Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

La Oficialaj Aldonoj

Ekzistas ĝis nun naŭ Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro. Tiujn OA-ojn publikigis la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto de 1909 ĝis 2007. Ili enhavas proksimume 2200 lingvoelementojn aldonitajn al la ĉirkaŭ 2800 elementoj en la Fundamento de Esperanto.

Plejparte la Oficialaj Aldonoj estas nuntempe malfacile atingeblaj. La aldonoj 7a, 8a kaj 9a estas haveblaj de niaj libroservoj. 8OA kaj 9OA krome estas konsulteblaj ankaŭ Interrete en la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto. Sed pli fruaj Aldonoj estas konsulteblaj nur en malmultaj bibliotekoj kaj arkivoj. Mi mem posedas nur fotokopiojn de tiuj fruaj Aldonoj.

Tial la Akademio de Esperanto provas iom post iom havigi la esencajn partojn de ĉiuj Oficialaj Aldonoj kadre de la Akademia Vortaro, kiu iom post iom ellaboriĝas en la Akademia TTT-ejo, kaj kiu espereble iam estos eldonita ankaŭ en papera formo.

Al tiu laboro grave kontribuis la Germana ne-Akademiano Andreas Kück, kiu ĉi-jare eldonis sian verkon Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO). En ĝi li skrupule resumas la enhavon de la Oficialaj Aldonoj kune kun la longaj listoj de nacilingvaj tradukoj en la diversaj Aldonoj (krom la Rusaj tradukoj, kiujn li saĝe elektis ne trakti pro manko de scioj de la Rusa lingvo kaj la Cirila alfabeto).

Pro tio, ke Andreas Kück disponigis sian verkon ankaŭ en elektronika formo, mi povis facile kompletigi la Akademian Vortaron per tiuj nacilingvaj tradukoj.

La diversaj Aldonoj estas enhave sufiĉe neunuecaj. Kelkaj el ili enhavas difinojn en Esperanto, sed aliaj ne. Plej multaj el la oficialigitaj lingvoelementoj ricevis nacilingvajn tradukojn, sed kelkaj el ili ne. Iuj elementoj eĉ havas nek tradukojn, nek difinon! Krome la naciaj lingvoj, kiuj uziĝas, estas tre diversaj. Ĉi-poste sekvas superrigardo de la enhavo de la naŭ Oficialaj Aldonoj.

Oni rimarku, ke pluraj el la Oficialaj Aldonoj enhavas ankaŭ Fundamentajn radikojn. Tiuj radikoj estis aparte “oficialigitaj” en la diversaj Aldonoj, ĉar en la Fundamento ili ne aperas en la Universala Vortaro, sed en aliaj partoj de la Fundamento. En la diversaj Oficialaj Aldonoj tiuj Fundamentaj elementoj do estis aparte aldonitaj al la Universala Vortaro.

1OA

  • Titolo: Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro
  • Jaro: 1909
  • Enhavas: 806 radikojn kun postaj signetoj, sen finaĵoj
  • Tradukoj: Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola
  • Difinoj en Esperanto: nur unu elemento, la sufikso AĈ/, havas difinon

2OA

  • Titolo: Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro
  • Jaro: 1919
  • Enhavas: 587 radikojn dividitajn en unu sufikson kaj du listojn de elementoj:
    • La sufikso ISM/ aperas aparte kun difino en Esperanto.
    • “Definitiva listo de internaciaj vortoj, kiuj laŭ § 15 de l’ Fundamento estas Esperantaj”:

      • Enhavas: 476 radikojn kun finaĵoj
      • Tradukoj: mankas
      • Difinoj en Esperanto: nur du elementoj, BARAK/ kaj IGNOR/, havas difinon
    • “Definitiva listo de komune uzataj vortoj oficialigitaj de la Akademio”:

      • Enhavas: 110 radikojn kun finaĵoj
      • Tradukoj: Franca, Angla, Germana (kun piednota informo, ke Pola kaj Rusa tradukoj aperos poste – sed ŝajnas, ke tio ne efektiviĝis)
      • Difinoj en Esperanto: mankas

3OA

  • Titolo: Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro
  • Jaro: 1921
  • Enhavas: 203 radikojn kun postaj signetoj sen finaĵoj
  • Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Portugala, Itala, Pola
  • Difinoj en Esperanto: nur tri elementoj, ABDIK/, ABUND/, KARIOL/, havas difinon

4OA

  • Titolo: Kvara Aldono al Universala Vortaro
  • Jaro: 1929
  • Enhavas: 118 radikojn kun finaĵo
  • Tradukoj: Franca, Angla, Germana, Itala, Hispana, Portugala, Kataluna
  • Difinoj en Esperanto: nur 23 el la elementoj havas difinon

5OA

  • Titolo: Kvina Oficiala Aldono al Universala Vortaro
  • Jaro: 1934
  • Enhavas: 8 radikojn kun finaĵoj
  • Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala, Pola
  • Difinoj en Esperanto: ĉiuj 8 radikoj havas difinon

6OA

  • Titolo: Sesa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
  • Jaro: 1935
  • Enhavas: 21 radikojn kun finaĵoj
  • Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala, Pola
  • Difinoj en Esperanto: ĉiuj 21 radikoj havas difinon

7OA

  • Titolo: Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
  • Jaro: 1958
  • Enhavas: 160 radikojn kun signetoj, sen finaĵoj, el kiuj tamen la plejparto estas Fundamentaj radikoj; nur 31 radikoj estis efektive oficialigitaj en 7OA
  • Tradukoj: mankas
  • Difinoj en Esperanto: 81 el la elementoj havas difinon

8OA

  • Titolo: Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
  • Jaro: 1974
  • Enhavas: 200 radikojn en du listoj:
  • Landnomoj kaj landano-nomoj:

    • Enhavas: 47 radikojn kun finaĵoj
    • Tradukoj: mankas
    • Difinoj en Esperanto: mankas
  • “Oficialaj radikoj”:

    • Enhavas: 154 radikojn kun finaĵoj (el kiu unu, AŬSTRALI/, estas ankaŭ en la antaŭa listo)
    • Tradukoj: Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala, Portugala,
    • Difinoj en Esperanto: ĉiuj elementoj havas difinon

9OA

  • Titolo: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
  • Jaro: 2007
  • Enhavas: 209 radikojn kun finaĵoj
  • Tradukoj: mankas
  • Difinoj en Esperanto: ĉiuj elementoj havas difinon

Antaŭa

Bazformoj de radikoj en vortaroj

Sekva

Noto pri esperantaj radikoj

7 Komentoj

  1. Jam longe mi volas meti ĝeneralan demandon pri la rolo de la Fundamento; eble nun estas bona okazo.

    Kutime kiam oni pensas pri fundamenteco kaj oficialeco, oni pensas pri vortoj (leksikaj morfemoj; t. e. radikoj kaj radikaloj). Ĉu esperantologoj iam teoriumis sisteme pri la rilato inter la Fundamento kaj la gramatiko (morfologio kaj sintakso) de E-o?

    Morfologia ekzemplo: “bogepatroj” troviĝas en la “Ekzercaro”; ĉu sekvas de tio, ke “gebopatroj” estas eraro? Se jes, ĉu tio ekvivalentas al regulo, ke ‘ge-‘ ĉiam sekvu ‘bo-‘? Ktp.

    Ekzemplo de sintaksa demando estus: “Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo” estas en la “Ekzercaro”. Ĉu tio konsistigas regulon, ke ‘sur’ povas signifi “sur la sojlo de”?(Absurda konkludo, verŝajne, sed eble utilas la ekzemplo.) Ktp.

    Mallonge: ĉu eblas eltiri gramatikajn regulojn el la Fundamento (krom la kutimaj 16)? En Artikolo 23, “Proceduro”, de la Statuto de la AdeE, kiel ankaŭ en Artikolo 1, estas la esprimo “principoj”. Tio sugestas al mi, ke io pli ol nur stoko da radikoj estas konsiderata. Interesus min viaj opinioj.

  2. Okaze de la demando, kiun starigis s-ro Miner, mi volas atentigi pri la verko de H. Velger, Kontribuoj al la norma esperantologio (http://www.homaranismo.info/Kontribuoj.htm), precipe §5.1.3.
    Ĉi tio ja ne estas rekta respondo, sed eble bona bazo por plia diskuto.

  3. Dankegon! Ĝuste tia, kian mi volis.

  4. Efektive la verko de Velger estas tre leginda. Mi sufiĉe ŝatas lian aliron, kvankam mi ne konsentas kun li pri ĉiuj konkludoj. Siatempe mi korespondis kun Velger pri tiu verko.

    Ĝenerale oni devas esti tre singarda, kaj uzi multe da prudento, kiam oni provas eltiri gramatikajn regulojn el la ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro. Meĥanika aŭ formulema aliro ne estas rekomendinda. Ofte estas principa problemo, ĉu apero de ia konstruo signifas, ke nur tiu konstruo estas ebla, aŭ ĉu eble ankaŭ aliaj imageblaj strukturoj, kiuj tamen (eble hazarde) ne aperas inter la ekzemploj, estas same gramatikaj.

    Laŭ mi oni povas tre bone eltiri konkludojn ekzemple pri la ĝusta uzo de pasivo (itisma) el la ekzemploj en la Ekzercaro, sed ne eblas matematikece pruvi tion. Sed mi ne opinias, ke eblas el la apero de “bogepatroj” konkludi, ke “gebopatroj” estas malpermesita. Sed ankaŭ tion oni ne povas matematikece pruvi.

    Same kiel ĉe interpretado de leĝoj, necesas per prudento (kaj per helpaj dokumentoj!) serĉi la intencon de la verkinto, kaj tiel ni estas jam ĉe la aliro de Velger.

  5. “Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO)”, 2a eldono, estas akirebla kiel libro
    a) presita
    ( http://www.amazon.de/dp/150553092X ) kaj
    b) cifereca (Kindle)
    ( http://www.amazon.de/dp/B00R3IW53W ).

    “En tiu chi libro estas kompilitaj la oficialaj lingvoelementoj de la unua ghis sepa aldonoj al la Universala Vortaro kun en tiuj chi eventuale donitaj tradukoj en nacilingvojn (escepte de tiuj en la rusan) kaj Esperantlingvaj difinoj.”

    Ilustrita estas tio per foto en tiu chi pepo:
    https://twitter.com/imnej7/status/545839874524598272 .

    En la 20a kaj 21a de Decembro 2014 la dirita cifereca OLEO estos ech senkoste akirebla kadre de la programo “KDP Select”. (Tio estas “agordebla” fare de mi, kiel autoro, por maksimume kvin tagoj, chu sinsekvaj, chu disaj, ene de chiu sinsekva periodo de 90 tagoj ekde de la dato de la publikigo.)

  6. Bernardox

    Iom malfrua respondo, sed la demando de Ken ja estas “eterna”. Krome ni dum la lastaj jaroj multon lernis pri la Fundamento (FdE), kio dum la vivotempo de Velger ne jam estis tiel klare ekkonita.

    Plej detale oni trovas respondojn al demandoj kiel tiuj de Ken nun en la “Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto”, eld. de Apr. 2015 elŝutebla de http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro.

    Ŝlosilo estas la Antaŭparolo al FdE (A). Kun art. 4 de la Bulonja Deklaracio (BD) ĝi preskribas i.a.:

    – “hierarkion de aŭtoritataj fontoj”
    – kiel interpreti la Gramatikojn (FG), Ekzercaron (FE), Universalan Vortaron (UV) kaj pli ĝenerale la Vortaron Oficialan (VO).
    – kiel agi, se FdE silentas; ĝi nome fiksas nur bazan interkonsenton pri “ĝusta” Esperanto – ekster ĝi povas ekzisti antaŭfundamenta “silenta” interkonsento aŭ “silenta” interkonsento ekestinta post 1905.
    – k.m.a.

    Por veni al la ekzemplo de *gebopatroj: La sola trafo de bogepatroj en FE 39.3 nur reprezentas, konfirmas kaj eksplicitas antaŭfundamentan ĝeneralan interkonsenton, ke la nura ĝusta formo estas “bogepatroj”. Nur tion permesas la signifo de la unuopaj elementoj, la komparo kun la Fundamentaj bo’patr’ kaj bo’patr’in kaj ankoraŭ aliaj argumentoj pri interpretado laŭ A 4.3. Pri la precizaj trovlokoj vd. BK II (2015-04), p. 259.

  7. Bernardox

    Pli detale pri OA 1 – OA 9 kun referenco al preparaj dokumentoj, kritikaj komentoj k.t.p. nun en BK I (2015-04), p. 337 k. sekv.: http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Berlina+Komentario+pri+la+Fundamento+de+Esperanto.

1 Resondo

  1. zzzz

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén