Tabelvortoj en PIV

La novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), 2002 kaj 2005, transprenis de la malnova PIV senŝanĝe la analizon de la tabelvortoj je O kaj A (kio, tio, io, ĉio, nenio, kia, tia, ia, ĉia kaj nenia) kiel radikvortoj. T.e. PIV prezentas ĉiun el tiuj vortoj kiel konsistantan el radiko + O-finaĵo aŭ A-finaĵo, ekz.:

* ki/o […] *~a […]

La du vortoj kio kaj kia estas do prezentataj en unu sama artikolo kiel faritaj el unu radiko KI/.

En la Fundamento de Esperanto ĉiuj tabelvortoj estas tamen prezentataj kiel nekunmetitaj: kiel konsistas el unu sola morfemo; kio ne havas O-finaĵon; kia ne havas A-finaĵon; k.t.p. Tio estas klare konstatebla kaj en la Fundamenta Gramatiko, kaj en la Universala Vortaro.

En la Gramatiko uziĝas signetoj por disigi morfemojn:

ĝoj/i je tio

Ne “ĝoj/i je ti/o”.

rid/i je tio

Ne “rid/i je ti/o”.

En la Universala Vortaro radikoj aperas sen finaĵo, dum tabelvortoj aperas kompletaj:

  • kil/ quille | keel, careen | Kiel (eines Schiffes) | киль | tram, stępka.
  • kio quoi | what | was | что | co.
  • kiom combien | how much | wie viel | сколько | ile.

Se kio estus KI/ + O, ni trovus en UV anstataŭe: “ki/ quoi | what | was | что | co.”

La distingo povas ŝajni pure malgrava kaj pure teoria, sed ĝi fakte havas sekvojn en la efektiva lingvouzo. Se la tabelvortoj je O kaj A vere havus ordinarajn finaĵojn, tiam oni povus tiujn finaĵojn ellasi en vortfarado. Ni tiam havus vortojn kiel ĉifaranto, kispeca kaj timaniere (analoge al versfaranto, alispeca kaj bonmaniere). Sed en la efektiva lingvouzo ni trovas nur ĉiofaranto, kiaspeca kaj tiamaniere. La fina o de ĉio kaj la finaj a de kia kaj tia ne estas ellaseblaj.

Kial do tamen PIV elektis prezenti tiujn vortojn alimaniere ol la Fundamento? La klarigon ni trovas en PIV mem, en rimarko ĉe la vorto io:

La prezento de la vortoj io k ia (k similaj en la serio ĉio, kio, tio ktp), kvazaŭ konsistantaj el po du morfemoj, estas ne-Fundamenta artifikaĵo, rekomendita de Z. por pravigi la aŭtonomecon de neni/.

Efektive la vorton nenio oni en iaj okazoj ja traktas kiel radikvorton, nome en kreado de kunmetaĵoj kiel neniigi, neniiĝi, neniaĵo kaj nenieco.

Fakte Zamenhof faris tian rekomendon en Lingva Respondo:

PRI NENIIGI

Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn e kaj u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj “ali-u”, “ali-es”, “kelk-om”, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per a kaj o, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva o kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.

Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo

Oni iafoje simile traktas la vorton tia, el kiu oni faras ekz. tiaĵo (= io tia).

Por pravigi tiajn principe neregulajn vortojn kiel neniigi kaj tiaĵo, Zamenhof do rekomendis rigardi tiajn tabelvortojn kiel radikvortojn. Sed oni atente legu lian rekomendon. En la fino evidentiĝas, ke li celas ĝuste nur pravigi jam enradikiĝintajn neregulaĵojn. Apenaŭ estas kredeble, ke Zamenhof volis permesi similan uzon de io/ia, kio/kia kaj ĉio/ĉia. Precipe malebla tio estas ĉe ĉio kaj ĉia pro la ekzisto de la tute alisignifa vorteto ĉi.

La esceptaj vortoj neniigi, neniiĝi, neniaĵo, nenieco kaj tiaĵo (+ kelkaj kunmetaĵoj kiel nenifarado k.s.) ĝis hodiaŭ restas esceptaĵoj en la lingvo. Oni ne sistemigis tian uzon. Ekz. timaniere estas klara eraro neallasebla. Sed la nuna prezento en PIV rekte invitas al libera uzado de la radikoj KI/, TI/, I/, ĈI/ kaj NENI/ en diversaj kunmetaĵoj. Averton kontraŭ kreado de vortoj kiel ĉifaranto, kispeca kaj timaniere oni trovas nenie en PIV. En la eldono de 2002 oni eĉ povis legi la kunmetaĵon ĉifaranto anstataŭ ĉiofaranto, sed tio feliĉe estas korektita en la eldono de 2005. Oni legas tamen en la artikolo pri ĉio kaj ĉia nenion ajn, kio sciigas, ke tiajn kunmetojn oni ne faru.

La rekomendo de Zamenhof, kaj la rezulta praktiko en PIV, estas troigoj. La escepta vortfarado okazas nur pri NENI/ kaj TI/, kaj nur en manpleno da vortoj. En la okazo de TI/ temas pri nur unu sola vorto, tiaĵo. Por tio oni ne bezonas redifini la karakteron de ĉiuj tabelvortoj je O kaj A. Se oni volas la esceptajn kunmetaĵojn iel pravigi kaj reteni en la lingvo, oni faru tion en maniero, kiu ne invitas al plia esceptado.

Laŭ mi la plej taŭga solvo estas ellasi tiujn esceptajn vortojn el la artikoloj pri la ordinaraj Fundamentaj tabelvortoj, nenio, nenia, tio kaj tia, kaj prezenti ilin anstataŭe en apartaj artikoloj pri apartaj radikoj NENI/ kaj TI/, ekz. jene:

neni/o. = nenio. ~aĵo. Nenioaĵo. Io absolute senvalora. […] RIM. La Fundamenta vorto nenio estas unumorfema vorto sen finaĵo. La neoficialan radikon NENI/ oni praktike uzas nur en la esceptaj kunmetaĵoj neniaĵo, nenieco, neniigi kaj neniiĝi, kaj ankaŭ en nenifarado, nenifaranto k.s. Tiuj vortoj estas tradiciaj kaj tial tolerindaj, kvankam principe neregulaj. Oni ne kreu pliajn tiajn kunmetaĵojn.

Tiaspecajn artikolojn pri KI/, I/ kaj ĈI/ oni tute ne bezonas, ĉar kunmetaĵoj kun tiaj radikoj simple ne estas uzataj en la lingvo.

Tiel la afero prezentiĝas ĝuste kiel escepto, kaj ne kiel baza eco de la koncernaj tabelvortoj. Cetere oni uzu prezenton konforman al la Fundamento de Esperanto, ĉar tio kongruas kun la praktika uzo, kaj tio gvidas la uzantojn de la vortaro al ĝusta kaj regula praktiko.

Eĉ povas esti inde tute malrekomendi la vortojn “nenifarado” k.s. favore al “neniofarado” k.t.p. En tiuj okazoj ekzistas nenia forta bezono forlasi la finan vokalon de la tabelvorto.

Tiun ĉi temon mi tuŝis ankaŭ en miaj Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005.

Aŭtoro: Bertilo Wennergren

Aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Membro de la Akademio de Esperanto, kaj Direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.

8 pensoj pri “Tabelvortoj en PIV”

  1. Tre bone, sed ĉu oni povas uzi la saman argumenton pri neĝenerala escepto al la reguloj de la tabelvortoj por pravigi la formojn aliel kaj alies (nur tiujn du vortojn, ne tuta serio da ali-tabelvortoj)? Mi demandas, ĉar, kvankam mi plejparte konsentas kun la analizo de la ali-serio de tabelvortoj en PMEG, mi volas iel pravigi tiujn du, ĉar ili estas enradikiĝintaj kaj sufiĉe ofte uzataj.

  2. Adamo:

    ĉu oni povas uzi la saman argumenton pri neĝenerala escepto al la reguloj de la tabelvortoj por pravigi la formojn aliel kaj alies (nur tiujn du vortojn, ne tuta serio da ali-tabelvortoj)?

    Bona demando. Se iu rigardas la vortojn “aliel” kaj “alies” kiel tiel tradiciajn kaj enradikiĝintajn, kaj tiel utilajn, ke li volas ilin (sen ne aliajn analogajn tabelvortojn) aperigi aprobe en vortaro, tiam necesas traktado simila al tiu, kiun mi prezentis en la artikolo.

    Mi tamen prijuĝas tiujn neregulajn tabelvortojn kiel rekte malutilajn, ĉar ili konstateble trompas homojn supozi tutan tabelserion, kiu inkluzivas formojn, kiuj kolizias kun regulaj Esperantaj vortoj. Tial mi elektus multe pli severan traktadon de “aliel” kaj “alies” en vortaro. Fakte mi elektus ĝute tian traktadon, kiun oni nun trovas en PIV2005.

    La vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas tamen multe pli enradikiĝintaj ol “aliel” kaj “alies”, kaj ili estis siatempe eĉ benitaj de Zamenhof.

  3. Bertilo, eta amikema defio. Vi asertas pri ‘aliel’ kaj ‘alies’, ke

    ili konstateble trompas homojn supozi tutan tabelserion, kiu inkluzivas formojn, kiuj kolizias kun regulaj Esperantaj vortoj.
    [emf. mia – KM]

    Kiel mi demandis en “Recenza artikolo pri Studoj pri Esperanto, “Ĉu estas vere, ke tiuj E-istoj, kiuj uzas ‘aliel’ kaj/aŭ ‘alies’ konsentus, ke ili intencas meti ‘ali-‘ inter la tabelvortajn radikojn, kaj aŭtomate devontigas sin uzi ankaŭ ‘aliu’, ‘alio’, ‘aliam’, ‘alial’, kaj ‘aliom’, kaj uzi ‘alia’ kaj ‘alie’ kun tute novaj signifoj? Ne laŭ mia scio.”

    Kian evidenton vi havas, ke uzado de nur ‘aliel’ kaj ‘alies’ (kaj ne aliaj tiaj formoj) konstateble misgvidas E-istojn tiurilate? (Precipe mi interesiĝas pri ‘alies’ fakte.)

    Ken

  4. Ken skribis:

    Kiel mi demandis en “Recenza artikolo pri Studoj pri Esperanto“, “Ĉu estas vere, ke tiuj E-istoj, kiuj uzas ‘aliel’ kaj/aŭ ‘alies’ konsentus, ke ili intencas meti ‘ali-’ inter la tabelvortajn radikojn, kaj aŭtomate devontigas sin uzi ankaŭ ‘aliu’, ‘alio’, ‘aliam’, ‘alial’, kaj ‘aliom’, kaj uzi ‘alia’ kaj ‘alie’ kun tute novaj signifoj? Ne laŭ mia scio.”

    Tute povas esti, ke ili aŭ iuj el ili ne intencas krei plenan tabelserion. Mi tamen ne celis iliajn konsciajn intencojn, sed la praktikajn sekvojn de ilia uzo.

    Kian evidenton vi havas, ke uzado de nur ‘aliel’ kaj ‘alies’ (kaj ne aliaj tiaj formoj) konstateble misgvidas E-istojn tiurilate? (Precipe mi interesiĝas pri ‘alies’ fakte.)

    Mi mem spertis tion ĉe simplaj lingvouzantoj, kiuj multe aŭdis Esperanton farĉitan per “aliel” kaj “alies”. Iuj el ili evidente supozis pro tio la plenan tabelserion (tute logika konkludo iliaflanke), ĉar ili miskomprenis uzon de regula “alie”. Ili komprenis ĝin kiel “aliloke”, kiam mi uzis ĝin kun la signifo “aliokaze” aŭ “alimaniere”. Mi iafoje eĉ rekte demandis pri tio okaze de tia miskompreno, kaj tiam almenaŭ unu fojon la respondanto tre miris, ke “alie” entute povas havi alian signifon ol “aliloke”. Ŝi simple ne sciis la ĝustan signifon. Temis pri homo, kiu lernis Esperanton praktike sen multe da teoriaj studoj, sed bedaŭrinde tio okazis tre ofte kune kun “aliel”-istoj. Tiutempe “aliel” estis relative populara, dum numtempe ŝajnas, ke “alies” estas la moda vorto.

    Krome mi ofte renkontis la harstarigan opinion, ke la normalaj Esperantaj vortoj “alie”, “alia” k.t.p. estas nelogikaj aŭ eĉ kontraŭregulaj, ĉar ili ja “devus” havi tabelvortajn signifojn. Do, almenaŭ iuj ja volas la plenan serion.

  5. la Vortaro Esperanto-Japana, eldonita lastjunie, traktas jene.
    tio, tia, nenio, k.a.: vortoj senfinaĵaj
    tiaĵo: kapvorto “tiaĵ/o”
    neni-: kapvorto kun senco de nenio kaj nenia
    neniaĵo, ktp.: kunmetaĵo de “neni-”
    alies: vorto senfinaĵa, sed rekomendas “de la alia”
    aliel: vorto senfinaĵa, sed rekomendas “alie”

  6. Jamo skribis:

    la Vortaro Esperanto-Japana, eldonita lastjunie, traktas jene. […]

    Dankon, Jamo! Se mi bone komprenas, tiu vortaro do agas ĝuste laŭ miaj rekomendoj (pri tiaĵo eble eĉ pli rigore ol mi rekomendis).

    Mi jam delonge volas havigi al mi tiun vortaro. Do, ek al!

  7. Vi forgesis pri neni’!

    Mi tre rapide tralegis la artikolon kaj komentojn, sed mi ne vidis mencion pri elizio, kiu estas alia argumento por la radiko neni’.

    Mi pensas, ke oni ne elizias la aliajn, sed ni provu:

    Li parolis pri ĉi’ kaj neni’, pri ti’ kaj ĉi ti’, kaj pri i’, pri ki’ li jam parolis antaŭe.

    Hm. Eble ne.

    Cetere, la proponita difino de neni/o estas malbona, ĉar ĝi uzas vorton, kiu apenaŭ ekzistas; Guglo trovas ĝin nur en ĉi tiu paĝo. Kompreneble, ne mankas hapaksoj en la difinoj en PIV, sed tio ne estas argumento por daŭrigi la tradicion. Ĝenerale, vortaraj difinoj uzu laŭeble kutimajn vortojn.

  8. Kurteno skribis:

    Vi forgesis pri neni’!

    Efektive. Necesas kompletigi la proponitan vortaron artikolon pri neni/o per mencio de la apostrofita formo neni’.

    la proponita difino de neni/o estas malbona, ĉar ĝi uzas vorton, kiu apenaŭ ekzistas

    Vi celas la difinon de neniaĵo, ĉu ne? Efektive la vorto nenioaĵo estas apenaŭ uzata. Sed ĉu ĝi ne kompreniĝas pli-malpli per si mem? Nenioaĵo = “aĵo, kiu estas nenio”. Nu, eble sufiĉas difini per “io absolute senvalora”. Sed eble tamen indas iel mencii la eblan kaj tute regulan anstataŭaĵon nenioaĵo.

Respondi