Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!

Taŭga esprimo, mi pensas, apud la kutimaj “sidi en peĉo, kaĉo, merdo”, por esprimi embarason, konfuziĝon. Mi estis embarasita, kiam mi konstatis ke ne ĉiu pensas pri sama afero kiam li aŭdas la vorton pudingo. Se mi aŭdas la vorton, mi pensas pri iu flava, vanilita, duonsolida, do ŝanceliĝema, dolĉa manĝaĵo, nevarma, varmeta aŭ malvarma deserto, ŝutita sur teleron, aŭ ankoraŭ ripozanta en ujeto vitra, porcelana, kartona, plasta aŭ en granda poto, atendanta esti elkulerita de frandemul(in)o. Brito tamen, pensas pri tute alia afero… Kaj tamen, la vorto pudingo estas unu el la plej internaciaj, ĉar mi trovis ĝin en multege da lingvoj, iom aliformita foje, sed ĉiam rekonebla, eĉ en la japana kaj ĉina kaj slovaka kaj rusa kaj nederlanda, franca, itala, hispana. Tiel mi do malkovris ke la bona Dio, tamen en iu kolera momento, kiam li, en Babelo, decidis “Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia” (Gen 11.7) ne nur zorgis ke la homoj parolu diversajn lingvojn, sed ankaŭ – kaj tio pli malofte estas rimarkata – ke ili uzu samajn vortojn por paroli pri malsamaj aferoj, kaj tiel plej efike konfuzu unu la alian!

Nun estus interese foje esplori ĉu la kuracilo de tiu dia damno, esperanto, sukcesis vere liveri rimedon por eliri el tiu mizero, por restarigi la interkompreniĝon… ĉar ankaŭ en esperanto ekzistas la vorto pudingo. En la praktiko mi konstatis… ke ne, ĉar ĉiu verdstelulo uzas la vorton laŭ (kaj kun) la signifo kiun ĝi havas en sia nacia lingvo… sed… li ne nepre pravas farante tiel! Ekzistas ja normlibro(j), kiu(j)n ĉiu verdstelulano estas supozata obei. Minimume oni obeu ja la fundamenton, pri la PIV oni ja povas diskuti! Estas do interese esplori la tutan situacion… kvankam mi ne flegas la iluzion ke mi ŝanĝos la kutimojn kaj rekondukos la gregon sur la ĝustan rektan vojon!

Sed ni eble unue reiru al la vorto sankciita de la dekkvina regulo de nia dekseslinia dekalogo, al la universala tutmonda vorto pud(d)ing. Laŭ la esploroj, aŭ inspirita sonĝo, de iu dokta filologo – li estu honorata – la etimo de la naciaj vortoj estus la angla pudding, kiu mem etimologie rilatas al malnovĝermana pud, kiu signifis premi ion, kunpremi ion. Jes, ja, la originala maniero por prepari iun ajn pudingon estis ke oni plenigis iun tolan sakon (tukon aranĝita kiel sako, per kunligado de la kvar anguloj) per kaĉo el lakto, faruno kaj/aŭ diversaj aliaj aferoj kaj ke oni metis la fermitan sakon (fermitan per ŝnuro aŭ firma ligado) en bolantan akvon. Cetere ankoraŭ nuntempe iuj pudingoj estas prefere tiel preparitaj (vidu la biblion de Aŭgusto Escoffier). En tia maniero oni ankaŭ plenigis (purigitajn, mi esperas) bestajn intestojn (post forpeno el la besto, kompreneble) per io (ekzemple miksaĵo de viando, spicoj kaj sango) kaj preparis ilin en la sama maniero. Jen la klarigo ke la angla vorto pudding ankaŭ indikas iujn specojn de kolbasoj, kaj ke la sangokolbaso en Francio ricevis la nomon boudin. Cetere tio estas la etimo de la esperanta nomo budeno!

Ni unue esploru la naciajn pudingojn, kaj ĉar la angloj ja estis sufiĉe grandanimaj por transdoni sian vorton al la tuta homaro ni unue esploru la anglajn, la boanglajn (kiuj precipe troviĝas en Usono) kaj la eksfianglajn (kiuj precipe manĝiĝas en Aŭstralio) pudingojn. La aŭtoritata deca Oksforda vortaro konas precipe du signifojn: 1. Mola aŭ iom rigida miksaĵo de bestaj aŭ legomaj ingrediencoj, precipe se miksitaj aŭ enfermitaj en faruno aŭ alia farunecaĵo, kuirita per boligado, vaporumado aŭ bakado 2. Intestoj de porko ktp, stufitaj kun avenfaruno, sango ktp. Alia aŭtoritata verko, la Norma Vortaro de Funk kaj Wagnalls (ofte nomata Collier), havas iom alian opinion. Ankaŭ ĝi du signifojn citas: 1. Dolĉigita kaj gustigita deserto de mola manĝaĵo, kutime faruneca 2. Intesto plenigita de spicita viando, sango ktp kaj kutime boligita aŭ stufita. La boangla, usona, vortaro prestiĝa, la Webster, donas malsamajn difinojn en la luksa eldono kaj en la popoleca. Por riĉaj doktuloj pudding estas dolĉa deserto, dika kaj mola, tipe konsistanta el faruno kaj lakto kaj foje fruktoj; por plebano temas pri deserto de mola, sponga, aŭ dikkremeca konsisto. Estas do fakte sufiĉe da malsamopinieco inter tiuj diversaj difinoj. Rapida vizito al la angla Vikipedio instruis al mi, kaj mi tendencas kredi ĝin, kvankam mi neniam manĝis sangokolbason kiel deserton, ke por anglo pudding estas sinonimo de dessert.

Por nederlandlingvanoj la nederlanda lingvobiblio dekretas ke pudding estu 1. Pasto de faruno aŭ pecigita pano, lakto, ovoj, rengraso ktp boligita aŭ bakita en stana muldilo, kaj petas ke oni komparu kun plumpudding 2. Miksaĵo de faruneca substanco (rizo, maizamelo, grio aŭ similaĵo) kaj lakto aŭ kremo kun gustigaĵoj, aŭ ankaŭ fruktsuko pretigita kun aglutinilo kaj, post malvarmiĝo, servita kiel deserto. Ĝi aldonas ke en 1668 la signifo estis: pasto de faruno, rengraso ktp metita en tuko kaj boligita.

Ni restu, provizore, ĉe la ĝermanidoj. La granda, dika, dudekkvarvoluma Brockhaus mirigis min! El ĉiuj konsultitaj verkoj ĝi estas la plej moderna, ĉar ĝi ŝajne nur konas la pudingon el plej moderna tempo. Unue ĝi deklaras ke la vorto devenas de la malnovfranca boudin, kiu (prave) signifas kolbaso, kaj tiam daŭrigas: normale pere de pudingpulvoro – prete miksita produkto (plej ofte el amelo kaj gustigaj elementoj) – farita dolĉaĵo, kiun oni miksas malvarme aŭ miksas kaj poste boligas. Iom mirigas min ke Brockhaus ne diras kun kio oni ĝin miksas! Supozeble la dietpudingo miksiĝas kun akvo, la normalpudingo kun lakto?

Ĉe la francoj la vorto estas konata, sed tamen iom konsiderata kiel fremdvorton. La bofrancoj kontraŭe (ili loĝas en Valonio) tre bone konas ĝin, kun la signifo kiun ĝi havas en la nederlanda. Laŭ Larousse puddingpouding estas deserto sukerita surbaze de faruno, sukero kaj butero en samgrandaj kvantoj, kaj ĝi estas garnita de fruktoj. La angla pudingo, aŭ plumpudding, estas karakterizita per uzado de bova graso. La Petit Robert, kiu ĉe doktuloj ĝuas plej bonan reputacion, distingas inter pudding kaj pouding. Pudding estas torto surbaze de faruno, ovoj, bovograso kaj sekvinberoj ofte parfumita per alkoholaĵo = plumpudding. Pouding estas maldelikata torto farita de bakistoj surbaze de malfreŝiĝinta pano. Mi aldonu ke mi konstatis ke ne ĉiuj francoj eĉ konas la vorton pudding, sed jes ja flan. Sed… mirige, nia estimata Escoffier ne uzas en sia libro, ankaŭ ne en la franca, la kategorion flan, sed abunde la kategorion pudding (en iuj receptonomoj li uzas la vorton flan).

La hispana sendiskuta aŭtoritato, la Réal, oficiala klariga vortaro de la hispana lingvo, konas pudin, aŭ pudín en du signifoj: 1. Dolĉaĵo kiu prepariĝas per biskvitoj aŭ pano metitaj en lakto kaj kun sukero kaj sekaj fruktoj 2. Simila plado, ne dolĉa. Kaj utile eble estas aldoni la difinon de flan: Deserto kiu prepariĝas per ovoflavaĵoj, lakto kaj sukero kaj kuiriĝas en bolbano, en iu muldilo, ĝenerale kovrita de karameligita sukero.

Kaj kio nun pri nia internacia pudingo? La Fundamento de Esperanto, en sia Universala Vortaro, ne konas pudingon. Sed jam en la unua oficiala aldono de la Akademio ĝi aperas. Tio tamen ne multe helpas nin, ĉar la aldonoj estas nur simplaj vortoj, sen la kvin kutimaj tradukoj nacilingvaj de la Fundamento. Sed, feliĉe, pudingo aperas en la vortaro de Kabe, kun la difino: Angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj. Eble la recepto estas iom tro simpligita, sed almenaŭ estas klare pri kio temas. Por Verax pudingo nur povis esti sinonimo de pudingŝtono: Rokaĵo konsistanta el ŝtonetoj aglomeritaj en cimento (malfacile digestebla!). Tia petro, malgraŭ facilanimaj vortaristoj kiuj baptas ĝin pudingo, devus nomiĝi konglomeraĵo (aŭ eble rudito, psefito sed ankaŭ tiuj vortoj ne estas PIV-aj)).

Konklude: temas pri tuta familio de falsaj amikoj, de tuta falsa amikaro! Estus logike ke esperantistoj, en sia vortuzo, restu ĉe la PIV-a difino! Prefere oni uzu la vorton pudingo do por deserto, kies ĉefa ingredienco estas faruno, prepariĝas en muldilo kaj ne iĝis firma torto. La pladoj, falsaj pudingoj, kies ĉefa ingredienco estas lakto estu nomitaj flaŭnoj. Atentu! Ne kaptiĝu en la reton de alia falsa amiko, nome flano, ĉar tio estas tre vasta nocio laŭ PIV: ĉiu plata, maldika, rondforma bakaĵo el pasto. Kion mi komprenis (kaj nederlande komprenas) sub pudingo nepre en esperanto estas vanila flaŭno. Por la tre nutrigaj nedolĉaj pladoj kun ĉefa ingredienco iu viandaĵo oni povas uzi ekzemple (banboligita) miksopoto… Avantaĝo estas ke oni esprimos sin pli klare, eĉ se ankoraŭ multaj diversaj manĝaĵoj grupiĝos sub unu sola nomo.

Ĉu nun pro tiu malklareco ni devos sidi en sakaĵoj sub cindro kaj pensi ke nia lingvo malsukcesis pro manko de precizeco? Ne! tute ne! La ebleco esprimi sin malprecize, malklare estas nepra karakterizo de ĉiu nacia lingvo, kaj devas nepre ankaŭ ekzisti en esperanto! Pensu jam pri la vortoj afero, aĵo, io. Ili estas la plej ekstremaj vortigoj de malprecizeco, sed tamen absolute malhaveblaj en iu ajn lingvo. La vorto pudingo do estas, eĉ laŭ sia PIV-a difino, kolektiva vorto (kolektivovorto) kiu indikas multajn diversajn aferojn, kiujn oni povas precizigi per pli malvastsencaj vortoj, aŭ per aldonaj adjektivoj. Cetere nek la mondo nek vi mem pereos pro malĝusta uzo de vorto, plej gravas ĉu bongustis la afero!

1 penso pri “Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!”

  1. Dankon pro tiu apetitveka vortara ekskurso. Mi konfesu, ke mia franca “pudding” precize koincidas nek kun la Larusa, nek kun la Roberteta (por mi estas kuko el panpecoj, lakto, ovoj kaj sekvinberoj).

    Ke Vortaro de Esperanto (Kabe) kaj PIV pli-malpli konsentas pri la signifo, ja sufiĉe malpreciza, estas jam faciligo.

Respondi