malaperas; Rusoj loĝas en Rusijo

Ni permesu pormomente al ni konsideri la sufiksojn –ujo kaj –io malligitaj de ilin antaŭiraj radikoj. Ĉu vere la diferenco inter ili estas tiel granda? Kun –ejo, –ajo kaj –ojo ili apartenas al la sama kategorio: vokalo plus duonvokalo.

La malvasta antaŭeco de la duonvokalo j kaŭzas, ke la litero j estas la plej facile kombinebla kun i. Se oni kombinas i kun unu el la vokaloj a, e, o aŭ u kaj ne faras glotan halton inter ili, la duonvokalo j aŭtomate aŭdiĝas: ia fariĝas ija, ie fariĝas ije ktp. Por ne aŭdigi ĝin necesas fari glotan halton. Ĉar neniu spontanee faras tion, en Esperanto ne ekzistas la skribmanieroj ija, ije, ijo kaj iju.

Vortoj kun eo kaj ejo ekzistas ambaŭ, eĉ abunde. La produktoloko de e (mezvasta antaŭa vokalo) ja sufiĉe diferencas de tiu de j por klare aŭdi la diferencon, sed esperantistoj ne ĉiam propre elparolas eo.

Kelkaj asertas, ke la kombinaĵo kun u (malvasta malantaŭa vokalo) estas malbela, sed por tio ne ekzistas racia kaŭzo, ĉar o (mezvasta malantaŭa) kaj a (vasta) estas pli malfacile kombineblaj kun j. Tamen komunaj vortoj kun –ojo kaj –ajo sufiĉe multe ekzistas31.

Montriĝas ke el la kvin ekzempleroj de la klaso vokalo plus j ejo estas la plej proksima al i(j)o kaj poste ujo.

Ĉar Zamenhof jam destinis ej por sufikso kun alia signifo32 kaj ijo ne taŭgis pro konfuzo kun multegaj vortoj finiĝantaj je –io33, li elektis la duan plej proksiman formon: ujo. Do oni ne troigu la malsamecon inter –io kaj ‑ujo.

Tio kondukas nin al alia aliro al la problemo de nedisponeblo de taŭga sufikso. Kvankam –ijo kaj –io estas elparole ne facile distingeblaj, la skribitaj formoj jes estas. Tio almenaŭ parte senfortigus la argumenton de kontraŭuloj al –io kiel sufikso por landonomoj pro ĝia multfunkcieco. Restas la problemo ke en Esperanto la frekvenco de la fonemo i(j)o je fino de vorto estas atentotira kaj por kelkaj esperantistoj ĝenaĵo. Sed tiu malavantaĝo laŭ mi estas malpli granda ol la hodiaŭa ĥaoso pri landonomoj.

Kvara perspektivo: roldividado de –io kaj –ujo ĉe sama gentnoma radiko

Esperantujo havas pli ol tridekjaran sperton kun la aplikado de la decido de la Akademio el 1974 nuligi la malkonsilon de la Lingva Komitato el 1922 enkonduki la sufikson -io por formi landnomojn, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, kaj lasi al la ĝenerala uzado libere decidi………

La esperantistoj apenaŭ libere decidis, ili sekvis la redaktistojn kaj la vortaristojn anstataŭ la Fundamenton34, dum la verkistoj (kiuj apartenas miaopinie al tiuj kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, vidu piednoton 35) restis ekster ludo.

Ĉiu redaktisto unuecigis la elekton de la plej oportuna laŭ li sufikso. Ili prenis pozicion sendependan de la singarda vortumo de la Akademio en 1974 kaj ofte elektis –io, premante artikolantojn al sama konduto. Artikolantoj akceptis, legantoj de la artikoloj paŭsis. La instruado de la sufikso –ujo eĉ malaperis el multaj lernolibroj por komencantoj (vidu piednoton 34).

Teorie oni povas, sen akcepto de –io kiel nova sufikso, havi du vortojn por Belgolando: Belgujo kaj Belgio. Tiam oni konsideras Belgio kiel novan vorton, same kiel iuj esperantistoj kiuj malŝatas mal-vortojn, emas uzi alternativojn kiel povra por malriĉa, lanta por malrapida, kurta por mallonga, liva ktp.35

Sed la vorton Germanio oni ne povas konsideri nova vorto, ĉar la vorto Germanujo estas fundamenta36. Ĉu do la landonomoj je –io estu akceptitaj kiel novaj formoj, dum la fundamenteco de Germanujo, Hispanujo, Rusujo kaj Turkujo ne permesas akcepti la formojn Germanio, Hispanio, Rusio kaj Turkio ?37
Ĉar tiel la solvo de du samsignifaj vortoj por unu lando estas blokita, oni devas vere fari elekton, kiu aplikiĝas al ĉiuj (gentobazaj) landonomoj. En la argumentoj kiuj kondukis al antaŭaj solvoj ni ĉiam rezonis: se oni elektas por Belgujo, oni regule derivas Belguja kaj Belgujano, se oni elektas por Belgio, oni regule derivas Belgia kaj Belgiano. La kvar formoj Belgujo, Belguja(no), Belgio, Belgia(no) ne estas interakordigeblaj. Nur du formoj devas resti, unu por la lando, unu por la popolano …………….. Evidente Belgo devas resti.

Se tio estas neakceptebla al reformemuloj kaj al klasikuloj, ĉu tri povas resti?

Ĉar ĉiam –ujo estas la nura fundamenta sufikso, kun tio Belgujo devas resti. Forigi Belgiano, dum Belgio restas estas interna kontraŭdiro, ĉar tio signifus malpermesi la sufikson –an. Restas forigo de Belgio, sed – kiel koncedo al reformemuloj: akcepto de Belgiano. Surbaze de kiu lingvika leĝo? Surbaze de …………….. fleksia38 trajto de la, cetere aglutina, lingvo Esperanto, kiu estas:

Ĉe ĉiuj derivaĵoj de gentobaza landonomo, kiu finiĝas je –ujo, uj ŝanĝiĝas en i:
Rusoj loĝas en Rusujo. Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusianoj, kvankam ili ne estas rusoj.
HEA estas mallongigo de Hungaria Esperanto Asocio. La ĉefurbo de Hungarujo estas Budapeŝto.

Mia repertuaro de perspektivoj al eblaj kompromisoj estas elĉerpita kaj mi fermas la kurtenojn de la komika opero, ne sen fina elnombrado de la menciitaj ideoj:

  1. sur la spuro de Zamenhof, “politika” solvo: –io ne anstataŭas –ujo. Nomoj de pluretnaj landoj finiĝas je –io: Rusio, Hispanio. Bezonatas aplikebla difino de pluretneco!
  2. fonetika solvo: -ujo kaj –io malaperas; Rusoj loĝas en Rusijo.
  3. sur la spuro de la Akademio, sed retroire: landoj kun grado de internacieco de pli ol ekzemple 50%, laŭ la programo “Kiom internacia estas mia vorto?” havos nomon, finiĝantan je –io (kaj konsekvence gentonomoj je –iano nur: hungariano, rusiano); aliaj landonomoj je –io estas malpermesitaj. Bezonatas krei samopiniecon pri la elektenda speco de grado de internacieco.
  4. gramatika solvo: –i‘ anstataŭas -uj’ en derivaĵoj de la o-vorto: Hungaria Esperanto-Asocio, –io ne anstataŭas –ujo

Aneksoj

Por Anekso A vidu anstataŭe jenan artikolon en “Lingva Kritiko”.

B. La hipotezo de Sapir-Whorf

E. Sapir vortumis en 195139 lingvikan tezon, ke la ‘reala mondo’ estas grandparte nekonscie konstruita el lingvaj kutimoj de la grupo. Neniuj du lingvoj sufiĉe similas inter si por ke oni povu rigardi ilin kiel reprezentantajn la saman socian realaĵon. La mondoj en kiuj malsamaj socioj vivas estas apartaj mondoj, ne simple la sama mondo kun malsamaj etikedoj ligitaj al ĝi.

Niaj kunhomoj formas nian plej gravan socian realaĵon kaj inter ili ne laste kunhomoj de malsamaj kulturo kaj lingvo, kies konduto al ni estas malpli facile interpretebla kaj antaŭdirebla. Tio eble kaŭzas, ke nomo de fremda popolo evoluas en nia lingvo pli ol multaj aliaj nomoj kiel socia konstruaĵo (angle: social construct).

