Noto pri formoj kaj signifoj: la kazo de komparativoj kun mal-vortoj

Tezo: Unu stumbloŝtono en la pristudo de la lingvo Esperanto estas trudemo de la gramatika formo en la signifadon. Tiumaniere la prilingva ideologio influas la naturan funkciadon de la lingvo: oni emas senti, ke signifo respondas al formo — unu formo, unu signifo. T.e., E-istoj emas trakti ĉiujn esprimojn de la sama gramatika formo same, malgraŭ eventualaj semantikaj diferencoj.

Mi provos ekzempli la tezon per eta esploro pri komparativoj kun mal-vortoj. La rezultoj ne estas decidigaj, sed nur sugestivaj.

Estus tre malfacile, elpensi difinojn de ‘mal-’, kiuj evitus la logikan inkludon de la signifo de ‘ne(-)’ en la signifo de ‘mal-’: “mal-X-a” implicas “ne(-)X-a”. Alivorte, la malo de io implicas ties neon. ‘Malbona’ inkludas ‘ne bona’, ‘malbela’ inkludas ‘ne bela’, ktp. Tiel, frazoj kiel (1) estus nekoheraj en neŭtralaj kuntekstoj:

(1a) *Tio estas malbona, tamen/sed/kaj tio estas bona.
(1b) *Ŝi estas malbela, tamen/sed/kaj ŝi estas bela.

Apoge al tio estas rimarkoj en la PV-oj, en PMEG, kaj aliloke, ke ofte ‘mal-’ estas pli forta ‘ne(-)’:

(2a) Tio ne estas utila; fakte ĝi estas malutila.
(2b) Ŝi ne estas afabla; fakte ŝi estas malafabla.

Fine, aldono de ‘ne(-)’ post jama uzo de ‘mal-’ estas redunda kaj bizara:

(3a) *Tio estas malhelpa, kaj ne helpa.
(3b) *Ŝi estas malbela, kaj ne bela.

Malgraŭ la logika inkludo de ‘ne(-)’ en ‘mal-’, regule ni trovas uzojn de ‘mal-’ kune kun komparativoj, kiuj ŝajne neas la mal-vorton:

(4a) X estas malpeza, sed ĝi estas pli peza ol Y.
(4b) X estas malvarma, sed ĝi estas pli varma ol Y.
(4c) X estas malrapida, sed ĝi estas pli rapida ol Y.
(4ĉ) X estas malalta, sed ĝi estas pli alta ol Y.
(4d) X estas malprofunda, sed ĝi estas pli profunda ol Y.
(4e) X estas malvasta, sed ĝi estas pli vasta ol Y.
(4f) X estas malfacila, sed ĝi estas pli facila ol Y.
(4g) X estas malfeliĉa, sed li estas pli feliĉa ol Y.
(4ĝ) X estas malĝentila, sed li estas pli ĝentila ol Y.
(4h) X estas malbona, sed ĝi estas pli bona ol Y.

Kombine kun la ŝajne memevidenta aksiomo “pli X-a” → “X-a”, la frazoj (4) devus esti nekoheraj. La aksiomoj kaj la argumento, prenante (4a) kiel ekzemplon, ordiĝas jene:

Aksiomo (A1): mal-X-a → ne X-a
Aksiomo (A2): pli X-a → X-a

(1) X estas malpeza, sed ĝi estas pli peza ol Y [donita]
(2) X ne estas peza [(1), (A1)]
(3) X estas peza [(1), (A2)]
(4) X ne estas peza & X estas peza [(2), (3)]

Tiu fenomeno ne unikas al Esperanto. Kio eble unikas al Esperanto estas la emo trakti semantike ĉiujn konstruojn de la sama formo same. Mi faris sondeton en s.c.e. per ĝuste la frazoj (4), petante prijuĝojn de ĉies akceptebleco. Ĉiuj respondantoj aŭ akceptis ĉiujn ekzemplojn, aŭ obĵetis pri ĉiuj ekzemploj, kune. La sekva diskutado temis ankaŭ pri ĉiuj ekzemploj kune: neniu levis demandojn pri specifaj ekzemploj el inter (4). (Estis 7 respondantoj.)

La solvo de la “nelogikeco” de (4) ne situas en la signifo de ‘mal-’, sed en la signifoj de la komparativoj. En la etnolingvoj, ne ĉiuj adjektivoj kondutas same en la komparativo. La anglaj tradukoj de (4g) kaj (4ĝ) ne estas akcepteblaj en neŭtralaj kuntekstoj:

(4g’) *X is unhappy, but he is happier than Y.
(4ĝ’) *X is rude, but he is more polite than Y.

Se oni estas unhappy, neniu komparo povas igi lin happy; se oni estas rude, neniu komparo povas igi lin polite.* Por tiaj adjektivoj (en la angla), la komparativo signifas “X-a je plia grado” kaj Aksiomo (A2) validas, kaj ne eblas nei X-econ per la komparativo. Por la aliaj (en la angla), la signifo estas “havanta pli da X-o” kaj Aksiomo (A2) ne validas, sekve eblas nei X-econ per la komparativo.

Ĉu estas en Esperanto kazoj kiel (4g’) kaj (4ĝ’)? Ni ne scias, ĉar la regula uzado de ‘mal-’ emigas regulan traktadon de ĉiuj ekzemploj same (almenaŭ laŭ mia eta eksperimento). Kio pri ekzemploj sen ‘mal-’?

(5a) X estas antikva, sed ĝi estas pli moderna ol Y.
(5b) X estas rekta, sed ĝi estas pli kurba ol Y.
(5c) X estas pozitiva, sed ĝi estas pli negativa ol Y.
(5ĉ) X estas norda, sed ĝi estas pli suda ol Y.
(5d) X estas travidebla, sed ĝi estas pli opaka ol Y.

k.s. Mi suspektas, ke ĉe tiaj ekzemploj ni trovus distingojn inter ekzemploj, kaj kazojn kiel (4g’) kaj (4ĝ’). Sed mi jam eluzis s.c.e. (nun ĉiuj scias la intencon de la sondeto); kaj ĉiaokaze, mia konkludo pri mia tezo restas. Kompreneble, povas esti, ke ĉiuj 7 respondantoj simple metis ĉiujn ekzemplojn en la saman klason. Sed tio ne estas tre verŝajna.

*Eĉ se troveblus parolantoj, kiuj akceptus (4g’) kaj (4ĝ’) specife, aliaj ekzemploj troveblus, kiuj kondutus tiel; la distingo validas, eĉ se specifaj kazoj varias.

Komentoj 4

  1. goulo skribis:

    Via artikolo supozas malsimile ol mi (kaj aliaj homoj, laŭ mia sperto) ke “X estas pli varma ol Y” implicas ke “X estas varma”. Ekzemple en ordinara parolado, mi oftege renkontas frazojn kiel “Pollando estas malvarma en januaro, sed ĝi pli varmas ol Islando”, “Ilia nova apartamento estas malgranda, sed ĝi pli grandas ol la antaŭa apartamento”, “Tiu knabino estas malforta, sed ŝi estas pli forta ol tiu knabeto”, aŭ simile, kaj ili ŝajnas en ordo laŭ mi.

    Tio estas, mi ne konsentas pri via “memevidenta aksiomo “pli X-a” → “X-a””. Mi kutime interpretas “X estas pli varma ol Y” tiel, ke estas gamo de varmeco, kaj X pli proksimas ol Y al la varma ekstremo. (Simile en matematiko, X > Y (X estas pli granda ol Y) ne implicas ke X devas esti granda, pozitiva, aŭ simila… -1000000 > -1000001. X simple pli proksimas ol Y al la plej granda ekstremo de la nombra linio.)

    Plue mi pensas same pri la angla (mia denaska lingvo) kaj kredeble pri aliaj naciaj lingvoj. En la angla: “X is unhappy, but he is happier than Y”, “X is rude, but he is more polite than Y” ŝajnas tute en ordo laŭ mi, kaj sincere surprizis min legi ke vi asertas ke ili ne akcepteblas. Simile mi povus diri ke “Your article about adjective comparisons is not long, but it is longer than a haiku”, “Tiu aŭto estas malmultekosta, sed ĝi estas pli multekosta ol la biciklo”, “Tiu konstruaĵo estas alta, sed ĝi estas pli malalta ol tiu turo”, kaj similajn aferojn, ĉu en la angla, ĉu en Esperanto, ktp. Ekzemple per google mi serĉis kelkajn anglajn ekzemplojn: “short, but taller than” troviĝas 575 fojojn, kaj “bad, but better than” troviĝas 23,900 fojojn! Mi trovis iujn similajn google-ekzemplojn en la pola (kaj denaska polino certigas min ke tiaj diraĵoj tute enordas en la pola). Do mi ne kredas ke temas pri ia unika afero ke Esperantistoj uzas Esperanton ne kiel naciajn lingvojn.

    Tamen mi konsentas ke fojfoje estas speciala specifa nuanca afero en la renversa situacio, kiam la kompara parto uzas “insultan” adjektivon: Ekzemple “X is polite, but he is ruder than Y” povus soni strange kaj oni preferus “but he is less polite than Y”. Do eble oni sentas iel ke “ruder” iel sugestas aŭ implicas ke la subjekto estas “rude”, kaj tiel emas eviti insulti la subjekton. Simila ekzemplo: ŝajnas ke “X is stupid, but smarter than Y” = “X estas malinteligenta, sed pli inteligenta ol Y” estas tute en ordo, tamen “X is intelligent, but stupider than Y” = “X estas inteligenta, sed pli malinteligenta ol Y” ŝajnas strangaj kaj evitindaj, ĉu ne? Do verŝajne komparoj bedaŭrinde havas 2 malsamajn signifojn, kio kaŭzas ambiguecon kaj konfuzon…?

    Publikigis 09 Sep 2007 je 6:26
  2. Cyril Brosch skribis:

    Mi pensas, ke la tuta problemo ne stariĝas, se oni eliras de pli taŭga difino de la funkcio de ‘mal-’.

    Alivorte, la malo de io implicas ties neon.

    Estas inverse, ‘mal-X-a’ estas parrto de la signifaro de ‘ne X-a’. Ni abstraktigu la aferon: Ni imagas iun gamon, kies valoro ‘0′ esprimas nulon, neekziston, neŭtralecon. Iu vorto ‘X-a’ triviĝas en tiu gamo en la loko ‘1′. Nu, ‘ne X-a’ povas havi ĉiujn valorojn en la gamo KROM ‘1′. Alie, ‘mal-X-a’ havas valoron, kiu troviĝas sur la alia flanko de ‘0′ en same granda distingo kiel ‘X-a’, do ‘-1′.

    Komparu la ekzemplon:

    Tio etas ne nur ne(-)utila, sed rekte malutila.

    Ne(-)utila povas esti io ajn krom utila, ĝi ĉiuokaze ne helpas al oni, sed malutila aĵo eĉ malfaciligas al oni ion efektivigi.

    En la praktiko, ‘mal’-vorto kondutas kiel ĉiu ajn nekunmetita/-derivita vorto, kaj same kiel oni povus diri

    Tio ja estas kurta, sed almenaŭ pli longa ol ĉi tio.

    oni povas diri

    Tio ja estas mallonga, sed almenaŭ pli longa (malpli mallonga) ol ĉi tio.

    La afero eble konfuzas, ĉar ‘longa’ esprimas kaj neŭtralan mezuradon (abstrakta substantivo ‘longo’) kaj kvaliton, kiu estas ero de la mezura gamo (substantivo ‘longeco’).

    Publikigis 09 Sep 2007 je 17:02
  3. Bertilo Wennergren skribis:

    Ankaŭ laŭ mi ne validas “la ŝajne memevidenta aksiomo ‘pli X-a’ → ‘X-a’”. Eble por iuj vortoj (esplorindas kiuj) ĝi validas, sed normale tute ne, kvankam ĝi ŝajnas memevidenta. Laŭ mi eĉ mallongega aĵo povas esti pli longa ol io, kaj la samo validas por (laŭ mi) plej multaj A-vortoj. Kaj mi vetas, ke same statas en ĉiu homa lingvo (kiu entute havas kompareblajn gramatikaĵojn).

    Suprizis ankaŭ min, ke Ken opinias, ke en la Angla ne eblas “X is unhappy, but he is happier than Y”. Mi supozus, ke senprobleme tia frazo eblas. En la Sveda la responda esprimo ja eblas.

    Krome laŭ mi “Tio estas malhelpa, kaj ne helpa” estas tute ebla frazo. Unuapense oni eble supozas, ke ne, sed pensu pri kompleksa afero, kiu enhavas kaj helpajn kaj malhelpajn elementojn. Tia afero povas esti kaj helpa kaj malhelpa. Sekve io, kio enhavas nur malhelpajn partojn, estas “malhelpa, kaj ne helpa”. Aŭ eblas, ke unu simpla afero estas el unu vidpunkto malhelpa, sed el alia vidpunkto helpa, aŭ eble nur malhelpa kaj tute ne helpa. K.t.p.

    Tamen tute povas esti, ke diverskategoriaj vortoj kondutas diversmaniere. Kaj ankaŭ povas esti, ke tiaj diferencoj tre diverse realiĝas en diversaj lingvoj. Do, malgraŭ mia kritiko, mi opinias, ke la temo estas plu esplorinda.

    Publikigis 10 Sep 2007 je 11:14
  4. dominiko skribis:

    Mi komprenas la aferon pri “mal-” kaj “ne-” tiel:
    se io povas havi 3 grandojn, ekzemple:
    “eta”, “meza”, “granda”
    tiam:
    - io mal-granda estas eta
    - io ne-granda estas aŭ eta, aŭ meza

    Alivorte, mi konsentas pri: “mal-X-a” → “ne(-)X-a”.

    Estas tie simetrio inter “mal-X” kaj “X”, kaj ne estas tia
    simetrio inter “ne-X” kaj “X”.

    Sed kiam io povas havi nur du statojn, ĉu ni ne povas
    tiam aserti, ke “mal-X-a” ≡ “ne-X-a”?

    Ekzemple, ĉu la vortoj “ne-ebla” kaj “mal-ebla” havas la
    saman signifon, ĉar io povas esti nur ebla, aŭ ne (du statoj).
    Alia ekzemplo estas la vortoj “mal-sama” kaj “ne-sama”, ili
    estas ekvivalentaj laŭ mi.

    Tamen, ial:
    - “ne-ebla” pli oftas ol “mal-ebla”
    - “mal-sama” pli oftas ol “ne-sama”

    Publikigis 24 Sep 2007 je 21:43

Publikigi komenton

Vi devas esti ensalutinta por publikigi komenton.