Fandi kaj gisi


La abstrakta kaj la plursenca

Tre plaĉas al mi la vorto skribilo. Ĝi estas tre abstrakta, kaj en praktika komunikado povas anstataŭi dekon da pli precizaj vortoj (krajono, plumo, kreto, grifelo, peniko ktp), kiuj jes estas iam bezonataj, sed nur malofte. Tiaj abstraktaj vortoj faciligas la lernadon, kaj ebligas malfremdigi alicivilizajn realaĵojn (por eŭropano ne tuj evidentas ke peniko povas funkcii kiel normala skribilo en la tradicia kaligrafio ĉina).

Estas do tre natura ke la esperantistoj, komencante per Zamenhofo mem, ĉiam ŝatis tiajn abstraktajn vortojn. Tamen oni ne ĉiam konsciis, ke estas diferenco inter koncepte pura supernocio kaj vorto plursenca.

Por rusa lernanto estas iom ĝena, ke la vorto bona konfuzas la malsamajn konceptojn благой, хороший (bona vetero, bona novaĵo, bona fakulo) kaj добрый (bonkora). La dua estas subnocio de la unua — tamen ja aparta nocio, samnivela kiel bela, justa, honesta, kompetenta, sana ktp.

Tio estas falsa ŝparo, kaj ĝi havas sian koston. Tutegale oni bezonas vorton por добрый — kaj sekve oni kreas nelogikan kaj aparte lernendan idiomaĵon bonkora1. Paginte la prezon de la dua vorto, ni tamen nur duone solvis la problemon: ni jes povas neprigi la sencon bonkora, sed bona plu restas dusenca. Ni plu havas tiun malkoheron, ke

bona avo probable estas bonkora; sed
bona patrino probable celas la alian sencon,
bona knabo probable celas knabon bonkondutan

ktp.

Ankaŭ la antonimoj estas malsamaj: la malo de bonkora estas malica, la malbona vicpatrino ne taŭgas por esprimi la ideon malica vicpatrino. Do, bona estas same malbona kiel olda, kiu konfuzas la ideojn malnova kaj maljuna. «La bono» ne signifas «bonkoreco»n (kaj simetrie esceptaj estas la francaj «bonté» kaj «le bien»).

Tamen tiu mallogikaĵo estas pravigebla per la granda internacieco de la konfuzo; kaj malgraŭ la estetika malplezuro pri la mallogikeco, tiu konfuzo ne kreas grandajn malfacilaĵojn por la rusoj. Dum la esperantistoj de alilingva deveno probable ĝin simple ne rimarkas.


La senco de «fandi» ĉe Zamenhofo

Post la ĵusa enkonduka ekskurso ni transiru al la ĉeftemo de nia studo: la vorto fandi. La Universala vortaro ĝin jene difinas:

  fand`
    (fr) fondre
    (en) melt, cast
    (de) giessen, schmelzen
    (ru) топить, растоплять
    (pl) roztapiać

La tradukoj germana kaj angla malimplice atribuas al ĉi tiu verbo po du malsamajn signifojn:

  1. likvigi; kaj
  2. gisi, muldi per fandado.

La traduko franca estas unu, sed per verbo konfuzanta tiujn du signifojn. La tradukoj rusaj kaj pola donas nur la sencon likvigi, sen malpleja aludo al formodona gisado.

Do, Zamenhofo intencis ŝpari radikon laŭ la konfuza modelo franca: tion pruvas la germana traduko gießen. Kvankam li ankoraŭ iom hezitis, kion pruvas la okulfrapa malesto de la gisa senco en la tradukoj rusa kaj pola.

Tamen praktike uzata lingvo ne povas funkcii sen rimedo por solvi tian konfuzon; do, ankaŭ la franca posedas terminojn couler, jeter dans le moule por la gisa senco (eble Zamenhofo tion ne sciis).

Malgraŭ ĉi tiuj malestoj kaj hezito, oni trovas tiasencajn uzojn en lia verkaro. Ekz-e

ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi [Eliro, 32:8]

Por kompreni la strangan dusencecon de la verboj franca kaj esperanta necesas reveni al Latino. La etimo fundo, fundere signifas verŝi — kaj pli ĝenerale fluigi:

  lacrimas fundere — verŝi larmojn
  aes fundere — fluigi (likvige fandi) kupron
  glandes fundere — verŝi (gisi) kuglojn

La metonimio verŝi por la formodona signifo estas tre internacia — ĝin uzas la lingvoj germana, ĉiuj slavaj, latinidaj (interalie la franca couler) … Formon donas ne likvigo (ĝi la formojn neniigas), sed verŝado en la muldilon. Tamen ĝuste ĉi tiun verŝan sencon la verbo fandi malhavas («fandi larmojn» normale ne eblas), ĝia ĉefsenco estas likvigo. La plursenceco de la verbo latina estas maloportuna — sed almenaŭ ĝia logiko estas komprenebla.

