Lingva Kritiko

Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta

Kuri / kuranta / kurantan : alia diferenco inter participoj kaj ordinaraj adjektivoj

0.0 Enkonduko.

Mi esploris konstruojn de la tri tipoj (1)-(3).

(1) Mi vidis la knabon kuri.

(2) Mi vidis la knabon kuranta.

(3) Mi vidis la knabon kurantan.

Subkonstruoj kiel [la knabon kuri] kaj [la knabon kuranta] kutime nomiĝas en la anglalingva lingvistika literaturo (kaj nuntempe eĉ iafoje en pedagogiaj verkoj) “verbhavaj malgrandaj subfrazoj” (verbal small clauses). La subkonstruo [la knabon kurantan] aliflanke estas nur normala substantiva lokucio en la akuzativa kazo.

Mi provos montri, ke kvankam (1) verŝajne malsamas laŭ sia signifo ol la aliaj du konstruoj (2) kaj (3), (2) kaj (3) mem inter si montras neniun detekteblan diferencon, kiam la ĉefverbo estas percepta verbo (kiel ‘vidi’). Sekve de ĉi tiu lasta trovo, adjektivaj participoj en tiaj frazoj ne kondutas kiel ordinaraj adjektivoj; ĉar se ni anstataŭigas (2) kaj (3) per respektive (2′) kaj (3′), la du ja malsame signifas kaj kondutas tiel, kiel ni atendas surbaze de PMEG:

(2′) Mi vidis la knabon granda.

(3′) Mi vidis la knabon grandan.

T.e., en (2′), la stato de la knabo iel “dependas de la ĉefverba ago” (eble la parolanto uzis binoklon), dum en (3′), la knabo simple estis granda, kiam la parolanto vidis lin.

1.0 PMEG.

Laŭ PMEG (27.3.3. I-verboj kun alia subjekto [ol tiu de la ĉefverbo – KM]), (1) kaj (2) estas samsignifaj — tion ni konkludas el la ekzemploj kaj parafrazoj donataj de Wennergren (“Mi vidis la knabon kuri” = “Mi vidis la knabon kuranta.”). Kaj aliloke (25.1.2. Perverba priskribo de objekto) estas forte implicate, ke (2) kaj (3) malsame signifas: frazo de la tipo (2) (“Mi vidis miajn amikojn forirantaj per trajno”) estas ekzemplo de perverba priskribo de objekto, samkiel (4):

(4) Li farbis la domon ruĝa.

Frazo (4) ja nepre havas alian signifon ol (5):

(5) Li farbis la domon ruĝan.

Estas vere ke (2) kaj (3) malsamas ol resp. (4) kaj (5): en ĉi lastaj, temas ne pri participo sed pri simpla adjektivo. Sed en 25.1.2 PMEG donas ekzemplojn (6) kaj (7) en la sama ekzemplaro, por ilustri perverban priskribon de objekto, kiam la priskriba vorto havas N-finaĵon:

(6) Ofte en vespero ŝi vidadis lin forveturantan sub la sonoj de muziko.

(7) Li pentras ŝin nudan.

Mi supozas do, ke en la kadro de PMEG ne gravas ĉu la modifilo estas adjektiva, ĉu participa, en tiaj konstruoj.

En la kazo de perverba priskribo de objekto, la stato de la objekto iamaniere “dependas de la ĉefverba ago” (ibidem). Sekve (2) signifu proksimume “Mi vidis, ke jen la knabo estas kuranta”, dum (3) signifu proksimume “Mi vidis la knabon, dum li estis kuranta.”

Laŭ PMEG do, ŝajne (1) kaj (2) samsignifas, kaj ambaŭ malsame signifas ol (3). Tamen mi argumentos, ke (1) kaj (2) verŝajne ne samsignifas, dum (2) kaj (3) samsignifas — aŭ, se (2) kaj (3) malsame signifas, mi ne kapablas malkovri la diferencon. Se mi pravas, participoj kondutas eĉ pli alie ol adjektivoj, ol mi pretendis en mia “Kial participoj ne povas esti ordinaraj adjektivoj” (en mia retpaĝo).

Unue ni konsideru frazojn kiel (2) kaj (3).

