Ĉi tiu artikolo devenas el la traktado de apostrofoj en la projekto ispell-eo (Esperanta vortaro por la literumilo Ispell). Estas prezentitaj praktikaj konsideroj pri elekto de Unikoda signo por la Esperantaj apostrofoj, kaj rilataj demandoj pri la konvenaj formoj de citiloj. Estas indikitaj lingvodependaj trajtoj de la populara tekstoprilabora programaro kaj internaciaj normoj, celantaj apartaĵojn de la angla lingvo, sed ne ĉiam konvenaj por Esperanto kaj similaj lingvoj; estas proponitaj kelkaj solvoj.

1. Uzo de apostrofoj en diversaj lingvoj

Per si mem, lingve, en la propra tradicia Esperanto, la apostrofoj prezentas nenian problemon. Sed en la reala vivo necesas atenti la apartaĵojn de programaro verkita por aliaj lingvoj, precipe por la angla, kiun programaron multaj esperantistoj praktike uzadas.

1.1. En Esperanto

La programara problemo koncernas la vortolimojn: ĉu apostrofon literumilo enprenu kiel parton de vorto – aŭ traktu ĝin kiel disigan signon interpunkcian? En Esperanto la apostrofo estas traktenda kiel vorta ero, simile al la literoj. Alie la apostrofitaj vortoj, tiom oftaj en poezio, kaŭzos falsajn erarraportojn. Ekz‑e kontrolante la verson:

en nova formʼ eksonis nova kantʼ

la literumilo devas apartigi la vortojn ‹formʼ› kaj ‹kantʼ› kune kun ilia apostrofo; la nudaj ‹form› kaj ‹kant› ne estas akcepteblaj. En la tekstoprilaboraj programoj Esperantaj apostrofo traktendas kiel speco de litero.

1.2. France

France (kaj en aliaj lingvoj latinidaj) oni rajtas rigardi apostrofon kiel disigilon (unu el la signoj interpunkciaj), apartigantan leksikajn unuojn, ekz‑e artikolon disde la rilata vorto:

le + enfantl’enfant.

Tio oportunas ekz‑e ĉe legado de franca teksto: duobla alklako sur l’enfant apartigas nur ‹enfant›, kio faciligas konsulton de traduka aŭ sencodifina vortaro.

Ŝajnas ke ĉi tiu simpla traktado povus faciligi tekstoprilaboradon, ekz‑e redukti la literumilajn vortarojn; tamen tiucele ankaŭ por la franca lingvo utilas trakti apostrofon kiel vorteron, ĉar tio ebligas kontroli multajn erarajn formojn, kiaj l’enfants, l’anciens (plurnombre elizio ne okazas: les enfants, les anciens), s’être (kp s’asseoir), presqu (kp presqu’île) ktp.1

En la literatura lingvo la apostrofo aperas ĉiam vortomeze, inter literoj, kvankam en imitado de malzorga prononco aŭ ĵargono eblas ankaŭ la vortofina pozicio (kiel en Esperanto): pauv’ con (anstataŭ pauvre con).

1.3. Angle

En la angla lingvo okazas kolizio inter ortografio kaj interpunkcio: apostrofojn ili uzas malsammaniere.

Ortografie la apostrofo estas parto de vorto, kiel en la franca: boy’s, doesn’t, we’ll, you’re, o’er … Apostrofo regule aperas finvorte en la poseda formo post s, ekz‑e ladiesʼ hats. Malpli ofte aperas apostrofo vortkomenca:

‘Tis the last rose of summer …

Interpunkcie la apostrofo estas uzata kiel disigilo, signo nevorta, kiel ferma citilo; kaj en la prezento tajpa aŭ Askia, ankaŭ kiel citilo malferma. (La komplezema WordPress ilustras mian rakonton per sia misservo: en la ĵusa citaĵo mi tajpis 'Tis kun Askia apostrofo; WP ĝin naive konvertis en la anglan malferman citilon: ‘Tis.)

Por solvi tiun kolizion en la anglalingva literumado oni traktas la signon ‹’› kiel apostrofon (do, vorteron) el la pozicioj interliteraj (isn’t ktp); kaj kiel disigilon en la okazoj ceteraj. Tio ne kaŭzas problemojn en la posedaj formoj (kia ladies’), ĉar la antaŭapostrofa bazo ja estas (devas esti) regula vorto angla; la problemo restas ĉe la komencvorta apostrofo (kia ʼtis) – sed tiaj vortoj maloftas en serioza verkado, kaj ofte koincidas kun aliaj anglaj vortoj: ʼbout (el about) koincidas kun bout; ʼless (el unless) koincidas kun less ktp. Kompreneble ĉi tiu elturniĝo ne prosperas en Esperanto, krom esceptokaze; ekz‑e ĉe la nevortaj apostrofoj ‹’› (U+2019) en la Hamleta verso

De l’ ter’ al la ĉiel’ ĝi laŭte krias

iuj literumiloj plendas pri ‹ter›, sed akceptas ‹ĉiel›.

2. Pri la citiloj

La Esperantaj tekstoj ekzistas en 3 formoj: manskriba, tipografia, tajpa. En la frua periodo ĉefis la du unuaj; de post la Unua Mondmilito kaj ĝis 1980-aj jaroj ĉefis la tajpiloj; poste kaj ĝis nun plej gravas la prezentoj komputilaj, kiuj per la sortimento da disponeblaj signoj egalas aŭ eĉ superas la iaman tipografion. Ĝuste la komputilaj prezentoj precipe interesas nin ĉi tie; tamen ili ja evoluis el la tipografiaj, kaj ilin forte influis la tradicio tajpada. Fakte la tajpado plu influas, ĉar Askio kaj la klavaroj ja esence restas tajpilaj.