Ekzemple: homoj kiuj ne scipovas paroli nian lingvon estas “mutuloj” – en la serba lingvo: nemci – kaj tiel la serboj komencis nomi la germanojn “Nemci“. Laŭ la hipotezo de Sapir-Whorf la enradikiĝo en la serban lingvon de la bildo “Nemac” (ununombra formo) estas esence la rezulto de grupinterna procezo en kiu integriĝas la evoluanta sperto de serbe parolantoj en rilatado kun germanoj. La evoluo de iliaj pensoj pri Nemci estas, laŭ la hipotezo, portata kaj restriktata de la vorto “Nemci“.40

Tial estas, ke ekzemple la vorto “Allemand“, en la franca, ne donas al la francoj la saman bildon pri germanoj ol “Nemac” donas al la serboj. Kvankam la fizikaj personoj reprezentataj de “Allemands” kaj “Nemci” estas la samaj, la bildoj pri ili estas malsamaj, kiel ajn la difinoj estas samaj kaj la spertoj similaj.

Evidente ekzistas forta kongruo inter la signifoj. Tion montras ekzemple la fakto, ke en ĉiuj kvin studitaj lingvoj la nomo de la lando Germanujo estas derivita de la nomo por germanoj. Ŝajne en la koncernaj lingvoj la germanoj estas konsiderataj LA popolo de Germanujo. Kaj samo validas por dek sep aliaj landonomoj en Eŭropo:

Belorusujo, Britujo, Bulgarujo, Ĉeĥujo, Danujo, Finnlando, Germanujo, Grekujo, Kroatujo, Pollando, Rumanujo, Rusujo, Serbujo, Skotlando, Slovakujo, Slovenujo, Svedujo, Turkujo.

C. Kiom internaciaj estas landonomoj je –io?

Tabelo 2: Gradoj de internacieco de landonomoj je -io kaj iliaj sinonimoj
Afriko Azio Eŭropo
ne aŭ apenaŭ uzata (..% ≤5%) Egiptio41 Afganio42, Ĉinio43, Kartvelio44, Kazaĥio45, Koreio46, Taĝikio47, Turkmenio48, Uzbekio49, Vjetnamio50, Polio51 Litovio52
malofte uzata (5%≤ ..% <17%) Barato53, Hindio53, Kirgizio54 Bretanjo62, Danio55, Hunastano56, Ukrainio57, Ŝvajco58, Svajcar[i|sk]o58
iome uzata (17%≤ ..% <30%) Japanio59, Turĉio72 Aleman([ij])o60, Anglio61, Ang(lo)lando61, Anglotero61, Belorusio67, Briteno62, Gr[ei]so56, Grekio56, (Hi)spanio63, Letonio64, Litvo52, Norvegio65, Portugalio66, Svedio|Ŝvecio71, Sviso58, Svicer(land)o58
pli uzata (30%≤ ..% <40%) Belaruso67, Belgio68, Britanio91, Franco69, Francio69, Moldavio70, Moldovo70, Norveo65, Sved(e)no71
sufiĉe ofte uzata (40%≤ ..% <50%) [EI]gipto70 Indio53, Japano59, Turkio72 German[io|o]60, Latvio64, [Es|Is|S]panjo63
multe uzata (..% ≥50%) Etiopio, Somalio Armenio, Georgio44, Mongolio, Saŭda Arabio, Afganistano 42, Ĉino 43, Kazaĥstano 45, Kirgizi)stano 54, Koreo 46, Taĝikistano 47, Turkmenistano
48, strong>Uzbekistano
49, Vjetnamo50
Albanio, Aŭstrio, Bosnio73, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Lituanio52, Makedonio, Po(l)lando|Polno51, Rumanio, Rusio, Serbio, Slovakio, Slovenio, Danmarko55, Portugalo66, Ukraino57

Grasaj presitaj estas formoj de landonomoj kun internacieco de minimume 17%, kiuj ne estas en la Akademia listo kaj ne finiĝas je &lt;i&gt;-io&lt;/i&gt;, dum iliaj Akademiaj gentobazaj alternativoj estas malpli internaciaj.&lt;br /&gt; Kursivaj presitaj estas formoj de landonomoj kun internacieco de minimume 17%, kiuj ne estas en la Akademia listo kaj finiĝas je &lt;i&gt;-io&lt;/i&gt;, dum iliaj Akademiaj gentobazaj alternativoj estas malpli internaciaj.&lt;br /&gt; La grado de internacieco estas prenita kiel la mezumo de la elcento de 57 grandaj lingvoj tutmonde, en kiuj oni rekonas la koncernan formon kaj ilia nombro da denaske parolantoj, ĉio laŭ la programo “Kiom internacia estas mia vorto?” (metodo B: klasifiko de tradukoj en grupojn laŭ interna simileco)


NOTOJ

1 inkluzive de oficialigitaj afiksoj, –ism, –, –end kaj mis-, sed -i ne apartenas al ili.

