Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

La Esperanta imperfektiva aspekto: verba ‘-ad’

0.1 Celo. Mi provos montri, ke kiel verbsufikso ‘-ad’ ne indikas daŭron, kiel vaste asertiĝas, sed sidas perfekte en la aspekt-modelo de Comrie 1976 kiel signo de imperfektiva aspekto.

0.2 Antaŭsupozoj. Du antaŭsupozoj de mia pritrakto estas (i) ke kvankam tenso kaj aspekto en multaj lingvoj funkcias kune, ili ne estas la sama afero kaj devus esti aparte traktataj, kaj (ii) ke aspekto rolas ne nur en verbsistemoj sed ankaŭ leksike, per adverboj kiel ‘daŭre’, ‘kutime’, ‘ripete’ k.s. Antaŭsupozo (i) pravigeblas de la fakto, ke estas lingvoj sen deviga tensosignado, kiuj tamen devige signas aspekton (fakte, iuj argumentas eĉ, ke aspekto estas universala kategorio). Antaŭsupozo (ii) memorigas nin, ke gramatikaj esploroj atentas precipe devigajn kategoriojn; eĉ se lingvo ne signas kategorion gramatike, ĝi tamen kapablas esprimi ĝin laŭ aliaj manieroj se necese.

1.0 PMEG. La pritrakto de la signifo de ‘-ad’ en PMEG ŝajnas (almenaŭ laŭ mia interpreto) iom ŝanceliĝema. Komence de paragrafo 3.8.22 ni legas ke

AD = “daŭra ago”. Tio, kio staras antaŭ AD, ĉiam ricevas agan kaj daŭrecan signifon.

Tio ŝajne malpermesus ‘-ad’ kun stataj radikoj, aŭ postulus, ke ĉe stataj radikoj, la signifo de la radiko, per almetita ‘-ad’, fariĝas aga. La lasta estas ja la dirvolo, ĉar poste, sub “Ne-agaj radikoj” ni legas:

Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (daŭran) signifon.

Tio klarigas formojn kiel ‘martelado’ ktp. Sed ankoraŭ pli poste ni legas:

Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se ĝi signifas “esti tia”), oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras daŭran staton

Tio celas klarigi maloftajn formojn kiel ‘verdado’ k.s. — eblecoj kiel ‘sciadi’, ‘vidadi’ ne estas menciataj, kvankam ili troviĝas iafoje, aparte en la frua Esperanto.

Ne eblas kohere aserti, kaj ke la radiko kun ‘-ad’ ĉiam ricevas agan signifon, kiel en la unuaj citaĵoj, kaj ke formo kun ‘-ad’ montras daŭran staton, kiel en la tria citaĵo. La distingo inter agoj kaj statoj estas (ĉu bone ĉu malbone) fundamenta distingo en la E-a morfologio, kaj, fakte, tre vaste en la ĝenerala lingvoscienco.

PMEG fikstenas la konvinkon pri baza daŭra signifo de ‘-ad’, ĝis kiam necesas speciala cedo pri “Klariga ‘-ad'”:

AD estas iafoje uzata ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro

Fakte, laŭ mia kompreno, pri tiu ideo necesas ne moderigi sed plene rezigni, alfronte al kazoj, kie verbformoj kun kaj sen ‘-ad’ indikas precize la saman daŭron:

Mi staris tie unu horon.
Mi staradis tie unu horon.

Ŝi laboris tri jarojn en Usono.
Ŝi laboradis tri jarojn en Usono.

Abundaj ekzemploj el la Tekstaro montras, ke la efektiva tempodaŭro de la koncerna evento ne rilatas al uzo resp. neuzo de ‘-ad’.

2.0 Ekzemploj el la Tekstaro.

2.1 Ekzemploj kun la sama daŭro kaj la sama verbo:

“Tute trankvile li povus sidi tiel dum horoj” (Vivo Vokas)
“li sidadis dum horoj” (La Ŝtona Urbo)

“homo, kiu dum tagoj vagis en dezerto” (Artikoloj el Monato 6)
“Dum tagoj mi vagadas eksterdome” (La Kiso)

2.2 Kontrastoj samverbaj, kie la formo kun ‘-ad’ indikas malpli longan daŭron, ol la formo sen ‘-ad’:

“li atendadis dum horoj” (Artikoloj el Monato 9)
“Pacientoj atendas dum monatoj” (Artikoloj el Monato 1)

“Vi sufiĉe laboradas dum la tuta jaro” (Kastelo de Prelongo)
“Reza Kheirkhah, kiu laboris dum du jaroj” (Ondo de Esperanto 3)

2.3 Pluaj ekzemploj:

“Mi tie ĉirkaŭmigris senlace dum horoj” (Vojaĝimpresoj)
“kuŝis tie dum tagoj kaj semajnoj” (Fabeloj de Andersen 3
“Kelkaj sidis jam dum tagoj” (Mortula Ŝipo)

“oni kaŝadis dum jaroj la veron” (Artikoloj el Monato 7)
“Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn” (Vivo de Zamenhof)
“dum monatoj pafadis al la urbo” (Artikoloj el Monato 3)

Se ne temas pri daŭro, pri kio temas?

3.0 Imperfektivoj. Mallonge dirante, mi proponas, ke se ja la sufikso ‘-ad’ en la frua Esperanto eble indikis (ideale; vidu sube, 4.0) nur relativan daŭron (kio klarigus la abundon da tiaj formoj en la Zamenhofaj kaj aliaj fruaj verkoj), ĝi tamen en la nuntempa Esperanto perfekte kondutas kiel Imperfektiva aspekto.

Comrie 1976 prezentis tre influan difinaron kaj skemon por gramatika aspekto, uzante datenojn el pluraj lingvoj, inkl. la slavajn, pri kiuj li estas fakulo. Laŭ ties klasifika sistemo, la baza kontrasto (kaj ankaŭ la plej universala) estas tiu inter Perfektivo kaj Imperfektivo. Tipa Imperfektiva aspekto dividiĝas inter Kutima kaj Daŭra, kaj Daŭra inter Progresa kaj Neprogresa (Comrie 1976:25):

La baza signifo de Imperfektivo estas eksplicita indiko de la interna tempa strukturo de situacio: “Mi staradis tie unu horon.” La baza signifo de Perfektivo estas manko de tia indiko: “Mi staris tie unu horon.” La Perfektivo do estas neŭtrala rilate la internan tempan strukturon de la situacio.. Ĝi traktas la eventon kiel tuton, kiel “bulon da sperto”, se tiel diri.

Ofte ja oni asertas, ke Perfektivaj formoj indikas mallongan daŭron, dum Imperfektivaj formoj indikas longan daŭron. Eĉ en NPIV-2002 troviĝas sub art. ‘durativo’: “En Esperanto, la durativon oni povas esprimi per la sufikso ‘-ad’.” Sed ambaŭ formoj — verbo sen ‘-ad’ kaj verbo kun ‘-ad’ — povas indiki eventojn de la sama daŭro. En aliaj lingvoj samas. Ekzemple “Mi staris tie unu horon” povas esprimiĝi en la rusa aŭ per la Imperfektivo (ja stojal tam čas), aŭ per unu el du Perfektivaj formoj (ja postojal tam čas, ja prostojal tam čas). La unua el la lastaj du ja sugestas subjektive mallongan tempoperiodon, kaj la dua pli longan, sed ambaŭ estas Perfektivaj formoj. La Imperfektivo (en la rusa) neŭtralas pri daŭro.

Simile en la franca, la diferenco inter il régna trente ans kaj il régnait trente ans ne estas la daŭro de la regnado, kiu samas en ambaŭ ekzemploj; la unua traktas la regnadon kiel unuopan tuton (do “Li regnis tridek jarojn”), dum la dua traktas ĝin tiel, ke je ajna tempo ene de tiuj tridek jaroj li estis regnanta (do “Li regnadis tridek jarojn”).

Ni povas ekstrakti el la verko de Comrie decidilojn por la Imperfektivo. (Bedaŭrinde mi devos preterlasi la multajn argumentojn, lingvojn, ekzemplojn, ktp de Comrie, donante nur la konkludajn prognozojn.)

(i) “From the definition of imperfectivity… it follows that imperfective forms cannot be used to refer to situations lacking internal structure.” (pĝ. 26) [1] “Situations lacking internal structure” estus punktecaj eventoj: “… a punctual situation, by definition, has no internal structure, and in a language with separate imperfective forms to indicate reference to the internal structure of a situation, then clearly punctuality and imperfectivity will be incompatible.” (pĝ. 42) [2]. Tio implicas, ke kiam Imperfektiva formo uziĝas ĉe vere punktaj eventoj (kiel ekzemple ‘tusi’), la signifo devas esti ripeta: “Li tusadis unu horon” do nur povas signifi, ke dum la dirita tempo li tusis ripete. Eventoj, kiuj ne tiel interpreteblas, kiel ekzemple “atingi la pinton (unufoje)”, ne eblus kun la Imperfektivo: *”Li atingadis la pinton (unufoje)”.

Tio perfekte akordas kun Esperanta ‘-ad’: se ni diras “Li tusadis la tutan tagon” la interpreto devas esti ripetado de unuopaj tusoj, ĉar tuso estas punkteca evento.

(ii) Kiam la koncerna evento estas telea (havas esencan finon en si mem, kiel ekz. “konstrui seĝon”), uzo de la Imperfektivo implicas, ke je la tempo indikata, la fino ne estas atingita. Sekve “Je la tria li konstruadis seĝon” implicas, ke je la tria la seĝo ne estis finkonstruita, li ankoraŭ estis en la mezo de la laboro. “Manjo kantadis kanzonon kiam li envenis” implicas, ke Manjo ne estis fininta la kanzonon je la momento de lia enveno.

Ankaŭ tio akordas kun la Esperanta ‘-ad’.

(iii) Kiam lingvo havas Imperfektivon, preskaŭ ĉiam tiu formo uziĝas por esprimi, ke unu evento interrompas alian. Tiam la fona evento uzas la Imperfektivon, la interrompa evento, alian verbformon, ekzemple la Perfektivon:

Ŝi lavadis la telerojn, kiam li envenis.

Tio ja estas tre ofta, se ne ĉiama, maniero priskribi la du eventojn ankaŭ en Esperanto.

(iv) Statoj kutime ne partoprenas en la kontrasto inter Imperfektiva kaj Perfektiva aspektoj: ili jam havas imperfektivan signifon en si mem. Sekve uzado de Imperfektivaj formoj kun statoj povas doni senton de redundo, pleonasmo: “Ŝi sciadis la respondon (la tutan tagon)” vere ne povas kontrasti kun “Ŝi sciis la respondon (la tutan tagon)”. “La turisto ŝatadis la landon (dum sia vizito)” ne vere kontrastas kun “La turisto ŝatis la landon (dum sia vizito)”. Se tamen stato ja esprimiĝas per Imperfektiva aspekto, la situacio emas alpreni agan signifon: “La bubo malsanadis, ĝis kiam li estis semajnon for de la lernejo” sugestas, ke la bubo intencis aŭ ŝajnigis malsanon. Tial stataj verboj kun ‘-ad’ maloftas en la Tekstaro, krom en fru-esperantaj tekstoj, ekz. tiuj de Zamenhof (vidu 4.0 sube), kaj tial, mi proponas, PMEG forte insistas, ke uzo de ‘-ad’ altrudas agan signifon.

Lingvoj tre varias laŭ siaj manieroj trakti statojn. Sed en multaj, eĉ ne eblas esprimi statojn per Perfektivaj verboformoj.

Laŭ kriterioj (i)-(iv) de Comrie, do, la esperantaj ad-formoj de verboj estas Imperfektivoj, kaj eble kune kun la (kvazaŭ-)prefiksoj plu-, fin- kaj ek- (kaj eble aliaj morfemoj) formas sistemon de gramatika aspekto. La transiro de la malnova Esperanto (kiel tiu de Zamenhof), kiam ‘-ad’ eble ja havis vere daŭran signifon, al la nova, estis transiro al sistemo kun normala Imperfektivo.

4.0 La frua Esperanto. Se ni elektas arbitre la periodon de la komenco ĝis Marta en 1910 kiel la fruan Esperanton, elektas en la Tekstaro nur verkojn el tiu tempo, kaj ekzamenas la uzadon de verba ‘-ad’, la rezultoj ne estas tiel klaraj, kiel oni povus esperi. Ankaŭ tie oni trovas kazojn, kie la sama verbo uziĝas kun kaj sen ‘-ad’ ĉe la sama tempodaŭro:

“La signoj restis ankoraŭ longan tempon” (La Batalo de l’ Vivo)
“la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon” (Malnova Testamento, Moseo 4)

Kaj surprize, ankaŭ tie ni trovas kontrastojn samverbajn, kie la formo kun ‘-ad’ indikas malpli longan daŭron, ol la formo sen ‘-ad’:

“La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj” (Paroladoj de Zamenhof)
“Vi sufiĉe laboradas dum la tuta jaro” (Kastelo de Prelongo)

Ne haveblas do forta evidento ke eĉ frue la sufikso ‘-ad’ indikis simple daŭron. Oni ricevas certe la impreson el la Tekstaro, ke verkoj antaŭ, ni diru, 1920 montras konsiderinde pli da verboj kun ‘-ad’, ol en postaj verkoj. Sed postaj verkoj ankaŭ pli abundas, kaj sistema esploro pri tio restas por la estonteco.

Nepre oni trovas en la verkoj de Zamenhof mem multajn ekzemplojn de ‘-ad’ kun stataj verboj: ‘timadi’, ‘vidadi’, ‘havadi’, ‘sentadi’, ‘deziradi’, ‘celadi’, ‘malamadi’, ‘konsciadi’, ‘aŭdadi’ k. s. kiujn oni ne atendus trovi nuntempe. Tio estas almenaŭ unu signifa diferenco inter la Zamenhofa uzado kaj la nuntempa. Ĉu tiaj ekzemploj portas precipe daŭran signifon, aŭ alprenas agan signifon, aŭ ambaŭ, restas por plua esplorado.

5.0 Implicoj kaj pluaj estontaĵoj. Se formoj kun ‘-ad’ ja estas Imperfektivoj, sekvas do, ke la aliaj aspektoj restantaj sur la Comrie-diagramo supre — Kutima, Progresa kaj Neprogresa — havas en Esperanto Imperfektivajn signifojn; t.e., ili eksplicite indikas la internan tempan strukturon de situacioj. Mi ne vidas, ke nia lingvo gramatike signas Kutiman aŭ Neprogresan aspektojn, sed Progresaj formoj evidente rolas en la verbsistemo. Ĉar ili rilatas ankaŭ al la tensosistemo, ili postulos apartan pritrakton. La Kutima signifo certe estas (nesignita) grava flankuzo de la Imperfektivo, aparte en priskriboj pri la pasinteco.

La uzmanieroj de la simpla verbo (supozeble Perfektiva — rim: NE Perfekta, kio estas io tute alia) restas por ekzameni.

Fine, ankaŭ ‘-ado’ kiel substantiva sufikso estas aparta temo. Tio inkludas kompreneble formojn kiel ‘martelado’ k.s. (Rimarku, ke kvankam ‘sciadi’, ‘ŝatadi’ k.s. estas dubindaj, la respondaj substantivoj ‘sciado’, ‘ŝatado’ k.s. tute ne same strangas. Ekz. “Kognitiva teorio estas teorio pri la sciado” …)

NOTOJ

[1] “El la difino de imperfektiveco… sekvas, ke imperfektivaj formoj ne povas indiki situaciojn, al kiuj mankas interna strukturo.”

[2] “Punkteca situacio, perdifine, malhavas internan strukturon, kaj en lingvo kun apartaj imperfektivaj formoj, por indiki la internan strukturon de situacio, klare punkteco kaj imperfektiveco estas neakordigeblaj.”

REFERENCOJ

COMRIE, Bernard, 1976. Aspect. Cambridge University Press

PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html

Antaŭa

Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio

Sekva

La artikolo

4 Komentoj

  1. Marc Bavant

    La artikolo estas pens-instiga kaj estus multo por prikomenti. Permesu tamen, ke mi limiĝu al detaloj.

    “Mi staris tie unu horon” povas esprimiĝi en la rusa aŭ per la Imperfektivo (ja stojal tam čas), aŭ per unu el du Perfektivaj formoj (ja postojal tam čas, ja prostojal tam čas). La unua el la lastaj du ja sugestas subjektive mallongan tempoperiodon, kaj la dua pli longan, sed ambaŭ estas Perfektivaj formoj. La Imperfektivo (en la rusa) neŭtralas pri daŭro.

    Du rimarkoj: (1) “postojal” kaj “prostojal” estas efektive perfektivaj formoj, sed ne de la sama verbo kiel “stojal” (staris): la verbaj prefiksoj perfektivigas, sed ankaŭ modifas la semantikon. (2) Efektive, la daŭro estas sama en ĉiuj tri frazoj, sed la intenco de la parolanto estas malsama: ĉe la unua frazo li substrekas la tempan disvolviĝon de la ago, kaj i.a. ĝian daŭron, dum en la du lastaj li emfazas la agon mem, ĝian limon aŭ rezulton. Pro tio la konkludo, ke imperfektivo neŭtralas pri daŭro aspektas al mi troa simpligo.

    Simile en la franca, la diferenco inter il régna trente ans kaj il régnait trente ans ne estas la daŭro de la regnado, kiu samas en ambaŭ ekzemploj; la unua traktas la regnadon kiel unuopan tuton (do “Li regnis tridek jarojn”), dum la dua traktas ĝin tiel, ke je ajna tempo ene de tiuj tridek jaroj li estis regnanta (do “Li regnadis tridek jarojn”).

    Tie estas alia problemo. Efektive, la kontrasto inter “passé simple” (nekunmetita perfekto) kaj “imparfait” (imperfekto) en la franca havas aspektan rilaton, kvankam aspekto ne ekzistas kiel gramatika kategorio en la lingvo. Tamen la frazo “il régnait trente ans” estas apenaŭ ebla eksterkuntekste. Por pravigi la uzon de imperfekto necesas ripetiĝo de la ago (ekz-e: il régnait deux ans, abdiquait, puis reprenait la couronne: li (ripete) regnis du jarojn, abidkis, kaj reprenis la kronon), aŭ ke la ago estu konsiderata en sia daŭro, kiel kadro por aliaj agoj (ekz-e: il régnait depuis trente ans quand la peste fit son apparition: li jam regnis de tridek jaroj, kiam ekaperis pesto).

    “Tute trankvile li povus sidi tiel dum horoj” (Vivo Vokas)
    “li sidadis dum horoj” (La Ŝtona Urbo)

    Efektive la ad-sufikso ne nepre estas uzata, kiam ago daŭras, sed kiam oni ĝin uzas, oni insistas pri la daŭro. Ne estas kontraŭdiro inter via tezo, ke ad- montras imperfektivan aspekton (kiu ja insistas pri la tempa disvolviĝo de ago) kaj la tradicia klarigo, ke ad- montras daŭron, t.e. insistas pri tiu flanko de la ago.

    Kiam lingvo havas Imperfektivon, preskaŭ ĉiam tiu formo uziĝas por esprimi, ke unu evento interrompas alian. Tiam la fona evento uzas la Imperfektivon, la interrompa evento, alian verbformon, ekzemple la Perfektivon:

    Ŝi lavadis la telerojn, kiam li envenis.

    Tio ja estas tre ofta, se ne ĉiama, maniero priskribi la du eventojn ankaŭ en Esperanto.

    Mi konsentas, ke tiel estas en la franca, en la rusa, en la angla, en kiuj ekzistas malsamaj rimedoj por montri tiun kontraston inter ago “kadra” kaj ago “interrompanta”, i.a. danke al vera aspekta sistemo — en la rusa (perfektiva/imperfektiva) kaj en la angla (indefinite/progressive) — aŭ al diversaj tempoj (en la franca)… sed mi malkonsentas pri via E-a ekzemplo. Tia dirmaniero tute ne estas “tre ofta”, sed male escepta, krom pro nacilingva influo aŭ en la arĥaikaj tekstoj de Esperanto, kiam por la aŭtoro sentiĝis la bezono havi iun manieron esprimi la imperfekton, kiu antaŭe ekzistis en la lingvo (kun finaĵo -es en la preskaŭ moderna Eo, kaj kun finaĵo -á en Pra-Esperanto, kontraste kun la preterita -u).

    Pli ĝenerala komento: la kategorio aspekto sendube aperas en Esperanto, ne sistemece, sed dise en diversaj fenomenoj, i.a. en tiu sufikso ad-, kiu laŭ mi ja montras daŭron (insiston pri daŭro) aŭ ripeton, kiel imperfektivo. Sed la ĉefa aperkampo estas la fama demando ATA/ITA.

    Aldone, se oni volas enkonduki aspekton en Esperanton, necesas demandi sin, kial ĝi ne havas la samajn limigojn en Esperanto kiel ekz-e en la slavaj lingvoj. Ja en ĉi-lastaj estas tre tipaj du gravaj aferoj: nome, ke perfektivo ne povas aperi en prezenco (morfologia prezenco de perfektiva verbo signifas futuron), kaj ke prefikse derivita verbo estas nepre perfektiva. Alidire mi ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke en “li ĉiutage iras al la laboro” ni havus perfektivan verbon, ĉar nur la ad-derivaĵoj estus imperfektivaj.

  2. Dankon, Marc, pro la reagoj.

    Aparte interesas min via komento pri mia ekzemplo “Ŝi lavadis la telerojn, kiam li envenis.”

    Tia dirmaniero tute ne estas “tre ofta”, sed male escepta, krom pro nacilingva influo

    Tio memorigas min pri studento mia, kiu prilaboradis sian lingvon, la igban. Li asertis: “Ne estas nazalvokaloj en la norma igba.” Mi menciis vortojn kun nazalvokaloj, kiujn li ĉiam uzis. “Ho,” li protestis, “tiuj estas pruntaĵoj de la NEnorma igba.”

    Ne estas repondo al tio pri nacilingvaj influoj en Esperanto. Kiaj aliaj influoj povus esti? … Sed mi volas meti du demandojn: (a) kiel laŭ vi oni esprimus “pli esperante” mian ekzemplon? kaj (b) Kiel vi plej verŝajne interpretus “Ŝi lavis la telerojn, kiam li envenis”?

  3. Dankon, Ken, pro utilaj rimarkoj pri iom ŝvebaj (aŭ neklaraj, aŭ kontraŭdiraj…) klarigoj pri AD en PMEG. Mi provos profiti el tio en la preparata nova eldono.

    Ĉio, kion vi skribis pri aspektoj, tre gravas por la ĝusta uzo de pasivo en Esperanto (kiel Marc jam aludis). Tio memorigas min, ke mi volas ĉi tie verki ion pri tiu temo.

  4. Marc Bavant

    Ne estas repondo al tio pri nacilingvaj influoj en Esperanto. Kiaj aliaj influoj povus esti? …

    Ĉu vere ne estas respondoj? Laŭ mi oni povas ilin facile kontraŭbatali per atentigo, ke ili ĝuste estas tiaj. Aliaj influoj estas ekz-e tiuj de dogmoj, kiuj igas iujn E-istojn alpreni strangajn parolkutimojn, ĉar ili opinias, ke ial tiel estas pli bone.

    Sed mi volas meti du demandojn: (a) kiel laŭ vi oni esprimus “pli esperante” mian ekzemplon?

    Nu simple: “Ŝi lavis la telerojn, kiam li envenis”. Mi agnoskas, ke tio aspektas malpli preciza ol la franca aŭ angla ekvivalentoj, sed tiel oni diras laŭ mia sperto. Kiam estas risko de konfuzo, mi substrekus imperfektivecon per uzo de prezenca participo (kiu ja estas klare imperfektiva): “La suno estis subiranta, kaj sur ambaŭ bordoj de Nilo kolektiĝis…” (Kabe, Faraono I).

    kaj (b) Kiel vi plej verŝajne interpretus “Ŝi lavis la telerojn, kiam li envenis”?

    Mi vidas nur unu interpreton (vd supre), sed sufiĉus anstataŭigi “kiam” per “kaj”, por ke aperu dua (sinsekvo de du agoj). Tiam necesas decidi, ĉu la ambigueco estas eltenebla, aŭ ĉu necesas ĝin forigi per kunmetita formo aŭ alia eventuala rimedo.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén