Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Interesa studo pri Regulo 15

Andreas Kück publikigis en Ipernity tre interesan studon pri la internacieco aŭ neinternacieco de vortoj enprenitaj en Esperanton laŭ la fama Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko. La studo nomiĝas Takso de la porcio de “tre internaciaj vortoj” en la tutaĵo de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15.

Kontraste kun multaj aliaj tekstoj pri la internacieco de Esperantaj vortoj kaj pri Regulo 15, Kück aliras la temon metode kaj surbaze de konkretaj detalaj esploroj. Certe ne temas pri la definitiva analizo de la ĝusta interpreto de Regulo 15, sed la studo de Kück estas salutinda konkreta paŝo en tiu direkto.

Antaŭa

Noto pri la neceso de signifaj ĝeneraligoj

Sekva

La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj

10 Komentoj

  1. Dankon por la atentigo pri la artikolo. Kiujn “multaj[n] aliaj[n] tekstoj[n] pri la internacieco de Esperantaj vortoj kaj pri Regulo 15” vi celas?

  2. Andreas, ĉu vi bv. povus klarigi la lingvokodojn “ms”, “et”, “vi” kaj “fa”?

  3. Jen la klarigo de la lingvokodoj pridemanditaj de Ken:

    et: estona
    fa: persa
    ms: malaja
    vi: vjetnama

  4. Tio pri la multaj tekstoj estu eble prefere interpretata tiel, ke mi jam legis multajn tekstojn pri la internacieco de Esperantaj vortoj kaj pri Regulo 15, sed ke mi malofte vidis tiel detalan traktadon de konkretaj palpeblaj datumoj, kiel prezentis Kück.

    Klarigoj de la ISO-kodoj lingvaj troviĝas en mia TTT-paĝaro pri Landoj kaj Lingvoj.

  5. Demando pri Regulo 15:

    El la kvin lingvoj de la Gramatiko nur la franca mencias ne nur konformon de fremdvortoj al la ortografio de E-o, sed ankaŭ gramatikajn finaĵojn:

    “Ils [uzotaj fremdvortoj] prennent seulement l’orthographe et les terminaisons grammaticales de la langue.” (amf. mia – KM)

    Ĉu mi prave supozas, ke la franca versio reprezentas la modernan interpreton de la regulo? Grava demando laŭ mi, ĉar sen la franca versio ŝajne estus tute bona E-o diri etnolingvece ekzemple “Estas biero en la minibar” anstataŭ “…en la minibaro”.

    Pardonu se la demando estas jam respondita aliloke.

  6. Ken skribis:

    sen la franca versio ŝajne estus tute bona E-o diri etnolingvece ekzemple “Estas biero en la minibar” anstataŭ “…en la minibaro”.”

    Tute prava kaj grava observo. Gravas, ke la diversajn versiojn de la Gramatiko oni interpretu adicie, ne subtrahe. La Franca versio mencias tion pri la gramatikaj finaĵoj, sekve tio validas – plene. Tio, ke la aliaj versioj ne mencias tiun detalon, signifas nenion. Ĉio, kio estas en la Fundamento, validas.

  7. Ehe; do eblas diri, ke la Fundamento malpermesas uzadon de fremda vorto kiel fremda vorto, ĉu ne? Se jes, ŝajne mankas (almenaŭ oficiale) al la evoluo de nia lingvo io grava: provperiodo, dum kiu eblas iugrade distingi inter efemeraĵoj kaj vere novaj vortoj, por kiuj E-o bezonas ekvivalentojn.

    Fremdvorto oftege envenas en etnolingvon tra tri stadioj: (i) la vorto uziĝas senŝanĝe kun diversaj prononcoj; (ii) la vorto refonologiiĝas laŭ la reguloj de la ricevanta lingvo; (iii) la vorto komencas perdi sian fremdecon kaj ensorbiĝas en la ricevantan lingvon.

    Ĉu mi pravas, ke mankas al ni stadio (i)?

    Sen povi distingi iomete inter efemeraĵoj kaj novaj vortoj, ni alfrontas ĉ. 80 000 aŭ eĉ pli da leksikografiaj decidoj jare.

    En la praktiko, la malrapido de nia vortara produktado savas nin — kia ironio!

  8. Nu, la Fundamento malpermesas enigi en la lingvon mem vortojn fremdajn sen adapti laŭ la klarigoj en regulo 15, sed tio ne signifas, ke oni ne rajtas enmiksi en Esperantajn frazojn vortojn ne-Esperantajn, ekzemple proprajn nomojn ne-Esperantigitajn aŭ okazajn gastvortojn, pri kiuj oni neniel pretendas, ke ili apartenas al Esperanto (en tia formo).

    Praktike uzado de gastvorto ne-Esperantigita povas egali al via stadio (i), dum plena Esperantigo (laŭ la klarigoj en regulo 15) estas stadio (iii). Ia interŝtupo, en kiu oni transskribas la fremdan vorton fonetike (sed ankoraŭ ne almetas finaĵojn), povas konsistigi stadion (ii).

    Sed estas klare, ke en Esperanto stadio (i) ĉiam estis sufiĉe malofta. Oni tre emas aŭ serĉi jam ekzistantan Esperantan esprimon, aŭ plene Esperantigi – krom kiam temas pri propraj nomoj. Eble tio estas rezulto de la vortumoj en regulo 15.

    Aliflanke mi sufiĉe ofte observis liberan (eĉ ŝoke liberan) uzon de gastvortoj tute ne-Esperantigitaj en spontana konversacio de homoj, kiuj eble ne tiom zorgas pri normoj kaj lingva pureco: “Tiu aparato funkcias per laser [lejzer]”; “mi fotis ĝin kun flash [fleŝ]”; “mi tre ŝatas rock”; k.s.

  9. En sia komento publikigita en la 22-a de Januaro 2009 je la 20:02 horo Bertilo skribis: “Gravas, ke la diversajn versiojn de la Gramatiko oni interpretu adicie, ne subtrahe.”

    Kial oni interpretu adicie nur la de vi menciitajn partojn de la Fundamento, kaj ne inkluzivu ankau la aliajn partojn (Ekzercaron, Universalan Vortaron)?

    Mi demandas, char en la Antauparolo al la Fundamento estas skribita: “… chio, kio trovighas en tiu chi libro, devas esti rigardata kiel deviga por chiuj …”

  10. Jen kiel en Interlingvao oni prijughas taugecon de vorto kiel
    “internacia vorto”:
    http://en.wikipedia.org/wiki/Interlingua_and_eligibility_of_international_words

    Resume en Interlingvao oni konsideras kontrollingvojn unuarangajn (la
    anglan, francan, italan, hispanan kaj portugalan [chi du lastaj estas
    rigardataj kiel unu lingvo]) kaj duarangajn (la germanan kaj rusan).
    Por Interlingvao taugas lau la “regulo de tri” vorto, se ghi aperas en
    almenau tri el la kvar unuarangaj kontrollingvoj, che kio unu au ambau
    el la duarangaj kontrollingvoj povas funkcii kiel anstatauanto(j).
    Estas interese, ke sen tio, ke mi antaue konis tiun chi
    prijughmanieron, en la de mi proponita “reguleto” ludas rolon ankau
    ghuste tri lingvoj, tamen ne el difinita aro de (kontrol)lingvoj.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén