Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Malklaraĵoj en la Fundamento

En tiu ĉi artikolo mi prezentas diversajn malklaraĵojn pri radikoj, vortoj kaj kunmetaĵoj en la Fundamento de Esperanto kune kun mia opinio, kiel ilin interpreti kaj trakti, precipe en vortaroj. En pluraj lokoj mi prezentas interpreton, kiun la Akademio de Esperanto jam alprenis kiel oficialan starpunkton.

PROCENT/, REPREZENT/, RESUM/ kaj DEPEND/

La Universala Vortaro prezentas PRO/CENT/, RE/PREZENT/ kaj RE/SUM/ kiel kunmetaĵojn. La signifoj de tiuj kunmetaĵoj tamen ne bone kongruas kun la signifoj de la indikitaj partoj (PRO, CENT, RE/, PREZENT/ kaj SUM/). Tial multaj nuntempe preferas rigardi la vortojn procento, reprezenti kaj resumi kiel unuradikajn. Tiu maniero analizi tiujn vortojn povas esti tute oportuna kaj konsilinda, sed la Fundamento tamen ne enhavas iajn radikojn PROCENT/, REPREZENT/ kaj RESUM/. Tial vortaroj, kiuj listigas procent/o, reprezent/i kaj resum/i kiel unuradikajn vortojn, indiku tiujn kiel ne-Fundamentajn kaj eĉ neoficialajn. Vortaroj, kiuj listigas ilin kiel kunmetaĵojn – pro/cent/o, re/prezent/i, re/sum/i – marku tiujn kunmetaĵojn kiel Fundamentajn. Simile statas pri la vorto dependi, kiu estas en la Universala Vortaro prezentita kiel kunmetaĵo, DE/PEND/. Eventuale en iuj vortaroj oni volos prezenti ĝin kiel faritan el unu nekunmetita radiko DEPEND/. En tia okazo oni marku tiun radikon DEPEND/ kiel ne-Fundamentan kaj neoficialan.

PAŬLIN/ kaj PAŬL/

En la 7a Oficiala Aldono (7OA) PAŬLIN/ estas prezentita kiel aparta Fundamenta radiko. En la 8a Oficiala Aldono (8OA) la Akademio tamen deklaris, ke la radiko PAŬL/ estas Fundamenta, kaj ke la virina nomo Paŭlino estas farita el la radiko PAŬL/ per la sufikso IN/. Ne ekzistas do aparta Fundamenta radiko PAŬLIN/.

AŬGUST/ kaj JULI/

En la Universala Vortaro aperas AŬGUST/ kiel nomo de monato. En la Ekzercaro (ekzerco 22) aperas la vira nomo Aŭgusto. Eblas tion interpreti tiel, ke temas pri unu sama Fundamenta elemento AŬGUST/ kun du malsamaj signifoj, aŭ tiel, ke estas du apartaj, sed samformaj (homonimaj) radikoj AŬGUST/ (unu el ili tiam estas nomo de monato; la alia estas virnomo). En 7OA la Akademio listigis kaj kalkulis la viran nomon AŬGUST/ aparte, sed tamen ne eksplicite anoncis, ke temas pri radiko alia ol la monatonomo de la Universala Vortaro. Historie temas klare pri la sama nomo. Oni nomis la monaton laŭ la imperiestro Aŭgusto. Multaj vortaroj, ekz. Plena Ilustrita Vortaro, tial elektis prezenti ambaŭ signifojn sub unu sama kapvorto, kiel du signifojn de unu sama radiko. Tiu unuradika interpreto estas aprobinda: Ekzistas nur unu radiko AŬGUST/ kun (almenaŭ) du diversaj signifoj. Tute analoga estas la radiko JULI/, kiu en la Fundamento aperas nur kiel nomo de monato. Ekster la Fundamento Julio uziĝas tamen ankaŭ kiel vira antaŭnomo. Historie statas same kiel pri Aŭgusto: Oni nomis la monaton Julio laŭ la imperiestro Julio Cezaro. Ankaŭ tiujn du Julio oni rigardu kiel du signifojn de unu sama radiko.

Nulo kaj nul

La elemento NUL/ estas en la Fundamento finaĵobezona radiko, kies baza formo estas nulo. En 8OA aperis la jena Akademia decido:

Apud la Fundamenta substantivo nulo estas oficialigita la numeralo nul.

Laŭ la “Baza Radikaro Oficiala” de la Akademio 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ (“sen finaĵo en kalkuloj, nombrado…”), sen ŝanĝi ĝian principan statuson kiel finaĵobezona radiko. Tiu vidpunkto estas rekomendinda: Ekzistas nur unu elemento NUL/, kiu principe estas finaĵobezona radiko. Sed oni povas, laŭ aparta decido de la Akademio de Esperanto, uzi tiun elementon ankaŭ senfinaĵe kvazaŭ ĝi estus nombra vorteto (numeralo).

Vaŝington kaj Zamenhof

La propranomaj elementoj VAŜINGTON/ kaj ZAMENHOF/ estas en 7OA kaj 8OA prezentataj kiel finaĵobezonaj radikoj. En la Fundamento ili tamen aperas nur kiel memstaraj vortoj sen O-finaĵo kaj sen apostrofo. En 8OA la Akademio deklaris, ke

temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de l´ substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem.

JORK/, KALVIN/ kaj LUTER/

La tri radikoj JORK/, KALVIN/ kaj LUTER/ aperas en la Fundamento nur en la kunmetaĵoj Nov-Jork(o), Kalvinanoj kaj Luteranoj. Eblas demandi, ĉu temas pri la tri radikoj NOVJORK/, KALVINAN/ kaj LUTERAN/, aŭ pri kunmetaĵoj kun la radikoj NOV/, JORK/, KALVIN/, LUTER/ kaj AN/. Estas rekomendinde rigardi ilin kiel kunmetaĵojn, kaj la radikojn JORK/, KALVIN/ kaj LUTER/ kiel Fundamentajn radikojn. Tion parte jam fiksis la Akademio en 7OA

En la Universala Vortaro, ĉe AN/, aperas Nov-Jork – sen O-finaĵo, sen apostrofo, kaj ankaŭ sen tia signeto, kiu normale aperas post finaĵobezonaj radikoj en la Universala Vortaro. Tuj poste aperas la kunmetaĵo Nov-Jork/an/, ĉi-foje kun la normalaj signetoj. En la Ekzercaro, en la vortolisto de ekzerco n-ro 37, aperas Nov-Jorko kaj Nov-Jorkano. Klare estas, ke la radiko JORK/ estas finaĵobezona radiko. Sekve la skribo Nov-Jork en la Universala Vortaro estas preseraro. Tie devus aperi signeto: Nov-Jork/.

JUR/ kaj JURIST/

En la Ekzercaro (en paragrafo 4, “Ekzerco de legado”) aperas la vorto juristo. En la Unua Oficiala Aldono (1OA) aperis JURIST/. En la 3a Oficiala Aldono (3OA) aperis JUR/. En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke estas Fundamenta la radiko JUR/. Sekve la Fundamenta vorto juristo estu rigardata kiel kunmetaĵo de JUR/ kaj la sufikso IST/. Ne ekzistas aparta oficiala radiko JURIST/. La apero de JURIST/ en 1OA estu rigardata kiel nura konfirmo pri la Fundamenteco de la vorto juristo.

MIL/ kaj POR/

La elementojn MIL (nombra vorteto) kaj POR (rolvorteto) la Universala Vortaro prezentas kun posta signeto, kvazaŭ tiuj elementoj estus finaĵobezonaj radikoj: MIL/ kaj POR/. En la Ekzercaro (precipe en ekzercoj 12 kaj 14) mil kaj por klare aperas kiel nefinaĵobezonaj vortetoj. La signetoj en la Universala Vortaro estas do nuraj preseraroj.

Deino

En la Ekzercaro aperas (sen kunteksto) la vorto Deino (en paragrafo 2, “Ekzerco de legado”). Laŭ 8OA tiu vorto “estas fundamenta, ĉar ĝi troviĝas tie, sed ĝi estas neniam uzita kaj prezentas ian mortnaskitaĵon: ĝi povas deveni de pra-Esperanta radiko (de- anstataŭ di-) aŭ de simpla preseraro (deino anstataŭ feino)”. Plej verŝajne temas pri preseraro por Diino (eventuale sub influo de iama pra-Esperanta formo), ĉar la vorto Feino aperas jam antaŭe en tiu sama “Ekzerco de legado”.

Cikano

En paragrafo 4 de la Ekzercaro aperas la vorto Cikano. Ĝi estas preseraro anstataŭ Ĉikano.

Ec

En paragrafo 4 de la Ekzercaro legeblas la vorto Ec. Ĝi estas preseraro anstataŭ la vorto .

ANTAUPAROLO

Paĝokape de la Antaŭparolo de la Fundamento aperas trifoje la vorto ANTAUPAROLO (sen hoketo ĉe la U). Ĝi estas aŭ preseraro por ANTAŬPAROLO, aŭ praktika apliko de la alternativa sensupersigna skribo prezentita en la Fundamenta Gramatiko.

ISZRAEL/

En la Universala Vortaro, ĉe ID/, aperas en la Pola parto (kiel Esperanta radiko) ISZRAEL/. Ĝi estas evidenta preseraro anstataŭ IZRAEL/. La ĝusta formo aperas en la kvar alilingvaj partoj sub ID/, kaj ankaŭ en la tuj posta kunmetaĵo IZRAEL/ID/ en la Pola parto.

Antaŭa

Esperanto tra bruo

Sekva

Kiel verki artikolon en Lingva Kritiko?

2 Komentoj

  1. Marc Bavant

    “Apud la Fundamenta substantivo nulo estas oficialigita la numeralo nul.”

    Grava konsekvenco de tiu decido estas, ke nula akiras signifon de orda numeralo. Precipe en matematiko oni ofte uzas objektojn kun indico, spegulanta iun ordon, kaj povanta valori 0: “la n-a termo de tiu vico estas oblo de la 0-a”. Tio kolizias kun la normala signifo, kiu estas “rilata al nulo” (ekz-e “nula elemento de grupo”: la elemento, kiu estas ĝia nulo; “la arta valoro de tiu romano estas nula”: valoras nulon…)

  2. Bernardox

    “Ekzistas nur unu radiko AŬGUST/ kun (almenaŭ) du diversaj signifoj.”

    Tiu aserto estas malĝusta. Ĝi baziĝas sur mankanta interpreto de la nocio “vorto” kiel ĝin uzas la Fundamento (FdE).
    Laŭ FdE “vorto” estas “ideo-formo-kombinaĵo”. Unu signifo (nocio) estas esprimita per iu formo (termino). Ke la sama formo (Aŭgust’) povas reprezenti plurajn “ideojn” (signifojn) ne ĝenas:

    Aŭgust’ – vira persona nomo
    Aŭgust’ – nomo de monato

    Nek gravas la antaŭesperanta etimologio, nek la (cetere malunueca) prezento-maniero en “privata” verko kiel PIV, sed nur la kategorioj de la “oficiala” (= komune akceptita) FdE.

    Pli detale en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, BK I (2015-04), elŝutebla de http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén