Kien meti ‘-um’ en la morfologio?

0.0 La problemo. La sufikso -um kondutas nek kiel “vera sufikso” nek kiel “sufiksoido”, ŝajne nek trakteblas kiel elemento de eksocentraj vortoj. Sekve ne klare videblas, kien loki ĝin en la Esperanta morfologio. Unu solvo estus agnoski plurajn homofonajn sufiksojn ‘-um’, tiel ke ĉiu unuope estus klasifikebla.

1.0 Kapeco. [1] Jam de longe ni agnoskas distingon inter “sufiksoidoj” (‘-an’, ‘-uj’, ‘-er’ k. c. — la “vortigiloj” de MATTOS 2000) — kaj “veraj sufiksoj” (‘-aĉ’, ‘-eg’, ‘-et’, ‘-ĉj’, ‘-nj’ — la kategorio “grado” de MATTOS 2000). La precipa pure morfologia diferenco estas, ke la “sufiksoidoj” estas kapoj (E, aŭ “esenca elemento”, de MATTOS 2000) de siaj vortoj. Urbano estas ano, pomujo estas ujo, ĉenero estas ero, ktp. Sed urbaĉo ne “estas aĉo”, domego ne “estas ego”, plumeto ne “estas eto” — male, urbaĉo estas urbo, domego estas domo, plumeto estas plumo. Sekve en la kazo de la “veraj sufiksoj”, ne la sufikso, sed la partnera elemento, ĉiam estas kapo.

Eblas klasifiki ĉiujn E-sufiksojn senprobleme en unu el la du klasoj, krom ‘-um’, kiu kondutas speciale. Ni eble unuavide inklinas al la ideo, ke ‘-um’ estas kapo. Ĉe verboj ekzemple, ni povus demandi: ĉu aerumi estas umi? Ĉu butikumi estas umi? Ĉu krucumi estas umi? Ĉio dependas de tio, kion signifas “umi”. Estas du malfacilaĵoj: (i) ŝajne ne eblas tezi unu konstantan signifon de “umi” kiu validus por ĉiuj verbaj kazoj, kaj (ii) ĉiaokaze tiu signifo ne taŭgus ĉe la substantivoj, kiel ekz. “kortumo”, “komunumo”, “ĉarumo”. Tre frapa do estas la kontrasto inter ‘-um’ kaj la sufiksoidoj; la lastaj elstaras pro sia signifa konstanteco. En la PIV-oj oni zorge certigas nin, ke “umi” kaj “umo” ne havas “precizan signifon”.

Aliflanke en la kazo de um-vortoj certe la alia elemento ne povas esti kapo. Aerumi eble povus esti aeri, sed movadumi ne estas movadi, kaj certe krucumi ne estas kruci. Plue datumi ne estas dati, kortumo ne estas korto, komunumo ne estas komuno, validumi ne estas validi, ktp. Rimarku ke ‘-um’ eĉ povas ŝanĝi la transitivecon. Sekve ni ne povas diri, ke ‘-um’ estas malkapo, partnera elemento.

2.0 Ĉu eksocentraj vortoj? Eble um-vortoj estas eksocentraj, t.. e. plurkapaj (ĉi-kaze) vortoj. Klaraj esperantaj ekzemploj de tiaj vortoj estas dvandva-kombinoj: ‘britusona’, ‘bluverda’, ‘surdmuta’ k. s. La signifo de tiuspeca eksocentra vorto estas simple adicia: oni kombinas rekte la signifojn de la kapoj. ‘Britusona’ = brita kaj usona. ‘Surdmuta’ = surda kaj muta. Ktp.

Sed precize la problemo estas, ke ‘-um’ ne havas konstantan signifon, do samkiel ĝi ne povas esti kapo en kaphavaj vortoj, ĝi ne povas esti kapo en eksocentraj vortoj. (Estas ekstremaj um-vortoj, kies signifojn oni eĉ post multe da pripensado ne povus ĝuste diveni (“nazumo”, “cicumo”, “manumo”, “brustumo” k. s. — pri la lasta fakte ne estas interkonsento ĝis nun, laŭ mia scio).

3.0 Konkludo. En la modelo de MATTOS 2000 — la ĝis nun plej formala modelo por Esperanta morfologio aspiranta al kompleteco — la diferenco inter la traktado de “veraj sufiksoj” kaj “sufiksoidoj” ne povus esti pli fundamenta: la unuaj rezultas de procezo, kiun Mattos nomas “kohero”, kaj partoprenas en simplaj vortoj; la aliaj rezultas de “subordigado”. Se ‘-um’ estas nek sufiksoido nek vera sufikso, kaj ne faras eksocentrajn vortojn, ŝajne nur restas unu solvo: ekzistas pluraj homofonaj sufiksoj ‘-um’, ĉiu el kiuj estas klasifikebla. Unu el tiuj estas proksimume sufiksa ekvivalento de radika sonŝovo: “korto” / “kortumo”, “ĉaro” / “ĉarumo”, “pleni” / “plenumi” analoge al “akcento” / “akĉento”, “pesi” / “pezi”, “kaseto” / “kasedo” k.s. — kaj simple kreas kvazaŭ novajn radikojn. Alia estas regula sufikso por vestaj kaj korpopartaj kovriloj: “plandumo”, “kolumo” k. s. Ĝi estas kapo. Ankoraŭ alia estas proksimume sufiksa ekvivalento de la prefikso ‘pri-‘. Ĝi estas malkapo, partnera elemento. Ktp.

Teorie multajn um-vortojn oni povus simple forigi, kiel plurfoje konsilas la PIV-oj; tamen multaj estas firme ankritaj en la lingvo: “palpebrumi”, “plenumi”, “brakumi” k. s.

[1] La kapo de vorto aŭ konstruo estas ties precipa, centra elemento, la parto, kiu prezentas la kategoriecon de la tuto, kaj/aŭ estas hiperonimo de la tuto: en ‘vaporŝipo’, ‘ŝipo’ estas la kapo, ĉar vaporŝipo estas ŝipo. En Esperanto kiel en multegaj aliaj lingvoj la kapo plej ofte estas la plej dekstra elemento. Endocentra vorto aŭ konstruo havas unu evidentan kapon; eksocentra vorto aŭ konstruo ne havas unu evidentan kapon (aŭ tute ne havas kapon, aŭ havas pli ol unu kapon, depende de la analizo).

MATTOS, Geraldo,. 2000. En la komenco estas la vorto. Chapecó-SC, Brazilo.

1 penso pri “Kien meti ‘-um’ en la morfologio?”

  1. Ken skribis:

    ŝajne nur restas unu solvo: ekzistas pluraj homofonaj sufiksoj ‘-um’, ĉiu el kiuj estas klasifikebla. Unu el tiuj estas proksimume sufiksa ekvivalento de radika sonŝovo: “korto” / “kortumo”, “ĉaro” / “ĉarumo”, “pleni” / “plenumi” analoge al “akcento” / “akĉento”, “pesi” / “pezi”, “kaseto” / “kasedo” k.s. — kaj simple kreas kvazaŭ novajn radikojn.

    Mi pensas, ke ĝustas la ideo, ke UM estas radikofarilo. Ĉiuokaze UM devas esti en propra kategorio, kiam oni klasas la sufiksojn de Esperanto. Praktike oni kreas per ĝi ne kunmetaĵojn, sed novajn kvazaŭ-radikojn, kaj la signifo de tia kvazaŭ-radiko nur bezonas havi ian rilaton al la signifo de la baza radiko. Cetere eblas pli-malpli ĉio ajn.

    Tamen oni povas rekoni subspecojn de tiaj kvazaŭ-radikoj faritaj per UM, ĉar en iaj okazoj UM ekz. kondutas iele kiel vera kapo, dum en aliaj ne, sed kredeble tiaj detaloj estu nur akcesoraj en la analizo.

    Tiu radikofarila solvo memorigas min (iom pretere) pri la teorio de Marc Bavant pri radikokreado en scienca vortfarado (menciita en lia “Matematika vortaro kaj oklingva leksikono” – kiun mi nun bedaŭrinde ne havas ĉemane). Temas pri analizo de vortoj kiel ekz. “surjekcio”, “bilineara”, “centimetro”, “megabitoko” k.a. Ĉu ni eble iam povos legi ĉi tie pli detalan prezenton de tiuj interesaj ideoj?

Respondi