2 G. Moch en 1906-1910, Hector Hodler/UEA en 1918-1922, Eugène Lanti en 1918-1937 kaj Teo Jung

3 Montagu Butler: La gazeto ‘Esperanto’ misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj en­konduki novan kontraŭfundamentan formon. – La serioza afero ne estis la malgravaĵo -io anstataŭ -ujo, sed la principo de ŝanĝo en la Funda­mento, kiu estas treege grava, kaj ab­solute ne permesebla. – La uzo de -io fariĝis kvazaŭ politika dialekto en E. Vidu Enciklopedion de Esperanto sub Io-ujo-batalo.
Zamenhof publikigis en Pasko 1915 en gazetoj Esperantaj sian “Leteron al diplomatio”, en kiu li skribis interalie:
Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj. Tio kaŭzis al Edmond Privat poste (Vivo de Zamenhof, ĉapitro xii) atribui jenan opinion al Zamenhof:
Same la vortoj “Svisa Konfederacio”, “Usono”, “Brazilio” rajtigas neniun apartan genton rigardi la landon kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando, kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso -io. Sed la ideo pri –io neniam estis de Zamenhof kaj en sia letero al diplomatio li ne menciis tiun sufikson.

4 Zamenhof al Javal je 8-8-1906: se Vi havas plenan certecon, ke tuj post la reformado la franca registaro enkondukos la lingvon oficiale en la lernejojn, tiam mi estas preta fari ĉiujn reformojn kiujn Vi deziros; sed se Vi tiun certecon ne havas, tiam laŭ mia profunda konvinko ĉiuj paroloj pri reformoj estus nun tre danĝeraj. En franclingva letero de 7-9-1906 Javal al Zamenhof promesas donaci monon, se li konsentus fari modifojn, kiujn li (Zamenhof, JD) opinios necesaj, sed samtempe (temas pri kopio de letero al Lemaire) li promesas akcepti bona ĉion, kion li decidos, ne preterkonsiderante siajn proprajn deklarojn …. fine de la aŭtografia broŝuro <<pri reformoj>>. Sed tiu fino estas speciale kunmetita de Javal (vidu noton 8).
Waringhien komentis en Leteroj de L.-L. Zamenhof. I. 1901-1906, SAT 1948, p. 291: aliaj dokumentoj parolas pri sumo de 250 mil frankoj. Tio estas sumo sufiĉa por vivteni la familion Zamenhof dum pluraj jaroj. Laŭ Courtinat la transpago fakte okazis, sed Zamenhof absolute kaj senkondiĉe rifuzas la proponon. (Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof, C. Kiselman en Esperanto/Esperanto Studies – EES, n-ro 6, p.133).
Tiu kiu kapablas aŭskulti, aŭdas la premon, sub kiu Zamenhof vivis.

5 prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj (laŭ favorantoj de –i kiel sufikso aplikado de -uj’ estas arĥaismo) neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj.

6 Ekzistas ĝenerala regulo, ke ju pli maljuna estas lingvo, des pli da ne-regulaĵoj kaj idiomaĵoj aparteniĝas al ĝi. Tio signifas, ke planlingvo kiel Esperanto kun paso de tempo nur povas komplikiĝi, se ne ekzistas deviga por ĉiuj edukado por kompreni la esencon de la lingvo, same kiel en ŝtato la lernado de la nacia lingvo estas regata de la edukaj aŭtoritatoj.

7 Javal anonime eldonis broŝuron, en kiu li donis citaĵojn de Zamenhof el ties reformpropono en 1894, kiuj konsistigas unuflankan, tendencan eltiraĵon el longaj rezonadoj (EES, kajero 5, C.Kiselman, p. 130). Je la fino li tiras la atenton al ses citaĵoj, interalie nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj, kaj, kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kiu estus kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentus por ili malfacilaĵon aŭ fremdaĵon; ……….. en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj….. Evidentas, laŭ Kiselman, ke la kutimoj de la nacioj kaj praktika kutimo de la popoloj por Javal kaj Couturat temis pri la popoloj franclingvaj. En novembro 1906 Zamenhof sendas leteron al Émile Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato kun propono pri neologismoj, inter multaj ke oni anstataŭigu –ujo per –io. Boirac tuj respondis, ke li estus kontenta, ĉe la elmetitaj kontraŭdiroj, se vi reprenus vian memuaron… Kvar tagojn poste, ricevinte la negativan respondon de Boirac, Zamenhof skribas al Javal: Peza ŝtono defalis de mia brusto ….

