Esperanto tra bruo

La kondiĉoj por parolado kaj aŭskultado ne ĉiam estas idealaj. Ofte oni devas sin komprenigi en brua situacio. Eble parolas samtempe multaj personoj, el kiuj kelkaj eble estas ĝene laŭtaj. Eble apude krias infanoj. Eble sonas laŭta rokmuziko. Eble bruas apude aŭtoj aŭ maŝinoj. Eble telefona linio estas malbonega. Eble la vento siblegas.

Homaj lingvoj ĝenerale estas tre bone adaptitaj al tiaj praktikaj ĝenoj. Ni surprize lerte povas rekonstrui malbone aŭditajn frazojn, parte pro kunteksto, parte pro la redundeco de homaj lingvoj. Sed ne ĉio estas tiurilate ideala en ĉiu lingvo.

En la Germana lingvo, ekzemple, la vortoj zwei (= “du”) kaj drei (= “tri”) povas facile interkonfuziĝi, se la kondiĉoj ne estas optimumaj. Tial Germanoj ofte uzas anstataŭ zwei la dialektan varianton zwo, kiu pli klare diferencas disde drei. Ankaŭ la du monatonomoj Juni kaj Juli tre similas. Tial iafoje oni parole uzas anstataŭe Juno kaj Julei.

Iafoje oni anstataŭe helpas sin per gestoj. En la Korea lingvo iuj nombrovortoj estas ĝene similaj. 3 estas sam kaj 4 estas sa. 1 estas il kaj 2 estas i. Oni ofte vidas, ke Koreoj aldone montras perfingre la nombron por eviti miskomprenon.

En la Angla pilota lingvaĵo oni uzas niner anstataŭ nine (= “naŭ”), eble por distingi klare inter nine kaj five (= “kvin”), sed laŭaserte oni faras tion por eviti konfuzon kun la samsona Germana(!) vorto nein.

Oni raportis al mi pri uzado de la Angla vorto nine en la Dana anstataŭ la Dana ni (= “naŭ”) por distingi ĝin disde ti (= “dek”).

Nederlandanoj uzas iafoje zeuven anstataŭ zeven (= “sep”) por klara kontrasto kun negen (= “naŭ”).

Ekzistas multaj sistemoj de “literumaj alfabetoj”, en kiuj oni uzas tutajn vortojn konvencie fiksitajn por klare interdistingi la literojn: Alpha, Bravo, Charlie, Delta… (por la Angla); Anton, Ärger, Berta, Cäsar, Charlotte, Dora… (por la Germana); Adam, Bertil, Cesar, David… (por la Sveda).

Kiel statas do pri Esperanto? Ĉu la planlingvo Esperanto estas optimume fasonita, aŭ ĉu ankaŭ ĝi havas tiaspecajn mankojn, kiuj iacirkonstance necesigas elturniĝojn?

Bedaŭrinde oni devas respondi, ke ne ĉio estas ideala en nia planita lingvo. Plej multan atenton ricevis la troa simileco inter ses kaj sep – eble plej ĝena en la kunmetaĵoj sescent kaj sepcent. En brua komunikado, ekz. per radio, ili povas esti malfacile aŭ tute ne distingeblaj. Kaj pri tiaj vortoj la kunteksto malmulte helpas. Efektive oni proponis, kaj ankaŭ reale iom ekuzis, la anstataŭaĵojn sis por 6, kaj sepen por 7. Mi ricevis plurfoje atestojn pri efektiva uzado. La vorton sepen ŝajne uzadas regule la Esperantaj radiamatoroj. En PIV2005 nur sepen estas registrita. Mi opinias, ke ankaŭ sis estas inkluzivinda. Maksimuman klarecon oni atingas, se oni uzas ambaŭ.

Ankaŭ la Esperantaj liternomoj povas doni problemojn, ĉar la Fundamentaj nomoj de la konsonantoj uzas ĉiam la saman “o”-vokalon: a, bo, co, ĉo, do, e… Por solvi tiun problemon oni proponis multajn diversajn sistemojn. La plej konata estas tiu de Waringhien. En ĝi uziĝas “a” anstataŭ “o” en kelkaj el la konsonantonomoj: a, ba, co, ĉo, da, e, fo, ga, ĝa, ha, ĥo, i, jo, ĵa, ko, lo, mo, na, o, po, ra, so, ŝo, to, u, ŭo, va, za (Lingvo kaj Vivo p. 239). Siatempe tiu sistemo estis eĉ iom praktikata. Nun ĝi tamen ŝajnas pli-malpli forgesita. Mi neniam sukcesis memori, kiuj nomoj havu “a”, kaj kiuj havu “o”, kaj tiam la tuta ideo fiaskas.

Aliaj kuraĝis proponi sistemojn similajn al tiuj de la naciaj lingvoj, ekz.: a, be, ce, de, e, ef, ge, haĉ, i, jot, ka, el, em, en, o, pe, er, es, te, u, vi, ŭe, zet (propono de Belinfante laŭ Plena Analiza Gramatiko, §2).

Mi siatempe pensis pri uzado de la vokalo “e” anstataŭ “o” en ĉiuj konsonantonomoj, ĉar laŭ mia impreso tio povas doni iom pli klare rekoneblajn nomojn, precipe en legado de kemiaj formuloj (kie abundas “o” por la elemento oksigeno): a, be, ce, ĉe, de, e, fe… Sed mi neniam vere proponis tion (kaj ankaŭ nun tion ne faras).

Bedaŭrinde en la praktiko tre multaj Esperantistoj senpripense simple uzas en Esperanto la liternomojn de sia nacia lingvo, kio kreas plenan kaoson. Ekz. Svedaj kaj Germanaj Esperantistoj ofte kulpas pri tio.

Pri tiuj liternomoj apenaŭ ŝajnas io reale farebla. Oni do uzu tamen la Fundamentajn nomojn. Sed je bezono (en bruo) oni anstataŭe uzu efektivan Esperantan literumalfabeton. Ankaŭ tiaj jam ekzistas, kaj eĉ sufiĉe multaj. Esperantistoj ŝatas proponi tiajn aferojn. Tiurilate tamen statas simile ankaŭ en aliaj lingvoj, kiuj ofte havas vicojn da konkurencaj sistemoj. Sed ofte unu aŭ du sistemoj havas subtenon de oficialaj instancoj, kaj pro tio fariĝis vaste rekonataj kaj uzataj. En Esperantujo UEA prezentis en antaŭaj Jarlibroj literumalfabeton, kiun ni povas rigardi kiel duonoficialan:

Asfalto, Barbaro, Centimetro, Ĉefo, Doktoro, Elemento, Fabriko, Gumo, Ĝirafo, Hotelo, Ĥaoso, Insekto, Jubileo, Ĵurnalo, Kilogramo, Legendo, Maŝino, Naturo, Oktobro, Papero, Rekordo, Salato, Ŝilingo, Triumfo, Universo, Ŭ Universo-hoko, Vulkano, Zinko.

Tiu sistemo estas menciita ankaŭ en PMEG. Indas ĝin lerni kaj uzi je bezono.

Konfuzon povas de tempo al tempo krei ankaŭ niaj MAL-vortoj. En bruaj aŭ konfuzaj situacioj povas esti malfacile aŭdi, ĉu ĉeestas MAL-prefikso aŭ ne (ĉar MAL- plej ofte ne ricevas akcenton), kio rezultigas heziton inter ekzemple dekstra kaj maldekstra (aŭ eble plej grave dekstren kaj maldekstren).

Por solvi tion oni proponis uzi je bezono la anstataŭaĵon liva por “maldekstra”. Uzo de liva (kaj liven) povas iafoje esti konsilinda, ekz. en rapida donado de instrukcioj al ŝoforo aŭ simile. Sed ankoraŭ tiu prudenta propono ŝajnas ne esti doninta multan praktikan rezulton (krom en literaturaĵoj de verkistoj, kiuj vaste enmetas ĉiaspecajn MAL-anstataŭaĵojn, ĉu praktike bezonatajn aŭ ne). Eble se kaj kiam Esperanto fariĝos pli vaste uzata en ĉiutaga komunikado (ekz. inter ŝoforoj kaj pasaĝeroj), tiu problemo akriĝos, kaj la elturniĝo liva estos ekpraktikata.

Sed bedaŭrinde la problemoj ne finiĝas tie. Nia lingvo estas tre logike kaj regule planita, sed logikeco kaj simetrieco ne ĉiam donas tute idealan rezulton. Laŭ miaj praktikaj spertoj plej malfeliĉa estas tiurilate nia aro da personaj pronomoj: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili kun siaj ĉiamaj “i”-vokaloj. En ĉiutaga rapida komunikado, kaj precipe en bruaj situacioj, oni ne malofte misaŭdas tiujn vortetojn, ne povante rekoni, ĉu mi aŭ vi aŭ eble ni faru tion aŭ jenon. Min surprizas, ke reformemuloj tiel malmulte atentis tiun parton de Esperanto. Tiaj homoj volonte proponas ĉiaspecajn riparojn aŭ misriparojn de diversaj ofte tute fantaziaj mankoj en nia lingvo, sed la personajn pronomojn, kiuj ja donas reale konstateblajn problemojn, ili plejparte ignoras. Nu, eble plej bone tiel, ĉar reformi la pronomojn de lingvo ne estas facile.

Sed tamen eble oni povas ekuzi okazajn alternativojn al la ordinaraj pronomoj por solvi gravajn problemojn en tre ĝenaj cirkonstancoj. Mi multe cerbumis pri la eblo ekuzi paralelan serion da pronomoj, kiel ekzemple me (por “mi”), vu (por “vi”), le (por “li”), noj (por “ni”) k.t.p. kun diversaj vokaloj. Sed tre allogan sistemon mi ne sukcesis kunfliki, kaj ĉiuokaze mi certas, ke ĉio ajn tia renkontus fortan reziston.

Lastatempe mi ekhavis la ideon aldoni distingajn diversvokalajn kvazaŭprefiksojn al kelkaj el la ordinaraj pronomoj: memi (por “mi”), vuvi (por “vi”) kaj noni nani (por “ni”). Anstataŭ “li”, “ŝi”, “ĝi” kaj “ili” oni tiam simple uzu laŭbezone la viro(j), la virino(j), la instruisto(j), la instruistino(j), la hundo(j) k.s. kun efektiva O-vorto laŭ la aktuala signifo. Almenaŭ memi povus bone funkcii pro la asociaĵo kun “mem” (“mem mi”). Eble tiaspeca solvo povus esti digestebla por la samideanaro.

Ankaŭ niaj tabelvortoj suferas de simila “i”-problemo. Ili ĉiuj havas la saman akcentatan vokalon: kio, kiu, kiel, kiel, kiam… Tio iafoje donas komprenajn malfacilaĵojn. Sed feliĉe por multaj el tiuj vortoj la lingvo jam havas sufiĉe bonajn alternativojn: kiuspeca, kiamaniere, kiumotive, kiutempe, kiuhore… Tiajn vortojn oni laŭ mi kuraĝe uzu, kiam la cirkonstancoj tion necesigas.

Aŭtoro: Bertilo Wennergren

Aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Membro de la Akademio de Esperanto, kaj Direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.

19 pensoj pri “Esperanto tra bruo”

  1. Mi ne kontraŭas vian proponon pri “memi,” “vuvi,” kaj “noni”–kvankam mi ege dubas ke ili enradikiĝos en la lingvo. Tamen mi ne povas akcepti ke Esperanto forĵetu la pronomojn “li,” “ŝi,” “ĝi” kaj “ili”, sen anstataŭaĵoj. Mi supozas ke “tiu” kaj “tiuj” funkcius tiurole, ĉu ne?

  2. T0dd skribis:

    Mi ne kontraŭas vian proponon pri “memi,” “vuvi,” kaj “noni”–kvankam mi ege dubas ke ili enradikiĝos en la lingvo.

    Mi same dubas. Mi eĉ ne vere proponas ilin. Mi nur prezentas ilin kiel pripenseblajn elturniĝojn, pli-malpli por sproni la fantazion de aliaj.

    Tamen mi ne povas akcepti ke Esperanto forĵetu la pronomojn “li,” “ŝi,” “ĝi” kaj “ili”

    Sed nenion ajn tian mi proponis. Mi nur proponis, ke iafoje, kiam bruo aŭ simila ĝenaĵo malfaciligas la interkompreniĝon, oni anstataŭe uzu plenajn O-vortajn esprimojn. Do, se mi diras “li fariĝis reformisto”, kaj se la alparolato ne komprenas, ĉu mi diris “mi fariĝis…” aŭ “vi fariĝis…” aŭ “li fariĝis…” (eble ĉar ni interparolas telefone, kaj li estas en Antarkto kun malbona satelitotelefona konekto), tiam mi rediru pli klare “la prezidanto de la Akademio fariĝis reformisto”.

    Nu, certe tiel multaj jam agas. Sed se temas do pri “mi fariĝis idisto”, kaj se la aŭskultanto misaŭdas tion kiel “vi fariĝis idisto”, tiam mi eble povus diri “memi fariĝis idisto” aŭ “mem mi fariĝis idisto” por ke li pli klare aŭdu la komencan konsonanton de “mi”. Nura ideo…

  3. Bertilo,

    Nur interesaĵo…via serio memi, vuvi, k.c. montras rimarkindan similecon al la modernirlandaj pronomparoj, kie uziĝas
    kvazaŭsufikso por emfazo:

    mé, mise (mi)
    tú, tusa (vi)
    sé, sesean (li)
    sí, sise (ŝi)

    (Parenteze, rimarku ke la okcidentgaelaj lingvoj havas formojn kiel
    mi nominativa. Fakte en la skotgaela, nia mi
    estas ! Tion eblas uzi por montri, ke nia lingvo
    ja ne estas tiel strangaspekta ene de la hindeŭropa familio.)

    Ken

  4. Bertilo,

    jen miaj komentoj:

    Laŭ mia sperto sis kaj sepen ekzistas de multaj jaroj en la reala lingvo kaj estas laŭbezone uzataj. Necesas nur plidiskonigi ilin.
    Pri literoj vi pravas, malmulto fareblas krom diskonigi helpalfabeton.
    Pri mal- mi apenaŭ vidas la problemon. Kiam ial povas estiĝi konfuzo, certe allaseblas speciala prononco Mal!-dekstre, kiun oni realigu laŭ plaĉo kaj kapablo (verŝajne per du sinsekvaj akcentaj silaboj kaj fizike necesa paŭzeto inter ili).
    Pri pronomoj temos la cetero.

    Mi plene konsentas pri la uzo de O-vortoj en la tria persono. La stilo eble fariĝas stranga sed en la priparolata situacio tio ne gravas. Mi do ne vere proponas, sed nur ĵetas en la diskutejon ideon ĝeneraligi tian solvon ankaŭ por la ceteraj personoj, nome uzi ekzistantajn vortojn anstataŭ enkonduki pliajn vort-et?/er?-ojn. Ni ekzemple tre bone povas pliklariĝi per simpla ni ĉiuj, kiun komprenas ankaŭ neinicito. Mi (ne ridu!) fariĝu Mi, la parolanto (en la itala en similaj, kaj ankaŭ ŝercaj, situacioj, oni uzas la kontraktan formulon Mi subskribinta eĉ se nenia kontrakto nek subskribo rolas). Por la dua persono, ekzistas neuzata formo, kiu sonas ja strange, sed estas nemiskomprenebla kaj eble eĉ meritas recikladon de nia lingva forgesujo al nova celo: via(j) moŝto(j). Tio ne estas pli barbara ol vuvi.


    – Ĉu bzz…ia moŝt…krr…aŭdas…krr…olanton?
    – Jes, multe da bruo sed…krr…preneble. …bzz…i ĉiuj saviĝ…bzz…, tamen… sis…bzz…mal!…krr…ave vunditaj

    Fartu bone,
    Dario

    Kompreneble vi scias, ke la vorto mem venas de la Franca, kie ĝi estas la alvenpunkto de longa, ĉi tie ne detaliginda vojo, ĉe kies deiro ĉefrolas la latina met, uzebla nur post ego ĉar speciala formo de unuapersona pronomo. Do mem mi estus vere reveno al tre fora origino…

  5. Mi tamen ne konsentas, ke moŝto nun kuŝas en nia lingva forgesujo.

    Efektive mi skribis tro akre (kaj krome mi de multaj jaroj nur sidas rande de la parolkomunumo, kun kiu mi nun havas nur sporadan kontakton.) El miaj memoroj mi tamen povas fosi nur ekzemplojn de uzo ŝerca aŭ eĉ moka. El mia sennombra kolekto de moŝtuloj mi havas multajn Sinjoro Urbestro, Plejmirinda Rektoro, Lumradianta Profesoro, Honorinda Parlamentano, Kamarado Sekretario, Ekscelenco ktp, sed neniun Urbestra Moŝto. Aliflanke, mi neniam partoprenis pap-aŭdiencon…

  6. Dario:

    El miaj memoroj mi tamen povas fosi nur ekzemplojn de uzo ŝerca aŭ eĉ moka.

    Tute prave. Oni apenaŭ uzas la vorton moŝto serioze laŭ ĝia origine intencita rolo. Mi pensas eĉ, ke tiu origina uzo formalaperis sufiĉe frue, se ĝi entute iam vere vivis. Ha, jen jam ideo por tuta artikolo.

  7. Mi tute konsentas pri uzi sis kaj sepen ĉe telefono aŭ kiam gravas distingi aŭ pli klare diri.

    Pri la liternomoj, mi preferas la Fundamentajn formojn sed rekomendas uzi sistemon similan al “Alpha, Bravo, Charlie”. Do estu: Asfalto, Barbaro, Centimetro.

    Mi, ni, ktp. estas vera problemo kiam estas bruo aŭ rapida parolado. Laŭ mi Ido bone traktis tion:

    mi > me
    vi > vu
    li > il, ilu
    ŝi > el, elu
    ĝi > ol, olu, lu?

    Mi preferus uzi me/nu en bruaj kuntekstoj por mi/ni anstataŭ memi/nani.

    Mi ŝatas liva anstataŭ maldekstra en kuntekstoj kie ĝi povas helpi.

    Unu problemo pri tabelvortoj estas la akĉento de la Esperantistoj mem. Germaneca prononco de “kie” sonas precize kiel “kia” al angla orelo, ktp.

  8. 1. Ĉu la alfabeto Alfa, Bravo, Charlie, … estas uzata en aliaj lingvoj krom la angla? Eble oni adaptu ĝin por Esperanto. “Charlie” por C verŝajne estu anstataŭigita.

    2. Mi konsentas, ke la personaj pronomoj kelkfoje kaŭzas problemon en la praktiko. Eble oni pliklarigu ilin per aldono de persona nomo: “Mi, Johano, tenos la ŝnuron, kaj vi, Petro, grimpu nun suben.” Por tiuj, kiuj ne kutimas diradi en konversacio la nomojn de si kaj sia kunparolanto, ĝi eble ŝajnas iomete stranga, sed lingve ĝi estas plej konservativa propono.

    3. Mi pensas, ke mi iam aŭdis pri efektiva uzado de “vu” kaj “me”, aŭ ion tian, en Esperanto, sed mi neniam mem rekontis ilin en la uzado.

  9. Kurteno:

    Ĉu la alfabeto Alfa, Bravo, Charlie, … estas uzata en aliaj lingvoj krom la angla?

    Laŭ mia scio tiu literuma alfabeto estas nur Angla. Aliaj lingvoj havas aliajn sistemojn.

    Eble oni pliklarigu ilin per aldono de persona nomo: “Mi, Johano, tenos la ŝnuron, kaj vi, Petro, grimpu nun suben.”

    Jes, tre bona solvo por multaj okazoj.

    Mi pensas, ke mi iam aŭdis pri efektiva uzado de “vu” kaj “me”, aŭ ion tian, en Esperanto

    Eble temis pri Idistoj, kiuj provis paroli Esperante, sed miksis la du lingvojn.

  10. Vikipedio sugestas, sed ne rekte diras, ke tiu alfabeto estas uzata en aliaj lingvoj krom la angla, ekzemple en la dana kaj la germana. Ĉu iu, kiu estis en neanglalingva NATO-armeo, povas diri, kian alfabeton oni uzis en tiu nacia lingvo?

    Mi trovis aliajn paĝojn en la reto, kiuj sugestas, sed ne rekte diras, ke oni uzas la alfabeton Alfa, Brava, … en la germana armeo, parolante germane.

  11. En Germanio »Alfa, Bravo, Charlie, …« estas uzata de ĉiu, kiu interkomunikas radie. La rekonigaj literkodoj de ŝipoj kaj aviadiloj estas tiel parolataj. Plej verŝajne ĉi tiu alfabeto nomiĝas internacia ne nur en Germanio.

  12. Kurteno:

    Vikipedio sugestas, sed ne rekte diras, ke tiu alfabeto estas uzata en aliaj lingvoj krom la angla, ekzemple en la dana kaj la germana. Ĉu iu, kiu estis en neanglalingva NATO-armeo, povas diri, kian alfabeton oni uzis en tiu nacia lingvo?

    La oficiala Germana literumalfabeto komenciĝas per “Anton, Ärger, Berta, Cäsar…”:

    http://de.wikipedia.org/wiki/Buchstabiertafel#Deutschsprachige_Buchstabiertafeln

    Sed Germanujo estas membro de NATO, kaj ene de NATO oni ja uzas la Anglan, kaj tiam logike ankaŭ Anglan literuman alfabeton.

    La sistemo “Alfa, Bravo, Charlie…” estus tre malkonvena por Esperanto. Ekz. la vorto “Charlie” estus uzenda por “C”, dum ĝi komenciĝas per sono simila al “Ĉ”. Oni devus elpensi ian aldonaĵon por “Ĉ”. Kion? Kaj kiel oni elparolu tiujn vortojn? Ĉu Anglece? Necesus multa adaptado, kaj la fina rezulto post tia adaptado ĉiuokaze estus propre Esperanta sistemo.

  13. En Serbio oni uzas urbonomojn, ekz Ateno, Berlino… Antaŭe temis pri urboj de eks-Jugoslavio kaj (por literoj neekzistantaj en la loka lingvo) la mondo, sed mi ne certas ĉu tio ŝanĝiĝis post malgradiĝoj de la lando, ĉu ene de Serbio mem ekzistas sufiĉe vaste konataj urb(et)oj kun nomoj por ĉiu litero de la alfabeto, kaj se ne, kiulandajn urbojn oni tiuokaze uzas.

  14. Dankon pro la ligo, sed kompreneble mi jam vidis tiun paĝon.

    Ne estas vere, ke “ene de NATO oni ja uzas la Anglan”. La franca kaj germana armeoj ne parolas angle. La plej multaj soldatoj ne estas lingvistoj. Tamen, mi havas la impreson, ke germanaj soldatoj, parolante germane en radio, uzas la Alfa-Bravo-alfabeton, ne la Anton-Berta-alfabeton. Se vi konas germanojn en via aĝo, demandu ilin, kion ili faris en la armeo.

    Mi jam komentis pri la malkonvenco por Esperanto de “Charlie”. Kelkaj el la liternomoj estas malkonvenaj ankaŭ en la angla, kaj pro tio ekzistas diversaj variantoj. Legu mem en Vikipedio, se vi interesiĝas.

    Evidente oni ne elparolu la vortojn anglece. Eĉ en la angla oni ne elparolu ilin anglece. Ankaŭ pri tio vi povas legi en Vikipedio. Mi pensas, ke troviĝas aludoj ankaŭ en “Vivi sur barko”.

    Kompreneble, ĉiu alfabeto, kiu inkluzivas nomojn de la Esperantaj liberoj, estas “propre Esperanta sistemo”, sed eble estus avantaĝe uzi sistemon, kiu similas al la sistemo uzata en aliaj lingvoj, por faciligi la parkerigadon por plurlingvanoj. Mi ne scias. La temo estis jam ofte diskutata en Esperanto, kaj oni ankoraŭ ne venis al La Solvo.

  15. Kvankam la temo estas ŝime malnova, mi ne povas deteni min de plia pensado pri ĝi …

    Jen Esperanta transkribo de la tiel nomata NATO-alfabeto:

    Alfa, Bravo, Ĉali, Delta, Eko, Fokstrot, Golf, Hotél, Índia, Ĝuliét, Kilo, Lima, Majk, Novembe, Oska, Papá, Kebék, Rómio, Siera, Tango, Únifom, Vikta, Ŭiski, Eksrej, Janki, Zulu

    (Ekzistas aliaj ebloj, kompreneble. Mi elektis version, en kiu R prononciĝas nur antaŭ vokalo, ĉar tiel la vortoj estas pli facile prononceblaj.)

    Ŝajnas al mi, ke nur du el tiuj nomoj ne taŭgas por Esperanto: Ĉali kaj Ĝuliét. Anstataŭe estu ekzemple Cezaro kaj Juliét. Bele estus elekti nomojn, kiujn eĉ neesperantisto havus ŝancon ĝuste kompreni. Juliét ŝajnas perfekta, sed eble iu povos proponi ion pli bonan ol Cezaro. Ĉu?

    Por la specialaj literoj de Esperanto estus utile sekvi ian sistemon, ekzemple, ke ili ĉiuj estu nomoj de bestoj aŭ nomoj de urboj. Ankaŭ estus bone sekvi jam ekzistantajn proponojn:

    http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk32eo.htm

    Tamen, eblus ankaux diri “Golf kun ĉapelo”, “Únifom kun hoketo”, ktp, tiel evitante pluan diskutadon kaj plian parkerigadon.

  16. Personaj pronomoj:

    Vere, jen la plej orelkonfuza parto de Esperanto!
    Bonŝance Z kreis la dusilabajn ”oni” kaj ”ili” – aŭe la sistemo tute kaozus.

    La enkonduko de pluraj dusilabaj personaj pronomoj eble helpus al la klarkomunikado. Tamen viaj proponetataj ”memi” kaj ”nani” ne aparte taŭgas, ĉar ili koincidas kun la verboj ”mem/i” kaj ”nan/i” (”Neniu povas memi sian tutan vivon.”/”La eta hundo ne estas ido. Ĝi nanas.”)
    Nu, ankaŭ ”ili” kaj ”oni” koincidas kun verboj (”Riverkirlo povas ili kiel lavmaŝino.” ks.), kaj verŝajne la kunteksto denove asistus, sed kial do konfuzi pli ol jam?

    Parolante al unu persono oni en bruo povas uzi la arkaikaĵon ”ci”, kiu pro la nekutima komencfonemo tre klare aŭdeblas. (Miasperte.)
    Kaj se vere necesas enkonduki novajn formojn, oni povas laŭi la Zamenhofan ”li – ili” kaj la jam delonge proponitan ”ŝi – iŝi”:
    ”mi – imi”, ”ci – ici”. Provu tion dum brua renkontiĝo, kaj mi certas ke ĉiu supermeznivela esperantisto komprenos icin!

  17. Mi vidis jenan sistemon:
    Akvo, Baldaŭ, Cedro, Ĉirkaŭ, Dolĉa, Eĥo, Fajfi, Golfo, Ĝis, Hejme, Ĥoro, Iĝi, Jaĥto, Ĵuri, Korpo, Lingvo, Morgaŭ, Nokto, Ofte, Pelvo, Riĉa, Sankta, Ŝaŭmi, Tempo, Uzi, Ŭa-ŭa, Vespo, Zorgi
    (Mi forgesis, el kie mi vidis ĝin.)

    Pri la pronomoj, mi pensas, ke la Idaj vortoj (t.e. me, vu) vere bonas.

    Pri la tabelvortoj, mi ŝatas vian ideon pri “kiomaniere”, “tiotempe” ktp.

Respondi