Grafemo

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Enhavo

Daŭrigi legadon “Grafemo”

Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco?
… aŭ kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?

En sia artikolo La neebleco de priesperanta lingvoscienco Ken Miner argumentas ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fidinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvoscienco pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo mi ekzamenas lian argumenton, atentigante pri tio ke ĝi iugrade ankaŭ koncernas la lingvosciencan analizon de aliaj lingvoj, kaj proponante solvon al la de li elstarigita problemo. La konkludo estas, ke pri-Esperanta lingvoscienco ja eblas, sed ke necesas relative multaj rimedoj por kolekti fidindajn datumojn pri gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj.

Daŭrigi legadon “Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco?
… aŭ kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?”

Komparo de derivada sistemo de lando- kaj etnonomoj en kvin lingvoj kun la dukategoria Zamenhofa sistemo

Ofte homoj ne scias, kial ilia lando estas nomata kiel ĝi estas nomata. Eĉ inter lingvistoj ekzistas disopinio pri la etimologio de multaj landonomoj. Scio de tio povas konfirmi aŭ malkonfirmi teoriojn pri la deveno de la popolo, ekzemple ĉu bulgaroj estis turka tribo aŭ ĉu ili venis el regiono en hodiaŭa Irano ?

Daŭrigi legadon “Komparo de derivada sistemo de lando- kaj etnonomoj en kvin lingvoj kun la dukategoria Zamenhofa sistemo”

La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj

La ĵus aperinta Akademia dokumento Listo de Rekomendataj Landnomoj anstataŭas la malnovan dokumenton Listo de Normaj Landnomoj el 1989. La laboro pri reviziado de tiu dokumento okazis en la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro sub mia gvido. Mi volas ĉi tie prezenti iom da komentoj kaj klarigoj pri tiu nova decido. Mi faros tion en serio da artikol(et)oj. Oni atentu, ke temas ĉi tie principe pri miaj propraj komentoj, ne pri oficialaj starpunktoj de la Akademio de Esperanto.

Daŭrigi legadon “La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj”

Interesa studo pri Regulo 15

Andreas Kück publikigis en Ipernity tre interesan studon pri la internacieco aŭ neinternacieco de vortoj enprenitaj en Esperanton laŭ la fama Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko. La studo nomiĝas Takso de la porcio de “tre internaciaj vortoj” en la tutaĵo de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15.

Kontraste kun multaj aliaj tekstoj pri la internacieco de Esperantaj vortoj kaj pri Regulo 15, Kück aliras la temon metode kaj surbaze de konkretaj detalaj esploroj. Certe ne temas pri la definitiva analizo de la ĝusta interpreto de Regulo 15, sed la studo de Kück estas salutinda konkreta paŝo en tiu direkto.