8 Vidu Argumentoj kaj analizo de la landnoma problemo de Johan DerksLingva Respondo 47 mem.

9 Tiu nomo ŝanĝiĝis intertempe al Brazilo. (Geraldo Mattos responde al Gilbert Ledon dum UK-2000 en Tel-Avivo: en nia lingvo kutimo estas leĝo: ni devas akcepti la formon Brazilo.)

10 En la tiama imperia regno vivis germanoj, ĉeĥoj, poloj, slovakoj, kroatoj ktp. La ideo de aparta etno ‘aŭstroj’ apenaŭ ekzistis. La plej influa etno estis la germanoj kaj la nomo Aŭstria estas latinigo de bavara vorto Ostarrîchi, kiu signifas orienta regno.

11 Ĉiuj, krom Dagestano, havas gentobazan landnomon.

12 Anstataŭe la Ĉeĉenoj, Ĉuvaŝoj, Inguŝoj, Kabardoj, Kalmukoj, Karaĉajoj, Nord-Osetoj, Jakutoj, Tataroj kaj Tuvoj verŝajne preferas nomi sian landon Ĉeĉenujo, Ĉuvaŝujo, Inguŝujo ktp.

13 Ne ekzistas decido de la Akademio, kiu malebligas konsideri Rusio kiel radikon. La Akademio notis pri tio en 2009: Pri la karaktero de tiu –I (uzata post popolvortoj anstataŭ –UJ) ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas ĝin kiel efektivan sufikson (kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi ĝin kiel eron de aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. ……… En tiu ĉi dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando.

14 angle: –ia, –y, –ey, 7 fojoj; france: –ie, 14 fojoj; germane –ien, –ei, 8 fojoj; nederlande: –, –ije, 9 fojoj; serbe: –ija, 5 fojoj, entute por la –ujo/-io kategorio

15 ne sufiĉe: 33,8% da internacieco. Britio havas neniun internaciecon.

16 En Vikipedio estas troveblaj jam sufiĉe da leksemoj de landonomoj kaj regionnomoj, kiuj estas derivitaj de popolnomo, dum tiuj nomoj estas sendube ne-internaciaj: Meklenburgio, ktp.

17 anti-, aŭto-, mono-, tele-, kratio, –fobio, –fono, –grafo, –skopo, filo-, –gena, –logo, –algio, –fobio, –logio, –manio, –tomio, arĥi-, –arĥio, –grafio, –iatrio, –kratio, –latrio, –patio por ne paroli pri kvantaj vortoj bi-, tetra– ktp.

18 en cirkula letero al la membroj de la Esperantista Akademio, januaro 1909a

19 http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html#landnomoj. Tamen mi ne estas certa, ĉu la 15a regulo estas aplikebla aŭtomate al propraj nomoj, kiaj landonomoj estas. Ekzemple internacieco de personaj propraj nomoj estas ne-difinebla. Se mi, Juan, transloĝiĝas el Peruo al Germanujo, ĉu tiam mia persona nomo estos Johann? Nur etimologie, laŭ la devenscienco pri vortoj, la du formoj estas rilatigeblaj inter si. Sed Juan verŝajne deziros plu nomiĝi Juan en Germanujo.

20 Mi prenis la mezumon de la elcentoj por nombro da lingvoj kaj nombro da denaske parolantoj, laŭ la interaga programo “Kiom internacia estas via vorto?” en www.esp-evoluo.org. Se la sojla elcentaĵo por atingi la breveton de internacieco, plenumanta la kondiĉon de la 15a regulo, estas fiksita je 40%, tri pliaj landoj je –io devos esti rekonataj kiel radikaj: Belgio, Germanio, Latvio.

21 Oficiala Informo, same kiel en 1985. Ĝi estis rekomendo. Tion la Akademio konfirmas en 2009, deklarante la Liston de Normaj landonomoj.. eĉ ne plu valida.

22 La kontraŭeco inter tiu principo kaj la enesto de 25 ne-internaciaj landonomoj en la Listo de Rekomendataj Landonomoj estas nekomprenebla al mi. Oni jes povas interpreti la frazoparton se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie pli milde, komprenante, ke ne temas pri internacieco laŭ iu strikta interpreto de la 15a regulo, sed pli bone uzado de la formo kun –io en iuj grandaj lingvoj. Nu, ni diru, ke tiu kriterio signifas gradon de internacieco de minimume 20%. Tiam aldone jenaj formoj de landonomoj estas allaseblaj laŭ la principo de el 1985: Japanio, Anglio, Belgio, Belorusio, Moldavio, Norvegio kaj Svedio.

