Markos Kramer, Luko Cerante, Robin van der Vliet

Enkonduko

En tradicia Esperanto multaj parencovortoj nepre indikas sekson: patro, patrino, avo, avino, nepo, nepino, fianĉo, fianĉino ktp. Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon de sekse neŭtralaj parencovortoj. Dum la pasintaj tri jaroj estis faritaj multaj proponoj pri tio, kiajn sekse neŭtralajn parencovortojn oni povus uzi en Esperanto. En nia artikolo Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo ni fokusiĝis je la J-sistemo kaj la parentismo kaj interalie prezentis liston de la argumentoj por kaj kontraŭ ĉiu el ĉi tiuj du sistemoj. Por helpi al aliaj esperantistoj iom orientiĝi inter ĉiuj ĝisnunaj proponoj kaj iliaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj, ni en ĉi tiu artikolo listigas ĉiujn al ni konatajn proponojn por sekse neŭtralaj parencovortoj kaj listigas ĉiujn gravajn argumentojn por kaj kontraŭ ĉiu el ili.

La dek proponoj

Entute ni konscias pri dek proponoj por sekse neŭtralaj parencovortoj en Esperanto. Ĉi-sube ni koncize klarigas ĉiun el tiuj dek proponoj kaj krome ilustras ĉiun el ili per la proponitaj sekse neŭtralaj alternativoj al patr(in)o, av(in)o, nep(in)o kaj fianĉ(in)o.

  • J-sistemo: Enkonduko de novaj sekse neŭtralaj radikoj per aldono de J post la unua vokalo de la tradicia iĉa radiko (kaj eventuala ŝanĝo de tiu vokalo de I al E): pajtro, ajvo, nejpo, fejanĉo
  • Parentismo: Enkonduko de novaj sekse neŭtralaj radikoj pravigeblaj per nacilingvaj vortoj, ekz-e: parento, avuo, nepoto, fianceo
  • Ge-sistemo: Uzo de la prefikso ge- kun seksneŭtraliga signifo: gepatro, geavo, genepo, gefianĉo
  • Go-sistemo: Uzo de la nova prefikso go- kun seksneŭtraliga signifo: gopatro, goavo, gonepo, gofianĉo
  • E-sistemo: Uzo de la nova sufikso -e- kun seksneŭtraliga signifo: patreo, aveo, nepeo, fianĉeo
  • Ul-sistemo: Uzo de la sufikso -ul- kun seksneŭtraliga signifo: patrulo, avulo, nepulo, fianĉulo
  • Um-sistemo: Uzo de la sufikso -um- kun seksneŭtraliga signifo: patrumo, avumo, nepumo, fianĉumo
  • Ri-sistemo: Prefikseca uzo de la sekse neŭtrala pronomo ri por seksneŭtraligi vortojn: ripatro, riavo, rinepo, rifianĉo
  • Kunmetosistemo: Novaj sekse neŭtralaj parencovortoj kreitaj per kunmetado de malmultaj afiksecaj elementoj por la plej bazaj parencorilatoj, ekz-e: abo, ababo, idido [ĉi tiu sistemo ne aplikeblas al fianĉo, do por tiu nocio necesos alia solvo]
  • Signifoŝanĝismo: Ŝanĝo de la signifo de la tradiciaj iĉaj radikoj, tiel ke ili nun estu interpretataj nur en sekse neŭtrala maniero: patro, avo, nepo, fianĉo

La argumentoj por kaj kontraŭ ĉiu propono

Jen ni listigas la laŭ ni plej gravajn argumentojn por kaj kontraŭ ĉiu el tiuj sistemoj. Ĉe la ul-sistemo kaj la signifoŝanĝismo ni aparte emfazas po unu kontraŭ-argumenton per grasa skribo, ĉar tiuj tri kontraŭ-argumentoj kontraŭ tiuj du argumentoj laŭ ni estas aparte atentindaj.

Argumentoj por la J-sistemo:

  • La J-sistemaj novradikoj estas relative facile lerneblaj, ĉar ili estas kreitaj per sistema modifo de ekzistantaj radikoj.

  • Pro la forma simileco inter la J-sistemaj novradikoj kaj la analogaj tradiciaj iĉaj radikoj, eĉ iu, kiu neniam aŭdis pri la J-sistemo, povus laŭkuntekste diveni la signifon de la J-sistemaj novradikoj. Tio ebligas uzi la J-sistemajn novradikojn eĉ, kiam oni ne scias, ĉu la aŭskultanto jam aŭdis pri la J-sistemo, kio siavice helpas ĉe la praktika ekuzo de la J-sistemo.

Argumentoj kontraŭ la J-sistemo:

  • Malgraŭ la intenco de la kreintoj de la J-sistemo, ke la novaj formoj estu interpretataj kiel novaj radikoj, multaj esperantistoj emas interpreti la novajn formojn kiel formitajn per infikso -j-. Ĉar la Fundamenta kaj tradicia vortfarado de Esperanto ne permesas infiksojn, la tiel interpretita J-sistemo kontraŭas la Fundamenton kaj la lingvan tradicion. (Aliflanke ankaŭ eblas argumenti, ke ĝuste ĉar Esperanto laŭ la Fundamento kaj la lingva tradicio ne havas infiksojn, tiu infikseca interpreto de la J-sistemo ne povas esti ĝusta, kaj la origine intencita interpreto, laŭ kiu temas pri novaj radikoj ne derivitaj per vortfaraj meĥanismoj de Esperanto, estas la sola ebla interpreto de la J-sistemo.)

  • Kelkaj J-sistemaj formoj, precipe ejdzo, nejpo, nejvo kaj fejanĉo, sonas tre simile al la tradiciaj iĉaj formoj, tiel ke ili en la parola uzo povus esti miskomprenataj kiel iĉaj formoj.

Argumentoj por la parentismo:

  • La sistemo aplikas la normalan metodon por la enkonduko de novradikoj por konceptoj ne-esprimeblaj per la tradicia radikprovizo kaj vortfarado, nome per elekto de kiel eble plej internacie rekonebla radiko kun la intencita signifo.

  • La parentismaj novradikoj ne nepre devas esti akceptataj kiel plena sistemo, sed ankaŭ povas esti akceptataj vorton post vorto, tiel ke la plej bezonataj partoj de la parentisma proponaro povus eniri en la lingvouzon eĉ de homoj, kiuj ne emas akcepti tutan sistemon da novradikoj.

  • Kelkaj tradicie iĉaj radikoj, ekzemple patro, frato kaj onklo, baziĝas je klare iĉaj nacilingvaj vortoj. Se oni laŭ unu el la aliaj sistemoj kreas seksneŭtralan vorton etimologie derivitan de tiuj vortoj (ekzemple pajtro, gepatro, patreopatrumo), ĝi daŭre havas etimologion, kiu ne estas sekse neŭtrala. La parentismo aliflanke proponas por ĉiu parencorilato sekse neŭtralan vorton, kiu ankaŭ laŭ sia etimologio estas sekse neŭtrala.

Argumentoj kontraŭ la parentismo:

  • Por povi esprimi ĉiujn parencorilatojn en sekse neŭtrala maniero per la parentisma aliro, necesas lerni pli ol dek novajn radikojn, dum ĉe la aliaj sistemoj la lernoŝarĝo estas pli malgranda.

  • Pro la bezono aparte elekti ĉiun novradikon, estas pli malfacile ol ĉe la aliaj sistemoj veni al vaste akceptata konsento pri la formo de ĉiuj novradikoj, do estas pli malfacile atingi unuecan lingvouzon per la parentismo.

Komunaj argumentoj por ĉiuj afiksecaj sistemoj (ge-sistemo, go-sistemo, e-sistemo, ul-sistemo, um-sistemo kaj ri-sistemo):

  • Ĉi tiuj sistemoj estas aparte facile lerneblaj, ĉar oni devas nur lerni unu novan afikson aŭ unu novan uzmanieron de ekzistanta afikso aŭ pronomo.

  • La novaj vortoj estas facile rekoneblaj, kaj eĉ iu, kiu ankoraŭ ne konas la sistemon, povas facile laŭkuntekste diveni la signifon.

  • Multaj sentas, ke ĉi tiuj sistemoj malpli grave ŝanĝas la ekzistantan lingvon kompare kun la enkonduko de novaj radikoj kiel en la parentismo, J-sistemo aŭ kunmetosistemo, kaj kompare kun la ŝanĝo de la signifo de ekzistantaj radikoj kiel en la signifŝanĝismo. Unu faktoro, kiu plifortigas tiun senton, estas la fakto, ke ĉe tiuj kvar ne-afiksecaj sistemoj estas tre nature uzi ilin ne nur, kiam necesas sekse neŭtrala esprimo, sed ankaŭ kiel bazon por la sekse markitaj formoj (ekzemple pajtriĉo, parentiĉo, abiĉopatriĉo anstataŭ patro), kaj multaj subtenantoj kaj uzantoj de tiuj ne-afiksecaj sistemoj ja subtenas aŭ uzas tiajn nove formitajn sekse markitajn formojn. La pluuzo de la tradiciaj sekse markitaj formoj kiel patro kaj patrino pli nature kombineblas kun afikseca sistemo ol kun iu ajn de la ne-afiksecaj sistemoj. Pro ĉi tiu sento, ke la afiksecaj sistemoj malpli grave ŝanĝas la ekzistantan lingvon, ili verŝajne pli facile ol la ne-afiksecaj sistemoj estos akceptataj de vasta parto de la lingvokomunumo, ankaŭ de tiuj, al kiuj ne tre gravas sekse neŭtrala lingvaĵo kaj seksa simetrieco en la lingvo.

  • Malgraŭ tio klarigita en la ĵus prezentita argumento, la afiksecaj sistemoj ankaŭ kombineblas kun simetria sistemo da esprimoj por la sekse markitaj parencovortoj, ekzemple patriĉo kiel iĉa formo kaj patrino kiel ina formo apud sekse neŭtrala formo kiel gepatropatreo. La fakto, ke afikseca sistemo kombineblas kaj kun konservema lingvouzo koncerne la sekse markitajn formojn, kaj kun novspeca sekse simetria sistemo por la sekse markitaj formoj, igas la afiksecajn sistemojn akcepteblaj kaj por pli konservemaj lingvouzantoj, kiuj ne pretas ŝanĝi la lingvouzon pro konsideroj pri seksa simetrieco, kaj por pli novemaj lingvouzantoj, kiuj ja volas uzi la lingvon en sekse simetria maniero. Pro tio afikseca sistemo povas altiri relative grandan kvanton da esperantistoj al la praktikado de almenaŭ unu el la manieroj praktiki ĝin – pli grandan kvanton ol ĉiu unuopa uzmaniero per si mem sukcesus altiri. Tio pligrandigas la ŝancon de tia sistemo esti akceptata de vasta parto de la lingvokomunumo.

Komunaj argumentoj kontraŭ ĉiuj afiksecaj sistemoj (ge-sistemo, go-sistemo, e-sistemo, ul-sistemo, um-sistemo kaj ri-sistemo):

  • Se afikseca sistemo disvastiĝus, ĝi verŝajne estus de kelkaj ankaŭ aplikata al vortoj, kie ĝi ne estas bezonata, ekzemple kuracisteo kaj najbareo; tio siavice povus kreskigi la misan ideon, ke ĉe tiaj vortoj la baza formo sen seksneŭtraliga afikso havas nur-iĉan signifon. (Verŝajne ĉe vortoj kiel kuracisto kaj najbaro la konscio pri ilia seksneŭtraleco jam estas sufiĉe granda por igi ĉi tiun problemon minimuma, sed ĉe la malmultaj vortoj, ĉe kiuj la seksneŭtraleco de la baza formo estas pli kontestata inter lingve spertaj esperantistoj, ekzemple amiko, orfo, soldato kaj pastro, la apero de formo kun seksneŭtraliga afikso havas realan ŝancon puŝi la lingvan evoluon al iĉa interpreto de la baza formo aŭ almenaŭ al daŭra malcerteco pri tio, ĉu la baza formo estas seksneŭtrala aŭ iĉa.)

  • Seksneŭtraliga afikso estas tipologie malkutima, ĉar ĝenerale estas malkutime, ke lingvo havas afikson, kiu pliĝeneraligas la signifon de la vorto.

  • Kiel ajn oni provas teorie klarigi la sekse simetrian uzon de afikseca sistemo klarigitan supre (ekzemple patreo/patriĉo/patrino), ĝi kondutas iom strange el la vidpunkto de la Esperanta vortfara sistemo.

Specifa argumento kontraŭ la ge-sistemo:

  • La prefikso ge- tradicie kaj laŭ-Fundamente havas alian signifon ol la signifo, kiun ĝi ricevas en la ge-sistemo: Tradicie kaj laŭ-Fundamente ĝi indikas la ĉeeston de almenaŭ unu iĉo kaj almenaŭ unu ino (pro kio ĝi tradicie estas uzebla nur por grupo de almenaŭ du personoj), sed en la ge-sistemo ĝi ricevas la preskaŭ-malan signifon ‘de ajna sekso’. Se oni konsekvence akceptas tiun novan signifon de ge-, oni devus akcepti ne nur novajn ununombrajn vortojn kiel gepatro kaj geavo, sed devus akcepti ankaŭ, ke la tradiciaj multenombraj vortoj kiel gepatroj kaj geavoj ŝanĝis sian signifon: Tradicie ili uzeblas nur por sekse miksitaj grupoj, sed laŭ la seksneŭtraliga signifo de ge- proponata de la ge-sistemo ili devus esti uzeblaj ankaŭ por unuseksa grupo (ekzemple kiam oni ial ne volas mencii la sekson). (Aliflanke eblas argumenti, ke ĉi tiu signifoŝanĝo de ge- estas nur el teoria vidpunkto drasta signifoŝanĝo, dum el praktika kaj pragmatika vidpunkto temas pri ne tiom drasta ŝoviĝo de la signifo, kiun homoj sufiĉe nature emas akcepti kaj ekuzi.)

Specifa argumento por la e-sistemo:

  • Laŭ sia sono kaj sufikseco, la sufikso -e- pli ol la aliaj proponoj por seksneŭtraligaj afiksoj impresas kiel neŭtrala formo inter -in- kaj -iĉ-.

Specifa argumento kontraŭ la e-sistemo:

  • La formo fil/e/o kolizias kun la jam ekzistanta vorto file/o (tenera viandotranĉaĵo el la dorso), tiel ke la e-sistemo prefere estu kombinata kun iu aparta solvo por seksneŭtrala alternativo al fil(in)o (ekzemple kun la parentisma propono fizo bazita je la sarda vorto-paro fiza/fizu kaj kun aldona subteno de la franca vorto-paro fille/fils).

Specifaj argumentoj kontraŭ la ul-sistemo:

  • Laŭ la normalaj reguloj de Esperanta vortfarado, la aldono de -ul- al iu radiko, kiu jam esprimas ian ulon, devus havi signifon de la speco ‘ulo rilata al la ulo esprimita per la radiko’. Ekzemple, patrulo devus signifi ‘ulo rilata al patro(j)’. Sed la ul-sistemo donas tute alian signifon al tia kunmetaĵo, kontraŭe al la normalaj reguloj de Esperanta vortfarado.

  • Ĉi tiu propono kolizias kun la jama uzo de fratulo kiel titolo donata al la anoj de kelkaj religiaj ordenoj aŭ alispecaj societoj.

Specifa argumento kontraŭ la um-sistemo:

  • Unu el la plej produktemaj uzoj de -um- estas por formi verbojn, kiuj indikas ian agmanieron. Tial vorto kiel patrumo povus impresi kiel substantivigo de la verbo patrumi (‘iel agi en patra maniero’).

  • Ĝis nun la sufikso -um- praktike neniam estas uzata por nomi homon, do ĉi tiu proponita uzo povas facile esti miskomprenata kaj krome eĉ povas esti konsiderata ofenda pro tio, ke -um- ja estas tradicie uzata por diversaj aĵoj sed ne por homoj.

Specifaj argumentoj kontraŭ la ri-sistemo:

  • Kutime pronomoj ne estas uzataj prefiksece en la Esperanta vortfarado, do la ri-sistemo enkondukas novan kutimon al la Esperanta vortfara sistemo. Tio eble povus kaŭzi konfuzojn.

Argumentoj por la kunmetosistemo:

  • Ĉi tiu sistemo ne nur alportas sekse neŭtralajn parencovortojn al Esperanto, sed krome donas al Esperanto tute logikan sistemon de parencovortoj, kiu krome ankaŭ estas aplikebla por relative koncize esprimi parencorilatojn, kiuj ne estas facile esprimeblaj en la tradicia Esperanta parencvorto-sistemo, sed kiuj eble estas gravaj en iuj specifaj kulturoj. Tio krome igas la parencvorto-sistemon kulture pli neŭtrala kompare kun la tre eŭropeca tradicia Esperanta sistemo de parencvortoj.

Argumentoj kontraŭ la kunmetosistemo:

  • Supozeble estas multaj partoj de la Esperanta vortprovizo, kiujn oni povus igi pli sistemaj aŭ logikaj. La ĝenerala sinteno de la esperantistaro al tiaj ideoj estas, ke oni lasu la lingvon tia, kia ĝi estas, kaj ne provu atingi ian perfektan logikecon, ĉar tiam oni neniam havos stabilan lingvon, dum oni daŭre provas igi ĝin pli sistema aŭ logika. Tial la fakto, ke en la kunmetosistemo la bezono je sekse neŭtralaj esprimoj estas kombinata kun strebado al pli logikeca sistemo de parencoesprimoj, fakte povus endanĝerigi la strebadon al la enkonduko de novaj sekse neŭtralaj esprimoj, ĉar multaj esperantistoj reagos al tia propono simile skeptikeme kiel al ĉiaj aliaj proponoj igi Esperanton pli sistema aŭ pli logika.

  • La kunmetosistemo ne aplikeblas al vortoj kiel fianĉ(in)o kaj vidv(in)o, do por tiuj necesas aparta solvo.

  • En la kunmetosistemo ne ekzistas perfektaj analogaĵoj al la tradiciaj nocioj de onkl(in)o kaj nev(in)o. Se oni laŭ la propono de la ĉefa proponanto de la kunmetosistemo (Akademiano Edmundo Grimley Evans) uzas ab- por patr(in)o, aĥ- por frat(in)o kaj eŝ- por edz(in)o, oni devas esprimi onkl(in)o per abaĥo aŭ per abaĥeŝo depende de tio, ĉu temas pri frat(in)o de la patr(in)o aŭ ĉu temas pri edz(in)o de la frat(in)o de la patr(in)o. Simile oni devas depende de la preciza parencorilato elekti inter aĥido kaj eŝaĥido por nev(in)o. La manko de perfektaj analogaĵoj al ĉi tiuj du tradiciaj esprimoj povus esti perceptata kiel manko en la sistemo. (Aliflanke ankaŭ eblas argumenti, ke ĉi tiu deviga precizeco pri tiaj parencorilatoj estas io bona.)

Argumento kontraŭ la signifŝanĝismo:

  • Ŝanĝi la signifon de pluraj oftaj radikoj de Esperanto estas kontraŭ-Fundamente kaj nepre kondukos al grandskalaj miskomprenoj en ĉia situacio, en kiu oni ne povas esti certa, ĉu la alia persono uzas tian radikon laŭ ĝia tradicia signifo aŭ laŭ ĝia nova signifo. Notu, ke tia miskompreno estas pli grava problemo ol la ebla nekompreno, kiu povas okazi ĉe la aliaj sistemoj, ĉar nekompreno ĉiam estas rimarkita kaj sekve plej ofte estos iel solvata (ekzemple per demando pri la signifo de la uzita vorto en interparolo, aŭ per rigardo en vortaro ĉe legado de teksto), dum miskompreno plej ofte restas nerimarkita ĝis kiam ĝi kaŭzas pli gravajn problemojn.

Konkludo

Konklude eblas diri, ke pro la du aparte gravaj kontraŭ-argumentoj emfazitaj per grasa skribo, la ul-sistemo kaj la signifŝanĝismo estas la plej problemaj proponoj. Krome, surbaze de la argumento kontraŭ la ul-sistemo kaj surbaze de aliaj menciitaj argumentoj ŝajnas, ke inter la afiksecaj sistemoj la e-sistemo estas la plej preferinda. Tio lasas la J-sistemon, la parentismon, la e-sistemon kaj la kunmetosistemon kiel plej bonajn kandidatojn por seksneŭtralaj esprimoj en Esperanto. La demando, kiu el tiuj sistemoj estu preferata, ne estas klare respondebla surbaze de la argumentoj prezentitaj ĉi-artikole, ĉar tio dependas de tio, kiun pezon oni donas al la diversaj argumentoj prezentitaj en negrasa skribo.

Finfine pri la lingva evoluo decidos la lingva komunumo kiel tuto, do ankaŭ koncerne sekse neŭtralajn esprimojn estos tiel. Tamen la multeco de proponoj, kiuj nuntempe estas pridiskutataj, certe kreas konfuzon por multaj lingvouzantoj. Por helpi malpliigi tiun konfuzon kaj rapidigi la vojon al unueca lingvouzo, ni planas baldaŭ okazigi opini-sondon pri la preferoj, kiujn havas la esperantistoj (ĉefe tiuj kun aparta intereso pri la temo de sekse neŭtrala lingvaĵo, kaj krome la membroj de la Akademio de Esperanto) inter la dek proponoj ĉi-artikole konsideritaj. Sed antaŭ ol ni faros tion, estus bone, se okazos iom da cerbumado kaj diskuto pri la ĉi-artikole prezentitaj argumentoj kaj eble forgesitaj argumentoj, por ke la opinioj esprimotaj en tiu baldaŭa opini-sondo estu kiel eble plej multe bazitaj je bona kompreno de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la diversaj proponoj.