Noto pri esperantaj radikoj

Ĉi tiu ne estas nova temo, sed mi provos ekzameni ĝin en nova maniero.

La fama usona lingvisto Benjamin Lee Whorf, en referaĵo publikigita post lia morto (Whorf 1945), priskribis interalie lingvajn signojn, kiujn li nomis moduli. Pro konveno, kaj ankaŭ pro certa grado de signifa taŭgeco, ni uzu “moduloj”.

Modulo estas libere elektebla gramatika kategorio: ĝi ĉeestas aŭ ne ĉeestas laŭplaĉe. Modulo kutime havas markilon aŭ markilojn, kiu(j) signas ĝin. Kazaj, tensaj, aspektaj kategorioj en bonekonataj eŭropaj lingvoj estas moduloj; eblas marki ekzemple nominativan kazon aŭ futuran tenson ĉe ĉiuj radikoj aŭ radikaloj de specifa klaso.

Moduloj kontrastas kun fiksitaj klasoj: substantivoj, verboj, adjektivoj. En la bonekonataj eŭropaj lingvoj, substantivoj kaj verboj (almenaŭ tiuj du) estas fiksitaj klasoj: vorto aŭ estas substantivo aŭ verbo, aŭ ne. Moduloj en tiaj lingvoj uziĝas por — kiel dirite — kazoj, tensoj, aspektoj kaj simile. La hispana vorto amo, “mi amas”, estas verbo, kaj ĝi portas sufikson ‘-o’, kiu estas markilo de la moduloj “unua persono, singulara nombro, prezenca tenso, indikativa modo”. Ktp.

Sed estas lingvoj, en kiuj substantiveco kaj verbeco (principe ankaŭ adjektiveco) estas ne fiksitaj klasoj, sed moduloj: ekzistas en tiaj lingvoj substantivigado kaj verbigado de radikoj kaj radikaloj, kiuj en si mem estas nek substantivaj nek verbaj, sed nudaj leksemoj. Inter tiaj etnolingvoj (kiuj ŝajne ne tre oftas en la mondo) Whorf menciis la kalifornian indiĝenan lingvon Yana, “ekzotan” lingvon, kiu ne plu ekzistas. Sed li menciis ankaŭ la semidajn lingvojn, en kiuj vokal-konsonantaj sinsekvoj, aŭ ŝablonoj, estas la markiloj: ekzemple en la hebrea, “e-e” estas unu el la markiloj de substantiveco; kaj “a:-a” estas unu el la markiloj de verbeco. La radiko mem estas tute abstrakta. Ni do trovas ekzemple berek ‘genuo’, ba:rak ‘li genuiĝis’, radiko BRK; kaj regel ‘piedo’, ra:gal ‘li iris piede’, radiko RGL.[1] Ktp.

Sed ne necesas atesto de amerikaj aŭ semidaj lingvoj por ilustri tiajn modulojn. La angla havas grandan klason de elementoj, kiuj servas substantive kaj verbe laŭplaĉe: head, hand, stand, walk, exchange, sight, skin, weave, dog, surrender, massage… Sed en la angla ankaŭ estas grandaj klasoj de verboj kaj substantivoj, kiuj ĉiam estas verboj kaj substantivoj: reduce, survive, undertake, perplex, magnify, reciprocate; instrument, elephant, longevity, altruism…. La angla do, kvankam tre nekutima inter eŭropaj lingvoj, ne estas pura tipo.

Ŝajne en neniu tia lingvo, eĉ ne Yana, eblas uzi la substantivigajn kaj verbigajn modulojn kun ĉiuj radikaj elementoj. Iuj kunmetoj simple ne utilus aŭ estus sensencaj. Sed la arabaj lingvoj estas valora minejo kaj tre multaj eblecoj realiĝas.

Ni venu al Esperanto. Niaj ‘-o’, ‘-i’, ‘-a’ estas, evidente, moduloj; ili markas substantivecon kaj verbecon, kiel en Yana, la semidaj, kaj aliaj tiaj lingvoj. (Adjektiveco estas relative malofta kategorio en lingvoj, sed principe ĝi funkcius same.) Oni atendus do, ke esperantaj radikoj estus, kiel en Yana, kaj kiel la semidaj radikoj BRK, RGL, nur nudaj leksemoj.

Sed esperantaj radikoj ne kondutas tiel. Kontraŭ la intuicioj/preferoj de multaj E-istoj, aparte tiuj, kiuj emas flirtigi la supozatan “neeŭropecon” de Esperanto, niaj radikoj aŭ havas gramatikan karakteron (kaj transitivecon) en si mem, aŭ kunportas abstraktajn, eventuale “forfalontajn” ‘-o’, ‘-i’, ‘-a’, depende de la analizanto. (Vidu Lindstedt 1982-3, kiu diskutas, iom sardone, la opciojn.) La oftaj diskutoj pri ‘bros-‘ kaj ‘komb-‘, pri ‘dron-‘ kaj ‘sufok-‘, kaj pri ‘dand-‘ kaj ‘elegant-‘ ne necesas resumiĝi ĉi tie. [2] Niaj radikoj simple ne kondutas kiel nudaj leksemoj.

Certe la kialo estas historia, kaj rezultas de la miksa origino de nia lingvo. Kvankam nia (teoria) morfologio venis el la kapo de Zamenhof apriore, niaj radikoj venis de jam ekzistantaj eŭropaj lingvoj, aposteriore. Kiam oni prenis ‘bros-‘ en Esperanton, oni prenis substantivan radikon; kiam oni prenis ‘komb-‘, oni prenis verban radikon. Alivorte nia lingvo prenis brosse kaj ne brosser el la franca, la verban comb kaj ne la substantivan comb el la angla, ktp. Povintus esti alie! sed ne estis. Gramatikaj karakteroj, samkiel transitiveco, envenis kun la radikoj.

Kial Esperanto ne prenis nudajn leksemojn? Ĉar nudaj leksemoj ne ekzistis en la fontlingvoj. Se Esperanto estintus tute apriora, estus nenia malfacilaĵo. Sed ekde la komenco estis konflikto inter la morfologia teorio kaj la fontlingvoj — konflikto, kiun ŝajne neniu konstatis. La problemo pri Esperanto do simple estas, ke la radikoj supozeble estis kategorie nudaj sed venis el lingvoj, en kiuj ili ne estis kategorie nudaj.

Nuntempe oni provas ŝovi la problemon de gramatiko al semantiko: oni parolas ne pri ekzemple “verba radiko” sed pri “aga signifo”; “substantiva radiko” fariĝas “neaga signifo” aŭ “aĵa signifo”. Tio misas pro du kialoj:

(i) Ĝi malatentas la kazojn, kie lingvoj efektive havas nudajn leksemojn. Ĉu eblus paroli pri aga aŭ aĵa signifo de semida radiko kiel BRK aŭ RGL? Ne. Tiuj radikoj eĉ ne havas sendependan ekziston. Ilia “signifo” pure latentas, realigata de la aro de signifoj, kiujn ili alprenas, kiam oni aldonas vokal-konsonantajn ŝablonojn kiel “e-e” kaj “a:-a”. Sekve se ni atribuas tiajn “signifojn” al esperantaj radikoj, ni jam cedas, ke ili ne estas nudaj leksemoj.

(ii) Ĝi malatentas la fakton, ke en ĉiuj lingvoj, substantiveco, verbeco kaj adjektiveco estas pure sintaksaj nocioj, kaj nur nebule rilatas al semantiko. Koncepto esprimata en unu lingvo per substantivo, esprimiĝas per verbo en alia. Oni decidas ĉu X estas substantivo aŭ verbo en lingvo L per ekzameno de precipe la sintaksa konduto de X en L: la semantika enhavo de X kutime tute ne rolas. (Se eble, en specifa lingvo, oni uzas ankaŭ morfologian konduton kiel evidenton.)

La plej frapa ekzemplo, kiun mi ĝis nun trafis, de problemoj rezulte de la semantika aliro, estas la nomoj de ludoj: teniso, futbalo, k.s. En unu senco ili estas aĵoj (futbalo konsistas el la reguloj de futbalo). En alia senco ili estas agoj (oni faras ion). Tre rapide oni dronas en filozofio: ĉu ne futbalo restus futbalo en tiu momento, kiam hazarde neniu en la mondo ludus futbalon? Aliflanke ĉu futbalo restus futbalo se nur la reguloj ekzistus, kaj neniu iam ajn ludus ĝin? Ktp. Estus arbitre nomi ties signifon baze aga aŭ aĵa.

Laŭ mi solveblas la problemo nur per vortbazita teorio, en kiu radikoj ne rolus krom historie, kaj kiu agnoskus derivadon de iuj vortoj de aliaj vortoj, kiel en la etnolingvoj (vidu Lindstedt 1982-3). Ke niaj vortaroj jam organiziĝas tiel, ne estas surprizo! Sed sur la teoria nivelo, ni restas ankoraŭ en la stringo de granda skizofrenio.

[1] Samkiel Whorf, mi ignoras certajn faktojn pri la hebreaj konsonantoj.

[2] Detalaj diskutoj pri la problemo troviĝas interalie en Grimley-Evans 1997 kaj Miner 2005.

Grimley-Evans, Edmundo, 1997: “Vortfarado”, La Brita Esperantisto (marto-aprilo, pp 57-59).

Lindstedt, Jouko, 1982-3. “Recenza eseo [pri Kalman Kalocsay & Gaston Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Roterdamo, 1980: Universala Esperanto-Asocio]”. Planlingvistiko 1 (1982), pĝ. 10-18; 3 (1982), pĝ. 13-19; 6 (1983), pĝ. 7-14. Rete ĉe http://www.helsinki.fi/~jslindst/pag_rec.html.

Miner, Ken, 2005. “Recenza artikolo pri Studoj pri Esperanto“.

Whorf, Benjamin Lee, 1945: “Grammatical Categories” Language 21:1, No. 1, pp 1-11

10 pensoj pri “Noto pri esperantaj radikoj”

  1. Dankon pro interesa kaj grava artikolo. La temo laŭ ankoraŭ ne estas elĉerpita. Laŭ mi eĉ mankas ankoraŭ bona ĝisfunda traktado de la rilato inter radikoj kaj vortoj kaj la eventuala klasado de radikoj.

    Tre utile estas kompari kun lingvoj kiel la Araba, kaj supozeble ankaŭ la Jana (pri kiu mi tamen scias nenion). Ĉu vere estas tiel, kiel vi prezentas la aferon? Ĉu efektive ekzistas lingvoj, en kiuj la leksemoj estas “pure abstraktaj”, kaj en kiuj oni tute ne bezonas ion similan al la tradicia klasado de la Esperantaj radikoj en O-karakterajn, I-karakterajn kaj A-karakterajn?

    Mi ne scias la Araban, kaj mi havas nur tre supraĵajn sciojn pri ĝia sistemo de trikonsonantaj radikoj, sed tamen ŝajnas al mi, ke ne estas tiel simple en la Araba. Miaj (tre supraĵaj) esploroj indikas al mi, ke la Arabaj radikoj ja havas diversklasajn signifojn. Plej multaj Arabaj radikoj evidente indikas ian agon, sed ŝajnas, ke estas tamen diferenco inter agaj kaj stataj radikoj. Mi pensas, ke oni ne povas trakti la agajn kaj la statajn tute same en la Araba vortfarado. Krome evidente multaj Arabaj substantivoj tute ne eniras bone en la belan tradician sistemon, ĉar ili ne estas derivitaj el aga aŭ stata bazradiko, sed estas t.n. inertaj substativoj, kiujn oni devas trakti tute aparte, kaj kiuj ŝajne ne estas tre regulaj. Mi eĉ legis ie kaj tie pri radikoj, kies baza signifo estas “patro” aŭ “lakto”. Tiuj ja tute ne estas agoj aŭ statoj. Kaj mi legis pri la traktado de fremdvortoj, kiuj naskis novajn radikojn kiel “f-l-m” (el la fremdvorto “film”), kiuj evidente estas baze substantivaj.

    Mia impreso estas, ke la ideo de readikoj pure nudaj, aŭ signife neŭtraj, estas ĥimero. Io tia ne vere estas imagebla, se oni provas la aferon prezenti ne nur supraĵe kaj ĝenerale, sed ĝis la efektivaj detaloj. Ni revenu al la plej klasika ekzemplo en Esperanto, la du radikoj KOMB/ kaj BROS/. Oni provu imagi, kiel status pri ili, se Esperanto ja estus tia “ideala” lingvo, en kiu la radikoj estas tute abstraktaj. Tiam supozeble oni dirus “kombilo” kaj “brosilo” anstataŭ la nunaj “kombilo” kaj “broso”. La du radikoj kondutus tute same. Sed ĉu en tia lingvo, ĉiuj vortoj por iloj havus IL-sufikson? Kion fari pri aŭtoj kaj gitaroj? Ankaŭ ili estas iloj. Ĉu do diri “aŭtilo” kaj “gitarilo”? Sed ekzistas ankaŭ efektivaj gitariloj (plektroj, kordoj…). Kio pri papero? Ankaŭ papero estas rigardebla kiel ilo. Ĉu “paperilo”? Kaj kio pri inko? Ĉu “inkilo”? Fakte inko estas rigardebla kaj kiel ilo, kaj kiel substanco. Eble en tia versio de Esperanto ĉiuj substancoj havu AĴ-sufikson, do “inkaĵo”. Aŭ eble tamen “inkilo”. Kiel elekti?

    La problemo estas, ke la nocioj esprimendaj lingve ne lasas sin nete klasi. Ili intertuŝiĝas kaj intermiksiĝas en maniero finfine tute ne malimplikebla. Mi preskaŭ certas, ke zorga detala rigardo de lingvoj kiel la Araba kaj la Jana, montrus, ke en ili multo tia estas solvita tute arbitre, simple malregulege. Kaj mi forte suspektas, ke proksima rigardo de tiuj du lingvoj malkaŝus, ke en ili tamen necesas klasi la diversajn radikojn laŭ diversaj signifokategorioj por povi ĝuste manipuli ilin en la vortfarado.

    La ĉefa fonto de miaj duboj estas la artikolo Acquisition System for Arabic Noun Morphology.

  2. Ŝajnas al mi, ke neniu havas problemon koncepti kategorie nudajn elementojn — kiel via ekzemplo ‘ink-‘ en lingvo kun tute abstraktaj radikoj — kiu komprenas la diferencon inter lingva signo kaj realmonda objekto. Estas nenia leĝo, ke specifa lingva signo, eĉ radiko, devas indiki ion firman en la reala mondo. En Algonkinaj lingvoj, radikoj povas esti tre abstraktaj, kun signifoj kiel “al la parolanto”, “antaŭa tempo”, “ege”, dum nuraj sufiksoj (moduloj fakte) povas esprimi konkretaĵojn kiel “ligno”, “akvo”, “kastoro”. Tio aspektas strange al ni nur pro manko de alkutimiĝo.

    Pri la semidaj radikoj, ili simple “elfalas” el la datenoj. Ni ĉiuj vidis ĉi tiajn aranĝojn de arabaj vortoj, ĉu ne:

    kataba “li (viro) skribis”
    kutiba “ĝi (vira) estis skribita”
    kutibat “ĝi (ina) estis skribita”
    kita:b- “libro”
    kutub- “libroj”
    kutayyib- “libreto”
    kita:bat- “skribado”
    ka:tib- “skribisto (vira)”
    ka:tibat- “skribisto (virina)”
    kutta:b-, katabat- “skribistoj”
    maktab- “skribtablo; oficejo”
    maktabat- “biblioteko; librovendejo”

    (El Vikipedio, do probable ne senerara.) Ripetiĝas ĉiam KTB. Se estus spaco, eblus izoli ankaŭ la ŝablonojn kun aliaj radikoj. Per “nuda leksemo” mi celas absolute nenion, krom la KTB, kiun ĉiuj tiuj vortoj havas komune. Empirie, apenaŭ eblas nei, ke ĝi havas iuspecan signifon, ĉar ni ne trovas KTB ekzemple en vortoj, kiuj rilatas ĝenerale al ekzemple aŭtobusoj. Ne estas tre malfacile vidi, ke KTB iel rilatas al skribado.

    Sed ankaŭ mi ne estas fakulo pri semidaj lingvoj, kaj, kiom mi scias, vi pravas ke ne eblas ĝuste uzi la triliterajn radikojn sen ia semantika klasado. Eble iu leganto havas la necesajn sciojn.

    Pri Yana, laŭ mia scio neniu publikigita gramatiko ekzistas.

    Rilate nearbitran semantikan klasadon de esperantaj radikoj, mi skeptikas. Kiel vi scias, mi mem provis redukti la problemon al prototipaj substantivoj, verboj, adjektivoj (“Croft-modelo por la esperanta radiko-kategorieco”). Tiuj prototipoj laŭ via vidpunkto havus prototipajn radikojn. Sed problemoj abundis. Ekzemple ‘martelo’ estas prototipa substantivo, sed ‘marteli’ estas ankaŭ prototipa verbo! Kio do estas ‘martel-‘?

    Aliflanke, la lingva semantiko estas ankoraŭ grandparte terra incognita, kompare kun aliaj aspektoj de la homa lingvo. En tia situacio ne licas ignori novajn ideojn.

  3. Skribis Ken Miner:

    Pri la semidaj radikoj, ili simple “elfalas” el la datenoj. Ni ĉiuj vidis ĉi tiajn aranĝojn de arabaj vortoj, ĉu ne: […]

    Jes, ili oftas. Kiam oni prezentas la tonojn de la Ĉina lingvo, ĉiam temas pri “ma”, kaj kiam oni prezentas la radikojn de la Araba lingvo, ĉiam temas pri KTB.

    Mi pensas, ke KTB estas ekzemplo de la baza tipo de tiaj radikoj: La radiko mem havas agan signifon (KTB = “skribado”). Mi vane serĉis en la Reto pli profundan traktadon, kiu montras ne nur tian supraĵan kaj nedetalan ekzemplon, sed kiu detaligas pri la diversaj vokaloskemoj, kaj donas pliajn ekzemplojn, diskutante ankaŭ la t.n. inertajn substantivojn (kies radikoj laŭ mia impreso ne havas agan signifon). Sed je mia surprizo ĉie temas nur pri KTB kaj fino. Eble mi devas iri al efektiva librovendejo por povi saĝiĝi pri la Araba lingvo. Imagu, librovendejo! Efektivaj fizikaj libroj! Espereble ekzistas pli bonaj fontoj en tia medio.

    Cetere laŭ mi same elfalas la signifo de SKRIB/, kiam oni prezentas la diversajn vortojn “skribo”, “skribi”, “skriba”, “skribe”, “skribisto”, “skribaĵo” k.t.p. En Esperanto eblas deiri de la radiko, lerni ties signifon, kaj poste fari la diversajn vortojn laŭ ĝeneralaj reguloj. Mi scivolemas, ĉu io tia vere eblas en la Araba. Aŭ ĉu la efektivaj signifoj, kiuj ekestas, kiam oni aplikas la diversajn vokaloskemojn, estas praktike tre variaj kaj neregulaj? Nu, necesas, ke mi lernu pli pri la Araba antaŭ ol mi povos pludiskuti laŭ tiuj ĉi fadenoj.

  4. Mi nun enketis iom la araban morfologion per verkoj [1] kaj [2], la solaj taŭgaj haveblaj al mi. La radikoj, sur kiuj baziĝas “plej multaj vortoj” nomiĝas “semantikaj abstraktaĵoj” ([1], [2]) kun “broad lexical value” ([2], pĝ. 99, 177) Oni modifas la radikojn per ŝablonoj, kiuj inkludas vokalojn, duobligadon de radikelementoj, afiksojn, ktp por krei bazojn por verboj kaj substantivoj, kiuj tiam siavice alprenas diversajn personojn, nombrojn, genrojn, voĉojn kaj aspektojn en la kazo de verboj; nombrojn, genrojn ktp en la kazo de substantivoj; per normala fleksiado. (Veraj tensoj ne ekzistas.) “Adjektivoj” estas speciala subklaso de substantivoj. En la Moderna Norma Araba teorie 9 verbaj ŝablonoj povas modifi iun ajn radikon, sed en la praktiko “la maksimuma nombro de ŝablonoj trovataj ĉe iu radiko estas sep aŭ ok, kaj plej multaj radikoj havas malpli” ([2], pĝ. 99,100).

    Unu el la verkoj ([2], pĝ. 101) forte sugestas, ke ĉe verboj, semantika klasado okazas post la “elekto” (se tiel diri) de la radiko. Ekzemple: “la ŝablono a – a ĝenerale indikas agon, transitivan aŭ netransitivan, faratan per aganto…” “Ankaŭ la ŝablono a – i indikas agojn… sed… la aganto estas agent moyen” (la ago efikas sur la aganto mem). “La ŝablono a – u estas ĉiam netransitiva kaj indikas posedon aŭ akiron de kvalito malprovizora.” Ktp. Tiom pri verboj. Ĉapitro 4 de [2] diskutas la substantivojn; multaj devenas de verboj, sed ekzistas ankaŭ “primitivaj substantivoj” kiuj neniam uziĝas adjektive (bedaŭrinde la teksto ne mencias, ĉu ili iam uziĝas verbe; sed la distingo inter verboj kaj substantivoj iom nebulas pro tio, ke ne uziĝas helpverboj “esti” aŭ “havi”), kaj mi supozas ke tiuj radikoj estas nur substantivaj.

    Resume, rilate nian diskuton, eblas vidi en la araba distingon inter verbaj kaj substantivaj radikoj, sed pure semantika klasado okazas sub la radika nivelo, almenaŭ ĉe verboj. Tio akordas kun mia konvinko, ke semantika klasado celas vortojn, ĉar semantika klasado dependas de uzado en efektivaj kuntekstoj, kaj ne de subjektivaj impresoj.

    [1] Janet C. E. Watson, The Phonology and Morphology of Arabic, Oxford University Press, 2002.

    [2] Clive Holes, Modern Arabic: Structures, Functions and Varieties, Georgetown University Press, dua eldono 2004.

  5. Mi eklernis la araban iom intense (en la universitato) antaŭ dudeko da jaroj, tiel ke mia nuna scio de tiu lingvo estas tre supraĵa. Mi provos nun vortigi en nescienca maniero svagan impreson: En esperanto, la lingvo “konsistas” el radikoj kaj finaĵoj, sed iusence ambaŭkaze temas pri egalvaloraj elementoj, kiujn oni kombinas; laŭ Zamenhof, nur la prezento aspektigas tiujn kombinojn kiel vortojn de hind-eŭropaj lingvoj: “la sinjor’o hav’as tri baston’o’j’n” ktp. Jam de komence niaj vortaroj prezentas listojn de kombineblaj radikoj.

    Kontraste, en la araba radikoj mem “ne ekzistas”. “Ekzistas” vortoj, kaj radikoj estas posta maniero klarigi, grupigi, klasi tiujn vortojn. Dum, en esperanto, oni povas renkonti radikojn kie ajn (“Ho mia kor'”, “Farbskatol'” ktp), des pli kun t.n. finaĵoj, en la araba oni nenie renkontas la nudajn “radikojn” KTB, SLM, FLM, HMR ktp mem. Ili estas nur iaj “trajtoj” de la vortoj.

    Kvazaŭ oni dirus (sed kun pli da aplikeblo!), ke la angla trikonsontanta radiko SNG signifas “kant”: song, sing, sang, sung. Aŭ FvT signifas “pied”: foot, feet. Simile pri SWine/SoW ktp.

    Foje mi legis en libro de Geraldo Mattos, ke la -s de la verbaj finaĵoj -as, -is, -os, -us montras la modon aŭ modalon (?) kontraste kun la nuda -u, dum la vokaloj -a-, -i-, -o-, -u- montras la tenson (same en -ant-/-at- … -unt-/-ut-). Kun tia klarigo mi komparus la radikojn de la araba lingvo.

  6. Laŭ miaj spertoj kun la akada lingvo la ŝemidaj lingvoj distingas radike almenaŭ verbojn kaj substantivojn, dum la adjektivoj devenas plej ofte de verbaj radikoj, estante kutime formo de participo (ekz. dannum ‘forta’ de danānum ‘fortigi, fortigo’ [la infinitivo pli similas al verba substantivo]; en la t.n. stativo danin ‘li fort(ig)as’ verbo kaj adjektivo kunfandiĝas).

    Sed radikoj povas aperi ankaŭ “nude”, nome en la imperativo (2. persono maskulena de singularo), ekz. purus ‘dividu’ de parāsum ‘dividi/o’, kie la unua u estas epenteza, dum la dua estas la t.n. ablaŭta vokalo, kiu aperas en diversaj tensaj formoj (iparras ‘li divid(ad)as’, iprus ‘li dividis’).

    La plej multaj substantivoj devenas de verboj (la diversaj ŝablonoj) aŭ estas radike identaj, ekz. mūtum ‘morto’, mâtum (radiko mūt) ‘morti’; tamen ekzistas ankaŭ primitivaj substantivoj, ekz. bītum ‘domo’, abum ‘patro’ kaj adjektivoj derivitaj de substantivoj (per la sufikso -ī-, kiu esprimas apartenon; la araba gramatiko nomas ilin nisba).

