Kategoriaj arkivoj: Gramatiko

Pri la na-ismo

Kutime mi esploras la establitan kaj klasikan lingvouzon de Esperanto kun aparta atento al la lingvaĵo de Zamenhof. Ĉi-foje mi anstaŭe volas turni mian atenton en la malan direkton, esplorante novan fenomenon, kiun iuj eble volus nomi eksperimenta, aliaj eĉ hereza.
Lastatempe en iaj Esperantaj rondoj, precipe junularaj, iom uziĝas nova kurioza vorteto. Temas pri la [...]

Kial do oficialigi?

Ĵus aperis la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, en kiu la Akademio de Esperanto oficialigis ankoraŭ 209 radikojn, aldone al la jam antaŭe oficialaj 1977 lingvoelementoj, kaj aldone al la 2769 Fundamentaj morfemoj de Esperanto. La tuta sumo de oficialaj kaj Fundamentaj elementoj do nun sumiĝas al 4955. (Tiajn statistikaĵojn oni povas trovi [...]

La artikolo

0. Enkonduko
La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto. Kaj samtempe la plej malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto.
Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj. Do, mi unue prezentu kelkajn konsiderojn pri ĉi tiu [...]

Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio

Ne datiĝas de hieraŭ la disputoj pri la vorto po. Akademiano Cherpillod epitetas ĝin eĉ diabla (NB: lian ĉi-teman broŝuron ni bedaŭrinde ne povis konsulti antaŭ ol verki tiun ĉi artikolon). Ni provos en tiu ĉi eseo unue skizi la problemaron ĉirkaŭ tiu vorto kaj, due, prezenti kelkajn nekutimajn uz-ekzemplojn prenitajn el la Biblio.

Silabo kaj silabado

1. Enkonduko
Estas paradokse esei pri silabo, se konsideri, ke en Esperanto tiu ĉi nocio apenaŭ estas utila. La nuntempe plej populara gramatiko, t.e. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko [Wennergren 2005], ĝin zorge evitas, kaj la verkoj, kiuj penas ĝin difini, faras tion en maniero tre surpriza, por ne diri tute fuŝa. Kiel konsolo ni rimarku, ke [...]