Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Esperanto kaj sekso

Jam en la 1970-aj jaroj komenciĝis diskutoj pri tio, ĉu Esperanto estas seksisma lingvo, kaj ekaperis proponoj pri ŝanĝoj al la lingvo cele al forigo de la seksismo. Kiel mi klarigos ĉi-artikole, kelkaj tiamaj ŝanĝproponoj fakte nun jam estas vaste aplikataj, dum aliaj estas uzataj aŭ neniom aŭ nur en kelkaj malgrandaj rondoj. En la pasintaj jardekoj la ĉefa motivo por tiuj ŝanĝproponoj estis la emo eviti diskriminacion kontraŭ inoj, sed en la pasintaj jaroj estis pli kaj pli elstarigita ankaŭ la emo eviti diskriminacion aŭ malinkluzivigon de homoj, kiuj identiĝas kiel nek viraj nek inaj. Por solvi ĉi tiujn problemojn kaj juĝi la taŭgecon de ŝanĝproponoj, oni devas bone kompreni la tradician sistemon de sekso-markado en Esperanto kaj la jam okazintajn ŝanĝojn al ĝi. Post detala analizo de ĉi tiu tradicia sistemo kaj klarigo de la sociaj ŝanĝoj, kiuj ekigis ĉi tiun lingvan diskuton, mi komparos diversajn ŝanĝproponojn rilate al la diskriminaci-evitaj celoj kaj rilate al la perturboj, kiujn ili kaŭzas aŭ kaŭzus al la lingva sistemo de Esperanto. Fine mi por unu el la konsiderataj problemoj ankaŭ prezentas novan propran proponon, kiu laŭ mia analizo estas preferinda al la de kelkaj praktikataj proponoj celantaj solvi tiun problemon.

Biologia kaj socia sekso

Antaŭ ol eniri la ĉefan temon de ĉi tiu artikolo, mi devas skribi ion pri la signifo de la Esperanta vorto sekso. Foje oni nuntempe vidas la uzon de genro (aŭ malofte eĉ ĝendro) en signifo simila al ‘sekso’; la intenco tiam estas esprimi per la paro sekso/genro (aŭ sekso/ĝendro) la saman nuancon kiun eblas esprimi per la paro sex/gender en la angla. Tamen en Esperanto sekso ne estas tiel ligita al la biologia sekso kiel la angla sex, sed povas esti aŭ biologia sekso aŭ socia sekso. Kaj la oficialaj, vaste uzataj kaj vortare registritaj signifoj de genro ne inkluzivas la signifon ‘socia sekso’ (kaj ĝendro estas neoficiala kaj tute malkutima vorto). Se oni intencas esprimi specife unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo biologiasocia, kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon.

Markiteco en lingvaj opozicioj

Antaŭ ol mi povas priskribi la tradician sistemon mencii seksojn en Esperanto, mi devas skribi iom pri la lingva fenomeno de semantike markitaj kaj ne-markitaj esprimoj: Kiam oni en lingvo povas iel distingi kontraŭajn eblojn, oni nomas tion lingva opozicio. Ofte la lingvouzo ne estas simetria rilate al la diversaj ebloj en lingva opozicio, sed ekzistas unu ne-markita eblo kaj unu aŭ pluraj markitaj ebloj.1 Por la markitaj ebloj ekzistas aparta preciza esprimo, dum la kutima maniero esprimi, ke oni parolas pri la nemarkita eblo, estas la uzo de pli ĝenerala, pli malpreciza esprimo, kies uzo ofte signalas, ke oni ne intencas unu el la markitaj ebloj.

Ekzemplo por tio estas la adjektivoj indikantaj dimension, ekzemple la jenaj ses adjektivoj por la tri geometriaj dimensioj:

longa mallonga
larĝa mallarĝa
alta malalta

Oni povus pensi, ke la diferenco inter la adjektivoj en la unua vico kaj la adjektivoj en la dua vico estas plene klarigita per la aserto, ke la adjektivoj en la unua vico esprimas grandan dimension kaj la adjektivoj en la dua vico esprimas malgrandan dimension. Tamen tiu priskribo ne klarigas, kial ni uzas la adjektivojn en la unua vico, kiam ni ne konas la dimensiojn de objekto kaj volas demandi pri ili. Ni en tia situacio demandas Kiel larĝa estas la pordo?, kaj ne Kiel mallarĝa estas la pordo?. Aldone, ni uzas la adjektivojn de la unua vico por formi la ĝeneralajn substantivojn: La volumeno de korpo estas la longo multiplikita per la larĝo multiplikita per la alto. Ni ne uzus mallongo, mallarĝo kaj malalto en ĉi tia frazo. Do estas iu malsimetrio inter la du vicoj. La malsimetrion oni povas klarigi per la koncepto de markiteco: La adjektivoj en la dua vico estas markitaj, kaj ili klare esprimas la malgrandecon de la dimensio. La adjektivoj en la unua vico male estas ne-markitaj: Ili plej ofte estas uzataj por esprimi la grandecon de la dimensio, sed ĉar temas pri ne-markitaj esprimoj, ili ankaŭ estas uzeblaj, kiam oni ne konas la dimension de la objekto.

Alia bona ekzemplo por la fenomeno de markiteco estas la germanaj verboj por diversaj specoj de irado (piedirado, veturado, flugado, naĝado): Ekzistas la markitaj esprimoj fahren (‘veturi’), fliegen (‘flugi’) kaj schwimmen (‘naĝi’) kun precizaj signifoj, dum por piedirado oni kutime uzas la ne-markitan esprimon gehen, kiu ankaŭ povas esti uzata kiel ĝenerala esprimo por ĉiuj specoj de irado. La uzadon de gehen oni povas klarigi jene: Ĝia baza signifo estas la ĝenerala signifo ‘iri’; sed kiam oni parolas pri irado, kiu ne estas piedirado, oni emas preskaŭ ĉiam pliprecizigi tion per markita esprimo kiel fahren, fliegen kaj schwimmen, tiel ke la ĝenerala gehen ofte estas interpretata pli specife kiel ‘piediri’.

Alia ofte uzata ekzemplo por markiteco pli rilatas al la temo de ĉi tiu artikolo: En multaj lingvoj, ne ekzistas apartaj esprimoj kaj por la virseksuloj kaj inoj de ĉiu bestospeco, sed ekzistas apud la ĝenerala esprimo (ne-markita) nur unu sekse specifita esprimo (markita). Ekzemple, la rusaj vortoj por paroli pri bovoj estas la sekse ne-markita коро́ва [koróva] kaj la virsekse markita бык [bik]. Ĉar ne ekzistas ine markita esprimo, oni uzas la ne-markitan коро́ва por paroli pri bovinoj. Ĉar oni kutime uzas бык kiam oni parolas pri unuopa bovo, pri kies virsekseco oni scias, коро́ва almenaŭ en la ununombra formo tre ofte estas intencata kaj komprenata en la senco de ‘bovino’, kvankam ĝia baza signifo estas ‘bovo’, ĉar ĝi estas sekse ne-markita. En la rusa por la plej multaj bestospecoj simile ekzistas nur vire markita kaj sekse ne-markita esprimoj, sed por kelkaj bestospecoj estas inverse (ekzemple por azenoj ekzistas la sekse nemarkita осёл [osjól] kaj la ine markita осли́ца [oslíca]), kaj por kelkaj ekzistas kiel en Esperanto apud la sekse ne-markita esprimo du sekse markitaj esprimoj (ekzemple ло́шадь [lóŝadj] (‘ĉevalo’), кобы́ла [kobíla] (‘ĉevalino’) kaj жеребе́ц [ĵerebéc] (‘virĉevalo’)). En la hispana kontraste por la plej multaj bestoj ekzistas nur sekse ne-markita esprimo kaj ine markita esprimo, ekzemple por katoj la sekse ne-markita gato kaj la ine markita gata.

Kiel oni vidas el la ĉi-supraj ekzemploj, la lingva fakto, ke por unu eblo de lingva opozicio ekzistas markita esprimo kaj por la alia ne, tute ne bezonas baziĝi sur la emo ignori aŭ diskriminacii unu eblon.

La tradicia sistemo mencii seksojn en Esperanto

La pronoma sistemo en tradicia Esperanto (do la sistemo uzita de Zamenhof kaj ĉiuj lingve spertaj Esperantistoj ĝis la 1970-aj jaroj, kaj daŭre uzata de multaj nuntempe) povas esti klarigata jene: Por la elekto de la pronomo gravas du lingvaj opozicioj, la opozicio aĵo-ulo kaj la seksa opozicio. ŝi estas ule kaj ine markita, li estas ule markita sed sekse nemarkita, kaj ĝi estas ne-markita laŭ ambaŭ opozicioj. Se oni povas uzi markitan esprimon, oni ĝin devas uzi, tiel ke ĝia ne-uzo aŭ montras, ke la priparolata afero ne apartenas al la kategorio de la markita esprimo, aŭ ke la parolanto ne scias pri ĝia aparteno al tiu kategorio. Ekzemple, se oni uzas ĝi, tio indikas ke oni aŭ parolas pri aĵo, aŭ oni parolas pri io, pri kio oni ne scias, ĉu ĝi estas aĵo aŭ ulo. Malofte okazas, ke oni parolas pri io sen scii ĉu temas pri aĵo aŭ ulo, tiel ke preskaŭ ĉiam la uzo de ĝi estas komprenata kiel indikilo pri aĵeco, sed tia malofta situacio tamen foje okazas: Ekzemple Zamenhof skribis en sia traduko de La Revizoro: “Oni frapas; certe ĝi estas li.”

Simile, la uzo de li en la tradicia Esperanto indikas, ke aŭ temas pri viro aŭ la parolanto ne scias la sekson de la priparolata persono. Ke oni ne scias la sekson de la priparolata persono ja okazas nemalofte, precipe se oni parolas abstrakte pri ĝenerala persono kaj ne pri specifa persono, kiel en la jena frazo: “Se iu membro ne pagas sian kotizon antaŭ la elektoj, li ne havas voĉdonrajton.” En la tradicia Esperanto oni do ne uzas formojn kiel li/ŝili aŭ ŝi por tiaj situacioj, ĉar li ja estas sekse ne-markita kaj sekve uzebla en tiaj situacioj.

La aserto ke en la tradicia Esperanto li estas sekse ne-markita ne estu konfuzata kun la malĝusta aserto ke ĝi estas sekse neŭtrala. Pro la malsimetrio ke ekzistas ine markita pronomo (ŝi) sed neniu virsekse markita pronomo, oni tre ofte devas uzi li por paroli pri viroj. Tiu oftega uzado de li por paroli pri viroj kvante klare superpezas la uzon de li por ne-specifa persono de ajna sekso; tio kreas en la mensoj de la uzantoj de la lingvoj la emon pensi unuavice pri viro kiam estas uzata li, eĉ se temas pri uzo de li por ne-specifa persono. Kompreneble oni povas tamen senprobleme kompreni, ke estis celitaj ankaŭ virinoj, sed tiu kompreno-kapablo neniel forigas la mensan meĥanismon, kiu kaŭzas, ke oni unuavice pensas pri viroj. En tiu senco li tamen estas sekse ne-neŭtrala, ĉar ĝi pro sia ofta uzo por paroli pri viroj estas pli ligita al la vira sekso ol al la ina sekso.

La seksa markado ĉe substantivoj en la tradicia Esperanto estas iom pli malsimpla, ĉar ĝi varias depende de tio, al kiu el kvar distingeblaj klasoj apartenas la substantivo:

  1. La substantivoj en la plej granda kaj plej malfermita2 klaso funkcias simile kiel la pronomoj: Ekzistas baza sekse ne-markita formo kaj ine markita formo formita per aldono de -in- al la baza formo. Al ĉi tiu klaso apartenas la substantivoj formitaj per la sufiksoj -ul-, -ist-, -an- kaj -estr-, la substantivaj participoj, kaj krome substantivoj, kiuj esprimas profesiojn (ekzemple piloto, advokato, aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, ŝoforo, studento), substantivoj, kiuj esprimas apartenon al gento (ekzemple anglo, germano, italo, svedo, ĉino, japano, ruso, arabo, cigano, hebreo, ĝermano), pluraj substantivoj, kiuj esprimas ne-familiajn homajn rilatojn (ekzemple amiko, kolego, najbaro, mastro) kaj kelkaj substantivoj, kiuj esprimas iun econ de homoj (ekzemple nobelo, parenco, heroo, turisto, pasaĝero, orfo).
  2. La sola klaso, en kiu apud la sekse ne-markita baza formo ekzistas kaj vire markita formo kaj ine markita formo, estas la ankaŭ relative malfermita klaso de esprimoj por bestospecoj, kiel ekzemple kato, leono, tigro, ĉevalo, azeno, zebro, hundo, lupo, vulpo, anaso, ansero, porko, bovo, kapro. La vire markita formo estas formita per komenca aldono de vir-, dum la ine markita formo same kiel ĉe la unua klaso estas formita per la aldono de -in- antaŭ la O-finaĵo.
  3. Krome ekzistas preskaŭ tute fermita klaso de substantivoj, ĉe kiuj la baza formo estas vire markita, kaj eblas formi ine markitan formon per aldono de -in-, sed ne eblas formi sekse ne-markitan formon (almenaŭ ne por la ununombro). Temas pri substantivoj esprimantaj parenco-rilaton (patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fianĉo, edzo, vidvo, konkubo, sed ne la ĝenerala parenco, kiu apartenas al la unua klaso), substantivoj nomantaj nobelojn (ekzemple reĝo, caro, princo, kavaliro, grafo, duko, sed ne la ĝenerala nobelo, kiu apartenas al la unua klaso), kaj kelkaj pliaj substantivoj (viro, sinjoro, fraŭlo, knabo, bubo, monaĥo kaj abato).
  4. Krome ekzistas malgranda klaso de sekse ne-markitaj substantivoj, al kiuj oni tre malofte aŭ eĉ preskaŭ neniam aldonas -in-, tiel ke la baza formo malsame ol ĉe la unua klaso praktike neniam estas interpretataj kiel virseksa: homo, persono, infano, viktimo, demokrato. Kiel pli detale klarigite malsupre, la limo inter ĉi tiu kaj la unua klaso tamen ne estas tute klara (sed ja ekzistas substantivoj, kiuj klare apartenas al unu kaj ne al la alia).

Al ĉi tiuj kvar dekomence ekzistintaj klasoj ankoraŭ eblas aldoni du klasojn, al kiuj apartenas neniuj Fundamentaj radikoj (en sia Fundamenta senco), sed ja kelkaj poste aperintaj vortoj:

  • La klaso de pure inaj vortoj, kiuj ne havas virseksan aŭ sekse ne-markitan analogaĵon samradike esprimeblan, ekzemple femalo, nimfo, matrono, putino, guno, pulardo, damo (ĉi-lasta ja estas Fundamenta radiko, sed aperas en la Fundamento nur en la formo damoj kiel nomo de ludo, do ne kiel vorto por nomi personon)
  • La klaso de pure virseksaj vortoj, kiuj ne havas inseksan aŭ sekse ne-markitan analogaĵon samradike esprimeblan, ekzemple eŭnuko, masklo, ĝentlemano, ĝigolo, taŭro, okso, kapono

En ununombra uzo, la substantivoj en la unua klaso kaj iliaj in-formoj funkcias tradicie tute analoge al la pronomoj li kaj ŝi: Ekzemple instruisto estas sekse ne-markita. Oni tradicie uzas la insekse markitan instruistino ĉiam, kiam la sekso estas konata kaj ina; el tio sekvas, ke se iu, kiu uzas Esperanton en la tradicia maniero, uzas instruisto kaj mi povas supozi, ke la sekso de la instruisto estas konata al la parolanto, mi povas konkludi ke temas pri vira instruisto. Sed la vireco ne estas markita en instruisto, same kiel ĝi ne estas markita en li. En situacioj, kie oni parolas pri specifa persono de nekonata sekso aŭ pri ne-specifa persono de ajna sekso, oni povas uzi la sekse ne-markitan instruisto same kiel oni tie povas uzi la sekse ne-markitan li.

En multenombra uzo de la substantivoj de la unua klaso eĉ pli klare rimarkiĝas ilia seksa ne-markiteco: Vortoj kiel instruistoj, amikoj kaj angloj jam tradicie povas nomi grupon de ambaŭ seksoj sen la bezono de la prefikso ge-. Se oni tamen uzas ge- ĉe ili, tio indikas emfazon pri la ambaŭsekseco de la grupo. Tio kontrastas al la multenombra uzo de substantivoj el la tria klaso: la baza multenombrigita vorto (ekzemple patroj kaj reĝoj) indikas ĉiam nur grupon de virseksuloj,3 tiel ke por ambaŭseksaj grupoj aŭ grupoj de nekonata seksa konsisto ĉiam necesas aldoni ge-. Ĉar por substantivoj de la tria klaso la uzo de ge- estas deviga eĉ ĉe grupoj de nekonata seksa konsisto, ĝi ne funkcias por emfazi la ambaŭseksecon kiel ĉe la unua klaso, sed funkcias preskaŭ kiel markilo de ajnasekseco. Tial oni povas demandi al nekonato Kiom da gefratoj vi havas?, kaj tiu povas respondi per Tri eĉ se li havas nur fratinojn. Sed diri Mi havas tri gefratojn se oni havas nur fratinojn estas miskompreniga, ĉar se la parolanto konas la sekson de homoj (kaj tion la aŭskultanto ja povas supozi pri homo parolanta pri siaj gefratoj), li devus laŭ la tradiciaj reguloj uzi ge- nur se temas pri ambaŭseksa grupo. Notu krome ke malgraŭ tio, ke ĉe la multenombra uzo de substantivoj de la tria klaso ge- povas funkcii iugrade kiel markilo de ajnasekseco, ĝi tradicie ne povas esti uzata ĉe ununombra substantivo kiel markilo de ajnasekseco (do tradicie ne eblas gepatro), ĉar la baza signifo de ge- estas ambaŭsekseco de grupo, kaj la limigita ajnasekseca funkcio de ge- estas derivita de tiu baza signifo kaj sekve ankaŭ limiĝas al grupoj.

Al la substantivoj de la kvara klaso oni kutime ne aldonas -in- eĉ se oni scias, ke temas pri virino. Sekve la sekse ne-markita baza formo malsame ol ĉe la unua klaso ne emas esti interpretata kiel virseksa. Malgraŭ tio, ke la unua kaj la kvara klaso estas klare distingindaj, ĉar ekzistas substantivoj klare apartenantaj al la unua klaso (en la senco ke oni en la tradicia lingvouzo praktike ĉiam aldonas -in- se oni scias ke temas pri ino) kaj substantivoj klare apartenantaj al la kvara klaso (en la senco ke oni praktike neniam aldonas -in-), la limo inter la du klasoj ne estas tute klara, ĉar ankaŭ ekzistas substantivoj, ĉe kiuj oni en la tradicia lingvouzo ofte aldonas -in- kiam temas pri ino, sed tamen nemalofte ankaŭ forlasas -in, eĉ se oni scias, ke temas pri ino. Temas ekzemple pri la vortoj parenco, nobelo, turisto kaj pasaĝero, kiujn mi ĉi-supre klasigis en la unua klaso, sed kiujn oni ankaŭ povus klasigi kiel limkazojn inter la unua kaj kvara klaso.

Alia limkazo ĉe la ĉi-supra klasigo estas la vorto besto kaj esprimoj por klasoj de bestospecoj kiel birdo, insekto kaj fiŝo: Same kiel la esprimoj por bestospecoj en la dua klaso, ili estas sekse ne-markitaj, sed ĉe ili oni multe malpli ofte ol ĉe esprimoj por unuopaj bestospecoj emas aldoni vir--in-, tiel ke ili ankaŭ funkcias iom simile kiel la substantivoj el la kvara klaso.

Iom malfacile klasigeblaj estas substantivoj, kiuj nomas rolojn ĉiam plenumatajn de personoj de unu sekso, kiel papo kaj kardinalo. Oni povus pensi, ke tiuj du vortoj estas klare virseksaj (do apartenas al la tria klaso), ĉar ili ja ĉiam nomas virseksulojn. Sed eblas kontraŭargumenti, ke ili tamen lingve ne estas virsekse markitaj, sed ĉiam nomas virseksulojn pro eksterlingvaj faktoj. Tiam tamen iĝas neeble decidi, ĉu ili apartenas al la unua aŭ la kvara klaso, ĉar tio dependus de tio, ĉu oni kutime aldonas -in- kiam oni parolas per tia substantivo pri ino; sed oni ja pro eksterlingvaj faktoj neniam parolas per tiuj substantivoj pri inoj.

Sociaj ŝanĝoj kaj seksismo-evitado en aliaj lingvoj

En la antaŭa sekcio mi priskribis la tradician sistemon marki sekson en Esperanto, sed nuntempe multaj ne plu aplikas ĉi tiun tradician sistemon. Al tio kontribuis sociaj ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj ĉefe ekde la mezo de la 20-a jarcento (almenaŭ en okcidentaj landoj), kiujn mi priskribos en ĉi tiu sekcio kune kun la influo, kiun ili jam havis al aliaj lingvoj ol Esperanto.

Ĝis la frua 20-a jarcento, virinoj en okcidentaj landoj (kaj simile en la plej multaj aliaj landoj) estis socie marĝenigitaj: Ili ricevis malpli da eduko, oni antaŭvidis por ili la rolon de patrinoj kaj dommastrinoj, ili apenaŭ povis eniri prestiĝajn profesiojn, ili ne havis voĉdonrajton nek rajton esti elektita en la estiĝantaj demokratioj, kaj ili estis leĝe malavantaĝitaj en pluraj aldonaj manieroj. Fine de la 19-a jarcento, estiĝis la unua inisma4 movado, kiu ĉefe celis la forigon de la leĝaj malavantaĝoj por virinoj, kun fokuso sur la virinaj voĉdonrajto kaj rajto esti elektita. Tiu movado iom post iom atingis siajn celojn en diversaj okcidentaj landoj, ĉefe dum la unua duono de la 20-a jarcento. Malgraŭ la forigo de leĝaj malavantaĝoj por virinoj, restis multaj sociaj malavantaĝoj, ĉar oni daŭre antaŭvidis por virinoj la patrinan kaj dommastrinan rolon, tiel ke ili daŭre havis malfacilaĵon mem enspezi monon kaj esti finance sendependaj de viroj.

Dum la Dua Mondmilito multaj viroj devis batali aŭ alimaniere subteni la armeon de sia lando, kaj sekve la virinoj devis transpreni multajn laborojn tradicie faritajn de viroj. Post la milito la viroj ree transprenis siajn postenojn, kaj oni ĝenerale atendis de la virinoj denove koncentriĝi pri familiaj kaj dommastraj taskoj. Multaj virinoj estis spertintaj la avantaĝojn de partopreno en la profesia vivo, kaj kelkaj el ili ne volis denove transpreni la neprestiĝan tradician rolon en la hejmo. Tiu malkontento flanke de spertiĝintaj virinoj unue en Usono naskis duan inisman movadon, kiu pli ol la unua movado atentigis pri sociaj malavantaĝoj por virinoj, kiuj ne estas simple forigeblaj per leĝa egalrajtigo de virinoj kaj viroj: La virinoj tradicie malmulte partoprenas en la profesia vivo, sekve havas malpli da influo al la socio kaj ne havas propran enspezon; pro la manko de enspezo, ili finance dependas de viroj, kio malhelpas al ili fari proprajn decidojn sen influo de la viroj; pro la financa dependo ili pli suferas de eksgeedziĝoj ol viroj, pri kio la viroj kompreneble konscias, tiel ke la viro povas malbone trakti sian edzinon sen bezoni timi ke ŝi forlasos lin; eĉ kiam virinoj laboras, ili kutime laboras en socie neprestiĝaj – “tipe inaj” – postenoj, en kiuj la pagoj estas malpli bonaj ol en eduknivele kompareblaj “tipe viraj” postenoj. Por forigi ĉi tiujn sociajn malavantaĝojn, la dua inisma movado celis forigi sociajn malegalecojn inter la seksoj je ĉiuj niveloj de socia interagado, ne nur en la teksto de leĝoj.

Unu grava aspekto de ĉiu socia interagado kompreneble estas la lingvo. Ekde la 1960-aj jaroj, anoj de la dua inisma movado en Usono ekatentigis pri tio, ke en la angla lingvo oni emas multrilate ignori virinojn kaj prezenti virojn kiel la normalaĵon. Unu ekzemplo estis la tiama uzo de man, kiu plej ofte signifis ‘viro’, sed tamen ankaŭ esti ofte uzata en la senco de ‘homo’. La sufiksa uzo de man en profesiaj esprimoj kiel chairman, policeman, fireman, mailman ktp estis sentata de multaj kiel aludo al tio, ke oni atendas virojn por tiaj postenoj. Plia ekzemplo estis la uzo de he por paroli pri ne-specifa persono de negrava sekso (komparebla al la ĉi-supre prezentita tradicia uzo de li), kiun la inistoj interpretis kiel ignoradon de virinoj. Krome estis multaj kutimaj dirmanieroj – ekzemple doctors and their wives (‘kuracistoj kaj iliaj edzinoj’) – kiuj antaŭsupozis ke certajn profesiojn havas kutime nur viroj. La anoj de la inisma movado nomis tiajn lingvo-uzojn seksismaj kaj komencis kampanji por ne-seksisma lingvo-uzo, koncentriĝante unue ĉefe al la lingvo-uzo en gazetoj kaj en sciencaj kuntekstoj. Estis proponitaj ne-seksismaj alternativoj al tradiciaj esprimmanieroj, ekzemple human being anstataŭ man en la senco de ‘homo’, humanity anstataŭ mankind por ‘homaro’, kaj doctors and theirs spouses anstataŭ doctors and their wives (spouse estas sekse ne-markita esprimo kun la senco ‘edzo aŭ edzino’, kiu ne havas unuvortan egalaĵon en Esperanto). Por eviti la ne virsekse intencitan uzon de he estis proponita aro da eblaj alternativoj, ekzemple la uzo de he/shehe or she, la multenombrigo de la esprimmaniero por ebligi uzon de they (‘ili’), kaj la revivigo de la jam en antaŭaj jarcentoj kutima ununombra they por remencii antaŭe menciitan ne-specifan personon (ekzemple If someone calls, tell them I will be back at 10 (‘Se iu alvokas, diru al li/ŝi ke mi ree estos ĉi tie je la 10-a’).

Almenaŭ rilate al la skriba lingvouzo en gazetoj, la kampanjo estis tre sukcesa: Postaj tekstaraj studoj (ekzemple Cooper (1984)) montris, ke la uzo de man en la senco de ‘homo’ rapide malkreskis dum la 1970-aj jaroj; la ne virsekse intencita uzo de he ankaŭ malkreskis signife en la sama periodo, kvankam ne same rapide; la plej malrapida malkresko estis observita ĉe la sufiksa uzo de man, kio verŝajne ŝuldiĝas al la fakto, ke tiu ne estas sisteme anstataŭigebla per alternativa esprimo, sed necesis diversmaniere trovi novajn esprimojn por diversaj profesioj, ekzemple police officer, fire fighter kaj letter carrier.

La inisma movado rapide disvastiĝis tra ĉiuj okcidentaj landoj, kaj sekve ankaŭ en aliaj landoj aperis kritikoj al seksisma lingvouzo kaj kampanjoj por neseksisma lingvouzo. Tamen diversaj lingvoj funkcias malsame, tiel ke ne eblas transpreni la solvojn de unu lingvo senŝanĝe al aliaj. La germana ekzemple malsame al la angla havas gramatikan sekson, tiel ke ĉiu substantivo estas gramatike aŭ vira aŭ ina aŭ neŭtra. La ligo inter la gramatika sekso de vorto kaj la natura sekso de la priparolato neniam estis tute rigora: Kvankam ĉe multaj vortoj la gramatika sekso koincidas kun la natura sekso (ekzemple Bruder (‘frato’), Schwester (‘fratino’), Vater (‘patro’), Mutter (‘patrino’), König (‘reĝo’), Königin (‘reĝino’), Lehrerin (‘instruistino’)), ekzistas kontraŭ-ekzemploj kiel la gramatike vira kvankam semantike ajnaseksa Mensch (‘homo’), la gramatike ina kvankam semantike ajnaseksa Person (‘persono’) kaj la gramatike neŭtra kvankam semantike ina Mädchen (‘knabino’). Tre multaj substantivoj (ekzemple Lehrer (‘instruisto), Student (‘studento’) kaj Chinese (‘ĉino’)) estas gramatike viraj, sed tradicie funkcias semantike simile al la unua klaso de Esperantaj substantivoj en la antaŭa sekcio: Ili do estas semantike sekse ne-markitaj, sed havas inan analogaĵon (formitan per la sufikso -in), kiu estas uzata ĉiam, kiam oni scias ke temas pri ino, tiel ke en multaj kuntekstoj ja eblas interpreti la sekse ne-markitan substantivon virsekse.

Komence de la dua inisma movado multaj germanlingvaj inistoj analoge al anglalingvaj inistoj pledis kontraŭ la uzo de la ine markitaj formoj kaj por la ĝenerala uzo de la sekse ne-markitaj (sed gramatike viraj) formoj. Tamen ekde la 1980-aj jaroj, en la inisma movado komencis superregi la kontraŭa tendenco, kiu surbaze de la argumento, ke la gramatika sekso ĝenerale pensigas pri la analoga natura sekso, pledis por la ĉiama mencio de ina formo apud la gramatike viraj formoj, se virinoj ankaŭ estis celitaj (ekzemple Lehrer oder Lehrerin (‘instruisto aŭ instruistino’) kaj Studenten und Studentinnen (‘studentoj kaj studentinoj’)). Aperis diversaj proponoj por skribe mallongigi tiujn formojn, el kiu la plej sukcesa estas la interna majuskla I (ekzemple LehrerInnen en la senco de ‘geinstruistoj’). Krome aperis la emo uzi participajn formojn, ĉar multenombre tiuj ne havas identigeblan gramatikan sekson (ekzemple Studierende kiel sekse nemarkita esprimo por ‘studentoj’).

En la skriba germana lingvo tiuj proponoj por ne-seksisma lingvaĵo estis relative sukcesaj, kaj en kelkaj subŝtatoj de Germanujo ili eĉ estas devigaj en tekstoj de ŝtataj aŭ lernejaj instancoj. Tamen la duoblaj formoj estas ofte sentataj kiel burokratecaj kaj pezaj, kaj la pure skriblingva solvo de interna majuskla I ĉiuokaze estas ne-aplikebla al la parola lingvo, tiel ke en la parola lingvo ankoraŭ superregas la tradicia lingvouzo. Miaopinie estas dubinde, ke ŝanĝoj al la skriblingvo, kiuj pro sia pezeco ne sukcesas eniri en la parolan lingvon, vere povas signife influi la homojn al ne-seksisma pensmaniero, kio ja estis la celo de tiuj ŝanĝoj.

Dum en antaŭaj jardekoj estis konsiderataj preskaŭ nur la inismaj argumentoj kontraŭ lingva seksismo, en la pasintaj jaroj estis pli kaj pli elstarigita ankaŭ alia argumentaro plede al ŝanĝoj en la lingvouzo: Ekzistas homoj, kiuj identiĝas nek kiel viroj nek kiel virinoj, kaj por tiuj homoj lingvaj esprimmanieroj, kiuj antaŭsupozas ke ĉiu persono estas vira aŭ ina, povas esti tre ĝenaj. Ili estas devigataj identigi sin kiel unu aŭ la alia por ebligi al aliaj homoj uzi kutimajn pronomojn kaj substantivojn por paroli pri ili, sed ofte tiu devigita sin-identigo tute kontraŭas ilian identeco-senton. Krome ili povas sin senti malinkluzivigita de esprimoj kiel sinjoroj kaj sinjorinojli aŭ ŝi, ĉar tiuj esprimoj antaŭsupozas duuman (viran aŭ inan) seksecon ĉe ĉiuj homoj.

Oni povus pensi ke temas pri ia tria sekso, kaj ke sekve estus utile enkonduki en la lingvon esprimmanieron por paroli pri personoj de tiu tria sekso. Sed fakte la homoj, kiuj identiĝas kiel nek inaj nek viraj ne unuece identiĝas kun iu tria sekso. Multaj el ili do ne povus aprobi tian solvon. Sekve la sola maniero eviti ĉi tiun specon de diskriminacio kaj malinkluzivigo estas tute eviti daŭre mencii la sekson de personoj dum la parolado.

Kial ni entute tiom emfazas la sekson de la priparolataj personoj dum la parolado? Homoj ja havas multajn trajtojn, kiel aĝon, haŭtkoloron, harkoloron, kredaron, vestiĝmanieron, nazograndecon ktp, kaj kutime ni povas tute bone paroli pri homoj sen daŭre mencii kiom ili aĝas, kia estas ilia haŭtkoloro ktp. Do kial ni ne povas same fari pri la sekso?

Fakte, kelkaj lingvoj faras tiel. Ekzemple la indonezia lingvo ne nur uzas unusolan pronomon por ‘li’ kaj ‘ŝi’, sed ankaŭ havas multajn sekse ne-markitajn substantivojn por paroli pri homoj, ekzemple anak (‘filo aŭ filino’) kaj pacar (‘koramiko aŭ koramikino’).5 Malsame ol Esperanto kaj la plej multaj Eŭropaj lingvoj, ĝi foje devigas la parolanton fari distingon de aĝo, ekzemple per la vortoj adik (‘pli juna frato aŭ fratino’) kaj kakak (‘pli aĝa frato aŭ fratino’).

Tio montras, ke la deviga markado de unu aŭ alia eco de priparolata persono, estas tute lingvo-dependa kaj sekve konvencia. Se jam eblis lingvoŝanĝoj bazitaj sur la inisma idearo, oni do povas demandi sin, ĉu ankaŭ eblas lingvoŝanĝo bazita sur la ideoj de nediskrimianciado kaj inkluzivigado de homoj kun ne-duuma seksa identeco.

La konscio pri ĉi tiu problemo estas ankoraŭ relative nova kaj ne tre disvastiĝinta, tiel ke ne estas surprizo ke ĝis nun ne okazis signifaj lingvaj ŝanĝoj pro ĉi tiu motivo. En la angla, la inisme motivita evitado de sekse markitaj substantivoj kaj disvastigo de sekse ne-markitaj substantivoj jam signife malpliigis la kvanton de situacioj, en kiuj necesas mencii la sekson de priparolato, tiel ke ne estas tiel forta bezono por lingvaj ŝanĝoj cele al nediskriminacio de ne-duum-seksaj homoj. Tamen restas la problemo ĉe la elekto de pronomo: La origine sekse ne-markita he ĉiam estis plej ofte interpretata virsekse, kaj post la inisme motivitaj ŝanĝoj al ĝia uzo eĉ pli ol antaŭe. Estis jam multaj proponoj por sekse neŭtrala pronomo por la angla, kaj kelkaj el ili estas uzataj en kelkaj rondoj de ne-duum-seksaj personoj; ŝajne la plej uzata nuntempe estas ze (prononcata kiel [zi] kaj foje literumata kiel zie).

Ĉi-rilate ankoraŭ menciindas la sveda lingvo. Ĝi havas la pronomojn hon (‘ŝi’) kaj han (‘li’), kiuj tradicie estas uzataj same kiel oni tradicie uzas ŝi kaj li en Esperanto; do hon estas ine markita kaj han estas sekse ne-markita sed ofte uzata por paroli pri viro. Jam en 1966, do komence de la dua inisma movado, unuafoje aperis la propono uzi hen (bazita sur la finna sekse neŭtrala pronomo hän) kiel sekse neŭtralan pronomon, sed dum longa tempo tio restis nura propono. En 2012 aperis infanlibro, kiu sisteme uzi hen, kaj tio kaŭzis politikan debaton pri la temo, kiu plipopularigis la pronomon. Tiel ene de mallonga tempo, la uzado de la pronomo signife kreskis, kvankam ĝi restas malofta. En Julio 2014 la Sveda Akademio decidis aldoni hen al sia vortlisto. Temas do verŝajne pri la ĝis nun plej sukcesa propono aldoni sekse neŭtralan pronomon al lingvo, kiu antaŭe ne havis tian pronomon. Kvankam la inismaj motivoj verŝajne superregis en ĝia disvastiĝo, certe ankaŭ ludis kaj ludas gravan rolon la emo eviti diskriminacion de ne-duum-seksaj personoj.

Okazinta ŝanĝo en la lingvouzo

Ĝis la 1970-aj jaroj, la sistemo marki sekson en Esperanto estis tre stabila.6 Sed tiam kelkaj Esperantistoj komencis adapti la jam alilingve okazantajn diskutojn pri lingva seksismo al Esperanto, kritikante diversajn aspektojn de ĉi tiu tradicia lingvouzo kiel seksismajn. Ĉi tiaj kritikoj estis ekzemple abunde pridiskutataj inter 1979 kaj 1988 en la revuo Sekso kaj Egaleco, kiu nun legeblas en interreta arĥivo. Surbaze de ĉi tiaj kritikoj estis faritaj kelkaj ŝanĝproponoj, el kiuj kelkaj proponis malpli drastajn ŝanĝojn ol aliaj. Ĝenerale eblas diri, ke la malpli drastaj ŝanĝoj sukcesis eniri en la ĝeneralan lingvouzon (kvankam kompreneble kelkaj plumarkas la sekson en la tradicia maniero), dum la pli drastaj ŝanĝoj estis aŭ tute malsukcesaj aŭ sukcesetis nur en iuj apartaj rondoj, sed ne en la ĝenerala lingvouzo. La ĉefaj ŝanĝoj kiuj ja okazis en la ĝenerala lingvouzo estas la jenaj:

  • li estas nun de multaj konsiderataj kiel virsekse markita, tiel ke ili uzas li aŭ ŝi, ŝi/li aŭ aliajn esprimojn por paroli pri nespecifa persono aŭ persono de nekonata sekso. Tio kontrastas al la tradicia lingvouzo, en kiu li estas uzata por paroli pri nespecifa persono aŭ persono de nekonata sekso.
  • Multaj ne plu konsideras deviga la markadon de la sekse ne-markitaj substantivoj de la unua supre difinita klaso per -in- ĉe persono de konata ina sekso. Ili do foje diras instruisto por paroli pri ina instruisto, pri kies ineco ili konscias. Paralele al tio malkreskis la emo interpreti substantivojn el tiu klaso kiel virseksajn pro la ne-aldono de -in-. Praktike tio signifas, ke la diferenco inter la unua kaj la kvara klaso de substantivoj estas malpliigita aŭ – en la lingvouzo de kelkaj – eĉ tute forigita.

Notu ke ĉi tiuj ŝanĝoj rompis la simetrion inter li kaj la substantivoj de la unua klaso: Origine ambaŭ estis sekse ne-markitaj, sed ĉe parolado pri specifa persono tre ofte komprenataj kiel virseksaj. Nun por multaj li estas virsekse markita kaj la substantivoj de la unua klaso estas komprenataj kiel sekse neŭtralaj, eĉ kiam oni parolas pri specifa persono de konata sekso. Ne eblas klare diri, ĉu tiu malsimetrio aperis unuavice pro nacilingva influo (ekzemple de la angla) aŭ unuavice pro kialoj internaj al Esperanto (ekzemple menciindas ke la substantivoj de la dua klaso malsame al li havas multenombran formon, kiu jam tradicie plej ofte estis komprenata seksneŭtrale).

Ŝanĝproponoj por la pronomo-problemo

Krom la relative sukcesa propono uzi li aŭ ŝili/ŝi por paroli pri nespecifa persono aŭ persono de nekonata sekso, ankaŭ ekzistas multaj malpli sukcesaj ŝanĝproponoj al la uzado de pronomoj, kiuj celas la forigon de seks-rilataj problemoj. En ĉi tiu sekcio mi prezentas ĉi tiujn proponojn, kaj en la sekva sekcio mi komparas ilin unu al la alia, al la tradicia sistemo kaj al la uzado de li aŭ ŝi.

ri

Jam en la 1970-aj jaroj aperis la propono uzi ri kiel sekse neŭtralan pronomon. Nuntempe ĉi tiu pronomo estas uzata en kelkaj malgrandaj rondoj, precipe en kelkaj junularaj rondoj, sed ĝi restas tute nekonata al la plej multaj Esperantistoj, ankaŭ al multaj lingve spertaj Esperantistoj.

Ekzistas tri malsamaj proponoj pri tio, kiel oni uzu li kaj ŝi apud ri:

  • Kelkaj (ekzemple la Riisma Manifesto) proponas, ke li kaj ŝi tute ne plu estu uzata, do ke ri estu la sola pronomo por paroli pri homoj.
  • Aliaj proponas uzi ri nur, kiam oni parolas pri nespecifa persono de ajna sekso, pri persono de nekonata sekso aŭ pri persono kun ne-duuma sekseco, dum por paroli pri homo de konata duuma sekso, oni daŭre ĉiam uzu liŝi.
  • Tria propono estas io meza inter la unuaj du: Laŭ ĉi tiu propono, ri ja estas uzebla kaj uzinda ankaŭ por paroli pri personoj de konata duuma sekseco, sed tamen oni plu uzu li kaj ŝi por situacioj, kie oni volas emfazi la sekson aŭ kie la mencio de la sekso helpas klarigi, pri kiu persono temas.

Kelkaj proponis la pronomon gi anstataŭ ri kiel sekse neŭtralan pronomon. Malsame al ri, gi ŝajnas tute ne-uzata. Ĉio, kion mi skribos pri ri en la sekva sekcio kaj kio ne dependas de la jama uzateco de ri, povas same esti dirata pri gi, tiel ke mi tie ne aparte mencios gi.

ĝi

Kiel mi skribis pli supre, ĝi en la tradicia lingvouzo estas ne-markita laŭ la aĵo-ulo-distingo, sed oni ĝenerale evitas ĝi se oni parolas pri io, pri kio jam estas sciate ke ĝi estas ulo. Fakte estas unu escepto al tiu evito de ĝi por uloj, nome la tradicia uzo de ĝi por infanoj. Pro tio ke la evitado de ĝi por paroli pri uloj jam en la tradicia lingvouzo havas escepton, kelkaj emas tute forigi tiun evitadon kaj sekve uzi ĝi ne nur por aĵoj sed ankaŭ por uloj de ajna sekso. ĝi tiam do servus samtempe kiel sekse neŭtrala pronomo por homoj kaj kiel pronomo por aĵoj.

Zamenhof aprobis ĉi tiun uzon de ĝi en sia Lingva Respondo Pri pronomo por «homo» (La Revuo, 1901, Aŭgusto): “Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.” En la sama lingva respondo, li eĉ priskribas la pronoman sistemon kvazaŭ el “pedante gramatika” vidpunkto, li estus virseksa pronomo kaj ĝi estus la ĝusta elekto por paroli pri uloj de nekonata sekso: “ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple «homo» = homo aŭ homino, «riĉulo» = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton «ĝi» ne sole por «homo», sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: «riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi» (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).”

Notu ke la Zamenhofa priskribo de la gramatiko do estas malsama al mia priskribo de la tradicia lingvouzo en antaŭa sekcio: Li nomas “li”, “riĉulo” kaj eĉ “homo” virseksaj. En tiu priskribo li certe estis influita de tradiciaj priskriboj de klasikaj kaj modernaj eŭropaj lingvoj, dum mia priskribo uzas konceptojn de la moderna lingvoscienco ne-ekzistantajn dum la tempo de Zamenhof. Por klarigi sian propran lingvouzon, kiu ja kontraŭas ĉi tiun gramatikan priskribon, li devas paroli pri “silenta interkonsento” kontraŭa al la gramatikaj reguloj, kiujn li tezas. Tio estas konforma al la ĝenerala emo de Zamenhof klarigi multajn lingvajn fenomenojn, kiujn ni nuntempe nomus gramatikaj fenomenoj, kiel nur stilajn fenomenojn, limigante la “gramatikon” de la lingvo al kelkaj tre simplaj reguloj.

Tiuj, kiuj defendas la uzon de ĝi kiel seks-neŭtralan pronomon por uloj, povas argumenti, ke ili simple forigas tiun ekstergramatikan silentan interkonsenton ne ŝanĝante la gramatikon, tiel ke ilia propono malsame al aliaj proponoj ne ŝanĝas la gramatikajn regulojn de Esperanto. Mi revenos al ĉi tiu argumento kaj eblaj kontraŭargumentoj en la sekva sekcio.

ŝli

Alia propono estas la uzo de ŝli, kiu formiĝis kiel kunfandiĝo de ŝi kaj li. Laŭ serĉrezultoj de la Tekstaro de Eckhard Bick, ŝli estas uzata simile multe kiel ri, sed ĝia uzo estas ĝenerale limigita al situacioj, en kiuj oni parolas pri ne-specifa persono de ajna sekso aŭ pri persono de nekonata sekso, do eĉ iom pli limigita ol la dua el la supre prezentitaj uzmanieroj de ri (kiu ja estas la plej limigita uzmaniero).

ŝili

Simila propono estas la uzo de ŝili, kiun oni povas konsideri kunmetaĵo de ŝi kaj li, eĉ se certe temas pri iom nekutima speco de kunmetaĵo. Notu ke ĝi estas vere konsiderata kiel unu pronomo kaj ne kiel mallongigita skribmaniero de ŝi/li, tiel ke la akuzativa kaj poseda formoj estas ŝilin kaj ŝilia, kaj ne ŝinlin kaj ŝialia. La uzo de ŝili estas tre malofta, signife malpli ofta ol ŝli.

tiu

Alia propono estas la uzo de tiu en la rolo de sekse neŭtrala pronomo.

hi

Tute alispeca propono ol la antaŭe klarigitaj estas la propono enkonduki novan virsekse markitan pronomon hi por sekse simetriigi la pronomosistemon kaj igi la sekse nemarkitan li sekse neŭtrala. Fakte estas du malsamaj lingvouzoj imageblaj post tia enkonduko de hi: Laŭ la unua, oni uzus li nur kiam oni parolas pri ne-specifa persono de ajna sekso, pri specifa persono de nekonata sekso aŭ pri ne-duum-seksa persono, kaj uzus hiŝi ĉiam kiam oni parolas pri homo de konata duuma sekso. Laŭ la dua, oni povus uzi li ankaŭ por paroli pri homo de konata sekso, se oni ne volas emfaze aŭ klarigcele mencii la sekson (kompreneble ĉi tiu uzo de li praktike povus funkcii nur kiam la aŭskultanto/leganto jam scias, ke ĝi estas uzata laŭ la hi-isma interpreto, do kiel sekse neŭtrala pronomo).

La hi-isma lingvouzo estas praktikata de preskaŭ neniu (certe multege malpli ol la uzo de riŝli), sed ĝi ja estis uzata en la traduk-interlingvo de la maŝintraduka projekto DLT dum la 1980-aj jaroj.

Komparo de la pronomaj ŝanĝproponoj

En ĉi tiu sekcio mi laŭ diversaj kriterioj komparas la diversajn pronomajn sistemojn, do la ŝanĝproponojn el la antaŭa sekcio, la tradician sistemon kaj la uzadon de li aŭ ŝi.

Unue mi konsideros, kiugrade la diversaj sistemoj solvas la problemon pri kiu unue atentigis la dua inisma movado, nome la problemon ke en la tradicia sistemo, pronomo kiu plej ofte estas uzata por paroli pri specifa virseksa persono ankaŭ estas foje uzata por paroli pri nespecifa persono de ajna sekso, kio kreas la impreson ke oni ignoras virinojn, precipe kombine kun la en la socio reale ekzistanta ignorado de virinoj en multaj kampoj.

Unue ni konsideru, ĉu la tradicia sistemo vere estas tiel problema kiel la inistoj asertas. Oni ja povas kontraŭargumenti, ke ili simple ne komprenis, ke li estas sekse ne-markita kaj estas multe uzata por viroj nur ĉar mankas virsekse markita pronomo; kaj ĉar li estas sekse ne-markita, ĝi neniel malinkluzivigas virinojn. Ĉi tiu argumento tamen ŝajnas baziĝi sur konfuzo de seksa ne-markiteco kaj seksa neŭtraleco: Malgraŭ ĝia seksa ne-markiteco, li pro sia ofta uzo por paroli pri viroj ja estas en la menso de la lingvo-uzantoj pli ligita al la vira sekso ol al la ina sekso, kaj sekve ne povas esti nomata sekse neŭtrala. Krome la argumento ignoras la fakton ke virinoj fakte estis kaj diversgrade ankoraŭ estas malinkluzivigataj el multaj kampoj de la socia vivo, tiel ke estas tute nature ke virinoj sentas la uzadon de li por ne-specifa persono kiel parton de la sistema malinkluzivigado de virinoj.

Kaj la uzo de li aŭ ŝi kaj ĉiuj ŝanĝproponoj el la antaŭa sekcio estis faritaj por solvi ĉi tiun problemon. Do ĉiu el ĉi tiuj proponoj estas tia, ke se la lingvo plene iĝas konforma al la propono, la propono solvas la problemon. Notu ke la propono uzi hi solvas la problemon vere nur, se la lingvo iĝas tute konforma al la propono, dum se la hi-isma lingvouzo ekzistus apud la tradicia lingvouzo, li en la menso de multaj lingvo-uzantoj restus ligita al la vira sekso, tiel ke la problemo tute ne estus solvita. Ĉiuj aliaj proponoj tamen solvas la problemon ankaŭ, se ili estus aplikataj apud la tradicia lingvouzo. Ĉar lingvoŝanĝoj kutime ne estas subitaj kaj la meza stato de foje hi-isma lingvouzo tute ne solvus la problemon, tiu solvo ne havas realajn ŝancojn, ĉar ĝis la fina venko de la hi-ismo ĝiaj avantaĝoj ne iĝus evidentaj, tiel ke ne eblus konvinki homojn pri ĝia uzado. La aliaj proponoj ne havas ĉi tiun problemon.

Nun ni konsideru la problemon de inkluziviga kaj ne-diskriminacia parolado pri homo kun ne-duuma sekseco. La uzado de li aŭ ŝi ne solvas la problemon: Ĝi ja baziĝas sur virseksa interpreto de li kaj la ideo inkluzivigi virinojn per aldona uzo de ŝi, sed tio neniel inkluzivigas homojn kun ne-duuma sekseco. Ankaŭ ŝili kaj ŝli ne solvas la problemon, ĉar homoj kun ne-duuma sekseco plej ofte ja ne sentas sin kiel miksaĵon de la du seksoj, kiel la uzo de ĉi tiu pronomo por ili povus supozigi.

La aliaj proponoj (uzo de ri, ĝitiu aŭ uzo de neŭtrala li apud virseksa hi) ĉiuj solvus la problemon. Sed la hi-isma solvo denove estas la sola, kiu funkcius nur kiam ĝi jam estus plene venkinta, tiel ke ĝi reale apenaŭ povas disvastiĝi.

Multaj homoj pro diversaj kialoj ĝenerale kontraŭas ŝanĝojn al la lingvo, aŭ almenaŭ rilatas al ĉiuj ŝanĝproponoj per tre multe da skeptiko. Por tio certe estas bonaj kialoj:

  1. Oni ne volas daŭre relerni jam lernitan lingvon; kaj lerni ŝanĝi siajn kutimojn rilate al la uzo de tiel baza parto de la lingva sistemo kiel la pronoma sistemo ja povas esti tre malfacile, precipe se oni praktike neniam aŭdas la ŝanĝitan variaĵon de la lingvo.
  2. Lingvaj ŝanĝoj krome kaŭzus, ke la venonta generacio de lernantoj de Esperanto havus malfacilaĵon kompreni nian ĝisnunan literaturon, ĉar ĝi estas verkita en alia variaĵo de la lingvo. Por bone kompreni ĝin, la lernanto devus apud la nova sistemo ankaŭ lerni la malnovan sistemon (almenaŭ pasive), tiel ke pligrandiĝus la kvanto de lernendaĵoj por sekvaj generacioj de Esperanto-lernantoj, kio praktike igus Esperanton pli malfacile lernebla.
  3. Multaj timas disdialektiĝon de Esperanto kaŭzitan de ŝanĝproponoj, precipe se ili estas bazitaj sur pri-sociaj ideoj kiuj ne estas tutmonde akceptataj.
  4. Zamenhof kaj la aliaj Esperanto-pioniroj donis ian oficialan statuson al la Fundamento de Esperanto ĝuste kun la celoj certigi konstantecon en la baza funkcimaniero de la lingvo, eviti disdialektiĝon kaj eviti daŭran diskutadon pri lingvaj reformoj. Multaj nunaj Esperantistoj daŭre opinias tiun statuson de la Fundamento io defendinda pro la samaj kialoj, kaj sekve kontraŭas ĉiujn proponojn uzi la lingvon en kontraŭ-Fundamenta maniero.

Mi nun volas iom diskuti, kiugrade la diversaj pronomaj sistemoj kaŭzas ĉi tiujn problemojn ligitajn al lingvaj ŝanĝoj en Esperanto.

Unue necesas atenti, ke la nuna lingvouzo jam ne estas tute unueca: Kelkaj daŭre uzas la pronomojn laŭ la tradicia sistemo, dum aliaj uzas li kiel virsekse markitan pronomon kaj sekve sisteme uzas li aŭ ŝi aŭ aliajn solvojn kiam temas pri ne-specifa persono de ajna sekso. Se oni deiras de la nuna lingvouzo, oni do devas ankaŭ konsideri la plenan reiron al la tradicia sistemo kiel lingvan ŝanĝon: Ĝi ja devigus multajn ŝanĝi sian lingvouzon (do ne plu diri li aŭ ŝi); kaj esprimoj kiel li aŭ ŝi jam aperas en multaj verkoj de la pasintaj jardekoj, tiel ke tiu maniero uzi la pronomojn ĉiuokaze devus daŭre esti lernata (almenaŭ pasive) de venontaj generacioj se ili daŭre volas ĝui verkojn el la periodo inter la 1980-aj kaj la 2010-aj jaroj.

Oni povus eĉ diri, ke jam okazis disdialektiĝo, kvankam la termino disdialektiĝo ne vere bone priskribas tion, kio okazis: Ja ne estas tiel, ke ekzistas klare apartigeblaj grupoj de Esperantistoj, el kiuj kelkaj uzas la pronomojn tradicie kaj aliaj uzas li kiel virsekse markitan. Anstataŭe ekzistas relative multaj, kiuj depende de la situacio foje en tradicia maniero uzas li por paroli pri ne-specifa persono de ajna sekso kaj foje uzas por tio li aŭ ŝi.

Simile kiel la jam iom sukcesa propono uzi li aŭ ŝi, ankaŭ la aliaj proponoj ne tiom alportas la riskon de disdialektiĝo, sed ja povus kaŭzi, ke paralele ekzistos malsamaj lingvouzoj kaj interpretoj de la vortoj ankaŭ je la nivelo de unuopaj parolantoj. Se tio estas fonto de gravaj miskomprenoj, tio certe estas problema. Kiugrade do la paralela ekzisto de iu el la proponitaj lingvouzoj apud la tradicia lingvouzo kaŭzus miskomprenojn?

Ĉi tie indas unue distingi miskomprenojn disde nekomprenoj: Se oni aŭdas nekonatan vorton, oni simple ne komprenas ĝin, rimarkas ke oni ne komprenas ĝin, kaj povas – se necese – demandi la parolanton pri la signifo de la vorto (aŭ se temas pri legado, rigardi la signifon en vortaro). Sed se oni aŭdas konatan vorton uzatan kun alia signifo ol la signifo, kiun oni konas, povas okazi ke oni opinias esti kompreninta la vorton, kvankam oni fakte miskomprenis ĝin. Tio estas pli danĝera ol nekompreno, ĉar oni opinias, ke oni komprenis kaj sekve ne demandas la parolanton pri la intenco, do ne korektas la problemon.

La problemoj kaŭzitaj de nekompreno rilatas al tio, ke la ŝanĝproponoj devigas la lingvo-uzantojn lerni novan esprimon. La miskomprenoj pro paralela ekzisto de tradicia kaj reformita lingvouzo estas ĉiam la samaj miskomprenoj, kiuj povas okazi eĉ post plena transiro al la reformita lingvouzo ĉe legado de malnovaj tekstoj verkitaj antaŭ la reformo. Komparante la diversajn proponojn mi do ĉiam kune konsideros eblajn miskomprenojn, sendepende de tio, ĉu ili okazas ĉe legado de malnovaj verkoj aŭ ĉe paralela ekzisto de tradicia kaj reformita lingvouzo.

Ĉu la jam ekzistanta variado inter la uzo de li aŭ ŝi kaj la tradicia uzo de li estas fonto de miskomprenoj? Teorie certas eblas seriozaj miskomprenoj. Konsideru ekzemple la jenan frazon:

  (1) Se iu ne amas sian patrinon, li aŭ ŝi iĝos malfeliĉa.

En la tradicia lingvouzo, tio povas signifi nur, ke aŭ la ne-amanto aŭ la patrino iĝos malfeliĉa. Por tiuj, kiuj interpretas li kiel virsekse markitan kaj sekve kutime uzas li aŭ ŝi por ne-specifa persono de ajna sekso, la natura interpreto tamen estas, ke la frazo asertas nur, ke la ne-amanto iĝos malfeliĉa.

El la praktika sperto kun la nuntempa varianta lingvouzo mi tamen havas la impreson, ke ĉi tiaj miskomprenoj praktike preskaŭ neniam okazas: Ili ja povas okazi nur, se oni samtempe parolas pri ne-specifa kaj pri ina persono, kaj tiu kombino estas tiel malofta, ke la plej multaj Esperantistoj verŝajne ĝis nun eĉ ne rimarkis ĉi tiun specon de ebla miskompreno.

Ĉu eblas nomi la uzon de li aŭ ŝi kontraŭ-Fundamenta? La Ekzercaro en la Fundamento fakte klare instruas la seksan ne-markitecon de li:

  (2) Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. (Ekzercaro, §13)

La li en ĉi tiu frazo certe devas esti komprenata en in-inkluziva maniero, ĉar aliokaze ne estus logika rilato inter la ĉar-subpropozicio kaj la ĉefpropozicio. Se oni volas plene sekvi la Fundamentan modelon, oni do devus uzi li por remencii ne-specifan personon de ajna sekso.

Aliflanke, indas atenti, ke laŭ la Lingva Respondo Pri pronomo por «homo» citita en la antaŭa sekcio, Zamenhof ne emis konsideri ĉi tiun uzon de li gramatika regulo, sed nur sekvo de “silenta interkonsento”. Laŭ tiu vidpunkto, ĉi tiu Fundamenta frazo ne instruas iun gramatikan regulon, sed iun stilan detalon. Pri rompoj al stilaj tradicioj Zamenhof estis multe pli liberala ol pri rompoj al gramatikaj reguloj. Konsiderante, ke ĉe la interpreto de la Fundamento indas konsideri la intencojn de ĝia verkinto Zamenhof, oni do povas argumenti, ke la uzo de li aŭ ŝi tute ne kontraŭas Fundamentan regulon, sed nur Fundamentan stil-instruon, kio estas pli akceptebla.

La propono uzi ĝi ankaŭ kiel sekse neŭtralan pronomon por homoj baziĝas sur la ideo, ke tio ne kontraŭas la bazan gramatikan sistemon instruitan de Zamenhof, sed nur la “silentan interkonsenton” menciitan en la Lingva Respondo Pri pronomo por «homo». Do ankaŭ pri ĉi tiu propono oni povas argumenti, ke ĝi ne kontraŭas Fundamentan regulon, sed nur Fundamentan stil-instruon.

La proponoj ekuzi novan pronomon kiel ri, ŝlihi estas ofte konsiderataj kontraŭ-Fundamentaj surbaze de Regulo 5 de la Fundamenta Gramatiko, kiu post la enkonduka frazo “La personaj pronomoj estas:” listigas la Esperantajn pronomojn (la Fundamenta Gramatiko ne havas Esperantan version; la franca, angla kaj germana versioj havas difinan artikolon komence de tiu frazo, dum en rusa kaj pola lingvoj tute ne havas artikolojn kaj sekve ne povas esprimi ĉi tian difinitecon). La uzo de la difina artikolo aludas al tio, ke la listo de pronomoj estas konsiderata kompleta. Laŭ tiu interpreto, aldono de nova pronomo nepre estas kontraŭ-Fundamenta. Fakte, la Fundamenta Ekzercaro kaj la Universala Vortaro aldonas plian pronomon, nome ci. La defendantoj de la jureca interpreto de la Fundamento emas interpreti tion kiel unusolan escepton benitan de la Fundamento mem, sen ke tio malvalidigas la ĝeneralan instruon ke ne eblas aldoni pronomojn al la listo de Regulo 5. Sed ĉar la tezata regulo, ke ne eblas aldoni pronomojn, ne nur havas Fundamentan kontraŭ-ekzemplon sed ankaŭ tute ne estas klare esprimita en Regulo 5, sed estas nur implicite esprimita per la uzo de difina artikolo en tri el la kvin lingvaj versioj de la Fundamenta Gramatiko, eblas dubi pri ĉi tiu jureca argumento.7

ŝili povas esti konsiderata kunmetaĵo de ŝi kaj li, tiel ke eblas defendi ĝian laŭ-Fundamentecon eĉ se oni akceptas, ke Regulo 5 ne permesas la aldonon de novaj pronomoj, almenaŭ se oni interpretas tiun malpermeson nur kiel malpermeson de novaj pronomaj morfemoj. ŝili kiel kunmetaĵo ja ne estas nova pronoma morfemo. Kompreneble ĝi estas iom nekutima speco de kunmetado, sed ĉar la Fundamento ne donas liston de ĉiuj akcepteblaj specoj de kunmetado, ne eblas nomi tion kontraŭ-Fundamenta.

Sendepende de la laŭ-Fundamenta statuso de ĉi tiuj proponoj, eblas argumenti ke en Esperanto same kiel en aliaj lingvoj la pronomoj praktike formas fermitan klason de vortoj, al kiu ne aldoneblas novaj vortoj. Tamen la ekzemplo de la sveda pronomo hen (almenaŭ se ĝia uzado daŭre plimultiĝos) montras, ke vortoklaso, kiu dum jarcentoj restis stabila kaj tial estis konsiderata klare fermita klaso, povas subite akcepti novan vorton, se la lingvouzantoj sentas fortan bezonon por tio.

Malsame al la uzo de li aŭ ŝi, la uzo de nova pronomo kiel ri, ŝli, ŝilihi ĝis nun ne eniris en la ĝeneralan lingvouzon. Tial, elirante el la nuntempa lingvouzo, tiuj proponoj postulas ŝanĝon al la lingvo, kiun la uzo de li aŭ ŝi ne plu postulas (ĉar rilate al li aŭ ŝi la ŝanĝo jam okazis tiugrade ke praktike ĉiuj nuntempaj Esperantistoj jam konas ĉi tiun lingvouzon). Homoj devas unue lerni la koncernan novan pronomon. El tiu vidpunkto, ŝli kaj precipe ŝili ŝajnas malpli problemaj ol ri kaj hi, ĉar ili relative facile povas esti komprenataj ankaŭ de homoj, kiuj neniam antaŭe renkontis ilin.

Ĉu ĉi tiuj proponoj estas fonto de miskomprenoj ĉe paralela ekzisto de tradicia kaj reformita lingvouzo aŭ ĉe la legado de malnovaj verkoj? Nu, la proponoj uzi ri, ŝliŝili ja antaŭsupozas pure virseksan interpreton de li, kio kontraŭas la tradician uzon de li kiel sekse ne-markita pronomo. Se estonte homoj nur lernos pure virseksan interpreton de li, ili povus havi ioman malfacilon interpreti malnovajn tekstojn. Sed tiu problemo iugrade jam okazas nun pro la vasta uzado de li aŭ ŝi, kiu same antaŭsupozas pure virseksan interpreton de li. Ĉi tiuj problemoj ĉi-rilate do ne alportas problemojn, kiujn ne jam alportis la jam vaste uzata li aŭ ŝi.

La uzo de ĝi por homoj ne-infanaj ĝis nun ankaŭ ne eniris en la ĝeneralan lingvouzon, tiel ke ĝi ankaŭ devus esti unue lernata. Ĝi ankaŭ antaŭsupozas pure virseksan interpreton de li. Aldone ĝi tamen ankaŭ ŝanĝas la uzmanieron de ĝi, tiel ke ĝi povas alporti miskomprenojn de malnovaj tekstoj ne jam alportitajn de la uzo de li aŭ ŝi: Se iam iĝos normale uzi ĝi por uloj, oni ĉe uzado de ĝi en kunteksto, kie antaŭe estis menciita kaj aĵo kaj ulo, ne plu povus supozi, ke ĝi rilatas al la aĵo. Se oni alkutimiĝas al ĉi tiu laŭkuntekste eble ula interpreto de ĝi, oni povus mise apliki ĝin ankaŭ ĉe legado de malnovaj tekstoj, kaj sekve miskompreni, ke iu uzo de ĝi rilatas al antaŭe menciita ulo, kiam ĝi fakte rilatas al antaŭe menciita aĵo.

La uzo de ĝi krome havas la malavantaĝon, ke dum la lingvo-uzantoj ne estas alkutimiĝintaj al ĝia uzado por homoj, ili sentas ke ĝia uzo por homo metas tiun homon sur la nivelon de aĵo aŭ besto. Tiun problemon jam menciis Zamenhof en sia Lingva Respondo Pri pronomo por «homo»: “la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla”. Tiu problemo ankaŭ reale malhelpas al la disvastiĝo de ĉi tiu uzo de ĝi: Dum ĉi tiu uzo ankoraŭ estas tre malofta, oni emas senti ĝin kiel humiligan, kaj se temas pri uzo de ĝi rilate al specifa persono, ĝi eĉ povas esti interpretata kiel insulto. Ebla vojo el ĉi tiu dilemo povus esti, ke ĝi unue estas uzata nur por paroli pri ne-specifaj personoj, kie tiu humiliga nuanco ofte ne estas tiom granda problemo. Kiam multaj estos alkutimiĝintaj al tiu lingvouzo, oni jam povus komenci apliki ĝin ankaŭ por paroli pri specifaj personoj sen ke tio faras humiligan impreson.

La uzo de tiu en la rolo de sekse neŭtrala pronomo unuavide povus ŝajni bona solvo, kiu ne malobeas iun Fundamentan instruon kaj estas konforma kun la tradicia lingvouzo. Ĉi tiu ŝajno tamen baziĝas sur ignoro de la gramatikaj diferencoj inter tiu kaj pronomoj. Ja ekzistas situacioj, en kiuj eblas senprobleme anstataŭigi pronomon per tiu, sed ofte tio ne eblas senprobleme. Konsideru ekzemple la jenajn du frazojn:

  (3) Se membro subaĉetas estraranon, li povas esti eksigata per simpla plimulto de la komitato.
  (4) Se membro subaĉetas estraranon, tiu povas esti eksigata per simpla plimulto de la komitato.

En la unua frazo la natura interpreto estas ke temas pri la eksigo de la membro, dum en la dua frazo la natura interpreto estas ke temas pri la eksigo de la estrarano. Estas ankoraŭ multaj alispecaj frazoj, en kiuj anstataŭigo de pronomo per tiu alportus iajn problemojn. La sistema uzado de tiu en la rolo de sekse neŭtrala pronomo alportus konfuzon inter la tradicie malsamaj funkcimanieroj de tiu kaj pronomoj, tiel ke tiu utila distingo povus tute forfali el la lingvo.

Malgraŭ tio ke la propono uzi tiu kiel sekse neŭtralan pronomon relative ofte aperas en lingvaj diskutoj, ĝi apenaŭ estas realigata en la efektiva lingvouzo. Mi suspektas ke la ĉefa kialo por tio estas ke la lingvouzantoj sentas, ke tiu ofte ne taŭgas kiel anstataŭigo de pronomo.

Ĉu, konsiderinte avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj proponoj, ni nun povas konkludi, kiu propono estas la plej bona kaj plej subteninda? Nu, la afero ne estas tiel klara, ĉar tio dependas de oniaj prioritatoj.

Se oni interesiĝas nur pri la inkluzivigo de virinoj kaj ne pri la inkluzivigo de ne-duum-seksaj personoj, tiam la jam vaste aplikata solvo uzi li aŭ ŝi estas tute adekvata, kaj preferinda al la pli radikalaj proponoj bazitaj sur enkonduko de nova pronomo pro du kialoj: ĝi jam estas vaste uzata kaj konata, kaj ĝia malkongruo kun la Fundamentaj instruoj estas laŭ la Zamenhofa interpreto de gramatiko nur sur la nivelo de stilo kaj ne sur la nivelo de gramatiko. La ĉiama uzo de li aŭ ŝi (kaj same la ĉiama uzo de li/ŝi) estas tamen iom peza, precipe kiam oni devas uzi posedan formon lia aŭ ŝia. ŝili estas iom malpli peza, precipe la poseda formo ŝilia; do se oni akceptas mian argumenton pri ĝia laŭ-Fundamenteco, oni povas preferi ŝili. Se oni ne donas multe da pezo al la Fundamento, oni povas ankaŭ preferi la ankoraŭ pli malpezan ŝli. Se oni volas eviti la uzon de nova pronomo kaj tamen uzi koncizan esprimon, oni povas preferi ĝi por paroli pri ne-specifa persono de ajna sekso; ja en ĉi tiu ne-specifa uzo ĝia humiliga nuanco kutime ne povas esti miskomprenata kiel insulto.

Se oni aliflanke interesiĝas ankaŭ pri nediskriminacia parolado pri ne-duum-seksaj personoj, ĉiuj solvoj baziĝantaj sur ia kombino aŭ kunfando de li kaj ŝi estas netaŭgaj. Akceptante la supre prezentitajn argumentojn kontraŭ la uzo de tiu, principe povus esti taŭgaj la solvo uzi ri, la solvo uzi ĝi kaj la solvo uzi sekse neŭtralan li apud virseksa hi. Kiel priskribite supre, la hi-isma solvo tamen solvus la problemon nur post ĝia fina venko, tiel ke estas neniu motivo uzi ĝin nun (kaj sekve estas nerealisme esperi ke ĝi povus iam venki). La solvo uzi ĝi por paroli pri uloj iugrade havas similan problemon, ĉar antaŭ ĝia disvastiĝo ĝi povas fari humiligan impreson. Precipe se oni nuntempe serĉas solvon por paroli pri specifa ne-duum-seksa persono, tiu solvo do apenaŭ povas esti kontentiga por iu. Restas do nuntempe nur la solvo uzi ri. Ĉar ĉi tiu estas la sola solvo nuntempe funkcianta, ankaŭ la problemo, ke ĝi laŭ iuj interpretoj de la Fundamento estas kontraŭ-Fundamenta, ne povas esti kialo por tute kondamni ĝian uzon: Ĉu oni vere volas devigi homojn paroli pri aliaj homoj en diskriminacia aŭ insulta maniero pro lingvoplanada deklaro farita de kelkcent homoj antaŭ pli ol cent jaroj, kiuj tute ne povis antaŭvidi la socian evoluon, kiu kaŭzis ke oni nun sentas la bezonon lingve inkluzivigi ne-duum-seksajn personojn?

Se unue disvastiĝas la uzo de ĝi por paroli pri ne-specifaj homoj, la humiliga nuanco de la pri-homa uzo de ĝi povus perdiĝi, kaj ĝi ankaŭ povus esti uzata por ne-humilige paroli pri specifaj personoj. Tiam oni per ĝi ankaŭ povus inkluzivige paroli pri ne-duum-seksaj personoj. Por subteni ĉi tiun eblan evoluon, mi persone ekde nun provos kutimigi min al la uzo de ĝi por paroli pri ne-specifaj personoj. Sed se mi antaŭ la ĝenerala disvastiĝo de ĉi tiu uzo devos paroli pri specifa persono de nekonata aŭ ne-duuma sekso, mi por tiu situacio tamen klare preferos ri.

Ŝanĝproponoj al la seksa signifo de substantivoj

Mi jam klarigis supre, ke multaj nuntempaj Esperantistoj ne plu konsideras deviga la markadon de la sekse ne-markitaj substantivoj de la unua supre difinita klaso per -in- ĉe persono de konata ina sekso. En tiu lingvouzo tiuj substantivoj do estas ne nur ne-markitaj sed ankaŭ sekse neŭtralaj. Tio tamen koncernas nur la substantivojn de la unua klaso, kiel instruisto, italo kaj amiko, dum la virsekse markitaj substantivoj de la tria klaso (ekz. patro kaj reĝo) restas klare virseksaj en la lingvouzo de preskaŭ ĉiuj.

Tamen ekzistas ŝanĝpropono, kiu celas sekse neŭtraligi ankaŭ ĉi tiujn substantivojn, kaj enkonduki novan sufikson -iĉ- kun la signifo de virsekseco.8 Tiel la seksa markado ĉe substantivoj iĝus tute simetria por la du seksoj. Ĉi tiu propono jam estas efektive uzata en la kelkaj malgrandaj rondoj, kiuj ankaŭ uzas ri.

Ĉi tiu propono same kiel la propono uzi ri origine venas el la inisma diskuto pri seksismo en Esperanto: Kelkaj inistoj konsideras la fakton, ke la baza formo de tiuj vortoj estas virseksa kaj la ina formo estas derivita de ĝi per aldono de sufikso kiel diskriminacion kontraŭ virinoj, ĉar ĝi faras la impreson, ke vireco estas io pli baza kaj normala ol ineco.

Pli konvinka ol ĉi tiu inisma argumento por la -isma lingvouzo tamen laŭ mi estas la argumento bazita sur la ekzisto de ne-duum-seksaj personoj: Se mi ekzemple havus inter miaj gefratoj unu personon, kiu sin konsideras nek viro nek virino, ĉu mi nomu tiun personon mia frato aŭ mia fratino? Neniu el la du esprimoj eblas, kaj ankaŭ ne eblas frato aŭ fratino, ĉar tiu persono estas nek nek. Ekzistas neniu tradicia esprimo taŭga por paroli pri ĉi tiu homo. Eble iuj pensas ke la netradicia esprimo gefrato povus taŭgi; sed dum ge- plu havas sian tradician signifon de ambaŭsekseco kiel bazan signifon, ankaŭ tiu esprimo povus esti tute maltaŭga, se temas pri persono, kiu ne konsideras sian sekson ia miksaĵo de virsekseco kaj ineco. La -isma propono forigus ĉi tiun problemon, ĉar laŭ ĝi frato iĝus tute seksneŭtrala, tiel ke oni simple povus diri frato sen pensigi pri virsekseco (ĉar por viro en tia parenco-rilato oni ja dirus fratiĉo).

Ĉi tiu ŝanĝpropono relative klare estas kontraŭ-Fundamenta, ĉar ĝi celas ŝanĝi la bazan signifon de pli ol dudek Fundamentaj radikoj. Sed se ĝi estas la sola maniero solvi la ĵus klarigitan problemon, oni ja povus akcepti ĝin malgraŭ ĝia kontraŭ-Fundamenteco.

Multe pli grava problemo laŭ mi estas, ke tiu ŝanĝpropono povas kaŭzi gravajn miskomprenojn: Se la aŭskultanto/leganto ne konas la -isman lingvouzon aŭ ne scias, ke la parolanto/verkinto tiel uzas la lingvon, ĝi povus pensi, ke temas pri viro, kiam fakte temas pri virino aŭ ne-duum-seksa persono, aŭ kiam la parolanto/verkinto fakte ne konas la sekson de la priparolata persono. Kaj tio ja estas miskompreno kaj ne nekompreno, tiel ke ĝi kutime restus nekorektita. Krome, se la -isma lingvouzo multe disvastiĝos, povos okazi ankaŭ inversa miskompreno, ĉu kiam temas pri parolanto ankoraŭ uzanta la lingvon laŭ la tradicia maniero, aŭ ĉu kiam temas pri verko verkita antaŭ la disvastiĝo de -ismo: La aŭskultanto/leganto povus pensi, ke estis dirita nenio pri la sekso de la persono, kiam fakte la intenco estis esprimi, ke temas pri virseksulo.

Kelkaj (ekzemple la Riisma Manifesto) proponas ĉe risko de miskompreno aldoni ge- kiel indikilon de seksneŭtraleco, do ekzemple uzi gefrato anstataŭ frato por substreki la sekse neŭtralan signifon. Tio povas helpi kontraŭ la unua speco de miskompreno, sed, se iam la uzo sen ge- disvastiĝos, la inversa miskompreno rilate al malnovaj verkoj tamen povus ankoraŭ okazi. Krome, tiu uzo de ge- kontraŭas la bazan ambaŭseksecan signifon de ge-. Oni povas kontraŭargumenti, ke – kiel mi klarigis en la sekcio pri la tradicia lingvouzo – jam tradicie ge- povas ĉe substantivoj de la tria klaso esti interpretata pli ajnaseksece ol ambaŭseksece (almenaŭ kiam la parolanto ne scias la sekson de la priparolataj personoj), kaj ke sekve tiu seksneŭtraliga uzo de ge- ĉe substantivoj de la tria klaso ne estas grava ŝanĝo aŭ fonto de miskomprenoj.

Se oni akceptas ĉi tiun seksneŭtraligan uzon de ge-, leviĝas la demando, ĉu oni entute bezonas ŝanĝi la signifon de la substantivoj de la tria klaso. Oni tiuokaze ja povas uzi la ge-formon por paroli seksneŭtrale, kaj plu interpreti la bazan formon virsekse. Almenaŭ la problemo, kiel paroli pri ne-duum-seksaj personoj, estus ankaŭ tiel solvita. Kompreneble restus la bazeco de la vira formo kaj nebazeco de la ina kaj seksneŭtrala formoj, kio povus esti konsiderata diskriminacio. Sed tiu argumento ne ŝajnas al mi sufiĉe forta por pravigi lingvouzon kontraŭan al la Fundamento kaj al la nuna kaj dekomenca lingvouzo. Pli grava problemo laŭ mi estas, ke se oni plu akceptos la ambaŭseksecan signifon de ge- ĉe substantivoj el aliaj klasoj ol la tria klaso (ekzemple geinstruistoj por viraj kaj inaj instruistoj), oni tiam havos iom konfuzan sistemon, laŭ kiu ge- havas ambaŭseksan signifon ĉe baze seksneŭtralaj substantivoj kaj ajnaseksan signifon ĉe baze virseksaj substantivoj.

Ekzistas alia propono simila al la baza -isma propono, sed kelkrilate malpli problema: La enkonduko de novaj sekse neŭtralaj radikoj kun signifoj analogaj al la signifoj de la substantivoj de la tria klaso. Ekzemple, oni povus enkonduki spaŭs/o en la seksneŭtrala senco ‘edzo aŭ edzino aŭ ne-duum-seksa persono en geedza rilato’. Ja temus nur pri trideko da radikoj enkondukendaj. La -istoj tiam uzus nur ĉi tiujn novajn radikojn, do ekzemple dirus spaŭsiĉo anstataŭ edzo kaj spaŭsino anstataŭ edzino.

Ĉi tiu propono ne estas kontraŭ-Fundamenta, ĉar la Fundamento permesas la ekuzon de novradiko por koncepto ne esprimebla per Fundamenta radiko (kaj seksneŭtrala analogaĵo al substantivo el la tria klaso je ĝenerale ne estas esprimebla per Fundamenta radiko, kun la escepto de seksneŭtralaj analogaĵoj al knabo kaj reĝo, por kio jam ekzistas la Fundamentaj infano kaj monarĥo); ĝi ankaŭ permesas ke Fundamentaj vortoj povus iam arĥaikiĝi, kiel laŭ ĉi tiu propono devus iam okazi al la substantivoj de la tria klaso. La propono ankaŭ tute evitas la problemon de miskomprenoj, kvankam ĝi klare povas kaŭzi nekomprenojn; sed nekomprenoj ja estas ĝenerale malpli problemaj ol miskomprenoj, ĉar ili kutime estas forigeblaj (ĉe skribaj tekstoj oni por tio devus – almenaŭ dum la tempo kiam la novaj radikoj ankoraŭ ne aperas en vortaroj – klarigi tiujn radikojn en piednoto aŭ gloso).

Kvankam trideko da novaj radikoj ne estas tre granda kvanto, ĝi tamen estas ioma problemo por ĉi tiu propono, ĉar oni unue devus interkonsenti pri formoj por tiuj novaj radikoj, kaj poste la Esperantistoj devus lerni ĉi tiujn novajn radikojn. Por mildigi tiun problemon, estus pli bone krei la novajn radikojn per sistemeca modifado de la ekzistantaj radikoj de la tria klaso. La sistemeca modifado devas esti difinata tiel, ke ĝi ĉe neniu el la radikoj de tiu klaso kaŭzas kolizion kun ekzistanta radiko (almenaŭ ne kun oficiala radiko), kaj ke ĝi ĉiam produktas prononceblajn kaj ne tro longajn vortojn. Ekzemplo por tia sistemo, kiun mi elpensis kaj kiu havas ĉi tiujn dezirindajn ecojn, estas la jena: Oni aldonas j post la kutime akcentita vokalo de la koncerna radiko; se tiu vokalo estas i, oni ŝanĝas ĝin al e; se tiun vokalon sekvas ŭ, oni forlasas tiun ŭ. Tiel oni ricevas ekzemple la vortojn pajtro (‘patro aŭ patrino’), ejdzo (‘edzo aŭ edzino’), vejro (‘viro aŭ virino’) kaj frajlo (‘fraŭlo aŭ fraŭlino’).

En ĉi tiu propono eĉ ne nepre necesas la enkonduko de la nova sufikso -iĉ-, ĉar la radiko vir/ ja retenus sian virseksecan signifon kaj povus esti pluuzata prefikse. Oni do anstataŭ ejdziĉo kaj ejdzino por ‘edzo’ kaj ‘edzino’ povus ankaŭ uzi virejdzo kaj ejdzino.

Notu krome ke la sistemece modifitaj radikoj estas tiaj, ke la plej multaj kutimaj ĉjo- kaj njo-formoj restas senŝanĝaj: Oni povas pludiri paĉjo kaj panjo surbaze de la seksneŭtrala pajtro, oĉjo kaj onjo surbaze de la seksneŭtrala ojnklo, ktp; nur avĉjo kaj avinjo ne estus pravigeblaj surbaze de la seksneŭtrala formo ajvo, kaj do iam devus cedi al ajvĉjo kaj ajvinjo aŭ simple ajĉjo kaj ajnjo.

Ĉi tiu propono estas tute nova,9 dum la baza -isma propono jam estas vaste konata inter homoj interesiĝantaj pri la temo. Sed pro tio, ke ĝi evitas la problemon de miskomprenoj kaj de kontraŭ-Fundamenteco de la baza -isma propono, kaj mia-imprese havas kompare kun tiu propono neniajn malvantaĝojn krom ĝia nekonateco kaj ne-elproviteco, laŭ mi indas plikonatigi ĉi tiun proponon.

Se ĉi tiu nova propono ŝajnas al iuj tro radikala, mi rekomendas al tiuj la ekuzon de seksneŭtraliga ge- ĉe substantivoj de la tria klaso kaj la konservadon de la Fundamenta signifo de la baza formo de tiuj substantivoj.

Konkludo

Sociaj ŝanĝoj okazintaj post la apero de Esperanto kaŭzis, ke la tradicia sistemo de sekso-markado en Esperanto estas nun de multaj konsiderata problema. Por solvi la problemojn, kiujn ĝi kaŭzas, oni tamen bone devas kompreni ĉi tiun tradician sistemon kaj la jam okazintajn ŝanĝojn al ĝi. En ĉi tiu artikolo mi detale analizis la tradician sistemon, atentigante pri tio, ke la lingvoscienca koncepto de markiteco estas tre grava por ĝuste kompreni ĝin.

Mi komparis diversajn proponojn al la problemoj de la pronomo-sistemo, fine pledante por la uzo de ĝi por paroli pri ne-specifaj personoj kiel preparvojo al la ĝenerala akcepto de la pri-homa uzo de ĝi, sed samtempe defendante la duman uzon de ri por paroli pri specifaj homoj de nekonata aŭ ne-duuma sekseco.

Rilate al la seksa signifo de substantivoj, la ĉefa problemo estas la klare virseksaj radikoj kiel patro, frato, edzo kaj duko, al kiuj mankas sekse neŭtralaj analogaĵoj. La de kelkaj praktikataj proponoj por solvi ĉi tiun problemon estas laŭ mia analizo mem tre problemaj, tiel ke mi ĉi tie prezentis kaj defendis novan proponon por solvi ĝin; kiel malpli radikalan alternativon al mia propono mi proponis la ekuzon de ge- en seksneŭtraliga funkcio ĉe tiuj klare virseksaj radikoj.

Piednotoj

1 La koncepto de markiteco estis unue enkondukita en la lingvosciencon de Nikolaj Trubetzkoy (1931) por la fonologia teorio. La ĉi tie uzata semantika markiteco-koncepto ŝuldiĝas al Roman Jakobson (1932).

2 Malfermita klaso de vortoj estas klaso, al kiu facile aldoniĝas novaj vortoj, dum al fermita klaso ne facile aldoniĝas novaj vortoj.

3 La sola escepto estas kelkaj figuraj multenombraj uzoj de substantivoj el la tria klaso, kiel ekzemple la nepoj nin benos. Ĉi tie nepoj ne estas uzataj en sia strikta senco kaj ankaŭ ne en la senco de genepoj, sed en la senco de ajnaj personoj, kies vivotempo estas multe post la vivotempo de la parolanto. Similaj ekzemploj estas la filoj de Israelo aŭ la uzo de fratoj en la Zamenhofa versaĵo Al la fratoj.

4 Mi uzas la de mi preferatan skemisman esprimon inismo tute samsignife al la tradicia esprimo feminismo.

5 La indonezia lingvo ankaŭ havas sekse markitajn substantivojn, sed tiuj plejparte venas de aliaj lingvoj, ekzemple la sanskrit-devenaj putri (‘filino’) kaj putra (‘filo’).

6 La sola ŝanĝo, pri kiu mi konscias, estas ke koko origine estis virseksa (do apartenis al la tria supre menciita klaso de substantivoj), sed poste estis konformigita al la sistemo, laŭ kiu bestospecaj esprimoj ĝenerale estas sekse neŭtralaj (do ĝi transiris al la dua ĉi-supre menciita klaso, kie jam antaŭe estis la aliaj bestospecaj esprimoj).

7 Ĉiuokaze, la ideo interpreti la Fundamenton per metodoj venintaj el la interpretado de juraj tekstoj estas relative nova, elpensita de Helmut Welger en la 1990-aj jaroj, kaj daŭre estas nur marĝena fenomeno. Tial la nuntempa forta puŝado de ĉi tiu interpretmaniero fare de kelkaj individuoj kiel Bernardo Pabst kaj Andreas Kueck apenaŭ povas esti konsiderata kiel kontribuo al la konstanteco de la Esperanta lingvouzo.

8 Notu ke la -istoj ne plu povas diri virsekseco, ĉar por ili ankaŭ viro estas sekse neŭtrala, do ili anstataŭe diras iĉeco.

9 Mi unuafoje publike prezentis ĉi tiun proponon en Septembro en respondo al blogero de la blogo Egalecen.

Bibliografio

Cooper, Robert. 1984. “The avoidance of androcentric generics.” International Journal of the Sociology of Language, 50: 5-20.
Jakobson, Roman. 1932. “Zur Struktur des russischen Verbums”, en Charistera Guglielmo Mathesio, Prago, 74-84.
Trubetzkoy, Nikolaj. 1931. “Die phonologischen Systeme.” Travaux du Cercle Linguistique de Prague 4: 96-116.

Antaŭa

Kvar ideoj por akordigi -io al -ujo

Sekva

Okazo kaj kazo

2 Komentoj

  1. Pri piednoto 7: Efektive jam Zamenhof rigardis la ideojn de la Antauparolo al la Fundamento kiel ion, kio ricevis “leghan sankcion” per la akcepto de la Bulonja Deklaracio en 1905. “Legho” au sinonima esprimo aperas 14 fojojn en la Antauparolo! Ankau la pasinttempa (tiam ankorau autoritata) Akademio de Esperanto konsciis tiajn aferojn pri la ghusta interpreto de la Fundamento kaj agis laue, por aprobi formojn novajn; ekzemploj estas en http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html . Do propinighas per si mem tio, apliki jursciencajn metodojn, por laue interpreti ankau la normaron de Esperanto.
    Kiun alian interpretmetodon vi proponas?

  2. chielismo

    La ĉina lingvo prononcas ĉiujn vivaĵojn Ta, ne konsiderante ilin ĉu vira, ina aŭ besta. Ŝajne Esperanta radiko Ti- kongruas kun la ideo de Ta, kaj Ti estus pli praktika kiel neŭtrala pronomo ne kontraŭ Esperanto.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén