Lingva Kritiko estas TTT-ejo pri Esperantologio. Ĝi estas kune verkata de mi, Bertilo Wennergren, kaj kelkaj invititaj Esperantologoj. La nomo “Lingva Kritiko” estas pruntita de la unua Esperantologia periodaĵo, kiu eldoniĝis de 1932 ĝis 1935 (pri tiu pionira periodaĵo vi povas legi en artikolo de Bernhard Pabst en kajero 3 de la revuo Esperantologio).

Lingva Kritiko estas malpli formala ol veraj sciencaj publikigaĵoj kiel Esperantologio, sed la enhavo espereble tamen estas science valora. Mi rolas kiel administranto kaj principe kiel ĉefredaktoro, sed ĉiuj redaktantoj havas plenan liberecon publikigi siajn artikolojn sen ies interveno. En esceptaj okazoj mi redaktas kaj publikigas artikolojn de aliaj. La aperoritmo estas tute laŭ la bontrovo de la redaktantoj, kiuj povos aperigi artikolojn, artikoletojn, studojn, notojn, kaj eĉ nurajn pripensaĵojn, kiam ajn ili volas.

Grava inspiro estas la lingvoscienca TTT-ejo Language Log, kie grupo de lingvosciencistoj artikoladas en la Angla. Kolekto de la plej bonaj artikoloj el “Language Log” eĉ estis eldonita libroforme. Eble iam io simila okazos pri artikoloj de “Lingva Kritiko”. Unu el miaj esperoj estas, ke iuj artikoloj poste en pli maturiĝinta formo aperos ankaŭ en Esperantologio aŭ alia papera revuo.

La legantoj povas komenti kaj diskuti la artikolojn ĉi tie, kaj tiuj komentoj jam rezultigis plurajn interesajn diskutojn.

Agrablan legadon de Lingva Kritiko!