0.0 Enkonduko. Wennergren, proponante ‘aliula’ kiel alternativon al la nedezirata ‘alies’ (ŝajne la spontanee evoluinta vorto), skribas (PMEG 13.3):
Aliula signifas “rilata al aliulo (= alia persono)”, kio laŭ la kunteksto povas esti ekz. “posedata de aŭ apartenanta al alia persono”… Uzo de aliula forigas la solan okazon, kie tabela ALI-vorto [t. e. ‘alies’ – KM] povus esti iom utila.
Mi provos montri, ke kvankam ‘alies’ ŝajnas krei tabelradikon el ‘ali-‘, nur ordinara radiko, ‘aliula’ siaflanke kreas posedan pronomon el ordinara adjektivo. Ambaŭ solvoj do estas problemaj, sed ‘alies’ konsiderinde malpli ol ‘aliula’.
1.0 Eksterlingvaj konsideroj. La 37 uzoj de ‘alies’ en la Tekstaro estas ĉiuj modernaj kaj, kiom mi scias, de respektindaj aŭtoroj: redaktoroj de Monato kaj de La Ondo de Esperanto (post ties renovigo), kaj Donald Broadribb en sia traduko de La Respubliko de Platono. Kiam oni aldonas la ĉ. 11.000 trafojn de ‘alies’ en la reto, oni apenaŭ povas ignori la signifan jaman akceptadon de ‘alies’.
Retserĉoj de ‘aliula’ renkontas ĉ. 360 trafojn (5 en la Tekstaro), do tiu alternativo ne estas tute senviva; sed ‘alies’ evidente pli prosperas. Aldone kaj grave, la haveblaj datenoj ŝajne ne apogas la tezon, ke uzado de ‘alies’ kondukas al ĝenerala disfalo de la korelativa tabelo. Simple dirite, oni sufiĉe ofte trovas ‘alies’ en la lingvouzado de E-istoj, sed preskaŭ neniam trovas ‘aliu’, ‘alio’, ‘aliam’ k.c. kiuj supozeble rezultus de uzado de ‘alies’ (kaj/aŭ ‘aliel’, por kiu mi ne argumentas) — malgraŭ anekdota evidento.
Ĉiuj retserĉoj kompreneble trafas ankaŭ la kazojn, kie la demando mem estas diskutata, do la ciferoj estas nur sugestivaj. Tamen proksimuma 0,03-a diferenco ŝajnas signifa eĉ malnete.
2.0 Lingvointernaj konsideroj.
2.1 En PMEG (9) estas vortkategorio ‘difiniloj’, kiuj inkludas la posedajn pronomojn; la tabelvortojn je -u, -a, kaj -es; la difinan artikolon ‘la’; la vorton ‘ambaŭ’; kaj (duone) la vorton ‘unu’. Difiniloj estas “vortetoj, kiujn oni metas antaŭ O-vorta frazparto por difini la identecon de la afero”. Vortetoj malsamas de aliaj vortoj (ekz. adjektivoj) tiurilate, ke ili ne bezonas finaĵon. Ĉu de tio ni rajtas konkludi, ke la ‘-a’ de ‘mia’, ‘via’ ktp. ne estas la adjektiva finaĵo ‘-a’? Ŝajne ne, ĉar en 11.2 posedaj pronomoj estas “A-vortoj”:
La posedaj pronomoj povas ricevi la finaĵojn J kaj N same kiel aliaj A-vortoj. [emf. mia – KM]
Kaj laŭ PMEG (44) A-vorto estas simple adjektivo. Do posedaj pronomoj ŝajne estas adjektivoj; ili ne bezonas finaĵon ĉar ili jam havas finaĵon. Kaj estas tre bone, ke posedaj pronomoj estu adjektivoj, ĉar la rilatoj inter poseda pronomo kaj ties kapo estas de plej diversaj, eĉ nelistigeble multaj, specoj: mia domo, mia foto (foto de fotita mi), mia patrino, mia malsano, mia morto, mia vico, mia promenado, mia traktado (la maniero, kiel oni traktas min), kaj tiel plu. Estus tre taŭge simple diri, ke ekz. ‘mia’ signifas ‘rilata al mi’.
Sed malgraŭ la semantiko estas konsiderindaj konduto-diferencoj inter ordinaraj adjektivoj kaj posedaj pronomoj:
2.1.1 Ordinara adjektivo neniam montras i. a. posedadon. La semantikaj rilatoj inter la kapo de substantiva lokucio kaj ĝia adjektivo povas esti preskaŭ de ia ajn speco, krom posedado. “La virina libro” ne povas signifi “la libro de la virino”, kaj fakte estas sensenca. “Junula vizaĝo” ne signifas “vizaĝo de junulo” sed “vizaĝo havanta la trajtojn de junulo”. “Subula gardisto” ne estas gardisto apartenanta al subulo, sed gardisto kiu estas subulo aŭ similas subulon. Ktp. Nur en la kazo de ‘aliula’ tia signifo eblus — “aliula libro” = “libro de aliulo” — per speciala dekreto, kaj nur por eviti ‘alies’.
La samo validas pri la aliaj, neposedaj rilatoj inter posedaj pronomoj kaj ties kapoj.
Por solvi tion, oni simple promociu ‘aliula’ al poseda pronomo. Bone, sed ĉu tio ne estus paŝo samtiel drasta, kiel uzu ‘ali-‘ kiel tabelradikon?
Tia promocio solvus ankaŭ aliajn problemojn rezultajn de diferencoj inter posedaj pronomoj kaj ordinaraj adjektivoj:
2.1.2 Ordinaraj adjektivoj permesas gradigadon, kiel ekzemple per ‘pli’ kaj ‘tre’ (la prototipa adjektivo ajnlingve estas gradigebla). Posedaj pronomoj ne estas gradigeblaj:
(1) La domo estas pli granda ol la ŝedo.
(2) *La domo estas pli mia ol la ŝedo.(3) La domo estas tre granda.
(4) *La domo estas tre mia.
‘Alies’, estante jam tabelvorto, kiel dezirate ne estas gradigebla:
(5) *La domo estas pli alies ol la ŝedo.
(6) *La domo estas tre alies.
Sed por ‘aliula’ oni devus speciale preventi uzojn kiel
(7) La domo estas pli aliula ol la ŝedo.
(8) La domo estas tre aliula.
Oni povus preventi ilin per promocio de ‘aliula’ al poseda pronomo — sed je la kosto menciita supre.
2.2 Aliaj kialoj preferi ‘alies’ ol ‘aliula’.
2.2.1 Tre klare ni vidas la naturon de ‘aliul-‘ kiel ordinara adjektivo se ni konsideras la signifon de ‘aliuleco’. Ĝi nur povas signifi, certe, la trajton esti alia homo, nepre ne la trajton esti posedata de aliulo — krom se ni farus specialan provizon.
2.2.2 ‘Aliula’ kiel ordinara adjektivo respondus al la demandovorto ‘kia’, ne ‘kies’: rimarku la naturecon de (9) kompare kun la plumpeco de (10):
(9) Kies libro? Ĉu ties, aŭ alies?
(10) Kies libro? Ĉu ties, aŭ aliula?
2.2.3 ‘Alies’, estante tabelvorto, permesus ‘ĉi’; ‘aliula’ supozeble ne; neniu alia adjektivo permesas ‘ĉi’:
(11) Kies libro? Ĉi alies.
(12) Kies libro? *Ĉi aliula.
2.2.4 Ĉar la finaĵo ‘-a’ estas la ordinara adjektiva finaĵo, ‘aliula’ ja devas signifi “rilata al aliulo”, sed ĝi povas ankaŭ signifi “estanta aliulo”, kaj ĝuste tio kreas problemon pri ĝia uzado kvazaŭ poseda pronomo sen promocio: iu ajn aliulo estas aliula. Se uzi ĝin kiel posedan pronomon, oni devas doni al ‘aliula’ specialan signifon, kiun ‘alies’, malgraŭ sia atenco al la korelativa tabelo, ne bezonas. La problemo leviĝas plej klare kiam la kapo de la lokucio enhavanta ‘aliula’ estas homo. Komparu (13) kaj (14):
(13) La komizo missendis kvitancon al alies kliento.
(14) La komizo missendis kvitancon al aliula kliento.
La lokucio “aliula kliento” sen speciala senco estas nur pleonasmo, ĉar la kliento mem estas aliula, se ŝi/li ne estas la parolanto aŭ alia ĉefrolanto en la parolo. Fakte iu ajn partoprenanto en la parolo estas aliula, kiu ne estas la parolanto aŭ alia ĉefrolanto, ĉar li/ŝi estas aliulo. La du vortoj ‘alies’ kaj ‘aliula’ do havas tre malsamajn signifomanierojn.
3.0 Resumo. Nek ‘alies’ nek ‘aliula’ estas tute senproblema. ‘Alies’ ja atencas la korelativan tabelon, sed laŭ la evidento ne disvastigas ĝeneralan misuzadon. Ĝi havas la avantaĝojn esti (i) spontanea kaj (ii) unusenca. ‘Aliula’ en sia speciala senco ne kondutas kial ordinara adjektivo kaj esence estas promociita al poseda pronomo, do atencas la pronomsistemon. Aldone, ‘aliula’ estas plursenca. Laŭ PMEG kuntekstoj povas displekti la diversajn signifojn de ‘aliula’. Sendube jes. Sed ĉu ni intence kaj konscie benu plursencan formon, kiu bezonas kuntekstan helpon, kiam jam haveblas spontanee kreita, unusenca kaj (krom la neempiria tabela argumento) senproblema vorto ‘alies’?
Multegaj lingvoj fartas tute bone sen unuvorta aliulindika poseda pronomo. Sed ĝia utilo videblas en ĝia spontanea disvolviĝo en Esperanto.
PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN. Versio 13.0 de la 14-a de Aprilo 2005. Rete havebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/.
Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de “Esperantic Studies Foundation”.
Bertilo Wennergren
Dankon, Ken, pro tre pensiga kontribuo al la debato pri “alies”! Mi tre ĝojas, ke iu sukcesas alporti pliajn kaj pli profundajn argumentojn al debato, kiu ofte ŝajnas iom stagna.
Apartan dankon pro la jeno:
Temas pri fuŝa vortumo en PMEG. Difiniloj ja ne estas nur vortetoj, kiel vi prave atentigas. Posedaj pronomoj ne estas vortetoj, sed A-vortoj pluformitaj el vortetoj (el personaj pronomoj) per la ordinara A-finaĵo (sed ja kun iom speciala signifo).
Mi ĵus korektis tiun mison en mia laborekzemplero de PMEG, anstataŭigante “vortetoj” per “vortoj” en la difino de “difiniloj”.
Cetere mi iam respondos en aparta artikolo.
Jorge
Min ne konvinkas la argumentoj de Ken. La vorto “alies” trojĉevale implicas novan, kontraŭsisteman serion da ali-tabelvortoj (ĉe la kazo de la fakvorto “estiel” neniam sentiĝis emo plivastigi la serion). Sufiĉas legi “Kandid” de Voltaire en traduko de Lanti por vidi amason da “aliu, aliel ktp”. Cetere, laŭ la argumento ke “aliula” respondus al “kies?” anstataŭ al “kia?”, oni devus preferi ankaŭ formojn kiel “mies, vies ktp”. Fakte, mi tute malkonsentas kun la aserto ke adjektivo neniam povas signifi posedadon. Kion do signifas “prezidenta palaco” se ne “palaco de la prezidento”? Kaj “gepatra lingvo”? Kaj eĉ la kontraŭregula “delegita reto”? Fine, mi povas imagi frazojn kiel “mi sentas esperanton pli mia ol la hispanan lingvon”, validajn sintakse kaj signife.
Ken Miner
Dankon, Jorge, pro viaj komentoj.
Pri Lanti mi respondas ke li ne estas moderna aŭtoro; la aŭtoroj kaj redaktoroj, kiuj uzis resp. permesis ‘alies’ en la tekstoj de la Tekstaro estas modernuloj. Oni povas trovi multon en la malnova Esperanto, kion oni ne imitus nuntempe (nur legu ekzemple Kastelo de Prelongo, aŭ kompreneble LLZ mem). Se modernaj aŭtoroj, kiuj uzas ‘alies’, ĝeneraligus ‘ali-‘ kiel tabelradikon, tio evidentus en la Tekstaro. La malforto de anekdota evidento estas, ke oponanto povas uzi ĝin samefike (“miaj tri ekzemploj egalas al viaj tri ekzemploj” k.s.). Tial la reto kaj la Tekstaro tiom utilas.
Prezidentoj kutime laŭ mia kompreno ne efektive posedas “siajn” prezidentajn palacojn, do ĉu via ekzemplo ne retropafas? :) Kaj kial “la virina libro” ne povas signifi “la libro de la virino (la libro, kiun posedas la virino)”? Se tiu lokucio havas sencon, ĝi signifas eble libron verkitan de virino, libron pri “virinaj temoj” aŭ simile — preskaŭ ion ajn krom libron, kiun posedas la virino. (Kompreneble, posedado povus esti kuntekste trudata kaj sekundara signifo de “rilata al virino”; sed ‘aliula’, por funkcii kvazaŭ poseda pronomo, devus laŭlitere kaj primare signifi “posedata de aliulo”.)
Tio estas valida punkto, kaj ja mia 2.2.2 ne estas per si mem tre forta argumento. Aliflanke, malkiel ‘alies’, ‘mies’ kaj ‘vies’ (k.c.) ne estas multe uzataj de modernaj aŭtoroj, do ne serioze prezentas sin al nia konsidero — tiel ŝajnas al mi, almenaŭ.
Cyril Brosch
Saluton!
Ankaŭ min bedaŭrinde ne konvinkas kelkaj ĉefaj argumentoj el la artikolo.
1) Unue, kiel Jorge jam skribis, ankaŭ laŭ mia lingvosento kutima adjektivo povas indiki posedadon. Tipologia komparo ekz. kun la anatoliaj lingvoj montras la fluan transireblon inter genitivo kaj adjektivo (kp. iom rilatan artikolon, kaj miakomprene la nocio de ĝenerala rilato (kion esprimas ja ‘a’) inkluzivas abnkaŭ apartenecon kaj posedadon. Krome posedo pronomo ja ne devas nepre indiki posedadon, sed povas ankaŭ signifi ‘rilata al mi’ (ekz. en mia bato en la senco ‘bato, kiu min trafis’) – pro tio tiom akra divido inter ordinara adjektivo kaj poseda pronomo ne ŝajnas por mi utila aŭ farebla.
2) Rilate al
troveblas multaj ordinaraj adjektivoj, kiuj propre ne estas gradigeblaj, ekz. graveda, morta, ruĝa; se oni metafore povas ilin gradigi, oni tion ankaŭ povas rilate posedan pronomon. Mi antaŭ nelonge aŭdis en pola filmo (Dzień Świra) Moja racja! Jest moja! Jest mojsza niż twojsza! ‘Mia pravo! Estas mia! Estas pli mia ol via!’
Mia privata opinio:
Same kiel ordinara adjektivo Esperanta, kiu alie ol la Ida adjektivo estas sufiĉe polisemia, ankaŭ aliula tamen estas klara verŝajne en 99% de la okazoj pro la kunteksto. Ne indas pro ĉi tiu 1% rompi la tabelvortan serion kaj Fundamenton.
Mi pensas, ke la uzado de alies ne fontas en vera bezono havi mallongigon de de alia persono/aĵo (ja en la plimulto de la etnaj lingvoj ne ekzistas tia formaĵo), sed el luda aŭ fanfarone morderneca sentoj.
Marc Bavant
Mi tamen ne certas, ke komparacio estas deviga kategorio de ĉiu adjektivo. Laŭ mi dependas de la semantiko. “Centa” estas adjektivo en E kaj ne nur, sed malfacilas trovi spontanean ekzemplon kun “pli centa ol”. Same pri la adjektivoj rezultantaj el adjektivigo de substantiva sintagmo: surstrata, postdiploma, intertempa…
Pri la kerno de la demando, mi nur rimarku, ke Z diris nek “alies”, nek “aliula”, sed :
287. De fremda dento ni doloron ne sentas.
288. De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
451. El fremda ledo oni tranĉas larĝe.
452. El fremda poŝo oni pagas facile.
495. En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.
496. En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
497. En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
k.a. :-)
Tio kompreneble kovras nur parton de la eblaj uzoj de “aliula”, sed sufiĉe gravan.
Ken Miner
Mi ne skribis, ke ĉiuj adjektivoj estas gradigeblaj, sed ke la prototipa adjektivo estas gradigebla. Apogaj argumentoj troveblas ĉe la diversaj lingvistoj, kiuj prilaboris prototipecon, ekz. William Croft.
