Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

VORTBAZITA TEORIO : ĈU STRUKTURA AŬ TRANSFORMA?

0.0 Enkonduko. Se oni forlasas la “klasikan” tezon pri Esperantaj vortoj, ke vortradiko rolas sendepende de siaj finaĵoj kaj havas en si mem kategoriecon (substantivecon, verbecon, adjektivecon), kaj opcias por vortbazita teorio, laŭ kiu sintaksa kategorieco estas karaktero de vorto, ne de radiko (kiel en aliaj lingvoj), tiam oni devas elekti inter transforma kaj struktura analizado. Transforman analizadon proponis i. a. Kiselman 1991 kaj Grimley-Evans 1997. Strukturan analizadon proponis i. a. PAG (implicite, laŭ mia interpreto) kaj Mattos 2000. Mi argumentos ĉi tie por struktura analizado.

Laŭ la transforma analizo, bono, ekzemple, transformiĝas de la baza formo bona per ŝanĝo de finaĵo (supozante ĝeneralan interkonsenton ke la adjektivo estas baza):

bona → bono (regulo: la finaĵo -a fariĝas -o sub kondiĉoj K1)

Laŭ la struktura analizo, bono devenas de abstrakta strukturo per malapero, aŭ forfalo, de -a:

[bona]o → [bon]o (regulo: finaĵo forfalas sub kondiĉoj K2)

1.0 Argumentoj por la struktura analizado.

1.1 Argumentoj de forfalkondiĉoj. La struktura analizado ricevas apogon de la jenaj konstatoj pri la kondiĉoj K2 kontraste al K1:

1.1.1 K2 enhavus tre ĝeneralajn kondiĉojn, ekzemple, “La unua el du kategoriaj vokaloj (-o, -i, -a) forfalas, devige se ili estas sinsekvaj, nedevige se ne” (Miner 2006). K1 aliflanke enhavus aron da specifaj kondiĉoj, kies formo ne klare antaŭvideblas. El unu vidpunkto, reguloj en transforma analizado eĉ ne havus kondiĉojn, sed simple generus ĉiujn eblajn formojn; tamen vidu par. 1.4 pri hipergenerado.

1.1.2 La kondiĉoj K2 estus parte fonologie motivataj: ĝenerale, ili detruas sinsekvojn de vokaloj, kiuj ne oftas en la lingvo, konservante ties tipajn silabosinsekvojn.

1.1.3 La kondiĉoj K2 estus parte motivitaj de sendependaj konsideroj: ĉiam eblas nedevige forfaligi la unuan kategorivokalon en vortoj kiel ‘vaporoŝipo’, ‘ruĝakovrila’, ‘daŭripova’ k.s. Tiuj forfaloj, kiel ankaŭ tiu de finaĵo -o substantiva en “poezia” stilo, kredebligas teorion en kiu rolas forfaloj: ili jam rolas en la lingvo.

1.2 Argumento de ĝenerala neceso de strukturoj.

1.2.1 Plursignifeco. Tre ofte kiam vorto havas pli ol unu signifon, la kialo estas, ke ĝi realigas pli ol unu strukturon. Ekzemple se oni volas klarigi la du signifojn de ‘martiro’ (1. mortinto pro siaj kredoj 2. iro en marto), oni nature atentas la kontrastajn grupiĝojn de elementoj: [martir][o], [mart][iro], aŭ arbodiagrame (simpligite; V = vorto)

Strukturigado per krampoj kaj strukturigado per arbodiagramoj prezentas la saman informon, sed ĉe plenaj analizoj la dua maniero donas pli legeblajn rezultojn. Kp.

[V[marto][V[iri][o]]]

kaj

(Rimarku la efikojn de la forfalregulo: la unua -o forfalas nedevige, la -i, devige. Rezultas ‘martoiro’ aŭ ‘martiro’.)

Sekve, ni jam bezonas strukturojn ĉiaokaze, por klarigi strukturan plursencecon, kiu tre oftas en nia lingvo. Fakte ‘martiro’ povus kredeble ankaŭ signifi ‘tiro el maro’, kiu havus ankoraŭ alian strukturon.

1.2.2 Sintakso. Estas evidente, ke strukturoj necesas jam en la frazosintaksa analizado; tiuj preskaŭ ĉiam nuntempe prezentiĝas per arbodiagramoj. Per la razilo de Occam, oni starigu similajn teoriajn konstruaĵojn por ambaŭ partoj de la gramatiko, se ne aperas severaj problemoj pro tiu strategio. (La morfologiaj diagramoj de Mattos 2000 estas isomorfaj kun arbodiagramoj.)

1.3 Argumento de konservado de morfologiaj rilatoj kaj simetria eksplikado.

Rimarku, ke la arbodiagramo

prezentas ĝuste la semantikan enhavon de la morfologiaj rilatoj ene de la vorto ‘martiro’ (kun la signifo ‘iro en marto’). Simile la arbodiagramo

prezentas ĝuste la semantikan enhavon de la morfologiaj rilatoj ene de la sama vorto kun la alia signifo): tiukaze tute ne estas morfologiaj rilatoj, krom ke ‘martiro’ estas vorto.

Kontraste, transforma analizo, por reprezenti la signifon ‘iro en marto’, necesigus la transforman historion de parto de la vorto: marto + (iri → iro). Sekve la struktura analizo pretendas, ke parolanto scias la du signifojn per scio de la du alternativaj strukturoj, dum la transforma analizo pretendas, ke la parolanto scias la du signifojn per scio de la transforma historio de la dua. Ni preferu la pli simplan modelon, kiu postulas nur unu specon de abstrakta scio.

1.4 Argumento de simpleco. Transforma teorio devus krei iuspecan mekanismon por preventi hipergeneradon. Ekzemple se ekzistas reguloj X-a → X-o kaj X-o → X-a (por derivi ‘ruĝo’ de ‘ruĝa’ k.c., kaj ‘princa’ de ‘princo’ k.c.), ili devas ne nutri unu la alian; alie ekestus nefiniaj iteracioj. Kelkaj gramatikistoj tezas pri “blokado” en tiaj kazoj — mekanismo, per kiu regulo ne funkcias se ĝi kreus “jam ekzistantan vorton” aŭ simile. Mi timas tamen, ke estus tre malfacile precizigi tion, kio konsistigas en Esperanto “jam ekzistantan vorton”.

2.0 Konkludo. Ĉi tie mi ne argumentas por vortbazita analizado de Esperanta morfologio. Tio estas alia temo. Sed mi suspektas, ke pli kaj pli da teoriistoj inklinas tiel, kaj se ili pravas, estas laŭ mia opinio bonaj kialoj elekti strukturan analizadon kaj ne transforman.

Unu vorto pri abstraktaj entoj. La moderna lingvistiko ne hezitas pri teoriaj konstruaĵoj, prenante inspiron de aliaj sciencoj. Tio ja eble iafoje tro senbridas. Sed mi persone konsentas kun la opinio de iuj scienc-filozofoj, ke teoria konstruaĵo estas reala kondiĉe ke sen ĝi, ne eblas sistemigi la datenojn. Kaj mi povas atesti, ke ĉiuj streboj ekspliki lingvajn fenomenojn per sinlimigo al “nur la sonoj” (resp. “literoj”) malsukcesis.

GRIMLEY-EVANS, Edmundo, 1997. “Vortfarado”. La Brita Esperantisto (marto-aprilo, pp 57-59).

KISELMAN, Christer, 1991. “Vortkreaj procezoj de Esperanto”. Scienca Revuo 42: 95-109. Rete havebla ĉe
http://www.math.uu.se/~kiselman/bibliography.html.

MATTOS, Geraldo. En la komenco estas la vorto. Chapecó-SC, Brazilo, 2000

MINER, Ken, 2006. “Rimarkoj pri En la komenco estas la vorto de Geraldo MATTOS, Par. 6.0. Rete ĉe http://www.sunflower.com/~miner/EKVO_package/ekvo.html.

PAG = Kálmán KALOCSAY & Gaston WARINGHIEN, 1980. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. (Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio).

Antaŭa

Kiel verki artikolon en Lingva Kritiko?

Sekva

Kien meti ‘-um’ en la morfologio?

5 Komentoj

  1. Dankon, Ken, pro tre interesa artikolo!

    Mi interesiĝas aparte pri la jeno:

    Transforma teorio devus krei iuspecan mekanismon por preventi hipergeneradon.

    Jes.

    Kelkaj gramatikistoj tezas pri “blokado” en tiaj kazoj — mekanismo, per kiu regulo ne funkcias se ĝi kreus “jam ekzistantan vorton” aŭ simile. Mi timas tamen, ke estus tre malfacile precizigi tion, kio konsistigas en Esperanto “jam ekzistantan vorton”.

    Ankaŭ mi timas same. Mi ĉiam volis, ke tiuj, kiuj tezas pri blokado, ellaboru sian teorion pli plene kaj detale, kaj eĉ en pedagogia direkto. Sed mi ankoraŭ ne scias pri provo en tiu direkto.

    Sed kiel precize oni preventu hipergeneradon en via modelo?

    Mi supozas, ke vi celas ion similan al la jeno:

    ruĝa → [ruĝa]o → ruĝo (= eco esti ruĝa, ruĝa koloro)
    princo → [princo]a → princa (= rilata al princo)
    
    [ruĝa]o !→ [[ruĝa]o]a { → ruĝa (= rilata al ruĝo) }
    MALPERMESO DE LA SINSEKVO A-O-A.
    
    [princo]a !→ [[princo]a]o { → princo (= la eco esti rilata al princo) }
    MALPERMESO DE LA SINSEKVO O-A-O.

    Do, certaj sinsekvoj de finaĵoj (en la profunda strukturo antaŭ la forfalo de finaĵoj) simple estas malpermesitaj.

    Ĉu tiel aŭ alie?

  2. Viaj ekzemploj estas bonaj: sed eĉ pli harstarige, necesus ebligi ekz. [[re[[formo]i]]o] sen ebligi ankaŭ ekz. [[re[[asfalto]i]]o]. Aŭ ĉu eble ‘reasfalto’ ekzistas kaj signifas paralele kun ‘reformo’? Al kiu(j) ni demandu? Kiel ni scias eĉ, ke ‘ruĝa’ ne povas signifi ne nur ‘ruĝa’ sed ankaŭ ‘rilata al ruĝo’?

    Jen la centra problemo pri Esperanta lingvistiko (se io tia eĉ povas ekzisti): kiel precize determini eblecojn kaj signifojn en lingvo sen lingvanoj. Mi ne havas modelon! Ĉio, kion mi prilaboris, koliziis kun tiu nepenetrebla murego. Ajna teorio, ĉu transforma ĉu struktura, devus iel certiĝi pri precize kio enestas la leksikon. Kaj se temus pri gradoj de leksikigado, des pli necesus empiria kriterio.

    Eblus arbitre elekti korpus(eg)on, kiu estu la lingvo, kaj ĝin priskribi. Sed tio (a) sendus la lingvistikon reen ĝis ĉ. 1950, kaj (b) ŝajnas kontraŭ la spirito de Esperanto.

    Ken

  3. Ken:

    necesus ebligi ekz. [[re[[formo]i]]o] sen ebligi ankaŭ ekz. [[re[[asfalto]i]]o]

    Jes. Via strukturisma metodo bone helpas kompreni, kio problemas pri tiuj vortoj.

    Aŭ ĉu eble ‘reasfalto’ ekzistas kaj signifas paralele kun ‘reformo’? Al kiu(j) ni demandu? Kiel ni scias eĉ, ke ‘ruĝa’ ne povas signifi ne nur ‘ruĝa’ sed ankaŭ ‘rilata al ruĝo’?

    Bonaj demandoj (materialo por tuta vico da pliaj artikoloj).

    Ni tamen supozu, ke la normo diktas, ke “reformo” estas en ordo, sed “reasfalto” ne. Kiel vortigi eventualan pravigon de tio surbaze de via strukturism metodo?

    Eble oni povas diri, ke “reformi” fariĝis tiel ofta vorto, ke la uzantoj ĝin perceptas ne plu kiel re[[formo]i], sed kiel re[formi] (aŭ eĉ simple kiel reformi). El tiu verbo oni senprobleme plu faras [re[formi]]o (aŭ [reformi]o).

    Tiam malfermiĝas (almenaŭ) du aliroj al tiu verbo “formi”:

    Aŭ oni rigardu ĝin kiel duan bazan vorton el la radiko FORM/ apud la jama baza vorto “formo”: dukategorieco.

    Aŭ oni diru kiel Pokrovskij (se mi ne eraras), ke temas pri dua homonima radiko FORM/, kiu estas verba, konstraste al la substantiva radiko FORM/.

    Mi pensas, ke ĉiuokaze estas psikologia fakto, ke ĉe la verbo “reformi” kaj la O-vorto “reformo” malmultaj plu sentas la vorton “formo” kiel bazan aŭ eĉ sence parencan.

    Plua vojo, por kiu eble pledus Mattos, estas diri, ke FORM/ vere estas radiko verba kaj nur verba, kaj ke oni faras el tiu verbo la O-vorton “formo” (rezulto de la ago formi).

    Sed pri “reasfalto” neniu tia rezonado estas bezonata. Kredeble ĉiu lingvouzanto plu klare sentas en la verboj “asfalti” kaj “reasfalti” la vorton “asfalto” kiel bazon. Sekve la vorto “reasfalto” ([[re[asfalto]]i]o) tute ne oftas (eble ĝi tute ne aperas), kaj do ne bezonas aprobon. Oni rigardu ĝin simple kiel eraron.

    Tiel oni tenas firme la bazan principon, laŭ kiu sinsekvoj kiel A-O-A, O-A-O kaj O-I-O ne estas permesataj.

    Sed kion do diri pri la PAG-a analizo de “marteligi” = “igi marteli” (PAG §358)? Se mi ne perdiĝis tute, ni devas ĝin analizi jene (strukturisme kaj PAG-konforme):

    [[[[martelo]i]e]a]igi

    En unu sinsekvo O-I-E-A! Ĉu en ordo, ĉar ne revenas dufoje la sama finaĵo en tiu sinsekvo?

  4. Via strukturisma metodo bone helpas kompreni, kio problemas pri tiuj vortoj.

    Ĝuste tio estis ĝis nun mia intenco — krei kaj uzadi esploran modelon. (Verdire, laŭ mi ne atingis pli la longdaŭra teoriumado pri la etnolingvoj — kvankam tio estas multo.)

    Ni tamen supozu, ke la normo diktas, ke “reformo” estas en ordo, sed “reasfalto” ne. Kiel vortigi eventualan pravigon de tio surbaze de via strukturisma metodo?

    Vortbazita teorio supozas leksikon. En tipa vortbazita teorio, ĉiuj ekzistantaj vortoj (t.e., ĉiuj vortformoj, kiuj estas leksikigitaj) enestas la leksikon, kune kun siaj strukturoj (inter aliaj aferoj, ekz. semantika kaj fonologia informo, escepteco je certaj reguloj, ktp. — ĉio, kio ne rezultas de la reguloj de la morfologio.) En Esperanta versio, [[re[[formo]i]]o] do estus en la leksiko; [[re[[asfalto]i]]o] ne estus en la leksiko.

    Se oni efemere kreas ekz. ‘reasfalto’ (kun la dirita signifo) kaj uzas ĝin, oni konstruas ĝin el vortformoj, kiuj jam enestas la leksikon, uzante la regulojn de la morfologio. Kiam oni aŭdas/vidas tiun novan kreaĵon, oni devas interpreti ĝin kvazaŭ ekde la komenco, uzante siajn sciojn pri la reguloj (kutime subkonscie kompreneble). Se ‘reasfalto’ (aŭ io tia) fariĝas “ĝenerale uzata”, tiam ĝi eniras la leksikon, kune kun sia strukturo. Se ĝi pludisvolviĝas kiel vorto tiugrade, ke la strukturo jam ne rekoneblas, tiam la strukturo en la leksiko komencas malaperi, precize kiel vi vortumis la aferon pri ‘reformi’:

    Eble oni povas diri, ke “reformi” fariĝis tiel ofta vorto, ke la uzantoj ĝin perceptas ne plu kiel re[[formo]i], sed kiel re[formi] (aŭ eĉ simple kiel reformi). El tiu verbo oni senprobleme plu faras [re[formi]]o (aŭ [reformi]o).

    Same pri via alineo pri ‘reasfalto’. Pluirante:

    Tiel oni tenas firme la bazan principon, laŭ kiu sinsekvoj kiel A-O-A, O-A-O kaj O-I-O ne estas permesataj.

    Kial ne diri jene: tiuj sinsekvoj iafoje ekestiĝas, sed ne longe estas tolerataj de la lingvo. Ili tendencas rapide reanaliziĝi kiel pli simplaj strukturoj.

    La analizojn de PAG mi ne ofte komprenas kaj ofte ne komprenas!

    Sed jen l’envoy (kiel dirus Ŝekspiro): ĉio ĉi ne eblas, se ni ne havas empirian bazon por la leksiko. Ŝajnas ke en nia kazo renversiĝas tiu diraĵo “la diablo estas en la detaloj”. Nia diablo estas en la fundamento.

    Ken

  5. Mi forgesis mencii ke en vortbazita teorio la t.n. “truko” plurkategorieco ne okazus, ĉar nur vortoj havus kategoriojn. Sekve ekz. ‘formo’ kaj ‘formi’ povus ambaŭ enesti la leksikon; la fakto, ke ke ili havas la saman radikon, estus fakto nur historia — kiel en aliaj lingvoj (kaj fakte, ankaŭ jam en Esperanto en multaj kazoj kiel ‘kvad-‘, ‘morf-‘ k.s.).

    Ken

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén