0.0 Enkonduko.
Mi esploris konstruojn de la tri tipoj (1)-(3).
(1) Mi vidis la knabon kuri.
(2) Mi vidis la knabon kuranta.
(3) Mi vidis la knabon kurantan.
Subkonstruoj kiel [la knabon kuri] kaj [la knabon kuranta] kutime nomiĝas en la anglalingva lingvistika literaturo (kaj nuntempe eĉ iafoje en pedagogiaj verkoj) “verbhavaj malgrandaj subfrazoj” (verbal small clauses). [...]