La kazo de kazo

En 2014 la Akademio de Esperanto intense studis kaj pridiskutis la signifokampojn de la vortoj kazo kaj okazo. Ja multaj Esperantistoj havas dubojn pri tio, kio estas la senco-distingo inter la du vortoj, kaj ĉu entute estas rekomendinde uzi la vorton kazo en negramatika senco. La Akademio elverkis rekomendon pri la temo, kiun subtenis klara plimulto de la aktivaj Akademianoj, sed kiu ne atingis la du-trionan plimulton de ĉiuj Akademianoj, kiu estus bezonata por ĝia oficialigo. Ĉar la proponita rekomendo tamen povus esti interesa por ne-Akademianoj kaj estas bona bazo por estontaj diskutoj pri ĉi tiu lingva demando, mi ĉi-artikole klarigas ĝin kaj la motivojn por ĝi. Samtempe la artikolo estas reago al la artikolo Okazo kaj kazo de Akademiano Sergio Pokrovskij.

La origino de la problemo

En la Zamenhofa lingvouzo, kazo havis nur gramatikan signifon. Tiun signifon la ne-oficialigita Akademia difinopropono difinis jene: “En multaj lingvoj, kategorio en la deklinacio de substantivoj, pronomoj aŭ aliaj vortoj, kies ĉefa funkcio estas montri la sintaksan rolon de la koncerna vorto”. Jen uz-ekzemploj de la gramatika signifo de kazo:

  • “La malnovgreka havis kvin kazojn.”
  • “En la germana la nominativo estas la sola kazo, kiu neniam estas uzata post prepozicio.”

La tradukoj de kazo en la Fundamento de Esperanto estas france cas, angle case, germane Kasus, ruse падежъ, kaj pole przypadek. Dum la germana kaj rusa tradukoj klare indikas la gramatikan signifon, la franca kaj angla tradukoj havas multe pli vastajn signifo-kampojn, kiuj kovras interalie signifojn, kiujn Zamenhof esprimis per okazo, afero kaj juĝafero. Verŝajne interalie pro la vastaj signifoj de ĉi tiuj franca kaj angla tradukoj, baldaŭ ekaperis negramatikaj uzoj de kazo.

La Akademiaj Korektoj de la Lingva Komitato de 1922/1923 aldonis la precizigon “(gram.)” al la franca kaj angla tradukoj, kaj per tio klarigis, ke la signifo intencita en la Fundamento estas nur gramatika. Malgraŭ tio, la Plena Vortaro1 de 1930 benis la negramatikan uzadon de kazo, aldonante al la gramatika signifo jenan duan signifon: “Difinita aparta okazo: en tiu kazo mi prenas pluvombrelon; la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon.

La difino ne estas tre helpa por precize kompreni la limojn de la signifokampo intencita por ĉi tiu dua signifo de kazo, kaj la du uz-ekzemploj ankaŭ ne multe pliklarigas la aferon. Ĉar la signifokampoj de la franca cas, angla case kaj germana Fall ne estas plene identaj, diverslandaj Esperantistoj komencis uzi la vorton kun iomete malsamaj komprenoj de la negramatika signifo, dum aliaj plusekvis la Zamenhofan modelon konfirmitan en la Akademiaj Korektoj, laŭ kiu kazo havas nur gramatikan signifon.

La Plena Ilustrita Vortaro de 1970 limigis la negramatikan signifokampon de kazo al kelkaj fakaj signifoj, kaj tiun limigon senŝanĝe transprenis la nov-eldonoj de PIV de 2002 kaj 2005:

1 Λ [la neproblema gramatika signifo]

2 ⚖ Difinita, aparte studinda okazaĵo: la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon; difini jurajn sankciojn en konkretaj individuaj kazoj. ☞ kazuo.

3 ⚕ Manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo: ne ekzistas du identaj kazoj; tio estas kuranta kazo de gripo; benigna, maligna kazo.

militkazo ⚖ Ago, kiu per si mem povas pravigi militproklamon (casus belli).

Malgraŭ tiu limigo, kazo estis pluuzata en nefakaj kuntekstoj kun negramatika signifo. Interalie, la vorto ĉiukaze iĝis populara anstataŭigo por la tradicia ĉiuokaze.

En 2007, dum traktado de alia lingva demando en la Akademio de Esperanto, evidentiĝis ke diversaj Akademianoj havas malsamajn opiniojn pri la uzindeco de kazo en negramatika signifo. Ĉar la Akademio estis tiam trookupita pri aliaj taskoj, oni prokrastis la traktadon de ĉi tiu problemo. En Januaro 2014 mi kiel direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio igis tiun sekcion okupiĝi pri tiu nesolvita problemo.

La Akademia difinopropono

La Sekcio studis la problemon surbaze de la Fundamento de Esperanto, la Akademiaj Korektoj, la ĝenerala lingvouzo kaj la rekomendoj de vaste uzataj vortaroj, kaj pridiskutis diversajn eblajn manierojn kontribui al la solvado de la problemo per Akademia rekomendo kaj eventuala oficialigo de nova signifo de kazo. Dum tiu sekcia laboro, baldaŭ evidentiĝis ke la plejmulto konsideras almenaŭ kelkajn negramatikajn uzojn de kazo rekomendindaj kaj oficialigindaj, sed opiniis la difinojn en PV kaj PIV netaŭgaj: La difino en PV estis tro malklara, kaj ne bone klarigis la de multaj Akademianoj sentatan diferencon inter okazo kaj kazo, dum la PIV-an limigon de la negramatika kazo al la medicina kaj jura faklingvoj la plej multaj Akademianoj ne subtenis, ĉar ni ja trovis negramatikajn, nemedicinajn kaj nejurajn uzojn de kazo, kiujn la plejmulto opiniis akceptindaj.

Dum kelkaj sekcianoj tute kontraŭis ajnan oficialigon de negramatika signifo de kazo, la plejmulto de la Sekcio penis ellabori difinojn de kazo kaj okazo, kiuj unuflanke agnoskas vaste akceptatajn negramatikajn uzojn de kazo kaj aliflanke bone klarigas la limojn de la signifokampo de kazo kaj prezentas ĝiajn rilatojn al la signifokampo de okazo. Jen la fina versio de la tiel ellaborita difinopropono:

okaz/i
Estiĝi, fariĝi en iu loko aŭ momento: la edziĝo okazis antaŭ tri tagoj; se okazos io malbona al li, tuj sciigu min
okaz/o
1.
Io, kio okazas; okazaĵo: stranga okazo trafis min; la okazo konfirmis la suspekton; tiu festo estis por mi tre speciala okazo
2.
Favora, helpa cirkonstanco, ebliganta fari ion: tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi; li atendas, ke la okazo venu al lia nazo; okazo kreas ŝteliston; li havis la okazon vidi Hispanujon
3. a)
Aparte konsiderata situacio: forlasi iun sufikson ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba; en plej bona okazo ni povos alveni nur post noktomezo; en okazo de bezono ni scias, kie vin trovi; en la okazo, se vi bezonos vortaron, vi trovos ĝin sur la breto; en okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko; kutime oni devas ĉe la importado de varoj plenigi formularon A21, sed en ĉi tiu speciala okazo vi devas anstataŭe plenigi formularon A27
b)
Pritraktata afero, formale distingata de aliaj pritraktataj aferoj; kazo 2.a): oni faris enketon pri ŝatateco de poeziaĵoj verkitaj en la franca, sed en la okazo de Esperanto, kies plej elstaraj poeziaĵoj estas malmulte konataj, tia enketo ne estas farebla; la Universala Vortaro principe ne estis verkita kun la intenco montri la signifo-kategoriojn de radikoj, kaj tial en pluraj okazoj oni devas esplori la Zamenhofan lingvouzon kaj la lingvouzon de bonaj aŭtoroj por konstati la kategoriecon; tiuj klarigoj povas esti aplikataj al la speciala okazo de akuzativo
4. (medicine) Manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo: la lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en Oktobro 1977
okaz/aĵ/o
Io, kio okazas; okazo 1: li estis serĉata ŝtatkrimulo pro la revoluciaj okazaĵoj en Munkeno; tiu okazaĵo preskaŭ fiaskigis la kongreson
ĉiu/okaz/e

En ĉiu okazo 3

kaz/o
1.
(gramatike) En multaj lingvoj, kategorio en la deklinacio de substantivoj, pronomoj aŭ aliaj vortoj, kies ĉefa funkcio estas montri la sintaksan rolon de la koncerna vorto: la malnovgreka havis kvin kazojn; en la germana la nominativo estas la sola kazo, kiu neniam estas uzata post prepozicio
2.
Rilate al profesio, en kiu oni pritraktas klare distingatajn unuopajn laboraĵojn, kiuj konsistas el ekzamenado de apartaj situacioj aŭ okazaĵaroj, unu el tiuj laboraĵoj aŭ de ĝi pritraktata situacio aŭ okazaĵaro: la finan decidon pri ĉi tiu kazo nun faros la Supera Kortumo; en nia malsanulejo dum la pasinta jaro estis 19 kazoj de ĥolero; la estrino de la urba oficejo de sociala asekuro revizias dekojn da kazoj ĉiutage; ĝi estis unu el la plej facilaj kazoj, antaŭ kiuj la detektivo sin trovis
a)
(figure) Pritraktata afero, formale distingata de aliaj pritraktataj aferoj; okazo 3.b): en la kazo de Kubo fiaskis la embargo-politiko de Usono; la esperantigo baziĝas sur la prononco en la kazo de “Ŝekspiro” kaj “Budapeŝto” kaj sur la skribo en la kazo de “Freŭdo” kaj “Londono”; kvadrato estas speciala kazo de rombo; ĉi tiu verko estas limkazo inter novelo kaj romano
b)
(figure, precipe matematike/logike) Unu el aro de eblaj situacioj, kiujn oni formale distingas por aparta konsiderado: por pruvi ĉi tiun teoremon, ni aparte konsideru la kazon x≥0 kaj la kazon x<0; ni pruvos ĉi tiun teoremon per analizo de kazoj; Pierre de Fermat mem pruvis unu specialan kazon de la fama teoremo nomata laŭ li, nome la kazon n=4
c)
(ne rekomendata) Aparte konsiderata situacio; okazo 3.a) oni faru tion nur en kazo de vera bezono; en kazo de nuligo de UK pro milito aŭ tertremo, la alternativo estas Roterdamo; ŝi en multaj kazoj simpatias al liaj opinioj
ĉiu/kaz/e

En ĉiu kazo 2
Rimarko A:
Oni ne diru tio estas la kazo en la senco de ‘tio estas vera’ aŭ ‘tiel estas’.
Rimarko B:
La uzo de militkazo en la senco de ‘ago, kiu per si mem povas kaŭzi militproklamon’ estas evitinda. Oni povas anstataŭe uzi militpraviga okazomilitpreteksta okazo, aŭ simple militpravigomilitpreteksto.

¹ Ĉiuokaze kaj ĉiukaze ofte estas uzataj por enkonduki novan temon aŭ anonci ignoradon de ĵus menciitaj detaloj. Tio estas pravigebla surbaze de iliaj bazaj signifoj ĉi tie difinitaj, ĉar oni per tiuj vortoj markas, ke la nun dirota afero estas vera en ĉiuj antaŭe distingataj kaj konsiderataj okazoj/kazoj. Por ĉi tiu uzo de ĉiuokaze kaj ĉiukaze ne gravas, ĉu temas pri la signifo ‘okazo 3.a)’ / ‘kazo 2.c)’ aŭ pri la signifo ‘kazo 2.a)’ / ‘okazo 3.b)’, pro kio ambaŭ formoj estas same bone uzeblaj.
² Por ĉi tiu signifo de kazo, kiu estas identa al la signifo 3.a) de okazo, estas preferinde uzi okazo laŭ la tradicia lingvouzo, ĉar oni ja identigas la kazon/okazon per tio, kio en ĝi okazas.
³ Vidu piednoton 1.

La baza signifo de la radiko okaz/ do estas la verba signifo ‘okazi’, kaj la signifoj de la substantivo okazo deriviĝas de tio, eĉ se ĉe unu signifo (signifo 3.b) de okazo, identigita al signifo 2.a) de kazo) ne estas rekta ligo al ‘okazi’ (ekzemple en “tiuj klarigoj povas esti aplikataj al la speciala okazo de akuzativo”). La baza signifo de la negramatika kazo laŭ la propono estas signifo, kiun ni dum la diskuto baptis la profesia signifo de kazo, kaj kiu aperas en kohera maniero en diversprofesiaj kuntekstoj. Ĝi estas malfacile difinebla, tiel ke la difino de signifo 2 de kazo ne estas facile komprenebla, sed espereble la uz-ekzemploj bone ilustras tiun signifon kaj montras ĝian koherecon trans diversaj profesioj. La aliaj signifoj de kazo deriveblas de tiu baza negramatika signifo:

  • Signifo 2.a) identas al la supre menciita signifo de okazo sen rekta ligo al ‘okazi’ (ekzemple en “kvadrato estas speciala kazo de rombo”).
  • Signifo 2.b) estas matematika/logika faka signifo de kazo, kiu, kvankam pravigebla surbaze de la baza diversprofesia signifo 2 de kazo, ne estas identa al tiu signifo.
  • Signifo 2.c) estas identa al signifo 3.a) de okazo kaj proksima al la signifoj 2.a) de kazo kaj 3.b) de okazo; ĉar la ligo al ‘okazi’ estas pli rekta ol ĉe tiuj proksimaj signifoj, la propono rekomendas la uzon de la tradicia okazo anstataŭ kazo por ĉi tiu signifo.

Rimarkoj A kaj B atentigas pri uzoj de kazo, kiujn ni renkontis dum nia esploro, sed kiujn ni opiniis neakcepteblaj surbaze de nia provo difini la negramatikan signifokampon de kazo en sistema kaj koncepte unueca maniero.

La difinopropono estis akceptita de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro per 11 kontraŭ 6 voĉoj kaj estis transdonita al la pleno de la Akademio. Preparante la voĉdonadon pri ĝi estiĝis diskuto pri tio, ĉu la propono bezonas simplan aŭ du-trionan plimulton en la pleno por oficialiĝi. Laŭ la statuto de la Akademio, Akademia decido bezonas du-trionan plimulton “se temas pri enkonduko de lingva novaĵo aŭ pri ŝanĝoj de pli fruaj decidoj de la Akademio aŭ de la Lingva Komitato”. Evidentiĝis ke tute ne ekzistas klara difino de kio estas “lingva novaĵo”. Krome en ĉi tiu kazo2 ne klaris ĉu la propono oficialigi la ĉi-supran difinoproponon konsistigas ŝanĝon de la pli frua decido de la Lingva Komitato (en la Akademiaj Korektoj de 1922/1023) aldoni la precizigon “(gram.)” al la franca kaj angla tradukoj de kaz’ en la Fundamento. La estraro de la Akademio decidis, ke ja temas pri ŝanĝo de tiu pli frua decido, kaj ke sekve la propono bezonos du-trionan plimulton por oficialiĝi.

La statuto postulas en tia okazo3 ne nur du-trionan plimulton de la voĉdonantaj Akademianoj, sed fakte du-trionan plimulton de ĉiaj Akademianoj. Ĉar kelkaj Akademianoj ne aktive kunlaboras en la Akademio, estas laŭsperte neeble igi ĉiujn Akademianojn partopreni la voĉdonadon. Surbaze de antaŭaj spertoj, ni povis supozi ke la voĉdonadon partoprenos proksimume 36 el la 43 Akademianoj, tiel ke necesus pli ol 80-elcenta subteno por la propono inter la voĉdonantoj. Ĉar la propono havis eĉ iom malpli ol du-trionan subtenon en la Sekcio, la decido en la pleno komencis aspekti malverŝajna. Por eviti la penon de nesukcesa formala voĉdonado, ni decidis antaŭ la formala voĉdonado fari neformalan opinisondon inter la aktivaj Akademianoj, por ekscii, kiom granda estas la subteno por la propono. Entute 24 Akademianoj esprimis sian opinion, el kiuj 16 preferis la difinoproponon al la propono malrekomendi ĉiujn negramatikajn uzojn de kazo, dum 8 preferis la malrekomendon de ĉiuj negramatikaj uzoj de kazo. Tamen 2 el la 16 preferantoj de la difinopropono esprimis dubojn pri detaloj en la difinopropono, pro kiuj ili verŝajne sindetenus en formala voĉdonado (notu ke en la formala voĉdonado sindeteno efikas same kiel kontraŭa voĉo). Post tiu opinisondo estis klare, ke la propono malgraŭ subteno de klara plejmulto ne havas ŝancojn esti oficialigita, tiel ke ni decidis ne okazigi formalan voĉdonadon pri ĝi.

Dum la diskutoj en la Akademio, la plej verva kontraŭanto de la propono oficialigi negramatikajn signifojn de kazo estis Akademiano Sergio Pokrovskij. Dum la diskuto ankoraŭ okazis, Pokrovskij interrete publikigis la artikolon Okazo kaj kazo4, kiu poste aperis ankaŭ en La Ondo de Esperanto5. Diskutante la motivojn, kiujn mi kaj aliaj Akademianoj havis por la difinopropono, mi komparos tiujn motivojn kun la opinioj esprimitaj de Pokrovskij en sia artikolo kaj en la Akademia diskuto.

Motivoj por la propono

Post detala studado de la diversaj praktikataj uzoj de la vortoj kazo kaj okazo, la plej multaj Akademianoj konkludis, ke la baza negramatika signifo de kazo estas klare distingebla de la baza signifo de okazo, kvankam la signifokampoj de la du vortoj en la reala lingvouzo ja parte kovras unu la alian.

Unue notu, ke se oni limigas la signifon de kazo al la gramatika kompreno, malfacilas esprimi la signifon 2 de kazo, do la profesian signifon de kazo. Por ĉi tiu signifo Pokrovskij fakte ne proponas uzi okazo, sed afero. Tamen afero havas tre larĝan signifon, kaj povas esti ĝene ne povi distingi inter ĉi tiu pli preciza signifo kaj la tre ĝenerala signifo de afero. Imagu ekzemple, ke dum la tagmanĝa paŭzo prokuroro diras al kolego:

    “Mi havas tro multajn aferojn.”

La kolego povus tion kompreni en la senco, ke la prokuroro devas pritrakti tro multe da kazoj, aŭ en la senco, ke la prokuroro ĝenerale (kaj private kaj labore) havas tro multajn aferojn por fari.

Ĉar afero estas la sola alternativo al tiu senco de kazo, sed estas en multaj kuntekstoj ne sufiĉe preciza pro sia larĝa signifokampo, la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro konkludis, ke la Akademio ne malrekomendu la jam ekzistantan uzon de kazo en ĉi tiu signifo.6

Akceptinte ĉi tiun signifon de kazo, oni povas rimarki ke multaj el la aliaj negramatikaj uzoj de kazo estas klarigeblaj kiel figuraj uzoj de ĉi tiu signifo. Tial la Sekcio decidis prezenti ĉi tiun profesian signifon de kazo kiel ĉefan negramatikan signifon de kazo, kaj prezenti la aliajn negramatikajn signifojn kiel figurajn kromsignifojn bazitajn sur la profesia signifo.

okaz/ estas verba radiko, kaj sekve la signifo de okazo deriviĝas de la signifo de okazi. La baza signifo tiel derivita estas ‘io, kio okazas; okazaĵo’, kiel ekzemple en “stranga okazo trafis min”. Krome okazo tradicie havas la pli specifan signifon ‘favora, helpa cirkonstanco, ebliganta fari ion’, kiel ekzemple en “li havis la okazon vidi Hispanujon”; ĉi tiun pli specifan signifon neniu kontestas. La aliaj uzoj de okazo kovras signifojn, por kiuj almenaŭ kelkaj aŭtoroj uzas (ankaŭ) kazo.

Unu kroma pli specifa signifo de okazo (signifo 4 en la difinopropono) estas la medicina signifo ‘manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo’, ekzemple en “la lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en Oktobro 1977”. Oni trovas ankaŭ uzojn de kazo en ĉi tiu signifo, ekzemple en la originale Esperanta romano Ĉu li de Valienne (1908): “ni troviĝas antaŭ kazo de ĥolero”. En la sekcia propono ni decidis ne registri ĉi tiun signifon por kazo, sed la profesia signifo de kazo ja aplikeblas al medicino, kaj tiam estas parenca al ĉi tiu medicina signifo de okazo. La diferenco estas, ke medicina okazo povas ekzisti sendepende de kuracistoj laborantaj pri ĝi, dum oni en medicina kunteksto uzu kazo nur kiam temas pri medicina okazo pri kiu okupiĝas kuracisto(j) kaj kiam oni konceptas ĝin kiel parton de la kuracista laboro, ne kiel naturan fenomenon.

La signifokampo de la restantaj uzoj de okazo konsistigis la ĉefan malkonsenton inter la defendantoj kaj la kontraŭantoj de la difinopropono: La difinopropono dividas tiun signifokampon en du subsignifojn, signifo 3.a) kaj signifo 3.b), kaj mencias ambaŭ signifojn kaj ĉe okazo kaj ĉe kazo. Sed por la unua signifo la difinopropono donas preferon al la vorto okazo, dum por la dua signifo ĝi rekomendas ambaŭ esprimojn sen doni preferon al unu el ili.

La kialo, pro kiu la difinopropono aparte traktas ĉi tiujn du tre proksimajn subsignifojn, estas, ke ĉe la unua klare konserveblas la ligo al la baza verba signifo de okaz/, dum ĉe la dua subsignifo tiu ligo ne estas same klare perceptebla. Ekzemple, en la esprimo “en okazo de bezono”, oni povas senprobleme pravigi la uzon de la radiko okaz/ per tio, ke ankaŭ eblas diri, ke okazas, ke oni bezonas ion. Sed ne eblas simile rekte pravigi la uzon de okaz/ en la esprimo “en la okazo de Esperanto”, ĉar ne eblas diri ke Esperanto okazas. La signifo 3.b) de okazo do estas pli malproksima de la baza signifo de okaz/.

Ambaŭ subsignifoj estas sufiĉe parencaj al la signifo 2 (la profesia signifo) de kazo por teorie pravigi la figuran uzon de kazo en tiuj subsignifoj. Sed la uzo de figura senco de vorto, per kiu oni ne intencas elvoki metaforon, estu rekomendata nur, se la koncerna signifo ne estas rekte esprimebla en ne-figura maniero per alia esprimo (krom se la figura esprimo estas signife pli konciza ol la ne-figura esprimo). Ĉar la signifo 3.a) de okazo estas ne-figura kaj rekte pravigebla surbaze de la baza verba signifo de okaz/, ni decidis ne rekomendi la figuran uzon de kazo en tiu signifo. La uzo de kazo en la signifo 3.b) de okazo tamen estas pravigebla, ĉar – kiel klarigite ĉi-supre – la signifo 3.b) de okazo ne estas tiel rekte pravigebla surbaze de la baza verba signifo de okaz/ (kaj pro tio kelkaj Akademianoj esprimis sian preferon por la uzo de kazo por tiu senco).

Kroma kialo por ne rekomendi la uzon de kazo en la signifo 3.a) de okazo estis, ke eblas konsideri tian uzon de kazo pretenda: Se oni diras “en kazo de bezono ni scias, kie vin trovi”, oni parolas kvazaŭ oni en sia menso unue burokratece distingas du kazojn, la kazon, ke ni bezonos vin kaj la kazon ke ni ne bezonos vin, kaj poste diras ion pri la unua kazo. Do oni kvazaŭ pretendas, ke en onia kancelaria menso ĉio estas jam klasita kaj analizita, kaj ĉiu penso estas analizo laŭ kazoj. Ĉar ĉi tie simple temas pri distingo de tio, ĉu okazas aŭ ne okazas, ke ni bezonas vin, la uzo de okazo estas tute taŭga, kaj la anstataŭa uzo de kazo estas pravigebla nur, se oni vere volas uzi burokratece pretendan esprimon.

Notu ke la signifo 3.b) de okazo estas Zamenhofa:

  • “la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn «instruire» kaj «enseigner», povas tre bone en la unua okazo uzi «instrui» kaj en la dua «lernigi»” (LR 12/120A)
  • “Prave vi diras, ke la frazoj «ŝi kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton» kaj «diru tion ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto» estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi preferus «jen», en la dua «aŭ».” (LR 21/122)

Pro tiu Zamenhofeco de signifo 3.b) kaj pro ĝia proksimegeco al la tre kutima kaj klare laŭnorma signifo 3.a), ni decidis rekomendi ne nur la uzon de kazo, sed ankaŭ la uzon de okazo, por tiu subsignifo.

Certe por iuj malfacilas ĉiam distingi, ĉu temas pri signifo 3.a)3.b). Sed notu, ke nia difinopropono tute ne postulas, ke oni kapablu fari tiun distingon por uzi la vortojn en la rekomendata maniero: Se oni ne kapablas facile distingi tiujn du signifojn, oni povas simple ĉiam uzi okazo por ambaŭ signifoj. La difinopropono aldone permesas la uzon de kazo por signifo 3.b) de okazo, sed oni ja povas ignori tiun permeson en sia propra lingvouzo. Aldone, bonvolu noti ke ni intence uzis la relative malfortan esprimon “ne rekomendata” ĉe signifo 2.c) de kazo (do por la uzo de kazo en la signifo 3.a) de okazo). Do eĉ se oni uzas kazo por ambaŭ subsignifoj, oni ne grave pekas kontraŭ la difinopropono.

Koncepta unueco

En sia artikolo Okazo kaj kazo, Pokrovskij montras, ke la franca cas kaj la angla case havas malsamajn signifokampojn, kiuj nur parte koincidas. Li argumentas, ke kaj la franca kaj la angla vorto influis Esperanton per tio, ke unue iuj Esperantistoj scipovantaj la francan aŭ anglan transprenis iujn negramatikajn signifojn de tiuj vortoj al la Esperanta kazo, kaj poste vortaroj komencis listigi tiujn signifojn. Li montras ke en PV kaj PIV la difinoj de la negramatika kazo ne bone koheras kun la uz-ekzemploj, kaj argumentas, ke la kaŭzo de tio estas konfuzo inter la angla kaj franca komprenoj de la vorto. Finfine li argumentas, ke pro tiu evoluo, la nuntempe uzataj negramatikaj signifoj de kazo ne havas konceptan unuecon, sed kovras hazardajn erojn de la (laŭ li ankaŭ koncepte ne-unuecaj) signifokampoj de la franca cas kaj ĉefe de la angla case.

Mi opinias, ke pri la ekapero de ĉi tiu lingva evoluo li pravas: La vastigon de kazo al negramatikaj signifoj origine plej verŝajne kaŭzis nebona kompreno pri tio, ke Zamenhof celis doni al la vorto nur-gramatikan signifon. Sed miaimprese iam poste (verŝajne nur post la Dua Mondmilito) la negramatika uzo de kazo fare de lingve spertaj Esperantistoj komencis konverĝi al iu pli kaj pli kohera signifokampo. Tiu signifokampo plejparte koincidas kun la signifokampo de la angla case, se oni forigas ĝiajn signifojn de ia ujo kaj de ‘uskleco’. La ĉefa escepto estas la signifo malrekomendata en Rimarko A de la difinopropono (tio estas la kazo en la senco de ‘tio estas vera’ aŭ ‘tiel estas’), kiu estas tre kutima en la angla, sed evitata de la plej multaj lingve spertaj Esperantistoj.

Kompreneble, la konverĝo al tiu koncepte unueca signifokampo neniam estis perfekta, kaj restis spuroj de nacilingve influitaj uzoj, kiuj ne bone koheras kun tiu nature evoluinta unueca signifokampo de la ne-gramatika kazo. Tio ankaŭ klarigas la bezonon de malrekomendo de certaj signifoj en Rimarko A kaj Rimarko B.

Certe malhelpis ankaŭ la fakto, ke neniu difinvortaro ĝis nun bone klarigas tiun koncepte unuecan signifokampon. Oni ne tro mallaŭdu la verkintojn de niaj difinvortaroj pro tio: Verki bonajn difinojn de vortoj kun abstraktaj signifoj estas multe pli malfacile ol verki bonajn difinojn de vortoj, kiuj nomas konkretaĵojn (ekzemple certajn naturajn aŭ artefaritajn objektojn, vivaĵo-specojn, korpopartojn, materialojn ktp), kaj eĉ tiu ĉi lasta tasko estas foje tre malfacila. En ĉi tiu kazo7 aldoniĝis la malfacilaĵo, ke la unueca signifokampo nur evoluis iom post iom en la efektiva lingvouzo, kaj ke daŭre ekzistis fojaj uzoj nekoheraj kun ĝi eĉ inter lingve spertaj Esperantistoj.

