La landnoma sufikso -ujo en instruado

Jam delonge en nia lingvo hejmas du sinonimaj sufiksoj por landonomoj: -ujo kaj -io. Siatempe okazis pri tiuj du sufiksoj eĉ lingvaj bataloj inter du tendaroj de pacaj batalantoj. Sed tiuj tempoj bonŝance pasis. Nun tiuj du samsignifaj sufiksoj kunekzistas sufiĉe kviete en nia paca lingvo. Krome apud ili oni trovas ankaŭ sufiksecan uzon de -lando por precize la sama signifo. Ni havas do eĉ tri samcelajn vortfarilojn. Oni povas diri, ke temas pri lingva riĉeco, do pri io pozitiva.

[Tiu ĉi artikolo aperis unue en la libreto Rusoj Loĝas en Rusujo. En tiu leginda libreto estas pli ol 20 landonomaj artikoloj de 17 aŭtoroj.]

Mi mem klare preferas la sufikson -ujo. Tio certe malmultajn surprizas, ĉar mi estas konata apoganto de la Fundamento de Esperanto. Sed mia prefero de -ujo ne radikas en mia Fundamentaneco. Mi uzas la landonoman sufikson -ujo, ĉar tio rezultigas pli klaran lingvaĵon.

Tiu aserto pri klareco eble surprizas iujn legantojn, ĉar ofta argumento por la sufikso -io estas, ke ĝi kreas pli internaciajn kaj pli rekoneblajn landonomojn. Ekzemple Italio pli similas al nacilingvaj formoj kiel Italia, Italie, Italien, Italy ol la formo Italujo. Tial Italio devas esti pli facile komprenebla unuavide, kaj sekve pli klara. Tute prave, sed mi parolas pri alia speco de klareco. Mi parolas pri rekoneblo de la kategorieco.

Du kategorioj

En la komenca tempo la landonomoj en Esperanto apartenis al nur unu sola klaso: oni formis ĉiujn landonomojn en la sama maniero, per la sufikso -ujo, kiun oni aldonis al vorto por la koncernaj landanoj: svedoj loĝis en Svedujo, japanoj en Japanujo, holandoj en Holandujo, braziloj en Brazilujo kaj eĉ amerikoj loĝis en Amerikujo.

Sed jam Zamenhof frue rimarkis, ke tiu simpla skemo ne estas praktike taŭga, kaj li senceremonie transiris al dukategoria sistemo, en kiu la plimulto de la landonomoj estas sensufiksaj vortoj, el kiuj oni formas la vorton por la landanoj per la sufikso -ano. Nur relativa malplimulto da nomoj restis en la origina uj-klaso. (Tio, ke plej multaj el tiuj uj-nomoj apartenas al landoj en Eŭropo, povas tamen doni la impreson, ke la uj-nomoj estas pli multaj, sed tiel ne estas. Nur rigardu ĉiun ajn liston de landonomoj.)

Ni havas do jam delonge la jenajn du kategoriojn en nia lingvo:

  • Lando → landanoj”: ekz. Usonousonanoj, Irlandoirlandanoj, Birmobirmanoj

  • homoj → Homujo”: ekz. germanojGermanujo, ĉinojĈinujo, somalojSomalujo

Mi nomos ilin ĉi-poste por simpleco la uj-kategorio kaj la an-kategorio.

Mi rimarkigu – parenteze – ke tiu divido laŭ du kategorioj esence estas arbitra. Aparteno al la uj-kategorio diras nenion ajn pri la koncerna lando kaj ties popolo, kaj aparteno al la an-kategorio same diras nenion pri tiu lando kaj ĝia popolo. Multaj provis trovi aŭ elpensi ian sistemecon en la klasado, sed tio plejparte estis vana.

Samsignifaj sufiksoj

Nuntempe plej multaj Esperantistoj uzas anstataŭ -ujo la neoficialan sufikson -io, dirante ekzemple Germanio, Ĉinio kaj Somalio anstataŭ Germanujo, Ĉinujo kaj Somalujo. En tiaj okazoj ambaŭ sufiksoj signifas simple “lando”: Germanujo/Germanio = “la lando de la germanoj”; Ĉinujo/Ĉinio = “la lando de la ĉinoj”; Somalujo/Somalio = “la lando de la somaloj”. Ankaŭ eblas uzi la radikon land: Germanlando, Ĉinlando, Somal(o)lando, sed tio okazas multe malpli ofte.

Diferencas ĉe tiaj nomoj sole kaj nure la formo de la elemento uzata por esprimi la ideon “lando”. Tial ankaŭ landonomoj kiel Germanio, Japanio, Pollando kaj Svislando apartenas al la uj-kategorio. Temas pri la sama maniero formi la nomojn. Oni simple anstataŭigis la elementon uj per iland. Okazis nure supraĵa ŝanĝo. Sed ĉu en la direkto de pliboneco?

Rekoneblo de la kategorio

Ĉu ĉi tia teoriumado pri du kategorioj havas ankaŭ praktikan valoron? Ĉu ordinaraj lingvouzantoj bezonas scii la kategorion de landonomo por povi ĝin uzi senerare? Aŭ ĉu ĉio ĉi estas afero nur por gramatikistoj kaj harfenduloj?

Fakte por povi uzi tiajn ĉi vortojn praktike en Esperanto oni ja bezonas scii, kiel ili estas kunmetitaj aŭ ne-kunmetitaj. Bedaŭrinde multaj lingvouzantoj ne tre bone tion komprenas, nur tre nebule konsciante, aŭ tute ne konsciante, pri la baza divido de la landonomoj en du kategoriojn. Kaj el tio fontas multa erarado.

Ege tro ofte oni renkontas diraĵojn de la jena speco: “Mi babilis kun du francanoj, tri usonoj kaj unu aŭstralo.” En tiu malfeliĉa frazo estas pluraj eraroj diversspecaj:

  • La parolanto ne scias, ke la radiko franc estas nomo de homo, sed pensas, ke ĝi estas nomo de lando, kaj sekve li uzas ĝin laŭ la reguloj de la an-kategorio, anstataŭ laŭ la reguloj de la uj-kategorio. Alternative li ja scias, ke la lando estas Francujo/Francio, sed ne bone komprenis, ke oni tiam ne povas aldoni la sufikson -ano anstataŭ -ujo/-io por paroli pri la landanoj. (Sed oni ja povas ĝin aldoni, se oni konservas la landnoman sufikson: francujano/franciano = ano de Francujo/Francio = franco.)

  • La parolanto imagas, ke usono estas nomo de landano, kaj ke la lando estas Usonujo/Usonio/Usonlando. (Aŭ eble li eĉ uzas la vorton Usono/usono egale kaj por la lando, kaj por ties landanoj.)

  • La parolanto pensas, ke la landonomo Aŭstralio apartenas al la uj-kategorio, kaj ke ĝi do enhavas la sufikson -io (sinonimo de -ujo).

Laŭ mi la fonto de tiaj ĉi eraroj troveblas en la baza lernado. Multaj simple ne bone enkapigis la sistemon de la du kategorioj. Ili ne bone lernis, kiel funkcias nomoj de la uj-kategorio, kaj kiel funkcias nomoj de la an-kategorio. Kaj sekve ili ĉion intermiksas kaj konfuzas. Aldone ili pri multaj landoj simple ne scias, al kiu kategorio ili apartenas.

Kiel estiĝis tiu mankohava lernado? La bazaj reguloj finfine estas sufiĉe simplaj kaj facilaj. Kiel aperis la kaoso en la praktika uzado?

Kulpas la sufikso -io

Mi tute ne kontraŭas la landonoman sufikson -io. Ĝi estas parto de la lingvo, kaj ĝi enkondukiĝis en la lingvon en maniero, kiu kontraŭas nenian regulon aŭ principon en la Fundamento. (La Fundamento permesas enkondukadon de novaj lingvoelementoj, eĉ de tiaj, kiuj estas – parte – samsignifaj kiel jam ekzistantaj Fundamentaj elementoj.)

Sed tamen estas al mi klare, ke tiu konfuzo, kiun mi priskribis ĉi-antaŭe, fontas el la vasta uzado de la sufikso -io anstataŭ -ujo en landonomoj. Ne ĉio, kio estas rajte enkondukita en la lingvon, bone funkcias. Ne ĉio, kio estas establita parto de Esperanto, estas utila kaj klara.

Sed kiamaniere -io kontribuas al la multa erarado pri landonomoj?

La klareco de -ujo

En la komenco mi skribis, ke mi uzas la landonoman sufikson -ujo, ĉar tio rezultigas pli klaran lingvaĵon. Per tio mi celis la jenon: Kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per …ujo, oni tuj rekonas, ke ĝi apartenas al la uj-kategorio. Kaj kiam persono, kiu uzas ĉiam nur la sufikson -ujo en tiaj nomoj (neniam -io), diras aŭ skribas landonomon, kiu ne finiĝas per -ujo, ĉiu perfekte rekonas, ke temas pri landonomo de la an-kategorio. En tia uzado ĉiuj landonomoj, ĉu jam konataj de la aŭskultanto aŭ leganto, ĉu neniam antaŭe renkontitaj de li, kvazaŭ laŭte elkrias sian kategoriecon: Usono (an-kategorio!), Vjetnamujo (uj-kategorio!), Ĉilio (an-kategorio!), Uzbekujo (uj-kategorio!), Namibio (an-kategorio!), Ganao (an-kategorio!), Etiopujo (uj-kategorio!). Dubo simple ne povas esti. La aŭskultanto aŭ leganto tuj scias, kiel nomi la landanojn: usonanoj, vjetnamoj, ĉilianoj, uzbekoj, namibianoj, ganaanoj kaj etiopoj. T.e. li tion scias, se li bonorde lernis la sistemon: se li bone lernis, kiel funkcias nomoj de la uj-kategorio, kaj kiel oni uzu nomojn de la an-kategorio.

Kiam parolas favoranto de la sufikso -io, tia klareco tamen plene forestas: Usono, Vjetnamio, Ĉilio, Uzbekio, Namibio, Ganao, Etiopio. Nur pri Usono kaj Ganao mankas dubo. La aliaj povas esti, ĉu uj-kategoriaj (sed kun la sufikso -io), ĉu an-kategoriaj (kun ŝajna sufikso -io). Kaj tie ni finfine renkontas la fundamenton de la tuta problemo kaj de la konfuzo: multegaj landonomoj havas ŝajnan sufikson -io. (Ankaŭ uj-emuloj uzas tiujn samajn nomojn kun ŝajnaj i-sufiksoj: Ĉilio, Namibio, Aŭstralio kaj multajn aliajn. Sed kiam uj-emulo skribas aŭ parolas, oni scias, ke ne povas temi pri veraj sufiksoj en tiuj nomoj, ĉar uj-emulo ne uzas la sufikson -io.)

Uj-uzado do ebligas tujan rekonadon de la kategorio de ĉiu landonomo. Se ĉu tiu eblo de rekonado estas treege grava? En ordinara komunikado eble ne. Se iu parolas al mi ekzemple pri Namibio, mi ne nepre bezonas respondi parolante pri la anoj de tiu lando. Sed ekzistas okazoj, kiam tiu rekoneblo vere gravas.

Instruado de landonomoj

Por bone kapti la bazan sistemon de la Esperantaj landonomoj, kaj por bone kompreni, kiel ilin uzi senerare, oni bezonas la tutan aferon lerni ĝuste de la komenco. Tio, kion oni komence mislernas aŭ lernas nur duone, oni poste malfacile riparas. Ofte rezultas baza konfuzo aŭ sento, ke la tuta afero estas tre malfacila aŭ eĉ tute ne lernebla.

Bedaŭrinde multaj el niaj lernolibroj preterpasas la kampon de landonomoj, kaj precipe la dukategorian dividon, tre rapide kaj supraĵe. Ili mencias ion neklaran pri diversaj sufiksoj, kaj ofte eĉ diras rektajn malveraĵojn. La plej ofta misaĵo estas ŝajnigo, ke la uj-kategorio estas la baza kaj plej ofta speco de landonomoj, dum la an-kategorio estas kvazaŭ ia escepto. Ni do ne miru, ke eĉ multaj progresantoj, progresintoj kaj iafoje eĉ spertuloj mankohave uzas landonomojn en Esperanto. Ili simple neniam vere lernis, kiel uzi tiajn vortojn. Ne kulpas la mislernintoj. Kulpas la lernolibroj kaj la verkintoj de tiuj lernolibroj. En kelkaj okazoj eble eĉ la verkinto de la lernolibro neniam bone lernis la sistemon, kaj sekve ankaŭ ne povas ĝin bone klarigi. La tuta konfuzo estas jam plurajn jardekojn aĝa, kaj multaj nunaj verkantoj de instrumaterialo mem lernis Esperanton per lernolibroj, kiuj ĉion ĉi nur supraĵe aŭ eĉ rekte erare prezentis.

En lernolibro do necesas bona kaj klara prezento de la du kategorioj, kun facile kompreneblaj ekzemploj, ne nur en tiuj lecionoj, en kiuj eksplicite temas pri landonomoj, sed ankaŭ en la postaj lecionoj, kie uziĝas landonomoj en la tekstoj kaj ekzercoj. Ĝuste tiam plej gravas, ke la landonomoj, kiujn la lernantoj renkontas, estu klaraj kaj senkonfuzaj. Necesas, ke ĉiu el ili kvazaŭ anoncu sian kategoriecon, por ke la lernantoj ne miskomprenu.

Devas nun jam esti evidente, kiel laŭ mi oni agu pri tio: en la unua instruado pri landonomoj, kaj almenaŭ en kelkaj postaj lecionoj, ne uziĝu la sufikso -io. Mi jam montris, kiel maleble estas rekoni la kategoriecon de nomoj kiel Aŭstralio, Vjetnamio kaj Namibio, se parolas aŭ skribas uzanto de la sufikso -io. Niaj lernolibroj do estu baze uj-emaj (ĉe nomoj de la uj-kategorio). La lernantoj lernu unue pri la sufiksoj -ujo kaj -ano, pri la du kategorioj, kaj kiel ili funkcias. Poste ili ekzercu uzon de landonomoj kaj nomoj de landanoj, sole kaj nure laŭ uj-ema uzado. Kaj en la tuj postaj lecionoj aperu pliaj ekzemploj, daŭre sen spuro de la sufikso -io. Tiam la tuta afero lerniĝas facile kaj senprobleme. Neniu lernanto bezonas heziti, kiel paroli pri la landanoj de lando, kies nomon li renkontas je la unua fojo. Tio sekvas aŭtomate el du facilaj reguloj:

  • se la landonomo finiĝas per -ujo, forprenu uj

  • se la landonomo ne finiĝas per -ujo, aldonu an.

Iam poste, kiam la lernantoj jam firme ĉion komprenis pri la du kategorioj, kiam ili jam povas flue kaj senprobleme uzi landonomojn, nur tiam oni enkonduku la sinonimon -io, informante tute honeste, ke nuntempe multaj (eĉ la klara plimulto) uzas anstataŭ -ujo la neoficialan sinonimon -io. Tio tiam apenaŭ konfuzas la lernantojn. Ili povas facile kaj aŭtomate mem krei i-formojn el tiuj uj-formoj, al kiuj ili jam alkutimiĝis. Por multaj landoj ili tiam jam sukcese enkapigis la kategoriecon, kaj tial ili povas tiujn nomojn plu uzi ĝuste, eĉ se ili renkontas ilin en i-vesto.

Bona lernolibro ĉiuokaze devas instrui ambaŭ sufiksojn. Ambaŭ uziĝas en la lingvo, kaj ambaŭ estas lernendaj. Oni nur elektu taŭgan vicordon en la instruado.

Povas esti tente, kaj povas soni logike, unue instrui tiun sufikson, kiu estas uzata de la plimulto, kaj nur poste mencii la alian. Iuj lernolibroj fakte agas pli-malpli tiel. Ne malofte ili eĉ prezentas uj pli-malpli nur piednote, eble eĉ asertante, ke apenaŭ iu ĝin plu uzas, kio simple ne estas prava.

La lernantoj bezonas lerni ambaŭ sufiksojn, kaj por ke ili bone komprenu la sistemon de la Esperantaj landonomoj, ili bezonas unue lerni pri -ujo, ĉar uj-uzado estas pli klara rilate la kategoriecon de la nomoj.

Kio pri -lando?

Uziĝas en uj-kategoriaj landonomoj ankaŭ la radiko land en sufikseca maniero. Tio okazas plej ofte ĉe kelkaj landoj, kies internacie konataj nomoj finiĝas per …land aŭ simile, ekzemple Finnlando, Svazilando, Tajlando kaj Skotlando (kie loĝas respektive finnoj, svazioj, tajoj kaj skotoj). Bedaŭrinde …lando aperas ankaŭ kiel ŝajna sufikso en nomoj kiel Nederlando, Irlando kaj Islando (kie ni trovas nederlandanojn, irlandanojn kaj islandanojn).

Tial en lernolibro estas preferinde unue ne prezenti nomojn kiel Finnlando kaj Svazilando. Oni povas simple ne mencii ĝuste tiujn landojn en la unua instruado pri landonomoj, aŭ oni komence prezentu ilin en iliaj malpli oftaj, sed gramatike tute eblaj formoj kun uj-sufikso: Finnujo, Svaziujo, Tajujo kaj Skotujo. En ia posta leciono, eble kiam oni enkondukas la sufikson -io, oni povas instrui ankaŭ la uzon de la radiko land kiel sinonimo de -ujo kaj -io.

Kio pri aliaj uzoj de -io?

Bedaŭrinde pro la multjara hezitado pri landonomoj en Esperanto, enkondukiĝis kelkaj pli aŭ malpli bonaj komplikaĵoj en la praktikan uzadon. Tiujn komplikaĵojn oni ne prezentu en la unua leciono pri landonomoj. Oni atendu, ĝis la lernantoj bone komprenis kaj bone ekregis la bazan sistemon.

Unu el tiuj komplikaĵoj estas uzo de la la sufikso -io en okazoj, en kiuj ĝi ne estas paralelaĵo de -ujo. Temas pri nomoj, en kiuj oni aldonas -io ne al vorto por landanoj, sed al vorto por urbo, rivero, monto aŭ io simila. Temas pri provoj distingi en Esperanto inter samnomaĵoj. Pluraj landoj en la mondo havas nomon, kiu ankaŭ estas nomo de io en tiu lando. Ni havas ekzemple la landon Kenjo, en kiu ekzistas la monto Kenjo. Ni havas la landon Senegalo kun la rivero Senegalo. Ekzistas la lando Nikaragvo kun la lago Nikaragvo. Ni havas la landon Gvatemalo kun ĝia ĉefurbo Gvatemalo. Ekzistas la lando Belizo kun ties eksa ĉefurbo Belizo. K.t.p. Oni trovas eĉ okazojn, en kiuj temas pri pli ol du samnomaĵoj, ekzemple la landon Meksiko kun la federacia ŝtato Meksiko, en kiu troviĝas la ĉefurbo Meksiko. (Apude estas krome la golfo de Meksiko, kaj en Usono troviĝas la ŝtato Nov-Meksiko.)

Jam Zamenhof proponis imiti la ekzemplojn de la landoj Alĝerio kaj Tunizio kun ties ĉefurboj Alĝero kaj Tunizo, kie oni povas kvazaŭ rekoni uzon de distinga i-sufikso. En Lingva Respondo Zamenhof prezentis la ideon uzi la formon Meksikio por la lando, kaj Meksiko por la urbo. (Pri la ekzisto de la federacia ŝtato Meksiko li verŝajne nenion sciis.) Zamenhof mem laŭ mia scio neniam praktikis tiun proponon, sed multaj aliaj provis ĝin realigi. Tiuj provoj neniam fariĝis sistemaj aŭ konsekvencaj, kaj apud formoj kiel Meksikio, Senegalio, Luksemburgio kaj Gvatemalio, ĉiam uziĝis ankaŭ la pli simplaj kaj pli internaciaj formoj sen i-sufikso. Krome multaj landoj, kiuj teorie devus esti kandidatoj por tia distinga i-sufikso, apenaŭ iam ajn estis tiel uzataj (Paragvajo, Urugvajo, Malto, Singapuro, Kenjo k.a.).

Efektive neniu iam sukcesis apliki tiun ideon konsekvence kaj plene. En iaj okazoj ĝi eĉ tuj fiaskas. La plej bona ekzemplo estas la du landoj Niĝerio kaj Niĝero, kiuj estas ambaŭ nomataj laŭ la sama rivero Niĝero. Teorie do ambaŭ landoj devus nomiĝi Niĝerio!

En 1974 la Akademio de Esperanto oficialigis interalie la landonomojn Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, kaj Urugvajo. En 1985 la Akademio konfirmis sian starpunkton per la jena eksplicita rekomendo:

Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, …), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

Tial formojn kiel Meksikio, Senegalio kaj Luksemburgio oni prefere ne uzu, kaj lernolibroj ilin menciu nur flanke. Tiaj landonomoj ja ekzistas, kaj kelkaj el ili eĉ estas ofte uzataj. Oni ne kondamnu tiujn el ili, kiuj estas jam forte enradikiĝintaj. Sed oni ankaŭ ne rekomendu ilin, kaj oni nepre ne kreu pliajn landonomojn de tiu speco. Prefere tiaj komplikaĵoj kaj evitindaĵoj estu traktataj nur en instruado al progresantoj aŭ eĉ nur en kursoj por progresintoj. En baza instruadoj ili povas nur konfuzi la lernantojn.

Konkludo

Se vi estas instruisto aŭ verkanto de lernomaterialo pri Esperanto – eĉ se vi mem preferas la sufikson -io en landonomoj – lernu uzi ankaŭ uj-stilajn nomojn, kaj uzu prefere nur tiajn nomojn en via instruado kaj en via instrumaterialo, almenaŭ en la komenca tempo. Poste enkonduku ankaŭ la sufikson -io. Vi certe rimarkos, ke viaj lernantoj pli bone komprenos, kiel funkcias la Esperantaj landonomoj, kaj sekve malpli eraros.

Mi mem komence uzis nur -io (ĉar ĉiuj ĉirkaŭ mi uzis nur tiajn landonomojn), sed poste mi komprenis, ke -ujo estas pli klara. Kaj nun de pluraj jaroj mi senprobleme uzadas nur -ujo. Mi ne estas la sola (kiel montras interalie la libreto Rusoj loĝas en Rusujo, en kiu aperis unue tiu ĉi artikolo). Ankoraŭ dum longa tempo certe plu kunekzistos ambaŭ sufiksoj, kaj neniu povas esti certa, ĉu iam unu el ili plene venkos, nek kiu el ili finfine superregos la alian. Dume ni vivas kun tiu duobla kaj espereble plu paca uzado.

Eble tiu ĉi mia artikoleto tentos vin transiri, almenaŭ prove, al -ujo. Tiam ne hezitu. Sed pensu aparte pri via instruado. Tie -ujo estas speciale rekomendinda kaj utila.

Literaturo

Rusoj loĝas en Rusujo, landonomoj en Esperanto. Redaktis Anna Löwenstein. Federazione Esperantista Italiana, Milano, 2007.

Zamenhof, L.L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1963.

Zamenhof, L.L.: Lingvaj Respondoj. Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto. Editoris G[aston] Waringhien. 6a eldono, Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, 1962 [represo: Pro Esperanto, Vieno, 1995].

Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Paris, 1976 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10).

Rekomendoj pri Landnomoj. En: Aktoj de la Akademio III 1975-1991. Redaktis André Albault (k.a.). Paris, 1992 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 11).

Publikita de

Bertilo Wennergren

Aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Membro de la Akademio de Esperanto, kaj Direktoro de ties Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.

17 pensoj pri “La landnoma sufikso -ujo en instruado”

  1. Por tiuj, kiuj komprenas la germanan, aldonindas interesa artikolo:

    Rudolf-Josef FISCHER. 2004. “Sprachwandel im Esperanto am Beispiel des Suffixes -i-“. En: Detlev BLANKE (red.). Spracherfindung – Sprachplanung – Plansprachen. Beiträge der 13. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 28.-30. November 2003 in Berlin. Berlin: GIL, p. 75-85.

  2. Mi tute ne komprenas, kial “-io” rigardiĝas kiel sufikso.

    Mi diras/skribas “Germanio” anstataŭ “Germanujo” ĉefe ĉar ĝi estas la formo, kiun mi unue lernis kaj al kiu mi alkutimiĝis – sed ankaŭ ĉar Germanio havas tutan malsaman signifon ol “ujo de nur germanoj”!

    Mi havas grandan problemon kun via (neskribita sed implika) ideo ke ĉiuj homoj en “Germanujo” nepre devas esti germanoj, kaj ke ĉiuj germanoj en la mondo nepre devas loĝi en “Germanujo”. Fakte, mi mem estas germano, sed loĝas en Britio; tiu certe ne signifas ke mi estas “brito”, sed laŭ via sistemo mi ankaŭ ne povas nomigi min “britujano” ĉar vi pensas ke tiu havas la saman signifon ol “brito”.

    Via ideo ankaŭ ne funkcias en kazo de etnoj. Kiel vi esprimus la malsamecon inter svazio kaj svazilandano? Ĉu svazio kiu naskiĝas, loĝas, laboras kaj mortas en Sudafriko iel povas sinnomigi svazion laŭ via pensado? Ŝajnas ke ne, simple ĉar li neniam estis en “Svaziujo”?

    Mi pensas tute pli simple pri la situacio. Anstataŭ via duregula sistemo: “se la landonomo finiĝas per -ujo, forprenu uj; se la landonomo ne finiĝas per -ujo, aldonu an”, mi uzas nur unu simplan regulon: “aldonu an”. Homo, kiu loĝas en Germanio, ofte estas germano, kelkfoje turko, iamete dano,… sed ĉiam Germaniano.

  3. Timwi skribis:

    Mi tute ne komprenas, kial “-io” rigardiĝas kiel sufikso.

    Ĉu ĝi estas efektiva sufikso aŭ nur parto de radiko, estas teoria demando, pri kiu ekzistas diversaj opinioj. Gravas, ke praktike tiaj “-io” funkcias kiel plenaj respondaĵoj al “-ujo” aŭ “-lando” en landonomoj, por kiuj ekzistas responda simpla popolvorto.

    Mi diras/skribas “Germanio” anstataŭ “Germanujo” ĉefe ĉar ĝi estas la formo, kiun mi unue lernis kaj al kiu mi alkutimiĝis – sed ankaŭ ĉar Germanio havas tutan malsaman signifon ol “ujo de nur germanoj”!

    Nek, “Germanio”, nek “Germanujo” signifas “ujo de nur germanoj”. Tiuj vortoj signifas “la lando de la germanoj”.

    Mi havas grandan problemon kun via (neskribita sed implika) ideo ke ĉiuj homoj en “Germanujo” nepre devas esti germanoj, kaj ke ĉiuj germanoj en la mondo nepre devas loĝi en “Germanujo”.

    Tiel ja ne estas, kaj nenion tian mia artikolo volas diri. Kompreneble ekzistas germanoj ankaŭ ekster Germanujo, kaj kompreneble en Germanujo loĝas ankaŭ homoj, kiuj etne ne estas germanoj. Fakte “germano” havas diversajn konkretajn signifojn depende de la kunteksto. Iafoje ĝi signifas simple “ano de Germanujo”. Alifoje ĝi havas gentan/etnan signifon. Se oni volas esti preciza, oni devas uzi precizajn esprimojn, ekzemple “Germanujano”, “civitano de Germanujo”, “loĝanto de Germanujo”, “etna germano”, “germanparolanto”, “persono, kiu naskiĝis en Germanujo” k.s.

    Fakte, mi mem estas germano, sed loĝas en Britio; tiu certe ne signifas ke mi estas “brito”, sed laŭ via sistemo mi ankaŭ ne povas nomigi min “britujano” ĉar vi pensas ke tiu havas la saman signifon ol “brito”.

    Ĉu vi estas brito aŭ ne, dependas de tio, ĉu oni rigardas la pasporton aŭ la loĝlokon kiel decidan. Pri tiaj aferoj ekzistas diversaj opinioj, kaj ofte la kriterioj estas diversaj por diversaj landoj. Iasence vi certe estas britujano, ĉar “-ano” ne nepre devas indiki civitanecon. Mi mem nomas min svedo loĝanta en Koreujo kaj Germanujo.

    Via ideo ankaŭ ne funkcias en kazo de etnoj. Kiel vi esprimus la malsamecon inter svazio kaj svazilandano?

    Se oni volas precizi, oni diru “etna svazio”, “civitano de svazilando” k.t.p. Sed plej ofte la kunteksto klare montras, ĉu oni parolas pri etnoj aŭ pri landanoj.

    Ĉu svazio kiu naskiĝas, loĝas, laboras kaj mortas en Sudafriko iel povas sinnomigi svazion laŭ via pensado? Ŝajnas ke ne, simple ĉar li neniam estis en “Svaziujo”?

    La vorto “svazio” ja povas havi ankaŭ gentan/etnan signifon. Mia artikolo ne eniras tiun kampon. Ĝi temas nur pri baza ordinara ĉiutaga parolado pri landoj kaj ties loĝantoj. Tion oni unuavice instruu al la lernantoj. Fakaj precizaĵoj kaj harfendaĵoj venu nur iam poste. Apenaŭ iu lingvo faras tiajn detalajn distingojn en siaj ordinaraj vortoj por landoj, landanoj kaj popolanoj.

    Mi pensas tute pli simple pri la situacio. Anstataŭ via duregula sistemo: “se la landonomo finiĝas per -ujo, forprenu uj; se la landonomo ne finiĝas per -ujo, aldonu an”, mi uzas nur unu simplan regulon: “aldonu an”. Homo, kiu loĝas en Germanio, ofte estas germano, kelkfoje turko, iamete dano,… sed ĉiam Germaniano.

    Jes, tiel eblas. Oni povas fari same ankaŭ kun UJ-nomoj: Germanujano, Ĉinujano, Svazilandano… Sed tio ne forigas la fakton, ke la landnomoj estas dukategoriaj, kaj ke la lernantoj bezonas lerni, kiel funkcias la dukategoria sistemo. Eblas evitadi la distingon en ordinara parolado, sed plej multaj tion ne faras, nek ŝajne volas tion fari. Preskaŭ ĉiuj paroladas nur pri “italoj”, praktike neniam ajn pri “italianoj” (nek “italujanoj”). Ĉiuokaze oni bezonas scii, ĉu ekzistas ankaŭ simpla vorto, interalie por povi ĝuste paroli pri la koncernaj lingvoj, ekzemple “germana lingvo”, “itala lingvo” sed “indonezia lingvo”. Kiel scii tion, se oni uzas la tri landnomojn “Germanio”, “Italio” kaj “Indonezio”?

  4. Miaopinie, oni esperante nomas kelkajn landojn kvazaux ili estis tradukita el la angla, malofte laux esperantiga versio de siapropra lingva elparolo.

    Bonvolu, cxu vi povas klarigi el kie esperantaj landnomoj venas?

  5. Mangarju skribis:

    Miaopinie, oni esperante nomas kelkajn landojn kvazaux ili estis tradukita el la angla, malofte laux esperantiga versio de siapropra lingva elparolo.

    Bonvolu, cxu vi povas klarigi el kie esperantaj landnomoj venas?

    La Esperantaj landnomoj plejparte venas el la internacie uzataj nomoj de la diversaj landoj. Tio estas tre konvena por internacia lingvo. Fakte landnomoj estas tre internaciaj. Plej ofte uziĝas tre similaj nomoj en la plejparto de la lingvoj. Malmultaj vortkampoj estas tiel internaciaj kiel landnomoj. Ankaŭ en la Angla uziĝas tre internaciaj landnomoj. Tial ofte la Esperantaj kaj la Anglaj landnomoj similas. Sed la Esperantaj landnomoj similas ankaŭ al la landnomoj Francaj, Italaj, Rusaj, Japanaj, Koreaj k.t.p. Nur en kelkaj malmultaj esceptaj okazoj en Esperanto uziĝas landnomo bazita nur sur la loka nomo, pro aparta kialo.

    Eble vi pensas aparte pri la nomo “Germanujo”, kiu ja similas al la Angla nomo “Germany”, kaj tre malsimilas al la Germana nomo “Deutschland”. Sed “Germanujo” ne estas aparte Angladevena. Fakte origine ĝi estas Latina nomo (“Germania”). Similajn nomojn uzas interalie la lingvoj Itala (“Germania”), Rusa (“Германия”), Indonezia (“Jerman”), Svahila (“Ujerumani”), Malta (“Ġermanja”) kaj Greka (“Γερμανία”). Sed por la lando “Germanujo” ekzistas en la mondo ankaŭ multaj aliaj nomvariantoj.

    Estas fascine, ke en ne malmultaj okazoj preskaŭ ĉiuj lingvoj uzas tre similan nomon de certa lando – krom la lingvo (aŭ lingvoj) de tiu lando mem, kiu uzas tute alian nomon. Pensu ekzemple pri Hungarujo, proksimume tiel nomata en amasoj da lingvoj – krom en la Hungara lingvo, kie oni diras “Magyarország” – tute aliaspekta kaj alisona nomo! (Ekzistas ankaŭ aliaj variantoj, ekzemple “Węgry” en la Pola.) Certe estas saĝe, ke en Esperanto ni uzas ion similan al “Hungarujo” anstataŭ *Madjarujo* aŭ simile.

  6. Miaopinie la landnoma sistemo estas unu el la plej malfeliĉaj aspektoj de Esperanto (aparte je ĝia volita funkcio de internacia lingvo).
    La dukategorieco de la landnomoj forte memorigas pri la genra sistemo de kelkaj nacilingvoj – same arbitra kaj same malfacile lernebla.
    Jen malbela cikatro sur la logika vizaĝo de Esperanto.

    La grava miso de Zamenhof ĉi-kampe estas ke li komence paŝis de etno al lando, kaj ne de lando al ano. (”Svedoj en Svedujo” ktp.) Kiel bele se hodiaŭ eblus diri ”En Sverigo vivas, interalie, Svedoj, Sameoj, Fenoj, Romaoj – kaj ĉiuj estas Sveriganoj!”!
    Per sia radiko -uj Zamenhof fiksis en nian lingvan konscion malaktualan bildon ”unu lando, unu etno”. (Tio ekzistas ja ankaŭ alilingve – ekz-e Deutsche(r), Deutschland – sed plejofte la lingva evoluo feliĉe nebuligis la kunan etimon – svensk, Sverige.)

    Kroma problemo de nia landonomsistemo estas ke ofte estas neeble paroli pri specifa etno. Mankas al ni vorto por ano de la Islanda etno, ekzemple. Mi povas translokiĝi Islanden, kaj mi estos Islandano.
    -an estas signife tro svaga/semantike tro vasta. Simile ne eblas ĝuste paroli pri la Kelta minoritato de Kornvalo (Cornish, Kernowyon). ”Kornvalano” povas esti kiu ajn tiea, eĉ majoritata Anglo.
    Ĉi-punkte la naciaj lingvoj fakte superas Esperanton.

    Mi koncedas ke Esperanto estas vivanta lingvo, kaj ke nun eble tro komplikas enkonduki novajn landnomojn bazajn (eventuale kune kun nova sufikso por etnanoj). Mi eĉ ne volas ĉi tie instigi al revolucio kaj idumado – simple iomete pliprilumi ĉi tiklan problemegon.

    Do, ni devas vivi kun du kapricaj sufiksoj -uj kaj -i (kaj -land (kaj -istan, ĝi daŭre ne mortis)).
    Kaj ni devas unuope elekti, se ni ne volas miksparoli (”Mi havas geamikojn en Belgujo kaj Francio”).

    Estipove Bertilo pravas ke ”uj” por la aŭskultanto pli klaras ol ”i”.
    Sed vi forgesas la alian parton de la komunikado – la parolanton. Vi skribas:
    ”En tia uzado ĉiuj landonomoj, ĉu jam konataj de la aŭskultanto aŭ leganto, ĉu neniam antaŭe renkontitaj de li, kvazaŭ laŭte elkrias sian kategoriecon […] Dubo simple ne povas esti. ”
    Sed tiu logiko taŭgas nur por tre klera parolanto kiu posedas mensan superrigardon de la mondaj geografio kaj etnaro. Eĉ se mia dirado de ”Etiopujo” kaj ”Namibio” pliklarus por la aŭskultanto, mi devas mem antaŭcerbumi por ne diri ”Etiopio” kaj ”Namibujo”.
    Evidente ”i” (ĉu ŝajna ĉu ne) plifaciligas la paroladon – aparte pri (por la parolanto) malbone konataj landoj. La ”i-an”-solvo de Timwi ĉiam povas esti aplikata. En ĉi nia arbitra kaj nekohera sistemo oni ĉiukaze devas memstare parkerigi vortojn por la diversaj etnoj kaj ties lingvoj.

  7. La dukategorieco de la landnomoj forte memorigas pri la genra sistemo de kelkaj nacilingvoj – same arbitra kaj same malfacile lernebla.

    Jen malbela cikatro sur la logika vizaĝo de Esperanto.

    Fakte la dukategoria sistemo de landnomoj neniel estas aparte rimarkinda. Tute simila dukategorieco ekzistas ĉe aliaj vortkampoj, ekzemple instrumentoj (kombilo – broso…), profesioj (juĝisto – advokato …), lokoj (vendejo – fabriko…) k.t.p. Ankaŭ sur tiuj vortkampoj la kategoridivido estas esence arbitra. Sed pro ia kialo iujn forte ĝenas la du kategoriojn ĉe landnomoj, dum la samajn homojn ŝajne ne ĝenas la du kategoriojn de aliaj vortoj. Tion mi neniam bone komprenis.

    Krome mi ne vere estas konvinkita, ke unukategoria sistemo de landnomoj farus Esperanton pli facila. Kredeble tia sistemo ĝeneraligus la AN-kategorion kun “Italio – Italianoj”, “Aŭstralio – Aŭstralianoj”, “Finnlando – Finnlandanoj”, “Usono – Usonanoj” k.t.p.
    Sed tiam oni devus lerni multajn gentovortojn tute aparte. Ili ja plu estus bezonataj por paroli pri gentoj, etnoj kaj lingvoj. Sed tiam ĉiuj gentovortoj (“Italoj”, “Svedoj”, “Afganoj”, “Hebreoj”…) subite estus tute apartaj vortoj, sen gramatika rilato al la eventualaj landnomoj. Ili do havus aparte lernendajn radikojn. Certe jam nun multaj gentovortoj estas aparte lernendaj, ĉar simple ne ekzistas responda lando aŭ landnomo, sed se ĉiuj landnomoj estus AN-kategoriaj, tiam ĉiuj gentovortoj estus apartaj.

    Unukategoria sistemo 100%-e UJ-kategoria jam estas provita (komence de la historio de nia lingvo), kaj jam fiaskis.

    Ĉiuokaze ni nun ne parolu pri reformoj. La lingvo havas dukategorian landnomosistemon. Indas ĝin instrui en kiom eble efika kaj racia maniero. Reformado nur kaŭzus eĉ pli da konfuzoj, ĉar oni reformus en pluraj diversaj manieroj samtempe (ĉar estas tiom da ideoj, kiom estas kapoj), tiel kreante eĉ pli grandan kaoson.

    Se oni uzas dukategorian sistemon, en kiu ĉiu landnomo jam per sia formo indikas sian kategoriecon, tiam fakte tute ne estas problemo. Kaj ĝuste por tio mi pledas. Tia dukategoria sistemo estas same facila kiel unukategoria sistemo. Komparu kun “advokato” kaj “juĝisto”. Ĉu praktike ĝenas, ke ili estas malsamkategoriaj? Fakte ne, ĉar oni tuj vidas la IST-sufikson aŭ la mankon de IST-sufikso, kaj tiel oni aŭtomate scias la kategorion. Samas pri UJ-landnomoj kun UJ-sufikso.

    (Nu, tiuj nomoj, kiuj finiĝas per “…lando” ja estas problemaj, sed ili ne tre multas.)

  8. La baza instru-filozofio malantaŭ viaj proponoj estas ofta: instruu komence, kvazaŭ ne estus la problemoj; post sufiĉa ankoriĝo de la studento, malkaŝu la surprizojn.

    Fakte mi ne konas pli bonan instru-manieron, kaj ĝi uziĝas en ĉiuj sferoj, de la kuirado ĝis la fiziko. (Ankaŭ la lingvistiko.) Sed mi atentigas, ke ties efiko sur la studento povas esti detrua. “Kial vi ne diris al mi…?” oni aŭdas ne malofte.

    Ekzemple mi ne tre ĝojis lerni, jarojn post frua konvinkiĝo, ke ni bone komprenas la stelformadon, ke nia propra suno rotacias multe tro malrapide, por pravigi la haveblajn teoriojn. Ktp.

    Eble plejbone oni faru laŭ viaj rekomendoj, sed iuloke (eble malgrand-tipare!) menciu, ke “poste ni renkontos pli kompleksan situacion” aŭ ion similan. Alie elementa instruado povas tro simili trompadon.

  9. Ken Miner skribis:

    Eble plejbone oni faru laŭ viaj rekomendoj, sed iuloke (eble malgrand-tipare!) menciu, ke “poste ni renkontos pli kompleksan situacion” aŭ ion similan. Alie elementa instruado povas tro simili trompadon.

    Jes. Tia enkonduka rimarkigo fakte estas nepra.

  10. bona skribado! Ĝi klarigis kelkajn aferojn al mi :)

    Mi pensas ke en Esperanto la etnoj tro gravas, sed oni ne vere scias tion. Ĉar se mi diras ke mi estas sviso mi diras ke mi estas de svisa etno (ĉu eĉ ekzistas ia kia svisa etno? ..mi dubas). Sama afero por italoj ktp..

    Sed vere oni normale volas diri ke oni estas svisujano aŭ italujano, ĉu ne? Ĉar aŭ oni loĝas en Svisujo/Italujo aŭ oni loĝas aliloke kaj havas la svisan/italan pasporton => ambaŭkaze oni estas svisujano/italujano kaj normale ne volas akcenti ke oni estas el la pria etno.

    Do oni devus forgesi la vortojn “italo/sviso/franco” krom por historiajn aferojn…

    Alia afero, Birmo: Germane ja ekzistas “Birmaner Ethnie”, birmoj (“bamar” in english”). Do la lando devus nomiĝi Birmio, ĉu ne?

    Salutojn

  11. Donmiguel skribis:

    Do oni devus forgesi la vortojn “italo/sviso/franco” krom por historiajn aferojn…

    Pli bone estas simple akcepti, ke vortoj kiel “italo”, “sviso” kaj “franco” povas esti uzataj kun simpla landana signifo, ne provante trudi al tiuj vortoj ĉiam nur gentan signifon. Plej ofte oni parolas pri landanoj, kaj tiam oni povas kaj povu esprimi sin simple. Ĝuste tian simplisman aliron rekomendas la Akademio de Esperanto, kaj ĝuste tiel simplisme funkcias la ordinara lingvouzo de plej multaj Esperantistoj. Tio tamen ne malhelpas esprimi sin pedante en apartaj kuntekstoj.

    Alia afero, Birmo: Germane ja ekzistas “Birmaner Ethnie”, birmoj (”bamar” in english”). Do la lando devus nomiĝi Birmio, ĉu ne?

    Pri Birmo statas same kiel pri Nederlando, Malto kaj multaj aliaj landoj. La landanojn oni nomas “Birmanoj”, “Nederlandanoj” k.t.p. Por la koncerna gento ne ekzistas aparta vorto. Oni povas uzi “etnaj Birmanoj”, “etnaj Nederlandanoj” k.s., se iam necesas eksplicite paroli pri la koncernaj gentoj.

  12. Pli bone estas simple akcepti, ke vortoj kiel “italo”, “sviso” kaj “franco” povas esti uzataj kun simpla landana signifo, ne provante trudi al tiuj vortoj ĉiam nur gentan signifon.

    Do oni havas du vortojn por priskribi la naciecon (landana signifo): italo & italujano. Se oni konsideras la sencŝanĝiĝon (de italo k ktp.) kiel fakton, oni ne plu povas diri, ke Namibujo ne ĝustas ĉar ne ekzistas Namib(i)an etnon. :) Mi scias ke tiu ekigus la tutan malordigon. Mi nur provas fari logikajn rezonadojn.

    La tuta afero estas iom netravidebla (aŭ eĉ maltravidebla) … Ĉu multe kostus al la Akademio de verki unuecan proponon pri la landoj? Ĉu tia propono estis jam iam konsiderita? Ĉu tia propono estus akceptita de la Esperantistoj? Jes, mi opinias. Estas iom malbele havi landan malordon en la internacia lingvo

    … Por la koncerna gento ne ekzistas aparta vorto. Oni povas uzi “etnaj Birmanoj”…

    Tio estas iom maljusta..

  13. Bertilow skribis:

    ❞Fakte la dukategoria sistemo de landnomoj neniel estas aparte rimarkinda. Tute simila dukategorieco ekzistas ĉe aliaj vortkampoj, ekzemple instrumentoj (kombilo – broso…), profesioj (juĝisto – advokato …), lokoj (vendejo – fabriko…) k.t.p. Ankaŭ sur tiuj vortkampoj la kategoridivido estas esence arbitra. […] Krome mi ne vere estas konvinkita, ke unukategoria sistemo de landnomoj farus Esperanton pli facila. Kredeble tia sistemo ĝeneraligus la AN-kategorion kun “Italio – Italianoj”, “Aŭstralio – Aŭstralianoj”, “Finnlando – Finnlandanoj”, “Usono – Usonanoj” k.t.p.❞

    Mi malkonsentas. Propraj nomoj estas aparta kategorio ne miksenda kun aliaj vortotrezoreroj. Riĉeco de Esperanto estas interalie ĝia afiksaro, kiu ebligas konstrui novajn vortojn, kiel ekzemple viaj menciaĵoj ”juĝisto, vendejo” ktp. La rilato inter ”butiko” kaj ”vendejo” ne estas dukategorieca, sed la rilato inter kunmetita kaj unuradika vortoj.
    Novaj radikoj envenas la lingvon, kaj ofte oni havas elekton inter kunmetaĵo kaj unuradikvorto por esprimi iun koncepton: kurta – mallonga. Same, se mi salutas per ”saluton!” aŭ ”bonan matenon!”, nek temas pri dukategorieco, sed pri elekto inter pluraj alireblaj formoj.
    La vortostokon de la lingvo oni ĉiukaze devas lerni.

    Propraj nomoj, aliflanke, referencas al specifaj, efemeraj unuopaĵoj. Ili estas etikedoj kiuj gluiĝas al sia objekto ne pro logiko, sed pro tradicio kaj historio. ”Tajlando” ne estas ”lando de Tajoj” same kiel ”juĝisto” estas ”persono kiu profesie juĝas”. ”Tajlando” estas ”tiu ŝtato, kiu antaŭe nomiĝis Siamo, de Tajoj, Ĉinoj, Laŭoj, Malajoj, Kmeroj, Karenoj, Mjaŭoj kaj Monoj limanta Birmon, Laoson, kaj Kamboĝon”.

    La ĉi-kampa eraro laŭ mi estas ke oni traktas proprajn nomojn kvazaŭ ordinarajn vortojn (komunajn nomojn). Ke oni provas uzi je ili la saman deriv-logikon kiel je ”juĝisto” aŭ ”pluvmantelo”.
    La ordinarajn vortojn oni povas certagrade redukti al afiksaj kunmetaĵoj. Sed tio ne eblas je propraj nomoj. Vidu la sistemon de Tokipono, kies aŭtoro/kreinto bone komprenis tion.

    Jes, unuradikaj landonomoj devigus onin lerni la nomojn de la etnoj kaj ties lingvoj memstare. Tio estas la damno de la monda bunto.

    (Kaj vere mi preferus ke tiu 19-jarcenta nocio pri interdependo de ŝtato kaj majoritata etno tiea silente foriru el nia lingvo.)

  14. Multaj homoj plendas pri troaj neologismoj kaj kapricoj de verkistoj.
    Plurajn afiksojn mi povus laŭ neceso adiaŭi, eĉ se larme: anstataŭ la poezia -eska, ĉiam -eca; anstataŭ -iko ĉiam -scienco ktp.

    Sed post ĉi diskuto frapas min ke vere mankas al nia lingvo du afiksoj, kies manko vere strangas en laŭintence internacia kaj interetna … lingvo:

    *afikso por ano de ĉefa etno de iu teritorio
    *afikso por lingvo

    Por ekzemplo mi proponas -en por etnano kaj -es por lingvo:
    Islando – Islandeso – Islandano – Islandeno – la Islanda (lingvo, kulturo, persono – laŭ kunteksto)
    Angleseno (= pli-malpli Anglalingvano, sed pli etne komprenata).

    Domaĝe ke Zamenhof ne scipovis Svahileson kiam li kreis Kiesperanton! ;-)

  15. Bab skribis:

    La rilato inter ”butiko” kaj ”vendejo” ne estas dukategorieca, sed la rilato inter kunmetita kaj unuradika vortoj.

    Ĝuste tia estas ankaŭ la rilato inter ekzemple “Barato” kaj “Hindujo”. La unua estas unuradika, dum la dua estas kunmetaĵo. Ĝuste pri tio temas la dukategorieco de la landnomoj (almenaŭ baze).

    Mi celis precipe tion, ke iuj asertas, ke la dukategorieco de niaj landnomoj donas malfacilaĵojn por la lernado kaj uzado. Tiurilate tute konvenas kompari kun la tute simila dukategorieco de ekzemple il-vortoj kaj ej-vortoj k.t.p. La praktikaj lernaj kaj uzaj problemoj devas esti same grandaj. Sed ial oni ne spertas multe da tiaj problemoj pri “butiko” kaj “vendejo”, pri “aŭto” kaj “aviadilo” k.t.p.

    Alia afero estas, ke propraj nomoj eventuale pli konvene estu ĉiam nekunmetitaj kaj neanalizeblaj vortoj. Sed aliflanke, ankaŭ se ne ekzistus nomoj kiel “Italujo” kaj “Svazilando”, ni tamen havus landnomojn kunmetitajn, kiel ekzemple “Ebur-Bordo”, “Nov-Zelando” k.a. Ne havus multan sencon sisteme transiri al ekzemple “Kotdivuaro” kaj “Njuzilando” aŭ simile, nur por eviti ĉiaspecajn kunmetaĵojn.

    ”Tajlando” ne estas ”lando de Tajoj” same kiel ”juĝisto” estas ”persono kiu profesie juĝas”. ”Tajlando” estas ”tiu ŝtato, kiu antaŭe nomiĝis Siamo, de Tajoj, Ĉinoj, Laŭoj, Malajoj, Kmeroj, Karenoj, Mjaŭoj kaj Monoj limanta Birmon, Laoson, kaj Kamboĝon”.

    Vi pravas, ke “Tajlando” estas nomo, kiu precipe nomas. La signifo de ĝiaj eroj estas iom duaranga afero. Sed tamen oni bezonas scii, ke en Tajlando loĝas Tajoj, dum en Nederlando loĝas Nederlandanoj. La dukategorieco estas lingva fakto, kiun necesas instrui en taŭga maniero. Tiam helpas uzi UJ-formojn, kiuj pli klare evidentigas la lingvan realon. Reformado aŭ eventuala estonta lingva evoluo estas aliaj temoj.

    Sed tiu, kiu deziras unukategoriigi niajn landnomojn, povas tion facile fari per sistema uzado de AN-sufikso ĉe landnomoj: Tajlandanoj, Nederlandanoj, Aŭstrujanoj, Japanujanoj, Aŭstralianoj. Oni simple ignoru la eventualan kunmetitecon de la nomoj, kiujn oni simple rigardu kiel proprajn nomojn aparte lernendajn. Sed tio estas eventuala estonta afero, ĉar tiel apenaŭ iu ajn parolas nuntempe.

    *afikso por ano de ĉefa etno de iu teritorio
    *afikso por lingvo

    Por ekzemplo mi proponas -en por etnano kaj -es por lingvo

    Vi ne estas la unua, kiu proponas tiajn sufiksojn. Interalie Albault jam provis, sed li proponis -en kaj -ez, kaj ambaŭ havis la signifon de lingvo (“nederlandeno”, sed “japanezo”…)! Sed neniu ajn interesiĝis pri liaj proponoj. Ili estis plene mortnaskitaj. Apenaŭ estas do multa ŝanco, ke viaj proponoj pli prosperos.

  16. Ĉu estu “Asturujo” anstataŭ “Asturio”? Ja la lando nomiĝas laŭ kelta popolo, kiu supozeble nomiĝas “asturoj”, eĉ se PIV neglektas ilin. Verŝajne estas ankaŭ aliaj ekzemploj de landoj aŭ regionoj nomataj laŭ malaperintaj popoloj.

    Kaj ĉu la ujistoj ŝatas la vorton “Romio”?

    Cetere, ĉu “Sumerujo”, “Sumerio”, aŭ “Sumero”?

  17. 1.Eterna problemo eksterlingva. Nomo estas emblemo, identigilo, kiu obeas ne gramatikon, sed internacian konvencion, pasporton. Esperantigita nomo ne estas oficiala kaj uzeblas nur en adaptita teksto kaj rekta vizaĝ-al-vizaĝa buŝa komunikado.
    2.Zamenhof cedis al kreado de landnomoj nur la lastan, trian funkcion de sufikso -uj-, kiu havas plej multe da roloj, eĉ pli ol -an-. Kvankam da esperantanoj estas pli multnombraj ol esperantistoj, tamen Esperantujo estas tiom maldensa, ke ĝi ne povas pretendi nomon de lando.
    3.-uj-, -land- kaj -i- ne estas ekvivalentaj, ĉar nur -uj- estas sufikso, -land- faras elegantan kunmetitan vorton, precipe post vokalfina nomradiko (Korelando), kaj -i- estas restaĵo post adapto aŭ imito de internacia formo pero estas adapoto de internacia formo laŭ la 15a regulo. Same mi uzis angle kaj esperante Buŝistano, kaj oni tuj komprenis, ke temas pri Usono en la pasinta jardeko.
    3. Estiel litovo, mi devus subteni sufikson -ij-, per kiu mia lingvo formas nomon de organizo, rezidejo, teritorio, ankaŭ de ĉiuj eŭropaj kaj postkoloniaj landoj. Sed Esperanto havas neniun sufikson unuliteran, sekve -i- ne povas esti sufikso. -i- estas tre grava 5-funkcia gramatika fonemo, kaj trudi al ĝi sesan leksikan signifon ne licas.

Respondi