23 Estas 19 aliaj ne-internaciaj formoj. En Azio: Afganio, Hindio, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio, en Eŭropo: Anglio, Belorusio, Bosnio, Britio, Danio, Hispanio, Litovio, Moldavio, Norvegio, Svedio kaj Turkio. Se konsekvence apliki la 15an regulon, ili devus esti: Afganistano, Indio, Georgio, Kazaĥstano, Kirgizistano, Taĝikistano, Turkmenistano, Uzbekistano, Ang(lo)lando, Belaruso, Britanio, Danmarko, SpanjoEspanjoIspanjo (tri formoj kune havas gradon de internacieco de 46,9% kontraŭ 23,8% por (Hi)spanio) kaj Lituanio. Cetere Moldovo estas pli internacia ol Moldavio, Norveo estas pli internacia ol Norvegio kaj Sved(e)no estas pli internacia ol Svedio.
Montrante tiujn seriojn, mi ne volas argumenti, ke ekzemple la formoj finiĝantaj je –stano devus esti normaj. La 15a regulo ne estas sufiĉa kondiĉo por ŝanĝi landonomon. Ĝi estas necesa kondiĉo por allasi la alternativon –io al la fundamenta –ujo.

24 En 1988 la Akademio konstatis, ke ekzistas monda internacieco por la landnomo Kore- ……………. La formo Koreujo estas kontraŭfundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj, sed en 2003: En kazo de konflikto inter du aŭ pluraj formoj por unu sama landnomo aŭ ankaŭ inter la uzo de kategorio aŭ la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento…………tiu regulo ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio fariĝu baza en Esperanto, kaj kiun el la internaciaj signifoj ĝi havu. Tial uzado de la vortoj KOREO kaj EGIPTO kun genta aŭ landana signifo ne malobeas la 15-an regulon …………Per tio la Akademio nuligas siajn antaŭajn decidojn el 1988 pri la vortoj KOREO kaj EGIPTO.

25 Rimarku, ke la Akademio uzas la 15an regulon kiel sufiĉan kondiĉon por akcepti la internaciajn formojn Kore’ kaj Egipt’ (Egipto/Igipto havas kune gradon de internacieco de 48,5%), sed en 2009 por la samaj landonomoj rekomendas apud Koreujo, Egiptujo ankaŭ Koreio kaj Egiptio, ignorante la necesan kondiĉon de internacieco de Koreio kaj Egiptio. Iliaj gradoj de internacieco estas respektive 0% kaj 1,9%.

26 Por Ĉinujo kaj Japanujo la asigno de la formoj ĉino, japano al la gento jam estas jarcentlonga tradicio, sed problemaj estas la formoj Ukraino kaj Vjetnamo, kiuj – pro etimologia kontinueco – miasente ne povas ŝanĝiĝi laŭ signifo, for de ĉiuj aliaj lingvoj kaj kontraŭ ajna lingva leĝo.

27 Ekzemplo de tio estas unu el la metodoj aŭ kombinaĵo de ili el la programo “Kiom internacia estas mia vorto?” (www.esp-evoluo.org)

28 21 landonomoj: Etiopio kaj Somalio en Afriko; Armenio, Mongolio kaj Saŭda Arabio en Azio; Albanio, Aŭstrio, Bosnio, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Makedonio, Rumanio, Rusio, Serbio, Slovakio kaj Slovenio plus 4: Belgio, Germanio, Latvio kaj Turkio

29 Kvar klasoj de nomoj por Svisujo konkurencas inter si kun elcentoj inter 5% kaj 30%: Sviso, Svicerlando, Ŝvajcar[i|sk]o kaj Ŝvajco.

30 Por tio oni devus rigardi la oficialan gentonomon Hispano kiel enloĝanto de Ispanjo, kiu ne estas kataluno, galego aŭ valenciano kaj meti la formojn Span(j)o kaj EIspanjo en unu klason. Tiu klaso havas internaciecon de 46,9%.

31 fojo, ĝojo, rojo, vojo, fajo, frajo, gajo, kajo, majo, rajo, rajono

32 Sen tiu fakto la elekto de –ej certe estus la plej natura. Tion ankaŭ montras la serio de landonomaj finaĵoj, similaj al ‑io en la kvin studitaj lingvoj: –ia, –y, –ey, –ie, –ien, –ei, –, –ije, –ija, ĉiuj fonemoj tre elparole proksimaj al –ij(o) kaj ej(o).

33 Tro da radikoj finiĝas jam je –io. Teologio ne estas lando de teologoj, Ĉilio ne estas lando de ĉiloj, ktp.

34 Sed la « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto …………….
Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj
(des pli la sufikso –ujo kaj vaste uzataj landonomoj je -ujo, JD) neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj …………… en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj

35 La praveco de tiu malrespekto de mal-vortoj estas dubinda. La Antaŭparolo al la Fundamento skribas: Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; Mi opinias, ke la aŭtoritateco por ekuzi tiujn alternativojn de malvortoj mankas.

36 La radikoj angl’ kaj franc’ estas fundamentaj, la kunmetitaj vortoj Anglujo kaj Francujo estas rekomendindaj surbaze de la fundamenteco de angl’, franc’ kaj uj’. La landonomoj Germanujo, Hispanujo, Rusujo kaj Turkujo havas eksplicitan fundamentecon, ĉar Zamenhof uzis tiujn formojn en la Fundamento. Ekster la Fundamento Zamenhof ankaŭ uzis multajn aliajn landonomojn je -ujo (kaj neniun je -io); laŭ Tekstaro de Esperanto ili estas Anglujo 15x, Arabujo 9x, Aŭstrujo 2x, Bavarujo 1x, Belgujo 2x, Britujo 4x, Danujo 27x, Edomujo 7x, Francujo 12x, Germanujo 11x, Grekujo 6x, Hispanujo 1x, Italujo 12x, Litovujo 1x, Norvegujo 10x, Polujo 2x, Portugalujo 1x, Rusujo 6x, Saksujo 1x, Skotujo 1x, Svedujo 2x, Svisujo 4x, Egiptujo 310x, Filiŝtujo 10x, Ĥinujo 4x, Japanujo 2x, Judujo 389x, Medujo 11x, Midjanujo 1x, Turkujo 1x.

37 Miaopinie la Akademio ne povus deklari troan ne-oportunecon de individuaj vortoj en la Fundamento, tamen ĝi povus deklari troan ne-oportunecon de aspektoj de la landnoma sistemo, kio estus necesa por akceptigi la solvojn antaŭenigitajn en ĉi-tiu studo.

38 aŭ pli bone: fanda (vidu J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, UEA 1989)

39 The Status of Linguistics as a Science. Poste la tezo aperis kiel “hipotezo de Sapir-Whorf”. Vidu ankaŭ eo.wikipedia.org/wiki/Hipotezo_de_Sapir-Whorf

40 Oni parolas en ĉi-tiu rilato ankaŭ pri la signifato, germanoj, kaj la signifanto, “germanoj”.

41 3,5%/0,3% por Egiptio kontraŭ 47,4%/27,4% por Egipto, 12,3%/9,8% por Igipto kaj 17,5%/20,9% por Mis(i)ro

42 0% por Afganio kontraŭ 93,0%/71,8% por Afganistano kaj 1,8%/27,7% por Afuhano

43 0% por Ĉinio kontraŭ 57,9%/58,1% por Ĉino kaj 17,5%/1,9% por Kino

44 54,4/48,3% por [G|Ch|J]j?e?or.+ kontraŭ 15,8%/4,3% por [GH]ru[sz].+ kaj 3,5%/30,7% por G[el|ur]ujiy?a

45 0% por Kazaĥio, 93,0%/67,6% por [CGHK](h)a[jsz]a[j|kh|q]([ai])stan

46 0% por Koreio kontraŭ 84,2%/63,7% por Koreo (tri silaboj laŭ [KC]or[ei]([jy])([ae]))

47 94,7%/98,1% por T(h)a[c|d[j|sch|sj|z|zh|zs]|g|j|tz|x|xh|y|ž][iy][k|q|qu](i)sta[no], 0% por Taĝikio

48 87,7%/67,1% por T[ei|i|u]r[co|k|ka|ke|q|que]meni?[s|sz]th?a[no].*, 0% por Turkmenio

49 86,0%/64,0% por [Oe|Ou|Ö|U][j|ja|jha|s|z][bp]e[g|k|qu]i?[s|sz]ta[no].*, 0% por Uzbekio

50 0% por Vjetnamio kontraŭ 84,2%/59,1% por Vjetnamo

51 0% por Polio, 49,1%/70% por [BP][aou][l|ll|r]y?[a|ai|e]n[ |d|t].* (Balan, Polen, Poland kaj variantoj) kontraŭ 17,5%/16,4% por Polog?n[^d].* kaj 15,8%/6,0% por Poli?[jsŝ].+

52 0% por Litovio kontraŭ 54,4%/55,4% por Lituanio kaj 22,8%/12,2% por Litvo

53 7,0%/11,2% por Hindio kontraŭ 59,6%/35,3% por Indio kaj 12,3%/16,5% por Barato

54 10,5%/4,6% por Kirgizio kontraŭ 54,4%/34,7% por Kirgizistano kaj 24,6%/26,8% por Kirgistano

55 15,8%/5,8% por Danio kontraŭ 73,7%/65,8% por Danmarko

56 22,8%/18,9% por Grekio kaj 17,5%/21,5% por Gr[ei]so kontraŭ 14,0%/14,9% por Hunastano

57 3,5%/8,6% por Ukrainio kontraŭ 84,2%/61,2% por Ukraino. Ukraino devas esti traktata kiel radiko, ĉar ĝi estas multe pli internacia kiel landonomo ol Ukrainio.

58 21,1%/20,7% por Sviso kontraŭ 21,1%/17,9% por Svicerlando, 19,3%/5,8% por Ŝvajcar[i|sk]o kaj 15,8%/6,5% por Ŝvajco

59 26,3%/14,3% por Japanio kontraŭ 47,4%/39,5% por Japano

60 43,9%/36,2% por Germanio kontraŭ 17,5%/23,3% por Aleman([ij])o

61 28,1%/11,9% por Anglio kontraŭ 31,6%/25,5% por Ang(lo)lando kaj 15,8%/22,8% por Anglotero

62 47,4%/20,2% por Britanio kontraŭ 24,6%/27,7% por Briteno kaj 12,3%/15,9% por Bretanjo

63 19,3%/12,1% por Hispanio kaj 12,3%/3,8% por Spanio kontraŭ 28,1%/32,8% por Span(j)o kaj 15,8%/17,1% por [EI]spanjo

64 47,4%/39,4% por Latvio kontraŭ 22,8%/15,2% por Letonio

65 33,3%/12,8% por Norvegio kontraŭ 17,5%/47,7% por Norveo (47,7% dankiĝas al ĉina nomo Nuówēi – 挪威)

66 29,8%/8,6% por Portugalio kontraŭ 56,1%/59,0% por Portugalo

67 26,3%/20,3% por Belorusio kontraŭ 47,4%/39,2% por Belaruso

68 47,4%/25,2% por Belgij[aoe] kontraŭ 21,1%/22,6% por Belgi(s)[k|qu].+

69 24,6%/49,5% por Francio (49,5% dankiĝas al ĉina nomo Fǎlánxī – 法蘭西) kontraŭ 31,6%/36,1% por Franco

70 42,1%/37,6% por Moldavio kontraŭ 40,4%/25,0% por Moldovo

71 28,1%/20,7% por [Svedio|Ŝvecio] kontraŭ 31,6%/36,3% por Sved(e)no

72 52,6%/42,9% por Turkio kontraŭ 10,5%/32,4% por Turĉio

73 84,2%/91,2% por Bosnio kontraŭ 12,3%/2,7% por Bosno. Bosnio devas esti traktata kiel radiko, ĉar Bosno estas la rivero kaj Bosnio estas multe pli internacia kiel landonomo ol Bosno.

Antaŭa

Komparo de derivada sistemo de lando- kaj etnonomoj en kvin lingvoj kun la dukategoria Zamenhofa sistemo

Sekva

Esperanto kaj sekso

1 Komento

  1. chielismo

    Eŭropa lingvopensmaniero ĉiam fuŝas Esperanton,kiu esence estas aglutina lingvo azieca. En la ĉina lingvo estas sufikso Gŭo, kiu senescepte por ĉiuj landoj sendependaj je la politiko, ĉu granda aŭ malgranda, ĉu etna aŭ diverspopola. Praktike ni ne havas intereson, pri kiaj landoj ekzistas en la eŭropa insularo. Ni nur deziras scii, ĉu ĝi estas lando aŭ provinco. Se ĝi estas lando, senescepte ni povas aldoni sufikson Gŭo.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén