Muta naturo


Demando

Kiel nomi en Esperanto la pentrartan ĝenron kiu konsistas en prezentado de nevivaj objektoj? La ĝenron kies specimenojn oni trovas jam en la antikvaj civilizoj; ekzistantan kaj okcidente, kaj oriente; kaj kiun, en la tradicio okcidenta, tiom influis la pentristoj nederlandaj? Kiel konvenas, ni komencu per PIV.

La respondo de PIV

PIV difinas ion similan en la 4ª ekzemplo pri la 6ª senco de la vorto naturo (kursive aperas ekzemploj, kiujn mi numeris por oportunigi referencadon):

* natur/o
(…) 6 Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:

  1. pentri, desegni laŭ laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio);
  2. figuroj pli grandaj ol laŭ la naturo;
  3. reveni al la pura naturo;
  4. muta naturo [Kalocsay] (fruktoj, mortintaj bestoj, ktp kiel objektoj de pentrado)

La ekzemploj ilustras iom malsamajn sencojn1, tamen almenaŭ (1) kaj (2) prezentas naturon estkiel prototipon rilate al bildo; kaj supozeble ĝuste tiun kontrastigon celas la iom neklara difino.

Laŭ la difino de PIV, se trakti ĝin serioze, malnova bildo prezentanta persikojn ne estas muta naturo. Tiun lastan (t.e. la realajn fruktojn) oni jam delonge formanĝis.

Tamen apenaŭ la aŭtoroj pripensis tiun difinon serioze; pli probablas, ke ili destinis la terminon por la signifo rekte kontraŭa al la de ili difinita (t.e. por indiki la bildon, ne ties prototipajn aĵojn).

La naturisma grundo

Tutcerte surbaze de la esperanta materialo normala esperantisto neniam inventus por la koncerna signifo la strangan terminon muta naturo; evidente, la kaloĉajaĵo kombinas la difektojn de misterminoj nacilingvaj. Kaj apenaŭ naiva esperantisto, en kies kultura tradicio tiaj misterminoj ne ekzistas, divenos la celatan signifon.

La adjektivo muta estas ŝuldata al la tradicio ĝermana: la nederlanda stilleven (1650), kiun paŭsis la germana Stilleben, la angla still-life. Ĝi respondas al «kvieta, silenta, senmova»; iam ankaŭ al malviva (la angla still-born, malvive naskita).

La dua parto ĝermana normale signifas vivo, tamen ĉi-okaze ĝi respondas al la ĉi-supra difino de naturo; kp la germanan

Lebensgröße = natura grando

Sed eblas ke la nederlanda leven signifis ekzistado (Dasein), kio estus iom malpli stranga, sed apenaŭ pli trafa.

La sumo estas amuza duobla oksimoro: oni parolas pri vivo celante objektojn senvivajn; kaj krome, oni celas ne la objektojn mem, sed ilian bildon.

Surbaze de ĉi tiu epiteto CEED2 tradukas still life per senmovaĵo; simile, la terminoj ĉeĥa zátiší kaj la slovaka zátišie laŭvorte signifas «kvietiĝo, silentiĝo, kvieta loko» (kp la rusan затишье).

La franca nature morte, «malviva naturo», aperis (1752) kiel raciigo de la sama esence fuŝa esprimmaniero ĝermana. La epiteto iĝis pli trafa; sed la konfuzo inter bildo kaj prototipo konserviĝis kaj eĉ akriĝis.

Termino netradukinda

Pluraj lingvoj akceptis tradukprunton el la germana; ekz-e la gepatra lingvo de Kalocsay uzas la terminon csendélet (csend = silento, élet = vivo, ekzisto).

Multaj lingvoj akceptis tradukprunton el la franca: la pola martwa natura, la itala natura morta.

Pluraj lingvoj adoptis fonetikan transskribon de la termino franca kiel simplan, neanalizeblan vorton unuradikan: la rusa-bulgara натюрморт, la turka natürmort, la litova natiurmortas ktp. Oni eĉ speciale emfazis la francecon per la vokalo ю, ü, iu responda al la franca u, diferencigante ĝin disde la latindevena pruntvorto natura.

Ĉi tiu tria solvo estas la plej racia: ĝi donas la internaciecon de la sonformo, sen difekti la pruntantan lingvon per misa memklarigo. Ja la traduko neniom helpus kompreni: en la lingvoj uzantaj tradukprunton oni komprenas ne danke al la traduko, sed malgraŭ la traduko3. Krome, ruslingve kaj malviva naturo, kaj kvieta vivo (kaj muta naturo) restas libere kombinitaj esprimoj, uzeblaj (kaj uzataj) rektasence.

Tia unubloka prunto povas prezenti avantaĝon eĉ kiam la originala formo estas derivaĵo sencohava. Ekz-e la franca pays·age kaj la germana Land·schaft estas formitaj tute racie, kaj principe ne maleblus ilin paŭsi per land·aĵo; tamen pejzaĝo ja estas pli oportuna kaj pli preciza (ĉar landaĵo povus krome havi multajn aliajn signifojn, kiajn cetere havas Landschaft en la germana4).

Ankaŭ la ĉi-supre menciita traduko per senmovaĵo ilustras danĝeron pri alisenca interpreteblo de la paŭsaĵoj. Per si mem ĝi neniel pensigus ruslingvanon pri pentrarto; sed eventuale ĝi povus pensigi pri недвижимость (= immobilier, nemoveblaĵo, real estate).

La «muta naturo»

Bedaŭrinde, Esperanto estas tro latinida, kaj tial la racia solvo rusa-turka al ĝi ne aplikeblas: naturmorto ne aspektas tiom unuradika, kiel pejzaĝo5. Principe, eblus prunti el la nederlanda; sed stilevo ial min ne entuziasmigas.

La solvo kaloĉaja estas perversa, sed tiu perversaĵo havas sian spriton. El du misterminoj, senmova vivo kaj malviva naturo, li faris hibridon silenta naturo, kiun la ĝermanoj rekonu pro la senmoveco/silento, kaj la latiniduloj pro la naturo. Ambaŭ rekoniloj estas neraciaj kaj fremdaj al la celata signifo, ambaŭ estas pecoj de maltrafa idiomaĵo nacilingva; sed ili funkcias por tiuj en kies menson tia idiomaĵo estas enkonstruita.

Verdire, tiu ĥimero estas iom pli malbona ol la mistermino franca (ĉar malviva estas la sola ĝusta karakterizaĵo, dum silento estas maltrafa).

Kaj supozeble por proksimigi la sonformojn, Kalocsay anstataŭĝis la hungaran silenton (kiu jam hungare deviis de la senco ĝermana) per ankoraŭ pli devia muta, kiu tamen sonas tre simile al la franca morta; kp

nature morte
naturo muta

Nu, la kalemburo perdiĝas en la kutima vortaranĝo «muta naturo».

Resume, muta naturo probable povas kontentigi tiujn, kiuj serĉas eksteran solvon surbaze de la okcidentaj idiomaĵoj; ĝi estas maltaŭga por tiuj, kiuj serĉas solvon racian kaj oportunan.

Ke muta naturo estas neracia, tio ŝajnas sufiĉe evidenta. Temas nek pri naturo, nek pri muto. Muzikiloj aŭ horloĝoj (kaj precipe vekhorloĝoj) ne estas mutaj, sed povas aperi en la koncernaj bildoj. Akvariaj fiŝoj, testudoj ktp, eĉ mutaj homoj, estas mutaj sed ne pri ili temas.

Koncerne la oportunon, min ĝenus frazo kiel

Sur la muron li pendigis tri mutajn naturojn.

Ruslingve «три натюрморта» estas same ordinara, kiel «tri portretoj»; sed «tri mutaj naturoj» sonas por mi groteske.

Kaj ruse, kaj angle facilas trovi (ekz-e per Guglo) centojn da rektasencaj uzoj de «немая природа» aŭ «mute nature»; kompreneble, neniu el ili havas la kaloĉajan signifon. Ekz-e

Advance warning of Katrina’s path was wrested from mute Nature by meteorological calculations and satellite imagery.

At least creationists have a written historical document that is said to be the word from the Creator which requires less interpretation than mute nature.

Here the Benjaminian insight into the relationship between mute nature and expression of art assumes a very decisive role.

Nenio mirinda, ke multaj vortaroj serĉas alian solvon. Ekz-e la vortaro slovaka-esperanta6 proponas «senvivaĵ-pentraĵo»n. Logike neriproĉebla, tamen iom longa (kvankam pli oportuna ol la duvorta muta naturo; kaj senvivaĵ-pentraĵon oni almenaŭ povas pendigi sur la muron).

Terminoj memklarigaj

La bazo de la naturisma skolo (ankaŭ de PIV kaj PAG) estas ĝia profunda malfido je la propraj rimedoj de Esperanto. Por ĝi nur la eksteresperanta tradicio estas respektinda, nur la fremdlingva leksiko estas valora. Originalajn solvojn propre esperantajn ĝi malakceptas.

Tio ĝenerale estas ofta inter la fakaj homsciencistoj — lingvistoj, historiistoj, kuracistoj ktp. Male, la inĝenieroj ŝatas ludi per la propraj rimedoj de la lingvosistemo, krei originalajn solvojn, kaj ĝuste tiajn solvojn plej alte taksi.

Tio memorigas al mi la rakonton pri ŝaho kiu ŝatis poezion. Foje li ricevis gazelon de eminenta poeto; la gazelo ege plaĉis al la ŝaho, tiel ke li ordonis doni al la poeto po unu perlon pro ĉiu nobla rimo tradicia, kaj elbati po unu denton pro ĉiu nova rimo originala. La parnasisma skolo tre similas la poeziaman ŝahon.

Kalocsay serĉis solvon en la materialo ekstera; sed la propra lingvomaterialo de Esperanto disponigas la bezonatajn rimedojn je sia baza nivelo: Esperanto entenas la morfemojn ul kaj kiuj servas por kontrastigi la personecon kaj objektecon.

Tial la plej evidenta solvo estus diri aĵpentraĵo (kiel oni diras «marpentraĵo» por la franca marine, la angla seascape); aŭ aĵbildo; aŭ eĉ pli simple kaj aŭdace aĵ·aĵo (analogie al pays·age kaj Land·schaft).

Eble tio ŝajnus nesufiĉe preciza; oni povus indiki, ke normale temas ne pri unu aĵo, sed pri arta komponaĵo, pri pluraj aĵoj iel dismetitaj. Ĝuste tiun ideon uzas la suoma vorto asetelma por nomi la koncernan ĝenron pentrartan (jen ekzemplo por la naturistoj: ne ĉiuj lingvoj sklave kopias fuŝajn modelojn!). Oni do povus diri aĵaranĝo (kiel oni diras hararanĝo, floraranĝo ktp).

Esperanto disponigas multajn eblojn al tiuj, kiuj pretas akcepti ĝian povon; la sola problemo estas la elektembaraso: kion oni elektu inter aĵbildo, aĵpentraĵo, aĵaĵo, aĵaranĝo

Objektive aĵpentraĵo ŝajnas la plej bona: ĝi estas facile komprenebla, ĝi koheras kun samtipa marpentraĵo, ĝi ebligas formi terminon aĵpentristo (simile al portretisto, pejzaĝisto, marpentristo); samkiel portreto (kaj malkiel pejzaĝo) ĝi malkonfuzas la naturon (t.e. la prototipajn aĵojn) disde ties bildo.


1. Apenaŭ eblas pluraligi la ekzemplon (1): anstataŭ «li multe pentris laŭ la naturoj» oni normale dirus «li multe pentris laŭ (la) naturo»; kp «li vendis tri mutajn naturojn». — La intencon de la ekzemplo (3) mi ne komprenas.

2. P. Benson: Comprehensive English-Esperanto Dictionary. ELNA, 1995.

3. En la franca vortaro de Robert la termino nature morte havas apartan artikolon, sendependan je la artikolo nature (el kiu ĝi tamen estas referencita). Tamen PIV imitas la filologie malpli kleran vortaron Petit Larousse, kiu traktas nature morte sub nature.

4. La precizema rusa lingvo ĉerpis el ambaŭ fontoj kaj specialigis la sencojn de la pruntaĵoj: la pentrarta termino estas la francdevena пейзаж, dum la germandevena ландшафт priskribas la geografian aŭ orografian realaĵon. Stepo, tundro, dezerto, tajgo; montaro, ebenaĵo ktp estas specoj de ландшафт; la diferenco estas kiel inter portreto kaj antropologia tipo.

5. Tamen tia misanalizebla radiko jam ĉeestas en la Fundamento: procento estas eĉ misprezentita kiel derivaĵo de cent, kiel pro·cent·o.

6. Št. R. Seemann: Esperanta-slovaka kaj slovaka-esperanta vortaro. Bratislavo, 1970.

Landanoj, gentoj kaj kategorioj

En tiu ĉi kvara artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj temos pri la du nomkategorioj, pri landanoj, popoloj kaj gentoj.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj? La tria estis Kial ne Luksemburgio?)

Daŭrigi legi Landanoj, gentoj kaj kategorioj

Kial ne Luksemburgio?

En tiu ĉi tria artikolo pri la Listo de Rekomendataj Landnomoj mi volas klarigi (iom multvorte, sed ŝajnas, ke tio necesas), kial la Akademio rekomendas uzi kiel landnomojn la formojn Meksiko, Luksemburgo kaj Senegalo anstataŭ la formoj Meksikio, Luksemburgio kaj Senegalio, kiujn oni renkontas sufiĉe ofte.

(La unua artikolo estis La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj. La dua estis Kio estas nova en la Listo de Rekomendataj Landnomoj?)

Daŭrigi legi Kial ne Luksemburgio?

La Oficialaj Aldonoj

Ekzistas ĝis nun naŭ Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro. Tiujn OA-ojn publikigis la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto de 1909 ĝis 2007. Ili enhavas proksimume 2200 lingvoelementojn aldonitajn al la ĉirkaŭ 2800 elementoj en la Fundamento de Esperanto.

Plejparte la Oficialaj Aldonoj estas nuntempe malfacile atingeblaj. La aldonoj 7a, 8a kaj 9a estas haveblaj de niaj libroservoj. 8OA kaj 9OA krome estas konsulteblaj ankaŭ Interrete en la TTT-ejo de la Akademio de Esperanto. Sed pli fruaj Aldonoj estas konsulteblaj nur en malmultaj bibliotekoj kaj arkivoj. Mi mem posedas nur fotokopiojn de tiuj fruaj Aldonoj.

Daŭrigi legi La Oficialaj Aldonoj

Bazformoj de radikoj en vortaroj

En modernaj Esperantaj vortaroj la radikoj estas preskaŭ ĉiam prezentataj kiel plenaj vortoj kun finaĵo. Ekz. la radiko TABL/ aperas normale sub la kapvorto tablo, kiu havas O-finaĵon, dum la radiko KUR/ aperas sub la I-finaĵa kapvorto kuri, kaj la radiko VERD/ aperas sub la baza formo verdakun A-finaĵo. Tie ĉi mi volas trakti kelkajn problemojn pri elektado de tiaj bazformoj.

Daŭrigi legi Bazformoj de radikoj en vortaroj