Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Pri Lingva Kritiko

Bonvenon al Lingva Kritiko, TTT-ejo pri Esperantologio!

La nomon “Lingva Kritiko” mi aŭdacis prunti de la unua Esperantologia periodaĵo “Lingva Kritiko”, kiu eldoniĝis de 1932 ĝis 1935. Pri tiu pionira periodaĵo vi povas legi en artikolo de Bernhard Pabst en kajero 3 de la revuo Esperantologio.

La TTT-a Lingva Kritiko estos laŭ mia plano kune verkata de mi kaj kelkaj invititaj Esperantologoj. Ĝi estos malpli formala ol veraj sciencaj publikigaĵoj kiel Esperantologio, sed la enhavo espereble tamen estos science valora. Mi rolos kiel administranto kaj principe kiel ĉefredaktoro, sed ĉiuj redaktantoj havos plenan liberecon publikigi siajn artikolojn sen mia interveno. La aperoritmo estos tute laŭ la bontrovo de la redaktantoj, kiuj povos aperigi artikolojn, artikoletojn, studojn, notojn, kaj eĉ nurajn pripensaĵojn, kiam ajn ili volos.

Grava inspiro estas la lingvoscienca TTT-ejo Language Log, kie grupo de lingvosciencistoj artikoladas en la Angla. Kolekto de la plej bonaj artikoloj el “Language Log” eĉ estis eldonitaj libroforme. Eble iam io simila okazos pri artikoloj de “Lingva Kritiko”. Almenaŭ mi rajtas pri tio revi. Ĉiuokaze unu el miaj esperoj estas, ke iuj artikoloj poste en pli maturiĝinta formo aperos ankaŭ en Esperantologio aŭ alia papera revuo.

La legantoj povas komenti la artikolojn, sed ili bezonas unue registriĝi. Tio necesas por malhelpi aperadon de tiaj rubokomentoj, kiuj ofte fariĝas grava problemo por tiaj ĉi TTT-ejoj.

Agrablan legadon de Lingva Kritiko!

Sekva

La gramatikaj terminoj en PMEG

5 Komentoj

  1. Adamo

    Bonege kaj gratulon! Mi tre ekscitiĝas pri tiu ĉi iniciato, kaj atendas la interesajn aperontajn artikolojn. Ĉu vi publikigos la liston de la invititaj redaktantoj?

  2. Adamo skribis:

    Ĉu vi publikigos la liston de la invititaj redaktantoj?

    Mi certe iam publikigos liston de la akceptintoj.

  3. Kara Bertilo,

    en la ligiloj de via artikolo enŝteliĝis aldonaj “x”-oj: anstataŭ “href” la fontoteksto enhavas “xhref”.

    Unue mi miris kaj supozis, ke eble fine mi devos konsideri ĝisdatigon de mia retumilo, sed ŝajnas, ke tio estas cimo de WordPress. Almenaŭ rapida serĉo per Guglo sugestas tion.

    En Netscape 7.2 tiuj pseŭdoligiloj montriĝas kiel “veraj”, sed kompreneble ne aperas URLo en la “statolinio” kaj alklakado restas senefika.

    La ceteraj ĝisnunaj artikoloj ŝajnas esti seneraraj tiurilate.

    Kolonjano

  4. Bonege! :-(

    Mi ne konsciis pri la HTML-emo de la komentilo kaj tial fuŝiĝis mia antaŭa komento …

    (Estus bone, se oni povus kontroli la aspekton de komento antaŭ ol sendi ĝin.)

    Jen dua provo:

    Kara Bertilo,

    en la ligiloj de via artikolo enŝteliĝis aldonaj “x”-oj: anstataŭ “href” la fontoteksto enhavas “xhref”.

    Unue mi miris kaj supozis, ke eble fine mi devos konsideri ĝisdatigon de mia retumilo, sed ŝajnas, ke tio estas cimo de WordPress. Almenaŭ rapida serĉo per Guglo sugestas tion.

    En Netscape 7.2 tiuj pseŭdoligiloj montriĝas kiel “veraj”, sed kompreneble ne aperas URLo en la “statolinio” kaj alklakado restas senefika.

    La ceteraj ĝisnunaj artikoloj ŝajnas esti seneraraj tiurilate.

    Kolonjano

  5. Kolonjano skribis:

    en la ligiloj de via artikolo enŝteliĝis aldonaj “x”-oj: anstataŭ “href” la fontoteksto enhavas “xhref”.

    Ho… Grandan dankon pro la atentigo! Mi nun forigis tiujn aldonajn iksojn, kaj ili ŝajnas ne reaperi. Jes, temas pri stranga eraro en WordPress. Mi provos ĉirkaŭnavigi ĝin estonte.

1 Resondo

  1. window cleaning

Komentado estas fermita.

Privata: Pri Lingva Kritiko

Bonvenon al Lingva Kritiko, TTT-ejo pri Esperantologio!

Legi plu

Sekva

Pri Lingva Kritiko

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén