-
-
Lastaj artikoloj
-
Lastaj komentoj
- stefichjo pri Ĉu siĥo aŭ siko?
- stefichjo pri Noto pri esperantaj radikoj
- Ken Miner pri Noto pri esperantaj radikoj
Arkivoj
Kategorioj
Etikedoj
Ĝenerale Ĥ 9OA Administre Akademio BRO Elparolo Konsiloj Lingva Kritiko Oficialigo Oficialigoj Fundamento Vortaro PIV Radikokarakteroj Verkado Vortaro Vortfarado VortprovizoAliaj TTT-ejoj
Referencverkoj
- Akademia Vortaro
- Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto
- Esperanta literaturo en la reto
- Etimologio de Esperanto
- Fundamento de Esperanto
- Hejma Vortaro
- Kiel verki artikolon en Lingva Kritiko?
- Komputada Leksikono
- Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005
- Landoj kaj lingvoj de la mondo
- Lingvaj Respondoj
- Naŭ prelegoj pri la Fundamento
- PMEG
- Proverbaro Esperanta
- Reta Vortaro
- Tekstaro de Esperanto
Lingva Kritiko
Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo • Esperantologio Interreta
Internaciaj adjektivoj en ‘-al-’ kiel fonto por Esperantaj terminoj
de
Por formado de termino, do por nomado de nocio post ties difino kaj enklasigo, en Esperanto kaj en ĉiuj etnolingvoj ekzistas du ĉeftendencoj: Aŭ oni uzas lingvan materialon jam ekzistantan - do eluzas la vortfaradan sistemon de la lingvo aŭ uzas vorton/terminon jam ekzistantan kun la nova difino - aŭ oni formas novan vorton/radikon, kutime prunteprenante el alia lingvo.
La taĝika ĉefurbo
de
Laŭ PIV2, la ĉefurbo de Taĝikujo estas “Duŝanbo”. Tio sonas strange por homo kiu scias la aŭtentan formon: Duŝanbä’, kun akcento sur la lasta silabo. Do, la konvenaj esperantigoj estus Duŝanbeo (tiel en la vortaro de Bokarev, 48 trafoj en la reto) aŭ Duŝanbao (0 trafoj). Estas enigmo, kial PIV2 elektis formon kaj maloftan (8 trafoj), kaj malĝustan.
La artikolo
de
0. Enkonduko
La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto. Kaj samtempe la plej malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto.
Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj. Do, mi unue prezentu kelkajn konsiderojn pri ĉi tiu kategorio, por demonstri ke la artikolo estas tute neadekvata por tia funkcio.
Tio tamen sekvigas la demandon: kial do la artikolo aperas en ĉiuj okcidentaj (kaj iuj aliaj) lingvoj? Tial en aparta sekcio mi prezentas konsiderojn pri aliaj funkcioj de la artikoloj (kaj ĝenerale, de la determiniloj); la sekva demando estas — ĉu en Esperanto por ĉi tiuj funkcioj la artikolo estas bezonata?
Mia analizo estas bazita precipe sur la materialo de okcidentaj nacilingvoj. Parte tio estas ŝuldata al la demando kiun mi faris: kompari la funkcion de la artikolo en diversaj lingvosistemoj; kaj parte tio estas ŝuldata al la maniero, kiel la artikolo estas difinita en la Fundamento: «Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj» (kun la kutima implicaĵo, ke temas pri la okcidentaj lingvoj).
La Esperanta imperfektiva aspekto: verba ‘-ad’
de
0.1 Celo. Mi provos montri, ke kiel verbsufikso ‘-ad’ ne indikas daŭron, kiel vaste asertiĝas, sed sidas perfekte en la aspekt-modelo de Comrie 1976 kiel signo de imperfektiva aspekto.
Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio
de
Ne datiĝas de hieraŭ la disputoj pri la vorto po. Akademiano Cherpillod epitetas ĝin eĉ diabla (NB: lian ĉi-teman broŝuron ni bedaŭrinde ne povis konsulti antaŭ ol verki tiun ĉi artikolon). Ni provos en tiu ĉi eseo unue skizi la problemaron ĉirkaŭ tiu vorto kaj, due, prezenti kelkajn nekutimajn uz-ekzemplojn prenitajn el la Biblio.