    ———————————

    Rilate la problemon, ke kaj martelo kaj marteli estas prototipaj (vd. komenton 2, de Ken Miner) mi pensas, ke estas saĝe distingi la “radikkarakteron” nur laŭ tiuj klasoj, kiuj efektive morfologie distingeblas en la vortfarado, kaj tio estas la tri klasikaj (kia ajn oni volas ili nomi, “substantiva” ktp. estas nefeliĉa), do ne ekzistas “adverbaj radikoj” (ĉar ili vortfarade ne kondutas alie ol “adjektivaj radikoj”), nek miksita klaso (kian por martel k.s. volis enkonduki RÉVÉSZ Sándor) – sed eble ĉi-lastan oni povus nomi subklaso de la “substantivaj radikoj”, ĉar la verbo sintakse alie kondutas.

    Ĉu la prototipeco de kelkaj tiaj “substantiv-radikaj” verboj estus taŭga maniero klarigi, kial la “substantiv-radikaj” verboj estas jen netransitivaj, jen transitivaj – aŭ ĉu la konstato de transitiveco estas jam antaŭsupozo por konstati prototipecon?

  7. Cyril Brosch:

    La fakto, ke en E-o (ne)transitiveco estas propraĵo de tuta verba vorto, estas unu el la argumentoj por vort-bazita teorio. Estas kazoj kiel ‘piloti’, ‘anstataŭi’, ‘veli’, kies supozeble substantivaj kaj prepoziciaj radikoj neniam divenus, ke ili havas aŭ transitivecon aŭ netransitivecon ;) Kaj estas kazoj kiel ‘postveni’, ‘perforti’, ‘transiri’ kies transitiveco ne lokeblas en aŭ unu konsistiga elemento aŭ la alia.

    Laŭ la Croft-modelo, prototipa verbo estas aŭ transitiva aŭ ne. Fakte, transitiveco mem estis inter la unuaj studobjektoj de la prototip-aliro; sekve teorie estas prototipaj kaj neprototipaj transitivaj kaj netransitivaj verboj. Verbo simple des pli prototipas, ju pli ĝi esprimas agon. ‘Marteli’ kaj ‘kuri’ estas do tre prototipaj; ‘akcepti’ kaj ‘miri’ malpli prototipaj.

    Pri via unua alineo, jes, la tradiciaj kategorioj (malgraŭ ilia sintaksa origino) pli facile trakteblas; sed tre alloga estis la ideo, ke se oni plene difinus la radikojn (kiel supozeble necesas fari ĉiaokaze), ilia kategorieco sekvus aŭtomate.

  8. La tradicia klarigo de perforti ktp. ja estas [per forto]-i, do derivaĵo de vortgrupo.
    Kaj laŭtradicie i povas esti transitiva aŭ netransitiva – jen por mi problemo, ĉar – kun malmultaj esceptoj kiel ekz. fumi, laŭ etnolingva modelo – E-aj verboj strikte distingas transitivecon kaj netransitiecvon, morfologie.

    Oni devus tion klarigi kadre de pli ĝenerala esploro pri la E-a objektkazo kaj la koncepto de transitivo, certe bati iun estas pli prototipe transitiva ol anstataŭi iun, ĉu ne?

  9. Cyril Brosch:

    Oni devus tion klarigi kadre de pli ĝenerala esploro pri la E-a objektkazo kaj la koncepto de transitivo, certe bati iun estas pli prototipe transitiva ol anstataŭi iun, ĉu ne?

    Efektive. Interesus vin la klasika referaĵo tiutema,

    Paul J. Hopper & Sandra A. Thompson, “Transitivity in Grammar and Discourse”, Language 56:2 (junio 1980), pp. 251-299.

  10. Interesege! Mi nur hodiaŭ trovis tiun ĉi TTT-ejon, kaj ĝis nun legis nur interesegaĵojn pri nia bela lingvo. :)

    Al Bertilo:
    “aŭto” estas ja nur mallongigo de “aŭtomobilo”, do efektive finiĝas per “-ilo”. ;)

    Amike,
    Stefo

Respondi