Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

La gramatikaj terminoj en PMEG

En la Plena Manlibro pri Esperanta Gramatiko, PMEG, mi uzas gramatikajn terminojn novspecajn, kiuj plaĉas al iuj, sed ne al ĉiuj. En n-ro 11 de la Ondo de Esperanto aperis recenzo, kiu tre akre kritikis precipe tiujn terminojn. Tial indas, ke mi finfine detale klarigu la motivojn kaj ideojn malantaŭ tiu novigado. Mi kaptas la okazon fari tion en mia unua artikolo en Lingva Kritiko.

Mi ekverkis PMEG-on ĉirkaŭ 1991, post instigado precipe fare de Jorge Camacho kaj Osmo Buller. La precipa ideo estis, ke PMEG estu pli facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko, PAG, kiun multaj trovis tre malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon.

Mi jam ofte konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel “prepozicio”, “propozicio”, “adjektivo”, “adjekto”, “adverbo” k.t.p. estas ofte misuzataj fare de nespecialistoj. La kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni multe instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj oni faras tion multe malpli, kaj nuntempe en multaj landoj oni preskaŭ tute abolis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj. Laŭ miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion tiaj terminoj signifas, kaj ili eĉ mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas ilin komplete malĝuste. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi aŭdis homojn paroli pri prepozicioj, kvankam ili vere celis subjunkciojn aŭ eĉ adverbojn. Mi aŭdis homojn babili pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.

La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, ĝi estas ankaŭ mankohava per si mem. Ĝi baziĝas esence sur la gramatika sistemo de Latino, kaj tial ĝi sufiĉe bone taŭgas por klarigi ĝuste tiun lingvon. Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn. Unu ofta kritiko kontraŭ Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto ĉiuj adverboj finiĝas per la finaĵo E. Lernantoj baldaŭ konstatas, ke tio ne estas prava, ĉar ni havas primitivajn adverbojn, kiuj tute ne havas vortklasan finaĵon: “tre”, “pli”, “hodiaŭ” k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finaĵo (“ruĝa”, “granda”, “saĝa”…), kaj ni havas primitivajn adjektivojn kiel “tiu”, “ambaŭ”, “ties” k.a. Sed kial oni do kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke oni klasike ne kutimas nomi la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adjektivoj per la termino “adjektivo”, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondaĵojn al niaj primitivaj adverboj per la vorto “adverbo”. (Tamen en kelkaj landoj oni kutimas ja nomi kelkajn primitivajn adjektivojn ĝuste adjektivoj. Tiel estas en Anglalingva gramatika tradicio, kie oni ja nomas ekz. la vorton “that” per la termino “demonstrative adjective”.) Fakte statas tute simile ankaŭ pri la substantivoj: Apud substantivoj kun O-finaĵo (“tablo”, “homo”, “kuro”…) ni havas substantivecajn vortojn sen O-finaĵo: “mi”, “iu”, “ambaŭ”, “ĉio” k.a. Sed tiujn substantivecajn vortojn oni ial tute ne nomas “substantivoj”.

Laŭ mia opinio la supozata neregulaĵo de la Esperantaj adverboj estas iluzio kaŭzita de la klasikaj gramatikaj terminoj, kaj de tio, ke oni insistas uzi tiujn terminojn pri Esperanto ankaŭ kiam ili ne vere trafas. La efektiva strukturo de Esperanto distingas unuavice inter vortetoj kaj radikvortoj. La sistemo de vortklasaj finaĵoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve ne vere estas neregulaĵo (aŭ la “neregulaĵo” validas ankaŭ por la substantivoj kaj la adjektivoj).

Kaj per tio ni jam trafis en gravan kaj bazan mankon en la klasika terminaro: La kerna distingo inter primitivaj senfinaĵaj vortetoj unuflanke, kaj radikvortoj kun vortklasaj finaĵoj aliflanke, estas apenaŭ klare nomebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri “elementoj solstarivaj” kaj “elementoj kompletigendaj aŭ finaĵbezonaj” (§277). Sed pro tio, ke tiu distingo estas nekonata aŭ neesenca en klasika gramatiko, kaj ankaŭ pro tio, ke la elektitaj terminoj estas plurvortaj buŝplenaĵoj, la distingon oni ne aparte emfazas en PAG. Ĝi fakte aperas unue en la ĉapitro pri vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza ĉapitro pri “Vortospecoj kaj vortofunkcioj” PAG ignoras tiun distingon, kvankam ĝi vere estas tute baza en nia lingvo.

Laŭ mi endas prezenti tiun distingon frue en bona klarigo de la Esperanta gramatiko, sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn terminojn. Mi elektis paroli pri “vortetoj” kaj “radikvortoj”. Certe tiujn terminojn oni bezonas lerni, ĉar iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone uzeblaj kaj facile memoreblaj.

Ekirinte sur tiu vojo, mi ne plu povis halti. Estis jam al mi tre klare, ke tio, kion mi volas instrui kaj klarigi estas la lingvo Esperanto kaj ties strukturo. Mi ne volis instrui ĝeneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de Latino. Mi ankaŭ ne volis instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen ja bezonis uzi, sed ili estu rimedoj en la instruado, ne instruceloj.

Tial mi pluiris per elektado de kelkaj evidentaj terminoj kiel “O-vorto” (= substantivo), “A-vorto” (= adjektivo) kaj “E-vorto” (= adverbo). Oni tuj notu, ke la egalosignoj estas iom mensogaj. Al miaj A-vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstataŭe decidis nomi “A-vortecaj vortetoj” kaj “E-vortecaj vortetoj” respektive. Eble tiuj terminoj estas iom longaj, sed ili almenaŭ klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montriĝas nelernendaj, ĉar ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava avantaĝo: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj el miaj esprimoj kompreniĝas per si mem.

Aliflanke estas malavantaĝo de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone taŭgas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli pri “O-vortoj”, se oni parolas pri ekz. Anglaj aŭ Japanaj substantivoj. Tiuj ja ne havas O-finaĵon. Oni do ĝuste komprenu mian celon: Mi ne volis plene anstataŭigi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli laŭcelajn terminojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn terminojn, konvenajn por tiuj respektivaj lingvoj.

Post la gravaj vortspecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la eĉ pli grava vortspeco verboj. Sed kiel nomi ĝin en pli facila terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karakterizan finaĵon, per kiu eblas ilin nomi, verbo havas jen I, jen AS, jen IS k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino “I-vorto” vere ne konvenas kiel anstataŭaĵo de “verbo”. Unue ĝi estas miskomprenebla tiel, ke ĝi celas nur verbojn kun I-finaĵo, kaj due ĝi estas tre nekonvena, ĉar la I-formo de verbo estas la malplej verbeca el ĉiuj verbaj formoj. Ĝi vere estas multe pli substantiveca ol verbeca. Krome “I-vorto” estas pli longa ol “verbo”, eĉ se je nur unu silabo.

Oni konsciu, ke anstataŭigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Ĝi estis rimedo al faciligado kaj efikigado de la instruado de la gramatiko. La klasika termino “verbo” estas ne nur plaĉe mallonga. Ĝi estas ankaŭ unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj ĝenerale sufiĉe ĝuste komprenas. Dum multaj apenaŭ aŭ nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto aŭ suplemento, ili ofte sufiĉe bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton “verbo” mi simple povis reteni. Per tio malfermiĝis la eblo uzi “I-verbo” anstataŭ “infinitivo” kaj “AS-verbo” anstataŭ “prezenco” k.t.p.

Fakte mi renkontis ne nur unu fojojn la miskomprenon, ke mi aparte celis anstataŭigi ĉiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn mi lasis en PMEG. Kelkaj eĉ rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia flanko. La saman miskomprenon mi retrovis ankaŭ en la PMEG-recenzo en la Ondo de Esperanto: “Oni bezonas minimuman inventemon por nomi predikaton ‘ĉefverbo’ kaj epiteton — ‘priskribo’. Ne estus malfacile renomi pli ĉirkaŭprene: punkton — ‘pikmakulo’, komon — ‘vosteto’: la rezulto restus sama, kosmetiko priservas surface.” La recenzinto do opinias, ke mi haltis duonvoje. Sed vere li ne komprenis, sur kiu vojo mi entute iris.

Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti plej klare la strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ilia markado. Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute strange ĝi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj, kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ja ne nomas adjektivojn antaŭstarajn kaj poststarajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj *postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur *prejektivojn* (ekz. la Sveda) dum aliaj havas nur *postjektivojn* (ekz. la Persa), kaj ankoraŭ aliaj lingvoj havas ambaŭ (ekz. la Franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencaĵo. Ĉu adjektivo estas antaŭstara, ĉu poststara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial oni logike uzas unu saman terminon. Simile oni devus paroli pri “adpozicioj” anstataŭ pri “prepozicioj” kaj “postpozicioj”, kaj efektive la pli sana termino “adpozicio” ekzistas en moderna lingvoscienco, kvankam laŭ mia impreso oni ĝin tre malmulte uzas. Sed ankaŭ tiu termino estas misgvida. Kaj “prepozicio” kaj “postpozicio” kaj “adpozicio” nomas la koncernan vortkategorion surbaze de la ideo “pozicio”. En Esperanto tio estas nur etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Ne nur unu fojon mi spertis, ke iu erare imagas, ke ekz. “ankaŭ” estas prepozicio, ĉar ĝi kutime staras en pozicio antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.

Bona terminologio nomu la vortklason adpozicioj ne nur per unu sola vorto sendepende de la kutima pozicio, sed per vorto, kiu anstataŭe baziĝas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La lingva tasko de adpozicioj estas indikado de frazroloj. Tiun funkcion ili tamen dividas kun la kazoj. Adpozicioj kaj kazmorfemoj esence plenumas la saman taskon en lingvo. Indas do nomi ambaŭ en simila maniero. Sed la klasika terminologio donas al ni nenian rimedon por tio.

En PMEG mi elektis paroli ĝenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio inkluzivas kaj la rolfinaĵon N (= “akuzativo”, la sola kaza finaĵo en Esperanto) kaj ĉiujn rolvortetojn (= “adpozicioj/prepozicioj”, vortetoj, kiuj servas por indiki frazrolojn). La parenceco inter tiuj subkategorioj de rolmontriloj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen -N, jen “al” por la sama rolo: “Mi helpis lin” = “Mi helpis al li”; “Ni vojaĝis al Parizo” = “Ni vojaĝis Parizon”. Kaj eblas uzi jen -N, jen “je” por la sama signifo: “Ĝi estas alta je cent metroj” = “Ĝi estas alta cent metrojn”. Estas do tre inde klare prezenti la du kategoriojn kiel parencajn ankaŭ en la terminologio. Por fari tion tamen necesas novaj gramatikaj esprimoj, ĉar la klasika terminologio havas nenion ajn por oferti.

Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio. Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas sufiĉe longaj. Eble mi estus povinta elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn aŭ pli klarajn aŭ alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenaŭ provis, kaj mi ĝojas ĉiufoje, kiam homoj alskribas min esprimante, kiom PMEG plaĉas al ili, kaj kiom klara kaj facile komprenebla ili trovas ĝin.

Sed ĉu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn anstataŭ la malnovaj. Tiel estas, sed mi pritaksas, ke ilia peno tamen estas relative malgranda, kaj ke ĝin vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la klasikajn terminojn, sed kiuj tamen povas legi PMEG-on kaj kompreni ĝin multe pli ol ili iam povis kompreni la Plenan Analizan Gramatikon. Kaj eble eĉ tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fakvortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn aferojn en nova lumo dank’ al miaj terminoj.

Kiam mi ekverkis PMEG-on, mi jam antaŭtimis pri akra kritiko kontraŭ miaj novaj terminoj. Sed kiam mi petis konsilojn de diversaj specialistoj kaj gramatikistoj, kaj precipe kiam mi publikigis PMEG-on en la Interreto, mi ĝoje konstatis, ke tiu kritiko preskaŭ tute forestas. Sed nun, kiam PMEG estas havebla ankaŭ kiel papera libro, pli multaj ĝin legas, kaj kredeble multaj klasikemuloj, kiuj antaŭe ignoris mian verkon, nun ekrigardas ĝin serioze, kaj tiam neeviteble tamen aperas tia kritiko. Tio tamen estas tute en ordo. PMEG ne estas perfekta, kaj kritiko donas eblon plibonigi. Do, kvankam ĉi tie mi defendis mian sistemon de gramatikaj esprimoj interalie kontraŭ la recenzo en la Ondo, mi ja bonvenigas plian kritikon, ankaŭ akran.

[Vidu ankaŭ la artikolon Noto pri la recenzo de Alen Kris (verkitan de Ken Miner).]

Antaŭa

Pri Lingva Kritiko

Sekva

Neeblaj sonsinsekvoj en la Esperanta poezio

5 Komentoj

  1. Mi esperas ke ĉi tiu artikolo ankaŭ estos trovebla en PMEG.

    “Estinte” pli malpli “angramatikulo” kiam mi iam ekstudis Esperanton mi bonvenigas la novajn terminojn kiuj ja estas multe pli kompreneblaj ol la terminoj, kiujn oni provis komprenigi al mi en la lernejo.

    Jes mi, pro fido je “pli lertaj homoj”, ekhavis la impreson ke troviĝas nur “primitivaj adverboj” spite al fakto ke fakte troviĝas aliaj primitivaj vortoj.

    La plej grava aserto en ĉi tiu artikolo, laŭ mia laika opinio, estas la eldiro:”Estis jam al mi tre klare, ke tio, kion mi volas instrui kaj klarigi estas la lingvo Esperanto kaj ties strukturo.”

    Espereble la homoj kiuj ekuzas Esperanton studos PMEGO-on kaj estonte diskutu la lingvon Esperato el la perspektiovo kiun donas PEMEGO.

  2. Marc Bavant

    Bertilo:

    efektive la pli sana termino “adpozicio” ekzistas en moderna lingvoscienco, kvankam laŭ mia impreso oni ĝin tre malmulte uzas

    Eble ĉar “adpozicio” estas monstra formo. Kiu iam lernis la latinan, memoras, ke “ad-positio” nepre fariĝis “appositio” (almeto). La homoj, kiuj kreis “adpozicio”, “prejektivo” k.s. prenis elementojn el “prepozicio” kaj “adjektivo”, kaj rekombinis ilin sen konsidero por la vortfaraj reguloj de ilia fontlingvo. Por Esperanto mia preferata aliro estus vastigi la signifon de “prepozicio” (kiu ĉiuokaze ne estas analizebla en tiu lingvo) kaj laŭbezone precizigi “antaŭa” aŭ “posta”.

  3. Valdo Banajtis

    Kiam post longega interrompo mi denove ekinstruis Eon (post mia gimnaziana/studenta epigona fervoro pasis pli ol 30 jaroj, kiam mi ekaplikis Eon propedeŭtike por kredigi kolegojn, ke ili tamen posedas lingvolernan kapablon eĉ por English), mi serĉis la plej simplan kaj klaran manieron por orientigi ilin en la gramatika sistemo de Eo. Evidentiĝis, ke tute ne necesas fosi kaj serĉi, ĉar ĉio kuŝas supraĵe, okulfrape, en formo de vortfinaj etikedoj. Por tiujn kompreni sufichas memori 16 funkciojn, kiujn montras 8 gramatikaj literoj (memstaraj O, A, U, I, E, modifaj j kaj n, kaj la plej grava S kun 4 kombinoj). Mia nepo diris, ke tio estas kiel solfeĝo kaj gamoj, per kiuj eblas improvizi muzikon. En 2006 mi gvidis eksperimentan grupon de metaglosoterapio (pensordigo por kronika skizofrenio per transŝalto al nove rektametode lernata lingvo) per Eo, por esplori, ĉu tia klare organizita lingvo povas esti pli konvena ĉe tia ekstreme malfacila grupo de malkoheraj lernantoj. Mi enkondukis la gramatikon po litero je vizito, kaj distribuis laŭvizite po unu grupano estas komisiata zorgadon pri certa finlitero. Tia distribuo de la gramatiko inter la grupanoj stimulis interhelpon kaj kooperadon ĉe konstruo kaj analizo de frazoj. Mi ne povas diri, kiom ĝi helpis al la pacientoj, sed mi komprenis la sekreton de senmorteco de Eo: ĝin konstruis komencinto speciale por komencontoj, kum maksimuma koncizeco, laŭ principo de sufiĉo kaj neceso.
    La plej trafa Bertila raciigo (kaj por mi – revelacio) estas distingo inter vortoj kaj vortetoj. Mi grupigis terminojn 1) O-vorto, A-vorto kaj A-vorteto, U-vorto kaj U-vorteto kiel akceptantajn ambaŭ modifilojn, 2)E-vorto kaj E-vorteto , O-vorteto kaj I-vorteto estas modifataj nur per n, 3)U-verbo kaj I-vorto senmodifas, 4)S-verbo havas nur tempon (3 realajn kaj unu imagan). Modifilo -a ĉe vorto signifas kvaliton, ĉe pronomo kaj nomo – apartenon, ĉe numeralo – vicon. U-vorteto estas pronomo indika, U-vorto estas verbo instiga (ordono kaj deziro), I-vorteto estas pronomo persona, I-vorto estas verba nomo sen indiko de tempo kaj persono (“pro-verbo” sentempa kaj senpersona). Tabelaj vortetoj kaj personaj pronomoj havas akcentitan I kiel akson. Vorto alIa, vortetoj unU, dU kaj trI estas pronomecaj. Pri alia, unua, dua, tria oni demandas per kiu?, pri pli foraj – per kioma?
    Tia 8-litera gramatiko ŝajne estas miopa kaj primitiva, tamen ĝi rivelas ion esencan, kion formulis neniu gramatikisto, eĉ la koncipinto mem.
    Valdo Banajtis

  4. Valdas Banaitis

    Ok jarojn senkomente.
    Sed fine mi trovis, kion meti sur la altaron de la devo ordonanta. Estas vera surprizo, ke la rusa sintaksisto A.M. Peŝkovskij ankoraŭ en 1914 (lia voluma “Rusa sintakso en scienca prilumo” reeldoniĝis 9-foje ĝis 2009) kaj la franca malkovrinto de vortrilatoj Lucien Tesniere post 40 jaroj same insiste agnoskas nur tiujn 4 parolpartojn (Tesniere eĉ markas ilin esperante per O A E kaj verbo, kaj kontraŭmetas vortetojn (kiujn mi listigis per 125-elementaro en 2012 (nur poste mi eksciis dankal S Pejno, ke A Cherpillod jam en 2009 eldonis identan liston “Les outils grammaticaux de l’Esperanto” (tamen li almiksis afiksojn, kiuj fakte apartenas al leksikiloj).

  5. Valdas Banaitis

    La apartan traktadon de leksiko kaj gramatiko (vortetoj, vortuniformoj) iniciatis Tesniere kaj en Usono
    praktikis Charles Carpenter Fries per ajn-radikoj sur gramatika skeleto de teksto (Structural Syntax on the Blacboard de MacCurdy Burnet (1954). Antaŭ 25 jaroj mi tute intue aplikis ekzercadon de esperanta gramatika kadro kun la pupa X-radiko por du studentoj, kiuj bezonis atestilon pri posedo de dua fremda lingvo, kaj en unu horo ili komprenis manipuli la mekanismon de Esperanto. Antaŭ 5 jaroj en Karlova AIS konferenco mi provis tion per bulgara leksiko. Tio montras, ke Esperanto estas lernebla pli facile ol irigo de aŭto “sur la kampo for de l’mondo, antaŭ nokto de somero” kaj ek al navigado tra literaturo por akumuli leksikon el realaj situacioj rakontaj. Esperanto kaj aŭtomobilo – ja ambaŭ ĉi komunikiloj aoperis merkate en 1887!

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén