Ĵus aperis la Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, en kiu la Akademio de Esperanto oficialigis ankoraŭ 209 radikojn, aldone al la jam antaŭe oficialaj 1977 lingvoelementoj, kaj aldone al la 2769 Fundamentaj morfemoj de Esperanto. La tuta sumo de oficialaj kaj Fundamentaj elementoj do nun sumiĝas al 4955. (Tiajn statistikaĵojn oni povas trovi en la klarigoj de la Akademia Vortaro.)
Kunlige kun tiu okazaĵo mi iafoje aŭdas dubojn pri la indeco de oficialigado de radikoj. Ĉu tio entute havas sencon (plu)?
Vere la afero povas ŝajni sufiĉe duba. Ĉu aliaj lingvoj havas distingon inter “oficialaj” kaj “ne-oficialaj” vortoj aŭ morfemoj? Ĉu nia vivanta lingvo ne povas evolui kaj bonfarti tute sen tiaj burokrataĵoj? Ankaŭ kelkaj nunaj Akademianoj havas similajn dubojn pri la utileco de la Oficialaj Aldonoj.
Kiel Akademiano, kaj precipe kiel direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro (kiu ellaboris la Naŭan Oficialan Aldonon), mi tre bonvenigas tiajn dubojn kaj tiajn diskutojn.
Mi mem opinias, ke la duboj esence fontas el la esprimoj “oficiala” kaj “oficialigo”, kiuj laŭ mi povas esti, kaj ofte estas, miskomprenigaj.
Kiam oni parolas pri “vortoj oficialaj” kaj “vortoj neoficialaj”, tio vere povas ŝajni vana kaj sensenca ludo. Ĉiuokaze ĉiuj Esperantistoj, ankaŭ mi, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj Akademianoj, uzadas apud la vortoj Fundamentaj kaj oficialigitaj, ankaŭ neoficialajn vortojn. Multaj neoficialaj radikoj eĉ estas tre oftaj, iuj el ili eĉ aperas multe pli ofte ol iuj Fundamentaj elementoj.
Sed se oni rigardas la aferon iom alie, ĝi tamen estas – laŭ mi – tute sencohava.
Tio, kion la Akademio vere plenumas per siaj Oficialaj Aldonoj, estas verkado de vortaro, nome de la Universala Vortaro. Ĉiu Aldono ja nomiĝas ĝuste “Aldono al la Universala Vortaro”.
Jam en 1905, kiam aperis la Fundamento de Esperanto, ĉiuj sciis, ke nia lingvo estas pli vasta ol la Fundamento mem, kaj ke ĝia vortprovizo estas pli granda ol tiu de la Universala Vortaro. Jam tiam ĉiuj, ankaŭ Zamenhof mem, uzadis ankaŭ elementojn, kiuj ne estis en tiu vortaro. Kaj ankoraŭ post 1905 li kaj ĉiuj aliaj uzadis ankaŭ ne-Fundamentajn radikojn.
Povas esti, ke iam iuj imagis, ke la celo de la oficialigado estas difini la sole ĝustan radikoprovizon de nia lingvo, opiniante, ke oni uzu ĉiam nur la Fundamentajn kaj “oficialajn” radikojn. Sed tio ne estas nun ĝusta, kaj fakte neniam estis ĝusta.
La Universala Vortaro kune kun ties Aldonoj estas unu el la multaj vortaroj de Esperanto. Tiuj vortaroj estas diversspecaj, kaj ili havas diversajn aŭtoritatecojn. La Universala Vortaro estas unu el la plej aŭtoritataj. Ĝi difinas la trunkon de forte rekomendataj radikoj, kiujn oni prefere uzu, kiam kaj kiom tio estas ebla. Malantaŭ tiu forta rekomendo staras Zamenhof, la Bulonja Deklaracio kaj la Akademio de Esperanto. Tial multaj atentas tiujn rekomendojn, sed certe ne sklave, nek centprocente, kaj tio estas tute en ordo. Pri devigado ja neniam temis. Tio estas klare legebla jam en la Fundamento mem, kaj ankaŭ en la Bulonja Deklaracio.
La Universalan Vortaron pluverkas la Akademio (antaŭe Lingva Komitato) de preskaŭ cent jaroj (la Unua OA aperis en 1909). Mi ne vidas kialon ĉesigi tiun verkadon. La lingvo mem daŭre evoluas kaj ĝia elementaro daŭre kreskas. Plu ekzistas bezono difini, kiuj el la multegaj radikoj de nia lingvo estas rekomendindaj kaj preferindaj, kaj plu ekzistas bezono, ke aŭtoritataj institucioj kaj vortaristoj helpu pri unuecigado de la uzo per rekomendado de certaj radikoformoj kaj certaj radikosignifoj. Tian laboron la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj. Iom similan laboron faras tiuj, kiuj verkas aliajn vortarojn, ekz. la Plenan Ilustritan Vortaron. Ankaŭ tiuj vortaroj rekomendas certajn formojn, kaj foje ankaŭ malrekomendas aliajn, kaj ankaŭ tiuj vortaroj diversmaniere provas unuecigi la signifojn kaj uzojn de la lingvoelementoj. Sed neniu el tiuj vortaristoj kaj institucioj imagas, ke nur ties vortaro pravas, aŭ ke la lingvo konsistas nur el tio, kion enhavas kaj rekomendas tiu vortaro.
La Statuto de la Akademio difinas interalie la taskon verki vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝuste tion la Akademio faras per siaj Oficialaj Aldonoj (kvankam antaŭe oni ofte neglektis la difinojn en Esperanto). Mi faros tion, kion mi povas fari por ke la Akademio daŭrigu kaj plibonigu tiun laboron. Fakte mi vidas neniun ajn kialon ĝin ne daŭrigi. Oni nur ne miskomprenu la karakteron kaj celon de tiu vortara laboro.
En la Enkonduka teksto de la Naŭa Oficiala Aldono mi skribis interalie la jenon:
Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento. Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo. Devige gvidi la lingvouzon la Akademio nek povas, nek volas, sed ĝi esperas, ke ĝiajn rekomendojn la uzantoj de la lingvo atentos kaj trovos utilaj.
[…]
Grava celgrupo estas la vortaristoj, al kiuj ni rekomendas prezenti unuavice la oficialajn sencojn de la koncernaj vortoj. Tiujn la vortaristoj tamen povas kompletigi per pliaj sencoj neoficialaj laŭ la celo kaj bezonoj de la koncerna vortaro. Kompreneble neniel necesos citi niajn difinojn laŭvorte. Gravas la intencitaj ideoj.
Kiel do kompreni la esprimon “oficiala”? Nu, ĝi esence signifas simple “aperanta en iu el la Aldonoj al la Universala Vortaro”. Tia vorto estas vorto en certa vortaro (ampleksigita versio de la Fundamenta Universala Vortaro). Sekve neoficiala vorto estas vorto, kiu ne estas en tiu vortaro, sed neniu vortaro enhavas ĉiujn vortojn de la lingvo. Oni do ne miskomprenu, ke neoficiala vorto laŭ la Akademio ĉiam estas vorto ne-Esperanta, aŭ vorto kiun oni ne uzu, aŭ vorto malbona.
Simile oni povas paroli pri elementoj “PIV-aj” (“aperantaj en la Plena Ilustrita Vortaro), kaj pri vortoj “ne-PIV-aj”, pri radikoj “Zamenhofaj” (“aperantaj en iuj el la tekstoj de Zamenhof”), kaj pri vortoj “ne-Zamenhofaj”, k.t.p.
Tute povas esti, ke iuj, eĉ multaj, Esperantistoj trovas inde uzi, kiom eble, lingvoelementojn Fundamentajn kaj oficialajn (t.e. uzi elementojn, kiuj aperas en la Fundamento kaj en la Aldonoj al la Universala Vortaro). Ili tiam faras tion simple ĉar ili rigardas tiujn verkojn kiel aŭtoritatajn kaj sekvindajn. Kaj ili faras tion por helpi al la unueco de la lingvo, kaj por esti bone komprenataj. Multaj simile atentas pri tio, ĉu tiu aŭ jena vorto aŭ radiko estas en la Plena Ilustrita Vortaro, ĉar ili rigardas tiun vortaron kiel aŭtoritatan, bonan kaj sekvindan (almenaŭ parte). En tio estas nenia kontraŭdiro aŭ konflikto. Nia lingvo bezonas diversajn vortarojn kun diveraj specoj de aŭtoritato kaj kun diversaj celoj.
Sed neniu vortaro, kiom ajn aŭtoritata laŭ ĝiaj uzantoj, estas perfekta. La Plena Ilustrita Vortaro enhavas erarojn, eĉ multajn, iafoje eĉ tre gravajn. Ankaŭ la Universala Vortaro enhavas erarojn. Kaj ankaŭ la Oficialaj Aldonoj de la Akademio enhavas erarojn. Tial nepre ne sufiĉas unu sola vortaro. La diversaj vortaroj kompletigas unu la alian per siaj diversaj labormetodoj kaj celoj. PIV estas tre ampleksa vortaro, kiu eĉ enhavas vortojn tre marĝenajn, eĉ iujn vortojn apenaŭ uzatajn, kaj eĉ kelkajn vortojn, kiujn tiu vortaro mem malrekomendas. La Akademia Vortaro (= la Universala Vortaro kun ĉiuj ties Aldonoj) enhavas nur vortojn, kiujn la Akademio forte rekomendas, kaj mencias plejparte nur la plej gravajn kaj kernajn sencojn de tiuj vortoj.
Espereble la Esperanta popolo rigardas kaj plu rigardos la rekomendojn de la Akademio kiel utilajn kaj sekvindajn (tamen espereble neniu sekvos ilin blinde aŭ sklave), sed tio plene dependas kaj plu dependos de la reputacio de la Akademio. La Akademio estus nenio sen la bonvolo de la Esperanta popolo. Mi esperas, ke la popolo trovos la ĵus aperintan Naŭan Oficialan Aldonon bona kaj uzinda, kaj mi esperas, ke tio kontribuos al bona reputacio de la Akademio, kaj do al la aŭtoritateco de la Akademio.
Kaj mi esperas, ke oni estonte ĝuste komprenos la sencon de la facile miskomprenbla, sed forte enradikiĝinta esprimo “oficiala radiko”.
Marc Bavant
Mi plene konsentas kun Bertilo kaj esperas, ke tiu ĉi artikolo aperos en vastpublika gazeto.
Ni certe povas fanfaroni, ke E estas vivanta lingvo, sed eĉ vivanta lingvo bezonas reguligi sian evoluon, precipe se ĝi havas malgrandan parolantaron, kaj se ĉe la grandega plimulto de la parolantaro ĝi estas nur dua lingvo.
Nicola Ruggiero
Mi ĝojas, ke en Esperanto nun mi povas ĝui multajn vortarojn eĉ se nur en la reto; mi pensas pri ReVo kaj Akademia Vortaro. PV+S kaj NPIV ornamas mian librobreton kaj mi ĉiam konsultas ilin. Estus belege, se aperus libroforme ankaŭ ReVo kaj Akademia Vortaro, ili donus certe ian avantaĝon al averaĝa esperantisto same kiel nun averaĝa esperantisto kia mi profitas el Akademiaj rekomendoj. Vivu la Akademio!
Bertilo Wennergren
Nicola Ruggiero:
Prave. Sed bedaŭrinde nek la unua, nek la dua, estas vere maturaj por libra eldono. Eble iam. Espereble ne tro malbaldaŭ.
Mi kaptas la okazon mencii, ke mia artikolo “Kial do oficialigi?” laŭplane aperos – en prilaborita kaj plilongigita formo – en “La Ondo de Esperanto”.
Marc Bavant
Kia emociiga sincereco! Mi volonte proponus al Bertilo, ke li malfermu specialan formularon en la Akademia retejo, ke la publiko povu abunde direkti siajn laŭdajn mesaĝojn al la respektinda Institucio, kiu foje iom dubas pri la publika korfavoro al ĝi.
A Giridhar RAO
Modele klara kaj paciga teksto! Dankon!
Kokele
Pri aliaj lingvaj akademioj, mi povas nur mencii la Reĝan Hispanan Akademion kaj ties korespondajn akademiojn en ĉiuj hispan-amerikaj landoj, plus tiuj de Filipinoj kaj Usono, ligitajn en la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo.
Same kiel la Akademio de Esperanto, la tasko de tiuj ĉi akademioj estas ellabori vortaron, kies 22a eldono (2001) enhavas 88,431 kapvortojn, multe malpli ol la vort-trezoro de la hispana lingvo.
Kaj same kiel en esperanto, “oficiala vorto” en la hispana signifas nur ke ĝi aperas en la akademia vortaro. Ja ekzistas personoj kiuj pensas ke nur la akademiaj vortoj estas “korektaj”, sed tiu ideo emas forviŝiĝi favore al pli da libereco en la esprimado kaj en la konstruo de la parolo.
Do, almenaŭ por hispan-parolantoj, la ideo havi akademion kiu stiras la evoluon de la lingvo estas tute natura. Kompreneble, ne mankas kritikoj al tiu burokrateco, sed ĝenerale oni akceptas la decidojn de la akademio.
Bernardox
Mi konsentas kun Bertilo: OA daŭre estas senc-havaj kaj la Akademio (AdE) post OA 9 de 2007 baldaŭ preparu OA 10.
La ĉefa tasko de AdE estas pliampleksigi la ĝeneralan interkonsenton pri tio, kio estas “ĝusta” Esperanto. Pro tio ĝi solvu lingvajn disputojn en travidebla, racia kaj formala proceduro cele al plifortigo de unueco inter esperantistoj. Fakte ĝi daŭrigu la laboron, kiun Zamenhof komenciĝis en 1905.
Kvankam OA 9 kun malmultaj esceptoj estas laŭdinda, ĝia enkonduko bedaŭrinde estas nete malĝusta kaj ne koheras kun la preskriboj de la Antaŭparolo al la Fundamento (A). Kerna eraro estas:
“Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento.”
Evidente ne! La Antaŭparolo preskribas:
“Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio **enkondukos ilin en la vortaron oficialan**, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].
“… ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos **pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj**, ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti
rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata [A 10.4]”.
La vortumo estas tute klare: Per OA AdE “pligrandigas la ĝisnunan fundamenton”. La vortoj aŭ reguloj aldonitaj al FdE fariĝas parto de FdE mem. Per tio ili ekhavas la saman statuson de “eterne ĝusta” Esperanto, kiel tiuj elementoj, kiuj enestis jam en 1905. Ili fariĝas “netuŝeblaj”. Eĉ AdE mem ne povas ŝanĝi ilin plu.
Pli detale oni povas legi tion en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I) de 2015-04 p. 361-363. Elŝutebla de http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto