Ne datiĝas de hieraŭ la disputoj pri la vorto po. Akademiano Cherpillod epitetas ĝin eĉ diabla (NB: lian ĉi-teman broŝuron ni bedaŭrinde ne povis konsulti antaŭ ol verki tiun ĉi artikolon). Ni provos en tiu ĉi eseo unue skizi la problemaron ĉirkaŭ tiu vorto kaj, due, prezenti kelkajn nekutimajn uz-ekzemplojn prenitajn el la Biblio.
Aŭtoro: Marc Bavant
1. Enkonduko
Estas paradokse esei pri silabo, se konsideri, ke en Esperanto tiu ĉi nocio apenaŭ estas utila. La nuntempe plej populara gramatiko, t.e. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko [Wennergren 2005], ĝin zorge evitas, kaj la verkoj, kiuj penas ĝin difini, faras tion en maniero tre surpriza, por ne diri tute fuŝa. Kiel konsolo ni rimarku, ke ankaŭ en ne-Esperanta lingvoscienco la fakuloj neniam vere interkonsentis pri la naturo de la objekto silabo, kaj emas pri ĝi teoriumi diverscele, ne tro zorgante pri eventuala aplikado de sia teorio al konkretaj problemoj.