Jes, ‘fremda’ estas tre bona ebleco. Sed ankaŭ ĝi estas plursenca, sekve ceteris paribus ‘alies’ superas.
Marc Bavant
Ken:
Mi opinias tiun sencon ebla, eĉ se tre malofta, ĉar fremda al la fontlingvoj. Same kun la adjektivoj derivitaj de personaj nomoj: la hitlera plano, “ludovikaj vortaroj” ktp. En la slavaj lingvoj, cetere, ekzistas tiaj posedaj adjektivoj el personaj nomoj, kun des pli firma statuso, ke ili ofte havas apartan paradigmon.
Mi tute konsentas, ke la poseda pronomo (parenteze, mi preferas la terminon posed-adjektivo) povas montri i.a. veran posedon (“kiun mi/vi… laŭleĝe posedas”), dum por montri, ke objekto X estas posedata de Y, oni preferas diri “X de Y”, ol “Y-a X”. Sed la lingvo ne havas specialan rimedon por distingi veran posedon disde la rilato esprimata de “mia amiko” aŭ “reĝa palaco”, kiun oni kutime nomas ankaŭ posedo aŭ aparteno.
Mi do dirus, ke la eventuala specifeco de la posed-adjektivoj montri veran laŭleĝan apartenon, ne gravas, ĉar tiu trajto ne estas lingve signifa.
Jorge Camacho
“Prezidenta palaco” estas “palaco de la prezidento”, ne “palaco kiu prezidentas”; temas, lingve, pri posedo, sendepende de tio ĉu el jura vidpunkto la prezidento proprietas aŭ posedas mem la palacojn, ĉu dum 6 tutaj jaroj aŭ nur unu sekundon.
Prave mencias Marc Bavant la adjektivojn derivitajn el personaj nomoj; jen posede (“la homeraj eposoj”, “la zamenhofa idealo”; komparu kun “dia volo”) jen kvalite (“homera eĥo”; komparu kun “diinaj mamoj” k.s.), t.e. polisemie.
Sed prefere kaj tutsimple mi plene konsentu kun Cyril Brosch, ĉefe kun la frazoj:
Adamo
Ŝajnas al mi tute strange ke adjektivo ne povas montri posedadon. Fakte, oni ne devas teoriumante malpermesi ian grandan aro da signifoj aŭ uzoj. Eĉ se oni ne povas pensi pri tia uzo en iu specifa momento, tamen povas esti ke en la ĝusta kunteksto tiu signifo estus plej evidenta.
Eĉ se prezidentoj ordinare ne posedas siajn palacojn, se unu ja posedus, aŭ por la malmultaj kiuj posedas, “presidenta palaco” estus tute taŭga maniero priskirbi la situacion. Por mi, la ĉefa signifo de “junula vizaĝo” ja estas posedado. Se mi volas paroli pri tipaj trajtoj, mi verŝajne dirus “juna” aŭ “juneca”, aŭ eventuale eble eĉ “junuleca”. Sed kunteksto povas ŝanĝi tion, kompreneble. Kaj eĉ pri “virina libro”, tio eventuale povas signifi posedadon, en la ĝusta kunteksto.
Mi ne ŝatas “aliula”, ĉar ĝi tute perfortas mian lingvosenton, kaj aspektas stranga kaj malofta, eĉ se oni decidas ke teorie ĝi estas bona. Kiam mi diras ĝin, la atento de la alparolato estas fiksita sur tiu vorto, kaj ne sur tio, kion mi provas komuniki.
Mi volas akcepti “alies”, ĉar mi tre malŝatas mense korekti lingvaĵojn dum mi legas en Esperanto, kaj ĝi estas sufiĉe ofta, ke mi devus fari tion pri ĝi tro ofte, se mi konsiderus ĝin eraro, do se estas iel eble, mi volas pravigi ĝin.
Jorge Camacho
István Ertl uzis en traduko tre simplan kaj elegantan alternativon: “de alia(j)”.
Bertilo Wennergren
Jorge Camacho.
