Eppur, si muove! Kaj tamen, ĝi moviĝadas!

Kvankam ni ne rimarkas ĝin la tero vere daŭre moviĝas, kiel Galileo prave rimarkigis. Tiel ankaŭ lingvo nerimarkite moviĝadas malgraŭ la netuŝeblo de ĝia fundamento. Mi deziras atentigi pri kelkaj el tiuj fenomenoj.

Eraroj korektiĝas.

Ekde la komenco estis radiko(j) kiu(j) havis kontraŭdirojn inter la kvin tradukoj en la kvin bazaj lingvoj. Miogalo (vidu Hor. 221) ne havis saman signifon por franco kaj por germano. La oficialaj korektoj el la dudekaj jaroj igis la signifon sama por francoj kaj germanoj, sed ne jam por franco kaj ruso aŭ polo. Kaj teorie ankoraŭ nun estas tiel. PIV donas la ĝustan klarigon, sed la fundamento neniam estis oficiale korektita. La esperanto formo devenas de la scienca nomo de iu besto, kaj teorie Zamenhof povis ja difini la radikojn laŭ sia bontrovo, li povus indiki tablon per la vorto seĝo, kaj seĝon per la vorto muro ktp… sed tio ja estus kondukanta al bizara lingvo! Sed difini radikon per malsamsignifaj nacilingvaj vortoj ja neniel estis akcepteble. La praktiko tamen solvis la aferon kaj neniu plu vigilas pri tiu kontraŭdiro kaj uzas, se entute iam uzas!, miogalo por unu besto kaj ondatro por alia. La vorto ondatro intertempe jam longe enkondukiĝis, kvankam ne oficialiĝis. Unua moviĝo: enkonduko de nova(j) vorto(j).

Densegaj nuboj kaŝas obskuraĵojn.

Multaj verduloj estas konvinkitaj ke ili konas minimume ĉiujn radikojn el la Fundamento. Ili vivas en iluzio! Estas pluraj radikoj kiujn preskaŭ neniu konas! Kial ne? Nu, tutsimple, ĉar neniu plu bezonas ilin. Kial ne? Nu, ĉar la difinita nocio tute aŭ preskaŭ tute malaperis. Ekzemple pliko (vidu Hor. 214) en Zamenhofa tempo, en Pollando, inter la polaj judoj estis ofte renkontata afero. Atentu! Mi ne intencas insulti la polajn judojn, sed eĉ en la oficiala latina nomo de la malsano (Plica polonica), kaj ankaŭ en la oficiala nederlanda nomo (Poolse haarvlecht), ili (nu ja, sen la mencio ke temas pri Judo) aperas! Dua moviĝo: enmeto en rubujon de ne plu bezonataj vortoj.

Al pli komforta sekura loko ŝoviĝo.

Okazis ke radiko indikis aferon kiest ekvivalenta nomo en naciaj lingvoj por multaj homoj estis vualita en la cerba fundo, aŭ eĉ tie ne troviĝis. Tiel okazis por krispo. Mi bezonis preskaŭ du jarojn por elfosi la ĝustan nederlandan ekvivalenton – almenaŭ por unu el ambaŭ originalaj signifoj – tiel ke eĉ en mia nova eldono de la nederlanda fundamento ĝi ne tute ĝusta aperas (temas pri ruche). Sed, ekde la komenco, la adjektivo krispa estis tre taŭga, por indiki ekzemple la karakterizon de nigrulaj haroj. En praktiko nur tiu signifo restas konata. Por la originalaj signifoj de la substantivo: por unu enkondukiĝis alia, pli scienca, nomo (mesoentero) kaj la alia malofte uziĝas ĉar la objekto jam longe malaperis (la krispajn kolumojn kaj manumojn de la Renesanco). Pri krispo vidu Hor. 214. Tria moviĝo: parto de signifo iĝis ĉefa, preskaŭ sola restanta.

Giganto akiras normalhomajn dimensiojn.

La pioniroj en la antikva fundamenta tempo uzis la vorton aspido por indiki iun ajn venenan serpenton. PIV ĉiam ankoraŭ mencias, prave, tiun signifon, kiel duan signifon apud la indiko de iu pli preciza specio de serpento. Intertempe tamen plej granda parto de la serpentoj ricevis propran esperantan nomon, ankaŭ iuj venenaj, kiujn ni nun tamen normale ne plu misnomos aspidojn. En PIV enestas 22 nomoj de serpentoj. La fundamenta signifo de la vorto korko ne estas la materialo, ne estas ankaŭ la arbo, sed estas ŝtopilo (de botelo) de iu ajn materialo, dum nun neniu normala homo, kia mi, uzos la vorton por indiki ekzemple vitran ŝtopilon sed nur, eventuale, por indiki ŝtopilon el korko. Ni komprenas la vorton, nun, nur kiel nomon de materialo. Unu el la kialoj povas esti ke intertempe fabrikiĝis el tiu materialo ne nur ŝtopiloj, sed ankaŭ plandumoj kaj kaheloj… se mi rajtas uzi tiun lastan vorton, kontraŭe al PIV-a difino, por ĝi! En la U.V. troviĝas firmo kiel derivaĵo de la adjektivo firma. Kabe jam konsideras ĝin aparta radiko, kaj PIV agnoskas tion, sed aldonas ke nun oni por tiu nocio plej ofte uzas firmao-n. Alia ekzemplo: se en fundamenta tempo ni senĝene povis diri ke leono estas (granda) kato ni nun tamen devus diri ke leono estas feliso! La vorto kato indikas nun nur la doman ĉef(in)on. Kvara moviĝo: vortoj akiris pli malvastan, malpli ĝeneralan signifon.

Samnomiĝo de parencoj.

Normale oni pensus ke la malvastigo de signifoj estas la plej logika, ĉar en la komenco oni devis ja per malmulte da radikoj nomi multe da aferoj. Poste iuj el tiuj aferoj ricevis propran nomon kaj la originala vasta vorto povis iĝi pli malvasta. Tamen ankaŭ la kontraŭa movo estas tre ofta! En la fundamento aperas gruo, kun la eksplicita mencio ke temas pri birdo. En iuj naciaj lingvoj la aparta mencio ke temas pri birdo ne necesis, ĉar la aparato kiun ni nun ankaŭ gruon nomas en tiuj lingvoj havas apartan nomon, ne menciitan en la fundamento. Do nur la birda signifo de gruo estas fundamenta, eĉ se PIV erarigas nin pri tio! En aliaj lokoj, ekzemple kolofono, PIV klare distingas kaj traktas la aliajn novajn signifojn kiel homonimojn. En aliaj lokoj, ekzemple ĉe preno, PIV metas ĉiujn difinojn en sama artikolo, sed metas la asteriskon aparte nur ĉe la signifo kiu respondas al la fundamenta. Kvina moviĝo: al oficiala signifo aldoniĝis pliaj (neoficialaj) novaj signifoj.

Oldiĝas ni, oldiĝas la lingvo.

La plej facile rimarkita evoluo estas la arĥaikiĝo – aŭ he, he, ĉu mi devas skribi arkaikiĝo? – de vortoj. La signo de poŝto verŝajne ne longe eltenis, sed iĝis rapide poŝtmarko, kaj nepre neniu plu volas uzi ovujo anstataŭ ovario. Tamen… ambaŭ estas fundamentaj kaj netuŝeblaj, kaj do nepre konservis sian signifon! Tiu fenomeno estas la plej konata rilate evoluon de lingvo, sed, kiel mi esperis montri, ĝi certe ne estas la sola. Ankaŭ la plej facile kontrolebla ĝi estas, sufiĉas noti la amason da fundamentaj kaj oficialaj vortoj kiuj estas indikitaj kiel evitendaj aŭ kiuj indikas preferindajn sinonimojn. Sesa moviĝo: iuj vortoj aŭ signifoj perdis la komplezon, la ŝaton de la parolantoj.

Plej kaŝita nerimarkita kaŭrado.

Kiam ni uzas vortojn kiajn lampo ni estas konvinkitaj ke ni perfekte obeas la fundamenton, perfekte estas en la linio de la fundamento. Pardonu, sed mi devos fortiri vin el via iluzio! La fundamenta signifo de lampo estas: vazo kun meĉo kaj bruligebla fluidaĵo, por lumigi (difino laŭ Kabe). En la fundamenta tempo la elektra lampo apenaŭ, aŭ tute ne, ekzistis! Kaj kiu pensas pri la antikva lumigilo uzante la vorton lampo? Mi supozas, sed ne certas, ke en la naciaj lingvoj la vorto restis ankaŭ por la evoluinta lumigilo. Jam pli malcerte tio estas por piloto. La homo, kiu donas direkton al ŝipo (originala signifo!) en PIV ankoraŭ estas unua signifo, sed aldoniĝis – sen pliaj komentoj – la moderna signifo de piloto de aviadilo. Nu en multaj naciaj lingvoj la originala piloto akiris alian nomon (en nederlanda: loods), kaj la malnova piloto ricevis novan modernan signifon! Fakte ni do, senscie, parolas nefundamente kiam ni uzas la vortojn lampo kaj piloto! Ankaŭ nacilingve tiuj aferoj estas malfacile konstateblaj! Necesas konsulti malnovajn vortarojn, ĉar la novaj senhonte adaptiĝis kaj prislentas tion. Sepa moviĝo: kaŝe la vortoj evoluigas sian signifon kun la evoluo de la socio!

Vortaraj trompoj.

Mi verkis artikoleton pri pudingo, argumentante ke la esperanta pudingo tre ofte ne respondas al naciaj pu(d)dingoj. Precipe (?) en la nederlanda estas tiel, ĉar la nederlanda pudingo en Esperanto estas flaŭno, kaj ne pudingo… laŭ la difino en PIV. Tute apogas min la nederlanda(j) norma(j) vortaro(j). Tamen… se oni konsultas nederlandan vortaron el la fundamenta tempo… tiam oni konstatas ke en tiu tempo ĝi respondis. En la paso de la tempo la signifo de pudingo evoluis en la naciaj lingvoj kaj en la nederlanda ĝi ŝoviĝis en la direkto de la esperanta flaŭno. La evoluo estis tiel forta ke la malnovaj signifoj (pli ol unu!) iĝis obskuraj, kaŝiĝis en nebuloj. La naciaj vortaroj sekvis la evoluon… kaj eble ni devos diri ke nia PIV ne sekvis ĝin, ke nia PIV konservative restis ĉe sia unua opinio. En praktiko certe estas tiel ke ne nur nederlandanoj uzas pudingon kun alia signifo ol la PIV-a. Jam diris Zamenhof en la proverbaro: Popola kutimo havas valoron de leĝo – kaj – Popolo diras, Dio diras. Oka moviĝo: popolo decidas, vortaro sekvas (sekvu?).

Konklude.

Esperanto do nepre evoluis kaj evoluas, tute same – eble pli malrapide? – kiel la naciaj lingvoj. Por ĉiu el la pritraktitaj kazoj pli da ekzemploj estas troveblaj se vi foje serioze rigardas la fundamenton (tiun ŝimitan libreton kiu kuŝas sub dika tavolo da polvo ie en via domo!). Eble rapide aldonenda: neniam estis la ideo de Zamenhof per la Fundamento ŝirmi la lingvon kontraŭ evoluo! Ĉu vi deziras ekzercon? Esploru foje kazeo-n. Ĉu vi, jes aŭ ne, ŝmiras ĝin sur vian buterpanon matene?

Komentoj 3

  1. esocom skribis:

    Mi esperas je la oka moviĝo pri la vorto ‘okulvitroj’ el la tempo kiam paroj da okulvitroj anstataŭigis la monoklojn.

    Hodiaŭ neniu plu portas monoklon sed modernan optikan aparaton, kies lensoj plej ofte ne plu estas vitraj sed plastaj.

    La supra artikolo kuraĝigas min pledi por la vorto ‘oklo’, kiun jam proponis Hermann Tautorat. Ĝi estas laŭ mi pli taŭga vorto ol okulvitroj: Kio estas la pluralo de okulvitroj? Mi trovas la solvon „paroj da okulvitroj“ monstra kaj kontraŭ la regula, senescepta sistemo pluraligi vorton almetante nur „j“ kaj ne „paroj da“ antaŭ la vorto.

    Ĉu estas blasfemo kontraŭ la kreinto de la Internacia Lingvo proponi anstataŭadon de unu de liaj terminoj? Laŭ mi ne. Estas nur la demando, ĉu la esperantistoj akceptas la vorton oklo.

    Oklo ne estas tro artefarita: pensu pri monoklo kaj binoklo. Se Zamenhof rederivis fraŭlo de fraŭlino (Fräulein), tiam estas laŭ mi sistemkonforme analoge agi pri oklo.

    Esperanto estas genia kompromiso inter konstruiteco kaj adapteco al naciaj lingvoj. Laŭ mi la vorto okulvitroj estas troa koncedo al ĉi lasta. Kaj la vorto oklo estas tute en la limoj de la adaptsistemo de Esperanto. Mi certas: Zamenhof ne turniĝos en sia tombo.

    Restas nur la demando, ĉu la esperantistoj same konservative sin tenas en Esperanto kiel en la gepatra lingvo. Se ili akceptis la vortojn gejo kaj lesbo, kiun mi trovas superfluaj (samseksemul-in-o sufiĉas) kaj kontraŭsistemaj (provu imagi la derivaĵojn gejino/lesbino!), kial la esperantistoj ne akceptu la vorton oklo?

    Mi petas vin sincere: Uzu publike la proponitan, facile kompreneblan esprimon. Montru al la nacilingvanoj, ke en Esperantujo oni ja kreivas!

    Publikigis 22 Okt 2007 je 19:48
  2. Stefo skribis:

    Menciindas ankaŭ “komputilo”, kies signifo ŝanĝiĝis.

    Antaŭ nelonge mi rimarkis alian interesan fenomenon en la Fundamento: la vorto “enui” laŭ la Universala Vortaro signifas france “s’ennuyer” kaj angle “to annoy” (“to weary”), kio ja ankaŭ estas kontraŭdiro en si mem, ĉar la franca traduko estas refleksiva verbo, dum la angla estas transitiva verbo. Ŝajnus francece/anglece uzi “enui” transitive (“kaŭzi enuon”), sed oni uzas ĝin netransitive.

    Dankon pro tiu artikolo!

    Amike,
    Stefo

    Publikigis 15 Jun 2009 je 8:57
  3. Stefo skribis:

    Dankon al Petro pro la atentigo, ke “enu-” estis korektita de la Akademio.

    Publikigis 16 Jun 2009 je 13:02

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.