2.0 Ekzemploj de frazoj kiel (2) kaj (3).

Enketante per la Tekstaro iom pli ol 100 ekzemplojn, mi trovis nenian sisteman diferencon inter la signifoj de frazoj kiel (2) (kun ‘-anta’) kaj la signifoj de frazoj kiel (3) (kun ‘-antan’). Rimarku, ke mi elektis ekzemplojn, en kiuj la ĉefverbo estas ĉiam ‘vidi’ aŭ ‘aŭdi’.

2.1 Ĉefverbo ‘vidi’

‘kuranta’ / ‘kurantan’:

• Subite ili ekvidis leporon, trakuranta la kampon (Fratoj Grimm – Elektitaj Fabeloj)
• oni subite vidis ŝin kuretanta tra la kampoj (Homoj sur la Tero)
• mi vidos Oreston kuranta laŭ la strato (La Ŝtona Urbo)

• oni vidis homon, forkurantan sur ĉevalo (La Faraono)
• ekvidis sian filon kuradantan kvazaŭ frenezulo (Kastelo de Prelongo)
• vidis viron kurantan por atingi tramon (La Ondo de Esperanto)

‘falanta’ / ‘falantan’:

• Mi vidis Satanon falanta de la ĉielo (Nova Testamento)

• Purun Bhagat vidis aglon falantan tra la senfundaĵo (Internacia krestomatio)
• ŝi vidis ĝin disiĝantan kaj falantan en la ĝardenon (Kastelo de Prelongo)

‘havanta’ / ‘havantan’:

• karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta (Nova Testamento)

• li revidis Klotildon, havantan sur siaj lipoj la pasian rideton… (Ĉu Li?)
• vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

‘iranta’ / ‘irantan’:

• vi vidis lin iranta en la ĉielon (Nova Testamento)
• li vidas ŝin iranta trans la korteton (Al Torento)
• ili vidis Ursuson eliranta el la pordego (Quo Vadis? – Unua Parto)
• Li vere vidis la ligon ŝteliranta al la rivero (Quo Vadis? – Unua Parto)
• oni povis vidi lin eniranta la pordegon (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

• la servistoj de Sara vidis la princon, enirantan nokte en ŝian domon (La Faraono)
• ŝi vidis Viktoron antaŭirantan la paroĥestron (Kastelo de Prelongo)
• li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro (Kastelo de Prelongo)
• li vidus min forirantan nun (Kastelo de Prelongo)
• ŝi vidis infanon enirantan en la vivon (Kastelo de Prelongo)
• vidis ŝin enirantan kaj fermantan la pordon (Kastelo de Prelongo)
• Fernando vidis Klozelon enirantan en lian ĉelon (Ĉu Li?)
• ne vidas min enirantan (Ĉu Li?)
• vidis viron, irantan el la urbo (Malnova Testamento)
• vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton (Malnova Testamento)
• vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion (Nova Testamento)
• mi vidis beston suprenirantan el la maro (Nova Testamento)

‘pendanta’ / ‘pendantan’:

• kiel vi ĝin vidos nun pendanta de tiu ĉi anteno (Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono)

• vidis la beston pendantan de lia mano (Nova Testamento)

‘venanta’ (‘venantan’ ne troviĝis):

• mi vidis vin venanta en nian magazenon (Marta)
• La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li (Nova Testamento)
• Jesuo vidis Natanaelon venanta al li (Nova Testamento)
• ekvidas la lupon venanta (Nova Testamento)

‘veturanta’ (‘veturantan’ ne troviĝis):

• Marta ekvidis droŝkon, veturanta en la kontraŭan direkton (Marta)

2.2 Ĉefverbo ‘aŭdi’.

Kun ĉefverbo ‘aŭdi’ la subfraza participo plejofte havas -n:

‘murmuranta’ / ‘murmurantan’:

• La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li (Nova Testamento)

• ŝia ĉambristino aŭdis ŝin murmurantan (Kastelo de Prelongo)

‘dirantan’ (‘diranta’ ne troviĝis):

• mi ne aŭdis vin dirantan, ke… (Kastelo de Prolongo)
• ŝi aŭdis lin dirantan… (Kastelo de Prelongo)
• mi ekaŭdis voĉon, dirantan… (Malnova Testamento)
• aŭdis voĉon dirantan al li: (Nova Testamento)
• mi aŭdis voĉon dirantan al mi (Nova Testamento) 3x
• mi aŭdis la altaron dirantan… (Nova Testamento)

Aliaj subfrazaj verboj:

• li aŭdis lin ridanta tiel, kiel li ĉiam ridadis (Fabeloj de Andersen 1)

• li estus havinta la humilaĵon aŭdi lakeon anoncantan… (Kastelo de Prelongo)
• infanoj aŭdis Sonan kantantan (Internacia krestomatio)
• ekaŭdis voĉon kriantan (La Faraono)
• li aŭdis pafon eksplodantan (Kastelo de Prelongo)
• ŝi aŭdis pordon malfermiĝantan (Kastelo de Prelongo)
• la komandanto aŭdis Suzanon dirantan (Kastelo de Prelongo)
• ŝi aŭdis lin respondantan (Ĉu Li?)
• oni aŭdas lin parolantan (Ĉu Li?)
• li aŭdis la Voĉon, parolantan al li (Malnova Testamento)
• mi aŭdis unu aglon, flugantan… (Nova Testamento)

Se oni komparas kuntekstojn de ajna paro da ekzemploj, ne videblas ia diferenco inter ‘-anta’ kaj ‘-antan’. En ĉiu kazo, eblus anstataŭigi unu per la alia, sen videbla aliiĝo de la signifo. Jen du ekzemploj de ‘vidi… eliranta(n)’:

• Ili devis tamen longe ankoraŭ atendi, kaj kokoj komencis krii tagiĝon, antaŭ ol ili vidis Ursuson eliranta el la pordego, kaj kun li Ligian. Akompanis ilin kelkaj aliaj personoj. (Quo Vadis? – Unua Parto)

• La morgaŭan tagon, li observis la paroĥestron. Kiam li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro, Viktoro uzis alian vojon pli longan ol tiun, kiun elektis la maljuna Pastro. (Kastelo de Prelongo)

Mi konkludas do, ke, kiam la ĉefverboj estas ‘vidi’ aŭ ‘aŭdi’ (do perceptaj verboj kaj ne forte statoŝanĝaj verboj kiel ekz. ‘pentri’, ‘konstrui’, ‘imagi’ k.s.), ne estas diferenco inter “vidi/aŭdi X-anta” kaj “vidi/aŭdi X-antan”. Preskaŭ certe, tia indiferento ne troviĝus, se temus ne pri participoj, sed pri ordinaraj adjektivoj. Se aliflanke la ĉefverbo estus ‘pentri’, ‘konstrui’, ‘imagi’ k.s. ni ja atendus trovi diferencon, ekzemple inter (8) kaj (9):

(8) Li pentris ŝin dancanta.

(9) Li pentris ŝin dancantan.

Mi ne trovis en la Tekstaro sufiĉe da ekzemploj kun statoŝanĝaj verboj por tekste apogi tion, sed minimume ni scias nun, ke la ĉeesto resp. manko de la finaĵo ‘-n’ ĉe participo ne sufiĉas por krei diferencon de signifo. Necesas ankaŭ statoŝanĝa ĉefverbo.

Jen la distribuo de la participaj ekzemploj el la diversaj fontoj:

-anta -antan
Fratoj Grimm – Elektitaj Fabeloj 1
Homoj sur la Tero 1
La Ŝtona Urbo 1
La Faraono 5
Kastelo de Prelongo 1 24
La Ondo de Esperanto 1
Nova Testamento 12 14
Internacia Krestomatio 3
Ĉu Li? 1 6
Fundamenta Krestomatio 3
Al Torento 1
Quo Vadis? – Unua Parto 4 2
La Majstro kaj Margarita, fragmentoj 5
Malnova Testamento 6
Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono 1
Marta 3
Fabeloj de Andersen 1 1
La Metropoliteno 1
Fabeloj de Andersen 3 3
Pro Iŝtar 1
Quo Vadis? – Dua Parto 2
La Respubliko 1
Artikoloj el Monato 1

Ĉar en la Nova Testamento la ekzemploj kun ‘-anta’ kaj ‘-antan’ estas pli-malpli egale distribuataj, mi kontrolis la grekajn participojn tradukitajn, sed (kvankam mi ne estas fakulo pri la NT-greka) mi ne trovis sisteman traduk-skemon. E-participoj kun ‘-anta’ kaj ‘-antan’ tradukas indiferente preskaŭ ĉiam la grekan prezencan participon (unufoje ‘-anta’ tradukas la aoristan, kaj unufoje ‘-antan’ tradukas la perfektivan); la greka kazo estas ĉiam akuzativa krom du-tri okazoj, kiam la verbo postulas la genitivan.

3.0 Infinitivo en la subfrazo.

Kio pri frazoj kiel (1) (ripetita ĉi-sube pro konveno)?

(1) Mi vidis la knabon kuri.

Surbaze de la etnolingvoj, ni povus teoriumi, ke en frazoj kiel (1) la subfrazoj estas teleaj.

Sekvas ekskurso pri tio, kio estas teleeco.

3.1 Teleeco.

Telea verblokucio (verblokucio estas verbo kune kun ties komplemento) estas verblokucio, kiu havas daŭron en si mem — havas en si mem finon. Tiaj verblokucioj esprimas “atingojn” kaj ne povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ja povas uziĝi kun templima esprimo:

Petro finis sian laboron.
* Petro finis sian laboron 10 minutojn. (daŭrindika esprimo)
Petro finis sian laboron en 10 minutoj. (templima esprimo)

Manjo konvinkis sian edzon.
* Manjo konvinkis sian edzon 10 minutojn.
Manjo konvinkis sian edzon en 10 minutoj.

Li konstatis sian eraron.
*Li konstatis sian eraron 10 minutojn.
Li konstatis sian eraron en 10 minutoj.

Kontraste, malteleaj verblokucioj (kiuj ne havas finon en si mem) esprimas “aktivecojn” kaj ja povas uziĝi kun daŭrindika esprimo, sed ne povas uziĝi kun templima esprimo:

Johano promenis en la parko.
Johano promenis en la parko 10 minutojn.
*Johano promenis en la parko en 10 minutoj.

La infanoj ludis.
La infanoj ludis duonhoron.
*La infanoj ludis en duonhoro.

Milka vartis la bebon.
Milka vartis la bebon du horojn.
*Milka vartis la bebon en du horoj.

Teleeco estas kutime trajto ne nur de verbo, sed de tuta verblokucio (verbo kun ties komplemento), ĉar ekzemple “Ŝi kroĉetis unu horon” estas maltelea, dum “Ŝi kroĉetis la naztukon” estas telea, kvankam ambaŭ havas la saman verbon ‘kroĉeti’. Sed trovado de precize la dezirataj frazoj en la Tekstaro malfacilas.

Plia diskuto pri teleeco, kaj rimedoj por detekti ĝin kuntekste, haveblas en mia “La tezo pri telea ‘-ig’: utileco de tekstesploroj” (en mia retpaĝo).

3.2 Ĉu nura infinitivo en malgranda subfrazo estas telea?

Se jes, en (1) la ago esprimata per ‘kuri’ estas konceptata kiel tuto, kontraste al frazoj kiel (2) kaj (3) (ĉiuj ripetitaj ĉi-sube pro konveno):

(1) Mi vidis la knabon kuri.

(2) Mi vidis la knabon kuranta.

(3) Mi vidis la knabon kurantan.

Ekzemple (10) esprimus vidon de tuta finita ago:

(10) Mi vidis lin kuri en la domon.

Tiukaze, (11) estus bizara, dum (12) kaj (13) estus tute normalaj:

11) ? Mi vidis lin kuri en la domon, sed li falis kaj ne eniris la domon.

(12) Mi vidis lin kuranta en la domon, sed li falis kaj ne eniris la domon.

(13) Mi vidis lin kurantan en la domon, sed li falis kaj ne eniris la domon.

Esploro de ekzemploj en la Tekstaro (denove kun ĉefverboj ‘vidi’ kaj ‘aŭdi) malkaŝas kazojn ja telee interpreteblajn:

• ĉar mi vidis lin eliri antaŭnelonge (Pro Iŝtar)
• mi feliĉe ekvidis vin preterpasi hieraŭ en princa ĉaro (Pro Iŝtar)
• ili de sia junaĝo vidis aliajn fari tiel (Al Torento)
• ili dekomence faris nur tion, kion ili vidis aliajn fari. (Al Torento)
• li neniam vidis patrinon fari tiel al siaj infanoj, (Infanoj en Torento)
• Ŝi image vidas lin mortpafi homojn (Vivo Vokas)
• jen subite mi vidas lin eliri el la poŝtoficejo (Gerda Malaperis!)
• mi vidis ilin iri al oficejo (Gerda Malaperis!)

Tiuj frazoj povas ja esprimi tute finitajn kaj kompletajn agojn, do telee, procedojn kaj aktivecojn, do maltelee. Aliaj kazoj estas iomete pli sugestivaj:

• Ili vidis lin malvigle labori kiel antaŭe (Homoj sur la Tero)
• Mi vidis vin kreski (Vivo Vokas)
• mi denove aŭdas vin paroli (La Batalo de l’Vivo)
• preskaŭ neniam li vidis ilin danci. (Al Torento)
• Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo (Kruko kaj Baniko el Bervalo)

Rimarku la lastan ekzemplon, “Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo”. ‘Stari’ estas telea aŭ maltelea, depende de la kunteksto. Se ‘stari’ estas telea, la viro antaŭe ne estis antaŭ la tablo, kaj ŝi vidas lin ekstari tie. Se ne, ŝi vidas lin dum li estas staranta tie. Bonŝance la plena frazo en sia kunteksto (tre amuza, parenteze) estas: “Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo kaj trempi la plezurigilon en bovlon da lakto.” Ni scias, ke (laŭ la vortaroj) ‘trempi’ estas telea verbo (se oni lasas ion en likvo dum tempo, oni uzu laŭ la vortaroj ‘trempadi’). Do jen unu kazo de telea uzo de la infinitivo.

Aliflanke, rigardu la antaŭlastan ekzemplon, “preskaŭ neniam li vidis ilin danci”. En sia kunteksto, la signifo de tiu ĉi frazo povus egali aŭ ne egali al “preskaŭ neniam li vidis ilin dancantaj(n)”. Ankaŭ la ekzemplo “mi denove aŭdas vin paroli” estas, kuntekste, ambaŭmaniere interpretebla. Tiel la ceteraj ekzemploj. Kvankam sugestivaj, ili ne definitive indikas teleecon.

Unu ekzemplo de klara telea uzo ne sufiĉas por povigi nin decidi, ĉu teleeco de la subfrazo karakterizas ekzemplojn kiel (1). Tamen haveblas alia evidento, ke teleeco ludas rolon. Konsideru ekzemplojn (14)-(16).

(14) • ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo (Quo vadis? – Dua parto)

(15) • Ella maldormiĝinte vidis la sunon brilantan tra la kurtenoj (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

(16) • vidis knabon, havantan la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)

Se en la frazoj (14)-(16) ni anstataŭigas la participojn per infinitivoj, ni havas:

(14′) ? ili vidis bildon prezenti agon de Herkulo

(15′) ? Ella maldormiĝinte vidis la sunon brili tra la kurtenoj

(16′) ? vidis knabon havi la aĝon de ĉirkaŭ sep jaroj

En ĉiu kazo, la strangecon de la rezultaj frazoj (se mia intuicio ĝeneralas) klarigas tio, ke la verboj nun infinitivaj esprimas tutajn kompletajn agojn, kaj ne, kiel antaŭe, statojn aŭ procedojn.

4.0 Konkludo.

Konklude, Tekstara evidento ne sufiĉas por plene determini ĉu la diferenco inter frazoj kiel (1) unuflanke, kaj aliflanke frazoj kiel (2) kaj (3), estas teleeca diferenco. Sed per penseksperimentoj pri negativa evidento ni povas iom fortikigi tian hipotezon. Aliflanke la samsignifeco de frazoj kiel (2) kaj (3), kiam la ĉefverbo ne estas klare statoŝanĝa, ŝajnas apogata de multaj ekzemploj.

Mia tuta hipotezo do resume estas:

? telea:

(1) Mi vidis la knabon kuri.

malteleaj kaj samsignifaj:

(2) Mi vidis la knabon kuranta.

(3) Mi vidis la knabon kurantan.

5.0 Noto pri metodo.

Lingva esplorado ne povas “legi mensojn”. Haveblas, ĝenerale, nur du metodoj por esplori gramatikon. (i) Oni povas prezenti inventitajn ekzemplojn al indiĝenaj parolantoj, kaj registri iliajn reagojn; eblas eĉ diskuti signifojn kun indiĝenaj parolantoj. Tia ideala procedo memevidente ne eblas, kiam temas pri Esperanto (kvankam ĉiam valoras, ĝis certa grado, la intuicioj de spertaj E-istoj). Aŭ (ii) oni povas esplori tekstojn, kun la espero trovi la deziratajn ekzemplojn (tiel pruvante akcepteblecon), kaj per ties kuntekstoj inferenci ion pri iliaj signifoj.

Minimume eblas inferenci, per la dua metodo, ĉu du lingvoelementoj (vortoj, konstruoj, kio ajn) malsame signifas. Se oni trovas kuntekston, en kiu eblas unu elemento sed ne la alia, la du malsame signifas. Ĝis la grado, ke oni NE trovas tian kuntekston, ĝis tiu grado la du elementoj samsignifas. La metodo havas siajn limojn: en vivanta lingvo ĉiam eblas trovi pli da kuntekstoj por ekzameni; kaj ĉiam eblas nuancoj sen kuntekstaj efikoj.

En “La Esperanta imperfektiva aspekto: verba ‘-ad'” (en Lingva Kritiko) mi pruvis per tekstaj ekzemploj, je mia propra kontentiĝo, ke verba ‘-ad’ ne povas indiki daŭron, ĉar verboj kun ‘-ad’ troviĝis en kuntekstoj esprimantaj pli mallongan daŭron, ol kuntekstoj kun verboj sen ‘-ad’. Tamen oni obĵetis, ke malgraŭ tio ‘-ad’ indikas daŭron aŭ insiston pri daŭro. Kaj eble “insisto pri daŭro” ja pravas! Sed ion tian eblas nek pruvi nek malpruvi, sen supernaturaj povoj.

Io simila validas pri ‘-anta’ / ‘-antan’. Eble parolantoj/verkistoj/tradukistoj “sentas diferencon”. Sed tia pretendo, kiel scienca pretendo, estus vakua, ĉar ne eblas malpruvi ĝin. La normo, do, kiun mi sekvas, estas ke se teksta evidento principe rilatus (t.e., oni povas almenaŭ imagi al si, kia teksta evidento necesus), tia evidento estas decidiga, kiam ĝi haveblas.

6.0 Ekzemploj ne uzitaj en la artikolo.

-anta’:

• mi vidis vin aganta (Kastelo de Prelongo)
• li vidis lin ridanta (Ĉu Li?)
• mi vidis vin venanta en nian magazenon (Marta)
• tio, kion li vidas la Patron faranta (Nova Testamento)
• ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo (Nova Testamento)
• Jesuo vidis ŝin ploranta (Nova Testamento)
• vidis Jesuon staranta (Nova Testamento)
• strange estis vidi lin ridanta (La Metropoliteno)
• mi ekvidis ŝin, lavanta sin (Quo Vadis? – Unua Parto)
• Mi vidis vin kisanta la ŝultrojn de Eunice (Quo Vadis? – Unua Parto)
• li vidis sin sidanta sur io ŝtona (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)
• mi malvolas vidi vin pereanta pro mi (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)
• ĉiutage oni povas vidi ŝin portanta jen la ladbotelon, jen la… (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)
• oni povus vidi lin maljuniĝanta (La majstro kaj Margarita, fragmentoj)

‘-antan’:

• Kiam ŝi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)
• Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro (Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto)
• ili ekvidis Saran, genuantan ĉe la lulilo (La Faraono)
• la ĉeestantoj ekvidis virinon, kuŝantan en angulo (La Faraono)
• Linŝardo vidis sian filon eksaltantan sur ŝtupetojn (Kastelo de Prelongo)
• ŝi ekvidis lin saltegantan tra la brulego (Kastelo de Prelongo)
• Matildo ne povis vidi iun plorantan apud ŝi (Kastelo de Prelongo)
• ŝi vidis Frederikon rapidantan al la apro (Kastelo de Prelongo)
• Ŝi vidis sin glitantan kun Frederiko (Kastelo de Prelongo)
• ŝi ne vidas lin aperantan (Kastelo de Prelongo)
• li ekvidis Ŝafon flarantan la korpon (Kastelo de Prelongo)
• ŝi vidis Viktoron starantan meze de la ĉambro (Kastelo de Prelongo)
• ŝi vidis Linŝardon sin klinantan al li (Kastelo de Prelongo)
• Mi preferas ankoraŭ vidi lin edziĝantan kun Reĝino (Ĉu Li?)
• Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de anĝelo (Fabeloj de Andersen 3)
• li vidis sin mem starantan surkape (Fabeloj de Andersen 3)
• li ekvidis Anneton, kuŝantan antaŭ la altaro (Fabeloj de Andersen 4)
• ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj (Malnova Testamento)
• vidis la lumon brilantan (Malnova Testamento)
• Mi vidas bastonon maldormantan (Malnova Testamento)
• vidis iun elpelantan demonojn en via nomo (Nova Testamento) 2x
• ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko (Nova Testamento)
• vi vidas nubon leviĝantan en la okcidento (Nova Testamento)
• Jesuo vidis lin kuŝantan (Nova Testamento)
• mi vidis lin dirantan al mi (Nova Testamento)
• mi vidis virinon, sidantan sur skarlata besto (Nova Testamento)
• mi mem vidis vin, starantan antaŭ via puŝveturilo (Pro Iŝtar)
• oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj cipresoj… (Quo vadis? – Unua parto)
• Oni do vidis Herkulon, brulantan en fajro (Quo vadis? – Dua parto)
• ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo (Quo vadis? – Dua parto)
• vidis sin kuŝantan sur la ŝtipoj (La Respubliko)
• ni ekvidis serpenton, kuŝantan (Artikoloj el Monato)

Tekstaraj serĉesprimoj:

vid\VF.{1,10}n\b.{1,10}i\b
vid\VF.{1,10}n\b.{1,10}anta\b
vid\VF.{1,10}n\b.{1,10}antan\b
aŭd\VF.{1,10}n\b.{1,10}i\b
aŭd\VF.{1,10}n\b.{1,10}anta\b
aŭd\VF.{1,10}n\b.{1,10}antan\b
n\b \b\w{1,20}i\b

PMEG = Plena manlibro de esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren. ELNA, 2005. Versio 14.1 (de la 8a de Marto 2008) rete uzebla ĉe http://bertilow.com/pmeg/index.html.

Tekstaro = Tekstaro de Esperanto (http://bertilow.com/tekstaro/index.html), projekto iniciatita kaj financata de “Esperantic Studies Foundation”. Nun plibonigita per pli da serĉrapido kaj pluraj kuntekstesploraj rafinaĵoj.

Antaŭa

El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto

Sekva

Novaĵoj en Lingva Kritiko

10 Komentoj

  1. Eble estas tiel (nur konjekto):
    1) “Mi vidis vin venanta en nian magazenon.” = “Mi vidis vin[, kiam vi estis] venanta en nian magazenon.”
    2) “Mi vidis vin venantan en nian magazenon.” = “Mi vidis vin[, homon] venantan en nian magazenon.”

  2. xorxes

    Kion pri:

    Mi vidis la knabon kurantan, kiun vi montris al mi.

    ?Mi vidis la knabon kuranta, kiun vi montris al mi.

  3. Al Andreas: Ĉu vi povus iom pli detaligi tion? Mi ne tuj kaptas vian ideon.

    Al Xorxes: Mi ne memoras vidi tiajn ekzemplojn en la Tekstaro, sed laŭ mia intuicio la du ambaŭ akcepteblas.

    Komence de mia esploro mi plene atendis trovi emon eviti “tro da akuzativoj”, sed fakte estis pluraj ekzemploj kiel “li ekvidis ŜafoN flarantaN la korpoN”. Se vere ne estas signifa diferenco inter ‘-anta’ kaj ‘-antan’, mi atendus la por mi malpli plumpan “li vidis ŜafoN flarantA la korpoN” k.s. Tamen estis ĉ. 7 ekzemploj kun tri akuzativoj unu post la alia.

  4. xorxes

    Laux mia kompreno “knabon kurantan” estas unu sintagmo, dum “knabon kuranta” estas du, kaj tial la rilata frazo en la dua kazo sxajnas mislokita aux almenaux strange lokita. Simile:

    Mi vidis la knabon, kiun vi montris al mi, kuranta.
    ?Mi vidis la knabon, kiun vi montris al mi, kurantan.

  5. Al Xorxes:

    Laŭ mia kompreno “knabon kurantan” estas unu sintagmo, dum “knabon kuranta” estas du

    Jes, nepre. (Tial estas iom surprize, se ili samsignifas.)

    Mi vidis la knabon, kiun vi montris al mi, kuranta.
    ?Mi vidis la knabon, kiun vi montris al mi, kurantan.

    Aha! Tre bone. Ankaŭ mi emas malakcepti vian duan ekzemplon. Se nia intuicio ĝeneralas, ne eblas reloki modifilon dekstren el substantiva lokucio. Sed ni jam sciis (vidu mian unuan alineon), ke estas sintaksa diferenco inter la du konstruoj. La demando estas, ĉu estas ankaŭ semantika diferenco.

  6. Per 1) oni povas pravigi la ne-n-finajhon de “venanta”: Estas forlasita “, kiam vi estis”.
    Per 2) oni povas pravigi la n-finajhon de “venantan”: Estas forlasita “, homon”.

  7. Al Andreas:

    Mi komprenas nun. Nu, ne vere koncernas min la derivado de la konstruoj; sed mi povas mencii, ke mankas interkonsento en la ĝenerala lingvistiko pri la derivado de tipo (1) en la etnolingvoj. Rimarku ankaŭ, ke se la du konstruoj (1) kaj (2) havas malsamajn derivojn, tiam ili *nepre* devas havi malsamajn signifojn. Kaj estas la manko de evidento por malsamaj signifoj, kiun mi ne trovas en la tekstoj.

  8. xorxes

    Mi vidas la knabon kuranta. = Mi vidas, ke la knabo kuras.

    Mi vidas la knabon kurantan. = Mi vidas la knabon, kiu kuras.

    La signifoj estas nur subtile malsamaj. Malsamaj derivoj ne nepre implicas malsamajn signifojn, ja ofte eblas esprimi la samon per malsamaj formoj.

  9. xorxes:

    Mi vidas la knabon kuranta. = Mi vidas, ke la knabo kuras.

    Aldone al la tekstesplora rimedo, alia rimedo por ekscii ĉu du frazoj (mal)samsignifas, estas trovi malsamajn implicaĵojn, ĉu logikajn, ĉu implikaturajn. Rimarku ke (1) permesas konkludi, ke la knabo ja kuras:

    (1) Mi vidas, ke la knabo kuras. (→ la knabo kuras)

    Sekve (2) estus sensenca diro:

    (2) *Mi vidas, ke la knabo kuras; sed la knabo ne kuras.

    Aliflanke (3) ne havas tiun trajton:

    (3) Mi vidas la knabon kuranta.

    Ekzemple se mi vidas knabon “kuranta” per kineografo (aranĝo per kiu oni rapide foliumas paĝojn de libreto por vidi fiksitajn bildojn kiel unu moviĝantan figuron), mi povas kohere diri (4):

    (4) Mi vidas la knabon kuranta, sed mi scias, ke li reale ne kuras.

    Sekve (1) kaj (3) ne estas samsignifaj.

    Mi vidas la knabon kurantan. = Mi vidas la knabon, kiu kuras.

    Ne precize, ĉar la knabo devas esti kuranta dum mi vidas lin.

    Tamen (denove) mia temo ne estas la signifoj de la frazoj, sed la manko de teksta evidento, ke ili entute malsamsignifas.

  10. xorxes

    Bone, oni povas pli precizigi:

    Mi vidas la knabon kuranta.
    = Mi vidas, ke la knabo sxajnas kuri.

    Mi vidas la knabon kurantan.
    = Mi vidas la knabon, kiu tiam kuras.

    Cxiuokaze, kiel distingi vidadon de kuranto disde vidado de ties kurado? La diferenco ja estas tre subtila.

Komentado estas fermita.

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén