Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio

Ne datiĝas de hieraŭ la disputoj pri la vorto po. Akademiano Cherpillod epitetas ĝin eĉ diabla (NB: lian ĉi-teman broŝuron ni bedaŭrinde ne povis konsulti antaŭ ol verki tiun ĉi artikolon). Ni provos en tiu ĉi eseo unue skizi la problemaron ĉirkaŭ tiu vorto kaj, due, prezenti kelkajn nekutimajn uz-ekzemplojn prenitajn el la Biblio.

La problemaro ĉirkaŭ po

Estas konate, ke la vorto po eniris en Esperanton sub influo de slavaj lingvoj, kaj ke alilingvanoj ofte penas alproprigi al si ĝustan uzon de ĝi. La bazaj ekzemploj, troveblaj en la Fundamento, aspektas tamen sufiĉe klaraj kaj facilaj. Jen el la Ekzercaro (§14):

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. […] Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.

Ni trovas ĉi tie jenan (partan) instruon:

  • Po antaŭiras numeralon N.
  • Ĝi substrekas, ke la koncernaj “objektoj” estas asignitaj al pluraj “ricevontoj” en egalaj partoj el N pecoj (tri pomoj por ĉiu infano, dek kvin paĝoj por ĉiu tago).
  • Malgraŭ ke la “objektoj” konsistigas la objektajn komplementojn de la koncernaj verboj, ili ne alprenas la akuzativan finaĵon.

Kaj tuj aperas jenaj demandoj:

  • Kial do uzi po en tiaj frazoj? Ja ankaŭ sen ĝi la frazoj estas tute klaraj kaj samsignifaj.
  • Kial do ne akuzativigi la objekton, se fidi al la kvara regulo de la Fundamenta Gramatiko, kiu indikas, ke po kvin estas aparta speco de numeralo:

On met po avant ces nombres pour marquer les numéraux distributifs […] po kvin – au taux de cinq (chacun)1

La uzantoj de la lingvo rapidis sciigi siajn dubojn al la Majstro, kiu jene respondis en unu el siaj Lingvaj Respondoj, en la jaro 1891 ([Zamenhof 1962:§79]):

Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto “po” la “pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni”2, ni konsilas uzi post “po” (tiel same kiel post “da”) la nominativon (“doni po 2 pecoj”). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio “ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”.

Kiun regulon aplikis al si mem Zamenhof rilate tiun precizan punkton? Ŝajnas, ke li preskaŭ neniam akuzativigis objekton enkondukitan de po. Sed estas famaj kontraŭekzemploj. Oni trovas en [Wennergren 2005] jenon el [Zamenhof 1929:p. 100, piednote]:

La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presitan ekzempleron al siaj korespondantoj.

Sed la aŭtoro retiris ĝin post kontrolo de la koncerna presita verko, en kiu fakte aperas “po unu presita ekzemplero”! Pli firma estas la ekzemplo citita de [PIV 2002]:

al ĉiu li donis po kvin dolarojnZ

Ja eblas retrovi ĝian fonton en la ekzercaro de la Dua Libro ([Zamenhof 1888]) kaj ĉi-foje ne estas dubo pri ĝia aŭtenteco, sed la lingvaĵo de la koncerna verko povas esti konsiderata arĥaika kaj tiu uz-ekzemplo de po estas la ununura en ĝi.

Ni volis ne limiĝi al la demando pri uzo de akuzativo post po kaj surbaze de Bibliaj ekzemploj vastigis la kampon por esplori

  • kiujn vortojn povas regi po,
  • kiel esprimiĝas la “ricevontoj”,
  • kiun sintaksan funkcion povas alpreni sintagmo enkondukita de po (mallonge po-sintagmo), kaj kiel esprimiĝas tiu funkcio.

Bibliaj ekzemploj

La Biblio estas aparte interesa tereno por studi la uzon de po. Efektive, temas pri verko, en kiu la vorto po tre ofte aperas en la E-a traduko, dum ĝiaj fontlingvoj, i.a. la hebrea kaj la greka, ne konas ĝin sub tiu ĉi formo. Aliflanke ekzistas multaj tradukoj de ĝi, inkluzive en la rusa, kiu ja konas la prepozicion po. Komparado inter la diverslingvaj versioj povas esti nur fruktodona. La retaj eldonoj, kiujn ni konsultis, estas menciitaj en la bibliografio.

Ni tuj precizigu, ke ni ne premisas, ke la E-a Biblio, en sia tradicia formo, estas verko de Zamenhof. Kelkajn ekzemplojn ni tamen povis pruvi Zamenhofaj, sed ni ne aparte penis kontroli ĉiujn, kvankam valorus iam fari tion.

Objekta funkcio

Ni komencu de ekzemplo tute simila al tiuj de la Fundamento:

2Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj. [Jes, 6]

Ni tamen notu la malgrandan diferencon, ke la “ricevontoj”, t.e. la serafoj, estas referencataj per la vorto ĉiu, kiu ĉi-foje aperas en la subjekto, kaj ne en la po-sintagmo mem. Restas tamen, ke eĉ sen po, tiu frazo nenion perdus. Kial do uzi po ĉi tie? Simple pro fideleco al la originaloj. Ja en la rusa ni havas у каждого из них по шести крыл (ĉe ĉiu el ili po ses flugiloj), sed ankaŭ la latina kaj la greka havas disdividan esprimon tamen tute alian, kaj parencan al tiu uzata de la hebrea:

שֵׁשׁ כְּנָפַיִם שֵׁשׁ כְּנָפַיִם לְאֶחָד בִּשְׁתַּיִם ses flugiloj ses flugiloj al unu en du
ἓξ πτέρυγες τω̨̃ ἑνὶ καὶ ἓξ πτέρυγες τω̨̃ ἑνί ses flugiloj al unu kaj ses flugiloj al unu
sex alae uni et sex alae alteri ses flugiloj al unu kaj ses flugiloj al alia

La ekzemplo montras objektan po-sintagmon sen akuzativo kaj jukas onin serĉi, ĉu en la sama teksto tamen ne aperas akuzativaj ekzemploj. Ni sukcesis trovis jenon:

25Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn. [Jeh, 43]

en kiu kurioze aperas la akuzativa adjektivo sendifektajn, dependanta de la nominativaj po unu bovido kaj po unu virŝafo ! Parenteze indas rimarki, ke la “ricevonto” ligita al po ne estas klara el la sola frazo: ĉu oni petas bovidon kaj virŝafon por ĉiu el la sep tagoj (kiel ja estas por la pekofera kapro), aŭ de ĉiu el la personoj referencataj per ili ? La rusa traduko uzas po en ambaŭ frazoj (приноси […] по козлу в день; также пусть приносят […] по тельцу […] и по овну), dum la latina kaj la greka esprimas disdividon nur en la unua frazo kaj nur pere de vorto signifanta ĉiutage.

Sed, koncerne akuzativecon de objektaj po-sintagmoj, aparte interesa aspektas la sekva ekzemplo:

3Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon. [Nom, 28]

Unue estas tre stranga la fakto, ke la sintagmo de ŝafidoj aperas akuzative, dum oni atendus, ke ĝi rolas, kiel predikativo en elipsa propozicio: [la fajrofero estas] ŝafidoj po du en ĉiu tago. Kaj, fakte, la rusa, kiu ĉi-okaze ne uzas po, montras nominativon: два агнца однолетних без порока на день (akuzativo estus двух агнцев однолетних). Sed la greka kaj la latina ja uzas akuzativon, kion oni povas pravigi konsiderante, aŭ ke la koncerna sintagmo iel rolas kiel apudmeto al la akuzativa rilata pronomo, aŭ ke temas pri objekto de neesprimita verbo vi devas alporti. Ĉi-lasta argumento povas validi ankaŭ en Esperanto.

Ni kontrolis, ke la tekstero devenas de Zamenhof, do la dua kaj ĉefa strangaĵo estas la nekutima uzo de akuzativo en tiu sintagmo, kiun oni volonte reskribus: po du jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn. Ĉu la pozicio de la numeralo post la substantivo povus indiki alian sintaksan strukturon, aŭ ĉu temas pri paŭso de la fontaj tekstoj?

כְּבָשִׂים בְּנֵי־שָׁנָה תְמִימִם שְׁנַיִם לַיּום ŝafidoj jaraĝaj sendifektaj du por la tago
ἀμνοὺς ἐνιαυσίους ἀμώμους δύο τὴν ἡμέραν ŝafidojn unujaraĝajn sendifektajn du la tagon
agnos anniculos inmaculatos duos cotidie ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn du ĉiutage

Paŭso estas probabla, sed alia interpreto estas ebla, nome, ke po du ĉiutage konsistigas manieran adjekton de la (elipsita) verbo alporti.

Ja ni konas similajn okazojn, en kiuj la po-esprimo rolas tiel, ekz-e: ni promenadis po du. En tiu ĉi frazo oni verŝajne trovus pli bone uzi duope, sed se la numeralo ne referencas al la subjekto, duope ne ĉiam funkcias. Ekz-e

Mi aĉetis keston da boteloj. Ilin ni trinkis po du.

En tia frazo duope implicus, ke la trinkantoj estis du. Aliflanke aspektas klare, ke male al tio, kion oni povus diri pri la frazo ni trinkis po du botelojn, po du en la supra ekzemplo ne rolas kiel epiteto en la objekta sintagmo de ilin, ĝi rolas kiel iu komplemento de la verbo3. Kaj se ni aldonas la precizigon ĉiutage, t.e.

Mi aĉetis keston da boteloj. Ilin ni trinkis po du ĉiutage.

aperas la demando, ĉu la adverbo kreas apartan tempan adjekton, rilatan al trinkis, aŭ ĉu ĝi eniras la po-sintagmon alportante la necesan precizigon pri la “ricevonto”.

Alia interesa ekzemplo de ŝajne objekta po-sintagmo estas:

26[…] kaj palmornamojn ĝiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko. [Jeh, 40]

Ni retrovas en ĝi la akuzativan substantivon kaj la po-esprimon, disigitan de la substantivo, de kiu ĝi ŝajnas logike dependi. Apartaĵoj de tiu ekzemplo tamen estas la strangega po unu… kaj unu, kaj la fakto, ke la du “ricevontoj” estas plene cititaj, kio igas po tute superflua, kaj eĉ malĝusta laŭ la kutima regulo. Aperas do la demando, kial la tradukinto enkondukis tiun po, kiun oni ne trovas, ekzemple, en la rusa traduko. Temas verŝajne pri deziro de fideleco al la prafontoj, en kiuj aperas la ripetita numeralo, kutima signo de disdivido.

תִמרִים לו אֶחָד מִפּו וְאֶחָד מִפּו palmoj al-ĝi unu de-tie kaj-unu de-tie4
φοίνικες αὐτη̨̃ εἱ̃ς ἔνθεν καὶ εἱ̃ς ἔνθεν palmoj ĝiaj unu de-tie kaj unu de-tie
celatae palmae erant una hinc et altera inde kaŝitaj(?) palmoj estis unu de-tie-ĉi kaj alia de-tie
ჯჯჯჯ

Ni ne pretendas solvi ĉiujn levitajn demandojn, kiujn ni do lasas malfermitaj, sed ŝajnas al ni, ke la supre menciitaj ekzemploj alportas originalan prilumon al la problemo de akuzativigo de objekta po-sintagmo.

Subjekta kaj predikativa funkcioj

En la sekva ekzemplo ni vidos, ke la po-sintagmo povas havi en la frazo ankaŭ subjektan funkcion:

13Kaj po unu ulno ĉiuflanke el la superflua longo de la tapiŝoj superpendu super ambaŭ flankoj de la tabernaklo, por kovri ĝin. [Eli, 26]

Efektive, strangas vidi subjekton, enkondukitan de io, kion oni kutimas konsideri prepozicio5. Same strange estas, ke pro tio ekzistas substantiv-kernaj sintagmoj, kapablaj indiferente roli kiel subjekto aŭ objekto, kvankam la risko de ambiguaj frazoj estas tre malgranda. Necesus ekzemple elpensi frazojn de la tipo: manĝu po du ŝafoj ĉiutage.

Pli ĝena estas la ebla konfuzo inter subjekto kaj predikativo, kiu ekzistas ankaŭ ĉe sintagmoj sen po, kiel en la ekzemplo citata de M. Duc Goninaz: martiro estos ŝia edzo. Simila dubo troviĝas en la ekzemplo

7Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido. [Nom, 28]

en kiu, tamen, la po-sintagmo plej verŝajne rolas kiel predikativo. Parenteze ni notu la nekutiman formon de la ricevonto (ĉe unu ŝafido) anstataŭ la pli kompreneblan por ĉiu ŝafido. Kaj tio estas ekzemplo, en kiu la vorto po regas ne numeralon, sed kvanto-espriman substantivon6.

Aparte kurioza estas tiu alia ekzemplo de po-sintagmo, ŝajne subjekta:

11Kaj la Eternulo diris al Moseo: Po unu estro en tago ili alportu sian oferon por la inaŭguro de la altaro. [Nom, 7]

Ne povas ne surprizi la pronomo ili, kiu rolas subjekte, redunde apud la po-sintagmo. Surprizas ne nur la redundeco, sed ankaŭ la nombro de tiu pronomo: oni ja atendus, ke po unu estro akordiĝu en ununombro (ekz-e po unu estro en tago estu vokata al la templo). Malfacilas apogi sian rezonadon sur la fontaj tekstoj, ĉar en la koncernaj lingvoj ne uziĝas la personaj pronomoj. La hebrea versio, ekzemple, tekstas

נָשִׂיא אֶחָד לַיּום נָשִׂיא אֶחָד לַיּום יַקְרִיבוּ אֶת־קָרְבָּנָם

(princo unu por-la-tago princo unu por-la-tago ili-oferu ilian-oferon). Tre fidele la greka versio tekstas ἄρχων εἱ̃ς καθ’ ἡμέραν ἄρχων καθ’ ἡμέραν προσοίσουσιν τὰ δω̃ρα αὐτω̃ν. La latina tamen pli similas sintakse al niaj modernaj versioj, kaj eĉ uzas la disdividan numeralon singuli (po unu), kiu postulas plurnombron ĉe akordiĝo: singuli duces per singulos dies offerant munera.

Se reveni al la E-a versio, ni povas sugesti alian interpreton, ol la esceptan redundon de subjekto, nome ke la po-sintagmo ne rolas kiel subjekto en tiu frazo, sed aŭ kiel ia maniera adjekto de alportu, aŭ kiel ia komplemento de la subjekto ili.

Adjekta funkcio

Ni jam aludis pri tio, ke en iuj ekzemploj la po-sintagmo povus havi adjektan valoron. Sed ekzistas eĉ pli klaraj ekzemploj de tio. Interesa estas:

34Laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron. [Nom, 14]

kies ĉefa parto estas: vi portos la punon dum kvardek jaroj, po jaro pro ĉiu tago de via esplorrigardado. En tiu frazo estas jam unu klara tempa adjekto, enkondukita de dum, sed la po-sintagmo alportas klarigon pri la kalkulmaniero kaj mem konsistigas tempan adjekton, simile al tio, kion oni povas observi en pli simpla frazo de la tipo: li diboĉis tre longe, tutan diurnon. Kaj tuj frapas, ke same kiel objekta po-sintagmo kutime ne portas la akuzativan rolmontrilon, tiu ĉi tempadjekta sintagmo havas neniun tempan rolmontrilon. Moderna parolanto de Esperanto preferus certe diri: vi portos la punon dum po jaro pro ĉiu tago de via esplorrigardadopo jaron, por ekspluati la eblon uzi akuzativon anstataŭ dum. Kaj samtempe, en tiu tempa adjekto, danke al uzo de prepozicio pro por enkonduki la “ricevonton”, miksiĝas nuanco, ke ne nur la puno estas kalkulata laŭ iu arbitre trovata nombro da tagoj, sed ke tiuj tagoj de esplorrigardado estas la kialo de la puno.

Alia ekzemplo klare montras manieran adjekton, same sen rolmontrilo:

27Kaj dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo. [Nom, 31]

Ĉi tie la po-sintagmon povus anstataŭi en egalajn partojn. La “ricevontoj” estas esprimitaj en komplika maniero: estas fakte nur du, unuflanke la militintoj, kaj aliflanke la cetero de la komunumo.

Aliaj funkcioj

Krom funkciojn rilatajn al la predikato po-sintagmo povas foje havi rolon ankaŭ ene de substantiva sintagmo.

13Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno. [Jeh, 43]

Klarigo: oni donas la dimensiojn de la altaro laŭ mezurunuo nomata “ulno”, kiu tamen estas pli granda ol la kutima ulno je unu manlarĝo.

Indas prezenti per krampado la kaskadan strukturon de la subjekta sintagmo:

[la mezuroj [de la altaro] [laŭ ulnoj [kun aldono [po manlarĝo por ĉiu ulno]]]].

Kaj ni vidas, ke la po-sintagmo rolas suplemente, pli precize kiel objekto de la ag-substantivo aldono. Indas kompari la E-an tekston kun la nacilingvaj, alimaniere konstruitaj, ĉar sen ag-substantivo:

וְאֵלֶּה מִדּות הַמִּזְבֵּחַ בָּאַמּות אַמָּה אַמָּה וָטפַח kaj-tiuj mezuroj de-la-altaro en ulnoj ulno ulno kaj-manlarĝo
καὶ ταυ̃τα τὰ μέτρα του̃ θυσιαστηρίου ἐν πήχει του̃ πήχεος καὶ παλαιστη̃ς kaj tiuj la mezuroj de-la altaro en ulno de-la ulno kaj manlarĝo
istae autem mensurae altaris in cubito verissimo qui habebat cubitum et palmum tiuj kaj mezuroj de-altaro en ulno plej-vera, kiu havis ulnon kaj manlarĝon

Konkludo

En tiu ĉi eseo ni montris, ke la Biblio enhavas plurajn nekutimajn uz-ekzemplojn de la vorto po. La po-sintagmo povas havi plurajn rolojn en la frazo, sed tiu rolo ne estas indikita de kiu ajn rolmontrilo (prepozicio aŭ akuzativa finaĵo). Ni tamen vidis ekzemplojn de po-esprimo, kiuj ŝajne dependas de akuzativa substantivo, kaj neakuzativan po-sintagmon kun akuzativa adjektiva epiteto.

Uzo de po ŝajnas ne ĉiam necesa, kaj foje pravigita nur de fideleco al la fontaj tekstoj, kiuj mem havas po plurajn manierojn esprimi disdividon per diversaj ripetaj rimedoj. Ankaŭ tre frapa estas la diverseco de la manieroj enkonduki la “ricevontojn” de la disdividado: por ĉiu, pro ĉiu, en, en ĉiu, ĉiu-X-e, ĉe unu…, kiuj fojfoje eĉ tute malaperas kaj devas esti serĉataj en la kunteksto.

    Temoj por plua laboro: kontroli la Z-econ de la Bibliaj ekzemploj; detale analizi la “ricevontojn”; establi katalogon de ĉiuj vortoj regataj de po (en la Biblio); trovi ĝeneralan tipologion por ĉiuj Bibliaj ekzemploj; kompreni la diversajn metodojn esprimi disdividon en la hebrea; enkonduki komparon kun plia slava lingvo (reta Biblio en la pola estas serĉata).

Bibliografio

[Biblio 1988] La Sankta Biblio. Brita kaj Alilanda Biblia Societo, Londono, 1988. http://home.att.net/~el_sxadaj/kbiblio.htm
Nacilingvaj versioj:
Septuaginta http://www.magister.msk.ru/library/bible/greek/greek.htm
Vulgata http://www.magister.msk.ru/library/bible/latin/vulgata.htm
Aliaj http://scripturetext.com
[PIV 2002] La nova Plena Ilustrita Vortaro. SAT, 2002. Listo de la kapvortoj: http://perso.orange.fr/kursoj/piv2/piv2.xml
[PWN N] Słownik języka polskiego. Wydawnictwo Naukowe PWN. http://sjp.pwn.pl
[Wennergren 2005] B. Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. El Cerrito, 2005. 696 p. http://bertilow.com/pmeg/
[Zamenhof 1888] L.L. Zamenhof: Dua libro de l’ lingvo internacia. Varsovio, 1888. http://www.gutenberg.org/files/20006/20006-0.txt
[Zamenhof 1929] L.L. Zamenhof: Originala verkaro. Hirt & Sohn, Leipzig, 1929. Fote represita, Osaka, 1983.
[Zamenhof 1963] L.L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto. E.F.E., Marmande, 1963. http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/
[Zamenhof 1962] L.L. Zamenhof: Lingvaj respondoj, konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande, 1962. http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm#08kazoj
1 Ni citas ĉi tie la francan version. Traduko: oni metas po antaŭ tiujn numeralojn por signi la numeralojn disdividajn. La termino disdivida, kiun ni uzas, troviĝas en la Fundamenta Krestomatio, sed la E-a traduko de la Fundamenta Gramatiko prezentita en [Wennergren 2005], kaj devenanta el tiu de Albault en la aldonaĵoj de [Zamenhof 1962], uzas la terminon distribua.

2 Tiele!

3 Koneksa demando estas, kiamaniere konsideri po du, kiun ni prudente nomis nur po-esprimo ? Ĉu kiel apartan sintagmon – sed tiam, en kio konsistus ĝia kerno (eble en elipsita substantivo, aŭ en substantivigita numeralo du) – aŭ kiel integran parton de la predikato?

4 Interese rimarki, ke en la hebrea la vorto tie, kiu aperas ripetite, estas elparolata ĝuste po ! Eblas fantazii, ke ankaŭ tio inspiris al Zamenhof uzi la vorton po en kunteksto, kie ĝi estis superflua…

5 Eble venis la tempo memorigi, ke estas granda necerteco pri la vortoklaso, al kiu po apartenu. Kvankam la prepoziciecon de po apogas la slavaj lingvoj, en kiuj cetere ĝi havas multajn signifojn (ĝis 18 en la pola laŭ [PWN N]), por kiuj ankaŭ en Esperanto oni uzas prepozicion, multaj preferas konsideri ĝin kiel modifilon de kvanto-esprimo, kaj asignas ĝin al la ĥaosa klaso de adverboj, aŭ al speciala klaso de “nuanciloj de nombrovortoj” ([Wennergren 2005]), en kiu gastas aliaj simil-uzaj prepozicioj, kiel ĝis, ĉirkaŭinter.

6 Ĉi-okaze eblas tamen diri, ke enestas neesprimita numeralo unu, kiel en multaj aliaj ekzemploj.

2 pensoj pri “Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio”

  1. Tre interese, Marc!

    Via artikolo montras pli bone ol iam antaŭe la ŝveban kaj varian gramatikan klason de po.

    Tio iom memorigas min pri kvazaŭ, kies gramatika klaso simile varias kaj ŝvebas. Waringhien priskribis tre bone en eseo en Lingvo kaj Vivo (“La modo post kvazaŭ”, p. 210 – 221), kiel la uzo de kvazaŭ evoluis kaj ŝanĝiĝis ĉe Zamenhof, estante jen adverbo (diversmaniere), jen subjunkcio (diversmaniere) kun multaj malfacile klaseblaj variantoj kaj kun hezito pro la uzo aŭ neuzo de US-finaĵo ĉe la verbo.

    Iom analoge la vortetoj dum kaj ĝis povas esti jen subjunkcio, jen prepozicio. Kaj ankaŭ tie eblas konstati ŝanĝiĝon kaj evoluon: Dum naskiĝis kiel nura subjunkcio, sed fariĝis poste ankaŭ prepozicio. (Kaj nuntempe ŝajnas, ke iuj volas, ke ĝi estu nur prepozicio.)

    Tia komparo kun kvazaŭ, dum kaj ĝis eble helpas gluti la fakton, ke ankaŭ po povas roli jen kiel (aŭ kvazaŭ) adverbo, jen kiel (aŭ kvazaŭ) prepozicio, kaj ke la posta vorto aŭ sintagmo povas havi varian kaj eĉ malfacile difineblan karakteron kaj frazrolon.

  2. Jes, komparo kun aliaj plurfunkciaj vortetoj estus interesa. Cetere indus ampleksigi la artikolon ankaŭ tiudirekten. Miaopinie eblas konsideri “po” kiel prepozicion nur en la okazoj, kiam la sintagmo rolas en funkcio, en kiu necesus havi rolmontrilon (prepozicio aŭ akuzativo). Ĝi tiam havas du valentojn: unu disdividan, por la posta “numeralo”, kaj unu rolmontran, por la la unuo de pli alta sintaksa nivelo. Sed la semantiko de tiu dua valento estas same malplena kiel tiu de “je”, t.e. “po” estas komprenenda kiel “je-po” (ili havis [je-[po ses] flugiloj], kun aldono [je-[po (unu)] manlarĝo]…). Kompreneble, en subjeka aŭ predikativa uzo, la rolmontra valento ne plu identigeblas kun “je”.

    Ankaŭ interesa estus komparo kun fenomenoj en lingvoj konantaj la nocion partitivo, ĉu pere de speciala partitiva kazo (kiel en la finna), aŭ de partitiva uzo de alia kazo (ekz-e de genitivo en la rusa), aŭ de partitiva artikolo (ekz-e en la franca). Ja ankaŭ en tiaj lingvoj aperas en subjekta aŭ predikativa rolo partitivaj sintagmoj (do kun “nerekta” kazo aŭ enkondukanta prepozicio): ekz-e “sokeria” (da sukero) en finna listo de ingrediencoj, “здесь нет воды” (ĉi tie ne estas de-akvo), “c’est du pain” (tio estas da/de-la pano)…

Respondi