Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Noto pri la recenzo de Alen Kris

Ekzamenante la terminajn preferojn de Alen Kris, mi konjektas ke li emas alkroĉiĝi al tio, kion oni kutime nomas “tradicia gramatiko”. Mi argumentos, (i) ke TG ne estis unusola terminologia sistemo, kaj ke (ii) ĝi eĉ ne permesus sintaksan analizon en la moderna senco.

Depost la apero de la recenzo de PMEG aŭtorita de Alen Kris en Ondo de Esperanto, “Amaraj provoj” (2006: 11(145)) ŝajne kreskis ioma interkonsento, ke la precipa obĵeto de Kris estis la PMEG-a forlaso de “normalaj” gramatikaj terminoj (Kris plej ofte nomas ilin “klasikaj” terminoj), supozeble konataj al ĉiu klerulo, kaj anstataŭe kreas siajn proprajn gramatikajn terminojn. (Vidu ĉi-revue “La gramatikaj terminoj en PMEG” de Bertilo Wennergren.)

Jen parta listo de la PMEG-aj terminoj, sekvataj de la terminoj, kiujn laŭ sia recenzo preferus Kris:

rolvorteto → prepozicio
frazo → propozicio
nombra vorteto → numeralo
ĉefverbo → predikato
priskribo → epiteto
perverba priskribo → predikativo
alvoko → vokativo
O-vorto → substantivo
A-vorto → adjektivo
E-vorto → adverbo
rekta priskribo → suplemento, epiteto
unu-nombro → singularo
multe-nombro → pluralo
rolvortaĵo → adverbo kun prepozicio
frazenkonkukilo → subjunkcio
frazeto → vorta grupo

El tiu listo ŝajnas (kvankam ne tute evidentas), ke la de Kris preferataj terminoj estas simple tio, kio nomiĝas en la lingvistika literaturo “tradicia gramatiko” (de nun pro konveno “TG”).

Danke al la tutviva historia laboro de mia kolego, W. Keith Percival, eblas al mi diri ion definitivan pri TG. TG estas familio de lingvistikaj teorioj atestataj en gramatikaj libroj verkitaj antaŭ la disvolviĝo de la lingvoscienco. Ĝi daŭras eĉ nuntempe. Anglalingvaj ekzemploj inkludas la latinan gramatikon de Allen & Greenough (1931) kaj la grekan gramatikon de H. W. Smyth (1916). Tiuj du gramatikoj ankoraŭ haveblas kaj konsulteblas, se oni volas vidi, kia estis TG en ties pura formo.

TG ne konsistigis unu koheran korpuson de terminoj. Ĉiu lingva komunumo emis evolui ĝis certa grado sian propran “tradician gramatikon”. Ekzemple tio, kion oni en la angla TG nomas “rektobjekto”, en la hispana TG nomiĝas “rekta komplemento”. Tio, kio en la franca TG nomiĝas “pronomaj verboj”, en la angla TG nomiĝas “refleksivaj verboj”. “Substantivo” pli-malpli malaperis el la anglalingva tradicio; ni diras kutime noun (de la franca nom, ‘nomo’). Ktp.

Aldone al manko de plene normigitaj terminoj, estas substanca diferenco inter TG kaj nuntempaj aliroj. TG estis sinteza: frazo estis nur kombino de vortoj; frazoj mem ne estis analizataj en frazopartojn. La distranĉado de frazoj en komponantajn partojn apartenas al tute alia tradicio, immediate constituent analysis (analizado en senperajn komponantojn). Alivorte, frazoj konsistis rekte el vortoj, ne el frazopartoj. Estis kelkaj esceptoj, sed la nuntempa kutimo, komenci ĉe la frazo kaj sisteme distranĉi ĝin (principe ĉiam binare) en pli kaj pli malgrandajn partojn, fine alvenante la vorton, ŝuldiĝas al IC-analysis, ne al TG. Kaj IC-analysis jam estas lingvistiko.

Sekve se PMEG estus uzinta TG ĝi ne povus plene diskuti la sintaksajn konstruojn, kiujn ĝi diskutas. Skribas Percival (1976):

“En frazo kiel la latina vir fortis patienter fert “kuraĝa viro suferas pacience” la subjekto estas la vorto vir ‘viro,’ ne la frazoparto vir fortis “kuraĝa viro”, kaj la predikato estis fert ‘suferas,’ ne patienter fert ‘suferas pacience’.” (trad. mia – KM)

TG kaj IC-analysis kondukas al malsamaj analizoj de la sama konstruo. Konsideru ekzemple

tre malvarma biero

Laŭ TG oni agnoskis, ke ‘malvarma’ modifas ‘biero’:

Kaj laŭ TG oni agnoskis, ke ‘tre’ modifas ‘malvarma’:

‘Malvarma’ do estis lokuso de du samspecaj rilatoj, unu kun ‘biero’ kaj alia kun ‘tre’. Laŭ IC-analysis ‘malvarma’ tute ne rilatas senpere al ‘biero’:

Videblas, ke IC-analysis enkondukis la ideon de sintaksa hierarkio, kiu mankis en TG. Laŭ Percival, la origino de IC-analysis estis la monumenta Völkerpsychologie de Wilhelm Wundt (1900).

Ne eblas scii precize kiun terminaron Kris preferus, sed supozeble li ne serioze preferus TG, ne nur pro tio, ke TG ne atentis (krom sporade) sintaksajn strukturojn (do ne ellaboris terminaron por tiuj strukturoj), sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ne konsistigis unusolan terminaron. Aliflanke, estas tre dezirinde priskribi laŭeble ĉiujn lingvojn per la sama terminaro; tiupunkte mi ne tute akordas kun tiuj, kiuj — kvazaŭ en la frua usona antropologia tradicio — rekomendas priskribi ĉiun lingvon laŭ ties propraj terminoj. Ĉiuj veraj sciencoj finfine sukcesas trapasi periodon de terminologia sennormeco.

Fine mi sugestu, ke la precipa plendo de Kris pri PMEG ne estas ĝia terminaro, sed ĝia intermiksado de semantikaj kaj gramatikaj nocioj. Preskaŭ ĉiu praktika gramatiko faras tion (sen drastaj rezultoj por la lingvolernanto, kiom mi povas vidi), pro la tre bona kialo, ke sisteme fari tiun distingon kreus, ne praktikan gramatikon, sed teorian referaĵon.
_____________________________________________________________________________
Percival, Keith, 1976. “On the Historical Source of Immediate-Constituent Analysis”, en James D. McCawley, red., Syntax and Semantics vol. 7 (Nov-Jorko: Academic Press) Pp. 229-242. Rete havebla, kun ĝisdatigoj, ĉi tie.

Antaŭa

Noto pri esperantaj radikoj

Sekva

Vortaro-blogo

4 Komentoj

  1. Marc Bavant

    En frazo kiel la latina vir fortis patienter fert “kuraĝa viro suferas pacience” la subjekto estas la vorto vir ‘viro,’ ne la frazoparto vir fortis “kuraĝa viro”

    Tio ne implicas, ke TG ne kapablus priskribi la sintaksan analizon. Mi lernis la latinan kaj la francan laŭ la de vi nomata TG, kaj jam en la 60aj jaroj lernis sintakse analizi frazojn en propoziciojn, propoziciojn en sintagmojn (substantivajn kaj verbajn grupojn) kaj sintagmojn en sintagmojn kaj vortojn.

    Estas vero, ke en TG oni povas nomi “subjekto” ne la subjektan sintagmon mem, sed ĝian kernon, dum la subjektan sintagmon oni pli kutimas nomi “subjekta grupo” aŭ simile : tio estas afero de terminologia konvencio, kiu supozeble varias de unu lernolibro al alia, kaj ne montras apartan teorian aliron aŭ mankon.

  2. La influo de IC-analysis laŭgrade kreskis tra la jardekoj de la 20a jarcento. Surprizus min se gramatiko verkita en la 60aj jaroj estus pura ekzemplo de TG.

    Mi ne povas konsenti, ke la diferenco inter TG kaj IC-analysis estas nur afero de terminologia konvencio. La du aliroj faras malsamajn pretendojn pri la naturo de la frazo. Tio ricevas emfazon en Percival (1976), q.v..

  3. Marc Bavant

    Tio, kion mi diras, ne limiĝas al la 60-aj jaroj. Legu ekzemple “Principes de grammaire générale” de Silvestre de Sacy (1799, http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k843472), kiu prezentas specon de TG, tamen ne identan al la nuntempa. Vi tamen trovos en ĝi:

    Dans cette autre phrase ‘le père de Victor est trop bon’ le Sujet est exprimé par les mots ‘le père de Victor’, et ‘trop bon’ est l’Attribut [predikativo].

    Tial mi trovas Percival iom leĝera, kiam li asertas pri TG-libro el la jaro 1916, kiu ja difinas subjekton kaj predikativon kiel “group of words”:

    As far as I have been able to ascertain so far, however, this use of the terms “subject” and “predicate” does not reach very far back

    Povas esti amara konstato por iuj, ke Bloomfield ne estis la unua lingvosciencisto, sed tiel statas.

  4. La kontraŭ-ekzemplo de Silvestre de Sacy estas tre interesa! Mi certe atentigos pri ĝi al Percival (kiu tamen ne trovis la originon de la IC-koncepto en Bloomfield, sed en Wundt).

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén