Paĝo 2 el 14
En sia artikolo La neebleco de priesperanta lingvoscienco Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fidinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvoscienco pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo mi ekzamenas lian argumenton, atentigante pri tio ke ĝi iugrade ankaŭ koncernas la lingvosciencan analizon de aliaj lingvoj, kaj proponante solvon al la de li elstarigita problemo. La konkludo estas, ke pri-Esperanta lingvoscienco ja eblas, sed ke necesas relative multaj rimedoj por kolekti fidindajn datumojn pri gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj.
En 2014 la Akademio de Esperanto intense studis kaj pridiskutis la signifokampojn de la vortoj kazo kaj okazo. Ja multaj Esperantistoj havas dubojn pri tio, kio estas la senco-distingo inter la du vortoj, kaj ĉu entute estas rekomendinde uzi la vorton kazo en negramatika senco. La Akademio elverkis rekomendon pri la temo, kiun subtenis klara plimulto de la aktivaj Akademianoj, sed kiu ne atingis la du-trionan plimulton de ĉiuj Akademianoj, kiu estus bezonata por ĝia oficialigo. Ĉar la proponita rekomendo tamen povus esti interesa por ne-Akademianoj kaj estas bona bazo por estontaj diskutoj pri ĉi tiu lingva demando, mi ĉi-artikole klarigas ĝin kaj la motivojn por ĝi. Samtempe la artikolo estas reago al la artikolo Okazo kaj kazo de Akademiano Sergio Pokrovskij.
Mi verkis ĉi tiun artikoleton instigite de la daŭraj debatoj1 pri la lingva (ne)esprimo de sekso kaj seksa identeco2 en Esperanto, kaj precipe de la artikolo aperinta antaŭ nelonge en Lingva Kritiko fare de Marcos Cramer (vd. Cramer 2014). Fakte mi volis unue nur reagi al kelkaj tre problemaj tezoj de ĉi-lasta kontribuo, sed la komento iĝis iom tro longa.
Ĉi-artikole mi volas diskuti ne, kio estus la optimuma esprimo (aŭ unu el kelkaj eblaj) por sekso en planlingvo, sed kion oni laŭ la Fundamento3 rajtas konkrete ŝanĝi en Esperanto por solvi kelkajn el la perceptataj problemoj – kaj kion oni ne rajtas. La celo de mia kontribuo do ne estas instigi iun al ŝanĝo de la lingvouzo, sed montri, kiel oni, decidinte ke ŝanĝo necesas, povus procedi, samtempe ne rompante tiun parton de la lingva normaro, kiun protektas la Fundamento kontraŭ ŝanĝoj.
Antaŭe publikigita en «La ondo de Esperanto», n‑ro 234–235 (2014:4–5), p. 16–19; n‑ro 236, p. 16–17; n-ro 237, p. 12–14.
Unu el la malstabilaj aferoj en la leksiko de Esperanto estas la semantika limo inter la vortoj okazo kaj kazo. Ambaŭ estas fundamentaj, la klasika uzo estas sufiĉe klara – kaj tamen pro la nacilingva premo (kaj misprezento de la oficialaj signifoj en la vortaroj) la provoj redifini la kazon laŭ la modelo de la angla case regule reaperas. Iuj esperantistoj opinias, ke la klasika signifodistribuo estas primitiva, spegulas subevoluintan pensmanieron ruslingvan, kaj en la moderna mondo estas ŝanĝenda. Mi mem cedis al tiu opinio en la unua periodo de mia vivo esperantista.
Tamen kiam mi provis redifini la limon inter la du vortoj, kaj apartigi la «modernan» signifon de kazo, mi baldaŭ konstatis, ke rezultas kaprica ĥaoso, malpli kohera kaj pli malsimpla ol ĉe la difino zamenhofa. Tiun mian sperton mi resumas en ĉi tiu studaĵo.