Taŭga esprimo, mi pensas, apud la kutimaj “sidi en peĉo, kaĉo, merdo”, por esprimi embarason, konfuziĝon. Mi estis embarasita, kiam mi konstatis ke ne ĉiu pensas pri sama afero kiam li aŭdas la vorton pudingo. Se mi aŭdas la vorton, mi pensas pri iu flava, vanilita, duonsolida, do ŝanceliĝema, dolĉa manĝaĵo, nevarma, varmeta aŭ malvarma deserto, ŝutita sur teleron, aŭ ankoraŭ ripozanta en ujeto vitra, porcelana, kartona, plasta aŭ en granda poto, atendanta esti elkulerita de frandemul(in)o. Brito tamen, pensas pri tute alia afero… Kaj tamen, la vorto pudingo estas unu el la plej internaciaj, ĉar mi trovis ĝin en multege da lingvoj, iom aliformita foje, sed ĉiam rekonebla, eĉ en la japana kaj ĉina kaj slovaka kaj rusa kaj nederlanda, franca, itala, hispana. Tiel mi do malkovris ke la bona Dio, tamen en iu kolera momento, kiam li, en Babelo, decidis “Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia” (Gen 11.7) ne nur zorgis ke la homoj parolu diversajn lingvojn, sed ankaŭ - kaj tio pli malofte estas rimarkata - ke ili uzu samajn vortojn por paroli pri malsamaj aferoj, kaj tiel plej efike konfuzu unu la alian!
Legi plu »