Eĉ kun tiu klarigo la ambiguo estas ĝena, ĉar la du signifoj de la verbo prezentas kontraŭojn:

fandi statuon = malkrei, likvigi statuon;
fandi statuon = krei, gisi statuon

Ekz-e la fandita bovido ĉi-supre — kaj la detrua fandado jene:

unu posttagmezon tondro (t.e. fulmo — S.P) fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso
[H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, ĉap. 58ª].

Por akiri favoron de siaj dioj la romanoj fandis iliajn orajn statuojn.

Por pagi tributon al la vandaloj la romanoj fandis orajn statuojn de siaj dioj.

Kaj jen konfuzo inter likvigo kaj glaciigo:

De la spiro de Dio venas frosto,

Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo [Ijob, 37:10]

Fojfoje Zamenhofon tiu ambiguo ĝenis kaj li provis ĝin eviti uzante elfandi por la mulda senco:

cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno [Eliro, 38:27].

La intenco de tiu derivaĵo estis simila al tiu de eltondi, eltondaĵo; tamen la analogio estas falsa, ĉar ne la likvigo estas la formodona ago, sed enmuldiligo. Kaj la natura signifo por elfandi, konforma al la interna logiko de Esperanto, estas ekstrakti per fandado (elfandi feron el erco, plumbon el alojo ktp — elfandi estas la logika kontraŭo de kunfandi); tia signifo estas fakte atestita en la lingvo, ekz-e

ekzistas ankaŭ kiuj opinias, ke nun ĝi (la Eklezio — S.P.) estu ĵetita en fornon, por ke la pura oro estu elfandita2.

Ĉi tiu estas tria signifo de la zamenhofa fandi kaj de la franca fondre (ruse por ĝi ekzistas apartaj verboj выплавить, вытопить, la germana havas ausschmelzen kaj verhütten):

vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis [Jer 6:29]
плавильщик плавил напрасно, ибо злые не отделились
in vain hath a refiner refined, the wicked have not been drawn away

Atentindas ke la vorto fandisto en la zamenhofa uzo indikas du malsamajn metiojn (ruse плавильщик kaj литейщик).


La verbo «gisi»

Male ol pri la dusenca «bona», la trisenca konfuzo en «fandi» estas neinternacia. Tial sufiĉe frue oni ekuzis apartan vorton gisi (laŭ la germana gießen) por la senco

Fari objekton el fandebla materialo (metalo, vakso, vitro ktp), verŝante likvan fanditan substancon en malplenan ujon, kaj lasante ĝin tie solidiĝi kaj akcepti la formon de tiu muldilo:
gisi statuon, kanonon, sonorilon; gisita krado ktp

La solvo estas perfekta; tamen la francaj aŭtoroj de PV ĝin ne komprenis, kaj difinis la verbon gisi maltrafe:

gis·i [Teĥniko]. Fandfari, elfandi feron, verŝante (!) ferminaĵon kun karbo en specialajn fornegojn.

Per si mem la verbo fandfari ne estas klara; ĝi eble povus esprimi ion per konvencio, sed fakte ĝi ne estas uzata, kaj sekve nenion klarigas en la difino. La posta teksto difinas la trian sencon de fandi (la ekstraktan), tute malakorde kun la germana etimo kaj la intenco de ĉi tiu prunto.

En tiu misdifino interesa estas la vorto elfandi. Evidente, la PV-aŭtoro ne scipovis la germanan, kaj serĉis klarigon; probable la klarigo estis «fandfari, elfandi» — en kiu la vorto elfandi celis la zamenhofan sencon de mulda elfandi; sed ĝin la PV-aŭtoro miskomprenis laŭ la lingva logiko en la senco ekstrakta, kaj kompletigis la difinon tiusence.

Rezultas absurdo: por apartigi la sencon schmelzen (aŭ pli speciale, verhütten) disde la senco gießen, PV rekomendas esprimi la unuan per adaptita sonformo de la dua…

Krome, interesa estas la vorto verŝante aplikita al ŝuteblaj substancoj solidaj. Probable ankaŭ tiu misuzo estas senkonscia tributo al la prasignifo germana. Ankaŭ poste, en la difino de gisado, la ekzemploj ŝajnas rilati al la specoj de muldiloj, do ne al Verhüttung sed al Gießen: «seksabla, verdsabla gisado; tera gisado».

