Monataj arkivoj Februaro 2008

Ĉu dua vivo por tempismo?

La 3an de Februaro 2008 Renato Corsetti faris prelegon nomatan La problemo pri -ata/-ita. La loko de tiu prelego estas iom nekutima por Esperantologiaj prezentoj. Ĝi okazis en la Dua Vivo. Tio estas virtuala tridimensia mondo alirebla tra la Interreto per speciala programo. En la Dua Vivo ekzistas interalie virtuala Esperantujo, kie jam okazis Duaviva [...]