La gramatika signifo de kazo estas signifo klare aparta de la ne-gramatika signifo-kampo de kazo, do oni certe ne povas diri ke la tuta signifaro de kazo formas koncepte unuecan signifokampon. Sed la konkludo de la laboro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro ja estas, ke la ne-gramatikaj uzoj de kazo konverĝas al koncepte unueca signifokampo. Se kabinetaj ideoj facile akceptiĝus en la reala lingvouzo, mi preferus, ke ekzistu aparta vorto por la ne-gramatika signifokampo de kazo, kiu ne forme koincidas kun la origine nur-gramatika vorto kazo. La vorto afero ne taŭgas por tio, ĉar ĝi havas multe pli vastan signifokampon. Sed la Akademio kompreneble ne povas inventi novajn vortojn kaj tuj rekomendi ilin. La normigo de koncepte unueca ne-gramatika signifokampo por kazo do ŝajnas al mi la plej bona vojo por samtempe konservi kaj koherigi la nature evoluintan esprimkapablon de Esperanto en ĉi tiu kampo.

Laŭ mi, la difinopropono de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio sukcesis relative bone klarigi ĉi tiun nature evoluintan koncepte unuecan signifokampon de kazo, kaj elsarki la uzojn de kazo, kiuj ne bone koheras kun ĝi. Por tio ni unuflanke sisteme studis la lingvouzon fare de bonaj aŭtoroj (ĉefe el la Tekstaro de Esperanto), kaj aliflanke provis koherigi la komprenon de kiel eble plej multaj anoj de la Sekcio, kiuj dume ankaŭ komunikis pri kelkaj el niaj duboj kun ne-Akademianoj (mi ekzemple kontaktis du Esperantlingvajn juristojn por priparoli kun ili kelkajn dubojn, kiujn mi dum la diskuto havis pri la jura uzo de kazo).

Por doni ioman impreson de la amplekso de ĉi tiu tasko: Ni interŝanĝis pli ol cent mesaĝojn antaŭ ol ni alvenis al proksimuma ideo pri tio, kio estas la kohera kerno en la ne-gramatika signifo-kampo de kazo, pliajn tricent mesaĝojn por alveni al klara difinaro kaj uz-ekzemplaro de tiu koncepte unueca signifo-kampo kaj konsideri multajn kontraŭ-argumentojn prezentitajn de Pokrovskij, kaj pliajn ducent mesaĝojn por poluri tiun difinaron kaj uz-ekzemplaron konsiderante pliajn kontraŭ-argumentojn de Pokrovskij.

Kompreneble la difinoj ne estas perfektaj, kaj verŝajne estas bone kompreneblaj nur lige kun la uz-ekzemploj. Pro tio ni aldonis ankaŭ multajn uz-ekzemplojn por bone ilustri niajn intencojn. Mi esperas, ke la klarigoj en ĉi tiu artikolo helpas pliklarigi la difinoproponon kaj la signifokampon de ĝi celatan.

Konkludo

Origine kazo havis nur gramatikan signifon. Poste ĝi surbaze de la signifoj de la franca cas kaj de la angla case ekaperis en negramatikaj signifoj, kiujn oni antaŭe esprimis per okazoafero. Ĉar la franca cas kaj la angla case ne estas tute samsignifaj, ne tuj regis klareco pri la signifokampo de la negramatika kazo, kaj ĝi estis uzata en koncepte iom ne-unueca maniero. Tamen la negramatika uzo de kazo fare de lingve spertaj Esperantistoj komencis iom post iom konverĝi al koncepte unueca signifokampo. Ĉar la limoj de tiu signifokampo nur iom post iom kristaliĝis, kaj ĉar ĝenerale malfacilas verki bonan difinon de vorto kun abstrakta signifo, ĝis nun ne aperis bona difino de la negramatika signifokampo de kazo en niaj difinvortaroj.

Surbaze de detala studado de la uzo de la radikoj okaz/ kaj kaz/ fare de lingve spertaj Esperantistoj, la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio de Esperanto verkis difinaron de okazi, okazo kaj kazo akompanatan de multaj uz-ekzemploj ilustrantaj la diversajn difinojn. Per tiu difinaro la Sekcio celis rekomendi certajn negramatikajn uzojn de kazo, klarigante la limojn de la nature evoluinta koncepte unueca signifokampo de la negramatika kazo.

Estas bedaŭrinde, ke la difinopropono ne povis iĝi oficiala decido de la Akademio de Esperanto pro la postulo de du-triona plimulto. Sed espereble sufiĉe multe da lingve konsciaj Esperantistoj kaj Esperanto-vortaristoj tamen konvinkiĝas de la argumentoj prezentitaj en ĉi tiu artikolo, por ke la lingvouzo plukonverĝu al koncepte unueca signifokampo, kaj por ke estontaj vortaroj taŭge prezentu tiun signifokampon.

Dankesprimo

Mi dankas al Akademiano Alexander Shlafer, kiu dum la sekcia laboro signife kontribuis al la el­laboro de difinaro prezentanta la negramatikan signifokampon de kazo en koncepte unueca maniero, kaj kiu aldone helpis al mi enhave kaj forme poluri ĉi tiun artikolon.

Piednotoj

1Notu ke la Plena Vortaro ne estas verko de la Akademio de Esperanto, kvankam ĝi ja estis ĉefredaktita de Émile Grosjean-Maupin [emíl groĵán-mopén], tiama Direktoro de la Sekcio de Komuna Vortaro de la Lingva Komitato, kies celojn kaj laborojn poste transprenis la nuna Akademio de Esperanto.

2Ĉi tie temas kaj pri signifo 2 kaj pri signifo 2.a) de kazo, kio bone ilustras la proksimecon kaj koherecon de ĉi tiuj du signifoj.

3Jen ekzemplo de signifo 3.a) de okazo.

4La artikolo aperis unue sur la persona retejo de Pokrovskij (http://www.pok.heliohost.org/eo/artikoloj/okazo/okazo_kaj_kazo.html) kaj poste sur Lingva Kritiko (http://lingvakritiko.com/2014/10/23/okazo-kaj-kazo)

5La artikolo aperis en la numeroj 4-7 de la jarkolekto 2014 de La Ondo de Esperanto.

6Tio tamen ne signifas, ke la Sekcio volis malrekomendi la uzon de afero en tiu senco. En multaj situacioj, la uzo de afero en tiu senco povas esti akceptata. En jura kunteksto oni foje uzas la vorton juĝafero kiel pli precizan alternativon al afero; tiu pli preciza formo ĉiam taŭgas kiel alternativo al profesia signifo de kazo en jura kunteksto.

7Same kiel supre ĉe piednoto 2, denove temas kaj pri signifo 2 kaj pri signifo 2.a) de kazo, kio bone ilustras la proksimecon kaj koherecon de ĉi tiuj du signifoj. Se oni sekvas la lingvouzon de Pokrovskij, oni devus elekti inter afero kaj okazo por anstataŭigi ĉi tiun uzon de kazo, kaj en ambaŭ okazoj oni iom limigus la signifon. Ĉiuokaze, por mi sonus strange ĉi tie uzi afero, ĉar estus malfacile kompreni, ke ĝi estas intencita en la senco de ‘kazo’ kaj ne en iu alia senco.

Komentoj 2

  1. Andreas skribis:

    Jen mia komento:
    http://www.liberafolio.org/Members/Marcos/la-kazo-de-kazo#1453052111038136

    Publikigis 19 Jan 2016 je 7:04
  2. Valdas Banaitis skribis:

    En komparo de signifokanpoj eblus mencii eventon, fakton, ŝancon…, kaj momente* min surprizas kuranta* kazo – (probable ĉi-tempa anglismo?) ,
    Kial PIV eksplikas gramatikajn terminojn de lingvoj, kies konstruo estas TUTE FREMDA al Esperanto, kaj ignoras tion, kio estas specifa al ĝi? Esperanto ne havas gramatikajn kazojn, verbajn personajn formojn de lingvoj fleksiaj (R, P kaj G). Esperanto havas nur prepozitivojn (en la kazo de -N nesolstariva eblas nur postpozicio, algluita post finvokalo/diftongo).
    La KAZO de kazo ne estas nominativo, sed nur O-radiko + vortiga O-uniformo. Kial PIV evit(ig)as adekvatajn esencajn terminojn, kiel radik-KARAKTERO,kiu esis enkondukita antaŭ jarcento, aŭ VORTETO kontraŭ VORTO, trafe emfazita de Bertilo, kaj trudas transitivecon, kiu estas nur sintaksa, ne semantika. Taschenlehrbuch de Dahlenburg&Liebig enkonuke listigas sepdekon da balastaj gramatikaj terminoj, el kiuj Esperanto bezonas nur 7, kaj la ceteraj tenas la cerebon nde ne nur komencantoj en kaĝo kaj la instruadon en sakstrato aŭ monto granita. Stop.
    Voĉo el Litvo.la patrujo de Zamenhof, kiu ĉerpis tie nur la vorteton TUJ, participajn intersilabojn kaj la finajn UN, On, AN. EN kaj IN, sed ne pluralan silabon NA (okuloj – akys, en okulojn – akysna; flakoj – balos, en flakojn — balosna) Stop!!

    Publikigis 13 Feb 2016 je 12:24

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.