La ĝustan sencon de gisi prezentas la vortaro esperanta-franca de Varingjeno3 kaj multaj aliaj tradukvortaroj:

gis/i fondre (dans un moule), jeter en fonte
gis¦i vt лить, отливать (металл)4
gis/i cast, found (iron)5

ktp. Tiu ĝustasenca gisi, gisado troveblas en diversaj tekstoj — en Vikipedio, en revuoj, en romanoj:

la ordeno (krucista) aparte fieris pri gisado de grandegaj kanonoj
[H. Gorecka: Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando. LOdE. N-ro 134 (2005:12)]

La precizigon, ke temas pri metalo (ruse) aŭ eĉ pli speciale fero (angle) oni interepretu ne tro limige, sed kiel ekzemplon indikantan la celatan sencon de verbo nacilingve pli ĝenerala: ruse por la kontrasta senco eblus verŝi akvon; angle, ĵeti rigardon ktp. En la reala uzo de la esperanta gisi (samkiel en la uzo de ĝia germana etimo) oni trovas ankaŭ objektojn gisitajn el bronzo, vitro, plasto, ĉokolado ktp.

Gisfero

Alia metalurgia termino mankas en la klasika Esperanto: nomo por feraj alojoj entenantaj pli da karbono ol ŝtalo (do, pli ol 2%). La rusa lingvo uzas prunton el lingvoj tjurkaj: чугун, terminon same simplan (unuradikan) kiel la komplementa termino ŝtalo. Pliparto da lingvoj okcidentaj uzas iom nelogikan kunmetaĵon, forme egalan al gisfero:

  de: Guss/eisen
  el: χυτο/σίδηρος
  en: cast iron
  es: hierro fundido, hierro colado
  tr: dökme demir

Gisferon efektive oni plej ofte gisas, samkiel la ŝtalon oni ofte forĝas. La nelogikeco konsistas en tio ke ankaŭ ŝtalon oni povas gisi6, kaj ke iuj gisferoj estas forĝeblaj. Nu, ne pli malbone ol pri Ruslando: ne ĉiuj ruslandanoj estas rusoj, kaj ne ĉiuj rusoj loĝas en Ruslando.

Tamen la franca lingvo nomas tion fonte (substantivo responda al fondre); la Varingjena vortaro paŭsas tion per

gisaĵo (…); fonte (carbure de fer)

Ankaŭ tio povas funkcii per konvencio, samkiel funkcias la egale nelogika glaciaĵo. Sed gisfero estas malpli mallogika (samkiel la angla ice-cream estas malpli malbona ol glaciaĵo), ĝi estas pli fidinde komprenebla kaj praktike samlonga. Krome, fakulo povas bezoni ne nur gisferon (paŭsantan la germanan Gusseisen), sed ankaŭ gisŝtalon (respondan al Gussstahl)7; gisaĵo ne kapablas distingi ilin.

Tamen la fakulojn, kiuj esploris la aferon en la jaro 1911ª sub la aŭspicio de ISAE, ilia terminscienca metodo kondukis al rekomendo ankoraŭ pli fuŝa ol la franca misaĵo. La sekva sekcio entenas iom glatigitan pecon de ilia raporto8 laŭ la Terminologia kurso de J. Werner9.

Specimeno pri «giso» el la jaro 1911ª

I. Kunigo de la elementoj de la problemo
a) Difino
Bone muldebla alojo de fero kaj karbono (super 2%), akirita per refando de krudfero, gisaj rompitaĵoj kaj ŝtalrubo en fandforno.
b) Nacilingvaj tradukoj
(…)
II. Serĉado de la eblaj solvoj
a) Internacia simpla vorto
ne ekzistas.
b) Kunmetita vorto komprenebla sen speciala interkonsento aŭ internacia
La difino donas aŭ «fandita fero» aŭ laŭ la ĥemia formulo «ferkarbido».
c) Simpla vorto ne tute internacia
Oni povas memorigi la germanan vorton: «Guss» aŭ «giessen», la italan «ghisa», kaj eĉ la francan «gueuse» (kiu devenas de giessen) alprenante ĉu giso ĉu gizo.
d) Kunmetita vorto komprenebla per speciala interkonsento
La angla vorto donus «fandfero», kiu similas al unu el la germanaj vortoj.
III. Diskutado
La serĉata vorto devas eniĝi en multajn kunmetitajn vortojn — speciale en tiujn, kiuj montras ion faritan el tiu metalo; plie ĝi eniras en tekstojn, en kiuj la vortoj «fandi» kaj «fero» estas ofte ripetataj. Sekve estas preferinde, ke elektota vorto ne estu kunmetita. Giso estas pli simila al la naciaj prononcmanieroj ol gizo.
IV. Elektata solvo
Giso.

Komento pri la komento de Jan Werner

Ĉi-sube la komentoj de J. Werner (JW) aperas en kursivaj alineoj.

JW: Aŭtoroj de la Konsilaro decidis, ke gis’ estas substantivo kaj ne verbo. La decido envenis ankaŭ la Plenan ilustritan vortaron (PIV).

Atentindas ke ili elektis etimologie verban radikon por substantiva signifo. Kial ili ne prenis malpli malkonvenan guso (laŭ la germana Guss kaj la portugala gusa)? Supozeble ĉar la germandevena verbo gisi jam funkciis en la lingvo, kaj ili preferis ĝin misuzi (ne komprenante ke gießen, das Gießen temas pri la alia signifo de fondre, fonte) ol krei taŭgan terminon.

Kvankam la raporto estas eldonita en Dresdeno, mi havas la impreson ke ĝin verkis franco, pensanta per la vortoj fondre, fonte, kaj trudanta ilian plursignifecon al la germana etimo de gis-. Simetrie okazis pri facila (el la france pli preciza facile), al kiu oni iam atribuas kromsignifojn de la germana leicht aŭ de la rusa лёгкий.

JW: Mi vidas la decidon ĝusta, ĉar ni ne bezonas la verbon gisi ekvivalentan al la germana «gießen». Ni ja havas verŝi kaj ankaŭ muldi (PIV: ..oni … muldas objektojn el giso).

En Esperanto maleblas diri «verŝi statuon»; kaj «muldi ŝlosilon» estas alia afero ol «gisi ŝlosilon».

La vorto muldi estas interesa. Unuflanke, ĝi estas bona abstrakta supernocio, kiajn mi laŭdis komence de la studo: temas pri formado per meĥanika kontakto kun modelo, kaj la gisado estas speciala okazo, kiam oni formas per fandado kaj verŝado en formujon. Tamen muldado kovras ankaŭ aliajn specojn de moligo kaj solidigo: eblas muldi per stampado, per sekigo ktp. PIV konas bakmuldilojn por pano, sablomuldilojn por la infanaj ludoj; oni povas muldi fromaĝon aŭ feltajn ĉapelojn; PIV hezitas inter muldokartono kaj papermaĉaĵo.

Aliflanke, muldi estas same aĉa, kiel fandi, ĉar ĝi konfuzas la signifojn fari formujon kaj apliki formujon. «Gisi statuon» estas klara; «muldi statuon» estas ambigua. Kuracisto muldas la makzelon de paciento per gipsosimila pasto, kaj lia teĥnikisto muldas dentoprotezon el metalo aŭ plasto. Estas du malsamaj «muldas», kiujn en la pli precizema lingvo rusa oni esprimas malsame.

JW: Estas bezone, ke planlingvo estu malpli polisemia ol la lingvoj naciaj.

Estas mirinda ke ĉeĥlingvano ne rimarkas la ĝenan polisemion de fandi = tavit + slévat, de fandisto kiu estas tavičslevač. Ĝuste per fandi Esperanto estas pli polisemia ol la rusa, ĉeĥa aŭ germana.

JW: PIV eĉ ne mencias la verbon gisi, kvankam ni povus ĝin iel difini.

PIV2 ĝin difinis (egaligante al fandi). Laŭ la Fundamento ni havis

fandi gießen, schmelzen

Kaj vortaro ĉeĥa-esperanta difinas:

gisi tavit, slévat

(la samaj du sencoj en la inversa ordo). Du vortoj por du sencoj kaj ambaŭ dusencaj.

JW: Kelkaj fakuloj nuntempe agas laŭ modelo de la germana lingvo kaj aplikas gisi kaj gisfero kontraŭ la plurjardeka uzanco kaj kontraŭ la nepreterlasinda kodifa influo de PV kaj PIV, malstabiligante la terminaron, sen iu grava motivo.

  1. La motivo estas tre grava, kaj mi jam sufiĉe pri tio parolis.
  2. La plurjardeka uzanco ŝajnas unueca nur se oni PV-PIVe ignoras la realon.
  3. Malgravaj estas la obĵetoj kontraŭ gisfero, kiu jes estas iom kritikinda (sed malpli ol multaj nelogikaĵoj similaj al bonkora), — tamen havas por si sian grandan internaciecon10.

PV kaj PIV pretendas esti plenaj priskribaj vortaroj de Esperanto. Fakte ili prisilentas tiun realan uzon kiu estas pli racia ol la de ili trudata leksika maskobalo. Kaj ĉar tiuj vortaroj ĝuas iom pli grandan aŭtoritatan ol ili meritas, tiu trudita qui pro quo efektive estigis konfuzon pri la etimologie klara radiko gis-.

Menciindas, ke Varingjeno, ĉefredankinte PIV-on, ne ŝanĝis sian racian difinon de gisi en la post-PIV-a korektita eldono de sia vortaro franca-esperanta (1976). Eble preteratento — sed ankaŭ eblas, ke la PIV-an misdifinon trudis fakredaktisto, pri kies decido Varingjeno persone malkonsentis. Samkiel malkonsentas aliaj fakuloj pri metalurgio11, la esperanta Vikipedio ktp.

Konkludo

La racia solvo estas tre simpla kaj reale praktikata:

fandi = de schmelzen; ru топить, плавить
elfandi = de verhütten, ausschmelzen; ru вытопить, выплавить
kunfandi = de zusammenschmelzen; ru сплавить
fandisto = de Schmelzer; ru плавильщик
gisi (el metalo, vakso, vitro, plasto…) = de gießen; ru лить, отлить
gisaĵo = io ajn gisita (el metalo, vakso, vitro, plasto…)
gisisto = de Gießer; ru литейщик
gisfero = de Gusseisen; ru чугун
krudfero = de Roheisen; ru передельный чугун

Tiu sistemo mankas en la PIV-oj — sed tio estas difekto de la PIV-oj, kies pretendo esti plenaj priskribaj vortaroj estas ĉi-okaze malvera. Tia sistemo ekzistas en la literaturo kaj en tradukvortaroj (ekz-e en la vortaroj de Bokarev).

En tiu sistemo la plej tikla punkto estas la arkaikigo de la tradukoj cast, giessen, kiujn UV donas por fandi. Tamen tia arkaikigo ne estus senprecedenca; kaj ĝi eĉ havas apogon en UV mem, ĉar la tradukoj rusa kaj pola la arkaikigendajn signifojn neniam entenis. Eĉ pli ol tio, en la angla parto de la «Akademiaj korektoj de la Universala vortaro» (1914) la radiko fand perdis la tradukon cast (= gisi), koherigante ĝin kun la tradukoj rusaj kaj pola:

fand¦
melt, smelt (vb.)

La Akademio tamen ne finis sian laboron, ĉar en la germana parto la malkohera traduko «giessen» restas netuŝita.


1. La vorto bonkora estas bazita sur la atavisma ideo ke la koro estas la sidejo de la animo, la ideo komuna al la mediteranea kultura rondo. Ĝi estas evidente malvera; kaj en alia kultura rondo oni povas havi alian ideon; ekz-e dum la eŭropanoj sin mortigas ponardante sian koron, la japanoj liberigas la animon tranĉante sian ventron (cetere, ankaŭ la angloj kaj francoj havas similan ideon pri la intestoj: a man with plenty of guts; il a pour cet enfant des entrailles de père). Do, en alia kultura rondo oni eble preferus esprimi la bonkorecon per grando de la ventro (la dikaj homoj havas la reputacion esti bon[kor]aj). En tia alia kultura rondo bonkora estus ne pli trafa por la koncerna signifo, ol bonhepata por la eŭropa.

2. M. Von Galli: Nova pensado. «Espero katolika», 1965, n-ro 3.

3. G. Waringhien: Grand dictionnaire Espéranto-Français. Paris: SAT, 1976.

4. Бокарев Е.А. Эсперанто-русский словарь. М. 1982.

5. J.C. Wells: Concise Esperanto and English Dictionary. 1969, 1989.

6. Nur fine de la 19ª jc la homaro trovis metodojn por fidinde gisi ŝtalon. En la napoleonaj militoj la pafilegoj ankoraŭ estis bronzaj; en la unua mondmilito la artilerio iĝis ŝtala.

7. E.-D. Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Leipzig, 1983.

8. Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj. Raporto starigita de la scienca kaj teknika komisiono de la Internacia Scienca Asocio Esperantista. (Direktoro: S-ro Rollet de L’Isle.) Kötzschenbroda-Dresden 1911.

9. Jan Werner: Terminologia kurso. Sdružený ZK ROH Roudnice n.L., 1986. P. 70—71.

10. Eĉ la lingvo turka forlasis la senriproĉan tjurkan etimon de la rusa чугун (kiun retenis multaj aliaj lingvoj tjurkaj, de la ĉuvaŝa ĝis la uzbeka) favore al la malpli bona eŭropaĵo, strukture egala al gisfero.

11. Barna Buza: La Zamenhofa spirito de la fakvortkreado. SAEST 1982. P. 86.

Komentoj 2

  1. Andreas skribis:

    1) Aldona noto: En “Akademiaj korektoj de la Universala Vortaro”, “Angla parto”, la traduko “cast” estas forkorektita: “fand| melt, smelt (vb.).”
    2) Kiam oni povas uzi la oficialan “muldi” anstatau la ne-oficialan (kaj ankau ne internacian) “gisi”? Alivorte: El kio konsistas la esenca signifdiferenco inter “gisi” kaj “muldi”? Jen la oficiala difino de “muldi”: “1 Fari objekton enpremante au fluigante molan substancon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon; muldi plastajn telerojn; (figure) muldi pensmanieron. 2 Reprodukti la formon de io per mola substanco, kiun oni poste malmoligas kiel ujon (por ebligi muldi 1): muldi per gipso vizaghon; muldi reliefon.”

    Publikigis 17 Feb 2010 je 17:49
  2. Sergio Pokrovskij skribis:

    Al Andreas:
    1. Mi ne certas pri la oficialeco de tiuj “Akademiaj korektoj”. Fakte ili prezentas nur opinion de nacilingva komisiono. Certe la koncernaj korektoj fare de la anglalingvanoj estas aprobindaj kaj estas paŝo en la direkto kiun mi rekomendas; tamen mi ne tute certas, ĉu temas pri rekomendo forigi cast, aŭ nur pri kompletigo de melt. Se temas pri la rekomendo forigi, tiam la Akademio ne finis sian laboron, kaj ne koherigis la tradukojn per samtempa forigo de la germana gießen. Tiam malaperus ankaŭ la malkohero kun la tradukoj rusa kaj pola.

    Mi tamen aldonis vian rimarkigon en la Konkludon.

    2. Mi malŝatas la internaciaĵojn, ĉar plej ofte ili estas putraj latinaĵoj tute konfuzaj. Ni jam vidis kiel la miskvalita latinaĵo fandi infektis multe pli sanan germanaĵon gisi; muldi estas simile fuŝa.
    Etimologie ĝi devenas el modulus, kaj signifis formodonan ujon (muldilon). Estus pli klara se oni difinus ĝin per tiu substantiva signifo, tio klarigus ĝian ambiguecon. Sed ĝi jam estas (mis)oficialigita (kaj mi iom hontas, ke mi ne rimarkis la fuŝon ĝustatempe).
    Muldi estas pli ĝenerala ol gisi; la pli klara responda rusa vorto estas формовать (form[um]i). Ekz-e oni povas muldi per stampado (la ekzemplo pri la plastaj teleroj); aŭ oni povas muldi feltan ĉapelon, aŭ bakotan panon ktp. Gisado estas muldado el fandita substanco (metalo, vakso, vitro, ĉokolado); muldado povas temi pri solidiĝo sekve de sekiĝo, kiel ĉe gipso, felto, brikoj, papermaĉaĵo (fakte, la sola muld-internaciaĵo konata en la rusa lingvo estas муляж <= moulage, kaj signifas ion alian ol la franca vorto: postiĉon, precipe papermaĉaĵan modelon, germane Attrappe).
    Krome, la ĝena ambigueco de la vorto malebligas kompreni la uzon de ĉi tiu vortaĉo eksterkuntekste: kion signifas muldi memorplaton? Ĉu prepari muldilon aŭ gisi la platon? (Ruse por tio servus malsamaj esprimoj nemiskompreneblaj.) Male, gisi sonorilon, statuon, kanonon estas klara kaj nemiskomprenebla.
    La internacieco de muldi ne ekzistas por ruso: la similsona vorto мульда estas pruntaĵo el la germana (die Mulde), kaj signifas trogforman ujon en kiun oni elverŝas la fanditan metalon; sed tio estas hazarda (kaj misgvida) koincido, ĉar temas nur pri blokaj, brikaj duonproduktoj (angle pigs, pig iron).
    Fine, la vorto muldi estas por mi malfacile prononcebla (mi ĉiam emas misprononci modli), kaj malbela fonetike. Gisi sonas multe pli bele, klare — kaj ĝi multe pli “similas” la agon kiun ĝi indikas. Kompreneble tio estas tute persona prefero.

    Publikigis 19 Feb 2010 je 5:13

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.

  • Buy Cheap cialis soft gel india Online Discount Pharmacy Online. Best Drugstore.
  • Buy Cheapest cialis cheap cialis online Online Buy Medications Online. Best Internet.
  • Buy Cheap buy viagra online australia Now Guaranteed Shipping. WorldWide Shipping.
  • Buy Cheap viagra online at Online Cheap Prescription Drugs. Best Internet.
  • Buy Cheapest levitra cialis comparison Online Best Drugstore. No Prescription Needed.
  • Buy Cheap generic viagra india Now Pharmacy Store. Discount Pharmacy Online.
  • Buy Cheap generic sildenafil viagra Online No Prescription Needed. Best Prices.
  • Buy Cheap levitra side effect Now Bonus Pills And Reorder Discounts! Low Prices.
  • Buy Cheapest levitra information page Now Discount Online Pharmacy. Best Internet.
  • Buy Cheapest buy cialis delived fed ex Now Free Viagra Pills! Cheap Online Pharmacy.
  • Buy Cheapest does viagra work Online Pharmacy Store. Cheap Pharmacy Online.
  • Buy Cheap rx cialis low price Now Low Prices. No Prescription Needed For Drugs.
  • Buy Cheapest buy cheap online viagra Now Best Internet. No Prescription Needed.
  • Buy Cheap what's levitra Online Free Viagra Pills! Cheap Online Pharmacy.
  • Buy Cheap cialis effects side Online 24/Online Pharmacy. Guaranteed Shipping.
  • Buy Cheapest buy cialis online Online Best Drugstore. No Prescription Needed.
  • Buying Cheapest cialis comparison. Offshore Pharmacy, Good Prices. Low Prices.
  • generic cialis viagra Online Without Prescription Low Prices. Online Medical Shop.
  • Buy Cheap buy cheap viagra Online Best Internet. Discount Pharmacy Online.
  • Buy Cheap buy viagra jelly Now Top Online Pharmacy Supplier. Best Online.
  • Buy Cheapest cialis promotion Online WorldWide Shipping. Top Online Pharmacy.
  • Buy Cheapest buying levitra Online Discount Drugs At Best Online Drugstore.
  • Buy Cheap buy viagra on line Now Free Viagra Pills! Discount Online Pharmacy.
  • Buy Cheapest buy levitra Now Online Medical Shop. 24/Online Pharmacy.
  • Buy Cheap cialis contraindications Now 24/Online Pharmacy. Top Online Pharmacy.
  • Buy Cheap viagra ireland Now No Prescription Needed. Top Online Pharmacy.
  • buy discount viagra Online Without Prescription Low Prices. Free Viagra Pills!
  • Buy Cheap buy generic cialis Now Low Prices. Bonus Pills And Reorder Discounts!
  • Buy Cheap levitra levitra vardenafil hcl Now Special Prices For levitra levitra vardenafil hcl! Pharmacy Store.
  • cialis and levitra viagra online manufactures Online Without Prescription Online Medical Shop. Low Prices.
  • Buy Cheapest get viagra drug online Now Top Online Pharmacy Supplier. Best Online.
  • Buy Cheap cialis for woman Now Cheap Pharmacy Online. Top Online Pharmacy.
  • Buy Cheapest uk levitra Online Best Internet. Buy Medications Online.
  • Buy Cheapest soft cialis with mastercard Now Special Prices For soft cialis with mastercard! Best Internet.
  • Buy Cheap canada cialis generic Online Top Online Pharmacy. Online Medical Shop.
  • Buy Cheap levitra table Now Special Prices For levitra table! WorldWide Shipping.
  • Buy buy cheap cialis without a prescription Online Without Prescription. Best Online. Low Prices.
  • Buy Cheapest cialis promise Now Pharmacy Store. No Prescription Needed.
  • Buy Cheap viagra from canada legitimate Now 100% Satisfaction Guaranteed. Best Internet.
  • Buy Cheapest herbal alternative viagra Now Top Online Pharmacy. 24/Online Pharmacy.
  • Buy Cheapest natural viagra substitute Now No Prescription Needed. Best Internet.
  • Buy Cheap viagra retail discount Now Best Drugstore. Pharmacy At The Best Price!
  • Buy Cheap levitra pharmacy Now 100% Satisfaction Guaranteed. Low Prices.
  • Buy Cheap benefits of viagra Now The Largest Internet Pharmacy. Best Prices.
  • Buy Cheap cost viagra cialis Online Best Online. 24/Internet)(safe Pharmacy.
  • Buy Cheap cheapest generic cialis Now Pharmacy Store. Discount Pharmacy Online.
  • Buy cialis super active vs cialis Without Prescription Doctor. Best Online. Best Prices.
  • Buy Cheap free viagra in the uk Online Drugs, Health And Beauty. Best Internet.
  • Buy Cheap bayer levitra online pharmacy Online Best Prices. Discount Pharmacy Online.
  • Buy Cheap viagra information Now Low Prices. Bonus Pills And Reorder Discounts!
  • Buy Cheapest generica cialis Online Best Prices. Cheap Pharmacy Online.
  • Buy Cheap sample of viagra Now Top Online Pharmacy. Online Prices For sample of viagra!
  • Buy Cheap cost levitra low Now Discount Online Pharmacy. Pharmacy Store.
  • Buy Cheapest cialis discounts Online Cheap Prescription Drugs. Best Online.
  • Buy Cheap but cialis in us Online Pharmacy Store. Online Prices For but cialis in us!
  • Buy Cheap herbal cialis Now Safe And Secure Payment System. Low Prices.
  • Buying Cheap info levitra. Offshore Rx, Good Prices. Online Medical Shop.
  • Buy Cheapest mail order cialis Online Best Drugstore. Guaranteed Shipping.
  • Buy Cheapest generic cialis india Now Best Drugstore. Drugs, Health And Beauty.
  • Buy Cheapest better than viagra Now Best Online. Discount Pharmacy Online.
  • Buy Cheapest viagra propecia Online Pharmacy At The Best Price! Best Online.
  • Buy Cheapest cheap cialis jelly Online Low Prices. Cheap Pharmacy Online.
  • Buy Cheap viagra buy in uk online Online 24/Online Pharmacy. Best Internet.
  • Buy Cheap cialis levitra sale viagra Online Top Online Pharmacy. 24/Online Pharmacy.
  • Buy Cheap viagra and blood pressure Online Cheap Prescription Drugs. Best Drugstore.
  • Buy Cheapest cialis for impotence Now Cheap Prescription Drugs. Best Internet.
  • Buy Cheapest pfizer viagra patent Now Pharmacy At The Best Price! Pharmacy Store.
  • Buy Cheapest can women take viagra Online Low Prices. Discount Online Pharmacy.
  • Buy Cheap viagra oral Now Top Online Pharmacy. WorldWide Shipping.
  • Buy Cheap cialis tadalafil cialis Now Best Prices. FDA Approved Rx: Online Pharmacy.
  • Buy Cheap levitra prescription Now WorldWide Shipping. Cheap Pharmacy Online.
  • Buy Cheapest online viagra Now Best Prices. Pharmacy At The Best Price!
  • Buy Cheapest online cheap viagra buy Now Discount Pharmacy Online. Low Prices.
  • Buy Cheap sildenafil generic viagra Now Cheap Prescription Drugs. Free Viagra Pills!
  • Buy Cheapest cialis discounted Online Pharmacy At The Best Price! Low Prices.
  • Buy Cheapest generic viagra Online Special Prices For generic viagra! Low Prices.
  • Buy Cheapest cheap pfizer viagra Now WorldWide Shipping. Cheap Online Pharmacy.
  • Buy Cheap viagra purchase uk Online WorldWide Shipping. No Prescription Needed.
  • Buy Cheap viagra generic Online Cheap Prescription Drugs. Low Prices.
  • Buy Cheap levitra experiences Online Online Medical Shop. 24/Online Pharmacy.
  • Buy Cheap faq viagra Now Free Viagra Pills! Discount Online Pharmacy.
  • Buy Cheap cialis buy Online Cheap Pharmacy Online. Top Online Pharmacy.
  • Buy Cheapest cialis and levitra viagra online brand Online Discount Drugs At Best Online Drugstore.
  • Buy Cheapest gel viagra Online Free Viagra Pills! Best Internet.
  • Buy Cheap herbal levitra Online Best Internet. Cheap Pharmacy Online.
  • Buy Cheap uk pharmacies cheap viagra Online Discount Pharmacy Online. Low Prices.
  • Buy Cheap levitra cialis compare Now Top Online Pharmacy. Cheap Online Pharmacy.
  • Buy Cheap effects of viagra on women Now No Prescription Needed. Free Viagra Pills!
  • Buy Cheap generic cialis Online Order Cheap Meds Without Rx. Best Internet.
  • Buy Cheap cialis cost Online Best Drugstore. Cheap Prescription Drugs.
  • Buy Cheap brand name cialis Online Discount Pharmacy Online. Pharmacy Store.
  • Buy Cheap side effects of levitra Now Best Internet. Order Cheap Meds Without Rx.
  • Buy Cheapest cialis user testimonals Online Buy Medications Online. Best Prices.
  • Buying Cheap sample pak levitra. Offshore Rx, Best Prices. Top Online Pharmacy.
  • Buy Cheap cialis from india Online Low Prices. Discount Online Pharmacy.
  • Buy Cheap buy levitra professional Now Pharmacy Store. Special Prices For buy levitra professional!
  • Buy Cheap cialis vs viagra vs levitra Now Discount Pharmacy Online. Top Online Pharmacy.
  • Buy Cheap cialis online order Online Best Drugstore. Online Prices For cialis online order!
  • Buy Cheapest generic cialis viagra Now Best Prices. Buy Medications Online.
  • Buy Cheap viagra china Now The Largest Internet Pharmacy. Best Online.