Komentoj pri la Raporto de la Gramatika Sekcio de la Akademio
Enhavo
1. Pri la Raporto
Ĉi tiuj komentoj rilatas al la Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto, publikigita je 2021 07 14 en la Oficialaj Informoj de AdE sub la Numero 35. Tiujn komentojn mi prezentas ne kiel tiama direktoro de la Gramatika Sekcio, sed private. Formale ili do estas mia «aparta opinio» de esperantisto.
Esence mi plene konsentas kun la enhavo de la Sekcia Raporto; mi tamen prezentas kelkajn kromajn detalojn, kiujn la kolegoj juĝis tro fakaj por akademia dokumento. Sed laŭ mi, multaj esperantistoj estas amatoraj lingvistoj, kaj iom da teorio ne fortimigus ilin. Miaj komentoj estas neoficiala kompletiga teksto.
Nek la Raporto, nek ĉi tiuj komentoj elĉerpas la vortordan temaron. Ĝia plena pritrakto postulus amplekson superantan la formaton de akademia dokumento.[1] Ni donas nur kelkajn orientilojn, kiuj komprenigas la principon sur la materialo de simplaj indikaj propozicioj. La esploristoj verku pli detalajn studaĵojn esperantologiajn; la instruistoj aranĝu la lernomaterialon atentante la apartaĵojn de la hejmlingvo de siaj lernantoj.
2. Pri la libero
Esperanto estas lingvo fleksia, kaj tio ebligas varii la ordon en kiu la frazmembroj aperas en la frazo. Ekz‑e la frazoj:
- Petro vidis Paŭlon.
- Paŭlon vidis Petro.
- Paŭlon Petro vidis.
ĉiuj estas validaj kaj eĉ samsignifaj semantike: en semantika reto oni povus unuece esprimi ilian signifon per la rilato
vidis(kiu="Petro", kiun="Paŭlo")
Kompreneble la libero ne estas senlima: la frazoj «Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj» kaj «Ni vidas per la oreloj kaj aŭdas per la okuloj» ne estas samsignifaj. En ĉi tiu artikolo ni nin ne okupos pri sintaksa-semantika valido de permutoj — ni ekzamenos nur tiajn variadojn de vortordo, kiuj ne ŝanĝas la semantikon (kiel en la ĉi-supraj ekzemploj pri Petro kaj Paŭlo); tamen ni asertas, ke inter ili ekzistas diferenco ekstersemantika (pragmatika, stila), kiu influas sur iliajn uzeblon kaj taŭgecon. Por tiu esploro necesas konsideri la frazojn ne izolite (mallaŭ la kutimo de sintakso kaj semantiko), sed en ilia kunteksto, en la parolfluo kajaŭ dialogo.
2.1. La komunika strukturo de frazo
Sintakso kaj semantiko estas du partoj de la ĝenerala teorio pri signosistemoj, semiotiko. La publiko grandparte konas tiujn 3 vortojn; malpli multaj scias pri la tria parto de semiotiko, pragmatiko, kiu traktas la manieron prezenti kaj interpreti la komunikaĵojn (praktike oni plej ofte traktas tiajn aferojn sub la nomo stilistiko, kiu striktasence rilatas al parto de pragmatiko). La PIV-oj konas nek pragmatikon, nek semiotikon.
Ĝis la mezo de la 19ª jc la lingvistoj opiniis, ke la vortordon regas la sintakso, kaj priskribis ĝin per ordo de frazmembroj. Devio de preskribita vortordo estis perceptata kiel esprimo de ia mensa perturbo kaŭzata de emocio. En la sama maniero de antaŭ du jarcentoj traktas la vortordon multaj niaj lerniloj (i.a. PAG, PMEG).
En la jaro 1844ª aperis la verko[2] de judgermandevena francia helenisto Henri Weil, kiu (uzante la materialon de la klasikaj lingvoj) dispartigis la sintaksan strukturon (esprimeblan per la fleksioj) disde la pensofluo, manifestiĝanta per la vortordo. La informanto komencas per deirpunkto (point de depart), prezentanta ideon komunan al la informanto kaj la informato, kaj kondukas al la komunikata ideo, la dircelo (but du discours).
Tio koheras kun la observo[3] de kolego Michel Duc Goninaz pri la vortordo en la plenformaj esperantaj respondoj, kiuj komenciĝas per ripeto de la komuna ideo (la deirpunkto = la temo), kaj finiĝas per la informo (la dircelo = la remao):
Al la demando «kio nova pri la kato?», la respondo estos «la kato manĝis la bifstekon»; al la demando «kio nova pri la bifsteko?», la respondo estos: «la bifstekon manĝis la kato». La rezulto estas la sama, varias nur la maniero ĝin prezenti. Mencio unuavica de la rekta objekto ne estas escepto, stila apartaĵo, kaprico de poeto. Tia ĝi povas esti en Ido, ne en Esperanto.
Pedagogie trejnado pri respondado per tiaj plenaj frazoj eble povus esti taŭga maniero instrui la ĝustan esperantan vortordon sen enkonduki la terminojn «temo» kaj «remao» kiuj, laŭ la opinio de multaj sekcianoj, timigus la lernantojn.
La verko de H. Weil ĝuis sukceson: en Francio aperis 3 eldonoj, angla traduko aperis en Usono (Bostono, 1878). Tamen ĝenerale liaj ideoj restis periferiaj por la okcidenta lingvoscienco; pli prosperis ili en Rusio kaj Germanio.
Pli vastan internacian akcepton la pragmatika-komunikada teorio ŝuldas al la Praga Lingvoscienca Skolo (de post 1928). De tiam plimultiĝas studoj de la pragmatikaj aspektoj de la rigidordaj lingvoj okcidentaj, kaj aperas adaptaĵoj de la teorio al tiaspecaj lingvoj. Tamen la Sekcia Raporto estas verkita en la terminoj kaj konceptoj de la Praga Skolo, la plej konvena kaj tradicia en la studoj slavlingvaj — precipe tial, ke la komunikada sistemo de Esperanto estas samtipa.
Ĉi tiun historian ekskurson mi faras responde al la obĵetoj de pluraj kolegoj, ke la «komunikstruktura teorio» estas io tro freŝdata (ekz‑e information structure de Halliday, 1967) kaj ankoraŭ nematura por ĝin trakti en AdE. Ĝi eble estas nova en siaj aplikoj al la rigid-ordaj lingvoj; sed rilate al la lingvoj liber-ordaj (kia estas Esperanto) ĝi estas vaste konata, instruata kaj tute stabila jam preskaŭ cent jarojn.
2.2. Ĉu do libera?
Libera sintakse kaj semantike, la vortordo de Esperanto ne liberas pragmatike; sekve ĝi reale ne estas arbitra. Teksto ignoranta la komunikan vortordon restas komprenebla — sed malbonstila kaj malfacile komprenebla; proksimume kiel teksto kun misuzataj artikoloj (kaj tiaj tekstoj ne maloftas).
2.3. La lingvoj rigidordaj
La pragmatika aranĝo de frazoj influas ankaŭ la lingvojn rigidordajn. Nemalofte okazas, ke ilia norma vortordo sintaksa koincidas kun la vortordo komunika, ekz‑e ke en SVO-lingva frazo la subjekto estas temo kaj la objekto estas remao. Tamen se tiuj ordoj malsamas, tiam okazas kolizio, ĉar tiaj lingvoj ja uzas poziciojn en la frazoj por apartigi la frazmembrojn (subjekto, predikato ktp). En tiaj lingvoj la pragmatikaj permutoj aŭ tute maleblas (ne rezultigas sintakse validajn frazojn), aŭ ŝanĝas la signifon de la frazo.
Eblas pluraj solvoj de tia kolizio:
- Uzi leksikan temigilon/remaigilon (kiel menciite en la 2ª sekcio de la Raporto).
- Uzi pasivon por permuti la subjekton kaj objekton.
- Marki la temon kaj la remaon per intonacio.
- Apliki iun el la specialaj rimedoj de rigidorda lingvo, servanta por eskapi la katenojn de la rigida ordo, kiaj fenditaj frazoj, ekstermeto (dislocation) ktp.
- Rezigni pri la komunika strukturo.
(α) estas tute akceptebla ankaŭ en Esperanto — se tie disponeblas la koncerna leksika ilo (tio ne ĉiam eblas, ekz‑e en Esperanto malestas abstraktaj partikuloj similaj al la japanaj wa kaj ga).
Ankaŭ (β) estas valida rimedo en Esperanto, kvankam se eblas, pli bonstile estas uzi la aktivan aranĝon kun antaŭmetita akuzativa objekto.
Iajn prozodiajn rimedojn (γ) oni sendube uzas, sed tio estas kampo neplugita. Povas esti, ke esperantistoj el diversaj landoj malsame interpretas ilin.
La rimedoj (δ) estas superfluaj kaj fremdaj al la liberordaj lingvoj. Al la denaskaj parolantoj de rigidordaj lingvoj ili ŝajnas naturaj kaj memkompreneblaj; ili ne estas tiaj.
Cetere, tiaj rimedoj (δ) estas pli okulfrapaj, ol la nepalpebla vortordo, kaj la gramatikistoj rimarkis ilin longe antaŭ ol oni ekkonsciis pri la komunikada strukturo de frazo. Tial oni tradicie rigardas ilin kiel emfazilojn; kaj fakte, la funkcioj emfaza kaj remaiga ne estas klare apartigitaj en tiaj lingvoj.
Kial ni en Esperanto zorgu pri la problemoj de rigidordaj lingvoj? Ĉar la lernantoj kies denaska lingvo estas rigidorda emas kontrabandi ties remaigajn rimedojn (en Esperanto malnecesajn kaj ofte malutilajn), tiom pli ofte, ke multaj lerniloj misinformas ilin pri la ĝusta vortordo esperanta. Necesas atentigi la instruistojn pri tiu problemo.
3. Emfazo kaj la neŭtra vortordo
Laŭ la tradicio de la gramatikoj de la modernaj okcidentaj lingvoj la gramatikoj esperantaj traktas ankaŭ la esperantan vortordon en la terminoj frazmembraj, еkz‑e:
La norma vortordo estas: subjekto, predikato, objekto, adjekto. [PAG, §272]
La baza ordo de frazpartoj sekvas la ĉi-postan modelon…:
subjekto – ĉefverbo – objekto – aliaj frazpartoj…
Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn … [PMEG 34.1]
Mi opinias tian prezenton maltaŭga.
Unue, mi tuj rimarkigu, ke estas absolute nenia emfazo en la antaŭmetitaj adjektoj de la frazoj:
Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min [FE §20].
Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron [FE §20].
Antaŭ la domo staras arbo [FE §8].
En la mondon venis nova sento [La espero]
…
Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian. [La espero]
La postulo ke la adjektoj aperu frazofine validas por la angla lingvo, sed estas senbaza fantaziaĵo por Esperanto.
Tamen kompreneble, tute regule adjekto aperas fine de frazo, se ĝi estas remao:
Kie estas la tranĉiloj? — Ili kuŝas sur la tablo [FE §16].
Due, evidentas la kutima konfuzo de remao kaj emfazo.
Trie, la «normala vortordo» estas priskribenda ne rilate al la frazmembroj, sed rilate al la komunikadaj unuoj (temo, remao).
Jen estas reala ekzemplo pri tipa misanalizo [PMEG 34.2.1]:
Frazparton,[4] kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke oni ĝin metas ĝuste en tian komencan pozicion:
- (…)
- La sonorilon mi volas kaj devas trovi! [FA]
Normale: Mi volas kaj devas trovi la sonorilon.
La ekzemplo estas prenita el la fabelo «Sonorilo», kie «la sonorilo» estas la ĉefmotivo de la tuta fabelo; tute nature ĝi do aperas komence de la frazo en la tema pozicio. Parolante al si mem, la reĝido ne deklaras la celon de sia serĉo (kaj li kaj ni jam scias ke li serĉas la sonorilon), li esprimas la remaan rezoluton «ĝin trovi … eĉ se mi devus iri ĝis la fino de la mondo».
Sur la titolpaĝo de «La Rabistoj» ni legas: «El germana lingvo tradukis D-ro L.L. Zamenhof». La ordo estas ĝuste inversa ol la preskribita de la gramatikistoj: unue la adjekto (el la germana lingvo), poste la ĉefverbo (tradukis), kaj fine la subjekto (LLZ). Ĉi tiu komunikaĵo informas pri la tradikinto, t.e. LLZ estas la remao, tial LLZ aperas fine, en la norma reamaa loko. Diri «D-ro L.L. Zamenhof tradukis el germana lingvo» tiuloke kaj tiusence simple maleblas. (Ankaŭ anglalingve tia indiko: “The Robbers. Translated from the German by A.F. Tytler” havas la nomon de la tradukinto fine, en la remaa loko.)
Por ilustri, kiom maltaŭgaj estas la instruoj de niaj lerniloj pri la vortordo, necesas konsideri rakontofluon. Hazarde mi prenu jenan pecon[5]
li iris al la pordo kaj frapis. Ĝin tuj malfermis spritaspekta razita junulo…
Laŭ la gramatikoj, la antaŭmetita «Ĝin» estas emfaza. Tio malveras, en la frazo estas nenia emfazo.[6]
Inversio jes povas esprimi emfazon, se ĝi estas inversio de la temo kaj remao (kiuj okaze povas esti la subjekto kaj la predikat[iv]o), ekz-e:
Grandega domo devas esti Valhalo![7]
Se predikat(iv)o estas la temo, ĝi ricevas nenian emfazon:
Nu, se ĉio ĉi estas vera (kaj vera ĝi estas), ĉu valoras …[8]
En la parentezo la logika akcento falas sur estas, kio normalas por la remao (ĝi eĉ reakiras iom da sia leksika valoro, iĝas io plia ol formala gramatikilo).
4. Aliaj menciindaj aferoj
Maleblas prezenti tutan teorion en nelonga akademia dokumento. La Raporto nur skizas la principon, invitante la gramatikistojn kaj instruistojn trovi kaj popularigi pluajn detalojn. Mi menciu kelkajn demandojn, kiuj probable prezentiĝos al atenta lernanto, kaj kiujn instruisto pretu iel respondi.
4.1. Kromtemoj, kuliso, ligaĵo
La Raporto apartigas du ĉefajn komunikajn unuojn: temo kaj remao. Oni probable demandos, kio pri la resto de la frazo?
Antaŭ ĉio necesas mencii, ke en unu frazo povas esti pluraj temoj. Unu el ili (depende de la ideoj de la informanto) estas la ĉefa, kaj la alia(j) estas kromaj. Kromtemon kiu indikas cirkonstancon la praganoj nomas kuliso.
La temo(j)n kaj la remaon povas ligi verba grupo, kiu en la rusa tradicio estas nomata ligilo (связка; faklingve tiu vorto signifas kopulo), kaj en la tradicio ĉeĥa, transiro (tranzit). En Esperanto la ligilo kutime aperas inter la temo kaj la remao; dum en la hungara aŭ Latino ĝi situas frazofine.
En 2.1–2 vidis estas ligilo; dum en 2.3 vidis estas remao, kaj ligilo malestas.
«En la jaro 1887 la lingvo havis entute 904 vortradikojn» [Lapenna, «Retoriko»]: «la lingvo» estas la ĉeftemo, «904 vortradikojn» estas la remao, «En la jaro 1887» estas kuliso, «havis entute» estas la ligilo.
4.2. Ambigueco
Tre simpla frazo: «La kato kaptis raton» fakte estas ambigua. Egale bone ĝi povas aperi kiel respondo al du malsamaj demandoj:
- Kion faris la kato? — Kaptis raton.
- Kion kaptis la kato? — Raton.
En ambaŭ okazoj la temo estas «La kato». Tamen en (1) la remao estas la tuta resto: «kaptis raton», dum en (2) la remao estas «raton», kaj «kaptis» estas la ligilo.
Ĉi tio ne estas problemo de teoria difino de remao, ĉi tio estas problemo de la lingvo, ĉar la du interpretoj reale validas kaj estas iom malsamsencaj.
Buŝe la diferencon povas esprimi paŭzeto antaŭ la remao:
- La kato | kaptis raton.
- La kato kaptis | raton.
Skribe tia rimedo mankas (krom eble kursivigo).
Simila problemo okazas pri la efiko de «ĉu» en la ĝeneralaj demandoj:
Ĉu vi↓ | faris tion?
Ĉu vi ↑faris↓ tion?
Se tia prozodia malambiguigo funkcias (necesas aparta studo pri tio fare de la Prononca Sekcio), tiam la problemo estas en neadekvata interpunkcio.
4.3. «Ne» kiel remaigilo
Unu el la plej gravaj leksikaj remaigiloj estas la vorto «ne»:
«Ne Petro (R) vidis Paŭlon» = «Paŭlon vidis ne Petro (R)»;
«Petro vidis ne Paŭlon (R)»;
«Petro Paŭlon ne vidis [sed aŭdis] (R)»
Tamen «ne» estas iom malsimpla rimedo: en la frazoj kia
«Petro ne vidis Paŭlon» ĝi negas la tutan aserton. Tial, por ne malŝpari lokon priskribante ĝian funkciadon, la Raporto ne mencias ĝin inter la leksikaj remaigiloj.
Tamen en pli detala priskribo ĝi estas nepre mencienda.
4.4. Frazoj kontrastigaj
Ofte la vortordon motivas kontraŭmeto, implica aŭ mal-. Ankaŭ ĝin eblas uzi por klarigi la remaon, simile al testa demando. Ekz‑e la frazo 2.3 aspektas pli nature en kunteksto:
Paŭlon Petro vidis, sed ne aŭdis.
4.5. Rilato al alternativaj konceptoj
De kiam la okcidentaj lingvistoj ekkonis la ideojn de la Praga skolo, ili kreis multajn diversajn variaĵojn pli aŭ malpli proksimajn, kun siaj terminoj kaj difinoj. Kelkaj el tiuj terminoj estas listigitaj en la Enkonduko de la Raporto.
Verdire, la Enkonduko iom konfuze prezentas tiujn terminojn — jen kiel sinonimojn, jen kiel apartajn konceptojn. En la antaŭlasta versio de la Raporto la Enkonduko estis iom pli zorge verkita. Mi prezentis mian kritikon de la amendo, sed ĝi ne konvinkis la sekcian plimulton.
Unu el la menciitaj alternativaj paroj estas temo kaj komento (angle topic, comment). Ĉi tiun paron ni trovas en NPIV, kiu tiurilate devancis PAG-on kaj PMEG-on. «Temo» estas difinita esence samkiel en la Raporto; «komento» aspektas kiel plaĉa alternativo por «remao».
La pragmatikan signifon de «komento» NPIV difinas jene:
«Parto de la frazo, esprimanta tion, kion oni diras pri la temo».
Tio do estas pli ol remao. Iuj interpretas tion kiel ĉion krom la temo, kaj tio ŝajnas pli simpla kaj klara. Interalie, oni ne hezitas pri komento, kiel oni hezitas pri remao en la sekcio 4.2.
Alivorte, la koncepto «remao» estas tiel fajna, ke per ĝi eblas diskuti pri la ambigueco de la frazo (mi taksas tion avantaĝo); dum la koncepto «komento» estas tiel malfajna, ke ĝi kaŝas la ambiguecon.
Kolegoj povas taksi tion avantaĝo pedagogia; tamen tio kaŭzas aliajn problemojn, ekz‑e:
- kia estu vortordo ene de tiu vasta frazparto?
- kiel priskribi la malsamajn prozodiojn de la du sencoj de ambiguaĵo?
La nociaro de la Praga skolo estas pli fajna kaj riĉa.
Krome, la angla comment probable estas pli multsignifa kaj ne tiom forte sugestas la ideon pri io akcesora, malĉefa, kiel ĝia respondaĵo en Esperanto kaj aliaj lingvoj (dum la remao estas iusence la plej grava parto de la frazo, kiu ofte sola povas sufiĉi kiel respondo).
Ankaŭ la verba radikkaraktero de koment- povas ĝeni en derivaĵoj (komentigi ktp).
5. Konkludo
La Sekcia Raporto estas kompromiso inter diversaj preferoj de la sekcianoj. Kelkajn aferojn mi preferus esprimi alie; sed ankaŭ tiel estas akcepteble. Espereble tiu dokumento helpos pli bone kompreni la klasikan Esperanton, ĝian Fundamenton, kaj rezultigos pli ĝustan prezenton de la komunikada strukturo esperanta en la lernomaterialoj kaj instruado.
Notoj:
[1] Ekz‑e, lernilo pri la vortordo en la rusa lingvo ampleksas 240 paĝojn (О.А. Крылова, С.А. Хавронина: Порядок слов в русском языке. М.: Русский язык, 1986). Kvankam Esperanto estas multe pli simpla, tamen eĉ por ĝi same detala traktado postulus kelkdek paĝojn.
[2] H. Weil: De l’ordre des mots dans les langues anciennes compareés aux langues modernes. Thèse principale française. Paris, 1844.
[3] Michel Duc Goninaz: Kelkaj rimarkoj pri la t.n. «akuzativo». LOdE №257 (2016:3).
[4] Ĉi tiu antaŭmetita «Frazparton» estas amuza kontraŭekzemplo por la aserto de ĝi malfermata: ĝi estas objekto aperanta unue ne pro emfazo (la tuta frazo estas senemfaza), sed ĉar ĝi estas temo en teksto pri lokado de frazpartoj.
[5] A. Conan Doyle: La ruĝhara ligo. Tradukis Russ Williams. (En: A. Conan Doyle: La aventuroj de Ŝerloko Holmso. Sezonoj, 2014).
[6] La angla originalo respektas la pragmatikan vortordon kaj temigas la pordon per pasivo: It was instantly opened by a bright-looking, clean-shaven young fellow.
[7] Snorri Sturluson, tr. Baldur Ragnarsson: La Edda, Mondial: Novjorko, 2008. P. 56 (Ĉap. 40. Pri la grandeco de Valhalo.)
[8] Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha. Parto 1ª, Ĉap. 26.
Dato: 2021-06-28