En ĉi tiu artikolo, kiu estas iaspeca daŭrigo de la artikolo Malklaraĵoj en la Fundamento, mi transiras nun al prezentado de malklaraĵoj pri lingvoelementoj oficialigitaj de la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto.

ANALOGI/ kaj ANALOG/

Laŭ rimarko en la Sepa Oficiala Aldono (7OA), la Lingva Komitato en 1923 maloficialigis la elementon ANALOGI/ (antaŭe oficialigitan en la Unua Oficiala Aldono, 1OA). Anstataŭe la Lingva Komitato samtempe oficialigis la radikon ANALOG/. Tiu decido estis nerimarkita de pluraj gravaj vortaroj kaj aliaj verkoj. Ekz. la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) erare indikis ANALOGI/ kiel oficialan ĝis la eldono de 2002, en kiu tio estis korektita. (Sed ankoraŭ en la eldono de 2005 la radiko ANALOG/ estas mise prezentata kiel oficialigita en 7OA, dum la decido pri ĝia oficialigo vere estis farita jam en 1923, 35 jarojn pli frue.)

Konfirmo de la decidoj pri ANALOGI/ kaj ANALOG/ troviĝas en la Oficiala Klasika Libro de Esperanto, en kiu aperas (sur p. 99) nur ANALOG/, ne ANALOGI/. Laŭ la rimarko en 7OA la decido okazis la 12an de Majo 1923, sed kredeble tiu dato ne estas ĝusta, ĉar jam en manuskripta versio de la Vortaro de la Oficialaj radikoj de Esperanto (praversio de la Oficiala Klasika Libro de Esperanto) datita “Aprilo 1922”, troviĝas nur ANALOG/ inter la oficialaj radikoj.

En 1OA, en piednotoj ĉe la radikoj AGRONOMI/ kaj ASTROLOG/, menciiĝas la vortoj agronomo kaj antropologo. Tio povus esti interpretata tiel, ke ankaŭ agronomo kaj antropologo estis oficialigitaj en 1OA (kaj eble ankaŭ aliaj similaj vortoj, ĉar sekvas la indiko k.t.p.). Piednota mencio tamen ne sufiĉas por vera oficialigo, kaj evidente la Lingva Komitato ne intencis oficialigi tiujn vortojn, kiuj sekve ne aperis ekz. en la Vortaro de la Oficialaj radikoj de Esperanto, nek en la Oficiala Klasika Libro de Esperanto. La vortojn agronomo kaj antropologo (kaj plurajn similajn) la Akademio oficialigis nur en 7OA.

GEOGRAF/ kaj GEOGRAFI/

En 7OA aperas dufoje la radiko GEOGRAF/ (en du malsamaj listoj). La unua el tiuj aperoj estas preseraro por GEOGRAFI/ (kiu estis oficialigita en 1OA). Tion la Akademio deklaris en la Oka Oficiala Aldono (8OA).

HURA/

En la Tria Oficiala Aldono (3OA) la elemento HURA aperas kun posta signeto kvazaŭ ĝi estus finaĵobezona radiko: HURA/. La nacilingvaj tradukoj en 3OA tamen prezentas nur interjekciojn. La signeto post HURA reaperas en la Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Oni povas sin demandi, ĉu eble oni iel provis per tiu streketo pravigi la oftan elparolon de hura kun akcento je la lasta vokalo, kvazaŭ temus pri apostrofita O-vorto. Sed pli verŝajne temas pri nura preseraro. Aliaj vortaroj prezentas hura kiel ekkrian nefinaĵobezonan vorteton.

KALKANUM/

En 1OA aperis KALKANUM/ prezentita kvazaŭ tio estus aparta radiko. Evidente tamen temas pri la radiko KALKAN/ kun la sufikso UM/. Tion konfirmas la Oficiala Klasika Libro de Esperanto, en kiu aperas nur KALKAN/, ne KALKANUM/.

KOMPAN/

En 1OA legeblas KOMPAN/. Tio estas preseraro por KOMPON/. La oficialecon de KOMPON/ konfirmas la Oficiala Klasika Libro de Esperanto sur p. 48 (dum KOMPAN/ tie ne aperas).

MIS/

Laŭ neoficiala parto de la Aktoj de la Akademio 1963-1967 (paĝo 9) la prefikso MIS/ apartenas al la Kvara Oficiala Aldono (4OA), kaj ĝuste tiel prezentas la aferon niaj vortaroj (ankaŭ PIV2005), sed en la teksto de 4OA la prefikso MIS/ ne estas trovebla. En la vero MIS/ estis oficialigita aparte en la sama jaro, en kiu aperis 4OA, la jaro 1929. La rezultoj de la apartaj voĉdonoj pri 4OA kaj pri MIS/ estis anoncitaj en la sama cirkulero: “Akademio kaj Lingva Komitato – Rezultato de la diversaj balotoj – Majo 1929”. Tio estis konfirmita en “Raporto de la Prezidanto” en la Oficiala Bulteno en Junio 1929. La prefikso MIS/ do ja estas oficiala, sed ĝi ne apartenas al 4OA.

SPECULACI/

En 3OA troveblas la radiko SPECULACI/ (kun “c” post “e”). En PIV (la eldono de 1987 kaj pli fruaj eldonoj) retroviĝas la sama skribo SPECULACI/ (tamen alfabete enordigite kvazaŭ ĝi havus “k” post “e”). En aliaj vortaroj, inkluzive de postaj eldonoj de PIV (2002 kaj 2005), kaj en la praktika uzado, troveblas nur SPEKULACI/ (kun “k”). En la Oficiala Klasika Libro de Esperanto aperas nur SPEKULACI/ (p. 105), ne SPECULACI/. La apero de SPECULACI/ en 3OA estis nura preseraro por SPEKULACI/.

Pliaj malklaraĵoj en la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj

Ankaŭ en la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj estas malklaraĵoj sufiĉe ampleksaj kaj iom tiklaj. Tiujn mi tamen pritraktos en aparta artikolo.

Bibliografio

Aktoj de la Akademio 1963-1967. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto. N-ro 9. – Akademio de Esperanto – Rotterdam (sen jaro).

Kvara Aldono al Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio – Esperantista Centra Librejo – Paris, 1929 kaj 1930 (fotokopio).

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda – Paris, 2002.

Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Kolekto de la Akademio. Grosjean-Maupin. – Esperantista Centra Librejo – Paris, 1924.

Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto. N-ro 10. – Akademio de Esperanto – Paris, 1976.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento – Waringhien, G. (ĉefredaktoro) – 4-a eldono, Sennacieca Asocio Tutmonda – Paris, 1987.

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 – Duc Goninaz, Michel (ĝenerala gvidanto) – Sennacieca Asocio Tutmonda – Paris, 2005.

Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 1 – 1958 (fotokopio).

Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro – Esperantista Centra Oficejo – Paris, 1921 (fotokopio).

Vortaro de la Oficialaj radikoj de Esperanto (Laŭ “Universala Vortaro” kaj la 3 Aldonoj). Kolekto de la Akademio. Th. Cart. Presita kiel manuskripto. – Parizo, Aprilo 1922.

Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria – Esperantista Centra Oficejo – Paris, 1909 (fotokopio).