Monataj arkivoj Julio 2007

Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!

Taŭga esprimo, mi pensas, apud la kutimaj “sidi en peĉo, kaĉo, merdo”, por esprimi embarason, konfuziĝon. Mi estis embarasita, kiam mi konstatis ke ne ĉiu pensas pri sama afero kiam li aŭdas la vorton pudingo. Se mi aŭdas la vorton, mi pensas pri iu flava, vanilita, duonsolida, do ŝanceliĝema, dolĉa manĝaĵo, nevarma, varmeta aŭ malvarma [...]