Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Poezio kiel fonto de la mankantaj O-formoj

Nia poezio havas karakteron, kiu helpas solvi unu el la problemoj pri elektado de bazformoj, ekzemplante O-formojn, kiuj mankas el la proza stilo.

En PMEG, Wennergren (37.1) priskribas nun bonekonatan praktikan rimedon decidi la kategoriecon de Esperanta radiko (resp. decidi la bazformon, depende de onia teorio):

Decida estas la O-formo de radiko, ĉar la signifo de la O-formo estas ĉiam identa al la signifo de la radiko mem. Por eltrovi la propran signifon de radiko oni do kontrolu la signifon de ĝia O-formo (se tia estas uzata).

La aldonaĵo “se tia estas uzata” ĉiam signis problemon, ĉar kiel mi atentigis en alia loko, ĝuste tiuj radikoj, kiuj estas baze kaj prototipe verbaj, oftege ne havas O-formojn: ‘pentri’, ‘raboti’, ‘plugi’, ‘segi’, ‘munti’, ‘teksi’, ‘garni’, ‘ŝtopi’, ‘regi’, ‘kaperi’, ‘vegeti’, kaj eĉ la fama ‘kombi’ malhavas O-formojn; almenaŭ iliaj O-formoj ne aperas en vortaroj nek en la kutima lingvouzado. La kialo de ilia malesto ŝajne estas dubinda semantika utilo kompare kun la respektivaj formoj kun ‘-ado’.

Mi proponas, ke tiaj semantike neatenditaj O-formoj malkaŝas sin sufiĉe ofte en nia poezio, danke al la neceso de “viraj” versoj — versoj finiĝantaj per akcenta silabo.

En Esperanto, malofte se ne unike inter lingvoj, estas koincido inter gramatika kategorio kaj metrikaj postuloj: (i) oni tre ofte devas forfaligi finan vokalon por havi frazfinan pulson, kaj (ii) oni povas tion fari nur ĉe substantivoj singularaj kaj neakuzativaj. Sekve se poeto volas “viran” verson, ĝi plej ofte finiĝas per substantivo; ne estas multaj alternativoj krom prepozicioj kaj partikloj. Tio rezultigas ofte, ke ne nur sonoj rimas, sed ankaŭ gramatikaj kategorioj.

Interesa faceto de la fenomeno estas nekutimaj substantivoj, kiuj pere de tiu ĉi poezia kutimo estiĝas. Formoj kun -ado preskaŭ ne ekzistas, kvankam la semantiko normale postulus ilin. Ekzemploj sekvas.

Hendrik Adamson:

La mond’ deliras sangebria,
pretiĝas nova fratobuĉ’;

la sekva ekokupu lokon
de la detruo kaj eksterm’

ĝi plu ne doloras, iru for, iru for!
mi plendis pri l’ sorto kun larmoj, kun plor’,

En tutmondtumulto mi mutas,
iĝinte la nura observ’,

Baghy:

Senspire longe kisu lipoj;
konscio dormu dum la lul’

Bogoslavskij:

Malriĉa pensas pri la pano;
Por li la vivo – nur sufer’

Boulton:

El dilem’
ni fuĝu, el la mondo de mezur’

Bronŝtejn:

Tiam flugis cindre
Super fajra bol’.

K.s. En ĉiuj supraj ekzemploj, prozaj ekvivalentoj necesigus certe ‘fratobuĉado’, ‘ekstermado’, ‘plorado’, ‘observado’, ‘lulado’, ‘suferado’, ‘mezurado’, ‘bolado’.Tio ĉi estas tiel oftega fenomeno, ke vere ĝi meritas nomiĝi ĉeftrajto de nia poezio. Estas centoj pli da ekzemploj.

Tie do estas la mankantaj O-formoj, kaj la signifoj estas ankaŭ pli-malpli klaraj: subkomprenata ‘-ado’ — depende kompreneble de onia interpreto de ĉiukaze la tuta poemo. (Aŭ, eble argumenteble, io alia…)

(Ĉiuj poemekzemploj troveblas ĉe
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html.)

Antaŭa

Mallonga komparo inter ‘alies’ kaj ‘aliula’

Sekva

Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio

2 Komentoj

  1. Pro plena konsento mi ĉi tie nenion volas kritiki, sed nur ion aldoni al:

    En Esperanto, malofte se ne unike inter lingvoj, estas koincido inter gramatika kategorio kaj metrikaj postuloj

    Eble iomete simila fenomeno aperas en la malnovĝermana aliteracia poezio (precipe en la malnovangla Beowulf): Estas klara hierarkio de la vortspecoj por aliteraciado: substantivoj plej volonte aliteracias, verboj malplej.
    Ekz. la unua substantivo de la unua duonverso (se estas) devas aliteracii kun alia vorto en la duverso.

    Ne eblas

    _N_uda Adamo iam vidas
    _N_ovan Evon en ĝardeno.

    sed

    _A_damo nuda en ĝardeno
    Novan Evon _a_vidas forte.

    (Bv. esti indulge rilate miajn poeziajn kapablojn).

  2. Marc Bavant

    Jes, kiam la O-derivaĵo povas helpi solvi demandon, indas ĝin serĉi ne nur en vortaroj. Vi tute pravas, ke poetoj superabunde ilin uzas, ĉar -o aŭ -‘ povas esti taŭga mallongigo por -ado. Kiel vi diris, necesas tamen atenti pri la interpreto de tiuj formoj (poezio ne ĉiam plej klaras semantike), cetere maloftaj.

    Alia malhelpaĵo estas, ke miaopinie poeto ne pli bone scias ol laiko, kion signifas neuzata O-derivaĵo. Se li laboras serioze, li verŝajne kontrolos en PIV la radikkarakteron kaj prenos tion, kiel bazon por uzi aŭ ne uzi la metrike oportunan O-formon.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén