Aŭtoraj arkivoj

Odo al Saĝaj Malpruduloj: La Granda Salto Antaŭen

Iu el la nezamenhofaj proverboj sonas: “Ardas je virkata vivofino, dezir’ al freŝa bebmusino”. Mi preskaŭ certas ke la popola saĝa eldiro estas pendigita, eble sub ŝirma kurteneto, ĉe multaj el niaj akademiaj saĝuloj. Sed antaŭ unu jaro, la dekan de marto 2007, la kurteneto falis kaj montriĝis en plena brileco la deziro de niaj [...]

Eppur, si muove! Kaj tamen, ĝi moviĝadas!

Kvankam ni ne rimarkas ĝin la tero vere daŭre moviĝas, kiel Galileo prave rimarkigis. Tiel ankaŭ lingvo nerimarkite moviĝadas malgraŭ la netuŝeblo de ĝia fundamento. Mi deziras atentigi pri kelkaj el tiuj fenomenoj.

Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!

Taŭga esprimo, mi pensas, apud la kutimaj “sidi en peĉo, kaĉo, merdo”, por esprimi embarason, konfuziĝon. Mi estis embarasita, kiam mi konstatis ke ne ĉiu pensas pri sama afero kiam li aŭdas la vorton pudingo. Se mi aŭdas la vorton, mi pensas pri iu flava, vanilita, duonsolida, do ŝanceliĝema, dolĉa manĝaĵo, nevarma, varmeta aŭ malvarma [...]