Zamenhofo ne opiniis la formon de citiloj grava trajto de la lingvo. En la Fundamenta Ekzercaro aperas 3 citilaj paroj, sen ia ajn sencodistingo:

  • „ “ – (ĵargone nomata «99—66») – 26-foje;
  • « » – (duoblaj angulaj citiloj) – 8-foje, plus 12 aperoj en la Antaŭparolo, sume 20-foje;
  • “ ” – (ĵargone nomata «66—99») – 20-foje.

La arbitrecon kaj samsignifecon de la uzoj klare ilustras «La feino», fabelo dispartigita inter §§ 11, 13–15, 17, 19, 21 kaj 23: komence (ekde §15) la dialogajn dirojn markas “…”; sed en §21, «…». Mi dubas, ke tiu malordo estas sekvo de konscia miksado. (Al mi mankas faktoj, sed mi supozas, ke preparante iun eldonon de la Ekzercaro Zamenhofo kungluis pecojn el diversaj pli fruaj eldonoj, kompostitaj laŭ diversaj tipografiaj kutimoj.)

Plue, en la teksto de FE disponebla en la Akademia retejo oni trovas ĉiujn 3 citilajn specojn, sed ne ĉiam en tiuj lokoj, kie ili aperas en la papera eldono de la 1905ª jaro.

Kvankam tio ne rilatas al la tradicio de Esperanto, tamen notindas ankoraŭ unu strangaĵo de la Fundamento: la gramatiketo ruslingva havas la germanajn citilojn 99—66:

13. На вопросъ „куда“ … – p. 20
15. Такъ называемыя „иностранныя“ слова … – p. 21

dum en la teksto pollingva aperas la angulaj citiloj francaj:

13. Na pytanie « dokąd » …
15. Tak zwanie « wyrazy cudzoziemskie » … – p. 25

kvankam la ĉefformoj de la citiloj en tiuj du lingvoj estas (almenaŭ nun) ĝuste inversaj: «ruse» kaj „pole“.

Racia elekto de citiloj preferindaj en Esperanto devas atenti la eblon de vortofinaj apostrofoj. Komparu la prezentojn de frazo el FE §27:

  1. Anstataŭ «la» oni povas ankaŭ diri «lʼ»
  2. Anstataŭ „la“ oni povas ankaŭ diri „lʼ“
  3. Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “lʼ”.

Por mi, (1) estas la plej bona kaj klara; tamen Zamenhofo ial uzis ĉi-okaze la formon (2), malpli klaran, sed ankoraŭ legeblan; la formon (3) mi opinias maltaŭga. Tamen ĝuste ĝin preferas PIV, «Esperanto», «La Ondo de Esperanto».

En diversaj landoj la kurbaj citiloj “x” estas manskriba rondigita varianto de la angulaj citiloj «x» tipografiaj; kaj la kurbaj citiloj „x“ estas rondigita formo de la »internen montrantaj« citiloj, kutimaj en la interpunkcio germana. La formoj «x» kaj „x“ estas tradiciaj en Esperanto; la formo »x« estas maloftega kaj nenorma.

Estas ankoraŭ unu speco, uzata i.a. de «Monato»: „x” (99—99)2. Ĝi ne estas tradicia, ĝi ne aperas en la Fundamento; kaj ĝi estas same aĉa, kiel la formo 66—99, ĉar ambaŭ formoj havas la saman ferman citilon, ĝene gluiĝantan al eventuala apostrofo: „l’”.

2.1. Citaĵo en citaĵo

Plureco de la citilaj specoj utilas okaze de citaĵoj enmetitaj en citaĵon. Estas kiel pri la krampoj en la matematikaj formuloj: la esprimo

     7 – {[(10 – 6) × 5] + 13}

legeblas pli facile ol

     7 – (((10 – 6) × 5) + 13)

Ho ve, allasinte plurajn citilajn formojn, Zamenhofo ne profitis la eblojn kiujn tio donas. Ekz‑e en sia traduko de «La batalo de l’ vivo» (1891):

„aldonu ankoraŭ la vortojn „kaj fingringo“, kaj mi volas la ambaŭ sentencojn pendigi en la loĝejo anstataŭ la portreto de mia mastrino.“

Ĉu Zamenhofo malvolis kompliki la lingvon?

Ĉiel ajn, en la reeldono de «La batalo», serioze reviziita de la britaj editoroj, la citiloj estas diferencigitaj (kio estas bona), sed por la internaj citiloj estas uzataj la anglaj kurbaj citiloj unuoblaj 6-9 (kio estas bedaŭrinda):

“Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj … poste ŝi diru kun tiu franco: ‘La komedio estas finita, faligu la kurtenon.’”

Nuntempe kiam la komputiloj elskatole disponigas riĉegan sortimenton da signoj, kaj inter ili ĉiujn citilojn Fundamentajn, estas neracie uzi la konfuzajn apostrofajn citilojn. En la moderna revizio de la «Batalo» tiu ekzemplo havas do la formon:

«Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»

Simila kungluiĝo povas okazi ankaŭ komence de la ekstera citaĵo, kaj ankaŭ ĉi-okaze la sammaniera malambiguigo egale klaras:

«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“, vi kredeble pensas?» diris sinjoro Snitchey.

(kp “‘Faru … al vi faru’ …”).

La Unikoda normo rekomendas unuoblajn angulajn citilojn por la internaj citaĵoj3; tamen ene de la duoblaj angulaj citiloj tio estas same konfuza, kiel la anglaj apostrofaj citiloj ene de la duoblaj anglaj citiloj kurbaj. Por facila distingeblo la internaj citiloj devas esti alispecaj ol la eksteraj.

2.2. Memreprezentaĵoj kaj sencodifinoj

Aparta uzo de la citiloj estas marki memreprezentaĵojn (aŭtonimojn), t.e. tiajn uzojn de vortoj aŭ aliaj signoj, en kiuj ili reprezentas ne la signaton, sed la signanton, t.e. sin mem. Tiaj uzoj oftas en lingvoscienco, kaj plurajn ekzemplojn disponigas la Fundamenta Ekzercaro (FE):

… tiel same ni ankaŭ diras: „la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon“, kaj la vortoj „ĝardenon“, „tablon“ staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en“ kaj „sur“ tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton … — FE §28

La sufikso «um» ne havas difinitan signifon. – FE §42.

Zamenhofo neniam apartigis ĉi tian uzon de la citiloj; sed en fakaj tekstoj lingvosciencaj oni ofte uzas tiucele la anglajn citilojn apostrofajn: ‘ĝardenon’, ‘tablon’, ‘sur’…

Tio estas konfuza kaj maloportuna. Mi koncedas, ke la duoblaj citiloj ĉirkaŭ mallonga vorto aŭ unuopa signo povas impresi kiel io peza, iom grandioza; sed ĝenerale disponeblaj estas la unuoblaj angulaj citiloj ‹x›, kiuj aspektas sufiĉe modeste kaj estas malambiguaj. Kp:

Anstataŭ ‘la’ oni povas ankaŭ diri ‘lʼ’
Anstataŭ ‹la› oni povas ankaŭ diri ‹lʼ›.

La tajpila-Askia apostrofo ‹’› povas reprezenti

  • la apostrofajn citilojn (la malferman ‹‘› aŭ la ferman ‹’›),
  • proprasencan apostrofon ‹ʼ›,
  • minutsignon ‹′›,
  • dekstran kornon ‹′›…

En la anglaj apostrofaj citiloj tia frazo estas malfacile legebla (resp. ‘’’, ‘‘’, ‘ʼ’, ‘’’, ‘′’, ‘′’), kaj tute prave la franca Vikipedio uzas la unuoblajn angulajn citilojn en la koncernaj partoj de la artikolo «Apostrophe (typographie)». Kaj ankaŭ ĉe la malsupraj signoj la apostrofaj citiloj aspektas aĉe: punkto ‘.’; zoeto ‘¸’ – pli klaras  ‹.›,  ‹¸›.

Tiusence anstataŭ la citilojn oni ankaŭ uzas kursivon.

Alia lingvista uzo de la apostrofaj citiloj estas apartigi sencodifinojn. Jen ekzemplo kie memreprezentaĵo aperas kursive, kaj sencodifinoj, en citiloj. Ankaŭ ĉi-okaze uzeblas unuoblaj angulaj citiloj4:

ruĝi = ‘esti ruĝa, impresi ruĝe’, sed nepre ne ‘igi ruĝa’ nek ‘iĝi ruĝa’
ruĝi = ‹esti ruĝa, impresi ruĝe›, sed nepre ne ‹igi ruĝa› nek ‹iĝi ruĝa›

Probable tiuj estas la solaj iom internaciaj uzoj de la apostrofaj citiloj.

2.3. La rekta parolo

Unu el la ĉefaj funkcioj de la citiloj estas prezenti la rektan parolon. Estas 2 specoj de rekta parolo: monologo kaj dialogo. Monologon oni plejparte encitiligas; sed pri dialogoj la naciaj (kaj sekve ankaŭ la Esperantaj) tradicioj varias.

En Esperanto kunekzistas du manieroj prezenti dialogojn: la ĝermana kaj la franca-pola-rusa. Zamenhofo uzadis jen unu, jen la alian.

2.3.1. La maniero franca-pola-rusa

En ĉi tiu maniero dialogo estas konceptata ne kiel pluro da monologoj, sed kiel aparta speco de parol-agado. Ĉiu eldiro komencas novan alineon kaj estas antaŭata de haltostreko:

– Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? – diris la mastrino de la loĝejo.
– Jes, sinjorino, – respondis la venintino. – Mi estas Marta Świcka.
– Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe. – («Marta»)

Tiu aparta interpunkcio ebligas, interalie, klare diferencigi la dialogon (la eldirojn eksterigatatajn) disde la paralela monologo interna (rekta parolo enmensa), ekz‑e

– Vi estas tre modesta … Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio, pri via patro, pro kiu vi forlasas nin.
«Kial ŝi diras tion al mi?» – pensis Bazarov.
– Ĉio ĉi tute ne estas interesa, – diris li voĉe, – precipe por vi, ni estas malaltaj homoj … («Patroj kaj filoj», ĉap. 17ª)5

Ankaŭ la eningita rekta parolo apektas pli bone:

– Efektive, okulfrapis, kiam mi vidis lin post tiu travivaĵo, lia mirinda sereneco. Li diris: «Mia animo similas vastan trankvilan lagon». Ĉu vi iam aŭdis pri iu, kiu, en unu tago, transiris el plej profunda deprimiĝo en perfektan serenecon kun plena malapero de ĉiuj psikaj simptomoj?6

Similaj ekzemploj troveblas ekz‑e ankaŭ en la Zamenhofa traduko de «Marta».
Noto. En la cirilalfabeta tipografio oni markas la dialogojn per haltostrekoj 0.8 em longaj – pli longaj, ol la angla N-streko (en-dash, 0.5 em), sed ne tiom grandiozaj, kiel la angla M-dash (1 em). Bedaŭrinde, Unikodo kaj plimulto da tiparoj disponigas nur la anglajn haltostrekojn. En la ĉi-supraj ekzemploj mi uzis N-strekojn (U+2013).

2.3.2. La maniero ĝermana (angla-germana)

En tiu maniero dialogo aperas kiel simpla sinsekvo da rektaj paroloj monologaj, ĉiu el kiuj komencas apartan alineon:

„Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?“
„Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi“, respondis la servanto.
„Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?“
„Ĝuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro.“7

Malpli nuancita, tiu maniero estas malpli esprimiva. Ekz‑e la supre citita peco el «Patroj kaj filoj» jene aspektas en la misredaktitaj eldonoj oftaj en la Reto8:

“Vi estas tre modesta … Sed mi dezirus ekscii ion pri vi, pri via familio (…)”
Kial ŝi diras tion al mi? pensis Bazarov.
“Ĉio ĉi tute ne estas interesa”, diris li voĉe (…)”

En ĉi tiaj okazoj la rekta parolo restas tute nemarkita, por ne miksiĝi kun la voĉa dialogo – kvankam ekster dialogoj ĝin markas citiloj.

2.3.3. Aliaj signoj similaj

Krom jam indikitaj uzoj por prezenti la gramatikan apostrofon kaj la unuoblajn citilojn, la Askia apostrofo povas aperi anstataŭ minutsigno (3'10", t.e. «3 minutoj 10 sekundoj», tipografie «3′10″»; la angula minuto, ekz‑e 42°25', tipografie «42°25′»). En la «Universala vortaro» la minutsigno disigas morfemojn: «ge′patr′o′j»; iuj legantoj povas konfuzi tion kun apostrofo, precipe en senserifa tiparo; la nunaj vortaristoj (ekz‑e en PIV) uzas tiufunkcie la oblikvon (ge/patr/o/j), signon iom tro grandan; nacilingve vortaristoj ofte uzas tiusence la mezaltan punkton, kio aspektas pli elegante: «ge‧patr‧o‧j».

3. Kodoj

3.1. Tajpiloj kaj Askio

Askio (difinita en la jaro 1963ª) disponigas la tipan signaron de tajpilo Usona.

La apostrofo ' (2716) havas la simetrian formon de supra vertikala streko, kaj krom la propran apostrofon prezentas ankaŭ la malferman kaj la ferman unupecajn citilojn anglalingvajn.

Simile, la citilojn prezentas supra vertikala dustreko " (2216, «lepororeloj»).

Tio aspektas akcepteble en egalpaŝa tajpaĵo (ĉar la du strekoj de " aperas sampaŝe, do pli dense ol la unustreka apostrofo):

Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'".

sed tio aĉas en tipografia tiparo proporcia:

Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l'”.

La estetika emo unuecigi la formojn (kiel en la angla tradicio pri la apostrofo ‹’›, la citiloj unuoblaj ‘x’ kaj duoblaj “x”) kolizias kun la legeblo, samkiel la konfuzo de I kaj l en la senserifaj tiparoj.

3.2. La 8-bitaj kodoj

Serio da normoj ISO-8859 (1985–2001) diversmaniere kompletigas Askion per diakritoj uzataj en diversaj lingvoj naciaj. ISO-8859‑3 (alinome Latina‑3ª) disponigas ĉiujn literojn Esperantajn, sed koncerne la citilojn kaj apostrofojn ĉio restas samkiel en Askio.

La normo ISO-8859‑1 (alinome Latina‑1ª), destinita por la lingvoj okcidentaj, ja disponigas la paron da duoblaj angulaj citiloj «x» – kaj neniajn citilojn komoformajn; en tio mi vidas implican rekomendon pri uzindo de ĝuste tiaj citiloj, kiajn mi mem ĉi-supre prezentis kiel la plej konvenaj por Esperanto.

Ekzistas tajpiloj (ekz‑e la franckanada qwerty-tajpilo) kiuj elskatole disponigas tiujn citilojn en sia klavaro.

Surbaze de la normoj ISO-8859, Majkrosofto kreis siajn «kodpaĝojn» CP-1252, CP-1250 …, plenigante la kodpoziciojn 8016…9F16 (kiujn ISO-8859 rezervas por stirsignoj) je signoj videblaj, interalie la paraj kurbaj citiloj (la anglaj “x” kaj ‘x’; la germanaj „x“ kaj ‚x‛), la unuoblaj angulaj ‹x› (la duoblaj angulaj citiloj retenas sian lokon laŭ la Latina‑1ª). Estas malkohero en tio, ke dum ‹‚› (8216, «malsupra unuobla 9‑citilo», grafike identa kun komo) ricevas apartan signonumeron, la kurba apostrofo (grafike identa kun ‹’› = 9216, la «supra unuobla komo-citilo»), apartan signon ne ricevas.

Unu el la normaj 8-bitaj kodoj, ISO/IEC 8859‑7 (Latina/Greka) disponigas la kurban apostrofon ĉe la signonumero A216 = 16210 (la Latina‑3ª havas tie la bovlon ‹˘›); en la normo ĝi estas difinita per la Unikoda signonumero U+02BC.

3.3. Unikodo

Nuntempe Unikodo estas la fakta normo por la tekstoj en Esperanto, kaj ĝi disponigas pli ol sufiĉe da signoj por tio.

Interalie disponeblas ĉiuj supre menciitaj citiloj; disponeblas speciala signo por la kurba apostrofo tipografia:

‹ʼ› U+02BC, modifier letter apostrophe

(Ĉu vi vidas apostrofon inter la angulaj citiloj? Pri ĝia disponeblo en la tiparoj mi parolos ĉi-sube.)

Tamen ĝia prisktibo en la Unikoda Normo9 impresas iom strange:

Apostrofo litera. U+02BC, «modifilo la apostrofo litera», estas preferinda tie, kie la apostrofo prezentas modifantan literon (ekz‑e por indiki glotan halton en transliteraĵoj). En tiu lasta okazo ĝi ankaŭ estas nomata apostrofo litera. – P. 275 (traduko mia)

Konforme al la nomo «apostrofo litera», tiu signo havas en la Unikoda datumbazo10 la sintaksan klason litero (Category: Letter). Tiu klasifiko rolas en determino de vortaj limoj ĉe la tekstotraktiloj; ekz‑e se vi faros duoblan alklakon sur la litero ‹a› en vorto ‹katʼ› (aŭ respektive ‹kato›) en la ĉi-sekva linio:

katʼ estas kato (‹ʼ› = U+02BC)

la komputilo apartigos ĉiujn 4 signojn de la vorto ‹katʼ› (samkiel respektive ĉiujn 4 signojn de la vorto ‹kato›) – kaj tio estas lingve ĝusta konduto.

Sed la Unikoda normo plu diras jene:

Apostrofo interpunkcia. U+2019, «la dekstra unuobla citilo», estas preferinda tie, kie la apostrofo prezentas signon interpunkcian, kiel ekz‑e en kuntiraĵoj: We’ve been here before. En tiu lasta okazo U+2019 ankaŭ estas nomata apostrofo interpunkcia. – P. 275 (traduko mia)

Tio estas tre dubinda rekomendo. Ĝi evidente malkonvenas por Esperanto, kie apostrofo ĉiam estas parto de vorto, male ol kun la apostrofo disiga:

kat’ estas kato (‹’› = U+2019)

(la duobla alklako sur ‹kat’› apartigas nur la 3 literojn: ‹kat›).

Parte tiu rekomendo sencas por la franca lingvo; sed ne tiom por la angla: en isn’t la apostrofo anstataŭas la mezan o el not; kaj al we’ve triapersone ununombre respondas ne he’ve, sed he’s. Fakte tiu rekomendo fontas ne el la lingva strukturo, sed el la neriparebla Vindoza konfuzo kun la anglaj unuoblaj citiloj:

Praktiko (an implementation) ne povas kalkuli je tio, ke la teksto de uzanto ĉiam konformas al la diferenco inter tiuj signoj. La teksto povas veni el diversaj fontoj, inklude ĵetojn (mappings) el aliaj signokodoj, kiuj ne distingas apostrofojn literajn disde la interpunkciaj aŭ la fermaj citiloj unuoblaj. En tia okazo, ili ĉiuj estu prezentataj per U+2019.

T.e. malgraŭ la aldono de la malambigua signo «apostrofo litera», oni ĝin ignoru kaj plu konservu la konfuzon de la Vindoza CP-1252. Tiu argumento malmulte sencas por la plimulto da lingvoj, kiuj ja plejparte ne uzas la anglajn apostrofajn citilojn.

Do, la semantiko de U+2019 dependas je kunteksto. Ekz‑e interlitere aŭ intercifere ĝi funkcias kiel enteksta signo interpunkcia kaj ne disigas vortojn aŭ liniojn. (For example, if surrounded by letters or digits on both sides, it behaves as an in-text punctuation character and does not separate words or lines.) – P. 276.

Ĉi tiu konfuze vortumita alineo sugestas, kiel oni detektu la literan signifon de la citilo: per la pozicio inter literoj. Iel-tiel tio funkcias por la angla; sed ĝi plene fiaskas por Esperanto, kaj por diversaj aliaj lingvoj, ekde la greka (kie unue aperis la signo kaj la vorto ἀπόστροφος):

τα αδέλφια → τʼ αδέλφια
που είσαι → που ʼσαι
και εγώ → κιʼ εγώ

ĝis la itala:

La donna è mobilʼ …
… e di pensierʼ!

aŭ la suoma:

Se aikʼ olʼ ajoistʼ ankarin – (Kaarlo Kramsu: „Ilkka“).
(= «Tio estis la plej malfacila tempo el ĉiuj»)

Tipografie en multaj tiparoj tiuj du apostrofoj aspektas egale (havas unu saman signobildon); tiel estas ekz‑e en Times New Roman, FreeSerif, DejaVu, Noto. En aliaj tiparoj la litera apostrofo estas iomete malsama (ekz‑e malpli alta kaj malpli granda); tiel estas en Liberation, Gentium, Ubuntu). Jen komparu ilin en via tiparo (kiaj ilin prezentas via legilo): ’ ʼ. Mi ne scias, ĉu ekzistas iuj tradiciaj trajtoj por diferencigi tiujn du signojn, kaj mi dubas, ĉu utilas kontrastigi ilin en tipografio (tiom malpli, ke en Esperanto mi opinias la apostrofajn citilojn neuzindaj); sed mi certas pri la dezirindo vidigi la diferencon en «programista» tiparo (kaj mi vidigis ĝin en mia malambiguiga tiparo egalpaŝa, kiun mi kutime uzas en mia laboro).

3.4. WGL4

Krom la dubindaj (kaj por Esperanto nevalidaj) argumentoj, prezentitaj en la ĵus citita misrekomendo11, ekzistas ankoraŭ unu konsidero, praktike pli grava, kiun tamen la Unikoda dokumento ne citas (probable ĉar la argumento estas iom hontinda por la grava instanco): la Majkrosofta normo WGL4 (vu-go-lo kvar), kiu pretendis (ĉu plu pretendas?) esti «la Askio de la 21ª jarcento»12. Multaj tiparoj Majkrosoftaj disponigas la tutan, sed ankaŭ ne pli ol la tutan signaron de WGL4. Nu, samkiel la Majkrosofta CP-1252, WGL4 disponigas la citilon U+2019, sed ne la apostrofon U+02BC. Tial, se oni volas disponigi oniajn tekstojn por kiel eble plej vasta publiko, oni oferu la logikon al la monopolo.

Tamen tiu argumento ne estas tiom forta, kiel ĝi ŝajnas:

Unue, la tiparoj iĝas ĉiam pli riĉaj, kaj kun la paso de tempo tiu argumento ĉiam malpli aktualas. Averaĝe miaj tiparoj Linuksaj (mi ja uzas Linukson) estas pli riĉaj ol WGL4, kaj ili disponigas la apostrofon literan. Ekz‑e la Liberation-familio (defaŭlta en LibreOffice), DejaVu k.m.a.13
Due, ĉe vidigo de teksto per tiparo manka je tia apostrofo, deca aplikaĵo ŝtopas la truon per signo el konvena victiparo. Supozeble la leganto mem povas sperti tion per sia foliumilo, kiu espereble iel surekranigas la literan apostrofon ‹ʼ›. Mi tamen koncedas, ke la victipara apostrofo iam ne tute harmonie akordas kun la elektita ĉeftiparo ☹

Mi kontrolis disponeblon de la litera apostrofo U+02BC en la plej gravaj tiparoj de Windows7 kaj Linux Mint :

  • La literan apostrofon havas:
    • Vindoze:
      • Times New Roman, Arial, Courier New;
      • Cambria, Calibri, Lucida Sans Unicode, Microsoft Sans Serif…
      • Consolas…
    • Linukse (tutaj tiparaj familioj):
      • Liberation, DejaVu, Ubuntu, Noto, Free, Roboto Slab…
  • La literan apostrofon malhavas:
    • Vindoze:
      • Georgia, Verdana, Gabriola, Constantia, Trebuchet MS, Comic Sans MS;
      • Lucida Sans Console …
    • Linukse:
      • Nimbus, C059 (≈ New Century Schoolbook), URW Bookman, Z003 (≈ Zapf Chancery), P052 (≈ Palatino)…

Resume, mi ankoraŭ hezitas. Tial mi ebligis al la uzuloj laŭplaĉe elekti la signon en la Emaksa interfaco.

3.5. Vikipedio

Mallogite de la Unikoda konfuzo oni eble pripensos revenon al la senartifika Askia apostrofo. Ĝi certe estas vaste uzata (kaj eĉ preferata) en neformala komunikado (ekz‑e en retpoŝto); kaj ĝia simetria rekta formo eĉ estas pli logika por tia nepara signo, kontraste al la paraj citiloj kurbaj: ‘x’. Kaj ĝi estas tre oportune klavebla.

Tiu oportuno, kaj la havaja etimo de la komenca parto de la vorto Vikipedio, povas pensigi, ke la rekta apostrofo estas la konvena apostrofo por Vikipedio. Sed ne estas tiom simple.

Ĝuste pro la facileco enigi la askian apostrofon, en Vikipedio opoj da apostrofoj estas uzataj por indiki tiparajn fasonojn: ”kursivo”, ”’graseto”’, ””graseta kursivo””. En Esperanto tia konvencio kolizias kun la litera funkcio de apostrofo, kiam oni redaktas Vikipedian artikolon helpate de literumilo – ekz‑e la artikolon «Majusklo», kies fontteksto komenciĝas jene:

'''Majusklo''' (aŭ '''grandlitero''' aŭ '''ĉeflitero''') estas unu el du formoj, kiujn povas havi ĉiu litero ...

kaj tio kaŭzas ĝenajn plendojn pri la neekzistantaj vortoj '''Majusklo''', '''grandlitero''', '''ĉeflitero''' (la literumilaj vortaroj angla kaj franca agnoskas vortajn apostrofojn nur interlitere, tial – malsame ol por Esperanto – la ĉirkaŭa markado per apostrofoj ne kaŭzas problemojn por tiuj lingvoj).

La solvo por Esperanto estas prezenti la vortan apostrofon per alia signo ol la Askia apostrofo; kaj ankaŭ la fajna tipografio postulas ke la vortaj apostrofoj estu kurbaj.

4. Komparo de literumiloj

4.1. Ispell

Ĉi tiu studaĵo fontas el mia laboro pri vortaro por Ispelo, t.e. por la literumilo Ispell, la plej malnova (unue aperinta en la jaro 1971ª) el la ankoraŭ uzataj. Samkiel la aliaj literumiloj Ispelo ebligas atribui al signoj interliteraj (kiaj la streketo ‘-’ kaj la Askia apostrofo) la statuson vorteran; tio konvenas por la streketo, sed maltaŭgas por la apostrofo Esperanta. Nu, malsimile ol multaj aliaj literumiloj, Ispelo permesas klasi la apostrofon kun la literoj, kio ebligas uzi ĝin ajnloke en vorto, do ankaŭ vortofine. Ĵus ni vidis, ke tio tamen ĝenas en la laboroj Vikipediaj.

Ispelo ebligas difini plurajn tekstoprezentojn uzeblajn kun unu sama vortaro kaj facile komuteblajn – kiaj ekz‑e la Teĥa ^cirka^u-skribo, la iksisma cxirkaux-surogato, la prezento per la Latina‑3ª… En tiuj prezentoj la apostrofo aperas Askie, do konfuze. Tial mi aldonis kroman prezenton epo (la norma 3-litera siglo por Esperanto en ISO 639). Por Ispelo ĝi indikas la tekstoprezenton en kiu la rolon de apostrofo ludas la paŝiga dekstra korno ‹´› (B416, spacing acute), signo en la uzulaj tekstoj senutila, kiu tamen liberigas la Askian apostrofon el la rolo de vortero (tio utilas por la laboroj Vikipediaj); kaj al la Emaksa interfaco ĝi ebligas trakti la kurbajn apostrofojn, kiel priskribite en la tujsekva subsekcio.

4.1.1. La Emaksa interfaco

Praktike mi uzas Ispelon tra Emakso, redaktante tekstojn Unikodajn. La Emaksa interfaco ispell.el travideble transkodas inter la Unikoda prezento de la redaktata teksto kaj la Ispela (aŭ Aspela, aŭ Hunspela) fasado en la Latina‑3ª. La sola problemo estas pri kurba apostrofo, kiun la Latina‑3ª malhavas; por solvi tion mi verkis kromaĵon ispell-ini.el por la Emaksa interfaco, kiu kromaĵo apartigas la vortojn kun kurba apostrofo, transkodas ilin en la prezenton laŭ la Latina‑3ª, kaj poste rekodas la unubajtajn apostrofojn de la Ispela respondo en la formon Unikodan. Tion egale bone eblas programi por ajna apostrofo Unikoda, ĉu U+02BC, ĉu U+2019; la varianton regas la variablo ispell-apostrophe en ispell-ini.el. Defaŭlte ĝi ricevas la valoron citilan (U+2019), sed la funkcio ispell-set-apostrophe ebligas baskule ĝin ŝanĝi al la apostrofo litera (U+02BC) aŭ reen.

4.2. GNU Aspell

Aspelo estis kreita ĉ. ja jaro 1998ª kiel sukcedanto de Ispelo (almenaŭ en la Linuksa mondo). Ĝi entenas diversajn rimedojn por plibonigi ĝian funkciadon ĉe la eklektaj okcidentaj ortografioj (‹ph› = [f] = ‹f›; ‹ch› = [k] = ‹c› = ‹k› ktp). Por la lingvoj kun fonetika skribo tio estas senbezona; tamen tio utilas pri skanadaj eraroj ŝuldataj al la grafikaj konfuzoj de la latinlitera skribo: ‹rn› = ‹m›, ‹l› = ‹I› ktp.

Interne Aspelo funkcias per unubajta signokodo, sed ĝi ebligas kolekti en tia signokodo subaron de Unikodo, kaj aŭtomate transkodas inter tiu unubajta kodo interna kaj Unikodo; tial por Esperanto mi difinis la signaron Latin‑3a (Latin‑3 plus la litera apostrofo: U+02BC → 9216, la pozicio de ‹’› en CP-1252). Krome, el ĉiuj literumiloj Aspelo ebligas plej bone difini la permesatajn poziciojn de kromvorteroj, ekz‑e por Esperanto:

special ' --*   - -*-

(t.e. la apostrofo aperu finvorte; la streketo, mezvorte).

Eblas kombini plurajn vortarojn (ankaŭ tiujn por diversaj lingvoj) dum unu literumada seanco. Tamen, krom se la teksto estas dismarkita per lingvoindikoj, komprenataj de la literumilo, tio estas danĝera rimedo; ekz‑e esperantisto eble preteratentos misuzon de fremda vorto en la rolo de vorto Esperanta. (Oni tamen povas sekure kombini lingvojn malsamalfabetajn, ekz‑e la bulgaran kaj Esperanton, ĉar en tia okazo la alfabetoj mem provizas klaran dismarkadon.)

4.3. Hunspell

Hunspelo nun estas la plej grava kaj populara literumilo. Ĝi prezentas plurajn avantaĝajn trajtojn, kiuj paradokse iam sin montras malavantaĝaj.

Unue, Hunspelo kapablas uzi Unikodon interne (kvankam malpli fidinde ol Aspelo; ekz‑e mi stumblis kontraŭ la malnova kaj ankoraŭ ne korektita eraro). Sekve de tiu kapablo la morfologian rolon de la apostrofoj Hunspell interpretas laŭ ilia klasifiko Unikoda. Tial mi ne sukcesis atribui al la citila apostrofo U+2019 la statuson de vortofina vortero; tio eblas nur por la apostrofo litera U+02BC, kaj ĝuste tiel estas farite en la Esperanta Hunspela vortaro distribuata kun LibreOffice; fakte, tio estas grava argumento por akcepti la literan apostrofon ankaŭ por la aliaj literumiloj, eĉ se ili kapablas laŭi la misrekomendon de la Unikoda normo. (Oni povus rigardi tion avantaĝo: Hunspelo toleras nur la principe pravajn solvojn; tamen fakte ĝi kompromisas pri la principoj, ebligante la interliterajn apostrofojn citilajn laŭ la kutimo Majkrosofta; cetere, la kompromiso rekomendata de la Unikoda normo, sed maltaŭga por Esperanto.)

Due, dankʼ al sia hungara deveno Hunspelo ebligas tre koncize kaj trafe priskribi la gramatikon de la Esperanta vortfarado. Ispelo ne estas tiom saĝa, kaj mi devis registri la oftajn kunmetaĵojn kiel apartajn vortojn. Sed jen tajpante ĉi tiun artikolon mi mistajpis: «vortolumoj» anstataŭ «vortolimoj» — ja klavoj U kaj I najbaras sur mia QWERTY-klavaro (pli ĝuste, sur mia ŜŬERTĜ-klavaro). Ispelo detektis la eraron; Hunspelo akceptis la vorton, ja ĝi estas same regula, kiel la angla word lights (kiun la anglaj literumiloj volonte akceptas). Mi koncedas, ke mia Ispela eo-vortaro prezentas precipe mian idiolekton; sed ankaŭ aliaj uzantoj povus kompletigi ĝin en sia komputilo, kaj ĝi estos pli diligenta ol Hunspelo kaj ankoraŭ pli ol averaĝa vortaro por la angla lingvo.

Trie, Hunspelo entenas tre riĉan kolekton da lingvopriskribaj rimedoj, ekz‑e tre utilas la markoj NOSUGGEST kaj SUBSTANDARD, kiuj ebligas silente akcepti, sed ne proponi inter la korektoj, vortojn obscenajn aŭ malbonstilajn. En Ispelo kaj Aspelo eblas nur forigi aŭ inkludi tiajn vortojn en la vortaron dum ĝia instalo.

4.4. Vim

La grava Uniksa tekstoredaktilo Vimo jam havas interfacan kromaĵon vimspell por interagi kun Ispelo kaj Aspelo; tamen la novaj versioj de Vimo rekomendas uzi enkonstruitan literumilon, kiu multrilate similas Hunspelon. Interalie, samkiel Hunspelo ĝi rifuzas trakti finvortajn apostrofojn (ĉu Askiajn, ĉu citilajn); tial en mia konvertaĵo mi adoptis la literan apostrofon U+02BC.

5. Konkludo

Sen trudi miajn preferojn al iu ajn, mi jene konkludas pri la racia prezento de tekstoj Esperantaj:

  • Manskribe mi uzas la germanajn citilojn 99–66 kaj la kurban apostrofon komoforman: „manskribʼ“.
  • Tajpile mi uzas la rektajn citilojn kaj la rektan apostrofon: "tajpaĵ'".
  • Retpoŝte mi uzas la angulajn citilojn (la plej klarajn) kaj la rektan apostrofon (komprenatan de la literumilo): «retpoŝt’».
  • Tipografie mi uzas la angulajn citilojn14 kaj la kurban apostrofon literan (U+02BC): «tipografiʼ», se mi certas ke ĝi disponeblas en la uzota tiparo.
  • Okaze de ingitaj citaĵoj mi uzas la angulajn citilojn ekstere kaj la kurbajn interne: «Li diris: „Mi venos!“».
  • Estkiel «malpezajn» citilojn mi uzas la unuoblajn citilojn angulajn (la apostrofo rekta ‹’›, la artikolo ‹lʼ›, la subsigno ‹¸›).

Koncerne la literumilojn, la kombino Ispelo + Emakso estas por mi la plej oportuna. Ĝi estas la plej diversflanka kaj ebligas egale facile redakti kaj tekstojn tajpecajn (ekz‑e retpoŝtajn), kaj la tipografiajn.

Notoj:

1 Pythoud, Christophe. Français-GUTenberg : un nouveau dictionnaire français pour ISPELL. Problèmes résolus et intégration de contributions extérieures. Cahiers GUTenberg, № 28-29 (1998), pp. 252–275.
2 Peeraerts, Paul. Pri „esperantlingvaj” kaj aliaj citiloj. Ipernity, 2016-06-05.
3 “Single guillemets may be used for quotes inside quotes.” Unicode® Standard 15.1.0 (2023 Sept. 12). Chapter 6, p. 272.
4 Wennergren, Bertilo. Bazformoj de radikoj en vortaroj. Esperantologio / Esperanto Studies, 4 (2009), p. 17.
5 Turgenev I.S., tradukis Kabe. Patroj kaj filoj. Librejo «Esperanto», Moskvo, 1909. Ĉap. 17ª, p. 77.
6 Johán Valano: Tien. Vieno: IEM, 1997.
7 Dickens, Charles trad. Zamenhof, L. La batalo de lʼ vivo. «La Esperantisto», vol. 2 (1891, feb.–jul. kaj sep.–nov.).
8 I. Turgenjev, tradukis Kabe. Patroj kaj filoj. Inko Tyresö, 2001.
9 Unicode® Standard 15.1.0 (2023 Sept. 12). Chapter 6.
10 Unicode Data UDC.txt.
11 Pri ĝia nevalido eĉ por la angla lingvo vd la blogaĵon “Which Unicode character should represent the English apostrophe? (And why the Unicode committee is very wrong)” kaj la postan diskuton tie.
12 Similcele ISO rekomendas 2 Multlingvajn Eŭropajn Subarojn (MES) de Unikodo: MES-1 (por la latinaflabetaj skribsistemoj, 335 signoj) kaj MES-2 (por la alfabetoj latinaj, greka, cirilaj, 1062 signoj). Ambaŭ entenas kaj la literan apostrofon U+02BC, kaj la citilon U+2019. (WGL4 situas meze: 657 signoj, kvankam ne ĉiujn signifojn de MES-1 ĝi disponigas.)
13 Ekzamenante la tiparojn mi rimarkis, ke la kutima testfrazo pri la signoj speciale Esperantaj estas nekompleta, kaj mi jene ĝin ŝanĝis: Eĥoŝanĝʼ ĉiuĵaŭde (por testi ankaŭ la literan apostrofon).
14 La saman rekomendon pro la samaj motivoj donas Edmund Grimley Evans en sia artikolo «Niaj citiloj» (La Brita Esperantisto, № 990, Printempo 2021).