Jes, kompreneble “de alia(j)” estas la baza elekto. Sed iafoje ĝi tamen ne estas tre eleganta. Oni iafoje sentas la bezonon de samsignifa esprimo, kiu povas aperi en antaŭpozicio kaj ankaŭ memstare, ekzemple:
Ŝi ne uzis mian biciklon, sed la biciklon/tiun de (iu) alia (persono).”
→ Ŝi ne uzis mian biciklon, sed aliulan/alies (biciklon).
Ĝuste tial ekestis la tuta problemo kaj la diskuto.
Ken Miner
La tuta demando memorigas min pri interesa spekulativo, kiu estiĝas en fama verko de Spinozo, Tractatus Theologico-Politicus. Konvinke argumentinte, ke ne Moseo sed aliulo, plej verŝajne Ezra, longe post la tempo de Moseo, verkis/kompilis la kvin “librojn de Moseo”, Spinozo tiam demandas sin, kial tiuj libroj estas tiel konataj. Li proponas, ke ĉar la vivo de Moseo estis la precipa kaj plej grava temo de tiuj libroj, tial ili akiris la nomon “la kvin libroj de Moseo”. Per posta miskompreno, oni krediĝis, ke Moseo estis la aŭtoro, post kiam oni volonte defendis tiun ideon ĝismorte (Tractatus VIII, ĉe la fino). La samo eble okazis ĉe aliaj tanaĥaj libroj. Tiom danĝeras tro svaga signifado de la genitivo kaj similaj gramatikaj konstruoj.
Mi tute hazarde ĵus malkovris ankoraŭ alian signifon de ‘aliula’ kaj ‘aliule’, nome tradukon de la angla vicarious kaj vicariously. Ekzemple maljuna onklino tro malsanas por vojaĝi, do financas sian nevon en fremdajn landojn, kiu skribu al ŝi pri siaj spertoj. Ŝi do spertas aventurojn ne mem, senpere, sed aliule. Utila, mi kredas, sed ne necesa, ĉar mi trovas, ke mankas al pluraj etnolingvoj unuvorta esprimo por tio (kp. la hispanan “a través de otra persona” k.s.). Aldone, mi ne trovas tiajn uzojn de ‘aliul-‘ rete nek Tekstare, nur en unu vortaro angl-espa, la Benson-a.
Marc Bavant
Ĉu tamen “pere” ne estus taŭga mala vorto de “senpere”? En la franca oni ĉi-okaze uzas “prokure”.
Valdo Banajtis
Mi ne scias, kiam kaj de kiu estis kompilita la Korelativa Tabelo. La Fundamento ne mencias ech 8 vortojn el la 45 tabeleroj, do tutan serion, kiu povas konsisti el ALI-. ALI- nature gravitas al al la tabelo, char ghi estas I-aksa pronmomo, laj I estas la akso de tuta pronomadverba sistemo, pli vasta ol la tabelo mem, kiu siavice konsistas el tri partoj – la adverba/cirkonstanca -e, -en, -el, -al, -am, la intera -om, la pronoma -u, -o, -a, -es, kaj aparta propre pronoma persona kaj poseda. Sume estus 80 memstaraj vortoj kun akcenta I. Krome tri numeraloj gluighas al tiu kompanio – la sola dusilaba unu, individuindika, kun la alia du – ambaw u-finaj, simile al tiU, iU, kaj pli fore trI, la tria kaj la lasta vokalfina numeralo kun la pronomeca I.
Sed ni lasu aparte la 10 stumpajn kaj aliajn 10 posedajn personpronomojn, kaj la resto (6×10) kongruas kun la litovlingva, en kiu ALI- havas chiujn formojn de TI-, KI-NENI-, CHI- kaj I-. Zamenhof tro mallonge praktikis che litovaj kamparanoj por rimarki pretan modelon de hindewropa tabelo. Li prenis nur unu vorteton TUJ. Nur unun, kiel diris Kalocsay per la avidaj lipoj de Eva en la “Tragedio de l’homo”.
Chu estas vero, ke nur Esperanto kaj la litova posedas tian unike kompletasn kaj simetrian participan sistemon? En la litova ech pli ampleksan, char CHIU litova verbo faras CHIUJN 6 participajn formojn kaj ech pli. La praava lingvo litova litova sendas sian benon al la pranepa Esperanto, bondezirante esperon kaj eltenon.
Valdas Banaitis