Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Odo al Saĝaj Malpruduloj: La Granda Salto Antaŭen

Iu el la nezamenhofaj proverboj sonas: “Ardas je virkata vivofino, dezir’ al freŝa bebmusino”. Mi preskaŭ certas ke la popola saĝa eldiro estas pendigita, eble sub ŝirma kurteneto, ĉe multaj el niaj akademiaj saĝuloj. Sed antaŭ unu jaro, la dekan de marto 2007, la kurteneto falis kaj montriĝis en plena brileco la deziro de niaj olduloj. Ili publikigis la novan, Naŭan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj ne plu povis kaŝi sian malprudecon. Ni laŭdu ilin, kaj ni ĝuu kun ili! Kiu do pensis ke en la Akademio oni nur, kaj hezite, diskutas pri la sekso de la anĝeloj, nun trovas pruvojn ke ili jes ja ankau pri multe pli konkretaj seksaĵoj okupiĝas!

For la eŭfemismoj! For la diskriminacio de cico kaj peniso, de klitoro kaj orgasmo, de pubo kaj ruleto. Ni ĝuu la paprikojn ĝis kramfo de la pankreato. Senhonte ni – nepra bezono por akademiano – parolu pri nia prostato kaj beletro. Vestita nure en piĵamo ni eliru kaj ni pisu en pavilono de la urba parko, post agrabla pikniko! Eĉ dum iu sesio ni sur kompaktan diskon povos komenti kohere la menstruojn de nia boacoj kaj bradipo dum la ekologia festivalo, kaj poste enmeti ĝin, kiel skeĉon, en nian komputilon. Ni povos montri fotojn de nia landa folkloro kaj senprobleme furzi antaŭ la fekado. Vere ni do konstatas drastan evoluon, kaj gajigan etoson de la akademia etno! Sendube helpis hormonojinsulino, eble manĝado de kapsikoj kaj kapsiketoj? Dum la bankedo ni daŭrigu la decan frandadon de farĉitaj avokadoj, kaj blufu pri la ĉasio de nia glisilo. Leŭkemio kaj kancero kaj tumoroj ne tro okupu niajn pensojn. Se la adrenalino troas ni povos iĝi agresemaj, sed akupunkturo povos helpi nin. Se necese ne malproksime estas antibiotikoj kaj proteinoj. Sen malfacilaj elturniĝoj ni povos nefrustrite mesaĝi la uzon de kondomoj por eviti infekton pro aidoso. La prestiĝo de nia lingvo nepre ne suferos pro la lanĉado satelita de la specifa nova vorttrezoro. Tro longe ni konservis la vortojn en stoko, strangolis la lingvon de nepruduloj, spektis tra periskopo la organikajn nanojn, kiujn ni fakte devis omaĝi. En la sekreta kampanjo partoprenis japanoj en kimonoj kaj ĉinoj, cirkumciditoj el Israelo, burokratoj de Antarkto kaj Usono. Kiel kutime estis konekto kun la tuta mondo. Sendube ili ne atendas ŝtormon kaŭzitan de ŝokitaj ĉampionoj de pura lingvo! Tiuj ja kontraŭ sia alergio prenu aspirinon kun la aperitivo kaj metu sian miraĝon en anusonvaginon! Rezolucio pri tio estas preparita. Oni sukcesis konvinki la kvakerojn kaj tiel atingis la necesan kvorumon, en teksto kun majuskloj kaj minuskloj. Kelkaj amendoj necesigis algoritmon kun strangaj kodoj, kun iksoj, ipsilonoj kaj kuoj por eviti vakuon en la definitiva versio. Post la sukceso salikokoj kun majonezo kaj ŝenoprazo, en farĉo de melongeno estis plia plado dum vizito al kibuco. Iom kaŝe ili trinkis mateon, kaj Bertilo ludis saksofonon! Tro longe ja stagnis la lingvo, bone estas ke ni ŝaltis, trinkante vodkon, al pli alta rapideco. Ni tiru la zipon kaj ekparolu kaj ekskribu akademie novstile, sed oficiale! Teston pri la (ne)neceso de la oficialigitaj vortoj vi povos skolte fari, torturante vin per reskribo de la teksto sen uzo de la novaj radikoj! Jen mia sugesto!

(La grasaj vortoj estas elementoj el la naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ne estas mia kulpo ke sekskoloraj vortoj abundas!)

Antaŭa

Ĉu siĥo aŭ siko?

Sekva

Bazformoj de radikoj en vortaroj

1 Komento

  1. Marc Bavant

    Amuza mikspoto! Nur la “organikaj nanoj” ne aspektas kongrui kun la oficiala difino :-)

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén